La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La unua ĉapitro: Ecce Poeta!

Troviĝas figuroj, grandskalaj figuroj de la historio, kiuj unue por sia tempo kaj poste ankaŭ por ĉiam faris sian verkon aŭ diris siajn vortojn – kaj tiel ’basta’! Ili unuflanke estas figuroj ’de la’ historio kaj estas ’de unu’ el tiuj historioj daŭre disigitaj pro la netranspontebla abismo inter realo kaj poezio: ke ili vivis, ekzistis, ke ili ’ĉi tie’ estis – pro la abismo inter la verkoj de la krepotenco Dia, kiun Dio kun neniu partoprenigas, kaj tio, kion kreis nur la fantazia forto de la homo, negrave, ĉu temas pri tiu de Danto aŭ Shakespeare. Sed tio estas la figuroj, kiuj preskaŭ nemiskompreneble kaj definitive venas en raporton de historiverkisto, per kiuj li, se li nur disponas pri nepraj informoj, baraktas preskaŭ same, kiel botanikisto per plantoj, zoologisto per bestoj, kiuj iam ekzistis, sed ne plu estas – ili ne apartenas (kaj tio ĝuste estas la grandega diferenco ’interne’ de tio, kion oni nomas la historio) al tiu viva, efikanta historio, kiu envolvas en sin la historiiston mem, kiu ĝin intencas rekoni kaj priskribi, ĝin enhavas kiel parton aŭ eĉ pli, kiel certan revelacian organon de si, tiel ke li per ĝi neniam ĉesas, ja parto neniam estas pli ol la tuto. La historiverkisto ’de tiu ĉi’ historio devas esti modesta, ja multaj aferoj estas por li nepre kaŝvualita, multo kaj precipe tio lasta, kio ne jam estas. Li rajtas, proporcie al tio, kio estas al li konata kaj kiugrade ĝuste la publikigo de la konata materio estas prioritata tasko de li, historiverkisto, neniam forgesi, ke li verdire estas starigita antaŭ misteron. Aliflanke tamen povas tiu historiverkisto sian neperfektan scion havi en senkompare pli profunda, pli konkreta formo, ol tiu alia havas sian ŝajne perfektan scion, kaj tiu ĉi historiverkisto, kiu mem pro profundoj de sia persono ne malaperis, kaj same ne malaperis pro elementoj kaj substancoj de la historio, kiun li priskribas, estas mem kapabla, trovi veron kaj ĝin diri, ja temas pri giganta abstraktigo, diri nerealan vidpunkton kaj fine eĉ simplan klaĉaĵon, ke la vera objektiveco, kiun historiverkisto efektive devas posedi, venas el nenio, el tiu fama sensupozeco, kiu ekzistas nek en ĉieloj nek en infero mem. Kontraŭe, ĝi venas el la pleno – nur tiu, kiu ĉe ĝi posede partoprenas, povas esti objektiva – el la substanca partopreno, el la sangoplena partopreno ĉe la spirita substanco de la historio. Fremdulo povas rakonti al ni pri sia patrujo kelkion interesan, eĉ novan kaj instruan, sed por trafi en ĝia centro la koron de la aferoj, kiuj estas niaj aferoj aŭ eĉ nian propran koron, pri tio neniu el ni serioze pensas. Se certa sinjoro Georg Brandes verkas pri Eichendorff aŭ pri Mörike, nu, tiam ni komencas ridi aŭ ni abomeniĝas. Kristano ne permesas klarigi al si sian kredon de la homo, kiu tiun kredon ne havas, kvankam ĉe kelkaj nuntempaj historiverkistoj montriĝas pasio aŭ pretendo, senreste klarigi ĝuste ’tion’ kaj ne nur de ekstere priskribi, kio ili nek estas kaj kion ili ne havas. La kompleta Emil Ludwig estas tia, sed ofte eĉ la tuta koterio. La historio pri mezepoko, kiun pripoeziumaĉas al ni la disĉiploj de Georg Brandes, estas, ekzemple indigniga falsaĵo, misa kaj morta, se ne eĉ moka naskiĝo, ja ili kredas je sia kompetento, skribi pri la kredo, la substanco de la mezepoko – sen mem havi tiun kredon, kion ili ĝuste prenas pinto de sia objektiveco, dum tio efektive estas la abismo de la sensenco.

