La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Ivan Efremov |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
seka doko – Doko: konstruaĵo, servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj ripari ĝian subakvan parton, aŭ por konstrui novan ŝipon. Seka doko: doko, en kiu ŝipaj apogiloj estas sub la nivelo de akvo. Post enkonduko de ŝipo en sekan dokon oni elpumpas akvon el ĝi kaj la ŝipo malleviĝas sur la apogilojn (rim. de la tradukinto).
maristoj de flugfiŝo – vojaĝintaj en oceano, kie nure loĝas flugfiŝoj.
kliperoj – Klipero: rapida tri- aŭ kvar-masta mara velŝipo kun granda velaro, destinita precipe por transportado de multekostaj kargoj. La nomo devenas de la angla vorto «clipper», t. e. «tondanto» (rim. de la tradukinto).
boardas – Boardi: zigzage ŝipiri pro kontraŭa vento, ŝanĝante la ventoflankojn (halsojn) (rim. de la tradukinto).
jorema – Joro: negrandaj dekliniĝoj de la kurso alterne dekstren kaj maldekstren (rim. de la tradukinto).
rekta velaro – Rekta velo: velo, plej ofte kvarangula, pendanta sur velstango, situanta transverse de la ŝipo (ofte nomata kvadrata velo, kvankam ĝia formo ne nepre estas kvadrato), diference de oblikva velo, situanta laŭlonge la la ŝipo, ofte triangula (gafa velo, skuna velo) (rim. de la tradukinto).
seka postmasto – postmasto kun oblikvaj veloj. Ŝipo kun rektaj veloj sur ne malpli ol du mastoj kaj kun seka postmasto nomiĝas «mastbarko».
kilsono – trabo super la kilo, iranta de la antaŭa ĝis la posta parto de ŝipo (rim. de la tradukinto).
topmastoj – Topmasto: parto de masto, kiu estas super la topo (elstara plato ĉe la supro de la unua parto de masto): la dua parto de masto, kalkulante de malsupre (rim. de la tradukinto).
skunbarko – mara velŝipo kun tri-kvin (iam ses) mastoj kun oblikvaj veloj sur ĉiuj mastoj, krom la frontmasto kun rektaj veloj (rim. de la tradukinto).
flankveloj – Flankvelo (bonedo): ekstra velo, kiun oni metas sur elŝoveblaj velstangoj flanke de la ĉefa rekta velo (topvelo aŭ bramvelo).
nodoj – Nodo: rapidomezuro, nombro da marmejloj, trairitaj dum 1 horo (1,85 km/h) (rim. de la tradukinto).
Ruĝa Flago – la flago de la brita komerca floto (Red Ensign, Red Duster).
toneloj – Tonelo: mezurunuo de volumeno, 100 kubaj britaj futoj (rim. de la tradukinto).
futoj – futo egalas al 30.5 cm.
lunaj veloj – en la brita floto la plej supraj veloj nomiĝis lunaj, bum-bramveloj – ĉielaj, bramveloj – reĝaj k.t.p.
frontmasto – Frontmasto: la antaŭa masto, la unua, kalkulante de la pruo (rim. de la tradukinto).
stajoj – Stajo: ŝnurego, streĉite subtenanta mastojn antaŭe kaj malantaŭe (laŭlonga stajo) aŭ flanke (transversa stajo), kaj fiksata al ŝiprandoj aŭ al ferdeko (rim. de la tradukinto).
rigi – armi mastojn (aŭ ŝipon ĝenerale) per ŝnuroj (rim. de la tradukinto).
U – U: uesto (okcidento). SU: sud-uesto (sud-okcidento) (rim. de la tradukinto).
«La muĝantaj kvardekaj» – la kvardekaj latitudoj de la suda hemisfero, tre ŝtormaj.
