La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La kvara ĉapitro: La klasika arto

La grandaj epopeoj de la homaro devenas el la mita tempo kaj iliaj poetoj estas al ni nekonataj, pri tiuj poetoj de la historiaj epokoj ni apenaŭ scias nomon, kiel pri Homero.

Al vera epopeo apartenas mito, same kiel la esprimo de vera mito estas la epopeo. La mita poeto ne jam estas mitologo, tio fariĝos aŭ povas fariĝi nur la grandskala historia poeto, kiel ekzemple la grandaj tragediistoj, kiuj ne plu estas mitaj poetoj; la mitologia poeto troviĝas kompare kun la mita poeto sur la skalo de kontemplado je unu grado pli alte. Sur tiu ĉi ŝtupo estas la dramo, nome la tragedio, pli adekvata esprimilo kiel la epopeo. La eterne ebla kaj eterne al si mem egala kaj eterne adekvata estas ja la lirika elemento kiel prabazo de ĉia poezia kaj lingva arto. Se nun certa homo en iluminita, preskaŭ ’kleriga’ kaj pri si mem bone konscia momento de la historio verkas eposon, t.e. ke li devas droni en la mita elemento de sia objekto, interteksante la historian materialon kun la mita, kiu ĝis tiam estis senforma, kaj se tiu entrepreno havis laŭ la prijuĝo de orbis terrarum sukceson, kiel tio ĝenerale objektive povas sukcesi, ja la distanco inter Eneado kaj Iliado kaj ankaŭ de Odiseado estas la nepra distanco inter viro kaj fraŭlo aŭ knabo, kaj estas infanece plendi pri tio, ke la viro vivas pli retirite kaj spirite kaj tiel pensas kaj parolas ol la fraŭlo, ja tagmezo estas alia ol mateno – se tio do sukcesis al li, kiel al neniu antaŭ aŭ post li, tio unuarange estas afero de nekredebla bonŝanco. Kompreneble, la tuta klasika arto, do la tuta renkontiĝo inter la granda poeto kun granda reala – ne simulita aŭ sonĝita – objekto estas ĉiam, okazis ja nur kelkfoje, nepripensebla afero de bonŝanco, kiun Vergilio kun certeco travivis kiel sian faton (ja en la momento de la plene atingita memkonscio li bone sciis kaj ankaŭ diris, kio li estas kaj kion li verkas), sed ni tion ne povas vidi alimaniere ol kiel faron de Providenco.

Multo apartenis al la sukceso de Eneado. Unue giganta poezia potenco, sed nur pere de ĝi tiaspeca eposisto facile povus fali en la abismon de ridindeco kaj sengusteco, ja genieco de tempo al tempo fariĝas lunika. ĝi aŭdas aregon da voĉoj en sia unueco, sed ve, se unu sola el ili ĝin vekas el ĝiaj viditaĵoj kaj aŭditaĵoj kaj ĝi falegas, ne preterkaptita de sekura spirito de la kritiko, sur platan senperspektivon de la empiriaj unuopaj neprecoj kaj blindecoj de ’la tago’. Do same nepra estis kunnaskiĝinta sekura spirito de memkritiko, kiu lin antaŭ tia falego gardas, kunnaskiĝinta sekurigisto, mi diras, ja la vera spirito de la kritiko povas, kiel ĉio, metodike esti ekzercata kaj plifortigata, sed neniam vere lernita, same malmulte kiel la poetado aŭ filozofado tio povas esti; tiu spirito de la kritiko estas ankau sensus, iaspeca instinkto, senkonsidere, kiel analogia estas lia pli alta tuto: la distingado de la spiritoj ne povas esti lernita, sed estas donum, donaco de Dio.

Sed ankaŭ la poeta potenco kaj la spirito de la kritiko flanke de la poeto ne estus sufiĉe sen la abia laborfervoro, senkompata klerula laboro, labor improbus, sen por tiu ĉi tasko, tiu ĉi misio konvena preskaŭ askeza vivo. Nenia vivo de voluptoj, kiu ruinigis talentojn kiel Katulon kaj multe pli malgrandan Ovidon: Parthenius, la virga, li ĝuas nomon en Napolo, luksega urbo. Sed de ekstere estis al li donite ne malpli ol la mito kaj la historio de Romo. Vergilio kaj lia bonŝanco! Mito, kiu ankoraŭ kuŝis senforma kaj loza, kiun oni ankoraŭ devis formi, la historio, en kiu li vivis, kiun li mem vivis, en kiu li mem estis reala, nemalhavebla, ne abstraktebla parto. Mito kaj historio de Romo en lasta momento de pleno, sur la pinto de la monto, kiam la plej giganta roko de la profana mondhistorio, senrigarde kiugrade de la novo per heroeca forto subtenita, tamen pli rapide deruliĝis, kiel li povis esti ruligita supren. Tamen, donita al li ne estis nur la mito kaj la historio de Imperium Romanum en sia unua tiel dankeme salutita – post dekdu civitanaj militoj! – formo en la momento de maturo, dolĉa kaj perfekta maturo post stormoj sennombraj, donita estis al li ankaŭ, el Oriento enrompiĝinta, la adventa horo kaj adventa etoso de la idolana mondo antaŭ la momento, kiam la tempo estis plenumita en sia plej alta sfero.