Mi ne intencas ĉi tie ankoraŭfoje entombigi la jam forfunebritan mortinton, sed mi volas konduki al iu vivanta – mi intencas kiel ŝuldanto, tiel persona, kiel ankaŭ ŝuldantarmembra, de Okcidento, de Sundescenda mondparto, paroli pri la grandskala poeto, kiu la mezuron de la kreitaro kaj de la homo nek poltrone subtaksis nek sakrilegie supertaksis. Li sentis, kelkajn jarojn antaŭ la plenumiĝo de la tempo la antaŭviditan amplekson de idolaneco ĝis ĝia rando, sen ke eĉ unu sola guto de la tantaleska veneno ŝaŭmigus tiun ĉi valoregan kalikon, li momente antaŭ la pleno de la tempo, la mezuron de la bono en antikva paganismo, kiel la aliaj la mezuron de malbono en ĝi, konsumis, sojle de la tempplenumiĝo, post kiam ankaŭ al la kreitaro, al la homo, estis donita la ebleco, esti senmezura, sen tiamaniere difekti la mezuron de la kreitaro, sen devi fali en hibrison, senmezura en unu sola direkto: en la amo al Dio, jen la supernatura Plio; kiu atingis la plej altan ideon kaj realon de la antikva epoko, la heroon, kies lasta ekzistomotivo estas la propra mistera gloro, ĉu en la vivo, ĉu en la morto, pere de du aferoj: la fato kaj la heroa ago, efektivigita sub la libera volo – kaj tiel diferencas de la plej alta ideo kaj realo post la tempopleno, te. post la enkarni ĝo: laŭ la sanktulo, kies lasta motivo estas la Dia gloro, atingita, ĉu en la vivo, ĉu en la morto, helpe de du aferoj: la ’graco’, kiu supozas providencon, la pli grandskala kaj lumeca vorto por la fato, kaj la senmezura amo al Dio, kiu tamen supozas kontinuan heroecan menson kaj agadon helpe de la mistero de libero. Tiel la naturo restas konservita. Atingitaj estas ambaŭ idealoj helpe de Dia kaj homa rimedoj samtempe, sed inter ili troviĝas la enkarniĝo kaj la revelacio kaj renovigo, al kiu kondukis nenia rekta vojo, sed rompo kaj interna konvertiĝo. Per tiu ĉi frazo mi tuj de la komenco antaŭdiras, kion mi volas diri ĉe la fino, nome, ke Vergilio kaj lia verkaro, pli eĉ ol Platono kaj lia verkaro, disponigas eblecon de natura interna kompreno, por kio dekomence ĉe la senpere partoprenintaj kaj jarcentojn poste al Aŭgusteno kaj ankoraŭ pli poste al Danto ne prezentis malfacilon, sed pli poste, post hezitemaj kaj sinkemaj jarcentoj, provokis pli kaj pli fortan malkontenton, pli kaj pli proklamis neadekvaton kaj nepovon, ŝajne eĉ neklarigeblan fakton, ke el la idolana Romo iĝis kristana Romo kaj kristana Okcidento, al kiu ni apartenas; ke Grekoj kaj Romianoj akceptis la savon, kiu ne venis de ili, sed de Judoj; ke Imperium Romanum, post kiam ĝi rezistis kruele per ĉiuj rimedoj de sia ĉiopova, la diecon mem uzurpinta ŝtato, finfine tamen ’libervole’ fariĝis kristana, pere de libera faro de konsento, sua sponte, el sia plej interna kerno – kaj tiu plej interna kerno estis la ŝtato – religio, kiu de sia tuta komenco kaj ĝiseterne staras super la ŝtato – farita ŝtatreligio.

Neniu povas Vergilion en lia pleno kaj tuto, kondiĉita de la manko kaj sopiro, naskiĝinta el tiu manko, neniu povas lin, kiu estas adventista idolano, kompreni sen suprentira kredo kaj rolo, kiun li en ĝi ludis kaj ĝis niaj tagoj kiel natura fundamento ludas. Tiu, kiu forprenas de li tiun mankon de revelacio kaj tiun sopiron, bazitan en tiu manko, tiu lin faras, la melankolian, de la eterno vunditan, nur ŝajne pli granda, tiu aranĝas sin komforte, tiu ellasas la plej malfacilan vivon, tiu starigas pupon sur la scenejon kaj prezentas lin kiel statuon de Vergilio. Kaj tiu scias pri neniu kontinueco, tiu devas trans la antikva homo subite faligi kurtenon, kvankam ĝi jam en la templo de Jerusalemo estis disŝirita, por subite permesi ludi novan pecon, tiun de la kristana homo, aŭ kiel li diras, de la magia homo, sen kunteksto kun la antaŭa. Por tia malsanigebla kaj malsavebla moderna observanto ekzistas absoluta malkontinuo inter la granda Scipio ekzemple kaj la sankta episkopo de Milano, Ambrosio. Sed por la vera observanto, havanta ĉiujn kondiĉojn plenumitaj, neniun el ili disdonanta kaj facilanime uzanta, kvankam inter ili ambaŭ troviĝas enrompo de la revelacio, la apero de la savo, venanta de Judoj, la kunlaboro de la graco, sed flanke de la naturo, kiu estas konsiderata de la supernaturo, troviĝas tamen evidenta kontinuo. Ambrosio estis vergilieca homo, tradicia Romiano sen riproĉoj, laŭ sia naturo el la sama ligno kaj deveno, de la sama spirito, kiel ajna konsulo aŭ cenzoro aŭ ajdilo, kapabla stiri la ŝtaton kaj agi politike, ke oni rajtas spite al ĉio diri, la granda Scipio aliflanke helpe de la graco kondukus la eklezion samtiel sanktece, kiel la granda episkopo de Milano, kiu nun tamen reprezentis la povon, kiu antaŭe en videbla formo ne ekzistis kaj siatempe eĉ paŝis kontraŭ tiu povo, super kiu en la tempo de Scipio kaj Aŭgusto vidnivele iu alia ne ekzistis, ja ĝi validis kiel identa kun la dia afero mem: kontraŭ la ŝtato. Tiu ĉi kontinuo malgraŭ absoluta malkontinuo surfone de la kristana revelacio estas la problemo de la vergilieca homo, sed ĝi estas samtempe la problemo de la historio kiel scienco kaj de la historio homara ĝenerale. La unuecon kaj kontinuon de la homaj kaj naturaj bazoj tiel de la idolana greka-romia, kiel ankaŭ de la kristana okcidento atestas al ni ĝuste en la mezo kaj pleno de la tempoj granda poeto kaj lia verko, ja ĉi tie ne temas nur pri tio, ke anima Vergiliana, la plej majesta animo de la antikva Romo, en la fluo de jarcentoj unuece kaj fratece sin retrovu kaj rekonu en Danto aŭ Racine aŭ Newman, temas pri io pli: la kristanaj animoj per sia bapto kaj per sia kredo radias supernaturan lumon de la graco returnen al la plej perfekta anima naturaliter christiana de la antikva tempo, la animo de la granda poeto: Publius Vergilius Maro.