ĵiboj – Ĵibo: triangula velo, kiu troviĝas sur la antaŭa parto de ŝipo kaj fiksiĝas al la busprito (rim. de la tradukinto).
skualo – abrupta kaj forta ventopuŝo (rim. de la tradukinto).
logo – instrumento, konsistanta el ŝnuro kun flospeco, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo (rim. de la tradukinto).
largvento – vento, blovanta de malantaŭe oblikve al la kurso de la ŝipo.
babordo – la maldekstra flanko de la ŝipo rigardante al la pruo (rim. de la tradukinto).
ferlis – Ferli: volvi velon kaj alligi ĝin sur jardon (rim. de la tradukinto).
posta steveno – Posta steveno: elstara firma trabo ĉe la poŭpo de ŝipo, al kiu estas fiksata la rudro.
droso – ŝnuro aŭ ĉeno, kiu ĉirkaŭvolvas la rudroradon de la ŝipo kaj movas la rudron (rim. de la tradukinto).
rudro – Rudro: vertikala plato, ĉarnirfiksita al la posta steveno, per kiu la ŝipo estas direktata. Rudrorado: Rado, per kies turno estas turnata la rudro. Rudristo: Ŝipano, stiranta ŝipon per rudro aŭ rudrorado (rim. de la tradukinto).
halsoj – Halso: ŝnuro, fiksanta al masto lofan (alventan) angulon de velo. Ŝanĝi halsojn = ŝanĝi ventoflankojn = boardi: zigzage ŝipiri pro kontraŭa vento, ŝanĝante ventoflankojn (rim. de la tradukinto).
pruventa turno – Pruventa turno: ŝanĝo de ventoflanko ĉe boardado, tia, ke la pruo de la ŝipo trairas la linion de la vento (rim. de la tradukinto).
kadenoj – flankaj malsupraj teniloj de mastoj – feraj ĉenoj aŭ strioj, kies malsupra fino fiksiĝas ekstere al la ŝiprando, kaj la supra fiksiĝas al malsupraj finoj de transversaj stajoj. La vorto mankas en PIV, sed ekzistas en «Provo de marista terminaro» de M. Rollet de l'Isle k. a., eldonita en 1908 (rim. de la tradukinto).
verda kaj ruĝa rebriloj – la maldekstra ŝipflanko (babordo) estas signata per ruĝa lumo, la dekstra (tribordo) – per la verda (rim. de la tradukinto).
kompasujo – ligna koloneto, sur kiu estas starigita la ŝipa kompaso.
refi – faldi refojn – faldeblajn partojn de velo, por malgrandigi la supraĵon, allasitan al vento (rim. de la tradukinto).
topvelo – velo de topmasto, la dua velo, kalkulante de malsupre (rim. de la tradukinto).
bramveloj kaj bum-bramveloj – la plej supraj veloj sur mastoj.
ortvente – orte, perpendikulare al vento (rim. de la tradukinto).
stajveloj – Stajvelo: oblikva triangula velo, suprentirata laŭ stajo kaj situanta ĉe la pruo (antaŭvelo) aŭ inter mastoj (rim. de la tradukinto).
rigilaro – ŝnuraro kaj ĉenaro de ŝipo (rim. de la tradukinto)
kabloj – dekono de mara mejlo – 185,2 m.
kargomastoj – ŝipa ŝarĝolevilo (rim. de la tradukinto)
holdo – interna plej malsupra parto de ŝipo, ŝipkelo (rim. de la tradukinto)
brasu – Brasi: turni jardojn horizontale per specialaj ŝnuroj (brasoj) por submeti la velojn al la vento ktp (rim. de la tradukinto)
kargoŝnuroj – Kargoŝnuro: ŝnuro, sur kiu pendas kargomasto (rim. de la tradukinto)
ŝkotoj – Ŝkoto: ŝnuro, kiu streĉas kaj tenas malsuprajn randojn de velo (rim. de la tradukinto)
Clarence House – londona rezidejo de la brita reĝa familio (rim. de la tradukinto)
nemovebla rigilaro – rigilaro por tenado de parto de mastaro (rim. de la tradukinto)
movebla rigilaro – rigilaro por regado de veloj, moveblaj partoj de mastoj, levado kaj mallevado de signaloj, boatoj ktp (rim. de la tradukinto)
reg – En la originalo la aŭtoro uzis multajn fremdajn (tuaregajn) vortojn sen eĉ unu komento; la sencoj de la vortoj iom post iom iĝas kompreneblaj el la kunteksto. Por ke leganto de la esperanta traduko ricevu saman impreson, kiel leganto de la rusa originalo, la tradukinto decidis uzi la saman rimedon. Kelkaj tiaj vortoj, plej ofte uzitaj en la teksto (nome: drino, Tamaŝeko, ahalo, sebĥro, tajtoko, imrado, ihagareno, harato, ergo, talho) estis esperantigitaj por oportuneco de deklinaciado. La ceteraj fremdaj vortoj estis indikitaj per kursivo. Aliaj «ekzotaj» vortoj, kiel «uedo», troveblas en PIV aŭ Vikipedio (rim. de la tradukinto).
