La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


VERGILIO
LA PATRO DE OKCIDENTO

Aŭtoro: Theodor Haecker

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La deka ĉapitro: Anima naturaliter christiana

Aude, hospes, contemnere opes, et te
quoque dignum
Finge deo rebusque veni non asper egenis

Do la konstitucio de la Vergilia homo kaj de lia percepto de la mondo estas: la plej sintruda kunkaŭzo de lia videbla prezenco kaj prezenco de la mondo mem, do de ĉiuj aferoj, ĉiuj ’res’, ek de la steloj ĝis la vermoj, estas Eroso. Tiu detruus la homon kaj ĉion ceteran pere de la homo, se ne ekzistus labor improbus, kiu kondukas pli alten; la ’cultura’, prilaboro kaj flegado de la tero, estas la prabildo de la tuta kulturo, ankaŭ de la plej alta, kaj samtempe bridado por tiel diri, la kultivado de Eroso mem. Pli altaj aferoj aperas kaj enrompas.

La esto de la familio, de la patroj kaj de la filoj, tio, kion oni heredis de la patroj kaj la ŝtato kaj la estro. La ŝtato:

Vergilio malŝategis militon, samkiel Eŭripido, sed li ne negis, kiel tiu lasta, la ŝtaton, li konfirmis ĝin, kiu, en ekstrema okazo, sen milito ne ekzistas. Tio apartenas al lacrimae rerum. Pere de grandaj kaj simplaj virtoj manifestiĝas la estro: pere de pieco, pere de justeco, modereco, grandanimeco.

Kaj ilia neforprenebla imanent-transcenda premio estas ’gloria’. Neniu, nek individuo nek la popolo, atingas sian pinton, kiu disponigas sin al sopiro kaj klopodo kaj oferpreta laboro laŭ sia kaj por sia ’gloro’, senrigarde, en kio ĝi troviĝas.

Ĉio falas en abismon de forgeso, kio ne ascendis tiel alten. La plej altaj aferoj, la Ĉiopovo mem, samtempe la plej profundaj misteroj, estas transe de la steloj. La plej alta ’res’ estas la fato mem, unue malhela vorto, kvankam jam dekomence unu el tiuj – ĉar ĝi signifas la diriton – kiuj ne povas reveni al blindaj instinktoj, sed ligiĝas al la spirito, kiu kiel sola povas ion diri, la fato, kiu pli kaj pli kiel hela mistero, sed tial ne malpli mistero montriĝas, ĉar ĝi koincidas kun Dirinto: Jupitero mem, pater omnipotens, estas la fato. Tamen tragikaj estas la aferoj de tiu ĉi eono, sunt lacrimae rerum, neniu kompleta homa animo povas kun tio kontentiĝi. Tial brulanta sopiro, eskatologio de la vergilia homo, tial la kvara Eklogo, nomita ankaŭ misia. ĝi validis por la kristana antikva tempo kaj ankaŭ por mezepoko kiel laŭvorta profetaĵo pri Savanto; nu, ĝi tio ne estas; sed la kristana antikvo tamen en iu pli alta senco pravis, ja tio, kio estas dirita pri la venonta eono, iras alte transen de la humana fenomeno, eĉ alte transen de Aŭgusto kaj lia epoko. ĝi ne estas romia, estas mistika antaŭsento de la dieca savrakonto, kiu lin renkontis en Napolo el Oriento kaj kaptis lian al paco kaj perfekteco sopirantan koron, altiris lian genion al profetado, unikaj versoj, elstarantaj el liaj ceteraj verkoj. Aliloke (Wahrheit und Leben, p. 59ff.) mi pri tio skribis: ”... Vergilio ne estis profeto kiel Jesajo, li ne antaŭdiris la naskiĝon de Savanto kel anĝeloj kaj patriarkoj kaj profetoj.

Kiel li ankaŭ tion povus fari, estante nek anĝelo, nek patriarko, nek profeto?! Tamen li formis mitan materialon, kiu havis rilaton al la eterna vero de la anĝeloj kaj de la patriarkoj kaj de la profetoj, en momento, kiun ne li mem determinis, sed providenco, la providenco, kiu samtempe ankaŭ lin destinis en la adventeca etoso de la paganismo por tiu formado, ĉar li en eminenta senco antaŭ Kristo anima naturaliter christiana estis, ĉar li kiel neniu alia en paganismo, eĉ ne Platono kaj Aristotelo, estis elektito, en la direkto al Kristo.”

Nur kun tiuj ĉi mesiaj esperoj kaj eskatologiaj atendoj la vergilia homo estis komplet kaj plene, kaj restis, aperta al estonto, hela kaj diafana preteco, nenia fino, sed vojo.

