La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() VERGILIO
|
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ulikso forestis dum dudek jaroj, antaŭ ol li revenis en sian patrujon, dudek jarojn, sed li estis reveninta, eĉ se malriĉa, nudpieda kaj almozulo, tamen venkinto; li estis reveninta en sian patrujon kaj retrovis preskaŭ ĉion, kio faras patrujon: sian insulon, grundon kaj terenon, en kiu unue la infano malfermis siajn okulojn kaj vidis la belecon de la mondo, eĉ la oldan patron, la edzinon kaj la filon, kaj noblan kreitaĵon en ĝia fidelo, la hundon. Efektive, la bildo de feliĉa repatriiĝo!
Sed Eneo, kien venis li? Ĉu li similas Ulikson? Ne, ene de pagana erao ne ekzistas pli granda diferenco, kaj tiu, kiu ĝin vidas, rekonas ankaŭ, en kian teruran ridindecon falas ĉiuj tiuj, kiuj Vergilion vidas nur sub la kapvortoj plagiatoro kaj epigono de Homero. Ne troviĝas pli profunda, surpriza originaleco en la antikva tempo ol ĝuste tiu de Vergilio kaj ĝuste sub konsterniga konservado de tradiitaj kaj elprovitaj formoj.
Ĉu do revenas Eneo reen en la patrujon de sia infanaĝo kiel Ulikso? Certe, kelkloke oni povas legi, ke en fora pratempo la prauloj de Eneo loĝis en Italio, sed tio estas nur politika frazaĵo, tio venas el la travideblaj motivoj; tio vere ne havas eĉ minumuman ligon kun la prikantado de la persona sorto de Eneo mem, tio tie estas komplete forgesita. Ne, Eneo ne revenas kiel Ulikso en patrujon de sia infanaĝo, li ĝuste forlasas ĝin, kiel fuĝinto (fato profugus), tiel ke Turnuso, la en Latio por ĉiam hejme restinta, lin moke kaj insulte desertorem Asiae nomas: azian dizertinton, standardfuĝinton, devoforgesintan malkuraĝulon – kiun do? Eneon, praulon de Cezaro, prabildon de Aŭgusto! Eneo ne estas Greko kaj venkinto, li estas Trojano kaj venkito kiel Hektoro. En la nokto de teruraĵoj de detruado, en la brulanta urbo Trojo, li perdas sian edzinon, la dulcis coniunx, li portas sian grizharan patron kaj la penatojn, kaj apud li paŝetas lia fileto kaj apenaŭ sukcesas kuniri. Dumvojaĝe mortas lia patro, al li, pia Eneo, kies vivo kaj interna mistero en la amo al sia patro kaj en la amo de lia patro al li troviĝis, kaj li enterigas lin. Kompreneble, se li povus elekti, se dependus de lia propra volo, de lia inklino kaj liaj deziroj, ligitaj al la tero kaj memoroj, li preferus reveni kaj rekonstrui malnovan Trojon. Sed li ne rajtas; la fato, la volo de Ĉiopovo, lin vokas, promesante al li samtempe ĝin, serĉi novan patrujon: Italion, kontraŭstarante kapricojn de Fortuno, per la forto de virto, ja Eneo neniam estis havinta ’bonŝancon’ kiel Ulikso ĝin ĉiam havis:
Disce, puer, virtutem ex me verumque laborem;
Fortunam ex aliis.Virton lernu de mi, ho infano, kaj veran penadon,
fortunon vi lernu de iuj aliaj
konfrontante la kontraŭstaron de la homoj, eĉ per helpo de laŭ si mem malamata militado, kontraŭ la envio ĉe malpli altaj diaĵoj, kontraŭ la propra avido, kontraŭ la memkompato, eĉ kontraŭ la propra volo: per la forto de l’ obeo kaj de la ĉiopovo de Fato.
Italiam non sponte sequor.
Ne propravole mi serĉas Italion.
Me si fata meis paterentur ducere vitam
Auspiciis, et sponte mea componere curas;
Urbem Troianam primum, dulcesque meorum
Reliquias colerem:Permesu la sorto, la vivon min propre konduki
laŭ propra bontrovo,
se povus mi mem kaj libere la celon kaj vojojn difini,
Trojo, la urbo, kaj ĉio, kio amata de miaj homoj
postrestis, tio jen estus miaj prizorgoj.
