La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Ivan Efremov |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Danielo Aleksejeviĉ finis legadon de sia manuskripto, viŝis la vizaĝon kaj petis teon, kiel eble plej fortan. Liaj gastoj kaj aŭskultantoj plu sidis, kvazaŭ atendante ankoraŭ ion.
– Mi finis! – grumblis la maljuna ŝipestro kaj, mem emociita, severe kuntiris la brovojn.
Post minuta silento la gastoj ekparolis, interrompante unu la alian:
– Kaj poste, kio do estis poste? Ja vi kondukis la rakonton ĝis la tridek naŭa jaro, kaj nun estas la kvindek naŭa. Kie nun estas «Cutty Sark»? Ja pasis ankoraŭ dudek jaroj!
– Mi estis en Londono en la jaro 1952 kaj vidis ĝin staranta sur Tamizo ĉe Greenhithe, apud malnova «Worcester». Tiu duferdeka militŝipo estis lernoŝipo de maraj kadetoj kaj staĝantoj de la komerca floto, kaj «Cutty Sark», donacita de la vidvino de Dowman, estis ties akcesora ŝipo. Poste kiel lernoŝipo estis aĉetita «Exmouth». Kaj ambaŭ maljunaj veteranoj restis flosantaj monumentoj. Ligno sur «Cutty» erodiĝis, la farbo deŝeliĝis – okdek tri jaroj da servo! Ne estis ankoraŭ ŝipo en la historio de la floto, kiu iradis – kaj kiel iradis! – dum preskaŭ jarcento!
– Danielo Aleksejeviĉ! – preskaŭ malespere ekkriis la juna navigaciisto. – Ĉu ne eblas savi «Cutty Sark»-on kontraŭ detruo? Ĉu estas tiel malfacile konstrui domon? Ja tio.
La maljuna ŝipestro levis la manon, alvokante silenton:
– Atendu iomete!
Li fosis en la tablo, elprenis kelkajn anglajn ĵurnalojn kaj du numerojn de revuo «Ŝipkonstruaj kaj marflotaj mesaĝoj»
– Mi kolektis ĉi tie ĉiujn lastajn informojn. Fine de la 1951-a jaro en Clarence House kolektiĝis grupo da homoj, interesitaj pri la sorto de la klipero, ĉi-foje prezidata de la duko Edinburga. Kreiĝis Societo de konservado de «Cutty Sark». Monsumo, kolektita dum kvin jaroj, superis tricent mil pundojn. La klipero estis metita en specialan sekan dokon, longan je proksimume okcent metroj kaj profundan je ses metroj, apud la reĝa Mara kolegio en Grenviĉo. «Cutty Sark» nun estas plene restaŭrita kaj malfermita por pririgardo al ĉiuj dezirantoj ekde somero de la jaro 1957. Estis trovita prua figuro, sed, malfeliĉe, jam ne la originala, ne tiu sama Nan la Mallonga Ĉemizo. Nun finfine la britoj ne plu esperas al maljunaj stranguloj-ŝipestroj, sed okupiĝis pri la afero serioze, kune.
Estis trovitaj aŭtentikaj pruvoj de la originala aranĝo de la mastaro de «Cutty Sark». La ĉefaj faktoj estis prenitaj el libro de Longridge «La lastaj el la teaj kliperoj». Kelkaj aldonoj estis faritaj de Mongriff Scott el Diss en Norfolk, filo de unu el la mastroj de la firmao, konstruinta la faman kliperon. Konserviĝis olea pentraĵo, farita de pentristo Tudgay en la 1872-a jaro por ŝipestro John Willis – la mastro de «Cutty Sark». Sur la pentraĵo la klipero estis montrita sub ĉiuj veloj, kio estas valorega por restarigo de ĝia originala velaro.
El tri mil metalaj lamenoj de Münz, per kiuj estis tegita la kareno de la ŝipo, ĉirkaŭ sescent postulis ŝanĝon. Al la nove instalataj lamenoj oni faris antikvan aspekton per speciala ĥemia prilaboro, por kio necesis speciala scienca esploro.
La drataj ŝnuregoj de la nemovebla rigilaro estis anstataŭigitaj per ŝtalaj kabloj, kaj por la movebla rigilaro ĥemia instituto proponis terilenan fibron – plastaĵon, – al kiu oni donis koloron de malforte peĉita kanaba ŝnuro. El tiu fibro speciale por «Cutty Sark» estis faritaj ŝnuregoj de eksterordinara firmeco kaj rezisto. La bonegaj mastoj de la klipero altas nun preskaŭ je kvindek metroj super la muroj de la doko, kaj la ŝipkorpo, novigita kaj rekonstruita laŭ la malnovaj desegnoj, iĝis muzeo de la vela floto kaj lernejo por maraj kadetoj... Unu afero al mi ne plaĉas – la doko estas malfermita, kaj en la angla klimato tio estas malbona. Indus fini la aferon kaj konstrui super la ŝipo vitran pavilonon – ne tiom malfacila tio estas nun, ĉe moderna teĥniko. Tiam kaj nur tiam la klipero konserviĝos por eterne.