En Andes, proksime de Mantua, prahistoria etruska, poste kelta, fine latina, de koloniistoj loĝita urbo, kiu nur en la jaro 51 kune kun la cisalpina Galio ŝajnis akiri la statuson de la romia civita rajto, 15-an de oktobro de la jaro 70 antaŭ la naskiĝo de Jesuo Kristo, en la idaoj de oktobro, kiuj poste ricevis nomon ’idaoj de Vergilio’, kiam Pompeo kaj Kraso estis konzuloj, Vergilio naskiĝis, verŝajne el tradicia latina gento, do neniu Galiano kiel Katulo; jam lia patro estis romia civitano, proprianto de poseddomo kaj potfabriko: kamparano kaj metiisto. En la medio de kampoj kaj arbaroj, riveroj kaj riveretoj, fontoj kaj fiŝlagetoj, ĉio prikantita jam en lia unua eklogo de Bucolica, proksime al bestoj de la regiono, ĉevaloj, bovoj, kaproj, ŝafoj kaj porkoj, proksime ankaŭ al abeloj, kiuj ne ĉesas svarmbrileti en lia verkaro en humila brilo de sia laboro kaj kun plensono de sia zumado, plenigante niajn orelojn per kolektado sur burĝonoj de la heĝoj, malproksime de la urbo Romo, en provinco, kiu ankoraŭ preskaŭ puritane insistis je virtoj el la tempo de la romia respubliko, dum en Romo mem jam delonge ĉio komencis kaduki, kie ĉiuj pasioj estis malligitaj pere de anarkiaj aŭ de ambicio dismorditaj spiritoj, la itala kamparana filo proksime de iustissima tellus, de la superjusta patrino Gea li kreskis, kaj neniam ŝajnis la junulon kaj poste la viron tiu ĉi alkreskita amo el la knaba tempo je tia ĉirkaŭo forlasi, kontraŭe, ĝi nur plu kreskis kaj duopiĝis en klara konscio de si mem. La lasta nealtrudita mistero, la lasta forto kaj la lasta motivo de certa homo, en lia vera intimo kaj personeco, troviĝas en infanaj aĵoj, en memoraĵoj de la infano. Kiel certa homo la ’infanon’ en si kaj liajn ’aĵojn’ savis en sian postan vivon aŭ ilin pro ies graco denove ricevis dum siaj viraj aŭ virinaj jaroj, tio decidas pri li kaj pri liaj verkoj. Horora estas la vizaĝo de la viro, en kiu ’la infano’, la knabo tute estas estingita, sed sekretohava la oldulo, en kies trajtoj travidiĝas petolulo, iam estinta. En la vizaĝo de Vergilio ŝajnis neniam morti la infano, kreskinta en la societo de kamparanaj diaĵoj. Fortunatus et ille deos qui novitagrestes.

Lia ekstera aspekto mem certe malkaŝis lian originon.

Facie rusticana li ŝajne estis, la vizaĝon de kamparano li posedis, mallerte li foje kondutis, malrapida en parolo li estis, altstatura, dikosta kaj malhelhara, sed malsanaspekta, verŝajne ftizohava.

