La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Vaporo kaj velo

Ŝipestro Richard Woodget kun subteno de sia ŝipanaro plu senĉese esploradis «Cutty Sark»-on. En liajn manojn trafis mirakla verko de homaj manoj, helpe de kiu eblis batali por rapida flugo sur duono de la terglobo en ajnaj kondiĉoj de tiu komplika kombino de varmego kaj malvarmego, vento kaj senventeco, pluvoj kaj sekaj tempestoj, kiu por mallongeco estas nomata vetero kaj al kiu sur la maro aldoniĝas ondado, fluoj kaj kontraŭfluoj, flusoj kaj malflusoj. Woodget lernadis preni de la ŝipo tutan riĉon de ties regebleco, nekredeble fleksebla por velŝipo kun rekta velaro, kun boardaj kapabloj kaj kun moviĝo ĉe malfortaj ventoj. La rezultoj de la laboro de la ŝipestro kaj de la ŝipanaro aperis senprokraste: ĉiuj kurantoj de la lana floto estis konstante venkataj. La rapidpieda sorĉistino, elirante samtempe kun aliaj ŝipoj, antaŭadis ilin je tutaj semajnoj.

Ankaŭ «Termopiloj» estis venkitaj: kaj unuan, kaj duan, kaj kvinan fojon... La unuaeco de «Cutty» firmiĝis, kvankam ne tiom firme, kiel dezirus la ŝipestro kaj la ŝipanaro. «Termopiloj» malantaŭadis al «Cutty Sark» en vojaĝoj nur je horoj, plej multe – je diurno. La obstina ŝipo ne ĉesadis konkuri, ŝajne sorbinte la skotan persistemon de siaj konstruintoj.

Dum tutaj semajnoj «Cutty Sark» kuradis laŭ poŭpventoj kun rapido je dek sep nodoj, pasante pli ol tricent sesdek mejlojn dum diurno. En la 1885-a jaro «Cutty Sark» faris vojaĝon el Londono al Sidnejo, pasinte distancon je dudek unu mil tricent kilometroj, inklude trenadon, atendon de pilotoj, kaj viziton al Kab-urbo, dum sesdek sep tagoj. John Willis, kiu aĝis jam pli ol sepdek jarojn, aranĝis bankedon kaj akceptis gratulojn, kiel la mastro de la plej bona ŝipo en la mondo. Sed nova forto eniris en la konkuron sur la maraj vastaĵoj: vaporŝipoj – tiuj mizeraj apudbordaj nuksoŝeletoj – iĝis veraj oceanaj ŝipoj. Uzado de helico faris ilin fidindaj; konstruistoj de vaporaj maŝinoj kaj kaldronoj akumulis necesan sperton. Kaj eĉ sur la malproksimaj kaj malfacilaj aŭstraliaj linioj liverado de poŝto estis komisiita al vaporŝipoj... Rapideco de la lanaj kliperoj kun ĉiu jaro pli kaj pli cedadis al laboro de maŝinoj, pli persista kaj konstanta, malpli dependa de veteraj kapricoj.

«Termopiloj» kaj «Cutty Sark» plej longe tenis la venkan standardon en la konkurado inter la vaporo kaj la velo, vokante nepran admiron de vaporŝipaj pasaĝeroj kaj ŝipanaro, kiam ĉe poŭpa vento unu aŭ alia el la belegaj kliperoj aperadis kiel blankflugila cigno meze de la maro, atingadis la fumantan, obtuze bruantan monstron, kaj glitadis antaŭen, pura, senbrua kaj malpeza.

En la 1889-a jaro la mondo miris pri nova heroaĵo de «Cutty Sark». «Britio» – unu el la plej bonaj poŝtaj vaporŝipoj de la Duoninsula kaj Orienta Kompanio – ekiris en aŭstralian vojaĝon. Ĉe la insulo Garbo la vaporŝipo renkontis «Cutty Sark»-on, irintan same al Sidnejo. Kruta kontraŭvento ne permesis al la klipero fari pli ol dek du nodojn, sed la vaporŝipo senĉese, diurnon post diurno, faradis dek kvar. La persista laboro de la maŝino estis venkanta la veterajn kapricojn.

La pasaĝeroj kaj ŝipanoj de «Britio» estis observantaj la penojn de la klipero boardi pli rapide: laŭ neaŭdebla ordono estis ŝanĝataj halsoj, disvolvataj ekstraj veloj.

Tamen malgraŭ ĉio la blanka nubeto restis malantaŭe, degelis en la lazura brilo de la kvieta maro. Multaj spektantoj, sciantaj, ke ili renkontis la plej rapidan el la malnovaj kliperoj, hastis deklari, ke la veloj estas venkitaj. Sed la ŝipestro, pli bone scianta la aferon, nur balancis la kapon, deklarinte, ke antaŭe estas ankoraŭ kelkmil mejloj da vojo.

Granda estis miro de la pasaĝeroj, kiam post tri diurnoj malantaŭe komencis kreski la konata silueto. «Cutty Sark» nun iris laŭ poŭpvento kaj akceptis en sin ĝian tutan jubilantan forton.

Ŝipestro Woodget ne povis rezigni la ĝuon por si kaj por siaj ŝipanoj pasi tute proksime de la flanko de «Britio». Kun milda siblado de akvo kaj kun la rigilaro, zumanta per alta baso, la klipero trakuris je du kabloj for de la vaporŝipo. La grandegaj mastoj alte ekstaris super la maro. Subtenataj de orgojle ŝvelintaj veloj, ili, ŝajne, portis la kliperon sur la aero, levinte ĝin super la ondoj, en kiuj malfacile balanciĝis la vaporŝipo. Kaj la ŝipanaro kaj la pasaĝeroj de «Britio», elkurintaj sur la ferdekon, laŭte aklamis «Cutty Sark»-on. Salutaj krioj flugis post la klipero, kiam ĝi, farante dek ok nodojn, lasis la vaporŝipon malantaŭe, malgraŭ ordono de la ŝipestro de «Britio» pligrandigi la rapidon ĝis la ekstremo. Nur unu homo sur la ŝipo – unu el la plej bonaj inĝenieroj de la vaporŝipa kompanio – silente staris ĉe la ŝiprando, ne deŝirante la okulojn disde la vela belulo.

– Mi ne scias, kiel estas por vi, sed por mi estas amare vidi tiun belon kaj scii, ke ĝi foriras, ke ĝi estas kondamnita al malapero! – respondadis li al demandoj de kunvojaĝantoj.

Malgraŭ tio, ke la vaporŝipa maŝino en tiu ĉi vojaĝo sen ajna paneo «stampadis» siajn dek kvar nodojn, la veloj venkis la vaporon. «Cutty Sark» venis en Sidnejon je kvar horoj pli frue, ol la vaporŝipo. Ree gazetoj ekparolis pri la triumfo de la klipero. Sed la maljuna Willis jam kuŝis sub ŝtona plato – li ne ĝisatendis la novan venkon de sia amatino super la vaporŝipoj, kiujn li ne komprenis kaj ne ŝatis. La obstina skoto povis esti kontenta: lia revo-sorĉistino multfoje konkuradis kontraŭ vaporŝipoj kaj venkadis ilin. Sed tamen la vaporŝipa inĝeniero iĝis prava.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.