Vergilio estis en la komenco, ĉar li komencis kiel poeto, epikurano (kiel Horaco!), filozofieca, ne en la vivo (do ne kiel Horaco!) kaj ankaŭ kiel filozofo ne konsekventa, ĉar li el la materiisma kaj mekanikisma atomdoktrino panteisman vitalismon konstruis, por ke li kiel viro akceptu pli kaj pli altajn kognojn de stoo (kiel Horaco!), ja la laŭpaŝa distanciĝo de la por epikuranoj nure ebla frazo, ke la fato ankaŭ super Jupitero staras, ĝis la egaligo de la fato kun Jupitero, de la dirito kun la Dirinto, en Eneado, havas stoikan originon. Kaj tamen la vergilia homo ne estas stoikisto, kiel Horaco – teorie – tio estis. Bone, oni povas karakterizi stoika la konvinkon pri la forto kaj venko kaj pri la beno de la laboro, de labor improbus, de senmezura, kontraŭleĝa laboro, kiu mem estas nenia beno kaj validas nur en la mondo de mizero kaj devigo, kiu do ne estas tute en ’ordo’ sed ’ordo’ enkadre de malordo estas; stoika estas ankaŭ la malsenespereco kaj vireco ĉe la supervenkado de obstakloj kaj de basaj analogioj de la plej alta fato, kiel la ĉeesto de neprikalkuleblaj kazoj, okazoj kaj hazardoj, kiel iom pli alte la regado de fortuno kun siaj kapricoj – en ĉiuj tiuj aferoj, kiuj nur ŝajnas, kvazaŭ ili estus ’la fato’ la homo – laŭ Vergilio – ne cedu, ne resignaciu; li estas pli forta kaj pli ol ĉio tio; ol la fato mem, la vero kaj aŭtento helpos lin ĉiukaze kaj montros al li la vojon; ĉi tien apartenas la preskaŭ kanteska frazo: possunt quia posse videntur – ili povas, ĉar ili kredas povi. Cedi endas nur al la fato de Jupitero, al la numinala verdikto de la diaĵo, kaj eĉ tie ne resignacie, sed kunagante. Sed tute ne stoika estas la nehaltigebla ĝojo kaj ĝojesprimado ĉe Eneo, ekzemple, kiam li denove vidas sian patron, samtiel la nehaltigebla malĝojo, kiu trovas sian plej dignan esprimon en senmortaj plendoversoj post Marcelo, junulo, tiu magna imago de ĉiuj junuloj, kiuj ĉi tie mortis antaŭ la horo de la viro kaj de la plenumiĝo: ”La veneciaj glasoj, kiuj ŝaŭmis kaj krevis, antaŭ la venena vino de la vivo atingis ilian randon” – stoika estas nome nur la mens aequa in arduis, la neŝancelebla indiferento en ĉiuj vivsituacioj kaj specife en la plej duraj. Sed plej malstoika estas Eneo kiel viro de la larmoj – neniam stoika animo povus ricevi donum lacrimarum – kaj la nekredeblan frazon: ”sunt lacrimae rerum”. Ĉi tie la pli grandskala homo transsaltas grandskalan principon, kiu povas esti savdona por la homo kaj tia estis – Eŭropo povus nuntempe esti kontenta, se ĝi havus stoikistojn kiel Epikteton aŭ Senekon aŭ Markon Aŭrelion – sed tamen ne estis proporcia kun la tuta homo. La stoika animo estas heroeca animo, jes, ĝi estas heroeca ĝis supermezuro, kio ne estu virto, krom la amo, kiu estas pli ol virto, la stoika animo eltenas subkondiĉe eĉ la propran malesperiĝon kaj tio troviĝas jam lime al la malbono. Sed ne tiel la anima Vergiliana, antaŭ la malesperiĝo ĝi estas savita en la senfina torento de larmoj, ne jam en la sama beateco kiel la lastaj larmsonoj de la pasiono laŭ Mateo, sed estas kvazaŭ antaŭekzerco por tio. ĝi havas ankaŭ la heroecon de la stoika animo, jes, ĝi akceptas kaj postulas labor improbus, sed ĉio iĝas pli mola pere de rigardo al iustissima tellus, de ĉiojusta Patrino Tero kaj pere de la konsumo de la belo, de la gloro de ĝiaj fruktoj; ĝi kunportas kaj postulas la plej neprajn primicojn, ligitajn kun la ekzercado de pli altaj kaj simplaj virtoj; sed pli mola ol ĉe stoikistoj ankaŭ tio tamen fariĝas pere de la plej alta de tiuj altaj kaj simplaj virtoj, pere de pietas, kies plej profunda fundamento estas konfido al la lasta malesplorebla justeco kaj heleco de la fato en si mem, kiu staras super ĉio, super Eroso kaj laboro kaj patrino Tero, familio kaj ŝtato kaj imperio, de la fato, kiu finefike Jupitero mem estas, pater omnipotens.

Tiel la anima Vergiliana ne malesperiĝas, ja ĝi ne estas stoika animo, kiu spite al ĉio nobla kaj spite al sia nekontestebla grandeco estas fierega kaj memsufiĉa kaj tial malesperiĝinta, sed ĝi estas humila animo, humilis kiel la grundo de Italio, ĝi estas – kaj pri ĝi, antaŭ ĉio pri ĝi devis Tertuliano pensi, trovinta la vortojn – ĝi estas: anima naturaliter christiana.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.