La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Honoro de ŝipestro Dowman

En la 1922-a jaro mi estis sendita en Brition kaj Usonon por aĉeto de konvena velŝipo. Necesis bona, adaptita al longaj vojaĝoj lerna ŝipo: preparitaj junaj maristoj necesis por la restariĝanta ekonomio de nia lando.

Grandegaj usonaj malmultekostaj skunoj ne taŭgis. Skuno, tio estas ŝipo kun oblikvaj veloj, estas simpla en laboro, ĝi ideale boardas kaj estas neanstataŭigebla en vojaĝoj en internaj maroj kaj arkipelagoj. Sed ĉe poŭpventoj kaj ĉe grandaj ondoj skuno estas danĝera – ĝi estas tre jorema. Por la oceano necesas ŝipo kun rekta velaro. Tial mi celis al la mastbarko «Potosi», kiu antaŭnelonge transiris al linioj Eŭropo – Suda Ameriko.

Interŝanĝinte telegramojn kun la posedantoj de la ŝipo kaj la ŝipestro, mi eksciis, ke mi povas renkonti la ŝipon en Falmouth. Jen kial en aŭtunaj malhelaj tagoj de la 1922-a jaro mi trafis en tiun britan havenon, ŝatatan de velŝipoj de ĉiuj landoj pro ĝia facila atingebleco.

Ĝibetiĝante pro penetranta humideco, mi direktis min laŭ malsekaj platoj de nekonataj stratoj al la maro. Ĉirkaŭirinte iajn longajn fumokovritajn konstruaĵojn el ruĝa briko, mi tuj ekvidis la havenon. Abundo da mastoj kvazaŭ kontraŭdiris al la diroj pri mortado de la vela arto, sed mi sciis, ke tiu impreso estas trompa.

Plej multaj mastoj apartenis al malpezaj fiŝistaj skunoj aŭ al vel-motoraj boatoj, neniam eĉ flarintaj oceanajn vastaĵojn. Nur du-tri vere plenmastaj ŝipoj staris en la haveno, kaj sur tiu ĝenerala fono rimarkinde elstaris svelta mastaro de la fama mastbarko. Kvar altegaj mastoj dominis super tuta densa kaj malalta arbaro de la apudborda etularo. Kvar mastoj, malantaŭe estis la kvina – seka postmasto. Jes, evidente, tio estis «Potosi».

La haveno estis malplena. Verŝajne, la aĉa vetero dispelis maristojn al komfortaj lokoj, sufiĉe multaj en Falmouth. Masivaj verdiĝintaj ŝtonoj de la kajo en la meza parto de la haveno brilis pro akvo, gutanta el la aero; varfoj sur palisegoj kaj pontetoj mukiĝis pro humido. Akra vento, griza ĉielo kaj verd-grizaj ondoj, ŝprucantaj per ŝaŭmo, fortaj, vigligaj odoroj de maro, gudro kaj malsekaj kanabaj ŝnuroj tute ne kaŭzis ĉe mi depriman humoron, kiel fojfoje okazas al urbanoj dum tia vetero. Male, la kurteno de malvarma pluvo estis vokanta agrablajn revojn pri malproksima brilanta suda maro, kaj kiel reala garantio de la eblo eliri tra la aŭtuna nebulo en la vastan kaj varman mondon altis la potencaj mastoj de «Potosi».

Ni, maristoj, estas ne tre postulemaj al vivkondiĉoj sur sekaĵo simple tial, ke eĉ la plej aĉaj lokoj por ni estas provizoraj: pasos kelkaj tagoj – kaj estos nova vojaĝo, nova ŝanĝo.

Admire rigardinte la grandegan mastbarkon, puran, prizorgitan, kaj sufiĉe frostiĝinte, mi direktis min en malgrandan gastejon, kie mi devis renkontiĝi kun la ŝipestro de «Potosi». Mi trovis la malserenan dandon sur honora loko, ĉe kameno en la manĝoĉambro. Spite al la unua impreso, ni rapide amikiĝis. La ŝipestro multe vojaĝis, estis tre klera. Kune kun tiuj trajtoj la kapablo sprite taksi eventojn kaj la infekta humuro faris la ŝipestron agrabla konversacianto. Mi interkonsentis pri detala pririgardo de lia ŝipo kaj ricevis ĉiujn necesajn anticipajn informojn.

Fininte la aferan parton, la ŝipestro invitis min vespermanĝi kune. En longa konversacio li konfesis, ke li ĝojas pri la tiom alta prezo, difinita de la kompanio por lia ŝipo.