Sekve grace protektita, preskaŭ enmetita en la ŝelon de la por ĉiam benriĉa vivo de la familio de la kunkreskiĝo kun la naturo – olda Romiano, Varro, estis dirinta: La landon dioj mem por ni preparis; urbojn la homoj konstruis – li plenkreskis, dum ekstere – kio ajn okazis kaj ĵus okazis kaj estis okazonta baldaŭ, ĝis la paco ne plu sur la sendia vojo de la intercivitana milito, sed pro la grackora pardono kaj repaciĝo realiĝis! Kio ĉio! Ni troviĝas meze de la jarcento antaŭ la venko de Aŭgusto, antaŭ la inaŭguro de Pax Romana, en jarcento, kiun Horaco nomis delirium. Inter 133 kaj 31 a.K. ni ne povas nombri malpli ol dekdu intercivitanajn militojn, bellum sociale, militojn de Sullo, de Lepido, Sertorio, Spartako, Katilino,

Cezaro, triumvirato, bellum Octavianum, Perusinum, marmiliton de Seksto Pompejano kaj fine la lastan militon kun Antonio; inter ĉio politikaj murdoj sennombraj, ofte teruraspektaj, rabbestaj, komencante kun Grakkoj, finintaj kun Cezaro kaj Cicerono, kaj bone pripensitaj amasbuĉadoj: mortigo de 3000 adeptoj de Grakkoj, poste sub Mario kaj Sullo krucumado de 6000 Spartakanoj laŭlonge de la strato inter Romo kaj Kapuo, likvido de 7000 samnitaj militkaptitoj antaŭ la kolektiĝinta senato, ĝis la lasta proskripcio, certe iniciatinta de Antonio, sed subskribita ankaŭ de Oktaviano, estonta Aŭgusto. En postaj jaroj de sia vivo li trovis tiun ĉi sian subskribon kiel makulon pro unu granda ofero, pro Cicerono, kiu ankaŭ troviĝis sur la listo kaj estis ekzekutita, kies kapo kaj manoj laŭ la ordono de Antonio, ĉar ili kontraŭ li pensis kaj skribis, hakitaj de la kadavro estis pikitaj sur la metalstangoj de la antaŭsenata pordego. ”Ve, kien la malkonkordo nin mizeraj kondukis!” prikantas la unua eklogo de Vergilio el tiu tempo. Kiam ĉio tio okazis, Vergilio havis 28 jarojn kaj jam delonge portis toga virilis, en kiun li, 15-jara estis vestita sub la konsultempo de la samaj viroj, kiuj tion posedis jam en lia naskiĝjaro: Pompeo kaj Krasso. Dum li frekventis la knablernejon en Kremono, troviĝis Cezaro en Galio. Kremono estis etapo; tiel probable li la unuan fojon lin tie vidis viva, kies astron li prikantis: ”Jen rigardu, la astro supreniris de Eneado, de Cezaro!” Ĉiukaze li kiel knabo en sinsekvaj raportoj Bellum Galicum legis, kiun poste dum 2000 jaroj knaboj de ĉiu generacio legis kaj daŭre legos. Deksesjara, en la jaro 54 a.K. li venis al Romo, kiam Katulo mortis kaj Lukrecio sian grandan verkon De rerum natura helpe de Cicerono aperigis: du poetoj, al kiuj li nemezureblan dankon ŝuldis: Katulo, kies pasion la en latina lingvo dormetanta liriko per unu frapo malligis kaj ĉe kiu la juna Vergilio lernis versumi; Lukreco, granda poeto kaj granda homo, kiel homo tamen pli granda kore ol kape, lin instruis, ke vere grandskala poezio super la praelemento de la poezieco mem, nome super la liriko kaj super la senzuale-anima vivo de la naturo, senpere formulita, devas esti portata de certa filozofio kaj baldaŭ ankaŭ teologio.

Tio efektive estas la leĝo de altranga arto. ĝia altrangeco troviĝas en rekta proporcio al la valoro de ĝiaj filozofio kaj teologio, kiun poeto, nature, ne bezonas aparte studi, kiel tion faras filozofo aŭ teologo, kvankam tio en la ekzemplo de Danto ankaŭ ne damaĝis, sed nur enspiri per la atmosfero de sia tempo aŭ almenaŭ lerni en la plej primitiva katekismo.

Jam la plej efemera superrigardo super la altranga mondliteraturo tion instruas. Malantaŭ la dekadenco de granda poezia talento troviĝas, senkonsidere pri personaj kaŭzoj, dekadenco de filozofio, kaj tie, kie oni forĵetas aŭtentan teologion, ne estiĝas nur difektohava filozofio, sed ankaŭ malsana kaj invalida arto. Aŭ estiĝas ekzemple la literaturo de multaj nuntempaj nobelpremiitoj. La pasio de la filozofo estas kaj restas: rerum cognoscere causas, kogni la kaŭzojn kaj bazojn de la aferoj, kaj tiun ĉi pasion konservis Lukreco, kvankam ankaŭ grandskala poeto, en sia verko. Sed la primara pasio de Vergilio adresiĝis al ’res’ mem en ilia sensuala bildeco, al ilia reciproka preterekzisto kaj dura kontraŭekzisto, sed tamen ankaŭ al aŭtenta vorto, melodia verso kaj al regnece harmonia, imperieca, antiteze ordigita frazo. Li restis, eĉ pli ol pli malfrue Danto, la poeto, de neniam rezignanta, neniam tro facile rompiĝema materio, kiu nur artifike, ne arte (arto estas nome naturo) povas esti solvebla, sin dediĉanta – sed neniam mise skribinta – poeto, ankaŭ kiam li havis sopiron je filozofio: kogni kialojn kaj fundamentojn de la aferoj, sopiron, kiu lin nobligis kaj lin savis kaj servis al lia poeta perfektiĝo.

