La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOVELOJAŭtoro: Ivan Efremov |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La klipero de Willis ricevis la nomon «Cutty Sark», malgraŭ miroj kaj persvadoj de amikoj kaj kamaradoj de la obstina skoto.
Kaj aŭtune de la 1868-a jaro eliris el Aberdeen la nova klipero de Hood «Termopiloj». Baldaŭ inter maristoj disiris famo pri la neordinara ŝipo, superanta ĉiujn per rapideco, regebleco, facileco de iro. En la sekva jaro debordiĝis de la Tamiza varfo ankaŭ «Cutty Sark», direktante sin al fora Ĉinio. La floto de teaj kliperoj, afekciitaj de marveturaj kvalitoj de «Termopiloj», baldaŭ komprenis, ke tiu admirinda ŝipo havas konkuranton, ne malpli bonan, kaj eble, eĉ superantan ĝin. Kiel vera sorĉistino, «Cutty Sark» atingis la ĵus ekvojaĝintan kliperon de Hood kaj, malgraŭ desperaj penoj de ties ŝipanaro, venis samtempe kun ĝi en Ŝanhajon. Ekde tiam inter la du plej bonaj velŝipoj de la mondo komenciĝis senlaca konkurado, daŭrinta dudek kvin jarojn.
Kiam dum nebula tagiĝo ĉe fluso «Cutty Sark» kaj «Termopiloj» samtempe malaperis el Ŝanhajo, maristoj komprenis, ke komenciĝis la plej interesa dum la jarcento vetkurado de ŝipoj. Ambaŭ konkurantoj traflugis la Sundan markolon, vidante unu la alian. Poste malrapide, horon post horo, diurnon post diurno, «Cutty Sark» komencis antaŭi «Termopilojn». Kontraŭ vento ambaŭ kliperoj iris per dek tri nodoj – senekzempla afero, neatingebla por ĉiuj aliaj kliperoj. Poste la vento iĝis pli kruta, kaj tiam «Cutty» montriĝis pli rapida je unu kaj duono da nodo, ol ĝia konkuranto, irinta per dek nodoj.
Ĉiam pli malproksime disiradis la ŝipoj. «Cutty Sark» malaperis post la horizonto, kaj, malgraŭ ĉiuj boardoj de ĝia kontraŭulo, dum du diurnoj eĉ unu fojon ne vidiĝis antaŭe la veloj de «Cutty Sark»
La barometro senĉese faladis, densa, sufoka varmego naĝis super la oleeca oceano, kaj vesperaj steloj dancis kaj tremis ĉe la horizonto. La sorĉistino Nan la Mallonga Ĉemizo sentime kuris renkonten al minaca tajfuno, ne ŝanĝante la kurson, kaj malproksime, nevideblaj malantaŭ konveksa vastaĵo de la maro, same sentime kaj persiste sekvis ĝin «Termopiloj»
Ambaŭ kliperoj trakuris la tajfunon, sed al «Cutty Sark» malfortunis. Kulpis malatenta rudristo. Peza ondo batis la postan stevenon, disfendigis la rudron. La droso krevis, la flanken tordita rudro deŝiriĝis. La klipero, perdinta la regon, komencis kun danĝera kliniĝo spasme plonĝi en tondrantaj ondegoj. Sed la maristoj ne konsterniĝis. La ekdrivinta klipero venkis la tajfunon kaj kun haste alfiksita provizora rudro bonorde venis en Brition, cedinte ĉi-foje la venkajn laŭrojn al «Termopiloj»
En la tea floto «Cutty Sark», same kiel «Termopiloj», estis nelonge. Evoluo de tea produktado sur Cejlono reduktis la ĉinian te-komercon, kaj teni en ĝi la bonegajn ŝipojn iĝis malprofite. La kliperoj transiris al aŭstraliaj linioj kaj ĝuste tiam plej bone montris sin.
De la Bonespera kabo ĝis Aŭstralio la vojo de la ŝipoj iris tra la «Muĝantaj kvardekaj» kun ties konstantaj ŝtormoj kaj granda ondado. Ĉi tie «Termopiloj» kaj «Cutty Sark» gvidis tutan lanan floton, konsistintan el elitaj ŝipoj, ĉar aŭstralia lano urĝe necesis al la kreskanta teksa industrio de Britio.
John Willis longe serĉis konvenan ŝipestron por sia amata klipero, antaŭ ol trovis Richard-on Woodget-on. La juna maristo montris sin plej bone dum la terura uragano de la 1875-a jaro, kaj la ŝipmastro decidis konfidi al li la ŝipon.
