La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sub portugala standardo

Post la pereo de «Termopiloj», «Cutty Sark» restis tute soleca, la sola en la mondo, sed ankaŭ ĝi fakte malaperis por tiu. La portugala standardo aldonis nenion novan al la antaŭa gloro de la klipero. Kaj la malnova gloro forgesiĝis, kiel forgesiĝas ĉio en rapida fluo de la vivo, malgraŭ ĉiuj penoj de homoj, speciale, de potenculoj, resti kiel eble plej longe en la memoro de la homaro.

Novaj ŝipestroj nemalbone traktis la ŝipon. La memoro de la pasinta amo kaj la dika monujo de antaŭlonge mortinta John Willis plu ludis sian rolon – la peza fera skeleto kaj la tektona ŝelo de «Cutty Sark» faris ĝian korpon nefrakasebla. Jaroj pasadis, kaj la klipero plu iradis sen eĉ eta liko. Okazis la unua mondmilito. «Cutty Sark», vendita kaj forgesita de sia patrujo, ree komencis servi al Britio, aliĝinte al la komerca floto de la aliancanoj kiel unu el la plej nerimarkeblaj kaj negravaj unuoj. Modestaj transportadoj de brita karbo en la sudon de Francio, en Italion kaj Gibraltaron iĝis la sorto de la malnova velŝipo.

En unu el malvarmaj tagoj de la malfrua aŭtuno de la 1915-a jaro la klipero estis iranta el Lisbono al la okcidentaj bordoj de Britio. Pluvo, falanta el malaltaj nuboj, estis subkaptata de akra vento. La griza, hirtita maro estis kuniĝanta kun la same griza horizonto. La malhela ĉielo estis malleviĝanta ĉiam pli kaj pli malalte sur ondojn, blankiĝintajn pro ŝaŭmaj krestoj. La barometro antaŭdiris fortan tempeston, sed la ŝipestro de la klipero kaj ties kunposedanto, unu el junaj parencoj de la famaj en Lisbono ŝipmastroj Ferreira, estis kuraĝa maristo. Balanciĝante sub la firme refita frontvelo, sub la supraj top- kaj bramveloj, «Cutty Sark», konservinta la antaŭan viglecon de la juna sorĉistino ankaŭ sub nova, pia nomo, iris per dektri-noda rapido. Ĝibetiĝis la vaĉantoj ĉe la transversaj stajoj, bluiĝis pro malvarmo la oficiro sur la ponto; ĉiuj revis pri la fino de la vaĉo kaj pri kruĉo da varmega kafo. Ĝis la zono de flosantaj minoj estis ankoraŭ malproksime, kaj ŝipestro Ferreira pace dormis en la sama kajuto, en kiu pasigis tiom grandan pecon de la vivo ŝipestro Woodget.

Laŭtaj eksplodoj tondris antaŭe maldekstre, tie, kie estis kuniĝanta la mallarĝa fendo inter la nuboj kaj la maro. La prua matroso ekkriis, ke li vidas rebrilojn de lumoj. La vaĉa subestro vekis la ŝipestron. Tiu, oscedante, eliris sur la ferdekon, sed la morna maro silentis. La ŝipestro, starinte sur la ponto dum duonhoro, frostiĝinte kaj malbenante la subestron, direktis sin en la kajuton, sed lin haltigis krio de la vaĉanto:

– Ŝipo maldekstre de la pruo!

Tio, kio aperis post ioma tempo antaŭ liaj okuloj, malmulte similis al ŝipo. El la maro elstaris alta turo, ruste ruĝa, nigra-blanka. Ĝi altis super la akvo senmove, timigante per sia neordinareco. Tio estis dronanta granda vaporŝipo, ekstarinta en la maro preskaŭ vertikale. Multaj rompaĵoj flosis ĉirkaŭe, aperante kaj ree malaperante en ondoj, sur kiuj ĉiam pli vaste disrampadis iriza filmo de oleo.

Ŝanĝinte la kurson, la klipero aliris la pereantan giganton. La antaŭa masto de la vaporŝipo kiel maldika kruco ekpendis sur nivelo de la supraj velstangoj de la velŝipo. En pasejoj inter la pontferdeko kaj la prua ferdeko, sur la antaŭa muro de la salono kaj de la stirejo amasiĝis homoj, ŝajnantaj sur la blanka farbo amaso da nigraj muŝoj. Kelkaj en timo kroĉiĝis al vinĉoj, aperturoj de lukoj, kargomastoj – al ĉiuj elstaraĵoj de la prua ferdeko, kiu staris vertikale. Inter la ondoj flosis kvar renversitaj savboatoj, multaj blankaj tabuloj, remiloj, plankaj filtraj kradoj.

