La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

Nuntempe ni travivas en la mondo de scienca pensado kaj prezentado ion superbe strangan. Dum la matematikaj kaj fizikaj sciencoj, kiuj dum jarcentoj vere vidis sian teorian taskon en starigado de fermitaj aŭ laŭeble fermitaj sistemoj de tiu ĉi mondo, nuntempe rekonas neniujn fermitajn sistemojn, sed ĉion malfermas al ĉio, la severan nocion de leĝeco forĵetas favore al ’statistiko’, malakceptas ’ordon’ kiel la lastan spiritan fenomenon de tiu ĉi ’mondo’, kiel la proskripcian vorton de konfuzoj en niaj tagoj, el ebleco, ke multaj niaj t.n. naturleĝoj havas nur statistikan valoron, konkludas ĝenerale pri problemeco aŭ eĉ nevereco de kaŭzeco, anstataŭ al la kaŭzeco la hazardon starigi kiel veran absoluton, la hazardon, kiu la kaŭzecon prenas – hazardo, vere inversa mondo! – kaj ili jen kaj jen emas kiel la lastan bazon de la aferoj proklami obstinon kaj kaoson, ĉe kio bedaŭrinde ne estas evidente, kiamaniere enkadre de tiaspeca esto tute povis ekesti pura nocio pri leĝeco; sed ĉe la rapide al blinda pasio kreskinta afekto kontraŭ logiko, tiel sobra argumento ne gravas plu – dum do la natursciencoj iras tian vojon, ni vidas en nia tempo la sciencon, kiu okupiĝas pri la homo, ke ili male daŭre klopodas malkovri aŭ eĉ pli konstrui grandajn, malgrandajn kaj plej malgrandajn fermitajn homtipologiojn kaj rondojn, kaj ili ĵaluze atentas pri tio, ke unu pri la alia neniukaze havu ligon; ke neniukaze ekzistu io tia kiel la homo; ke la muroj, kiuj inter ili estas konstruataj, ricevu neniun fendeton aŭ fariĝu travideblaj: la kavohomo, la religia homo, la scienca homo, la prahomo, la magia homo, la mezepoka homo, la moderna homo kaj multo alia, estu monadoj, kiuj, kiel konate, havas neniujn fenestrojn. Monadoj, nature, same sen ’harmonia praestabilita’. Tio sendube efikas paradokse kaj por la homo, kiu malgraŭ diversaj fake kondiĉitaj metodoj tamen kredas je unueco de la scienco, kiel same je unueco de la homo, spite al diferencoj en sango, raso, kulturo kaj religio, estas netolerebla kaj nekonservebla situacio. Mi ankaŭ kredas, ke ĉi tie troviĝas granda danĝero de indigniga babiloneca spirita kaj lingva konfuzo, ke tiel baldaŭ unu la alian ne plu komprenos, ĉar oni aranĝas hipnotajn barierojn.

