La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La okuloj de la racio

La vojo serpentumis laŭ la bordo de mallarĝa rivereto. La altaj muroj de la monta valo estis kruciĝantaj malproksime per siaj deklivoj, krute alkurantaj al la fluejo dekstre kaj maldekstre.

La plej proksima deklivo severe nigris en la ombra strio maldekstre; akraj sagoj de piceoj viciĝis laŭlonge de la denta roka eĝo. La deklivoj, sekvantaj supren laŭ la valo, iĝadis ĉiam pli helaj, la malproksimaj estis kovritaj de perla nebulo kaj ŝajnis malpezaj. Iomete flanke altis dento, vestita de neĝo, malproksime transiranta en potencan kreston. Neĝo rampis per laŭlongaj blankaj strioj sur ĝia griza ŝtonriĉa deklivo, kaj supre, kie la blindige pura neĝa tavolo estis glatiganta rokajn elstaraĵojn, granda densa nubo malrapide naĝis, kiel blanka barĝo, trenante sian larĝan karenon sur la neĝa kampo de la selo de la montoĉeno.

La vojo ĉirkaŭiris krutan deklivon kaj komencis leviĝi al la intermonto. La aŭto hurlis, varmiĝante; pura malvarma vento blovis renkonten, per densaj strioj penetrante en fendojn de la duonmalfermitaj vitroj.

Davydov ne rimarkis, kiel ili leviĝis sur la intermonton, kaj divenis ĝin laŭ la mallaŭtiĝinta motoro. La aŭto ekkuris malsupren, tien, kie disvolviĝis vasta, plata, kiel tablo, valo, ĉirkaŭita de triopa ringo de montaj ŝtupegoj.

Malsupre, jen sulkitaj de bizaraj ravinoj, jen elstarantaj per mallarĝaj turoj kaj rondigitaj kupoloj, etendiĝis ruĝaj sabloŝtonoj kaj argiloj. La dua ŝtupego de la masivaj petroj estis kovrita de vilaj rubandoj de montaraj piceoj, ŝajnantaj preskaŭ nigraj sur la griz-viola surfaco de la deklivoj. Kaj super ĉio, venke brilante per sia neatingebla blanko, tiriĝis segila vico de neĝaj pintoj, kvazaŭ muro de giganta kastelo, firme ĉirkaŭbarinta la valon.

Kaj tie, malsupre, klare vidiĝis sulko, distranĉinta la glatan stepon, teramaso de grandega digo, amasoj da grundo, profundaj konstrufosaĵoj, dometoj de la setlejo kaj vicoj da longaj blankaj tendoj.

Davydov jam kutimiĝis al la afekciinta lin komence vidaĵo de la granda konstruejo, sed nun li kun emocio rigardis al la aĵuraj plektaĵoj de skeletoj de betonaj konstruaĵoj. Ĝuste ĉi tie, verŝajne, estas la ĉefa elektrejo.

En unu el la konstrufosaĵoj estis trovitaj dinosaŭraj skeletoj, tombejo, kreiĝinta tiam, kiam ĉirkaŭe ne staris tiuj altaj montoj. Ili leviĝis poste – per fortoj de potencaj atomaj reakcioj, okazintaj en profundo de la tera krusto. Sed la radiado povis altiri la stelajn alvenintojn en iliaj serĉoj de atoma energio...

La aŭto haltis apud longa blanke farbita domo.

– Ni alveturis, kamarado Davydov, – diris la ŝoforo, malfermante la pordeton. – Ĉu vi ekdormetis? La vojo estas bona, eblas dormi...

Davydov rekonsciiĝis, eliris el la aŭto, ekvidinte hastantan al li Staroĵilov-on. La vangostan vizaĝon de la sciencisto prikreskis ĝis la okuloj densega vilo, la griza laborkostumo tute trasorbiĝis de flava polvo. Liaj bluaj okuloj ĝoje lumis.

– Estro (iam Staroĵilov, estante ankoraŭ studento, multe vojaĝadis kun Davydov kaj ekde tiam persiste nomadis lin estro, kvazaŭ defendante sian rajton pri la ekspedicia amikeco), mi vin, ŝajne, ĝojigos! Mi longe atendis – kaj ĝisatendis! Ripozu, manĝu, kaj ni veturos. Tio estas la randa suda konstrufosaĵo, je ĉirkaŭ kilometro for de ĉi tie...

– Ne, ne, mi ne laciĝis. Veturigu! – interrompis Davydov.

Staroĵilov ridetis eĉ pli larĝe.

– Bonege, estro! – ekkriis li, enŝovante sin en la aŭton kaj penante ne rimarki la malkontente strabantan al li ŝoforon, kiu evidente ne fidis al pureco de la vesto de Staroĵilov.

– Ni trafis restaĵojn de dinosaŭroj tuj, kiam ni malkovris grandan tavolon da eola sablo, kojne eniĝintan de la sudo, – hastis rakonti Staroĵilov. – Komence ni trovis kelkajn disajn ostojn, poste malkovris grandegan skeleton de monoklono de bonega konserviteco. Ĝia kranio evidentiĝis trabatita – jes, trae truita! Elio Andrejeviĉ, kion vi pensas... Mallarĝa ovala trueto!

Davydov paliĝis.

– Kaj kio poste? – elpremis li el si.

– Poste sur granda areo ni nenion renkontis. Kaj antaŭhieraŭ apud la limo mem de la konstrufosejo ni denove trovis ostojn – per amaso, sed ne disajn. La impreso estas tia, ke amase kuŝas kelkaj skeletoj. Strange: karnomanĝuloj kaj herbomanĝuloj kune. Laŭ la malantaŭa kruro mi determinis grandan karnosaŭron, kaj samloke kuŝas hufoj de ia ceratopso. Kelkaj ostoj estas rompitaj, kvazaŭ per bato de terura forto. Mi ne kuraĝis prifosi tiun amasegon sen vi. Ĉi tien, dekstren, tie estas elveturejo sur la fundon, – turnis sin Staroĵilov al la ŝoforo. – Kaj maldekstren.

Post kelkaj minutoj Davydov kliniĝis super grandega skeleto, kies blankaj ostoj kontrastis sur la flava sablo. Staroĵilov skrupule purigis ĝin supre kaj kovris por konservado per lako, lasinte ĝis la veno de Davydov.

Davydov trairis preter la etendita vosto kaj la kramfe kurbigitaj kruroj, surgenuiĝis super la malbelega grandega kapo kun longa ponardosimila korno, kronanta la bekaspektan muzelon.

La ostaj ringoj por defendo de la okuloj, konserviĝintaj en la malplenaj orbitoj de la kranio, donis al la monstro esprimon de por ĉiam rigidiĝinta feroco.

La profesoro baldaŭ trovis sub la maldekstra okulo ovalan aperturon, konatan laŭ la ostoj el Sikango, trovitaj de Tao Li. Ĝi estis truanta la kranion trae; la elira aperturo situis sur la verto, malantaŭ la dekstra orbito, ankoraŭ kuŝanta en la grundo.

