La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La sepa ĉapitro: La fato

et sic fata Iovis poscunt

La teologia vorto de Eneo, jen tio ne estas multaj diaj no moj de Olimpo, la teologia vorto de Eneo estas la fato; nature la granda poeziaĵo ne enhavas teorian pritrakton, tamen ĝi baziĝas sur tiu ĉi mistero, kiu laŭ sia esenco estas malklarigebla, senfunda, kiel nenio alia, sed en sia fakta efikado tamen klare evidenta. La vorto ’fatum’ kun sia longa ’a’ estas enteksita en centoj da versoj; ĝia fadeno ĉiam aperas surface en tiu ĉi nobla teksaĵo, kiam Eneo pripensas la plej profundan aferon, suferas la plej duran doloron, kiam li devas uzi perforton kontraŭ sia propra inklino, ĝi estas la lasta konsolo ĉe la komenciĝanta malesperiĝo, la lasta pravigo, kie li antaŭ Didona senkulpe transprenas kulpon. Tamen, ĉu Vergilio ankaŭ klare eldiras, kio povus esti la fato, kaj unusence?

Ne, li tion ne faras, ja li tion ne scias, kaj li estas granda kaj aŭtenta homo, kiu ne ŝajnigas scii pli ol li reale scias, kaj li honorigas sin mem per honoro, kiun li atribuas al la neesploreblo.

Li estas malhela en la plej klara lingvo de la mondo kaj ĝuste tial li konigas, ke li, nature, parolas pri la plej malhela mistero de ĉio ekzistanta. Li estas malhela, ĉar staranta en la lumkonuso de advento, sed li ne estas malhela, ĉar li starus en la mallumo de kaduko. Li balbutas, ĉar li proksime de la origino de la homa lingvo troviĝas, kio la lingvo de diaĵo, jes, la diaĵo mem estas, li ne balbutas, ĉar li falus en senlingvan abismon, en antaŭhoman kaoson; tion endas pritrakti kaj priatenti.

Se en nia tempo certa modernulo volus proponi vorton, kiu proksimume la lastan klarigon pri ĉio, kio okazas, ĉu ni mem tion faras, ĉu aliaj, ĉu io aperas, ĉu io estas, prezentu, do li ne serĉus longe, li rapide ĝin havus, ĉar li mem ĝin jam sufiĉe ofte senpripense por la sama celo uzis. Estas la vorto ’sorto’. Poste li eĉ, primeditante tion, dirus, ke nuntempe ŝajnas nia sorto, ĉiam denove devi paroli pri la sorto. Sed nun bone, tiu ĉi sorto estas la vorto, kiun preskaŭ ĉiu tradukisto de Vergilio senpripense kaj tamen rajtigite uzas por ’fatum’, ne nur el metrikaj kialoj, ĉar pli ofte tio bone konvenas en la verso, sed ankaŭ el la objektivaj kialoj. Fatum ĝuste estas la sorto, sed ĉi tie embuskas nin la plej profundaj kaj tragikaj miskomprenoj. Ĉi tie troviĝas diferencoj surbaze de radikale apartigaj signifoj de la vorto. La lingvo estas senkompata perfidanto de la pensado. La sorto troviĝas por la moderna homo en la prefervalido de la volo kaj de la ago kaj poste bedaŭrinde, kompreneble nepre finfine, de la instinktoj, sur tiu de la prainstinkto, kiu mem fariĝas diaĵo. Ek de kiam germana Faŭsto pere de groteska perforto de la vero, en sia teologia, filozofia kaj filologia formo tradukis: En la komenco estis la ago, anstatau: En la komenco estis la vorto, la germana genio perdiĝis en vertiĝo senfina. La efiko de tiu ĉi spirita misago, la enorma efiko de tiu ĉi enkarniĝo de sensenco, faras la efikon de tuta Nietzsche al bagatelo, al sekvaĵo de tiu ĉi vorto, de tiu ĉi ago, ne, de tiu ĉi misago, per kiu oni en infaneca fiero, ke oni ne scias, ĉu ridi, ĉu plori, edukis generaciojn, estingas la vivon de la spirito, faras el la spirito tion, kion ĉiuj nuntempaj sofistoj el ĝi faras: dekadencon, kibicon de la ago, kia estis en la komenco; tiu ĉi misvorto neniigas la bazojn de humaneco, kian ni heredis de Grekio kaj Romo, de tiu adventeca humaneco, kian mi ĉiam volas kompreni, havanta kiel komencon kaj kiel celon la vorton, logos. La lingvo estas fidela perfidanto de la pensado. Se por Germano estas facile, helpe de sia vorto ’Schicksaal’ – la sorto – maltrafi la intelektan prabazon de la esto, tiel estas ĝuste inverse por Latino malfacile, eĉ en la krepuska momento, ĝin perdi, se li restas profundiĝinta en sia lingvo; ja kion signifas fatum, la fato? Laŭvorte tio signifas: tio, kion iu diris; fine simple: la dirito. La prafundamento de okazado de ĉiuj homaj aferoj, de ĉiuj aferoj de tiu ĉi mondo, estas la dirito. La fato, pri kiu Vergilio havas konon kaj pri kio li parolas, venas el la mistero de la lumo, ne de la nokto. Ili ambaŭ estas misteroj, la lumo kaj la nokto, la dieca, trapenetranta spirito, kaj la absoluta, eĉ al si mem nekomprenebla nekomprenebleco de la kaoso; sed inter ili por la homo troviĝas la diferenco inter espero kaj malesperiĝo, de ĝojo kaj de gajo kaj ankoraŭ de melankolio kaj hororo kaj angoro eĉ meze de frivolo. Fatum, tio ests la dirito! Sed de kiu kaj al kiu? La plej granda mistero, kiu la homan lingvon tiurilate tiel malhelan faras, tiel ke ĉiu, kiu facile kaj klare pri tio parolas, kiel ĉarlatano denunciiĝas, estas, ke tio origine estas: la de si mem al si mem dirito. Se iu tion povas pli bone diri, bonvolu pli bone diri! La plej malhela afero povas esti neeltenebla lumo!