En la antaŭkrista antikvatempa poeziado ne ekzistas pli kristana verso ol tiu ĉi! Ŝajnas al ni, kvazaŭ Sainte-Beuve ne notus pli feliĉan frazon, kvankam ĝi estas aŭdaca kaj disponita je miskomprenoj, ol estas: La venue mĝme du Christ n’a rien qui étonne, quand on a lu Virgile. Kontraŭ sia propra volo veturas Eneo al Italio, kiun li ne konas, kiu plenas je dan- ĝeroj; sed ĉar li al la mistera, nepriserĉebla, pli alta volo obeas, bruliĝas en li poiomete mem kaj ĝisoste lin posedas oferpreta sopiro pri tiu dua patrujo, kiun li unue nur havas kiel ordonon kaj promeson de Jovo kaj de kiu lin distancigas ankoraŭ longaj malproksimoj, viae inviae, senvojaj vojoj: Italio.
Ĉi tie Vergilio en sian heroon inspiris sian propran amon al Italio, ne nur al Romo. Vergilio estis samtiel Italo kiel Romiano.
Tiel paradoksa, tiel dialektika estas la interna vivo de Eneo!
Ĉu li vere similas al iu ajn heroo ĉe Homero? Al neniu! Ĉu ne prefere li similas, al elmalproksime, el alisanga fonto kaj lando veninta, certe, sed en spirito, kiu estas super ĉiuj sangoj, super ĉiuj homaj rasoj kaj landoj kaj neniajn tiaspecajn diferencojn agnoskas, al la patro de la kredo, Abrahamo? kiu samtiel sian anime, korpe kaj sensuale alkutimigitan patrujon devis forlasi por surpreni la penon kaj la penigan doloron pri miraklaj rememoroj, respondante al la kredo unuflanke kaj aliflanke al la obeo al la neesplorebla decido – la fato, kio por la tere kaj astre ligitaj homoj signifas ŝanĝon de patrujo. Tiel statas la afero por Eneo. Estas la grandeco kaj la ne plu reakirebla, por ĉiam perdita poeta unueco de Homeraj kantoj, ke iliaj homoj povas diri rekte kaj ke ili diras, kion ili malhavas kaj kion ili havas (unueco: al la homo, kiu ion havas, io mankas); kaj tie, kie ili ne diras tion aŭ diras alimaniere, troviĝas simpla dolus, kiu jam estas analogie anticipita ĉe la besto, besta ruzeco. Ili povas sian veron kaj sian mensogon simple diri, kaj ambaŭ estas naturaj manifestiĝoj; Eneo tion ne povas, li devas, kiel ĉiu silentema homo, unue diri sian veron per malhelaj vortoj, li prezentas ankaŭ, kiel ĉiuj nepre aŭ propravole fermitaj homoj, dum longa tempo neniel tiel bonan figuron kiel Aĥilo aŭ Ulikso, li povas esti rapide miskomprenita, kion Ulikso, la ruza, kiel ankaŭ Aĥilo, kuŝanta surmane, ne povas facile esti. Probable ĵetiĝas ĉi tie vergilieca lumo returnen al la malfacile komprenebla Aŭgusto, ke li nome estis fermita, tio ne nepre signifas silentema homo kaj tio li devis esti. Tiel per unu penso ŝargita estas Eneo peza, gravis – ja multaj pensoj faras homon prefere pli facila kaj ŝvebanta; peza faras lin nur kelkaj, sed zorgoplenaj, plej peza unu sola –; tiel li fariĝas estro, tiel fondinto de Romo; Vergilio ĉi tie ne elpensis fantastikaĵon, li ne poeziis ennube, li per vero kaj belo eksplicis tion, kion Romo implice jam longtempe tenis, kaj denove Romo en la sama momento, sen prokrasti unu nuran sekundon, la eksplikon de sia granda poeto per spontana akto de konsento, sen ke troviĝu herezuloj, akceptis kaj sankciis. Tio estas historia fakto, unu el plej signifaj; ja tio, kion certa popolo de siaj grandaj poetoj daŭre kaj senperde akceptas, tio ĉiam estas memrekono kaj memagnosko. Goethe al Germanoj neniam povus alflustri, ke Faŭsto apartenas al ili, se tio ne estus vero. Historiverkisto, kiu tian fakton, sublumigitan pere de la poeto, preterlasas, ellasas multon, ofte la tuton; li prirabas sin de sorĉŝlosilo kaj fermas al si klaran kaj fluan rojon de rekono. Romo ne havas originalajn spekulativajn filozofojn, sed Romo havas grandajn pensulojn pri realo kaj per la povo de realo. La plej granda el ili estis la poeto,
Vergilio; la grandaj kaj la simplaj aferoj de nia realo estis de li pripensitaj. La idealo pri la spiritohava homo, ĝuste de Romo ĉiam denove por realiĝo aspirita kaj atendita: la unueco de la spektanta saĝulo kaj de la kreanta arta formanto, en la pagana antikvo estis dufoje realigita, en Grekio per Platono, kiu estis pensulo kaj poeto laŭ greka maniero, en Romo per Vergilio, kiu estis poeto kaj pensulo laŭ romia maniero.