Jes, sendube, «ili» estis ankaŭ ĉi tie! La decido serĉi en la limoj de Sovetunio estis prava. Sed kiaj ankoraŭ spuroj de la alvenintoj povas esti trovitaj, kaj ĉu restis tiuj spuroj?

Davydov pririgardis la randon de la skeleta amaso, trovitan en la muro de la konstrufosaĵo. Sur tiuj ostoj, kiuj jam estis malkovritaj, ne estis signoj de vundoj. La ostorompoj, pri kiuj rakontis Staroĵilov, evidentiĝis postmortaj. La ostoj estis rompitaj jam post la entombiĝo en sabloj, pro enfalo kaj densiĝo de la grundo, kiel tio ofte okazas.

Davydov ordonis demeti la grundon super la amaso de ostoj kaj iom post iom purigi la ostojn de supre, samtempe sur la tuta areo de la amaso.

– Indus preni pli vaste, por konturigi ĉion ĉirkaŭe, – kun dubo en la voĉo diris la profesoro, – sed al ni ne sufiĉos rimedoj, por prifosi tian grandegan areon. Ĉi tie necesas elpreni ĉirkaŭ kvin mil kubometrojn.

– Vi vane maltrankvilas, estro! – larĝe dentomontris Staroĵilov. – La laboristoj ĉi tie tiel ekinteresiĝis pri la trovaĵoj de kornaj «krokodiloj», kiel ili ilin nomas, ke ili mem proponis al mi helpi «konforme disfosi» tiun ĉi lokon. Ĝuste tiel diris unu brigadestro dum mia raporto. Postmorgaŭ estos dimanĉo, kaj al prifosado venos naŭcent homoj.

– Ĉu naŭcent?! Malsata potenco! – ekkriis Davydov.

– Ne, jam ne malsata, sed simple potenco! – fiere respondis Staroĵilov. – La administracio disponigas al ni dek kvar fosmaŝinojn, rulbendojn, ŝarĝaŭtojn – unuvorte, ĉion necesan. Ni tian prifosadon aranĝos, kian oni eĉ ne aŭdis en la historio!

La profesoro grakis pro admiro. La laboro mem en tuta sia majesto estis iranta helpi al la scienco, senprofite kaj potence. Davydov eksentis senprecedencan certecon pri sukceso de sia serĉado. La dekmiloj da tunoj da tero, kaŝanta en si la sciencan enigmon, nun ŝajnis tute ne tiel timindaj. Forgesinte pri ĉiuj duboj, malfacilaĵoj kaj obstakloj, Davydov ŝajnis al si nekredeble forta. Kun tia subteno li devigos respondi tiujn inertajn masojn da sabloj, senvive kuŝintajn dum sepdek milionoj da jaroj... En la kapon de Davydov eĉ ne venis penso, ke la prifosado povas iĝi senrezulta. Li ne povis nun imagi al si tion. Speciale kiam je cent kvindek metroj malantaŭe kuŝis la skeleto de la saŭro, mortigita per homa armilo...

– Planu la areon de la prifosado, estro! – aŭdiĝis la voĉo de Staroĵilov. – Konsideru, ke la limo de la eolaj sabloj iras oblikve, etendiĝas de la nord-okcidento al la sud-oriento. Maldekstre kojne eniĝas strio da riverdevenaj sabloj.

La profesoro grimpis sur la deklivon de la konstrufosaĵo kaj longe rigardis, cerbumante kaj kalkulante, al la tereno de la netuŝita stepa grundo, foriranta al la montaj ŝtupegoj.

– Kio, se ni prenos kvadraton ekde jen tiu fosto dekstren kaj ĉi tien?

– Tiam la maldekstra angulo tuŝos la riverajn sablojn, – kontraŭdiris Staroĵilov.

– Bonege! Mi ĝuste tion deziras, ke ni trairu laŭ la bordo de la antikva rivero. Apud la iam estinta akvo... Nu, ni primezuru kaj metu markfostojn. Ĉu vi kunhavas mezurbendon?

– Por kio mezurbendo? Ni per paŝoj mezuros, ne avaru, estro! La mapadon ja ni faros post la malkovrado.

– Mi penos ne avari, – ridetis la profesoro al la entuziasmo de la kunlaboranto. – Ni komencu. Iru jen tien, al la monteto... Mi deziras hodaŭ sukcesi telegrafi al profesoro Ŝatrov.

...Sur la loko, kie antaŭ dek du tagoj Davydov kun la helpanto mezuradis per paŝoj la tuberan artemizian stepon, etendiĝis grandega kavo, profunda naŭ metrojn. La vento turnadis en ĝi fostojn de polvo, leviĝanta de la glatigita kaj sekiĝinta surfaco de la densiĝintaj kretaceaj sabloj. Laŭlonge de la orienta rando de la kavo la flava koloro de la grundo estis ŝanĝiĝanta, transirante al la griza, ŝtala koloro. Staroĵilov paŝadis antaŭen kaj posten, ordonante al la taĉmento de siaj helpantoj, kribrantaj kaj prifosantaj la sablojn, purigantaj trovitajn skeletojn. Davydov vokis el Moskvo ĉiujn preparistojn de la instituto kaj siajn kvar postdiplomajn studentojn, elvokis el la konstruejo numero du la scienciston, laborintan tie. Tridek laboristoj sub observo de ĉiuj dek kunlaborantoj estis kribrantaj la tavolon de la ostoportaj sabloj, moviĝante ĉiam pli proksime al la limo de la grizaj petroj, kie renkontiĝis nur rompaĵoj de ostoj kaj grandaj ŝtoniĝintaj trunkoj de pinglarboj.

La arda suno kruele bruligis desupre, la sablo estis varmega, sed tio neniel ĝenis la homojn, absorbitaj de sia laboro.

Davydov malleviĝis en la kavon kaj haltis apud granda amaso, trovita jam en la konstrufosaĵo. Tie evidentiĝis ses skeletoj de dinosaŭroj, intervolviĝintaj per siaj ostoj. Je sesdek metroj oriente estis malkovrita skeleto de giganta rabobesto, unuope kuŝinta nemalproksime de la limo de la riveraj sabloj. Apud ĝi oni trovis ankoraŭ tri skeletojn de negrandaj rabaj saŭroj, grandaj je hundo. Krom tio en la tuta kavo nenio estis trovita, ne troviĝis ankaŭ ostoj, trabatitaj de la enigma armilo. Davydov kun maltrankvilo pririgardis la prifositan parton de la kavo, kvazaŭ kalkulante restintajn ŝancojn.

– Elio Andrejeviĉ, aliru al ni, – aŭdiĝis voĉo de Eŭgenjo, – ni trovis testudon!

Davydov returniĝis kaj malrapide ekiris al la voko. Eŭgenjo kun Mikaelo jam dum dua tago estis ĉirkaŭfosantaj kaj purigantaj grandegan kapon de raba dinosaŭro kun malfermita faŭko, plena de teruraj fleksitaj dentoj.

