La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La pasintecon ne eblas revenigi

En septembro de la 1922-a jaro «Cutty Sark» revenis en Falmouth-on por resti por ĉiam en Britio. Ŝipestro Dowman elspezis ĉiujn siajn ŝparaĵojn, por elaĉeti kaj restarigi «Cutty Sark»-on. Akiro de mastoj kaj jardoj estis la lasta peno de la maljuna ŝipestro. Sed la afero, komencita de li, ne haltis. Oni komencis kolekti monon por rigilaro; ĉiu el flotaj veteranoj opiniis sia devo ion trovi por la fama ŝipo: almenaŭ bobenon da ŝnuro, almenaŭ kelkajn puliojn. Tiu, kiu ne povis doni materialojn aŭ monon, helpis per laboro. Oni ŝanĝadis forputrintajn trabojn kaj tabulojn de la ŝelo, remetadis la ferdekon, iom post iom kreskadis la grandegaj mastoj.

Tiel simplaj homoj de Britio, konsciantaj, ke konservo de la plej bona ŝipo de la lando, ĉion ŝuldanta al la maro, estas afero de la nacia digno, savis «Cutty Sark»-on. Aristokratoj, tiom fervore gardantaj la tradiciojn de sia patrujo, kiam tiuj tradicioj koncernas iliajn proprajn privilegiojn, forgesis pri la relikvo de la brita floto. Forgesis pri ĝi ankaŭ tiuj riĉuloj, kies riĉoj estis akiritaj per laboroj de miloj da sennomaj maristoj kaj famaj ŝipoj. Sed simplaj maristoj, ne meritintaj rangojn kaj ordenojn, komprenis la valoron de la popola laboro kaj gardeme traktis tiun elstaran enkorpiĝon de la genio kaj la manoj de la brita popolo... Iliaj komunaj penoj renaskigis la ŝipon.

Ŝipestro Dowman finfine ĝisatendis la efektiviĝon de sia duonjarcenta revo. La vasta maro akceptis la renaskitan kliperon. La sepdekjar-aĝa ŝipo restis preskaŭ sama, kreita por vetkurado kun maraj ventoj. Sed obtuza tristo ne forlasadis ŝipestron Dowman ekde tiu momento, kiam la bordoj malaperis trans la mara vastaĵo kaj oceanaj ondetoj komencis kutime balanci «Cutty Sark»-on. Sur la ponto, firme radikiginte la piedojn en la plankon, staris la ŝipestro – la estro kaj mastro de la plej bona klipero de lia lando, eĉ de la tuta mondo. Kial do mankas vera ĝojo de plenumiĝo de la delonga revo? Plie senkaŭza malgajo, ia kompato al si mem regas lin!

Dowman eksentis lacon kaj direktis sin en la ŝipestran kajuton. Li etendiĝis sur la malnova divano kaj fermis la okulojn, aŭskultante zumadon de la vento kaj obtuzajn batojn de ondoj en la ŝipflankojn. Dum sepdek jaroj ondoj de ĉiuj maroj batas en la flankojn de «Cutty Sark»; sur la ŝipo per sennoma vico pasis diversaj homoj. Li, ŝipestro Dowman, same lasos ĉi tie ian eron de si kaj same foriros en la pasintecon.

«La pasinteco! Jen en kio estas la kaŭzo de tiu malgajo», – plu pensis Dowman. Lia revo naskiĝis antaŭlonge kaj tute apartenas al la pasinteco – al la kuraĝa juneco, al la hardita matureco de la vela epoko kaj... de li mem!

Sed vivi per pasinteco ne eblas! Ĉu povas li nun, ĝenata de maljunulaj malsanoj, senŝanĝe kaj senlace batali kontraŭ la maro, konkuri kun rivaloj en trimonata vojaĝo? Eĉ se li povus, do kiu nun bezonas kuron de lia klipero en Aŭstralion, kien ĉiutage iradas dekoj da vaporŝipoj kaj dekmiloj da toneloj! Tiu fiera ŝipeto nun estos nur ridinda, elirinte al konkuro kun la moderneco. La sorĉistino «Cutty Sark» estis kreita por gravaj aferoj, sed ilia valoro jam antaŭlonge mortis, kaj estas absurdaj la penoj renaskigi la pasintecon. Konkuri kun vaporŝipoj en komercaj linioj estas sensence. Sed la klipero ankoraŭ ne mortis – ĝi povas instrui! Li, Dowman, povas fieri pri tio, ke li konservis la ŝipon por tiu celo – instrui novvenantan junularon pri tiu kompreno de la maro, pri tiu proksimeco kun ĝi, kiun povas doni nur vela ŝipirado.

Ŝipestro Dowman eksidis kaj ekfumis la pipon. Doloro en la brusto faris fumadon malofta ĝuo. Finfuminte, Dowman eliris sur la ponton. La malnova planko knaretadis sub liaj piedoj, montrante la aĝon de la ŝipo. La vento, ĉiama akompananto de maristo, priblovis la malpeziĝintan kapon. En la animo de la ŝipestro iĝis facile, malplene kaj senpense. Frotinte la eklarmintajn okulojn, Dowman ordonis turni al la revena kurso.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.