La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
NOVELOJAŭtoro: Ivan Efremov |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La ŝipestro eksilentis kaj atente ĉirkaŭrigardis siajn aŭskultantojn, kvazaŭ gvatante sur la vizaĝoj enuon aŭ lacon. Restinte kontenta, li tuse purigis la gorĝon, trinkis pokalon da vino, ekfumis kaj daŭrigis:
– Post dek sep jaroj, en la 1939-a jaro, mi denove trafis al Falmouth. Forte senteblis odoro de milito eĉ en tiu fora vela haveno. Al mi fortunis renkonti konaton – el tiuj, kiuj partoprenis en la marista kunveno pri «Cutty Sark». Mi, certe, demandis lin pri la klipero kaj pri la brava ŝipmastro – ŝipestro Dowman.
– Li mortis en la pasinta jaro, – respondis mia konato. – Kaj «Cutty» ĉi tie ne estas. La vidvino de la mortinto donacis la ŝipon – efektive, por kio ŝi ĝin bezonas? – al Tamiza marista lernejo en Grenviĉo. Dum vivis Dowman, li poiomete restarigis al «Cutty Sark» la originalan mastaron. Li longe kolektadis po pecetoj lignon, veltolon, ŝnurojn kaj monon. Antaŭ la morto Dowman sukcesis eliri sur la klipero en la oceanon, al Acoroj... Ĉu vi memoras, kiel li revis estri sur «Cutty Sark»? – La maristo enpensiĝis kaj daŭrigis: – Dowman-on sepultis la tuta Falmouth, eĉ el Londono oni alveturis. En la sama pasinta jaro oni invitis Woodget-on. Kaj kun li sur la ferdeko «Cutty» ekiris ĉirkaŭ Britio el Falmouth en Tamizon, el kie ĝi antaŭ sepdek jaroj ekiris en sian unuan vojaĝon en Ĉinion. Nun «Cutty» servas kiel akcesora lerna ŝipo por maraj kadetoj. La ŝipo estas konserviĝinta kaj fortika... kvankam estas ne en muzeo, kiel ni tiam pensis.
– Mi komprenas, – singarde diris mi. – Nun en Britio estas pli gravaj aferoj, ol muzeo... Sed ĉu ankoraŭ estas viva Woodget? Kiom da jaroj do aĝas la maljunulo?
– Mi ne scias, multe. Ne nur viva, sed eĉ sana, ne malpli bona, ol lia ŝipo. Li fosadas en la ĝardeno, akvumas rozojn... Interalie, ĉu vi deziras viziti lin?
Mi kun ĝojo konsentis.
Certe, la maljunulo estis «fortika» nur relative. La kaduka restaĵo de la vela floto per nenio similis al la kuraĝa ŝipestro-konkuristo, gloriginta Brition sur maraj vojoj. Sed vigleco de la menso kaj bonega memoro ne forlasis ŝipestron Richard Woodget.
Mi gastis ĉe li dum du tagoj – ĝis lundo. Sabate vespere alveturis la filo de la ŝipestro, same Dick, kaj lia kamarado Irwing. Ili ambaŭ iam servis kiel lernantoj sur «Cutty Sark», kaj nun mem estris ŝipojn, kvankam ne tiom famajn, kaj eĉ vaporajn. Min profunde kortuŝis la tenero, kun kiu ambaŭ tiuj jam ne tre junaj maristoj rilatis al la maljuna Woodget.
Ni longe sidis sur teraso kun disŝoveblaj – japanmaniere – muroj. De la malproksime bruanta maro rampis vicoj da larmemaj nuboj. Frostigitajn malfruajn rozojn arĝentigis eta pluvo, kaj senhelpaj petaloj kovris la malheliĝintan teron. Sed varmega teo estis forta, kaj la konversacion varmigis karaj rememoroj pri la persista juneco kun ĝia eterna atendo de eksterordinaraĵoj.
Aldonate de la filo kaj Irwing, la maljuna Woodget rakontis al mi la historion de sia ŝipo. Malfeliĉe, mi nenion registris tiam, esperante al la memoro, sed ĝi post la malsano komencis difektiĝi... Nur antaŭnelonge mi kuraĝis skribi ĉion, kion mi sukcesis rememori. Rezultis io simila al malgranda novelo, kaj iam mi legos ĝin al vi.
Sed prokrasti la legon de la novelo ŝipestro Liĥtanov ne sukcesis. La entuziasmigitaj gastoj postulis de la jubileulo «elmeti ĉion, kaj tuj». Li kapitulacis, alportis staplon da ĉirkaŭskribitaj folioj kaj, kiel ĉiu vera maristo, malestimante okulvitrojn, legis ilin al ni, tenante antaŭ si en la etendita mano.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.