Eŭgenjo leviĝis el la kavo renkonten al la profesoro, sulkiĝis pro doloro en la rigidiĝintaj kruroj, sed tuj ĝoje ridetis.

La blanka kaptuko substrekis sunbrunon de ŝia vizaĝo, kovrita de etaj rosgutoj de ŝvito.

– Jen ĉi tie, – almontris Eŭgenjo per prepara instrumento en la profundon de la kavo, – estas testudo. Ĝi kuŝas preskaŭ sub la kranio. Malleviĝu al ni! – Kaj la junulino facile saltis malsupren. – Mi purigis supre la karapacon, – daŭrigis Eŭgenjo. – Ĝi estas tre stranga – kun ia perlamota brilo, kaj la formo estas nekutima.

Davydov kun peno fleksis sian masivan korpon en la malvasta tranĉeo, rigardante sub la gigantan kranion de la raba dinosaŭro. El la humida kaj tial pli malhela grundo estis elstaranta malgranda kupolo kun diametro ĉirkaŭ dudek centimetroj. La surfaco de tiu kupolo estis kovrita de arabesko el kavetoj kaj sulkoj, konservantaj spurojn de radiusa situo. La koloro de la osto estis neordinara – malhel-viola, preskaŭ nigra, forte diferencanta disde la blankaj ostoj de la dinosaŭra kranio. Neordinara estis ankaŭ la perlamota brilo de tiu stranga osto – glata, kvazaŭ polurita, ĝi malklare lumis en ombro sur la fundo de la kavo.

En la okuloj de Davydov ĉio svagiĝis. Ĝemetante, li proksimigis la vizaĝon al la stranga trovaĵo, kun grandega gardemo forpurigante sablerojn per la fingropintoj. La profesoro rimarkis suturon inter apartaj ostoj, irantan meze de la kupolo, kaj la duan, trairantan ĝin transverse, pli proksime al unu el la randoj.

– Voku Staroĵilov-on tuj! – levis Davydov la vizaĝon, punciĝintan pro alfluo de la sango. – Kaj la laboristojn ĉi tien!

Al Eŭgenjo transdoniĝis la emocio de la sciencisto. La sonora voĉo de la junulino ekflugis super la prifositaj sabloj. Staroĵilov alkuris fulmorapide, kiel ŝajnis al Davydov, enprofundiĝinta en pririgardadon de la stranga trovaĵo.

Pacience, malrapide kaj karese la profesoro kaj lia kunlaboranto komencis demeti la grundon ĉirkaŭ la malhel-viola kupoleto. Ĉe la flankoj la osto ne larĝiĝis en profundo, la muroj de la kupolo iĝis vertikalaj kaj kreis malregulan, iomete platigitan duonglobon. Davydov, purigante sian flankon, subite eksentis, ke la prepara nadlo mergiĝis en la cedeman maldensaĵon de la sablo, kvazaŭ la osto finiĝis en tiu loko. Dum ioma tempo la profesoro garde palptrovadis la limojn kaj, finfine decidiĝinte, per turna movo de la nadlo rapide malkompaktigis la grundon. La sablon oni forbalais per mola peniko. La malsupra rando de la osto ĉi tie evidentiĝis ronda kaj pli dika, ĝi estis eniĝanta en la muron de la duonglobo per du larĝaj arketoj.

Krio, kiu elŝiriĝis el la larĝa brusto de Davydov, tremerigis la kunlaborantojn, kunpremiĝintaj apud li.

– Kranio, kranio! – ekkriegis la profesoro, certe dispurigante la grundon.

Vere, la liberigitaj de la grundo grandaj malplenaj okulkavoj distingiĝis tute klare. Nun klare elstariĝis la larĝa kaj kruta frunto. La enigma kupolo estis simple la supra parto de la kranio, simila al la homa, de iomete pli granda amplekso, ol ĉe mezuma homo.

– Kaptiĝis, ĉiela besto aŭ homo! – kun senfina kontenteco diris la profesoro, pene malfleksiĝante kaj frotante la tempiojn.

La kapo ekturniĝis, kaj li peze alpremiĝis al la muro de la kavo. Staroĵilov haste kaptis la kubuton de la profesoro, sed tiu malpacience forigis lin:

– Agu! Preparu grandan skatolon, vaton, gluon – la kranion necesas plej baldaŭ elpreni. Ŝajne, ĝi estas firma. Apartigu garde – pli profunde devas esti ostoj de skeleto, de lia skeleto. La laboristoj demetu po tavolo la tutan grundon ĉirkaŭe. La dinosaŭran skeleton vi tuj dismetu kaj forigu. Ĉirkaŭfosu ĉion – ĉiun centimetron de tiu areo. La tutan sablon necesas trakribri...

* * *

Ŝatrov rapidis laŭ la longa koridoro de la instituto, ne respondante salutojn de renkontataj kunlaborantoj. Li trafis antaŭ la saman pordon, en kiun li eniris kun la skatolo de Tao Li antaŭ du jaroj kaj duono. Sed nun Ŝatrov ne haltis ĉe la enirejo, ne ridetis ruze, antaŭ ol surprizi la amikon per la neatenditeco de la veno. Kun severa, koncentrita vizaĝo li enkuris rekte en la kabineton.

Davydov tuj formetis flanken la paperon, sur kiu li estis skribanta iajn kalkulojn.

– Alekseo Petroviĉ! Vi estas vera diplomata kuriero! – zumis li, kiel en barelo. – Por vi tia rapido estas eĉ maldeca... Kiam vi ricevis mian leteron kun priskribo de ĉiuj cirkonstancoj de la trovaĵo?

– Hieraŭ matene. Mi elveturis je la kvina horo. Sed, je dio, mi ofendiĝis al vi. Ĉu vi ne povis sciigi min pli frue? Kial necesis skribi jam postfakte? Iam vi furiozis, postulante de mi supozatan aspekton de la ĉiela besto, kaj kiam vi trovis, vi silentis ĝis la fino de la prifosado!

Ŝatrov kolere tiris la ŝultron kaj ekkuris laŭ la kabineto.

– Ne koleru, Alekseo Petroviĉ. Mi same deziris fari al vi surprizon. Kio ŝanĝiĝus, se vi ekscius je du semajnoj pli frue? Vi nur maltrankvilus kaj suferus pro malpacienco en via Leningrado.

– Mi alveturus tien, je dio! – kolere kriis Ŝatrov.

– Ĉu alveturus? – miregis Davydov. – Ĉu al la prifosado? Vere, vi tute ŝanĝiĝis, kaj mi ne sciis...

Ŝatrov ne eltenis kaj ridetis.

– Nu, jene estas pli bone, kara amiko. Kompense vi tuj vidos la ĉielan beston. – Davydov direktis sin al la ŝranko, prenis la anson, gaja kaj triumfanta. – Kiel vi diras – ek! – Davydov ektiris la pordon, ĝi malfermiĝis...

– Haltu, Elio Andrejeviĉ! – ekkriis Ŝatrov. – Atendu! Fermu!

Mirigita Davydov obeeme fermis la ŝrankon.