Kiel finfine ne, ja por tia provado bezonata principo diras, ke neniu plu, jam laŭ la difino, la alian kompreni ’povas’; des malpli, ju pli partikularaj estas la vidpunktoj, sub kiuj la homoj diferencas, te. politike, ekz., aŭ nur ekonomie. Ĉi tie io ne estas en ordo. La pure individueca, preskaŭ de tempo al tempo atomiĝinta kogno pri la homo nuntempe estas superigita; anstataŭ ĝi aperas la koncepto pri unuopaj tipoj aŭ ’sociaj’ fenomenoj, kiuj tame same estas fermitaj cirkle, kiel antaŭe la individuo. Sed la demando estas, ĉu oni ne elpelas diablon per belcebubo. La individueca, finfine do atomeca rigardado de la homo tamen, kvankam ĝi foje estis malĝusta ĝis la grado, ke ĝi samtempe motivigis ridadon kaj ploradon, enhavis ankoraŭ almenaŭ abstraktan ideon pri la abstrakta homo, gradiĝinta ĝis la ideologio pri ’Egalité, Fraternité, Liberté’; dum la nuntempe moda tipiga rigardado de la homo marŝas en danĝeron, pere de tute pravigita, cetere, ignoro de la abstrakta homo, kiu korespondas kun neniu realo, sinkigi la realon de la ’ĝenerala’ homo, la veran ’ideon’ pri la homo, la ideon pri la ’aŭtenta’ homo kaj homaro, kiu ankoraŭ ĉiam plej simple kaj emfate estas esprimita en la frazo, ke la homo estas kreita laŭ la bildo de Dio, ke lia esto do realiĝas kaj kompleti ĝas en la spirita vivo. Apenaŭ troviĝas iu, kiu la multnombrajn kaj tre diversajn speciojn de plantoj kaj bestoj observas kaj direktigas sian rigardon ĝuste al tiuj diferencoj, pro tio forgesus aŭ kontestus, ke ekzistas ’la’ planto kaj ’la’ besto kun eternaj neŝanĝitaj specifoj, dum nuntempe ĉiukaze trovi ĝas homoj, kiuj ŝajnas kredi je radikala esenca ŝanĝiĝo de la homo en la iro de la tempo. Kaj tio okazas, kvankam finfine estas klare, ke la homo al si mem estas ankoraŭ ĉiam iomete pli komprenebla ol la planto aŭ la besto, ja por li en iu neforigebla mallumo troviĝas ilia vera signifo. Nu bone, probable ofte la sekreta penso, laŭ kiu el la homo tamen povus iĝi diaĵo, se ne Dio mem, pri tio respondecas. Sed eĉ tiam, ja tiu evoluinstruo, laŭ kiu el la pli malalta estaĵo estiĝas pli alta, el la senviva viva, el planto besto, el besto homo kaj en tiu ĉi absurda senco el la homo dio, enkadre de serioza scienco jam delonge estis forĵetita kaj nur plu en popularigaj libroj dum certa tempo fare de diletantoj plu vivos – eĉ tiam oni tamen povus diri, ke la homoj, fariĝantaj dioj aŭ unu dio, per tio ne perdas la karakteron de la homo, ke ili restas homoj, kiel antaŭ tio jam la bestoj estis prenitaj kiel dioj, sen ke ili pro tio perdu sian bestecon: bestoj iĝis dioj, te. dioj fariĝis bestoj.

Efektive troviĝas, kiel mi jam aludis, nuntempe homoj, kiuj ĉe mopso kaj ĉe luphundo, ĉe dogao kaj ĉe etpinĉo, ĉe dakelo kaj ĉe pudelo vidas ’la esencon’ de la hundo kiel ion ĉie saman, kio tamen estas surpriza afero, dum la identon de la homo, kiu veturas per trajno, flugas, aŭskultas radion, kun tiu, kiu nur fiŝkaptas aŭ ĉasas aŭ kultivas agron aŭ iras piede aŭ eĉ rajdas, kun tiu, kiu havas tiun ĉi kredon aŭ ĝin ne jam aŭ ne plu havas, ili rekte prenas neeblo, eĉ sensencaĵo. Dume, la vero estas: eĉ ’jenaj’ neverŝajnaj homoj, kiuj havas tiel strangajn konceptojn, estas: ’la homoj’; ili ĉiam jam ekzistis, antaŭ radio troviĝis! Tamen: deknaŭjarulo, kiu nune adiaŭas de gimnazio, nuntempe pli ol iam ajn, estas ĉasaĵo de la tempo, kaj eĉ de kia tempo! De la tempo, kiu sinmortigon laŭ la plej sekura maniero, kiu ekzistas, alstrebas, dum ĝi la eternon, sen kiu neniu tempo ekzistas, nek ĝenerale nek specife, do ankaŭ ne la nian, alstrebas mortigi. La forta kaj aŭtenta sento, nenia klara scio, kion ĉiu juna homo havas, pri la rompo, trarompo, derompo, trabatiĝas ĝis histerio, ke aperos ne nur nova epoko, sed eĉ nova eono. Sed eĉ tio, io ĉiukaze transcenda, por tiu ĉi tempo ne sufiĉas, ja nova eono, tipe teologia nocio, konservas por la ortodokse kredanta homo la eternan esencon de la homo, eĉ malkovras ĝin, antaŭ ol la eterno ĝin mem komplete dekovros. Sed tiu, ’nia’ tempo, havas fortajn tendencojn, kontesti ĝuste tiun eternan esencon, permesi al homoj sin radikale ŝanĝi, eĉ lin ŝanĝita montri – ĝi havas tendencon de la giganta iluziemo, kiun kapablas fabriki la spirito, kiu sin nuligas kaj sian dissolvon eĉ objektivigas. La homo, trovu li sin en mil tipoj kaj mil ’tempoj’, estas eterne kaj neŝanĝite la homo. Scheler distingiĝas kiel filozofo ĝuste, ĉar li, kiel ajn jam mem partoprenanta en la moderna tipologio, formale plene klare insistis ĉe tiu ĉi fundamenta frazo de la tuta rigardado de la homo, eĉ se li tion ofte senhelpe false prezentis, ĉe la frazo pri la neŝanĝebleco de la homo en la senco de neŝanĝebleco de lia esto kaj senco en la mondo, en la regno de la esto tute, tio do signifas, ke ĉiuj tiuj gigantaj diferencoj inter la homo kaj la homo tiel en la tempo, kiel ankaŭ en la spaco, estas senfine pli malgrandaj ol estas la esenca egaleco inter la homo kaj la homo. Sendube klaras, ke ne nur elmeto kaj emfazo de certa tipo de la homaro, ni diru ekz. de la faŭsteca homo, sed eĉ pli la relativa aŭ pli malpli absoluta maniero de la elstarigo kaj emfazado estas kondiĉita de la principa aŭ senprincipa, do pure impresiisma rigardado de la homo ĝenerale. Ĉiu tipologo devus klare scii kaj li devus investi sian penon, unue al si mem kaj poste ankaŭ al siaj aŭskultantoj kaj legantoj, sur kiu tereno li konstruas, sub kiu lumo kaj perspektivo li vidas sian tipon. Estas eble, ke nur ĉe la fino li tion klare vidos, sed li devas tion klarigi, ĉu li tuj dekomence diras sian principon al la aliaj, ĉu li elektas la pli artecan, ekzistalisman vojon, revelacii tion ankaŭ al la aliaj paŝon post paŝo. En ambaŭ okazoj li devas klarigi al si la situacion aŭ diri, ke la afero al li mem ne estas klara.