(En la antaŭkristana judaismo, en la Sankta skribo, tiu ĉi unueco neniam disfalis, tie neniu estis poeto, sen esti samtempe saĝulo, neniu saĝulo sen esti samtempe poeto.) Vergilio klare montras, ke Romo havis klaran ideon pri si mem, pri tio, kio al ĝi mankis, sed ankaŭ pri tio, kion ĝi havis en abundo.
Sen envio oni agnoskis al Grekoj pli grandan talenton en figura arto kaj en filozofio, sed apenaŭ en lingva arto; per neŝancelebla trankvilo kaj sekursento Romianoj kredis pri sia misio, kiu ankaŭ estas arto, de regnado kaj regado. Sed tiu misio, kaj tio estas ofte pretervidita kaj rapide forgesata afero: tiu misio ne baziĝas sur brutala superforto; ĉie, kie ĝi vere tia troviĝas, la kondamno de Vergilio estas nesubaĉeteble dura.
Katilino, la vera politika krimulo, la comptor divum, la primokanto de dioj, ne nur, sed ankaŭ Sullo kaj Antonio, brutecaj generaloj sen magnanimitas de vera politikisto, trovas ĉe li malamon kaj troviĝas en infero same kiel la politikaj krimuloj ĉe Danto. Eĉ la granda Cezaro ricevas makulriproĉon, ĉar li ne laŭ la maniero de la patroj, more patrio, regis. Tiu ĉi misio ne bazas sian esencon sur la bruta perforto, sed ĝi estas forto interne de grandaj simplaj virtoj, inter kiuj la plej granda estas pietas, la devoplenumanta amo, el kiuj la plej politika, en ĝi jam decidita, estas la justeco. Tial la paradokso, ke Romo ne estis fondita de venkinto, sed de la venkito.
Bonvolu la reĝo Pyrrhus aŭ iu alia eĉ tiel etsignifa tirano fanfaroni, ke lia praulo estis Aĥilo mem, la ĉiam nevenkita venkinto – Romo estis por Hektoro, kaj la praulo de la granda Cezaro kaj de la imperiestro Aŭgusto estis la fuĝinto Eneo, kiu post malvenko konstruis novan urbon. Kun Grekoj kaj tiuj, kiuj al ili estas tre parencaj, oni ne povas konstrui ŝtaton, tiu staras, eĉ malpli la imperion, kiu daŭras; nek per Aĥilo, kiu rekte stormas al sia venko kaj samtempe jam el ĝi en sian senfruktan morton, nek per Ulikso, kiu tro multe scias, estas facilanima, tro multe da humuro posedas, kio povas esti malhelpo por sukcesa politiko. La prauloj de Romo devas esti urbkonstruantoj kaj urbrekonstruantoj, ne nur urbdetruantoj.