– Se oni vendos mian «Potosi», mi apenaŭ trovos velŝipon laŭ mia gusto: tro malmulte restis da veraj ŝipoj. Necesos transiri al vaporŝipo. – Kaj la ŝipestro per bona gluto hastis mildigi la ĉagrenon, speguliĝintan sur lia vizaĝo. – Mi ne komprenas, por kio vi pagu grandan monon por famaĵo, kiun malmultaj aprezos? Kontraŭ tiu monsumo vi du velŝipojn aĉetos, eble nur kun malgranda riparo, kaj bonan mar-kuranton vi ja ne bezonas. Kiam vi komencos ĉirkaŭmondajn vojaĝojn, tiam estos alia afero.

Iomete ĉagrenita, mi agnoskis, ke la ŝipestro pravas. Kaj tiu, tute amikece preminte mian manon, promesis helpi, se la afero malsukcesos, pri trovo de pli malmultekosta, sed sufiĉe bona ŝipo.

Ĉiel ajn, la intertraktoj de mia estraro kun la kompanio – mastro de «Potosi» – iris laŭ sia ordo, kaj mi devis plenumi mian laboron. Dum sekvaj du tagoj mi ĉirkaŭgrimpis la tutan mastbarkon, de la kilsono ĝis la topmastoj, kaj povis nur konfirmi la antaŭe aŭditajn taksojn: la aĉeto estus bonega. Mi sendis necesajn telegramojn kaj restis atendi la decidon.

La vetero estis malpliboniĝanta, kaj finfine estis ricevita ŝtorma averto. Oni atendis minacan tempeston. Fiŝistaj ŝipoj hastis kaŝiĝi en la haveno.

Fortega okcidenta ŝtormo venis en la sekva nokto. La suno ne aperadis dum kvar tagoj, uragana vento miksadis salan akvan polvon kun torentoj de pluvego. En la haveno bruis grincado de ankraj ĉenoj, ŝrikado de frotanta fero kaj lignaj traboj, knarado de mastoj de sennombraj fiŝistaj ŝipoj. La tempesto enpelis en la golfeton kelkajn grandajn ŝipojn, inklude du vaporŝipojn.

En la kvina diurno venis hela kaj venta vetero. Mi adiaŭis al «Potosi». La mastbarko disvolvis siajn velojn kaj foriris suden, al Rio-de-Ĵanejro, kie en golfeto Gaunabara altis bizara monto – la Sukera Kapo. Post tri jaroj, en la 1925-a jaro, «Potosi» pereis ĉe la samaj sudamerikaj bordoj – ekbrulis kargo da karbo. La skeleto kaj la rompitaj mastoj de la belega mastbarko ankoraŭ dum kelkaj jaroj estis videblaj sur la malprofundaĵo, kie la ŝipestro dronigis la brulantan ŝipon.

Mi longe sekvis per binoklo la forirantan belan ŝipon, akompanante ĝin sur trenŝipo. Kiel ĉiam, resti sur la bordo iĝis iom malgaje kaj solece. Kaj vespere, revenante en la gastejon, mi eniris en restoracion, plaĉintan al mi per sia antikva nomo, por distriĝi per glaseto da vino kaj babili kun maristoj. Enirinte en malaltan vastan halon, tegitan per malhela ligno, mi miris pri neordinara multhomeco. En la dekstra fako, inter la verŝotablo kaj grandega kameno, la tabloj estis kunŝovitaj, kaj ĉe ili kunsidis kompanio da maljunaj maristoj, ekscititaj pro io. Dum mi ĉirkaŭrigardadis, serĉante lokon, min vokis ŝipestro, kun kiu mi konatiĝis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.

– Venu ĉi tien, kara ŝipestro!.. Sinjoroj, mi ĝojas prezenti al vi rusan ŝipestron. Nun en nia kunveno estas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj marvojaĝantaj nacioj. Mankas italoj kaj ankoraŭ japanoj.

Salutaj ekkrioj aŭdiĝis ĉe mia apero, kaj mi mallevis min sur kverkan seĝon, afable starigitan al mi.

– Mi jam sendis homon al la maljuna Woodget – ĝia lasta ŝipestro. La maljunulo estas ankoraŭ tute fortika, baldaŭ estos ĉi tie, – per tondra voĉo sciigis al la kunveno masiva maristo.

Por sekundo venis silento, kaj mi hastis ekscii, en kio estas la afero.