Dick Woodget ĝoje konsentis kaj dum la unua vojaĝo komprenis, ke li ne eraris. Tiu vojaĝo iĝis neforgesebla, rara ĝuo. Woodget estis esploranta sian bonegan ŝipon ĉe ŝanĝado de halsoj. Ne estis okazo, malgraŭ skualaj ventoj aŭ peza ondado, ke la ŝipo ne plenumus la pruventan turnon rapide, sen ajna prokrasto, ĵetiĝante al la vento, tuj kiam la rudro estis turnita.
En la senventaj zonoj de tropika Atlantiko «Cutty Sark» definitive kaj por ĉiam konkeris sian ŝipanaron.
En la varmega aero blovis preskaŭ nesentebla venteto, pintoj de malrapidaj, pigre ŝvelantaj ondoj rondiĝis, kvazaŭ degelis, la maro brulis sub la senkompata suno. Sed la klipero, facile ŝveligante la tutan amason da siaj veloj, plu glitis sur ondoj per sesnoda rapido. Tio ŝajnis miraklo, sed estis tiel! La senventa zono ĉi-foje ne turmentis la maristojn per deviga nenifarado, malŝatata multe pli forte, ol ajna malserena vetero, kaj speciale abomena dum sufoka varmego.
En sudaj latitudoj stabila sud-okcidenta vento tuj aldonis rapidon al la klipero. La logo komencis nombri per arĝentaj sonoroj la famajn dek tri nodojn kontraŭvente. Ŝipestro Woodget staris ĉe la ŝiprando, fiksrigardante malproksimen, kie malvarmaj violkoloraj ondoj striiĝis per ruĝetaj, proksime tute purpuraj krestoj. La maro ŝanĝadis nuancojn de siaj koloroj ĉiuminute, dum flugis renkonten plaŭdoj, deŝirataj de la vento, kaj la suno kliniĝadis ĉiam pli malsupre al la klara linio de la horizonto. Hela bronzo de la sunsubiro kontraste limis kun la blu-griza supraĵo de la maro. Post la varmego de la estingiĝinta tago forta sud-okcidenta vento portis malvarmeton el glaciaj vastaĵoj de la Antarkta oceano.
Woodget, celinte la nevidantan rigardon al apenaŭ vibrantaj kadenoj, pensis pri tiuj maristoj, kiuj sur ŝipoj, nekompareble pli malbonaj, ol lia klipero, penetris internen de tiu tutmonda glacitenejo. La fama sampatrujano Cook kaj la kuraĝa ruso Bellinshauzen malproksime iris en la regionon de malvarmaj nebuloj, inter kiuj kiel mortigaj fantomoj glitadis gigantaj glacimontoj.
Woodget penis imagi laŭ iam legitaj priskriboj de marvojaĝoj la strangan kontinenton sur la Suda poluso – la monstran glacian ĉapon, de kiu blovas la plej firmaj uraganoj en la mondo, kaj en nebula blanka sensuna mallumo en la oceanon rampas senvivaj glacieroj. Ĝuste la antarktaj tempestoj laŭ la tuta vojo de la suda ekstremaĵo de Afriko ĝis Aŭstralio levadas grandegajn ondojn kaj naskas oftajn ŝtormojn.
La ŝipestro malpaciencis ekbatali kontraŭ la morna potenco de la ŝtormaj latitudoj. Sed tagoj kaj noktoj plu alternadis trankvile, kiel ĉiam sur bona ŝipo dum bona vetero, diferencante nur per vaĉoj, malpli ofte – per ŝanĝo de halsoj kaj ankoraŭ per observadoj de situo de la ŝipo.
La bela sorĉistino traportis, egalmezure balanciĝante, siajn altajn blankbrustajn mastojn preter la Kudrila kabo en la Hindan oceanon, kiam al ĉiuj homoj, troviĝantaj sur la klipero, iĝis klare, ke al la kvieta vojaĝo venis fino. La barometro faladis malrapide, sed senĉese, kun malbonaŭgura persisto.
La vaĉo de ŝipestro Woodget okazis en senluna hela nokto. Monotone zumis vento en la veloj, ne rompante la senton de silento. Ondoj flagris kiel ĵus distranĉita plumbo kaj, ŝajnis, estis prilumantaj la flankojn de la ŝipo. La akvo malhele rebriletadis; la ordinaraj verda kaj ruĝa rebriloj de la flankaj lumoj tute ne estis rimarkeblaj en ondoj. La brilo de ondoj ne iris el interne, kiel dum ordinara brilado de maro, kaŭzata de maraj animaloj. La akvo ŝajnis grandega onda spegulo, reflektanta nevideblan lumon, kaj, eble, efektive estis tiel.