Averaĝa estas la poeto, kiu tiun sopiron ne havas; havi li ĝin devas, eĉ se li ne jam scias, ke li ĝin havas. Vergilio restis poeto, kio tamen signifas: la revelacianto de la brilo kaj de la gloro de la ekzistaĵoj, ne nur de la ekzistaĵoj sen ilia brilo kaj gloro, sed ankaŭ ne de vakua brilo kaj vanta gloro sen la ekzistaĵoj, kio onin faras revulo, ’idealisto’.

Tiucele li kiel poeto parolis la lingvaĵon de la humila realisto, de ’tomisto’, el kiu nur iom post iom la primordiala (el la novlatina primordialis = praorigina - rim. de trad.) vero komencas heliĝi: ke la lingvo estis, estas kaj estos el logos, per saecula saeculorum. Por la homo kaj lia poeto ĝi komenciĝas per antaŭlogika la-lado, por atingi sian finon – se temas pri vera fino ĉe la lingvo kaj ĉe la poeto! – en superlogika alelujo!

Tio ĉi estas la ĝisfine logizita, sublimita lalado de suĉinfano, en kiu ĝi jam dum vindtempo estis, estas kaj estos, ĝis la homoj havis, havas kaj havos infanojn. La analogia tono tion malkovras sufiĉe fidele, ke ankaŭ ene de alelujo ankoraŭ la lalado troviĝas; sed la ’plenumita’, la ’membrigita’ de la ’tuta’ kreaĵo. Kio ne estas en la malplenjara infano antaŭaŭdita kaj antaŭdirita?! Vidu, ĉi tie ĝi kuŝas, delikate movita per sekura spirado de sia dormo, kaj vi miras konsternita: ĝi kuŝas kaj dormas, kvazaŭ ĝi estus ligita beatstatuse al nevidebla kruco, kiu iom post iom pli kaj pli videblos, en proporcio, kiel veki- ĝos la spirito, ekkonanta la nevideblon; kie ĝi restos pendi ĝis la fino de siaj tagoj; sur kiu ĝi mortos, ĉu malbeata, ĉu beata.

Inter tiu lalado kaj alelujo kuŝas la homa vivo kaj verko, filozofio kaj arto.

Ĉu certulo unuarange estas filozofo ĉu poeto, tio esprimi- ĝas ankaŭ tra la metodo de lia lernado: la granda filozofo el sia lullito – la plej multon tamen donacas la cirkonstanco de naskiĝo – lernas, kiel ĉiu alia kutima homo same, kio estas la poezia arto, nur ĉe vere grandaj poetoj; kaj la granda poeto el sia lullito – ankaŭ ĉi tie la plimulton kontribuas la cirkonstanco de naskiĝo – lernas, kiel ĉiu alia kutima homo, kio estas la filozofio, nur ĉe la grandaj filozofoj. Sed tiu denaska filozofo – kaj tio estas la diferenco – lernas pri tio, kio la filozofio estas, ne nur ĉe la filozofoj, sed nepre ĉe ĉiuj ekzistantaj aferoj kaj ĉe ĉio neekzistanta kaj li per sia sekreta intenco pridemandas ĉion, por kogni per sia arda sopiro ĉion kaj el ĉiuj homoj, kiel montris al ni la ekzistece plej filozofieca homo de la tuta homaro: Sokrato. Kaj denove: la denaska poeto, nature, lernas pri tio, kio la poezia arto estas, do pri la lingva arto, ankaŭ ĉe grandaj poetoj, se apud tio ankaŭ de sia tuta komenco, ĉe komplete ĉio, kio la lingvo estas kaj kion la lingvo enhavas; li ne lekas la mielon de la lingvo nur tie, kie ĝi jam estas perfekta, sed eĉ el la plej mizeraj floraĉoj, li eĉ mem ĝin produktas, bongustan kaj aromplenan, kiel nur li povas. Kaj denove: tie, kie certa homo havas sian grandecon, ĝuste tie li ne pretervidas eĉ la plej malgrandajn aferojn, tum tie, kie li mem estas malgranda, li vidas nur la plej grandajn.

Kaj denove: tie, kie la certulo estas granda, li estas samtempe viro kaj virino kaj pli virino ol viro, ja la plej grandskala kaj sankteca kreaĵo estas la virino. Tie, kie la certulo estas granda kaj kreiva, tie li estas unuarange ’sensiva’ sen limoj, kaj lia puro ne konsistas el tio, ke li nenion akceptus, sed ĝuste kontraŭe, ke li sentas ĉion, kion oni povas senti. Nur tiamaniere li povas ion kontribui. Nur tiel li povas esti viro kaj generi.

