La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Revo-sorĉistino

La ĉefa konstruisto de ŝipkonstruejoj de Scott kaj Linton en Dumbarton ekstaris renkonten al la grava mendanto. La firmao jam delonge korespondadis kun ŝipmastro John Willis pri lia intenco konstrui ŝipon-revon, kiu ne nur gajnus unuan lokon en konkuro de ŝipoj de la tea komerco, sed ankaŭ povus konstante teni ĝin.

Ambaŭ skotoj reciproke premis la manojn. La komunikema, humurplena ŝipkonstruisto estis malo de la morna kaj orgojla ŝipmastro.

– Oni trovis por mi informojn pri tiu nova klipero, – komencis, anhelante, John Willis, – kiun konstruas Hood en Aberdeen.

La ŝipkonstruisto esprimis viglegan intereson. La ŝipmastro elprenis libreton, tegitan per nigra ledo:

– Komparu kun viaj kalkuloj. Da toneloj estos naŭcent kvindek, la longo estas ducent dek tri futoj kaj duono.

– Ĉe ni estas ducent dek kvar, – enmetis la inĝeniero, – kaj naŭcent sesdek toneloj. La larĝo estas tridek ses kaj duono.

– O ho, la sama!

– La profundo estas dudek kaj ok dekonoj.

– Ĉe ili estas pli multe – dudek unu kaj triono. Sed tio estas bagatelo. Similas, tre similas... Ĉu la skeleto estas fera, la ŝelo estas el tektono, ulmo kaj pino?

– Jes, jes!

– Mi komprenas. Ili konsideris la tutan sperton de la pasinta Granda konkuro, de la sesdek sesa jaro.

– Ĉu vi parolas pri la konkuro el Fuchou en Londonon?

– Jes. Konkuris naŭ la plej bonaj teaj kliperoj. La venkinto estis John Key kun sia «Ariel». Je dek minutoj poste venis «Taiping». En la naŭdek naŭa tago post la eliro el Fuchou.

– Hood prenis la proporciojn de «Ariel». – La inĝeniero fosis en manlibroj. – Jes, «Ariel» estas iomete malpli longa kaj malpli larĝa – okcent kvindek toneloj. Sed la ĉefa estas ne tio, la ĉefa estas la areo de la veloj. Ĉu vi ĝin scias?

– Mi ĉion scias, eĉ la nomon de la ŝipo – «Termopiloj». Stranga nomo! Kial.

– Do kio pri la velaro? – interrompis la ŝipkonstruisto.

– Tuj. Oni donis ĝin al mi en tiuj novaj mezurunuoj – kvadrataj metroj. Jen, la areo de la baza velaro estas du mil kvincent dudek da tiuj metroj.

La ŝipkonstruisto faris rapidan kalkulon, kaj lia vizaĝo iĝis zorgema.

– Kio estas? – maltrankviliĝis John Willis. – Ĉu ĉe vi estas malpli?

– Malpli... du tricent kvindek. Jes, tiu ŝipo estos serioza konkuranto... Kiom da ekstra velaro?

– Naŭcent tridek... Aŭskultu, sinjoro, mi dum tiom da jaroj intencis mendi specialan ŝipon, komprenu – la plej bonan! Mi pagas al vi dek ses mil pundojn! Kio do rezultas kun tiuj «Termopiloj», diablo prenu tiun stultan nomon!

– Vi ricevos la plej bonan. Mi pligrandigos nian ekstran velaron, entute da ekstra velaro estos dek unu mil kvadrataj futoj – ĉirkaŭ mil metroj.

– Vi pli bone scias. Sed bonvolu fari la ŝelon nur el tektono, nu... eblas ankoraŭ montara ulmo. Sed nur sen pino, kiel en la Hood-a klipero! Estos malbone, se mia klipero montriĝos ne la plej bona ŝipo sur la teaj linioj!

La ŝipkonstruisto ekstaris.

– Aŭskultu, Willis, mi deziras, ke vi komprenu min, – malrapide diris li. – Ni konstruas ŝipon la plej firman, la plej facil-irantan, la plej perfektan laŭ ĉiuj proporcioj kaj velaro, la plej sekuran por vojaĝado en ajnaj maroj. Mi ne instalos lunajn velojn sur nia klipero, nur eble la plej malgrandan. Ja mi ne intencas konstrui rekordulon pri rapido. Tia jam estis. Kaj ĝis nun, post dek unu jaroj, ĝian rekordon ankoraŭ neniu superis. Probable, eĉ neniu superos: ĉi tie necesas ne nur ŝipo, sed ankaŭ ŝipestro, kompatanta nek al la ŝipo, nek al la homoj.

– Pri kiu vi diras?