solonĉakoj – sala grundotipo, kie la salo akumuliĝas ĉefe en la supra grundotavolo, la grundakvo estas en profundo de 1 metro (rim. de la tradukinto).
«Ferdinando» – marko de germana tanko, pli ĝuste memmova kanono (rim. de la tradukinto).
nia Galaksio – La Galaksio: giganta stelsistemo (alie nomata la Lakta Vojo), en kiu kiel ordinara stelo troviĝas ankaŭ nia Suno. La Suno rondiras ĉirkaŭ la dinamika centro de la Galaksio laŭ giganta orbito kun periodo de rivoluo ĉirkaŭ 220 milionoj da jaroj.
lumjaro – unuo de distanco en astronomio, egala al la kvanto da kilometroj, trakurataj de luma radio dum jaro (9.46×1012 km, do preskaŭ 1013 km). Nun kiel unuo de distanco en astronomio estas uzata parseko, egala al 3.26 de lumjaro.
«Vitimo» – Vitimo: granda rivero en Orienda Siberio (rim. de la tradukinto).
Russians, what shall you do? – Rusoj, kion vi intencas fari? (angle).
Go ahead! – Iri renkonten! (angle).
Well! At full speed! – Ĝuste! Per plena rapido! (angle).
la Ĉemara Regiono – regiono de orienta Rusio ĉe Pacifiko (rim. de la tradukinto).
En peza, malfacila hor' – el versaĵo de M. Ju. Lermontov «Preĝo» (1839) (rim. de la tradukinto).
Prĵevalskij – N. M. Prĵevalskij (1839–1888), fama rusia vojaĝisto kaj naturesploristo, faris kelkajn ekspediciojn en Meza Azio, strebis atingi Lasaon (situantan en Kham), sed la tibeta registaro malpermesis al li eniri (rim. de la tradukinto).
ergo – sekve (latine).
malsata potenco – eŭfemismo anstataŭ «malsankta potenco» (rim. de la tradukinto).
La scienco apenaŭ povas penetri tien – la tempo de la eventoj de la rakonto estas la jaro 1946.
la alpa montokreado – la lasta periodo de montokreado en la historio de la Tero, kiam aperis la plej grandaj montaroj de la nuntempo.
sir – sinjoro, moŝto (angle) (rim. de la tradukinto).
la statuo de la komandoro – temas pri fantoma persono de pluraj dramaj, poeziaj, operaj verkoj pri Donĵuano, devenantaj el la hispana legendo (rim. de la tradukinto).
Lugovaja – fervoja stacio apud Moskvo (rim. de la tradukinto).
Petro la Granda – rusia caro kaj imperiestro Petro I (1672–1725), granda reformanto (rim. de la tradukinto).
ĉena neŭtrona reakcio – lavanga kresko de la procezo de fendado de atomaj kernoj.
eola – kreiĝinta pro vento, pro venta transportado.
monoklono – unukorna reprezentanto de kornaj herbomanĝaj dinosaŭroj.
karnosaŭro – raba dinosaŭro.
ceratopso – komuna nomo de kornaj herbomanĝaj dinosaŭroj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.