Vergilio estas granda kaj soleca kiel poeto kaj tiel en la lingvo, kvankam li havis eksterordinaran inklinon al filozofio, tial ni scias de li pri memkompreneblo, ke li havis rapidsenzivan kaj ĉienapertan orelon, por aŭdi ĉies lingvaĵon. Liaj plej fortaj kaj dolĉaj versoj enhavas vortojn, kiujn parolis kaj skribis ĉiu liatempa Romiano, ilin komprenis kaj uzis. Surfone de tiu ĉi senkompata leĝo de la klasika arto, helpe de la plej vaste uzataj vortoj krei la plej nekutiman verson, kreskante de la malpure uzitaj vortoj ĝis la gloro de la puraj vortoj (kiel analogie el la necerta sensus communis, kaj ne el rafineco estiĝas la severa philosophia perennis) konstruiĝas aŭ kolapsas la traduka arto. El kvin plej kutime uzataj vortoj de la romia ĉiutaga lingvaĵo faras Vergilio la neperdeblan tonon, la neforgeseblan aperon de la verso:

Infandum, regina, iubes renovare dolorem.

Tamen ne tial, ke sinjoro Rudolf Alexander Schröder ĝin peru per ridinde perfortitaj germanaj vortoj kaj sen mielo de voĉdolĉeco:

Unauskündbaren Schmerz, o Königin, heißt du verneuen.

Temas pri unu el plej tipaj ekzemploj de la neinteligenta miskompreno ĉe la germanaj ’spiritgvidantoj’, provo atingi misteran signon de ĉiu vera arto, nome la nekutimecon, anstataŭ artifike per nekutimaj vortoj, artece per tute kutimaj vortoj en mistero. Renovare estas unu el tiuj plej kutimaj latinaj vortoj, same tiel kiel la laŭvorta germana traduko ’erneuern’ (renovigi) estas unu el plej kutimaj germanaj vortoj.

Ĉiu Germano ankaŭ nuntempe diras ’erneuern’, se li ne diras ’renovieren’, sed sinjoro Rudolf Alexander Schröder diras, certe nur, se temas pri traduko el Vergilio: ’verneuen’, kio, nature, ne estas germanigo, sed nekutima kripligo de la germana lingvo. ’Infandum’, tiel diris ĉiu romia infano, ĉiu romia barbisto, ĉiu romia cezaro, tiel ankaŭ Vergilio, kies stelo brilas pli hele ol tiu de Eneado kaj de Cezaro. Duarangulo tradukas ’infandum’ per ’unsagbar’ (nedirebla), sen supozi, ke li diras vorton de nekutima, eĉ neeldirebla beleco kaj profundo. Ĉiu Germano diras senprobleme ’unsagbar’, same kiel li en ĉiu momento, senantaŭsente, senpripense, perlojn de sia lingvo antaŭ porkojn kaj si mem ĵetas aŭ elkraĉas; kaj li pravas! Nur sinjoro Rudolf Alexander Schröder volas havi ankoraŭ pli valorajn perlojn, li produktas ilin sinteze, li diras ’unauskündbar’, kio estas nekutima monstraĵo de la germana vorto, kiun nur antropomorfa hipopotamo trovas direbla kontraŭ nedirebla.

Sed la impotentaj sekretkonsilantoj kaj virulentaj privatdocentoj pri klasika filologio kaj Georgica tute kontraŭromece falas genuen antaŭ la nekutima traduka arto de la sinjoro Rudolf Alexander Schröder, kiu tamen klopodas doni al ’Bremer Presse’ bibliofilan aspekton en antikvo, kiu kongruas al vera antikvo, kiel herezo kongruas al ekleziaj dogmoj, se oni rajtas fari parvis componere magna. Ke en simila karaktraro de la sama origino, barbareca produkto, akirita pere de miskompreno kaj defalo de la disigitaj elementoj de la antikva kaj kristana esto, Missale Romanum estis presita, tio trovi ĝas lime de blasfemio!