La homo de nia nuntempo diras, ke ĉio venas el nokto kaj iam, iam ajn, denove iros en la nokton, kaj ŝajne li per tio kontentiĝas. Li disdonas kaj akceptas nobelpremiojn. Nietzsche ankoraŭ tiel dirite apartenis al la klasiko de humaneco, li ankoraŭ konis la ’totalecon’ kaj ĝian klaran aŭ-aŭ. Li sciis:

Aŭ ekzistas Dio aŭ li ne ekzistas. La demando do alcelis la ekziston, ne la esencon. Kio Dio laŭesence estus, se li ’estus’, pri tio Nietzsche havis neniajn dubojn. Se Dio ’estas’, li, nature estas ’tiel’, kiel la konscienco, la Eklezio kaj Biblio nin instruas; sed ĉar al tiu ĉi esenco nenia esto aŭ prezenco atribui ĝas, ankaŭ Dio ne ekzistas. Sed Scheler ekzemple, multe pli danĝera detractor (= kalumnianto – rim. de trad.), fariĝis romantikisto, deglitinta de la alto de la klasika decido, laŭ kiu por la homo la ĉefa afero estas ekzisto aŭ neekzisto de Dio.

Li diras: Dio ’estas’, sed li estas malforta, senpova, apenaŭ ke li atingis milimetron super sia ’esenco’, kiu ja estas sankteco, al ties pinto, nome la ekzistado mem. Nenia dubo, ke tiu ĉi malekzistalismo de la Dia esenco, kiu nur ’esencas’, pli grandan konfuzon kaj nebuligon de la spiritoj povas aranĝi ol la klasika ateismo de Nietzsche, kiu la ekzistadon de Dio surbaze de lia senesencismo kontestas. Nietzsche diras: Dio estas senenhava nocio, tial li ne ekzistas. Scheler diras: La Dio de kristanismo estas la pleno de ĉiuj nocioj, sed tiu ĉi pleno nur esencas, dum vere ekzistas tute alia diaĵo, nome la instinkto.

La fato de Vergilio havas spirite-intelektan prabazon, ĝi mem estas spirite-intelekta prabazo. La lasta esto estas la dirito.

Nur duagrade la fato foje estas antaŭdirita al elektita homo, kiel al Eneo. Kaj cetere de profetino. Kaj ŝi peras la lumon en la malhela vorto. Ŝi diras en enigmaj vortoj la veran, kio estas la fato, obscuris vera involvens: predikato de vergilieca fato estas nepre la vero, ja la unua demando, kiu estas starigita al ’dirito’, estas, ĉu estas vera aŭ falsa; nur nun povas aperi la demando, ĉu estas laŭvole aŭ ne, ĉu nepre aŭ libere, ĉu bone aŭ malbone.

La lasta senco estas la dirito! Tio estas la plej profunda mistero, ĝis kiu penetris la adventeca paganismo, tio estas la lasta afero, kiun ĝi ankoraŭ povis diri. Sed interne de tiu ĉi malhelo, tra kiu lumo brilas, kiu la homojn en sia neŝirmiteco konsumus, moviĝas Vergilio ankoraŭ por unu palpa paŝo antaŭen. Certe restas dum kelka tempo neŭtro, tiel fatum, kiel ankaŭ lumen, sed prokraste, tamen finfine nehaltigeble paŝiĝas la vojo al la dieca persono mem, kiu la diritan, la faton, ne nur plenumas, sed diras, ke la dirito, la fato, la ’Diranto’ mem estas. Estas la kutima, la ĉiutaga rigardo pri la antikva fato, ke temas, kiel estas ĉe la moderna sorto, pri neklarigebla forto, kiu en sia neŝanĝebla esenco, estante netrapenetrebla nokto, ankaŭ diojn posedas sub sia povo; tio estas speciale nuntempe la percepto, kiam la kredo al la sorto kaj al nenio alia ol al blinda sorto ofte ŝajnas la sola religio (kismeto).