– Mi ne sukcesis sendi al vi miajn supozojn, – klarigis Ŝatrov, – nun mi deziras pacienci ankoraŭ kelkajn minutojn kaj legi ilin al vi, antaŭ ol mi ekvidos la kranion de la stela alveninto. Tio estas tre interesa elprovo: ĉu povas nia menso antaŭvidi malproksime, ĉu ĝusta estas la vojo de analogioj, elirantaj el la leĝoj de nia planedo, por aliaj mondoj?

– Vi bonege elpensis! Komencu!

Davydov, kvazaŭ por certeco, fermis la ŝrankon per ŝlosilo kaj aliris al la tablo. Ŝatrov elprenis grandajn paperajn foliojn, ĉirkaŭskribitajn per lia glata, granda, mirinde klara skribmaniero.

– Mi ne legos ĉion, mi malpaciencas, – konfesis li. – Ni rigardu nur la ĝeneralajn konkludojn. Ĉu vi memoras, ni konsentis, ke la skemo de la animala vivo, bazita sur la albumina molekulo kaj la energio de oksigeno, devas esti komuna por la tuta Universo. Ni konsentis pri tio, ke la substancoj, konsistigantaj la organismon, estis uzitaj ne hazarde, sed pro sia disvastigiteco kaj siaj ĥemiaj ecoj. Ni ankaŭ konsentis, ke planedo, plej taŭga por la vivo en ajna planeda sistemo, devas esti simila al nia Tero. Unue, en la senco de termika energio, ricevata de sia suno; se ĝi estas pli granda kaj hela, ol la nia, tiu planedo devas esti pli malproksima; se la suno estas malpli granda kaj malpli varma, la kondiĉoj de varmigo, similaj al la Tero, povas ekzisti sur planedo, pli proksima al ĝi.

Due, tiu planedo devas esti sufiĉe granda, por per altiro fare de sia maso reteni ĉirkaŭ si sufiĉe grandan atmosferon, defendantan kontraŭ la malvarmo de la monda spaco kaj kosmaj radioj. Kaj ĝi devas esti ne tro granda, por ke ĝi povu perdi dum la praa stadio de sia ekzisto, ankoraŭ en la arda formo, grandan parton de la gasoj, kies molekuloj difuziĝus en la monda spaco, alie ĉirkaŭ la planedo rezultiĝus tro densa atmosfero, nepenetrebla por la suno kaj plena de malutilaj gasoj.

Trie, la rapido de rotacio same devas esti proksima al la rapido de rotacio de la Tero. Se la rotacio estas tro malrapida, rezultos mortiga por la vivo trovarmiĝo de unu flanko kaj forta malvarmiĝo de la alia; se ĝi estas tro rapida – rompiĝos kondiĉoj de ekvilibro de planedo de tia grandeco, ĝi perdos la atmosferon, platiĝos kaj finfine disfalos al pecoj.

Ergo – la gravitforto, la temperaturo kaj la atmosfera premo sur la surfaco de tia planedo devas esti, esence, proksimume samaj kun nia Tero.

Tiaj estas la ĉefaj premisoj. Sekve, la demando konsistas en bazaj vojoj de evoluo, kreantaj la pensantan estaĵon. Kia ĝi estas? Kio necesas por disvolvo de granda cerbo, por ties sendependa laboro, por la pensado? Antaŭ ĉio devas esti disvolvitaj potencaj sensorganoj, kaj el ili pleje – la vido, vido duokula, stereoskopia, povanta ĉirkaŭpreni la spacon, precize fiksi troviĝantajn en ĝi objektojn, krei precizan bildon pri ilia formo kaj situo. Estas superflue diri, ke la kapo devas troviĝi sur la antaŭa fino de la korpo, portanta la sensorganojn, kiuj siavice devas esti en plej granda proksimeco al la cerbo por ŝparado en transsendo de ekscito. Plue, la pensanta estaĵo devas bone moviĝi, havi komplikajn ekstremaĵojn, kapablajn plenumi laboron, ĉar nur per la laboro, per laboraj scipovoj okazas konsciado de la ĉirkaŭanta mondo kaj transformiĝo de la animalo en la homon. Ĉe tio la amplekso de la pensanta estaĵo ne povas esti malgranda, ĉar en malgranda organismo ne ekzistas kondiĉoj por evoluo de potenca cerbo, ne ekzistas necesaj rezervoj de energio. Krome, malgranda animalo tro dependas de bagatelaj hazardaĵoj sur la surfaco de la planedo: vento, pluvo kaj tiel plu por ĝi estas jam katastrofo. Kaj por konscii la mondon, necesas esti en certa grado sendependa de la naturaj fortoj. Tial la pensanta estaĵo devas havi facilmovecon, sufiĉan amplekson kaj forton, ergo – posedi internan skeleton, similan al niaj vertebruloj. Tro granda ĝi same ne povas esti: tiam rompiĝos la optimumaj kondiĉoj de firmeco kaj proporcieco de la organismo, necesaj por portado de la kolosa ekstra ŝarĝo – la cerbo.

Mi tro enprofundiĝis en detalojn... Mallonge, la pensanta animalo devas havi vertebraron, kapon kaj amplekson proksimume kiel ni. Ĉiuj ĉi trajtoj de la homo estas ne hazardaj. Sed la cerbo ja povas disvolviĝi tiam, kiam la kapo ne estas instrumento, ne estas ŝarĝita per kornoj, dentoj, potencaj makzeloj, ne fosas la teron, ne kaptas ĉasaĵon. Tio eblas, se en la naturo ekzistas sufiĉe nutra vegeta manĝaĵo; ekzemple, por nia homo grandan rolon ludis apero de fruktaj vegetaĵoj. Tio liberigis lian organismon de senfina vorado de vegeta maso, al kio estis destinitaj la herbomanĝuloj, kaj ankaŭ de la sorto de la rabobestoj – persekutado kaj mortigado de viva ĉasaĵo. Raba animalo kvankam manĝas nutran viandon, sed ĝi devas posedi instrumentojn de atako kaj mortigo, malhelpantajn al la evoluo de la cerbo. Kiam ekzistas fruktoj, tiam la makzeloj povas esti relative malfortaj, povas evoluiĝi grandega kupolo de la cerba kranio, subpremanta per si la buŝegon. Ĉi tie eblas ankoraŭ multe diri pri tio, kiaj devas esti la ekstremaĵoj, sed tio estas klara per si mem: libero de movoj kaj kapablo teni instrumenton, uzi instrumenton, produkti instrumenton. Sen instrumento ne ekzistas kaj ne povas ekzisti la homo. El tio sekvas la lasta. La destino de la ekstremaĵoj devas esti aparta: unuj devas plenumi la funkcion de movado – la kruroj, aliaj devas esti organoj de kaptado – la brakoj. Ĉio ĉi estas ligita kun tio, ke la kapo devas esti levita disde la tero, alie malfortiĝos la kapablo de percepto de la ĉirkaŭanta mondo.