Vergilio provis en Romo atingi, kion ĉiu juna talentita kaj ambicia provinculo provis atingi en Romo: komenci politikan karieron, tio signifas, li provis fariĝi advokato; sed li estis in sermone tradissimus, malrapida kaj mallerta en oratorado, ekipita per tro larĝa animo. Li verkis siajn unuajn versojn, talentprovaĵojn, li iris ĝis Napolo kaj kontinuis studi filozofion ĉe la plej renomaj instruistoj de tiu tempo. Sed Napolo estis greka urbo, plenigita de grekaj retorikistoj, historiistoj, filozofoj, poetoj kaj aktoroj. Tie li lernis ne nur la grekan filozofion, li konatiĝis tie ankaŭ kun la misie eskatologiaj orientdevenaj mitoj, kiujn li poeziigis en la kvara eklogo. En Napolo li skribis siajn verkojn. Eĉ kiel amiko de Aŭgusto, Mecenaso kaj Horaco li ne ofte venis Romen, li ĉiam rapide revenis al Napolo, li ne trovis plaĉon en la kortega vivo. Dum li tie lernis kaj laboris, plenumiĝis la destino de Romo en rapide sinsekvaj okazintaĵoj: en 48 estas Farsalo, Pompeo kaj Kato ne plu estas; en 44 estas mortigita Cezaro; en 42 estas Filipo, la venkintoj devas disdividi la landon al 200.000 veteranoj, kiun oni ne jam rabis ĉicele. En tiu amplekso troviĝas ankaŭ la havaĵo de la patro de Vergilio en Mantuo, ĝi estas perdita kaj poste ĝi estos reakirita pro la favoro de Oktaviano, amiko el junaj jaroj kaj venkinto. Ĉirkaŭ la jaro 40 aperas 10 eklogoj de Bucolica kaj faras Vergilion tranokte la plej honorata poeto de Romo. Kiam el ili kelkaj, ekipitaj per muzika akompano, oni foje kantis en teatro, la amaso leviĝis por honori la hazarde ĉeestintan poeton, kiel oni tion cetere faris nur ĉe Aŭgusto.

Tiel rakontas al ni Tacito: populus qui auditis in theatro versibus Vergilii surrexit et forte praesentem spectantemque Virgilium veneratus est sic quasi Augustum. Mi diru enkrampe:

Oni nuntempe ĝis la troo komparas la antikvan tempon kun la nia. Tamen estas strange, se ni rekte parolas pri la plej alta afero, ke jam neniu, kiu estas vere freneza pri la analogio inter la romia imperia tempo kaj niaj tagoj, estis protektita kontraŭ tro senhonta direkteco pro la stranga fakto, ke la kristanismo tiam kun vere mirinda senŝancelo kaj rapido la amasojn altiris kaj akiris, dum ĝi nuntempe la amasojn, specife la proletariojn pli kaj pli rapide forpuŝas kaj perdas. Jam nur tiu ĉi cirkonstanco faras la diferencon inter ambaŭ epokoj grandan, vere neesprimeble pli grandan ol estas ilia kongruo ĉe bonaj kaj malbonaj aferoj. La granda ŝanĝo, aperinta komence de la kristanismo, estis, ke la homoj, en kiuj trovi ĝis reala forta sento kaj scio pri tio, kio estas la peko kaj la kulpo, anstataŭ la certeco pri puno ricevis la certecon pri pardono, ’la ĝojan mesaĝon’. Nuntempe estas tiel, ke la amasoj apenaŭ ion antaŭsentas aŭ scias pri la ’peko’ kaj ’kulpo’. Sed tie, kie tiu ĉi sento ne plu troviĝas aŭ oni ĝin ne registras, evangelio pri ’pardono de la pekoj’ evidente ne plu havas tensupraĵon.

Ĉu oni imagas pri la diferenco de la tempoj? Jen ĉi tie ĝi estas! Mi disponigas al la prijuĝo, ĉu nuntempe en futbala stadiono estus pretaj alaŭskulti la versojn de Pandora aŭ Diotima, ĉu ili leviĝus por honori almenaŭ la mortan poeton, kiel la amasoj de Romo dum ses jarcentoj leviĝis en momento, kiam eksonis la unua verso de Vergilio!? Oni estu singarda, farante komparojn!

Bucolica, ni vidos tion pli poste, estas la elementoj de la poezia arto de Vergilio, kiuj ĉiam denove reaperas en liaj pli postaj verkoj; ili donas la mezuron pri tiu forto, sen kiu neniu estas poeto, estu li cetere eĉ tiel granda homo; ili montras, ke li havas lirikan rilaton al la lingvo kaj kiel pura ĝi estas, ili montras, ke li el la radikoj mem de sia esto estas vera poeto, ke la poeto en li havas superpovon super la pensulo, kvankam li sian decidon, ke li post la finverkado de Eneado nur plu vivos por studado de la filozofio, povus efektivigi. Sed tio ne estis lia fato. Post multaj jaroj sekvis Georgica, la poemoj pri laboro kaj agrikulturo, kaj sekvis – Actium. Kiom da bonŝanco devas havi klasika poeto! Pli ol Cezaro. Sen tiu ĉi, por longega tempo valida decidiĝo inter Okcidento kaj Oriento, kiun Vergilio ĉiukaze klare antaŭvidis kiel la decidon inter la spirito de Okcidento kaj ĝia ideo pri ordo kaj lumo kaj mezuro kaj konfido – kaj la spirito de Oriento kun sia senmezureco kaj malesperiĝo, kaoso kaj krueleco – li tamen vidas sub la profetaj bildoj sur la ŝirmilo de Eneo apud la inter si luktantaj armeoj de Oktavio kaj de Antonio la groteskajn diaĵojn de Egiptujo, la gapaĉantan hundkapan Anubison, kiu atakas kontraŭ Venuso, Apolo kaj Minerva – sen tiu batalo kaj ĝia efektiva decidiĝo favore al Okcidento kontraŭ Oriento, provokita de la senbrida perfidulo de la propra okcidenta spirito, ebleco, kiu ĉiam denove kaj nuntempe kaj estonte pli terure ol iam povas leviĝi – sen tiu ekago de fatalo Eneado ne estus ebla. Vergilio kaj lia bonŝanco! Tiel devis la tuta nekredebla ekstera okazado, ĉe kiu li ne partoprenis, servi al la granda poeto, servi je la bono de li kaj liaj verkoj, ja oni povas por momento la aferojn observi ankaŭ tiel, ke ili, negrave kiel ŝajne sendependaj, sekvante sian propran, la homon tute nekonsideran leĝon, finfine tamen ekzistis nur pro la homa celo, lin servi, eĉ se ili lin detruas. Tio do devas validi por ĉiu homo kaj por lia eta aŭ granda mondo, nur ke ĉe la granda tio fariĝas pli evidenta. Ek de Actium validas la tuta, baldaŭ en la perfekteco de verso triumfanta, baldaŭ pro la nesufiĉeco kontraŭ la antaŭŝvebanta idealo kaj en tiu vivdan ĝera etoso, ja oni fariĝas de ĉiuj aferoj, do eĉ de la plej bela verso, laca, por ĝin skribi, same kiel, eĉ pli, ĉar oni ĝin jam skribis, malesperiĝema laboro de Vergilio super Eneado.

