La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Ivan Efremov |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La pereo de ŝipestro Ferreira turnis la sorton de «Cutty». Ankoraŭfoje vendita, eĉ pli malaltpreze, la klipero trafis en malbonajn manojn.
En la printempo de la 1916-a jaro en la Biskaja golfo okazis ŝtormo, forta eĉ por tiu kaldrono de tempestoj. «Cutty Sark», trian fojon alinomita, iris el Britio kun ordinara kargo da karbo. Ektiminte sovaĝan furiozon de la ŝtormo, la ŝipestro decidis turni poŭpvente kaj forkuri de la uragano. La pigra ŝipanaro, kolektita el hazardaj vaguloj, malamis laboron kun ŝnuraro, kvazaŭ brasoj, kargoŝnuroj kaj ŝkotoj estis personaj malamikoj de ĉiu matroso. Antaŭ la minaca danĝero anstataŭ komunaj kaj abnegaciaj penoj la matrosoj eligadis komplikajn blasfemojn, kaj fojfoje kune kun la ŝipestro vokadis Jesuon Kriston kaj Sanktan Virgulinon. La turno neallaseble prokrastiĝis, kaj la uragano forte klinis la kliperon. La ŝipanaro eĉ pli perpleksiĝis kaj perdis la tempon.
«Cutty Sark» leviĝus el la kliniĝo, sed deŝoviĝis la kargo da karbo, kaj la klipero tute falis sur la flankon. Restis nur forhaki la mastojn – ĝuste tiujn mastojn, kiujn povis fleksi neniu premo de uraganoj en la plej ŝtormaj maroj de la mondo. La mastoj ekflugis ekster la ŝiprandon, forportante kun si la tutan rigilaron. La ŝipo iomete rektiĝis.
Malserenaj, kiel post murdo, preĝante kaj blasfemante, la homoj estis atendantaj sian pereon. Sed la klipero eĉ sen la mastoj, falinte sur la maldekstran flankon, eltenis la rare fortan uraganon kaj atingis Lisbonon kun provizora frontmasto.
Oni ne trovis lignon, taŭgan por restarigi la originalan mastaron de «Cutty Sark», kaj eĉ se oni trovus ĝin, do ĝi estus tro multekosta por la novaj mastroj. Grandega kaj komplika velaro de la ŝipo postulis multhoman ŝipanaron por regado kaj grandan arton de oficiroj. Ĉio ĉi mankis, kaj jen la plej bona klipero de la mondo iĝis skunbarko. Alivorte, la frontmaston oni lasis kun rekta velaro, kaj la ĉef- kaj postmastojn armis per oblikvaj veloj, kiel ĉe skuno. «Cutty Sark», transformita en skunbarkon, alinomita kvarfoje, neprizorgita kaj bunte farbita, perdis sian mirindan viglecon kaj vojaĝadis en hazardaj frajtoj inter etaj havenoj de Mediteraneo, aprezata de ŝanĝiĝantaj mastroj nur pro la ŝipkorpo, kiu plu ne likis.
Finiĝis jam kvindek tria jaro de la servo de la ŝipo, kiam okazis la terura tempesto de la 1922-a jaro. Tiam la tre delonge ne riparita ferdeko de la eksa klipero cedis, rustiĝintaj traboj krevis, kaj la ŝipestro kun la timigita ŝipanaro, pretaj adiaŭi la vivon, apenaŭ atingis Falmouth-on.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.