La konkludo: la formo de la homo, lia aspekto kiel de pensanta animalo estas ne hazarda, ĝi pleje konformas al la organismo, posedanta grandegan pensantan cerbon. Inter la malamikaj al la vivo fortoj de la Kosmo ekzistas nur mallarĝaj koridoroj, kiujn uzas la vivo, kaj tiuj koridoroj strikte determinas ĝian aspekton. Tial ajna alia pensanta estaĵo devas posedi multajn trajtojn de konstruo, similajn al la homaj, speciale en la kranio. Jes, la kranio, sendube, devas esti homsimila. Tiaj estas koncize miaj konkludoj. – Ŝatrov eksilentis. La retenata de li malpacienco elŝiriĝis eksteren: – Nun donu la ĉielan beston, tuj.

– En momento! – Davydov haltis apud la ŝranko. – Mi devas diri, Alekseo Petroviĉ, ke vi estas profunde prava. Tio estas mireginda! En tiaj minutoj oni sentas, kiel potenca estas la scienco, la mirakla pensado de la homo...

– Bone, ni tuj vidos. Donu lin.

Davydov elprenis el la ŝranko larĝan breton.

Antaŭ Ŝatrov aperis la stranga malhel-viola kranio, kovrita de arabesko el kavetoj kaj sulketoj, enprofundiĝintaj en la osto. La potenca osta kupolo – la ujo de la cerbo – estis tute simila al la homa, same kiel la grandegaj okulkavoj, direktitaj rekte antaŭen kaj disigitaj per la mallarĝa osta ponteto de la nazradiko. Tute homaj estis ankaŭ la ronda, kruta nuko kaj la mallonga, preskaŭ vertikala vizaĝa parto, foririnta sub la grandegan, surŝovitan sur ĝin frunton. Sed anstataŭ la elstarantaj nazaj ostoj estis triangula kaveto. Ekde la fundo de la kaveto la supra makzelo, beksimila, iomete fleksita malsupren ĉe la rando, estis akre eliĝanta antaŭen. La malsupra makzelo konformis al la supra kaj same ne havis eĉ unu spuron de dentoj. Ĝiaj artikaj finoj estis alpremiĝantaj preskaŭ horizontale al kavetoj sur la finoj de larĝaj apendicoj, malleviĝantaj suben antaŭ la rondaj grandaj aperturoj ĉe la flankoj de la kranio, sub la tempioj.

– Ĉu ĝi estas firma? – mallaŭte demandis Ŝatrov kaj post kapjeso de Davydov prenis la kranion en la manojn. – Anstataŭ la dentoj, verŝajne, estas tranĉanta korna rando de la makzelo, kiel ĉe testudo, ĉu? – demandis Ŝatrov, kaj, ne atendante la respondon, daŭrigis: – La konstruo de la makzeloj, la nazo, la aŭda aparato estas sufiĉe primitivaj... Tiuj kavetoj sur la ostoj, la tuta formo montras, ke la haŭto estis tre proksima al la osto, sen la subhaŭta muskola tavolo. Tia haŭto dubinde povis havi harojn. Kaj apartaj ostoj... ilin, certe, necesas esplori, sed rigardu: la makzelo konsistas el du ostoj; tio same estas pli primitiva, ol ĉe la homo...

– Sekve, ilia evolua vojo ĝis la pensanta estaĵo estis pli mallonga, – enmetis Davydov.

– Ĝuste tiel. Tie, sur ilia planedo, povis esti iom aliaj naturaj cirkonstancoj, alia iro de geologiaj procezoj, aliaj kondiĉoj de la natura selekto... Interese, ĉu vi esploris la konsiston de tiu osto?

– Precize – ne. Tamen mi scias, ke ĝi konsistas precipe ne el kalcia fosfato, kiel ĉe ni, sed...

– Ĉu el silicio? – rapide interrompis Ŝatrov.

– Vi pravas. Kaj tio estas komprenebla: silicio laŭ siaj ĥemiaj ecoj en multaj rilatoj estas analogia al karbono kaj tute povas esti uzita en biologiaj procezoj.

– Sed la skeleto? Ostoj? Ĉu vere vi nenion trovis?

– Absolute nenion, krom... – Davydov eltrenis el la ŝranko duan breton, – jen tio...

Antaŭ Ŝatrov aperis du negrandaj metalaj rompaĵoj kaj ronda disko kun diametro ĉirkaŭ dek du centimetroj. La malgrandaj rompaĵoj havis facojn de sama grandeco; ĝenerale, ĉiu rompaĵo similis trunkon de sepedra prismo.

La metalo per sia pezeco similis plumbon, sed distingiĝis per pli granda malmoleco kaj per flav-blanka koloro.

– Divenu, kio estas tio, – proponis Davydov, ĵetante sur la manplato la pezan peceton.

– Kial mi sciu? Ia alojo... – grumblis Ŝatrov. – Tamen, se vi demandas, do, verŝajne, io ne tute ordinara.

– Jes, tio estas hafnio, rara metalo, simila per fizikaj ecoj al kupro, sed pli peza ol ĝi kaj nekompareble pli fajrorezista. Kaj ĝi havas ankoraŭ unu interesan econ: pli grandan kapablon eligi elektronojn ĉe altaj temperaturoj. Tio iom valoras, speciale se vi pririgardos ankoraŭ tiun strangan spegulon.

Ŝatrov prenis la metalan diskon, kiu same evidentiĝis tre peza. La rando de la disko estis rondigita kaj havis dek unu profundajn tranĉaĵojn, situantajn sur la cirklo de la disko en egalaj distancoj. Ĉe unu flanko la surfaco de la disko estis iomete konkava, polurita kaj tre malmola. Tio estis vitre travidebla tavolo, sub kiu vidiĝis pura arĝente blanka metalo, ĉe unu rando ronĝita de bruna krusto. La travideblan tavolon ĉirkaŭprenis ringo de malmola blu-griza metalo, el kiu, propre, konsistis la tuta disko. Sur la alia flanko de la disko, en la centro, situis rondeto da sama travidebla substanco, kovrita de malbrila krusteto, kun surfaco konveksa, sed ne konkava, kiel sur la alia flanko. La diametro de tiu rondeto ne superis ses centimetrojn. Ĉirkaŭ ĝi estis la sama blu-griza metalo, laŭ kiu ringe iris ĉizitaj aŭ cizelitaj steletoj kun malsamaj nombroj da radioj, de tri ĝis dek unu. Tiuj steletoj situis sen videbla ordo, sed estis apartigitaj per du spiralaj linioj, enskribitaj unu en la alian.

– La metalo, el kiu konsistas la disko, estas tantalo, malmola, neordinare firma, – daŭrigis Davydov. – La travidebla tavolo estis farita el nekonata ĥemia kombinaĵo. Simpla kvalita analizo ne donis rezultojn, kaj pli komplikan esploron mi ankoraŭ ne sukcesis fari. Sed la metalo sub la tavolo estas indio, rimarkinda metalo.

– Rimarkinda pro kio? – senprokraste demandis Ŝatrov.

– Tiu metalo ankaŭ en niaj aparatoj estas la plej bona indikilo de ĉeesto de neŭtrona radiado. Kaj tion, ke tio estas indio, mi scias ĝuste, ĉar mi kuraĝis bori ĉi tie por analizo...