– Pri usonanoj. Pri tri iliaj kliperoj – «Fluganta nubo», «Fulmo» kaj «James Baines». Anthony Enright faris rekordon en la kvindek sepa en Suda Atlantiko, sude de la insulo Gough, la mondan rekordon – li pasis dum diurno kvarcent tridek mejlojn.

– Dio mia! «James Baines»-on mi mem vidis dum vojaĝo el Kab-urbo en Sidnejon.

– En kiu jaro?

– En la kvindek sesa.

– Ĝuste en tiu jaro ĝi faris rekordon de rapido. La rekordo estas publikigita... Prenu la revuon. Dudek unu nodoj!

Willis kaptis la numeron de «Mara almanako»

– Ĉu nia klipero ne iros tiel? – demandis li kun senkaŝa ofendiĝo.

La ŝipkonstruisto metis la manon sur la ŝultron de la obstina skoto:

– Komprenu, Willis, tio ne taŭgas! La usonanoj estis tro kuraĝaj: jam antaŭ dek kvin jaroj ili akrigis la konturojn, deŝovis malantaŭen la frontmaston kaj komencis fiksi topmastajn stajojn al la ferdeko, sed ne al la topoj de mastoj... La ŝipoj komencis porti grandegan velaron. Sed tiuj famaj kliperoj servis nur dum ses-sep jaroj, ne pli. Peli tian giganton kun rapido je dudek nodoj! «James Baines» havis du mil kvincent tonelojn, «Fulmo» – du mil. La ĉefjardo de «James Baines» estis monstra – cent futoj, duoble pli, ol la larĝo de la ŝipo. Oni ne trovis tiajn arbojn, nitis ĝin el platoj de oregona pino... Tia granda areo de la velaro! Kaj la skeleto estis ligna, kverka, kun kupra fikso. Ĉu tio eblas? Jen tial ili disfalis, tiuj bonegaj kurantoj, kiam la enspezo apenaŭ superis la elspezojn... Ni konstruos por vi nedetrueblan ŝipon de la plej perfektaj proporcioj, sed kun rapido je tri-kvar nodoj malpli. Tutegale estos neniu pli rapida, nur eble la ŝipo de Hood... Nu, sed ni uzos rimedojn.

– Do, ĉu vi garantias dek ok nodojn? – gajiĝis Willis.

– Ni diru tiel: kun favora vento estos ĉiam dek sep, kaj eblos elpremi eĉ dek ok. Tio estas ne rekordo! Konstanta komerca rapido!

La ŝipmastro baldaŭ riverence adiaŭis, kunpreninte la «Maran almanakon». Akompanante lin al la pordo, la konstruisto rememoris:

– Nomon, donu nomon de la klipero, en proksimaj tagoj ni komencas la konstruadon. Alie ni ne sukcesos rigi ĝin kaj sendi en vojaĝon en la sesdek naŭa!

John Willis alveturis en sian vastan, iom mornan domon kaj ŝlosis sin en la kabineto.

– «James Baines». 1856. Antaŭ dek unu jaroj... – murmuris li, malfermante la almanakon kaj movante la fingron laŭ la enhavtabelo.

Finfine li trovis la necesan – la citaĵon el la loglibro de la rekorda klipero.

«1856, junio 18, latitudo 42° 47' suda, longitudo 115° 54' orienta, barometro 29.30 coloj. Vento ŝanĝiĝas de U ĝis SU. Dum la unua duontago forte freŝiĝas... Je la 8 h. 30 m. kun ĉiuj flankveloj dekstre kaj kun malgranda supra velo la rapido estas 21 nodoj. Ekde la meznokto ŝtormo de SU, sed hela nokto. Je la 8 h. matene vento kaj vetero samaj. Dum la diurno estis pasitaj 420 mejloj»

John Willis mallevis la almanakon sur la genuojn kaj profunde enpensiĝis.