Tio estas tiusence vera, kiel efektive ĉe Vergilio la fato staras super ĉiuj diaĵoj – escepte de unu. Ĉiuj dioj, eĉ Junona, la plej forta, povas ĉe la fato nenion ŝanĝi, kiel efektive en la vero nenio estas ŝanĝebla, eĉ Junona, kiu tamen la inferon mem alvokas – Acheronta movebo – povas la plenumiĝon, la efektiviĝon de la fato nur prokrasti. Sed ankaŭ tio estas: la fato. Kaj ŝi scias tion kaj diras. Ĉiuj dioj kaj diinoj, por ne diri ĉiuj homoj, foje volas el sia tuta koro, per ĉiuj rimedoj la faton ŝanĝi, se ili nur povus – escepte de unu sola, escepte de Jupitero, la pater omnipotens, la ĉiopova patro. Li estas garantianto, la plenumanto de la fato, sed ĉio tio ankoraŭ nur estus pure ekstera rilato; oni povas diri: ankaŭ super Jupitero staras la fato, ja li ĝin plenumi devas, al ĝi la povon doni devas. Tiel devis esti farita la sekva paŝo, eĉ se ĝi estu la salto en abismon. Jupitero ne povas la faton ŝanĝi, ĉar ĝi estas pli forta ol li, kiu cetere havas la povon, sed li ne povas ĝin ŝanĝi, ĉar la fato lia fato estas – et sic fata Jovis poscunt – ĉar li la aŭguristo kaj la aŭguraĵo mem samtempe estas, ĉar li mem la fato estas, ĉar en li ne ekzistas iu ekstera rilato al la fato, ke li povus voli alie ol li diras, deziri alie, ol li diras kaj faras. Tio estas la pinto kaj la plenumiĝo de la teologiaj imagoj de Vergilio: haec summa est. En la unua kantiko jam konfrontas Jupitero sian infanon, Venuson, patrinon de Eneo, konsole kun sia fato. Lia fato, la patra fato, ĉie kie la fato estas subjekto kaj ne plu, kiel por ĉiuj aliaj dioj kaj por ĉiuj homoj, akceptenda objektiva okazado, kaj li finas per la lasta mistero: sic placitum. Do tio plaĉis! Al kiu do tio plaĉis? Devas esti malakra la intelekto, kiu ĉi tie ne demandus antaŭen!

Do, al la fato tio plaĉis, ĉu? Kiel nur? Kio estas tio, la fato?!

Maldigna mondo, kiu kontentiĝas per neŭtro: fatum! – la sorto! Kismeto. Sic placitum! Al kiu? Al mi, Jupitero! Per tiu ĉi vorto la adventeca paganismo en la persono de Vergilio kaj de stoikistoj antaŭdiris la revelaciotan misteron de kristanismo, la beneplacitum Dei. La bene estas la novo kaj la Evangelio!

Tio estis la lasta nehaltigebla paŝo de matura paganismo, kredi je la fato, identa kun la plej alta de siaj dioj, kun Jupitero: antaŭ ol fare de la homoj io estas farita, ĝi estas dirita, fatum, kaj jam antaŭ ol la farito movas la diriton de la homo, la dirito jam vidis la faron, la faron en la lumo kaj la faron en la krepusko. Tio jen estas la pleno de la vergilieca humaneco, ne timi antaŭ la ŝajne paradoksa afero, honori la misteron, do kredi je dia fato sen ke ŝrumpiĝu la libera volo kaj la respondeco de la homo, kaj tiu ĉi duobla mistero estas ’plenigita’ en kristanismo per beneplacitum de la triunua Dio, kiu estas la spirito kaj la vivo, en beneplacitum Dei, kiu estas malesplorebla, nealpaŝebla, same kiel la iama fato, sed ne malhela pro la nokto, sed malhela pro la lumo, ne portanta suferon el arbitro, sed el saĝo, ne nur perfekta justeco, sed ardo kaj flamo de la amo. La vergilieca humanismo agnoskas la faton, la antaŭdestinon, same kiel ankaŭ labor improbus, pere de kiu la homo en libero kreas kulturon, same kiel la kristanismo agnoskas la antaŭdestinan gracon kaj samtempe, ke la homo sian saviĝon mem preparas. Humanismo, kiu rezignus pri unu el tiuj misteroj, perdus ilin ambaŭ – jes, ’la misteron’ ĝenerale – kaj starus profunde sub la vergilieca homo.