– Ja la steletoj estas skribo, aŭ kio ili estas? – emociite demandis Ŝatrov.

– Eble, skribo, eble, ciferoj, kaj eble eĉ skemo de la aparato. Sed mi timas, ke tion ni neniam ekscios.

– Kaj ĉu tio estas ĉio?

– Ĉio. Ĉu por vi estas malmulte, vi, avidulo? Eĉ sen tio en viaj manoj estas tia afero, ke la tuta homaro ekscitiĝos.

– Sed ĉu vi ĉion tie prifosis? – ne ĉesis Ŝatrov. – Kial do kun la kranio ne estas la skeleto? Ne povas esti, ke ne estus la skeleto...

– La skeleto, certe, estis – ja senosta estaĵo ne povus havi ankaŭ kranion. Prifosita estis ĉio, eĉ la sabloj estis kribritaj. Sed mi dubas, ke tie konserviĝis ankoraŭ io.

– Kial vi estas tiel certa, Elio Andrejeviĉ? Kio donas al vi rajton...

– Simpla rezono. Ni trafis al restaĵo de katastrofo, okazinta antaŭ sepdek milionoj da jaroj. Se ne okazus la katastrofo, ni neniam trovus la kranion kaj entute iajn restaĵojn, krom tiuj mortigitaj dinosaŭroj. Ilin ja ni, sendube, ankoraŭ renkontos. Mi estas certa, ke «ili», – Davydov almontris la kranion, senmove direktantan al la amikoj siajn orbitojn, – estis ĉe ni tre nelonge... dum kelkaj jaroj, ne pli... kaj ree forflugis al si. Kiel mi venis al tiu konkludo, pri tio mi diros poste. Rigardu ĉi tien, – Davydov malvolvis grandan folion de milimetra papero, – jen la plano de la prifosado. «Li», – la profesoro almontris la kranion, – troviĝis proksimume ĉi tie, apud la bordo de rivero, kun ia sia aparato kaj kun armilo, verŝajne uzinta la atoman energion. «Ili» konis ĝin kaj uzadis ĝin – tio estas senduba, tion pruvas entute «ilia» ĉeesto ĉi tie. Per la armilo «li» mortigis la monoklonon el granda distanco. Verŝajne, dinosaŭroj «ilin» forte ĝenadis. Poste «li» okupiĝis pri iu afero kaj iĝis atakita de giganta raba saŭro. Ĉu «li» malfruis uzi sian armilon aŭ ĝi difektiĝis, ni ne ekscios. Klara estas nur unu afero: la raba monstro estis mortigita nur je kelkaj paŝoj for de tiu ĉiela alveninto kaj, mortinta, falegis rekte sur «lin». «Lia» armilo aŭ difektiĝis, aŭ eksplodis. La paneo de la aparato liberigis kaŝitan en ĝi energian ŝargon, kaj, verŝajne, kreiĝis negranda kampo de mortiga radiado. En tiu kampo pereis kelkaj hazarde trafintaj en ĝin dinosaŭroj – jen tiu amaso da skeletoj. La alian flankon, ĉi tie, sude, la radiado ne atingis aŭ estis pli malforta. De tie aliris malgrandaj rabobestoj, disŝtelintaj la ostojn de la skeleto de la ĉiela alveninto. La kranio restis aŭ tial, ke ĝi estis tro granda por ili, aŭ ĝi estis alpremita per la pezo de la kapo de la dinosaŭro. Tamen, ankaŭ parto de la kadavrovoruloj pereis – jen tie estas tri malgrandaj skeletoj. Ĉio ĉi okazis sur dunaj apudbordaj sabloj, kaj la vento tre baldaŭ entombigis ĉiujn spurojn de la okazinta tragedio.

– Kaj la aparatoj, la armilo? – skeptike mallevis la buŝangulojn Ŝatrov.

– Atentu – restis rompaĵoj kaj pecoj, faritaj el ege persistaj metaloj. Ĉio cetera senspure malaperis, oksidiĝis, disfalis, solviĝis dum dekoj da milionoj da jaroj. Metaloj ja ne estas ostoj, ili ne kapablas ŝtoniĝi, sorbi mineralajn substancojn, cementi ĉirkaŭ si la grundon. Krome, la aparato povis esti disŝirita kaj disĵetita dum la eksplodo aŭ paneo de la armilo, kio eĉ pli kontribuis al malapero de metalaj pecoj.

– Via skemo estas ĝusta, mi pensas, – konsentis Ŝatrov. – Nun vi devas kiel eble plej rapide esplori la kranion, analizi la evoluan vojon, reflektitan en la strukturo de la ostaj elementoj, kaj publikigi. Ja tia artikolo efikos kiel tondro, ĉu?.. – La konveksaj okuloj de Ŝatrov ne povis deŝiriĝi de la malhela kranio de la ĉiela alveninto.

Davydov brakumis la ŝultrojn de la amiko kaj facile skuis lin:

– Mi ne publikigos priskribon de tiu kranio.

Ŝatrov en mirego ŝiris sin, sed Davydov firme alpremis lin al si kaj, antaŭ ol tiu sukcesis ion diri, finis:

– Esploru kaj priskribu ĝin vi! Al vi laŭrajte apartenas tiu parto... Sen obĵetoj! Ĉu vi forgesis pri mia obstino?

– Sed, sed... – Ŝatrov ne povis trovi vortojn.

– Jen al vi «sed». La geologia raporto pri la prifosado kaj la konkludoj pri la katastrofo, kun mencio de ĉiuj miaj kunlaborantoj, speciale de tiu kunlaborantino, kun trovis la kranion, – ĝi estas preta, jen ĝi. Publikigu ĝin sub mia nomo kune kun via priskribo de la kranio. Tiel estos juste. Ĉu vere, Alekseo Petroviĉ? – Davydov transiris al milda, kora tono. – Mi havas alian grandan aferon. Ĉu vi memoras, vi trafe diris, ke unu nekredeblaĵo kroĉiĝas al la alia kaj iĝas realo? La realo estas antaŭ vi – la kranio de la ĉiela besto. Sed tiu realo, siavice, kaŭzas alian nekredeblaĵon, kroĉiĝas al ĝi, la ĉeno etendiĝas pluen. Kaj mi deziras etendi la ĉenon pluen!

– Ni supozu, ke estas tiel, kvankam mi ne komprenas vin. Sed ĉi tie odoras, kaj tre rimarkeble, per sinofero. Mi ne povas akcepti...

– Ne necesas, Alekseo Petroviĉ! Kredu, malnova amiko, mi estas tute sincera. Ĉu ni ne dividadis dum tuta nia kuna laborado interesajn materialojn? Poste vi komprenos, ke ankaŭ ĉi tie okazis sama divido. Mi ne deziras preni al mi ĉion. Ni same traktas la sciencon, kaj por ni ambaŭ plej grava estas ĝia moviĝo antaŭen...

