La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

«Cutty Sark» estas kondamnita

La luna nokto estis per io maltrankviliganta ŝipestron Woodget-on. La Atlantika oceano estis kvieta. Jam dum sesa diurno alizeo peladis la kliperon per glata, rapida iro. Neniu sono, krom murmurado de la akvo kaj zumado de la rigilaro, estis aŭdebla sur la eksilentinta ŝipo. Malofte aŭdiĝadis ekkrio de observisto aŭ batoj de la sonorilo, markantaj duonhorojn, – kaj denove regis silento de varma, hela nokto.

Woodget, demetinte la kaskedon, taŭzis siajn griziĝintajn, mallonge tonditajn harojn. La unua subestro ekvaĉis, sed la ŝipestro ne foriris de sur la ponto. Paŝante antaŭen kaj malantaŭen, Woodget estis pensanta.

Kradoj de la planko el fortika tektona ligno estas elfrotitaj de liaj piedoj. Ne multe restis ĝis la tago, kiam li festos dek kvin jarojn de la estrado de «Cutty Sark». La bonega klipero plu estas fortika, kiel antaŭe: estas nenia liko en la ŝipkorpo, nenia eluziĝo de la ĉefa mastaro. Li, la ŝipestro, ne indulgadis la ŝipon, elpremante el ĝi senekzemplan rapidon, sed samtempe li ankaŭ gardadis la ŝipon, uzante la inklinon de la maljuna Willis. Sed la maljunulo antaŭlonge mortis, kaj la heredantoj... ĉu ilin interesas la ŝipo! «Pli da pundoj, ŝilingoj, pencoj, ŝipestro! Ŝipestro, nia klipero baldaŭ iĝos malprofita!»

Woodget mense kolere mokimitis la pli aĝan filon de John Willis. La maltrankvilo ne lasis la mariston, ĉiam pli ekposedante lin. La konscio de kondamniteco de «Cutty Sark» penetris en la animon, kaj, kvazaŭ rusto, estis mordanta ĝin.

Li fordonis sin tutan al la ŝipo. La elita ŝipanaro estis elektata dum jaroj. Danke al mara trejniteco kaj kunlaboremo de ĉiu vaĉa skipo Woodget sukcesis malpliigi nombron da homoj kompare kun la ordinara normo. Sed tutegale – sesdek homoj! Kaj naŭcent sesdek toneloj. Po dekses por homo, efektive eĉ malpli! Eĉ grandaj usonaj rapidaj kliperoj de la mezo de la jarcento estis pli profitaj. Kun cent ŝipanoj ili posedis averaĝan ŝarĝokapablon je du mil toneloj – ĉirkaŭ dudek toneloj por homo.

Dum ili en malfacilaj maraj kondiĉoj veturigadis urĝajn multekostajn kargojn, la kliperoj de la tea kaj la lana flotoj estis profitaj. Sed kion eblas fari nun, kiam vaporŝipoj, precizaj, kiel horloĝo, transportas po cent toneloj por unu ŝipano, kaj novaj – eĉ po cent kvindek... Al ili ne cedas la novelpensitaj mastbarkoj. Post kiam usonanoj fiaskis kun konstruado de malmultekostaj grandaj skunoj – tiuj joremaj ŝipoj montriĝis tre danĝeraj en la oceano ĉe laŭvoja ondado, – en Eŭropo oni komencis konstrui grandajn ŝtalajn ŝipojn kun rekta velaro, sed kun tre simpla rigilaro. Topvelojn oni distranĉis je du partoj, instalis vinĉojn, kaj kvar homoj facile laboras tie, kie antaŭe apenaŭ sufiĉis dek. Mastbarkon je tri, aŭ eĉ kvar mil toneloj regas nur dudek kvar ŝipanoj. La rapido, certe, estas nekomparebla kun la kliperoj – kun dia helpo ili faras dek nodojn, sed ja estas tiom da malmultekostaj, neurĝaj kargoj: karbo, ligno, salo, sterko, erco!.

Ŝipestro Woodget estis klera maristo kaj ne povis ne kompreni la maturiĝintan tragedion de la malnovaj velŝipoj. Jam pasis du jaroj, post kiam malaperis el la aŭstraliaj linioj la klipero «Termopiloj», la eterna konkuranto de «Cutty Sark». Laŭ onidiroj, ĝi estis vendita ien en Kanadon, sed ankaŭ tie ĝi apenaŭ longe servos. Velŝipojn oni aĉetas nun en Mediteraneo kaj sur la Sundaj insuloj – en landoj, kie laboro estas malmultekosta kaj nombro da ŝipanoj en mallongaj vojaĝoj ne havas grandan valoron.

Woodget kliniĝis kaj singarde tuŝis per la mano la poluritan kaveton en la kupra trabo de la balustrado. Ĉi tie, ĉe tiu fosteto, li kutimis stari en malfacilaj minutoj de la vivo de la ŝipo, kaj, apogiĝante per la genuo sur la trabon, renkontadi vidalvide la furiozon de la freneza maro.

«Certe, ili origos la maldolĉan pilolon, – revenis li al la pensoj pri la ŝipmastroj, – sed necesas rigardi en la okulojn de la vero. La kanto de mia “Cutty” estas finita. Mi timas, ke ili ĝeniĝas nur pro la gloro de la ŝipo, sed ĝi sufiĉos ankoraŭ eble por tri jaroj, ne pli! Nu, mi festos la dekkvinan jaron, kaj poste...»

