La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La tria ĉapitro: La agrikulturistoj

Vincit omnia labor improbus

Kiu en la antikva erao povus formuli la frazon: Labor vincit omnia, labor improbus? Ĉion supervenkas la laboro, la laboro kun la survizaĝa ŝvito, en la antikva erao, en la sklavposeda socio, kiam ĉiu nobla homo nur en otium vidis noblan aferon kaj ne en negotium, ja neniu povis pensi eĉ nur pri la ebleco de la moderna stulteco, preni la laboron kiel veran siaspecan religion. Neniu Greko, neniu marnaviga popolo, neniu negocanta popolo, neniu rabista, neniu nur militanta, neniu paŝtista popolo, sed nur la teron prilaboranta popolo povis atingi la plenan rekonon pri la esenco de la laboro. Itala agrikulturista filo, kiu ĝis la pinto de la plej rafinita arto, de neniu alia superigita, sian neŝanĝeblan amon al humileco de la kultivebla tero kunprenis, povis la plej belan kanton de la tero, Georgica, verki, pri agrikulturo kaj bridado de vinberejoj, pri ĝardenoj kaj bredado de bestoj, pri la abelo, la plej honorita kaj mistera besto en la literaturo de la antikva erao, de Platono ĝis Vergilio. Tiu ĉi kanto estas verdire nenia romantiko, sed la plej klasika verko, kiun oni povas imagi. Estas groteska miskompreno, se iu tion volus kompari kun la sentimentaleco de Rousseaus kaj liaj disĉiploj, kvankam ankaŭ ĉe li troviĝis pravigo, la rajto eskapi el la mensogo de la kartezia despiritigo de la naturo, sed la eskapa fuĝo direktiĝis al nova mensogo. Vergilio disponis en tiu sia dua verko, per la origina amo de la poeto, kun la intuicia kono de la naskita agrikulturisto de la lando kaj kun ĉio, kio al tio apartenas, pri la scienca kono de agrikulturo, akirita per medita observo kaj observa medito. Lia observotalento estas parenca kaj proksima al la plej grandaj nuntempaj naturesploristoj de nia tempo, kiel al la majesta vergilieca J. H. Fabre. La unuaj monakoj de Okcidento havis kiel sian spiritan patron sanktan Benedikton, sed kiel sian mondecan Vergilion. Ili povis senprobleme kun la Sankta skribo kaj siaj Regula kunpreni ankaŭ Georgica de Vergilio. Ili alprenis sian vojon al Nordo kiel filoj de sankta Benedikto, por maldensigi la praarbaron de la sovaĝaj animoj kaj kultivi la teron por kapabligi ĝin akcepti la Vorton, kaj ili faris tion pere de sia orare, sia preĝado, sed ili survojiĝis ankaŭ kiel filoj de Vergilio por maldensigi la arbarojn de la sovaĝaj landoj kaj por kultivi la landon, ke ĝi povu preni la grenon kaj la viton kaj ili tion atingis per sia laborare, pere de sia laboro en ŝvito sur sia vizaĝo, tiu ĉi biblia esprimo estas daŭre la plej bona traduko de la vergilia labor improbus: ili estis Benediktinanoj laŭ la ordo de la graco, sed Vergilianoj laŭ la ordo de la naturo. Jam tio ĉi povas montri la abismon inter Vergilio kaj Rousseau, inter la vera beleco de realo kaj la bela ŝajno de romantika fikcio. Kio estas la esenco de sencoplena laboro, devis diri la filo de agrikulturisto kaj metiisto, ja tiuj du, la agrikulturisto kaj la metiisto, donas la paradigmon de la sencoplena laboro, laŭ kiu ĉiu alia laboro ĝis tiu plej fajna de la artisto, sin orientigas kaj mezuras sian valoron. La laboro, labor improbus, kiu objektive troviĝas jam ĉe certaj bestoj, sed en libero kaj spirito tute apartenas nur al la homo, troviĝas en la centro, kiel peranto inter la instinkte kaj erose influita iustissima tellus, la ĉiojusta Patrino Tero, ĉekomence, kaj la korpon, animon kaj spiriton de la homon nutranta perfekta frukto.

Kulturo, tiu ĉi spiritojn de la tuta Okcidento moviganta kaj okupanta vorto, venas ne de Grekoj, kiuj cetere donacis al ni preskaŭ ĉiujn katolikajn vortojn, sed ĝi estas donaco de latinaj kamparanoj kaj priskribas la esencon kaj la arton de la kultivado de la tero. Kulturo estas kvintesenco kaj vorto kaj nemalkunigebla unueco de tri aferoj: de la morta aŭ vivigita donita substanco, kiun la homo ne kreas, el kiu, kontraŭe, li mem estas kreita, kies parto li mem estas; apud tio de la neevitebla, altrudita, perita, vojon preparanta labor improbus de la homo; fine, de la perfekta frukto kaj plengusta nutraĵo, akirita pere de interna ligiteco de ambaŭ tiuj aferoj, de kiuj la unua havas gracan kaj la dua laboran karakteron. Sed tio ĉi ne jam estas ĉio. Al tio aldoniĝas ĉe ĉiu vera kulturo gloria, la gloro, al kiu apartenas la senpereco, kiel ankaŭ la absoluteco de la belo. La senpereco troviĝas nur ĉe la komenco kaj denove nur ĉe la fino; ĝi perdiĝas, se ĝi restas alkroĉita ĉe la peno de labor improbus. Estas longa vojo de senpereco de certa popolkanto al la senpereco de simfonio de Beethoven, sed ili ambaŭ ilin havas, kaj ke la lasta, portanta kun si senfinan riĉecon de enhavoj kaj travidon de ili, estas akirebla nur pere de labor improbus kaj neniam sen ĝi, tio estas unu el plej misteraj paradoksoj de nia vivo. Vergilio estus surprizita pri la mediokritato de la estetiko kaj instruo pri poetoj, kiuj kredas, ke ili povas nur pasive atendi la venon de la ideo kaj vivi nur de tio – tiuvoje jam kelkiu pereis. Nature, neniu laboro, eĉ tiu kun la survizaĝa ŝvito, povas anstataŭi la inspiritan ideon, same kiel neniu laboro de la kamparano povas igi semojn, ke ili kresku sur ŝtonoj, sed tiu laboro tenas tion, kio jam troviĝas kaj kondukas ĝin al la celo, al maturiĝo, ĝi faras eĉ pli, ĝi allogas novajn al la jam troviĝantaj kaj centobnligas la nombron; ĝi ne kreas tion, sed ĝi kondukas ĝin al la lumo pere de malfirmigo kaj sindono kaj preteco. La belo troviĝas ĉe la komenco kaj ĉe la fino; sovaĝa ĉerizo estas bela, kaj same la sovaĝa vinbero. Sed kio estas tio kontraŭ la nobla brilo de plengustaj kultivitaj ĉerizoj kaj malhele ardanta uvo?