Ĉio, kion diras la homoj, parolante pri la lastaj aferoj, sub la nivelo de tiu ĉi placitum est, nome de Jupitero, estanta mem la fato, kaj kontraŭ la kristana beneplacitum Dei, estas apenaŭ valora por diri, estas nura penado kaj spirita turmentiĝo.

Por ĉio fakta en la ĉielo kiel sur la tero la lastlasta instanco estas la beneplacitum Dei, le bon plaisir de Dieu, por kio Germano havas belan vorton: ’Wohlgefallen’, kvankam la afero povas lin facile konfuzigi, eĉ indigni, nome en tiu senco, kiugrade li havas kantieskan mensstrukturon, kio estas antipodo de Hiobo, kiu estas de ni ĉiuj la patro en la sufero. Ĉi tie temas pri la idento de la etika kaj estetika principoj aŭ eĉ pli – ĉu ni kuraĝas tion diri?! – la prioritato de la estetika principo – dume: en la transcendanta formo de la sankto, de la sankteco, de gloria. Beneplacitum Dei estas la skandalon (skandali ĝo) de anĝeloj, de puraj spiritoj. Tio estis la kialo por la defalo de Lucifero. Jen la mistero de misteroj. Jen la abismo de la mistero. Inter du ’justaj’ doni al unu avantaĝon, lin antaŭami – ĉu tio ne preteriras la justecon? Jes, ĝi preteriras!

Pormomente almenaŭ! Sed ĉu tio preteriras ankaŭ amon?

Ne! (Sed ĉar la amo estas plenumo de la justeco, do tio samtiel ne preteriras justecon.) Estas ĝia plenumiĝo, ĝia lasta pleno, ĝia superpleno, ĝia superfluo: ĝia plej libera sindonacado.

Ho, ke oni ekmutiĝu kaj eksilentu kaj trinku sian savon en la nokto de la lumo, kiu oni mem estas – ĝis oni iĝas la lumigita.

Ke io por ni fariĝas ĉiam kreskanta mistero, ĉu tio signifas, ke tio estas por ni io fremda, ke ĝi fariĝas por ni des pli fremda, ju pli la mistero iĝas absoluta malesploreblaĵo?! Kontraŭe!

Ju pli proksima kaj parenca la afero, des pli granda ĝia mistero! Oni observu sian propran korpon, propran animon, kaj oni sin ĵetas en abismon de malkapteblo, kien ŝtonpeco, besto, planto, kiu al oni vere estas fremdaj, ne povus nin ĵeti.

Sed kiamaniere? Ĉu ne estas la plej granda mistero, Dio mem, al la homo plej proksime?! Eĉ pli proksime ol li al si mem, la homo, kvankam li pli proksimas al si ol ŝtono, besto aŭ planto, kaj tamen tiel nekapteble?! Sendube la plej beata ’eksperimento’ de la sankto. Sed se la homo al si mem estas tiel granda mistero, ĉu li ne ĝuste en tio estas la bildo de Dio? En certa senco, jes! Do kiel?! Ĉu eĉ Dio mem estas por si mistero?

En certa senco, jes! Do kiel?! – sekve la mistero estus pli ol Dio mem! Kaj ĝuste tio estas la lasta pozicio de la aŭtenta paganismo: la mistero estas pli ol dio mem, el la nokto, kiu restas, brilas la efemera lumo, kiu nur probable restas, ĉu dum unu tago, ĉu dum tuta eono, sed ĉiam ĝi povas estingiĝi – kaj certe estingiĝos! Sed la stoikistoj kaj la poeto Vergilio jam proksimiĝis al la ’kredo’, ĉi tie en la senco de supernatura virto, kredo de la kristano, ke Dio estas la lumo, la eterna lumo. Bonege! Sed, ĉu ne estas la lumo ankaŭ ’mistero’? Jes!

Jes! Neesplorebla! Adorenda! Lumen adorabile! Jes. Jes. Jes!

Trifoje kaj poreterne: jes! Numero deus impare gaudet, Dio havas plaĉon je triopo. Sen ajna dubo, sed por la tuta mondo, por la mondo de Dio alimaniere! Por ’si mem’ travidebla, en la lumo, kiu Li mem estas, sin mem rigardanta kaj nur de beataj kaj eĉ de ili nur en ’vidado’ de Dio mem kunvidata –: jen la mistero! La egaligo de la mistero kaj de la nokto kaj mallumo estas la aĉaĵo kaj sensencaĵo de niaj tagoj. La lumo estas por ni pli obskura kaj senfunda ol la nokto, sed kiel ’Lumo’, kiel ’Lumo’, kiel ’Lumo’! kiel triopa Lumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.