La ŝipestro iĝis prava. La neprofiteco de la fama ŝipo tedis al la posteuloj de John Willis. Kaj en la 1895-a jaro la britan flagon oni demetis de «Cutty Sark», de tiu fiero de la brita floto, same kiel antaŭ kvin jaroj oni demetis ĝin de «Termopiloj». Ambaŭ fieraj oceanaj cignoj, dum kvarono de jarcento honeste servintaj al siaj mastroj, estis venditaj kaj komencis ŝanĝadi posedantojn. Al neniu el britoj, okupitaj nur pri profito, venis en la kapon, ke tiaj perfektaj verkoj de penso kaj sperto similas al artaĵoj kaj apartenas, esence, al la tuta homaro kiel monumentoj de la evoluo de ĝia kulturo.

La sortoj de ambaŭ ŝipoj iĝis malsamaj.

En la portugala milita floto tiam estis veraj specialistoj. Elspurinte «Termopilojn», ili aĉetis en Kanado tiun kliperon, jam adaptitan al transportado de freŝa fiŝo. «Termopiloj» aliĝis al la portugala milita floto kiel lerna ŝipo. Kun tia ŝipo maristoj povis senti sin sekuraj ĉe la patrujaj bordoj kaj en Biskajo, ĉiam distingiĝanta per minacaj tempestoj kaj juste kromnomita «la tombejo de ŝipoj». La posedantoj de «Cutty Sark» same vendis ĝin al portugaloj – al firmao Ferreira en Lisbono. Se ili decidus liberiĝi de «Cutty» je duonjaro pli frue, do la lerna ŝipo iĝus «Cutty», sed ne «Termopiloj». La tuta historio de nia klipero iĝus alia.

«Termopiloj» eltenadis skualojn de la Biskaja golfo, tempestojn de Mediteraneo kaj furiozajn atakojn de ŝtormoj apud Suda Ameriko dum ankoraŭ dek du jaroj. En la 1907-a jaro, kiam finiĝis la tempo de la servo de la ŝipo, iĝis evidenta ĝia plua netaŭgeco. Juntoj de la ŝipkorpo malfortiĝis jam dum la laboro en la lana floto. Ĉiama konkurado kun maksimuma velaro ĉe granda ondado maljunigis finfine la eminentan ŝipon, kaj necesas nur miri pri ĝia longa vivo. Montris sin la pli malpeza kompare kun «Cutty Sark», parte pina ŝelo. Sed la maristoj de la portugala floto restis fidelaj al si. Ili ne vendis la maljuniĝintan kliperon por brullignaĵo, ne transformis ĝin en karban flostenejon aŭ riveran barĝon. La portugala admiralejo eldonis specialan ordonon: la velŝipon oni elirigis en la maron kaj aranĝis al ĝi maran sepulton antaŭ vico de militaj ŝipoj. Sub sonoj de la Ŝopena funebra marŝo la klipero, ornamita per flagoj, estis torpedita.

La ĉeestintoj poste rakontis, ke la tago estis blindige hela, akvoj de la maro ĉe la golfeto Laguŝ brilis per travidebla bluo. «Termopiloj» sinkis per la poŭpo. Kiam la pruo de la ŝipo sub tondro de kanona salvo malaperis sub la akvo, multaj maljunaj maristoj larmis. Estas bone, ke en la mondo ekzistas homoj kun alta kaj revema animo, kiel tiuj portugalaj maristoj!

Tute aliaj larmoj elstaris sur la okuloj de ŝipestro Richard Woodget, kiam li estis transdonanta sian ŝipon al reprezentantoj de la firmao. Konduki ĝin en Lisbonon li rifuzis kaj forlasis la kliperon sur la patruja bordo. La neesprimeblan amaron de disiĝo kun la ŝipo plifortigis tio, ke la plej bona klipero de la mondo estis vendita malaltpreze en fremdan landon. La matrosoj kaj la oficiroj forlasis la ŝipon kaj en tomba silento atendis sur la bordo sian ŝipestron. Woodget neniel povis forlasi la ponton. Hontante pri la fluantaj larmoj, li turnis la okulojn al la mastoj. Iliaj pintoj, forirantaj alte en la malserenan ĉielon, tiomfoje trairadis densan premon de tempesto, ardiĝadis de la tropika suno, terure lumis per elektraj lumoj de Sankta Elmo en noktoj antaŭ fulmotondroj... Kiel konata estis ĉiu strieto de la modesta ornamaĵo sur la avellignaj paneloj de la antaŭa ferdekdomo, milfoje renkontinta rigardon de la ŝipestro dum miloj da vaĉoj!

Du oficistoj, ne komprenantaj kaj mirigitaj, atendis sur la ferdeko. La ŝipestro tuŝis la poluritajn spokojn de la rudrorado, kaj subite forte kunpremis la balustradon de la ponto, tiel, ke blankiĝis la fingroj de la sunbrunaj manoj. Tio estis kiel lasta manpremo antaŭ disiĝo por ĉiam. Ĝibetiĝinte, mallevinte la kapon, la maristo dekuris sur la ferdekon, transiris sur la bordon kaj ne retrorigardis ĝis tiam, kiam fendoj de mallarĝaj stratoj kaŝis for de li la mastojn de «Cutty Sark»

Woodget ne eliradis el la hejmo dum kelkaj tagoj, ĝis la klipero malaperis el la haveno.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.