Se mi nun kelkfoje faras impreson, ludi sur tiu ĉi moda instrumento, kiam mi de tempo al tempo parolas pri Vergilio aŭ pri la vergilia homo kiel pri certa homtipo, mi tamen ne ludas sovaĝe kaj monomanie, sed interne de pratempa muziko, kie mi obee subiĝas al la reguloj de eterna harmoniko, de kiu la unua frazo tekstas: ke neniu homo, sekve ankaŭ neniu homa tipo, troviĝas ekster de ’ĝenerale’-homa kategorio, ke neniu homa sono aŭ voĉo aŭ eĉ nur bruo aŭ simpla krio eĉ en unu sola prasimfonio de ’la’ homo povus esti majstrita al unueco, ke ne ĉiu homo jam nur pro tio estas homo kaj ke ne venkas lia unueco super ĉiuj diferencoj, ĉar li havas lingvon, negrave, ĉu li havas ĝin kiel Vergilio, ĉu kiel balbute la-la-adanta idioto. La homon diferencigas de la homo multaj kaj jam enkadre de la unua kaj de la lasta natura unueco, en la familio, malesperige profundaj abismoj, tamen abismoj sur la propra patruja, eĉ se ne hejmeca tereno, kiujn oni devas samtiel supraĵe transponti helpe de ĉiaspecaj lertoj teknikaj, kiel ankaŭ interne supervenki: pere de heroa amo kaj senegoisma oferado, pere de propravola sinĵeto ĝuste en tiujn abismojn, kaj pere de la grace donacita atingo de la eĉ ’pli profunda’ komuneca grundo. Mi ne parolas pri Vergilio kaj pri la vergilia homo sensupoze. Neniu tion faras kaj povus fari, bonvolu li paroli pri kiu kaj kio ajn. Ĉiu observado aŭ priskribo havas sian fundamentan principon, estu tio eĉ nihilisma principo de senprincipeco. Nenion kognas la homo sen supozoj, eĉ nihilo baziĝas sur la supozo de la plena esto kaj ne inverse. Ne la sensupozeco ĝenerale kaj laŭ si estas la postulo de ĉiu vera scienco, sed ĝuste kontraŭe, havi plenon da supozoj, kiuj apartenas al certa objekto tiel subjektive, flanke de la esploristo, kiel ankaŭ objektive, flanke de la objektoj. Certe: por la ’historiisto’ la nuntempo estas laŭregule konfuzo kaj nebulo, la aferoj devas troviĝi relative malproksime en pasinto, ĝis ili akiras sencon aŭ ĝin revelacias, sed eĉ tiam la senco aperas interne de viva historio, nur pere de la aferoj, kiuj ĉion tion anticipas, kiujn oni ĉu eme ĉu maleme devas antaŭsupozi. Se ekzemple iu de mi postulus, ke mi parolu pri Vergilio kaj pri la vergilia homo sensupoze, mi tiel lin demandus, pri kio li vere pensas. Se li postulus de mi, ke mi laŭ la vortoj de klasika historiisto parolu sine ira et studio, te. sen esprimi etoson, sen okulmakuliga pasio, sen egoismaj aŭ partiecaj intencoj, bone, li sendube pravas; sed se li postulus de mi ion, kio ne havas ligon kun la objekto mem, ellasi, bone, li pravas denove. Sed se li postulus, ke mi ĉe la difinado de Vergilio kaj de la vergilia homo ’la’ kredon ellasu, la plej grandan temon de Okcidento, la proksiman alvenon de kristanismo, ke mi difinu lin ’nur’ laŭ lia pasinteco kaj punktuala nuntempo kaj ne rilate al lia futuro, kiu ankoraŭ kuŝas en pasinteco kaj nuntempo, li tiukaze postulus de mi ion nekonvenan kaj kontraŭsencan.