– Nu jen! – ekkriis grizbarba maristo kun gajaj bluaj okuloj. – Ĉu vi ne aŭdis, ke hodiaŭ en nian havenon venis «Cutty Sark»? Aŭ vi ne scias, kio estas tio? – suspekteme ĉirkaŭrigardis li min.

Ĉiuj kapoj turniĝis al mi.

– Mi aŭdis pri la fama klipero, – trankvile respondis mi. – Sed ĉu tio povas esti: ja ĝi, ŝajne, estas tro antaŭlonge konstruita?

– En la 1869-a jaro fare de Scott kaj Linton, – konfirmis mia interparolanto. – Kaj ĝi iradas jam, sekve, dum kvindek tri jaroj. Sed – vi povas kredi al mi – la ŝipo estas kiel botelo, estas nenia liko.

– Pardonu, – interrompis mi la admiran parolon. – Sed kiel mi nenion rimarkis? Mi ĵus venis el la haveno kaj ne vidis kliperon. Nur aldoniĝis ia malpura, aĉe farbita skunbarko, verŝajne hispana, kaj estas neniu klipero.

Ĥora ridego superis miajn vortojn. La oratoro eĉ saltis kaj gaje kriegis:

– Ja tiu skunbarko ĝuste estas «Cutty Sark»! Kiel do vi, maristo, ne rekonis?

Sed mi jam rekonsciiĝis de la konfuzo:

– En la haveno mi hodiaŭ estis ne sen laboro kaj ne havis tempon pririgardi ĝin proksime. De malproksime mi rigardis al la veloj – skunbarko, kaj eĉ neprizorgita, malpura... Plu mi ne interesiĝis.

– Nu, certe, – paceme enmiksiĝis giganta maristo, malbone parolanta angle, verŝajne norvego. – Tiuj azenoj tiel kotigis la ŝipon! Kaj por ke la koto ne estu tiom videbla, farbis ĝin laŭ sia stulta gusto, kiel foiran budon.

– Nun ĉio iĝis komprenebla. Tamen, kiom mi komprenis, vi ion intencas entrepreni, ĉu? – turnis mi min al la maristo, preninta sur sin la rolon de prezidanto de la improvizita kunsido.

Ĥoro da unusilabaj ekkrioj, precipe de ironia tono, eksonis kaj eksilentis. La vizaĝo de la maristo-prezidanto iĝis malmola, la kvadrataj makzeloj eĉ pli elstariĝis.

– Kion ni povas «entrepreni», laŭ via esprimo, sinjoro? – respondis li per duondemando-duonaserto. – Ni jam delonge sidas ĉi tie, sed nenion sukcesis elpensi. Se ni havus multan monon... Nu, por kio paroli pri tio! Eĉ se ni povus kune aĉeti «Cutty Sark»-on, do kion ni farus kun ĝi? Ĉu putrigus ĉe eterna ankro?...

– Sed ekzistas ja maraj kluboj, inĝenieraj societoj, – kontraŭdiris mi. – Kiu, se ne ili, konservu la lastan, la plej bonan verkon de la velŝipa epoko?

– Ha, – malestime ĵetis la maristo, – en kluboj oni nur ĉiajn rekordojn faras! Ĉu vi ne scias? Kaj societoj tiuj havas nek monon, nek aŭtoritaton. Delonge ja pri «Cutty Sark» iras diroj, sed post la milito ĉiuj forgesis ĝin. Nu, ni sciigis al la maljuna Woodget. Li rigardu – al li, verŝajne, agrable estos revidi la kliperon. Tian ŝipon, samkiel la unuan amon, ne eblas forgesi. Jen ĉio, kion ni povas fari, kaj ankoraŭ babiladi pri la pasintaj tagoj dum drinkado, ĝuste kion ni nun faras... Kaj vi nin opiniis entreprenistoj, ĉu? – indignis la maljuna ŝipestro.

Mi eksilentis. Ja kion ĉi tie eblis diri!

Tiutempe en la ĉambron eniris alta, pala, maldika homo, vestita, kiel multaj el la ĉeestantoj, en nigran veston, kontrastigantan liajn densajn arĝentajn harojn.

– Ŝipestro Dowman, nur vi ne sufiĉis! Se venos Woodget, do kolektiĝos ĉiuj adorantoj de «Cutty»... Ĉu vi jam vidis ĝin?

– Ne nur vidis, sed eĉ estis sur la ferdeko, parolis kun la ŝipestro.

– Por kio?

Malforta rideto eklumis sur la vizaĝo de Dowman.