Bone, Grekoj efektive ankaŭ konstruis urbojn, ili donis, kiel al ĉio, kion ni nun havas, nomojn kaj komprenon, ili klarigis la esencon de polis, de politeia, de politiko, kiu estas la justeco, kiu al ĉiu donas lian, do ne al ĉiu nur la saman, sed ankaŭ diversan, ja ĉiu ne nur estas egala, sed ankaŭ diferenca al la alia – ili, mi pensas pri filozofoj, ne pri grekaj politikistoj, tiun esencon rekonis kaj donis al ĝi nomon, sed ili ne povis krei realan ŝtaton, kiu daŭrus. Jes, ili konstruis ankaŭ urbojn, sed nur por unu fojo; kiam ili estis detruitaj, ili neniam rekonstruis ilin. Sed Eneo rekonstruus ankaŭ Trojon, se la fato tion volus; tiel li konstruis latinajn urbojn. Romo povis esti kelkfoje detruita kaj ĉiam denove ĝi estis rekonstruita.
Tiaj aferoj troviĝas en Eneado de Vergilio kaj restos tiel, probable dum longa tempo nekomprenita, sed tiam subite denove klara en sia propra lumo, bruligita de la aktuala katastrofo.
Vergilio estas la sola pagano apud la judaj kaj kristanaj profetoj, Eneado la sola libro apud la Sanktaj skriboj, kiu enhavas transe de la horo kaj cirkonstancoj de propraj tagoj frazojn, kiuj funkcias kiel profetaĵoj ĝis la pordo de eterno, el kiu ili prenis sian spiron:
His ego nec metas rerum, nec tempora pono:
Imperium sine fine dedi –Al ĝi mi nek en spaco nek en tempo metas limon;
regadon sen la fin’ mi nun al ĝi prijuĝas,
tiel tekstas la fatum Iovis. Nome, ni ĉiuj ankoraŭ vivas en Imperium Romanum, kiu ne estas morta. Ni ĉiuj ankoraŭ estas membroj de Imperium Romanum, ĉu ni volas tion vidi vera, ĉu ne, ĉu ni tion scias, ĉu ne, la Imperium Romanum, kiu post teruraj eraroj akceptis kristanismon sua sponte, el propra volo, kaj ĝin nun ne povas plu forigi, sen forigi sin mem kaj la humanismon. Tiu ĉi Imperium Romanum, en sia natura grandeco de Vergilio rekonita kaj en brilo de sia belo spektita, ne estas nebula ideo, eĉ ne vera ideo, ĝi estas realo, eĉ se ĝi portempe povas esti superŝutita. La afero de Romo tute ne estas nur la ideo, eĉ se temas pri vera ideo, sed ĝi estas la afero, res, karno kaj sango. Kie ajn troviĝas volo kaj komenca elemento por imperio, tiam ĝia mezuro aŭ malmezuro, ĝia beno aŭ ĝia malbeno estas donitaj de la ĉiam ekzistanta, sub la superŝuto ankoraŭ ekzistanta realo de Imperium Romanum, eĉ tiam, kiam anarkio kaj ignoro, kiel sekvoj de spirita kaduko, fariĝas tiel grandaj, ke ili tiujn ĉi realajn interdependaĵojn primokas aŭ ne vidas.
La rekonstruo de tiu neniam tute formortinta imperio povas okazi nur laŭ du manieroj: pere de ripeto de Pax Romana, kiu malnaciigus Okcidenton, ĝin niveligus, kaj tio estus ebla nur sur per la uzo de pura perforto konstruita principato de unu sola nacio, kaj tio sekve estus la plej granda humana kaj kristana krimo, ja nuntempe neniu nacio havas privilegion, kiel tiam Romiano, kiu tamen ankaŭ en siatempa Pax Romana ne praktikis nur bonajn kaj belajn aferojn, verdire ne!
Ankaŭ la valoro de la nacio estis levita fare de kristanismo, post kiam la valoro de ’unuopulo’, de la persono, fariĝis senlima: ne troviĝas por ni, se ni ne volas rezigni pri propra ekzisto, ajna postulo por denaciigi. Niveligado en la spiritaj sferoj estas kontraŭkristana. Antaŭ la standardoj ĉe la trono Dia staras anĝeloj por ĉiu nacio! Kaj kiu volas niveligi anĝelojn?!
La dua maniero estas, do, senkompare pli bona: pere de interkompreni ĝo kaj repaciĝo kaj pere de estimo gardi la dignon de ĉiuj kaj tiel ilin unuigi en pli alta nivelo, kiu povas esti nur la spirita. Sed tiu dua maniero ne povas ellasi tion, kio antaŭiris, nek paganan Romon, kiu ĉe Vergilio fariĝis adventeca, nek kristanan Romon, kiu samtiel estis adventeca, tamen en la formo de plenumiĝo kaj de la transcendo de nova eono kaj de la spiritaj formoj de la kredo, de la espero kaj de la amo.