...Junio de la 1856-a jaro. Jes, la dudekaj tagoj. Li aĝis tiam nur kvardek ses jarojn, kaj la sano ankoraŭ ne komencis malboniĝi, kiel nun. Li entreprenis vojaĝon en Aŭstralion por persone esplori kondiĉojn de aŭstraliaj frajtoj. Lia ŝipo situis en akvoj de la granda okcidenta fluo je kvincent mejloj sude de Aŭstralio, en longitudo de ĝiaj okcidentaj bordoj. Ĝis la markolo de Bass restis ankoraŭ ĉirkaŭ mil ducent mejloj, kaj ĝis la celo de la vojaĝo, Sidnejo, – mil sepcent. «La muĝantaj kvardekaj», kvazaŭ salutante la ŝipmastron, sendis fortajn vintrajn ŝtormojn – ĉiam okcidentajn, poŭpajn. La oceano baŭmis per grandegaj ondoj, semis akvan polvon. Ŝirpecoj kaj strioj de ŝaŭmo en la aero antaŭadis la ŝipon. La malnova fortika poŝtoŝipo knaradis, svingadis longan, krutan buspriton kaj peze faladis inter deklivoj de ĵetiĝantaj akvaj montoj. La malsekaj ĵiboj por sekundo ekpendadis kaj ree ŝveladis kun brua puŝo, tremigante la ŝipkorpon. Willis ne stiris la ŝipon, sed pasigadis sur la ferdeko longajn horojn, ĉarmita de potenco de tiu ĉi maro. La oceano afekciis per sia morna praa forto. Subitaj skualoj ĉe sudamerikaj bordoj, frenezaj tajfunoj de ĉinaj maroj estis pli danĝeraj, sed neniu oceano postulis tian fortikecon de la ŝipo kaj senĉesan, senfortigan lukton kontraŭ tempesto kaj terura ondado, kiel ĉi tie, laŭlonge de la kvardeka grado de suda latitudo, sur la limo de la Hinda kaj la Antarkta oceanoj.

La neforgesebla renkontiĝo okazis en hela junia nokto. John Willis restis sur la ferdeko, penante dispeli kapdoloron pro malfacila multtaga balanciĝo. La vento plifortiĝadis kun ĉiu horo. Malgaja kantado de la ŝnuraro, al kiu reeĥis basa muĝado de la veloj, iĝadis pli akra kaj iel pli impertinenta, ĝis transiris en venkan hurladon. La vaĉanta subestro vokis homojn supren, por malpligrandigi la velaron. La logo estis egalmezure nombranta mejlojn, kaj la malnova ŝipo iris kun rapido je dek tri nodoj.

Subita krio de la vaĉanto superis fajfon de la vento kaj plaŭdojn de ondoj:

– Ŝipo dekstre, de la poŭpo, iras laŭ la sama kurso!

En la luna lumo aperis unue malklara blanka makulo, poste nigra punkto de la ŝipkorpo. Kun nekredebla rapideco la atinganta ŝipo estis kreskanta, iĝanta pli distingebla. John Willis impetis sur la ponton. La ŝipo iris laŭ dekstra largvento kun kliniĝo al la babordo. La ŝipkorpo ŝajnis strange mallarĝa sub grandega amaso da veloj kaj estis preskaŭ malaperanta en nubo da ŝaŭmo. La gigantaj malsupraj velstangoj estis disportantaj la blankajn tolaĵojn malproksime de la ŝiprandoj. La malsupraj veloj estis kvazaŭ tuŝantaj krestojn de ŝaŭmantaj ondoj je dudek kvin futoj for de la ŝiprandoj. Sur la dekstra flanko ĉiuj flankveloj estis elŝovitaj. La ŝipo estis ĉerpanta la komenciĝantan tempeston per la etendita dekstren flugilo kaj impetanta antaŭen, depuŝiĝante disde la uragana vento. La turnita al Willis flanko de la ŝipo estis apenaŭ distingebla en ĥaoso de ondoj kaj plaŭdoj, laŭ la ferdeko serpentumis akvaj torentoj, la malkruta busprito estis trapikanta pintojn de renkontaj ondoj. La ŝipo kvazaŭ per potenca plugilo estis tranĉanta la oceanon, pene laborante en batalo kontraŭ la orgojla naturo.

La ŝipoj proksimiĝis. Kelkaj forŝiritaj de la vento elkrioj tra megafono, salutaj mansvingoj – kaj la mireginda ŝipo, kvazaŭ ŝipfantomo, malaperis antaŭe en ondoj kaj akva nebulo, portata de la tempesto.

– «James Baines», Bostono! – finfine malfermis la buŝon la vaĉanta subestro. – Je Jupitero, jen maristoj!.

John Willis nur kapjesis konsente.

– Ni ferlis parton de la veloj, sed ĉe ili ne nur la flankveloj, eĉ la luna velo estas levita. Ĉu vi vidis?

Willis rememoris, ke li efektive vidis velon sur la pinto mem de la ĉefmasto, sed li ne respondis. Li deziris solece pripensi la impreson. La renkontiĝo kun la usona klipero afekciis lin pli forte, ol komence ŝajnis. Kaj en Aŭstralio, kaj dum la revena vojo li ne povis forgesi la ŝipon, trarompiĝantan tra la tempesto kun mirinda kuraĝo, la ŝipon, kiu antaŭis ilin, kiel ian barĝon. La fiero de la ŝipmastro, posedanto de bonegaj ŝipoj, kaj krome skoto, estis trafita. Ja tro granda estis la supereco de la usona klipero! Rememorante jam pluran fojon ĉiujn konatajn de li ŝipojn de la brita komerca floto, Willis agnoskis, ke estas neniu, kiu povus fari saman heroaĵon de dudek-noda flugo tra uragano. Kaj ankoraŭ post jaro la mondo eksciis pri la rekordo de «Fulmo», kiu en la okcidenta fluo de Atlantiko je dek mejloj superis la diurnan vojon de «James Baines».