La ŝipestro atente pririgardis la ĉielon. Ĝi iĝis cindra. Dekstre, sude, steloj ĉe la horizonto estis ŝirmitaj de mallarĝa, serpa strieto de nuboj. Mirigita de la stranga stato de la maro, Woodget longe rigardis al la malproksimaj nuboj, sed ne rimarkis minacan larĝiĝon de la nuba strio. Enirinte en la ferdekdomon, la ŝipestro forte enspiris tabakan fumon, direktinte la ruĝan lumeton de la pipo al la vitro de la egalmezure balanciĝanta barometro. La hidrargo staris sur 28.3 kaj per sia rapida falado promesis tempeston. Woodget ree direktis sin al la ŝiprando, ĵetinte rigardon al la rudristo, per klara silueto konturiĝanta en flava lumo de la kompasujo
– Kiu estas ĉe la rudro? – nelaŭte demandis Woodget.
– Baker, sinjoro! – sonore respondis la matroso.
Tio sonis trankvilige por la ŝipestro. Baker estis sperta matroso, vojaĝinta jam en la ĉinia linio.
Woodget daŭrigis sian silentan promenon laŭ la ferdeko, observante la nuban arkon, kies okcidenta ekstremaĵo ĉiam pli etendiĝadis malantaŭ la klipero. La maro estis malheliĝanta, la ondoj perdis sian brilon, tamen la ĉielo komencis heliĝi. Unuaj sunaj radioj ekbrilis super la akvo, kaj samtempe nuboj dekstre kaj malantaŭe komencis densiĝi, krispiĝi ĉe la randoj kaj kurteni la ĉielon de malsupre, de la horizonto, per densa maso.
La ŝipestro vokis ĉiujn supren por refi la frontvelon kaj la frontan topvelon, kaj ankaŭ por fiksi la ĉefmaston kaj la postmaston. Unuaj skualoj tremigis la ŝipon. En ĥaoso de ŝprucoj, en akuta fajfo de vento «Cutty Sark» tremeradis, kliniĝante kaj plirapidiĝante. La ŝtormo turnadis sin ĉiam pli multe al la okcidento, ĝis transiris al tute poŭpa vento. Pezaj, malaltaj nuboj estingis la oriĝantan orienton, malleviĝante ĉiam pli sube, kaj, ŝajnis, estis gladantaj la pintojn de la minacaj ondegoj, horde atakintaj la kliperon.
La ŝipestro ordonis fiksi ĉiujn postvelojn, riskinte lasi plenan ĉeftopvelon, ĉiujn bramvelojn kaj bum-bramvelojn, esperinte al la bonega stabileco de «Cutty Sark». Li ne eraris. La ŝipo kuris per dekkvar-noda rapido tute trankvile, malgraŭ grandaj ondoj. Rudristoj ĉe la rudrorado laboris koncentrite, sed sen ajna streĉo. Woodget ankoraŭfoje konvinkiĝis, ke la multjarcenta sperto de ŝipkonstruado efektive realigis ĉion plej bonan en lia admirinda ŝipo.
La ŝtormo stabiliĝis en unu direkto. La klipero kuris tra la furiozanta oceano kvazaŭ sorĉita. Kolharaj akvaj montoj ŝveladis ĉirkaŭe, minacante dispremi la ŝipon per sia pezo, sed ne povis eĉ surverŝi la ferdekon, kovratan nur de ŝprucoj. Grizaj hirtaj nuboj kun grandega rapido kuris laŭ la ĉielo, antaŭante «Cutty Sark»-on.
La videblo reduktiĝis. La oceano ne plu ŝajnis senlima kaj iĝis simila al malgranda lago, fermita en plumbaj muroj de nuboj kaj sulkigita de gigantaj ondoj. Maldekstre komencis leviĝi ondego de nemezurebla alto. Malhela sinistra abismo profundiĝis ĉe ĝia bazo. La ondego kreskis, proksimiĝis, akriĝis. Jen jam tute ekpendis super la ferdeko de «Cutty Sark» ĝia kresto, volviĝanta internen. Dum ono de sekundo la klipero ekflugis sur ĝin, malpeza kaj certa. La monstro malaperis, subpuŝinte la poŭpon per sia lasta elspiro. La sorĉistino Nan dancis sur la ondoj, kaj la premanta forto de la tempesto havis nenian potencon super ŝi.
La tuta ŝipanaro de la klipero estis kaptita de la aŭdaca kuraĝo, kiun naskas en homoj tempesto, se ili estas plene certaj pri sia sekureco. La sentema orelo de la ŝipestro kaptis tra la muĝo de la uragano fragmentojn de kanto – la matrosoj plengorĝe kriegis ian antikvan piratan kanteton, kaj la ferdekestroj, blasfemante, postuladis silenton. Woodget ordonis al la unua subestro ne malpligrandigi la velaron.