Senrigarde, en kiaspeca krizo ni povas ĉi-momente troviĝi, ni devas diri, ke la okcidenta homo deantaŭ 2000 jaroj havas la komisiitecon regi super ĉiuj aliaj popoloj kaj rasoj; tio signifas, ke mi formulu la lastan konkludon, ke li la ’principan’ eblecon, fakte ne realigis sufiĉe ofte, ’kompreni’ ĉiujn aliajn homojn, en kio inkluziviĝas lia fakta kaj lia potenciala politika sinjoreco. Kaj tiun ĉi eblecon kaj realecon li havis pro sia ’kredo’.

Se li ĝin perdos, li perdos ankaŭ sian sinjorecan pozicion.

Kiel ĉiu unuopa historia epizodo nepre estas parto de la monda historio, en kiu ĝi leviĝas kaj descendas, ĉu temas pri la larĝa, nepretervideble ĉefa fluo, ĉu temas pri pli malgrandaj riveretoj kun labirintaj serpentadoj, ĉu temas pri rapide sinkantaj rojoj, tamen ĉiu vera tipo, kaj sub tio mi komprenas unu, kiu, kiel ajn sprita, tamen ne estas konstruita, sed ĝi reale troviĝas aŭ troviĝis inter ni, esti finfine membro, ĉu nobla, ĉu nenobla por la gloro aŭ por la honto de unu sola granda familio de la homaro, kies unueco ekzistas en tio, ke ĝi estas ŝancele metita sur la linion, esti inter anĝelo kaj besto, tiel ke oni povas fariĝi pli malalta ol besto kaj pli alta ol anĝelo. Tio estas dokumentita per tio, ke Dio ne fariĝis an- ĝelo, sed homo. Tiel, kiel ĉiu parta historio kaj speciale eĉ la monda historio tute devas eniri en por ni pliparte volvitan savhistorion de la homaro, tiel ankaŭ ĉiu vera tipo devas havi amikan aŭ malamikan rilaton al la plej granda afero de la homaro: serĉi la saviĝon, ĝin trovi, akcepti kaj praktiki. – Sub tia kompreno, sub tiaj principoj mi parolis pri Vergilio kaj la vergilia homo; vidante lin ne kiel elstarigitan, paligitan tipon de la okcidenta homo, sed kiel lin mem, certe en certa historia tempokadro, same kiel la sama fortega torento en certaj lokoj povas havi lokan nomon. Ĉio ebla, kio paralele kun la granda torento fluaĉas aŭ proletarie senhejmece kaj sencele gutas en diversaj lokoj, povas esti interesa, eĉ foje vere valora, ĝi ne estu ignorita aŭ forgesita, sed la torento estas la torento kaj oni restu en ĝi aŭ en ĝin fluu. Eĉ la plej solecaj akvofluoj devas finfine retrovi la ĉefan torenton, se ili ne volas stagni aŭ flui morten, kiel la inferaj akvoj. Ĉie, en la plej subaj ĝis la plej supraj sferoj troviĝas de Dio volitaj ’esceptoj’, kaj surpinte ili eĉ havas povon, ne resti sub la Dia volo, kaj nur ili estas la prakaŭzo de la infero. Kiel malofte honoras homo la senmezurecon de la komuna loko: ke escepto konfirmas regulon?! Kaj mi pri la okcidenta, vergilieca homo eĉ ne volas paroli kiel pri la elstarigita, fermita tipo de la homaro, sed kiel pri la esence kun la ’tuta’ homaro komunikanta parto, kiel oni la torenton ne povas vidi nur por ĝi mem, sed kiel akvon, fluantan en la grandan komunan maron. Mi en neniu momento volas preterlasi la tuton, la totalecon ’de la’ homo.

Nur filologiestetika klarigo pri Vergilio kaj lia verko estus falsaĵo, disigo de la tuto, farita de la disigitaj spiritoj.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.