Ne estis por ni malfacile antaŭmeti gvidmotivon ĉe Bucolica kaj Georgica; tie: Amor omnia vincit, ĉi tie: Labor vincit improbus; tie la elementa forto de Eroso, de instinkto, de natura puŝo en la kreanta, generanta kaj naskanta naturo, al kiu ankaŭ la homo apartenas; ĉi tie, jam en certagrade pli spirita mondo, grandskale kontraŭteze esprimita unueco de substantivo kaj ĝia atributo: de labor improbus, de la beno, veninta el malbeno, de la beno, kiun oni ne povas akiri sen devigo de tiu malbeno. La granda lingvoarto de Vergilio, kiun povas majstri nur fortega intelekto, ne nur storma sensivo, akiras jam en tiuj ĉi klara, pura, la verajn ekzistaĵojn, kiaj ili estas, vidanta kontraŭtezo de malbeno kaj beno, en labor improbus, sian pinton. En Aeneis, kies temo estas la estro, la politika gvidanto kaj nur duagrade militista superulo, troviĝas ankoraŭ pli da tiuj antaŭkondiĉoj, tiel ke ne sufiĉas la moto por resumi iagrade la enhavon kaj ĝin kontentige esprimi.
Tamen io ankoraŭ troviĝas, ni aŭdos pri tio. La temo estas:
Aeneas, la estro por la gloro de Romo. Sed la vera estro, tio certe estas la rigardmaniero de Vergilio post 100 jaroj de intercivitanaj militoj, ne faras sin mem estro, sed li estas por tio destinita kaj elektita de la fato; tiuj, kiuj sin sen tiu volo de la fato altrudas kiel estroj, estas en la teologia animo de Vergilio malamataj. Tiel la enhavo de Aeneis estas ankaŭ inhoativa (komencanta – rim. de trad.), nebula, je kreemo de spirito esperanta teologio, kiun kapablis koncepti la pagana erao en la pleno de sia tempo. La paganismo antaŭ Kristo estas same malrenovigebla kiel la judaismo antaŭ Kristo. Tio estas la giganta diferenco inter la obeece adventeca humaneco de Vergilio kaj la paliĝinta, kadukinta humanismo de tiel nomataj humanistoj de renesanco: tiu unua estis la patrina tereno, kiu esperis pri ĝermonta semo; dum tiu ĉi la dua estas ĝardeno, kiu progresas per la manipulado de plantidoj, plantitaj en argilaj potoj; la unua mistero de la sopiro, postulanta la misteron de plenumiĝo, kiu ankaŭ respondis; tiu ĉi sekurecmezuro, kiu probable, se estas sukceso kaj se hazardo tiel volas, dum kelkaj jarcentoj helpas fermi okulojn antaŭ la venontaj katastrofoj; – la groteska afero ĉi tie estas, ke la klasikuloj en Vergilio volis vidi sian propran karikaturon, dum li mem nenion, eĉ ne la plej eran, de sia specifo, de tragikeco kaj de kulpo nuligis. Kontraŭe ili en la lastaj aferoj la pasinton de siaj patroj perfidis kaj tiel por la estonto, kiu nin atendas, ne havas grandan parolrajton, ĉar ili mem estos de ĝi perfidotaj, de siaj filoj kaj nepoj. Humanismo, malpleniĝinta de teologio, ne povas obstini. Nuntempe oni spasme serĉas la ’homon’, sed oni serĉas ion, kio efektive ne ekzistas: nome, la aŭtonomian homon. La tutecan homon havi en sia rigardo, tio ne signifas nur, ke oni ne prenu liajn partojn por la tuto, sed, kio estas multe pli esence kaj decide, ke oni rekonu lian tuton en tio, ke li estas ’la homo’, la plena kreitaĵo, kiu do senĉese krias por trovi sian kreinton, kiam li ne troviĝas ĉe li, kiel infano krias post sia patrino, se ŝi ne troviĝas liaflanke.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.