Kortuŝita Ŝatrov mallevis la kapon. Li ne scipovis esprimi siajn emociojn, speciale profundajn travivaĵojn. Kaj nun li silente staris antaŭ la amiko, gaje rigardanta al li. Ŝatrov nevole tuŝis per la mano la altirantan lin kranion de la loĝanto de la «stela ŝipo». La ŝipo foriris en nekredeblan profundon de la spaco, iĝis neatingebla por ajnaj fortoj kaj maŝinoj. Sed tamen jen ĝia senduba, nekontestebla spuro – la pruvo, ke la vivo trairas neeviteblan evoluon, neeviteblan perfektiĝon, eĉ se laŭ ege longa kaj malfacila vojo. En tiu irado konsistas la leĝo de la vivo, la necesa kondiĉo de ties ekzisto. Kaj se ĝin ne rompas iaj hazardaĵoj de la Kosmo, do ĝia neevitebla rezulto estas naskiĝo de la penso, apero de la homo kaj plue – la socio, la teĥniko, la batalo kontraŭ la minaca potenco de la Universo. Kaj tiu batalo povas transiri ajnajn limojn – tion pruvas la alveninto el alia mondo. Se «ili» aperus sur la Tero ne tiam, sed nun, kiel multe da novo ni ekscius!.

Ŝatrov turnis sin al la amiko trankvile kaj malkaŝe:

– Mi akceptas vian... proponon. Estu tiel. Mi, certe, devos veturi al Leningrado, aranĝi la aferojn kaj urĝe reveni. Labori necesas ĉi tie. Veturigi tian valoraĵon estas nepermeseble... Sed kial, Elio Andrejeviĉ, vi nomas lin ĉiela besto? Iel malbone sonas – nerespekte.

– Mi simple ne povas trovi nomon. Ja ne eblas nomi lin homo, se sekvi la sciencan terminologion. Tio estas homo laŭ penso, laŭ teĥniko, socieco, sed li ja ellaboriĝis sur alia anatomia bazo. Lia organismo evidente ne estas parenca al la nia. Tio estas alia besto. Tial mi nomas lin ĉiela besto – «bestia celestis» latine. Eblas preni helenan radikon por la genra nomo – li estu «terion celestis». Ŝajne, tiel sonas pli bone. Kaj la vera nomo – tio jam estas via zorgo.

– Sed tamen, Elio Andrejeviĉ, – silentinte iom, diris Ŝatrov, – kio restos por vi mem?

– Kara amiko, mi diris, ke mi etendos la ĉenon pluen. Mi jam delonge pensas pri la rolo de la atomaj reakcioj en la geologiaj procezoj. Kaj nun nia neordinara malkovro elirigis min el la ordinara orbito, levis sur altan nivelon de la penso, donis kuraĝon en konkludoj, vastigis la limojn de la imago. Kaj mi deziras peni pruvi eblon de uzado de potencaj fontoj de atoma energio en profundoj de la tera krusto. Ellabori la geologion de la profundo, por alproksimigi ĝin al praktika realigeblo... Kaj por vi, via afero estas evoluo de la vivo kaj iĝado de la penso jam ne nur en la limoj de nia Tero, sed en la tuta Universo. Montru tiun procezon, donu al la homoj bildon de grandaj ebloj, starantaj antaŭ ili. Renversu malkuraĝajn skeptikulojn kaj mizerajn fanatikulojn, kiuj ankoraŭ nemalmultas en la scienco, per tiu hela triumfo de la penso!

Davydov eksilentis. Ŝatrov rigardis al la amiko, kvazaŭ unuafoje ekvidis lin.

– Do kial ni staras? – finfine diris Davydov. – Ni eksidu, trankviliĝu. Mi laciĝis.

Ambaŭ sciencistoj silente eksidis, ekfumis kaj, kvazaŭ laŭ komando, penseme ekrigardis al la kranio, en la malplenajn orbitojn de la stranga estaĵo. En la kabineto ekregis silento.

Davydov rigardis al la konveksa, kovrita de etaj kavetoj frunto, imagante al si, ke iam, senfine antaŭlonge, trans tiu osta mureto laboris granda homa cerbo.

Kiaj imagoj pri la mondo, sentoj kaj scioj estis plenigantaj tiun strangan kapon? Kion konservadis la memoro de la loĝanto de la fremda mondo, kiajn bildojn de sia hejma planedo portis li sur nia Tero?

Ĉu konis li sopiron pri la hejma mondo, aspiron al grandaj veraĵoj, amon al belo?

Kiaj estis homaj rilatoj tie, ĉe ili, kia socia ordo?

Ĉu ili atingis ĝiajn superajn ŝtupojn, kiam la tuta planedo iĝis unu labora familio, sen subpremado kaj ekspluatado, sen sovaĝa sensenceco de militoj, disipantaj fortojn de la homaro kaj energiajn rezervojn de la planedo?

Al kiu sekso apartenis tiu gasto el la «stela ŝipo», por ĉiam restinta sur la fremda por li Tero?

La kranio rigardis al Davydov malplene kaj senresponde, kiel simbolo de silento kaj enigmo. «Nenion el tio ni ekscios, – pensis la profesoro, – sed ni, la homoj de la Tero, same havas potencan cerbon kaj povas multon diveni. Vi venis ĉi tien. Sed la vastaĵoj de nia Tero estis loĝataj nur de teruraj monstroj, enkorpiĝoj de sensenca forto. Kun sia stulta kolero kaj sentimeco la monstroj prezentis minacan danĝeron, kaj vi estis nemultaj. Amaseto da alvenintoj, vagantaj en la nekonata mondo en serĉado de fonto de energio, en serĉado de homfratoj laŭ la penso...»

Ŝatrov singarde movetiĝis. Lia nerva naturo protestis kontraŭ daŭra senagado. Li ĵetis oblikvan rigardon al enpensiĝinta Davydov, mallaŭte prenis de sur la tablo la pezan diskon kaj komencis pririgardi la strangan objekton kun akra observemo de sperta esploristo.

Movinte la diskon en helan rondon de lumo de speciala mikroskopa lampo, la profesoro turnadis la restaĵon de la nekonata aparato en ĉiuj direktoj, penante kapti ankoraŭ ne rimarkitajn detalojn de la konstrukcio. Subite Ŝatrov kaptis interne de la rondeto sur la dorsflanko de la disko ion elstarantan sub la malbrila tavolo.

La sciencisto reteninte la spiron penis pririgardi tion, submetante la diskon al la lumo sub diversaj anguloj. Kaj subite tra la malklara vualo, kiun metis la tempo sur la travideblan substancon de la rondeto, al Ŝatrov ŝajnis okuloj, ekrigardintaj rekte al lia vizaĝo. Obtuze ekkriinte, la profesoro ellasis el la manoj la pezan diskon, kaj ĝi kun bruego falis sur la plankon. Davydov salte leviĝis, kvazaŭ ĵetita de risorto. Sed Ŝatrov ne atentis la koleron de la amiko. Li jam komprenis, kaj la diveno rompis lian spiradon.