Malvarma vento hurlis super la furioza maro, kaj ondoj peze kaj obtuze plaŭdis al la bazo de la terura turo. Ĉe la antaŭa aperturo de la pavezo aperis maristo kun megafono en la mano: germana submarŝipo torpedis la vaporŝipon, kies poŭpa kanono sukcesis kelkfoje pafi kaj, ŝajne, damaĝis la periskopon. La submarŝipo, kolerigita de la rezisto, leviĝis kaj dispafis ĉiujn savboatojn, kiujn oni sukcesis surakvigi antaŭ ol la kliniĝo de la ŝipo iĝis tiom granda. La situacio de la ŝipo estas senespera, kvankam enprofundiĝo de la ŝipo provizore haltis, – verŝajne, en la prua parto kreiĝis aera kuseno.

Ŝipestro Ferreira staris sur la ponto, levinte supren la kapon, kaj sentis, ke centoj da okuloj avide observas lin. Por ĉiuj pereantoj li venis kiel savonto el la terura sorto, kaj ne estis en la mondo ŝipo pli benita ol lia klipero.

– Kiom da homoj estas sur la ŝipo? – ne perdante tempon, kriis la ŝipestro per megafono kaj kun teruro aŭdis, ke restis ne malpli ol mil.

Ordoninte ekdrivi kaj surakvigi la savboatojn, ŝipestro Ferreira plu pensis pri tio, ke preni ĉiujn estas nepenseble. La malgranda klipero, ne adaptita por transportado de homoj, povis enlokigi en la holdo kaj sur la ferdeko maksimume sepcent homojn. Mankis tempo por elĵeti en la maron la kargon da erco, sed ĝi, feliĉe, ne okupis multan lokon. La afero estas ne en pezo, sed en volumeno de la viva ŝarĝo. Krome, tiun amason da homoj la malgrandaj savboatoj de la klipero transportados ĝis la nokto. Kaj la vento ĉiam plifortiĝas, kaj la vaporŝipo povas droni je ajna minuto, tuj kiam cedos la ĉefa antaŭa vando.

La kuraĝa portugalo, certa pri sia ŝipo, decidiĝis al despera manovro. Turninte la velstangojn laŭ la longa akso de la klipero, stirante per du stajveloj kaj la ĵibo, Ferreira komencis malrapide flankenŝovi la ŝipon laŭ la vento. Retenante la spiradon, la kondamnitaj homoj sur la dronanta vaporŝipo observis la kliperon... Jen ties poŭpo tuŝis la randon de la vaporŝipo – tie jam pendis preparitaj puŝmoligiloj kaj drelikoj. En la sekva sekundo ekplaŭdis la malhisitaj stajveloj. La moviĝo de la klipero malrapidiĝis, kaj la ondoj komencis forŝovi la pruon de la velŝipo for de la vaporŝipo, sed ŝnuregoj jam estis transĵetitaj, kaj la velŝipo ekbalanciĝis sur la ondoj en danĝera proksimeco ĉe la dronanta giganto. Tiu proksimeco iĝis sava por la pereantoj. Laŭ klara komando la ŝipanaro de la vaporŝipo, militistoj kaj volontuloj el viroj-pasaĝeroj kreis fortikan muron en aperturoj de pavezoj, de kie oni komencis transdoni homojn. Virinoj estis nemultaj, multe pli estis da vunditoj: la vaporŝipo estis transportanta saniĝantojn el la turka fronto. Spite al tio, ke ŝajnis kaprompa tiu entrepreno – mallevi preskaŭ senhelpajn homojn el la alto de la vertikale ekstarinta vaporŝipo sur la velŝipon, dancantan en la ondoj malsupre, – sed, plenumata per centoj da manoj, ĝi rapide progresis. Finfine per vunditoj iĝis plenŝtopitaj ĉiuj liberaj lokoj en la holdo, en la ŝipanaj loĝejoj, en la kajutoj, en la ferdekdomo, en la ferdekaj pasejoj kaj en la kuirejo de «Cutty Sark». Ĉiuj vunditoj estis transportitaj ĝis la lasta homo. Restis sanuloj.

– Ŝipestro, kiom ankoraŭ vi povos akcepti? – aŭdiĝis de supre pura, forta voĉo. Sunbruna kolonelo kun grizaj lipharoj, kiel la plej altranga, prenis sur sin komandadon de la evakuado de la vaporŝipo.

– Ankoraŭ sur la ferdekon, – raŭke elpremis Ferreira, – ĉirkaŭ ducent homojn.

La kolonelo ĉirkaŭrigardis la homamason, atendantan savon.

– Unuavice iras junuloj! – kriis li per la voĉo, ne allasanta kontraŭdirojn.