– Unuafoje dum la tuta sia glora servo «Cutty» averiis. La mastingoj malfortiĝis, juntoj de la ferdeko disiras. La ŝipestro-portugalo estas timigita de la ŝtormo, opinias, ke li apenaŭ saviĝis, kaŝiĝinte en Falmouth, kaj pensas, ke la ŝipo disfalas... Unuvorte, mi aĉetis «Cutty»-n!

Sekvis nekredebla bruo de triumfo: la severaj maraj veteranoj frapadis per la pugnoj kaj piedoj, plaŭdfrapadis unu la alian al la dorsoj, interŝanĝadis fortegajn manpremojn, kriadis «hu ra» per teruraj voĉoj.

– Hej, ni drinku je la sano de ŝipestro Dowman! – ekkriegis la gvidanto de la kunsido. – Je la sano de la maristo, kiu faris por honoro de Britio pli, ol orgojlaj aristokratoj aŭ monsakuloj!

– Wilfred, – turnis sin al Dowman iu maristo, ĝis nun silentinta, – kiel vi sukcesis tion fari?

Dowman ree feliĉe subridis:

– Mi veturis al sinjorino Dowman, konsiliĝis kun ŝi. Ni ambaŭ estas jam iom maljunaj, infanojn kaj parencojn ne havas... Kion ni bezonas? Nia domo estas nemalbona, kaj ni ricevis malgrandan heredaĵon. Nu, kaj jen ni decidis: se la prezo estos eltenebla – ni aĉetu. Restaŭri la ŝipon helpos amikoj. Ion ni mem kolektos, lernantoj laboros por riparo... Estas feliĉo, ke la ŝipestro kaj la ŝipmastro delonge deziris liberiĝi de «Cutty», – ĝi estas malprofita en malmultekostaj frajtoj kun nia karbo!

La ŝipestro Dowman eksilentis, kaj preskaŭ sankta silento ekregis en la prifumita halo. Dowman silentis iom, bruligis la pipon kaj pensis voĉe:

– Jen, efektiviĝis la revo... Ekde la juneco aŭdis mi pri la du perloj de nia floto: «Termopiloj» kaj «Cutty Sark». Jam kiel ŝipestro mi transiris al aŭstraliaj linioj, kaj foje «Cutty Sark» min antaŭis. Mi sur mia ŝipo apenaŭ rampis ĉe facila venteto. Subite aperis tiu belulino. Sur peza ondetaro ĝi iras, kiel dancas, eĉ la flankveloj ne estas starigitaj, sed ĝi ok nodojn faras, jes... certe ne malpli ol sep. Kiel blanka albatroso ĝi preterflugis, ludante, kvankam mia «Flying Spear» («Fluganta Lanco») estis ne la plej malbona el la aŭstraliaj poŝtaj ŝipoj! Rememoris mi, kiel fanfaronis en Melburno drinkinta matroso (li servis sur «Cutty»): «Ni, – diris li pri la ŝipanaro de “Cutty Sark”, – ĵuras per la kapo: neniu iam ajn ĝin antaŭos, nur eble albatroso!»

Ekde tiam firmiĝis en mi la revo: dum almenaŭ unu marvojaĝo estri sur «Cutty», en la propraj manoj senti tian kliperon. Sed kiu el bonaj ŝipestroj forlasos tian ŝipon? Woodget estris ĝin, ekde kiam li ricevis ĝin post la ĉina linio, ĝis la fino, ĝis oni ĝin vendis. Kaj mi perdis spurojn de «Cutty». Kaj nun, estas strange pensi, mi estas la mastro de «Cutty Sark». Mi estas la mastro de «Cutty Sark»... – malrapide ripetis Dowman. – Mi ne kredos, antaŭ ol mi eliros sur ĝi en la maron!

– Kiam do oni fordonos al vi la ŝipon, sinjoro? – respekte demandis mi.

– Jen ĝi foriros en Lisbonon, en la lastan vojaĝon. Dum oni ordigos la dokumentojn, pasos ne malpli ol duonjaro. Nu, ĉiel ajn, sed ĝis la aŭtuno ekstaros «Cutty» sub la Ruĝan Flagon, kiel en la bona malnova tempo!

En la sekva tago, kiam mi intencis pririgardi «Cutty Sark»-on, mi ricevis telegramon de mia estraro kun ordono prokrasti la aferon pri aĉeto de «Potosi», kaj viziti ankoraŭ du britajn havenojn kaj poste Ŝerburgon en Francio, kie troviĝis aliaj grandaj velŝipoj. Mi en la sama tago forlasis Falmouth-on. Kaj per tio finiĝis mia unua konatiĝo kun la fama klipero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.