Ĉu iam ajn al iu ajn poeto estis donita pli granda objekto antaŭ la jaro 1? Jes, eĉ en la sfero de la profana historio mem ankaŭ post la jaro 1 al neniu estis donita io pli granda. La tuta klasika arto, mi diris, estas, de ekstere observite, senkomparebla afero de bona ŝanco, nome la interna renkontiĝo de la granda poeta potenco kun grandega objekto, ke ili ambaŭ kunkreskis; la regulo nome estas, ke ili ne renkontiĝas. Estas tute klare kaj ekster ĉiu diskuto, ke pentristo, kiu bone pentras faskon da spargoj, kreas pli altrangan artaĵon ol iu, kiu malbone pentras la portreton de Madono, sed oni devas tamen agnoski, ĉar tio estas same klare kaj ekster ĉiu diskuto, ke Madono estas pli alta objekto ol fasko de spargoj, kaj ne nur tio, oni devas agnoski ankaŭ la trian aspekton, ke tiu, kiu la spargofaskon bone pentras, ne jam ankaŭ Madonon povas bone pentri, ne, ĉar mankus al li specifaj pentristaj ecoj, li havas ilin, sed ĉar mankas al li la pli altaj ecoj, kiuj lin faras kiel homon riĉa aŭ granda aŭ profunda, kaj tiel tiu, kiu ankaŭ Madonon povas bone pentri, estas pli ol tiu alia, ne specife kiel pentristo (aŭ tamen same!), sed kiel homo. Tio estas verdire simplaj aferoj, kaj nur amaraj memoroj el pasinto aŭ emo al klaĉado povas tion turni. La klasika arto estas la bonŝanca renkontiĝo inter la plej granda artista potenco kaj la plej granda objekto de tiu unu sola donita momento, nome kun la plej granda reala objekto – tio estas la unua frazo de la tuta klasika arto. Neniam elfantazias la kreanto de la klasika artverko sian objekton mem, sed li estas la kreanto kaj la poeto en tiu regno de eblecoj, kiun al li disponigas la reale donita reala objekto de la krea libero. Tial la klasika arto ne havas kontraŭfenomenon, ĉu en si mem ĉu ekster si, kiu havus la saman rangon kiel ĝi. ĝi enhavas ĉiujn kontraŭdirojn en si kaj permesas ilin disiri nur, kiam ĝi mortas. Ne estas tiel, ke la arto svingus kaj streĉiĝus inter du polusoj, kiuj nomiĝas klasiko kaj romantiko, unu el nuntempe vere superigita konstruaĵo.

Kvankam la romantiko povas esti relativa antipodo. ĝi misŝanĝas nome la realon de la estiĝo kun la realo de estado kaj iliajn leĝojn, ĝi egaligas ilin kaj tiel eraras. ĝi volas reiri ne nur al la eterne ekzistanta, al kiu ĉiam endas reiri, sed al ’estiĝanta’, kiu nur daŭris, Dio scias, kiom longe, al la ’estinta’, kio surbaze de la ontologia regulo pri kontraŭdiro ne estas ripetebla, dum la ’ekzistanta’ ĉiukaze estas eterne ripetata afero, sed tamen: kie restas do la naturalecaj aŭ realecaj aŭ idealecaj aŭ simbolecaj aŭ fakecaj aŭ surrealecaj aŭ Dio scias kiaj aliaj specoj de la arto? Ĉio tio estas nur disfalproduktoj de unu sola klasika arto. Kaj la sola absoluta kriterio de tiu ĉi estas, ankoraŭfoje, ke ĝi estu frukto de interna unuiĝo de granda artista potenco kun la plej granda objekto de la donita momento, ne ekskludite de etaj objektoj, kiuj povas en senfina, koron kaj sensojn ĝojiganta pleno, ĉeesti – ekskludita nur ne devas esti en ajna cirkonstanco, la plej alta objekto, kiu ĉiam en sia tempo estas reale donita al la tiamaj homoj, eĉ se temas nur pri elito inter ili.