Eĉ vorto de protesto ne aŭdiĝis responde. La homoj viciĝis. Mallongaj disputoj aperadis nur tie, kie junuloj rifuzis iri, penante doni eblon de saviĝo al pliaĝuloj. Sed, obeante al la ordono, kroĉiĝante al ŝnuregoj, la junularo transsaltadis sur transversajn stajojn de la velŝipo kaj silente lokiĝadis sur la ferdeko, penante okupi kiel eble malpli da loko. La klipero rimarkeble enprofundiĝis. Ferreira estis apenaŭ sukcesanta observi ĉion, sed admiro pri la heroeco de la maristoj kaj la soldatoj kreskis en li, sugestante aŭdacan kuraĝon. En la internaĵo de la pereanta vaporŝipo aŭdiĝis obtuza murmurado. La grandega korpo tremeris kaj ŝajne komencis mergiĝi en la abismon.

– Deiru, ŝipestro! Savu vin Dio pro via kuraĝo! – tondris la voĉo de la kolonelo. – Hu ra al la ŝipestro kaj lia ŝipo!.

Luktante kontraŭ plora spasmo, aliranta al la gorĝo, Ferreira ordonis. Mallaŭte, kvazaŭ fantomo, la klipero komencis malproksimiĝi de la vaporŝipo. La savitoj staris ĉe la ŝiprando de «Cutty Sark», ne deŝirante la okulojn disde la herooj-kamaradoj, fordonintaj siajn vivojn por ilia savo. Per volstreĉo Ferreira devigis sin ordoni preni kurson al la bordoj de Britio. Sendezire, kvazaŭ luktante kontraŭ si mem, liaj matrosoj plenumis la ordonon.

La turo, elstarinta el la maro, malaperis malantaŭ la poststrio de la velŝipo, kaj ne eblis determini, ĉu la malfeliĉa vaporŝipo sinkis aŭ ankoraŭ flosante malaperis en la nebula foro... La ondado estis plifortiĝanta, ŝtormo estis venanta rapide kaj neeviteble. Subite nemalproksime de la klipero leviĝis el la ondoj vertikala griz-verda tubo – periskopo de submarŝipo. Neniam Ferreira spertis tian teruron. Pli ol sepcent vivoj dependis nun de lia kuraĝo.

– Ĉiuj supren! – ekkriegis la ŝipestro per ŝanĝiĝinta voĉo. – Hisu velojn!

Eksentinte la danĝeron, la ŝipanaro kure elpafiĝis el la loĝejo, kie la vaĉliberaj ŝipanoj iele dormetis ĉe la muro, fordoninte al la gastoj la tutan ceteran ejon. La submarŝipo rezignis torpedan atakon. Aŭ ĝia periskopo estis vere damaĝita, aŭ, ekvidinte la sendefendan velŝipon, ĝi avaris torpedon, decidinte pripafi ĝin el kanono. El la ondoj leviĝis la ferdekdomo, poste la oblonga ŝipkorpo.

La homoj, dense amasiĝintaj sur la ferdeko de la klipero, estis observantaj la submarŝipon. Verŝajne, tio estis granda submarŝipo de sekreta konstruo, eble, unu el tiuj submaraj krozŝipoj, pri kiuj fanfaronis la germana propagando, minacante al la aliancanoj per eksterma milito. Duan fojon la morto alvenis proksimege, kaj la nervoj de la homoj komencis cedi. La homamaso ekzumis kaj ekŝanceliĝis.

– Silentu, staru surloke!... – ekmuĝis Ferreira angle kaj aldonis pli trankvile: – Se vi deziras savi viajn vivojn.

Per rando de la okulo la ŝipestro estis observanta la ĉielon, rapide malheliĝantan sud-okcidente.

– Jardojn brasu por maldekstra vento! Rudron – malventen, du! – sonis akraj vortoj de komando.

La klipero perdis rapidon, kaj maristoj el la savitoj komencis kun nekompreno retrorigardi. Tiutempe sur la submarŝipo malfermiĝis lukoj. El la antaŭa aperis longa kanono – centkvindek-milimetra malproksim-pafa pafilego; el la ferdekdomo elŝoviĝis la tubo de maŝinpafilo. Tuj senkompataj obusoj komencos ŝiri la lignan korpon de la ŝipo, neniam portinta ajnan armilaron kaj kreita por batalo kontraŭ la naturo, sed ne kontraŭ la homo. Pluvo da kugloj entranĉiĝos en la densan mason da homoj sur la ferdeko, ŝirmita per nenio!

Ondoj ruliĝis sur la submarŝipon. Ferreira kun malica ĝojo rimarkis, kiel la artileriistoj ĉe la kanono glitadis kaj faladis, kroĉiĝante al ŝnuroj de la teniloj, leviĝintaj el la luko.

Mordante la lipojn, Ferreira ne rimarkis, ke li laŭte parolas kun si mem.