Sed io malhelpis al Willis agnoski «Fulmon» aŭ «James Baines»-on idealoj de ŝipo. La renkontiĝo en la Hinda oceano vekis ne nur soifon de konkuro, sed ankaŭ malklaran senton, ke la ideala klipero, la ŝipo-revo, devas esti alia. Grandega plugilo, tranĉanta la oceanon sub premo de monstra velaro, – ne, en tia ŝipo ne estis tiu ĉarma facileco de penoj, ia simpleco de moviĝo, kiu ĉarmas nin en rapidaj ĉevaloj, hundoj aŭ birdoj.

Post kelkaj jaroj, singarde, timante ŝajni ridinda, John Willis konfidis siajn revojn al la fama ŝipkonstruisto. Kaj jen venis la tempo de la efektiviĝo, sed la konstruisto diras, ke la klipero ne estos same rapida, kiel tiuj famaj usonanoj. Sed li promesas ĉiuflankan perfektecon de la ŝipo.

Tio estas prava! La klipero-revo devas esti malpli granda, facile porti siajn velojn kaj gliti sur ondoj, sed ne plugi ilin. Kiel bela estus danco sur pintoj de ondoj! Kuri kune kun sekvantaro de ŝaŭmaj krestoj, kuniĝante kun moviĝo de vento.

Subite akra rememoro kiel fulmo eklumis en la cerbo. John Willis komprenis, de kie aperis ĉe li la imago pri glitanta flugo. Antaŭ kvardek jaroj li vidis bildon de pentristo – li antaŭlonge forgesis kiu, – montrantan junan sorĉistinon el poemo de Burns – Nan la Mallongan Ĉemizon. Defie ridante, ruza kaj loganta, la juna virino kuris-flugis super eriko kaj buloj de skotlandaj marĉoj, hele prilumita de la malnova luno. Ŝia nuda maldekstra brako estis levita supren kaj fleksita, kiel cigna kolo, kaj la dekstra estis facile demetita flanken. Maldika ĉemizo, defalanta de la ŝultroj, mallonga, kiel ĉe tro kreskinta infano, malkovris je la tuta longo la fortajn sveltajn krurojn. En la ronda vizaĝo kaj en fleksiĝo de la larĝaj koksoj la pentristo sukcesis speguli netrudiĝeman malĉastecon, rememorigantan, ke tiu neanglece bela junulino, la vera filino de Skotlando, tamen estas... sorĉistino!

La pentraĵo unuafoje vekis en la juna John Willis konscion de dolĉa kaj maltrankvila allogeco de virino. La imago de la juna Nan la Mallonga Ĉemizo firmege fiksiĝis en la memoro, ligita kun atendo de nedifinitaj mirakloj de la estonteco. Kaj nur al si mem konfesis la fiera ŝipmastro, ke li poste renkontis junulinon, similan al tiu Nan. Simpla servistino el montara skota vilaĝo, ŝi ne povis esti virino, konvena al la pruda familio de la juna Willis. Hontante pri sia amo, John malgaje suspiradis, ne kuraĝinte konfesi sian amon al la mokema kaj kuraĝa junulino. Ĉio jam antaŭlonge forpasis, la vivo iris tute alie, ol li revis pri ĝi en la juneco, sed en kaŝitaj anguletoj de la animo de la orgojla riĉulo plu vivis bedaŭro pri la dolĉa kaj malpermesita imago de Nan, kuniĝanta kun la perdita amo al Jane.

Kaj nun, facile emociita pro la rememoroj pri la pasinteco, John Willis decidis, kia nomo pleje konvenas al lia estonta ŝipo.

Nan la Mallonga Ĉemizo! Rapida, kiel vento, bela kaj obstina! Kaj lia klipero kurados sur oceanoj en facila kuro-flugo de la juna sorĉistino!

John Willis kontente subridis, sed tuj komprenis, ke la nomo de la sorĉistino, donita al la ŝipo, kaŭzos miskomprenojn kaj riproĉojn. Nu, li estas sufiĉe volema, por persisti pri ĝi, sed tamen estos pli bone nomi la kliperon simple «Mallonga Ĉemizo» – «Cutty Sark», sen la nomo Nan. La prua figuro, ligna statuo sub la busprito, montros Nan la Mallongan Ĉemizon. Li zorgos, ke oni ĝin faru simila al tiu Nan-Jane.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.