Kio estas floranta trudherbo kontraŭ la maro de oraj spikoj, kontraŭ la mirinda mildo de la pomo, kontraŭ la ĉarma ineco de la piro, kontraŭ la blueta kuseno de la pruno, kontraŭ la infana vango de la persiko, kio ĝi estas kontraŭ la modesta gloro de la pano, de la vino, de la oleo, ĉio aferoj, kiuj ekzistas nur pere de kulturo, kiuj komenciĝis ĉe Eroso kaj ilia centro estas Eroson liganta, gvidanta, stiranta laboro, kaj ilia fino estas la korpa kaj la spirita nutraĵo de la homoj kaj la gloro de la aferoj mem. Tio iras eĉ antaŭen kaj pli alten. Certa koloro estas bela, sed kio ĝi estas kontraŭ la gloro de la bildo de Angelico? Certa sono estas bela, sed kio tio estas kontraŭ la gloro de iu sonato de Mozart? Belsona vorto estas bela, sed kio tio estas kontraŭ la gloro de la Vergilia verso? La vojo de la unua al la dua, deirante de la senesplorebla doniteco de koloroj, de sonoj kaj de lingvo kun iliaj imanentaj rilatoj kaj leĝoj, kiujn la pentristo, muzikisto kaj poeto ne kreas, kaj de la kree kombineca forto, donita per naskiĝo mem – la plej multon, nome, donas la naskiĝo – la alpaŝo kaj hejmlanda rajto de pentristo, muzikisto kaj poeto gvidas al la celo kaj al la frukto helpe de labor improbus. Per la tuta, per ekstrema peno la ’senpenan’, per la aŭdaca komplikiteco la ’simplan’ atingi, jen la perfekta arto, ja ĉiu arto venas de ’povi fari’. Tio estas unu el malmultaj absolutaj frazoj de absoluta estetiko en ĝia subjektiva aspekto. Kaj tio denove estas ”simulado de la naturo” en la Aristotela senco. La komplikeco de niaj plej komplikaj maŝinoj estas tamen nur hontiga fuŝaĵo kompare kun la komplikaj aparatoj kaj iliaj funkcioj, kiujn kreis la naturo. Ĉu troviĝas io pli komplika, de mil kaj centmil kondiĉoj pli dependa, ol estas la aparato kaj la funkciado de nia okulo, kaj aliflanke: ĉu ekzistas io pli impresiga kaj simpla ol: vidkapablo? Kaj ĉi tie troviĝas la giganta diferenco inter la maŝino kaj la naturo: la kapacito de la maŝino restas en ĝia komplikeco, ĝia rezulto neniam estas saviga simpleco de vitala, por ne diri spirita ago.

La normohava grandeco de Georgica de Vergilio, de la libro pri agrikulturo kaj pri agrikulturistoj, pri la laboro kaj iustissima tellus, troviĝas en tio, ke ĝi per la vere sekura vido kaptis la sencon de la laboro, giganta problemo de la homaro, unu el plej turmentaj kaj konfuzigaj ĵus nuntempe, kiun la nuntempo perdis kaj oni ĝin ĝuste tiam povas trovi, kie ĝia unua hejmlando troviĝas, ĉe agrikulturistoj, sur la kampoj. Ĉe la paŝtistoj en Bucolica ĝi estas unue nur ludo, ne jam laboro sub la survizaĝa ŝvito, ne jam labor improbus. Vergilio la laboron nek supertaksas nek subtaksas. La laboro mem kreas nenion, ja tiel la malriĉa kaj aĉa frukto, kiel ankaŭ la riĉa kaj plensuka, estas donitaj nur de la Patrino Naturo. Tamen estas diferenco, la diferenco de la laboro, de cultura en ĝia propra senco, inter la sovaĝa kaj kultivita spiko: la unua donas sian tellus senpage, la dua kiel iustissima, kiel ĉiojusta, nur kontraŭ la prezo de labor improbus. En la tuta alta kaj plej alta kulturo, la vorto devenas de la agrikulturo, ludas la laboro, labor improbus, analogie la saman rolon; ĝi estas la nemalhavebla kondiĉo, ke io origine graca fariĝas eĉ pli gracohava; kiel simfonio de Beethoven estas pli gracohava ol bela popolkanto. La venko de vera laboro manifestiĝas pere de la venko de la graco.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.