– Ankoraŭ minuton, minuton, minuton!.. – ripetadis li, tuta tremante pro maltrankvilo de atendo.

La klipero tremeris, ŝanceliĝis: grandegaj tolaĵoj de la kursaj veloj pleniĝis de vento. La distanco inter la submarŝipo kaj la velŝipo komencis malrapide pligrandiĝi. Verd-flava fulmo ekbrilis en la malheliĝanta maro. Super la kapoj de la maristoj ekzumis obuso, kaj alta fosto da akvo ekstaris dekstre de la klipero, kun obtuza bruego faliginte malsupren sian hirtitan kapon.

– Ŝipestro, ili ordonas halti! – elkriis de sur la ferdeko ies alta, tremanta voĉo.

– Silentu, kviete! – furioze kriegis Ferreira. – Mi havas da savboatoj por kvindek homoj!.. He, kuŝiĝu sur la ferdekon!

La ordono estis ĝustatempa. La klipero estis rapidiĝanta, kaj de la submarŝipo aŭdiĝis krakado de la maŝinpafilo. Kugloj ekfrapis al la ŝelo, enpikiĝante en la flankojn de la ŝipo. Ree ekbrilo, tondro de proksima eksplodo, akvofalo, trafinta sur la ferdekon. Ankoraŭ!.

Ŝajne, venis la lastaj minutoj de «Cutty Sark». Sed tiam... kvazaŭ ĉiuj sorĉistinoj de la maro venis por helpi al sia favoratino. Zumo, fajfo, muĝo – kaj unua skualo de la tempesto falis sur la kliperon. Ĝi kliniĝis sur la flankon sub knarado de mastoj kaj surdiga krakado de ŝirata veltolo.

– Rudron rekte! Rekte rudron!! – kriegis la ŝipestro, penante teni sin sur la ponto, dum la kliniĝo de la ŝipo kaj premo de la vento penis ĵeti lin trans la balustradon.

Nur «Cutty Sark» povis rektiĝi el tia kliniĝo, kaj ĝi faris tion.

Subkaptita de la tempesto, la klipero abrupte saltis antaŭen. Ekbrilo, tondro... Mise!

«Tuj ili ĉesos pafi...» – pensis Ferreira. Al la submarŝipo estis malbone sur la mara supraĵo dum tia tempesto. Sed antaŭ ol foriri en profundon, la bone trejnitaj murdistoj penis kolekti la facilan rikolton.

La klipero kiel fiera senhelpa birdo flugis sur ondoj, disvolvinte ĉiujn siajn blankajn flugilojn kvazaŭ en antaŭmorta impeto. Du ses-colaj obusoj elflugis post ĝi unu post la alia. La eksplodo surdigis la ŝipestron, la ferdeko kliniĝis. Kun blindiga ekbrilo ondego da akvo falis sur la kliperon. Ferreira falis, malklare, kiel tra muro, aŭdante kriegojn de homoj kaj krakadon de ligno. Sed la akvo defluis, kaj la ŝipestro ekvidis, ke la ŝipo estas sen gravaj damaĝoj. Sur la ferdeko kuŝaĉis homoj, rompaĵoj de jardoj, ŝirpecoj de implikitaj ŝnuroj. «Cutty Sark», kliniĝante, plu kuris rekte en la bolantan kaldronon de la uragano. Ferreira intencis ekstari, sed ne povis kaj ekĝemis pro senhelpeco kaj subita doloro. La ankoraŭ klara racio de la ŝipestro komprenis, ke necesas tuj ferli la velojn, ŝanĝi la kurson de la largventa al la poŭpventa. Jam ne povis temi pri ajna persekuto fare de la submarŝipo – la furioza oceano prenis la kliperon sub firman defendon.

Al la ŝipestro ŝajnis, ke li laŭte komandas, donante gravajn ordonojn. Sed la kliniĝintaj super li homoj ne povis distingi tiujn abruptajn, malfortajn sonojn. Kaj la ŝipo tiutempe plu flugis sur la flugiloj de la tempesto. La fortikaj mastoj estis fleksiĝantaj, kaj ŝtalaj stajoj komencis sonori per ĝemo, neelteneble tranĉanta la orelojn.

Antaŭ ol la subestro, perpleksiĝinta pro la eventoj, komencis ordoni, vico da sinsekvaj teruraj ŝiroj tremigis la kliperon. Ŝipestro Fereira, mortante, jam nenion sentis. La brava maristo povis esti trankvila: «Cutty Sark» eltenis la elprovon de la maro, kaj la obusoj de la malamiko indulgis ĝin. Nur, kiel dum la unua konkuro kun «Termopiloj», antaŭ kvardek kvin jaroj, la klipero perdis la rudron kaj denove kun provizora rudro aliris Brition, liverinte nedamaĝita sian kargon da homaj vivoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.