La tuta klasika arto, kiun ni konas, jam unuavide plenumas tiun kategorian postulon: Homero samtiel kiel la grekaj tragediistoj,

Vergilio samtiel kiel Danto, Shakespeare samtiel kiel la grandaj Hispanoj, ĉu humoristoj, ĉu tragediistoj, same kiel Racine; ne perfekte kaj ĝis lasta postulo plenumas tiun kriterion la germanaj klasikuloj, ili atingas ĝin preskaŭ kaj tamen ili ne trafas la plej altan realon, kiu al la okcidenta homo estis donita antaŭ dumil jaroj. Goethe gluis tion je la fino de la dua parto de sia ’Faŭsto’, tamen la romp- kaj glulinio estas rimarkeblaj, la tuto ne estas tiel tuteca, kiel ĉe niaj grandaj muzikistoj, kiuj savis la germanan honoron, partopreni ĉe la plej alta objekto de Okcidento. La plej alta afero ĉi tie signifas la samon kiel la tuteca, tial oni ankaŭ povas tiel diri: La tuta klasika arto de poezia formado ekzistas en limiĝo kaj ellasado. En proporcio kun tio, kio estis donita, la ellasita estas senkompare pli granda parto. Kaj proksimume ĉio povas esti ellasita, nur unu afero ne: la tuto, la totaleco; tio estas la senco de ofte tiel priridinde miskomprenita, tiel filistrece kaj malbravece interpretita Aristotela frazo, ke la poeto imitu la naturon. Sed temas pri natura naturans, ne pri natura naturata. La natura naturans unu aferon ne ellasas: la tutecon!

En unu sola ŝtono troviĝas tamen ankoraŭ la tuteco de la morta materio, en unu sola folio la tuto de la planto, en unu vermo la tuteco de la besta mondo, en unu homo la tuteco de la kreitaro entute, ŝtono kaj planto kaj besto kaj la spirito; ĉiukaze ĉeestas en unu ŝtono, unu folio, unu vermo kaj en unu homo la tuta Kreinto kiel kreinto kaj ne nur duono de Li. En tiu duopa senco la artisto imitu la naturon kaj Vergilio ĝin imitis. En unu sola verso el Eneado troviĝas la tuta Romo, en unu sola verso troviĝas tuta Vergilio. Ĉio tiel kreita montras transen de si. Tial estas signo de granda poezio, ke ĝi enhavas tiom da esto kaj vero, kiel nur eblas, ja ĝi transiras pere de ili. La pleno estas karakterizo, sed la karakterizo de la plej granda poezio ne estas nur ĝi, la pleno, sed la superpleno, kiun neniu nocio plu povas plene koncepti.

Sed aliflanke la majstro estas tiu, kiu kapablas meti la punkton.

Ĉe diletanto tio ĉiam estas nur komo aŭ li eĉ pligradigas sian malkapablon uzi interpunkciojn. Ankaŭ la vera demandanto faras sub sia demando ’punkton’, la vera aklamanto faras sub sia aklamacio ’punkton’. La punkto estas la elemento de majstreco. Ambaŭ aferoj: la punkto kaj la superfluo trovi ĝas ĉe Vergilio. Ecce poeta! Estis dirite al ni, ke Vergilio kopiis Teokriton kaj Homeron, oni eĉ ne timas diri, ke Vergilio estis epigono – io, kio la plimulton de nuntempaj verkistoj malglorigus, se oni tion povus senpere pruvi, kiel ĉe Vergilio en la kazoj de Teokrito kaj Homero. Sed ĉi tie estas la afero alia, ĉi tie temas pri la plenumo de certa leĝo: ke la pli alta afero la pli malaltan supozas, kiel la besto la planton kaj la homo la beston kaj la planton. Sur la sama nivelo povas poeto senpune plagiati, se li kiel poeto estas pli granda kiel la prirabito, eĉ pli sur la objektive pli alta nivelo. Kaj tiel estas ĉe Vergilio, kies pleno kaj punktoj estas pli decidaj kaj spiritaj ol tiuj de Homero.

La pompe sonantaj, el la senpere anime-sensuala observo elburĝonantaj epitetonoj de Homero, la plej granda ĝojo de ĉiu, kiu havas orelon kaj animon sentemaj por la elemente poezia afero, ne troviĝas en tia abundo ĉe Vergilio, ili perdis je sono kaj sensualeco, ne nur pro la malpli belsona kaj sensualeca lingvo, sed eĉ pli, ĉar ili kreskas pli profunden en la nevidebla sfero de la spirito. Kio estas Eneo mem kiel homtipo?

Unue kaj ĉiam denove pius, li estas pia, poste ankau pater, li estas la patro kaj la amiko, poste magnanimus, li estas grandanima kiel estro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.