La maljunulo silentis iom, subridis al io kaj malrapide ekparolis ree:
– Mia lasta impreso pri «Cutty» estis... kiel mi diru... stranga. Eble, mi ne povos ĝin esprimi. Dum la lasta vojaĝo mi devis unue pririgardi novan pasaĝeran ŝipegon «Himalajo», ĵus venintan el Aŭstralio, kaj nur poste veturi en Grenviĉon al «Cutty Sark». Imagu al vi gigantan ŝipon, neĝblankan kun helbluaj strioj. La supraj konstruaĵoj kun bele fleksitaj, ĉirkaŭflueblaj konturoj brilis per spegulaj vitroj. El la alto de la ponto de «Himalajo», granda je preskaŭ la tuta ferdeko de «Cutty Sark», la fama klipero ŝajnus nuksoŝeleto kun maldiketaj mastoj.
En la stira kaj la navigacia ferdekdomoj de la giganto troviĝis multegaj aparatoj. Radaro, aŭtomata stirilo, giroskopaj kompasoj, liberaj de magneta devio, kursregistrilo, desegnanta iron de la ŝipo, eĥosondilo por mezurado de profundo per ultrasono – ĉion ne eblas listigi! La giganto ŝerce venkis la «Muĝantajn kvardekajn» kaj kuris laŭ la vojoj de malnovaj kliperoj kun rapido je dudek kvin nodoj.
Mi admiris la belegan ŝipegon – la idon de nia epoko, la enkorpiĝon de la kolosa teĥnika potenco kaj de la senkondiĉa konkero de la maro.
Sed la kaduka, malgranda klipero ne ŝajnis al mi kompatinda kompare kun «Himalajo». Eĉ pli, rigardo al «Cutty Sark» vekis en la animo ian viglan fieron. Simplaj aferoj – ligno de la ŝipkorpo, veloj, ŝnuregoj, magneta montrilo. Sed kiam malantaŭ ili staris arto de konstruisto, kuraĝo kaj lerto de maristo, tiam... la eta ŝipo iris tra tempestoj de la muĝantaj latitudoj neniom malpli certe, ol ĝia kolosa posteulo – elektroŝipo. Kaj rapido je tridek sep kilometroj dum horo, atingita per la veloj antaŭ cent jaroj, estas tute ne mizera kompare kun kvindek kilometroj, elpremataj per maŝino je multaj dekmiloj da ĉevalpovoj.
Kaj jen sur la kajo de Grenviĉo mi fermis la okulojn, penante imagi al mi ambaŭ tiujn ŝipojn en oceano. Kaj, samkiel antaŭ multaj jaroj John Willis ĉe la vido de la klipero «James Baines», mi eksentis en la ŝipego «Himalajo» saman furiozan tranĉadon de oceano, nun eĉ pli emfazitan pro la alto de la ŝipo kaj pro defendo de la milĉevalaj maŝinoj. Ĉe tuta ĝia povo tio ne estis arto. Anstataŭ unueca ritmo, preskaŭ muzika kuro de ŝipo, kombiniĝanta kun forto de la naturo en akorda kaj facila «danco sur ondoj», al la povo de la oceano estis kontraŭstarigata rekta forto. Potenco super la naturo estis atingata per grandega malŝparo de fortoj kaj materialoj kaj kostis al la homo multon.
Tiam mi komprenis, ke nia kulturo ankoraŭ ne diris la lastan vorton en la ideo de la oceana ŝipo... kaj ke tiu vorto ne estos supergiganta ŝipego!
Mi pensas, ke kompreni leĝojn de la naturfortoj – tio estas scio, sed ekposedi tiujn fortojn, obeigi ilin – estas arto! Ankaŭ en nia jarcento la arto naskos ŝipon, sendependan de la vento, sed same akordan kun la leĝoj de la maro, kia estis siatempe «Cutty Sark»... Jen kial la fama klipero estas ne simple ŝipo kun riĉa historio, kiel oni diras, relikvo. Ne, ne nur... La homa penso, la ekonomio, la teĥniko evoluas – kiel mi diru? – ĉu per ŝtupoj, etapoj.
Kaj en ĉiu el la etapoj estas siaj superaj pintoj, superaj atingoj. Ĝuste ili restas en la historio, sur ilin apogas sin revantoj kaj kuraĝaj kreantoj de la novo. Tiuj superaj atingoj, ne gravas, kiu popolo ilin naskis, esence estas frukto de laboroj kaj pensoj de la tuta homaro, de volo de la homoj al batalo kun la naturo, rezulto de sperto de plej diversaj popoloj. Scipovo vidi tiujn fundamentajn ŝtonojn de la estonteco en la pasinteco – jen en kio estas tasko de ĉiu lando, kiu havas feliĉon posedi ilin!.. Jen kial mi pensas, ke la britoj devas konstrui ankaŭ tegmenton super la seka doko de «Cutty Sark», – finis sian parolon la praktika ŝipestro.
Li abrupte mallevis sin en la fotelon, dum minuto ronĝis la bekon de la pipo kaj ekkriis:
– Kaj se ni, maljunuloj, fojfoje malgajas, do vi ne devas miri!
– Pro kio do vi malgajas? – demandis iu.
– Mi verkis versaĵon kaj respondos per ĝi:
Sed tio estis sonĝo... Gajan ondan ŝaŭmon
Delonge jam ne tranĉas la kliperoj.
Anstataŭ veloj faris nun ornamon
Fum' de milopaj tuboj por la mar-aero!..
Kion fari – en tio estis nia juneco!..
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.