– Elio Andrejeviĉ, – kriis Ŝatrov, – ĉu vi havas ion por polurado – subtilan karborundon aŭ, pli bone, feran oksidon? Kaj ŝamon.

– Certe, mi havas ambaŭ. Sed kio do al vi okazis, diable kaj trioble diable?

– Donu al mi tuj, Elio Andrejeviĉ! Vi ne bedaŭros! Kie vi tion havas?

Al Davydov transiris la emocio de Ŝatrov. Li ekstaris, larĝe paŝis kaj kroĉiĝis al la tapiŝo. La profesoro kolere piedbatis la faldiĝintan randon kaj malaperis trans la pordo. Ŝatrov alkroĉiĝis al la disko, gardeme elprovante per la ungo la konveksan surfacon de la malgranda rondeto...

– Jen al vi. – Davydov starigis sur la tablon bokalojn kun la pulvoroj, tasojn kun akvo kaj alkoholo, metis pecon de ledo.

Ŝatrov haste kaj lerte preparis kaĉeton el la polura pulvoro, ŝmiris la ledon kaj komencis froti la surfacon de la rondeto per egalmezuraj rondiraj movoj. Davydov kun intereso observis la laboron de la amiko.

– Tiu travidebla, nekonata al ni substanco estas treege persista, – estis klariganta Ŝatrov, ne ĉesante la laboron. – Sed ĝi, sendube, devas esti travidebla, kiel vitro, kaj, sekve, havi poluritan surfacon. Kaj ĉi tie, vidu, la surfaco iĝis malbrila – ĝin ronĝis sablo dum milionoj da jaroj da kuŝado en la grundo. Eĉ tiu persista substanco cedis... Sed se mi denove poluros ĝin, ĝi ree iĝos travidebla.

– Ĉu travidebla? Kaj kio plu? – dubis Davydov. – Jen ĉe la alia flanko de la disko la travidebleco konserviĝis. Nu, videblas la tavolo de indio, kaj ĉio...

– Sed ĉi tie estas bildo! – ekscitite ekkriis Ŝatrov. – Mi vidis, vidis okulojn! Kaj mi estas certa, ke ĉi tie estas kaŝita portreto de stela alveninto, eble, de ĝuste tiu, kies kranio estas antaŭ ni. Por kio ĝi estas ĉi tie – eble, tio estis identiga signo sur la aparato aŭ ili havis tian moron, – tion ni ne ekscios. Tamen, ĝi estas eĉ negrava kompare kun tio, ke ni entute sukcesis trovi la bildon... Rigardu al la formo de la surfaco – tio ja estas optika lenso... Jen, poluriĝas bone! – daŭrigis la profesoro, elprovante la rondeton per la fingro.

Davydov, transfleksiĝinte trans la ŝultron de Davydov, malpacience rigardis al la disko – sur ĝi sub strioj de malseka ruĝa kaĉeto estis aperanta ĉiam pli pura vitra brilo.

Finfine Ŝatrov kontente suspiris, forviŝis la poluran mason, malsekigis la rondeton per alkoholo kaj dum kelkaj minutoj frotadis ĝin per seka ŝamo.

– Pretas! Ek! – Li metis la diskon al la lumo, doninte al ĝi konvenan situon, por ke la lumo reflektiĝu rekte al la rigardantoj.

Ambaŭ profesoroj nevole skuiĝis. El la profundo de la tute travidebla tavolo, pligrandigita per nekonata optika artifiko ĝis sia natura amplekso, al ili ekrigardis stranga, sed sendube homa vizaĝo. Per nekonata rimedo la bildo estis farita reliefa, kaj ĉefe – neordinare, nekredeble viva.

Ŝajnis, la viva estaĵo rigardas, apartigita nur per la travidebla mureto de la optika lenso. Kaj antaŭ ĉio, subpremante ĉiujn ceterajn impresojn, rekte rigardis la grandegaj elstarantaj okuloj. Ili estis kiel lagoj de eterna enigmo de la Universo, penetritaj de saĝo kaj streĉita volo, du potencaj radioj, strebantaj antaŭen, tra la vitra baro, en senfinajn forojn de la spaco.

En tiuj okuloj estis lumo de senfina kuraĝo de la racio, konscianta la senkompatajn leĝojn de la Universo, de ekkono, batalanta en suferoj kaj ĝojo.

Kaj la rigardoj de la sciencistoj de la Tero, kruciĝintaj kun tiu neordinara rigardo, direktita al ili el la abismo de la tempo, ne malleviĝis en konfuzo. Ŝatrov-on kaj Davydov-on penetris ĝoja jubilo. La penso, kvankam disĵetita sur la mondoj, neatingeble foraj unu de la alia, ne pereis senspure en la tempo kaj la spaco. Ne, la ekzisto mem de la vivo estis garantio de la fina venko de la penso super la Universo, garantio de tio, ke en malsamaj anguloj de la monda spaco iras la granda procezo de evoluo, iĝado de la supera formo de la materio kaj la krea laboro de ekkono...

Venkinte la unuan impreson de la rigardantaj okuloj de la stela alveninto, la sciencistoj komencis pririgardi lian vizaĝon.

La grandokula ronda kapo kun senhara dika kaj glata haŭto ne ŝajnis kripla aŭ abomena. La potenca, larĝa kaj elstara frunto portis en si tiom da intelekta, homa, same kiel la mirindaj okuloj, ke ili estis subpremantaj la nekutimajn formojn de la malsupra parto de la vizaĝo. La manko de la oreloj kaj la nazo, la beksimila senlipa buŝo per si mem estis malagrablaj, sed ne povis neniigi la impreson, ke la nekonata estaĵo estis proksima al la homo, komprenebla kaj ne fremda.

Granda frateco en spirito kaj penso kun la homoj de la Tero senkonscie montriĝis en la aspekto de la gasto de nia planedo.

Ŝatrov kaj Davydov ekvidis en ĝi garantion de tio, ke loĝantoj de malsamaj «stelaj ŝipoj» interkompreniĝos, kiam estos venkita la spaco, disiganta la mondojn, kiam okazos finfine renkontiĝo de la penso, disĵetita sur malproksimaj planedaj insuletoj en la Universo. La sciencistoj deziris pensi, ke tio okazos baldaŭ, sed la racio diris pri jarmiloj da ekkono, necesaj ankoraŭ por la granda vastigo de la mondo.

Kaj antaŭ ĉio necesas unuigi la popolojn de la propra planedo en unu fratan familion, neniigi malegalecon, subpremadon kaj rasajn superstiĉojn, kaj jam poste certe iri al unuiĝo de malsamaj mondoj. Alie la homaro ne kapablos fari la grandegan heroaĵon de konkero de la minacaj interstelaj spacoj, ne povos venki la mortigajn fortojn de la Kosmo, minacantajn al la viva materio, kiu aŭdacis forlasi sian planedon, defenditan de la atmosfero. Por tiu unua ŝtupo necesas labori, fordonante ĉiujn fortojn de la animo kaj la korpo al efektivigo de tiu necesa kondiĉo por la granda estonteco de la homoj de la Tero!

1944


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.