Kaj ĝi estis finplenumita – Vergilio kaj lia bonŝanco! – kvankam la diligente zorgema kaj fleganta mano ankoraŭ kelkion volis perfektigi, ĝi estis finpretigita samtempe kun la virecaj jaroj de sia kreinto. Kaj eĉ tio samtiel apartenas al la bonŝanco de Vergilio! Ve al li kaj lia arto, se li tiel triste kaj malesperiĝe devus aĝiĝi kiel Aŭgusto, se li devus transpaŝi sian klimakson de la melankolia feliĉo, kian la pleno de imperio portis al la generacio de Vergilio. Revenante de vojaĝo al Grekio li, grave malsaniĝinta, estis surterigita en Kalabrio kaj mortis 51- jaraĝa, verŝajne pro malario. Grandstila estas la romia arto de tombsurskriboj, la plej grandstila probable tekstas tiu por granda Scipio: ”Consul, censor, aedilis hic fuit apud vos”: ”Tiu ĉi jen estis via konzulo, cenzoro kaj edilo”; sed ankaŭ la tombsurskribo de Vergilio apud Napolo, kiun lia amiko por li skribis, enhavas la grandecan romian stilon:

Mantua me genuit, Calabria rapuere, tenet nunc Parthenope.
Cecini pascua, rura, duces.

Mantuo donis al mi vivon, la morton Kalabrio, Napolo min gardas.
Paŝtistojn prikantis, kampulojn kaj estrojn mia poemo.

La paŝtistojn, la kampulojn kaj la estrojn. Mirinda, eĉ ne ĉe grandaj filozofoj okazanta karakterizo, ja ili, la filozofoj, ĉiam denove devis fari retraktojn, parte pere de la speco de lia talento kaj de la interna jam donita ordo de liaj dispozicioj, parte pere de la bonŝanca helpo – Vergilio kaj lia bonŝanco! – de la eksteraj cirkonstancoj kaj kontraŭstaroj, parte pere de la per konscia laboro akirita kontinuo, markas la verkaron de Vergilio, ja jam en la libro pri paŝtistoj, en Bucolica, aperas kampuloj kaj ilia laboro relative serioze kaj grave kaj pli ligitaj kun la tero kiel la paŝtistoj, kaj kiel bono aŭ malbono, konstrue aŭ detrue, enpremiĝas la povo de la bona aŭ de la malbona estro super la lando kaj popolo kaj unuopuloj. En la libro pri la kampuloj, en Georgica, retiriĝas la paŝtisto kaj lia facilanimeco, sed li estas ĉi tie kaj servas al pli alta rolanto, kaj jam grandskale aperas la nepreco de la estro, sen kies sagaco kaj protekto kaj pacemo la kampulo pereus, kaj iustissima tellus, la tutjusteca Patrino Tero fariĝus la duonpatrino de la homoj. Finfine en la libro pri la estroj, en Eneado, ĉeestas tiel la paŝtisto kaj lia mistika mondo de Eroso kaj liaj ludantaj kreofortoj, portante tiel la sferon de la politika homo, kiel ankaŭ la kampuloj kaj metiistoj kun ilia laboro, labor improbus, laboro en ŝvito survizaĝa kiel kondiĉo de la beno kaj fruktodoneco kaj de ĉiu aŭtenta homa verko en ajna profesio, komence de agrikulturo, kiu tamen donas la paradigmon de ĉiaspeca sencoplena laboro, ĝis la laboro de filozofio kaj de artoj, kaj la portantoj de ili siajn kondiĉojn, nome sian otium, nur povas pravigi per la peno de sia pli alta negotium.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.