– Nia belulino portas ilin tute facile, – aldonis la ŝipestro, ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la furiozantan maron kaj foriris en sian kajuton.
Ankoraŭ ne vekiĝinte plene, Woodget komprenis, ke li longe dormis, kaj salte ekstaris.
Sur la ferdeko lin salutis la juna dua subestro:
– Ĉio estas bonega, sinjoro! Kaj vi dormis glore!
– Mi nur ne scias, por kies gloro! – grumblis Woodget, mirante, ke li tradormis unu kaj duonon da vaĉo.
– Certe, por gloro de nia «Cutty»! – admire ekkriis la juna maristo.
La ŝipestro konsente kapjesis, atente ĉirkaŭrigardante la ĉielon kaj la maron.
La ondoj ruliĝis pli glate, kaj tavoloj de nuboj estis leviĝantaj pli alte. La vento ankoraŭ hurlis kaj zumis super la ferdeko, kiam en la ĉielo okazis subita kaj akra ŝanĝo. Kvazaŭ giganta tranĉilo distranĉis la dikan nuban kovrilon de unu ĝis la alia rando de la horizonto. La griza kurteno, ŝirminta la vastaĵon de la oceano, disrampis, forirante al la nordo kaj al la sudo. La tranĉaĵo en nuboj malfermis puran ĉielon, jam iomete malheliĝantan antaŭ vespero, kaj metis sur la supraĵo de la maro larĝan, helan vojon.
La senmezura griza flugilo de malaltaj nuboj norde estis malrapide foriranta en malhelan foron.
Subite el tie aperis ŝipo. Forte kliniĝinte, ĝi kuris sur la furiozanta maro kun sama nekaptebla kaj neklarigebla facileco, kiel «Cutty» mem. La tempesto kvietiĝis, sed la vento, turniĝinta al la sudo, estis ankoraŭ tre freŝa, eĉ forta. La renkonta klipero iris preskaŭ ortvente. Krom la ĉefaj veloj, la ŝipo portis ĉiujn stajvelojn kaj eĉ du flankvelojn. Retenante la spiron, la maristoj observis la ŝipon, kaj ĵaluza sento ekkaptis ilin. La klipero kuris sur la maro eĉ pli rapide, ol ilia ŝipo. Ĝi pasis malproksime, jam malforte distingebla en la malheliĝanta ĉielo, doninte nenian signalon, aŭ, eble, ĝiaj signaloj jam estis nedistingeblaj.
– Tio estas «Termopiloj», nur «Termopiloj»! – ravite ekkriis unu el la matrosoj, plurfoje renkontinta la konkuranton de «Cutty Sark» en la ĉinaj akvoj.
Ŝipestro Woodget ankaŭ mem instinkte komprenis, ke tio povis esti nur la dua klipero. Io simila al «Cutty» estis en tuta maniero de la ŝipo; sama mirinda konformeco de ĉiuj proporcioj de la korpo, la mastaro kaj la velaro, admiriganta nespertajn pasaĝerojn.
Mordinte la lipon, Woodget ordonis aldoni velojn. Por «Cutty» la vento estis flankpoŭpa – la plej bona por velŝipo. Salte pligrandiginte la rapidon, la ŝipo ekkuris sur ondoj. Baldaŭ sonoroj de la logo proklamis dek sep nodojn. Sed la vento estis malfortiĝanta, eblis riski, kaj Woodget ordonis starigi ĉiujn stajajn kaj flankajn velojn – la tutan ekstran velaron de la ŝipo. Tri mil tricent kvindek kvadrataj metroj da veltolo base ekzumis, ŝvelis per gigantaj blankaj vicoj.
– Dek ok nodoj! – ekkriegis la subestro, konfuziĝis, ruĝiĝis, sed, renkontinte kunsentan rigardon de sia ŝipestro, ree rektigis sin.
Kelkaj novaj ŝipanoj ne deziris kredi. Sed la vento blovis nun glate, milde siblis kaj plaŭdis la akvo sub la pruo, kaj la rapido de la klipero restis la sama. Nur sonoroj de la logo markadis mejlon post mejlo kaj venke kantis ŝnuregoj de la nemovebla rigilaro. Kaj ĉiu maristo el la ŝipanaro de «Cutty Sark» sentis sin heredanto de antaŭaj venkintoj de maroj, metintaj novajn vojojn laŭ minacaj senfinaj oceanoj, en kiuj ajna ŝipo perdiĝadis kiel mizera sablero. La sorto distingigis kaj levis ilin: ili vojaĝas sur la plej bona ŝipo de la mondo! Se nur ne «Termopiloj»! Tamen, eble, tio estas eĉ bona, ke da ili – ŝipoj-albatrosoj – estas du. Estos kun kiu konkuri, elprovi la fortojn!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.