La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Afaneor, filino de Aĥarĥellen

La flamo de la mizera bivakfajro flagris. La grandega ebenaĵo – reg Amadror, priblovita, ŝajne, ĝis la lasta polvero, tamen estis donanta al la vento sufiĉe da sablo, por malbonigi la modestan vespermanĝon. La malgranda tendaro de geologoj alpremiĝis al la deklivoj de sablaj montetoj ĉe la rando de la sekiĝinta fluejo – uedo. Delikate susuradis, kantante sonoran kaj malgajan kanton, tufoj da seka drino – malmola gramineo de Saharo. Laŭ la deklivoj de la duno kun rimarkebla brueto ŝutiĝadis sablo, miksita kun kristaletoj de gipso. Ses homoj sterniĝis ĉirkaŭ la fajro en samaj pozoj, ŝirminte la vizaĝojn kontraŭ la vento per ringo el la manoj. Nur unu, envolvita en larĝajn faldojn de la malhela vestaĵo, kuŝis sur la ventro en libera pozo, alte apoginte la kapon, kaj rigardis ne palpebrumante en malhelan foron super la fajro. Rebriloj de la malforta flamo dancis en liaj grandaj malhelaj okuloj, apenaŭ distingeblaj sub la kovrotuko, surŝovita sur la frunton kaj kovranta la buŝon. La maldika mano kun longaj fingroj estis pigre fingrumanta agrafojn de la sela sako, submetita sub la kapon. La alia mano estis neglekte tenanta cigaredon de plej bona speco.

– Tiressuen! – vokis lin malalta, diketa viro en kakia ĉemizo kaj pantaloneto. – Ĉu estos vento nokte? Ĉu necesas starigi la tendojn?

– Ne necesas, kapitano, – respondis Tiressuen, – la vento kvietiĝos post horo.

La kapitano eligis kontentan «hm» kaj klakis per la cigaredujo.

– Kial ci estas tiel certa? – demandis junulo, kuŝanta apude, levante la angulecajn brovojn kaj mallarĝigante pro polvo la palbluajn okulojn.

– Drino adiaŭas venton, – respondis, ne turnante la kapon, Tiressuen, – ĝi kantas pli densan tonon. Aŭskultu mem!

La junulo levetiĝis kaj laŭte turnis sin al la kapitano, transirinte de la araba lingvo al la franca:

– Mi ne povas kredi, ke tiu orgojla diablo vere pravas! Li estas tro certa kaj rapide trovas respondon al ĉio...

– Gardu vin, Michel, la tuarego scias nian lingvon!

– Tute ne! Li parolas kun ni nur en la araba aŭ en sia terura Tamaŝeko.

– Tuarego sen ekstrema neceso ne parolos en lingvo, kiun li malbone posedas. Fieron kaj sinĝenemon de tiuj idoj de dezerto necesas kompreni, – rapide respondis la kapitano, ĵetante oblikvajn rigardojn al la senmova, kiel malhelblua statuo, tuarego. – Nia gvidisto finis elementan lernejon en Tidikelto kaj sendube scias la francan. La novaj influoj tuŝis lin – vidu, li fumas cigaredojn kaj ne kunportas la eternajn lancon kaj ŝildon. Sed kio koncernas Centran Saharon, do al ni tre fortunis. Por serĉa ekspedicio tia gvidisto estas trezoro! Scianta la tutan landon kaj multe irinta kun ekspedicioj – sekve, komprenanta, kie povas iri aŭtoj...

– Mi ne povas kredi, ke tian di-damnitan landon eblas memori en ĉiuj detaloj, mortige monotonaj...

– Nur por via vidpunkto, Michel, sed ne por tiu de la sahara nomado, kaj eĉ ne por la mia. Ĉi tie la sorto de ĉiu vojaĝanto kaj karavano ĉiam dependas de precizeco de sekvado laŭ la itinero. Tamen, faru elprovon, konvinkiĝu.

– Kiamaniere?

– Piku per la fingro hazardan lokon de la mapo kaj demandu pri ĝi de Tiressuen.

– Ha! Interese! Mi tuj faros! – La junulo ekiris al la aŭto, kies silueto morne nigris iom malproksime, kaj revenis kun leda sako.

La kuŝintoj ĉe la fajro eksidis, submetinte sub sin la krucitajn krurojn.

– Tiressuen, ĉu mi povas cin demandi? – flate komencis en la araba Michel, alpremante la montrofingron al malklara interplektaĵo de horizontaloj, dum alia geologo prilumis per poŝlampo.

– Demandu, mi respondos, – ne ŝanĝante la pozon, konsentis la tuarego, – se mi povos.

– Ĉu ci estis en Anaharo?

– Estis.

– Ĉu ci konas tie monton Issedifen?

– Monto Issedifen tie ne ekzistas, – trankvile diris Tiressuen, – estas monto Isadifen kontraŭ adrar Nezubir, en la centro de Anaharo, kaj estas gurd Issedifen pli sude, en Hoggar, sude de adrar Tenĝiĝ...

Konsterniĝinta Michel ekvidis larĝajn ridetojn de siaj kamaradoj kaj ruĝiĝis pro neklarigebla kolero.

– Kaj plu? – balbutis li.

– Ĉu plu suden? – redemandis la tuarego. – Tie estos larĝa tassili...

– Kiu tassili?

Tassili Tin-Eggole.

– Ĉu ci ankaŭ tie estis?

– Estis, antaŭ ses jaroj. Kun profesoro Ka-Po-Re... – Tiressuen eksilentis kaj rigidiĝis, fiksaŭskultante.

La francaj vojaĝantoj sekvis lian ekzemplon.

– Motoro, – la unua rompis la silenton Michel.

Trans la nigra tranĉo de la malalta plataĵo norde disverŝiĝis nebula nubeto de lumo, ĝi iĝis pli hela kaj transformiĝis en du faskojn de flavaj radioj, ŝprucintaj al la stela ĉielo. La aŭto estis leviĝanta laŭ la kruta norda deklivo de la altebenaĵo. Ankoraŭ kelkaj minutoj – kaj la obtuza murmurado de la motoro iĝis sonora tondro. La radioj de la lumĵetiloj trakuris super la kapoj de la atendantoj, ĵetiĝis malsupren kaj per blindiga makulo trabatis la mallumon. Grandega blanka kamiono, hurlante per la transmisiilo kaj malpeze ŝanceliĝante, surrampis sur la tuberajn sablojn, ĉirkaŭantajn la tendaron. Ĝi haltis je kvindek paŝoj for de la fajro, elspirante ardon de la laca motoro, odoron de varmega oleo kaj kaŭĉuko. En la vasta stirejo ekbrilis malhela lumo. El tie, lace tirante sin, elgrimpis tri homoj. La plej alta kaj korpulenta el ili vigle ekpaŝis al la fajro, kaj al li direktis sin la kapitano.

– Kiu estas tio? – dum irado demandis lin Michel.

– Arĥeologo, profesoro Vanedge, kiu ja povas esti alia! – duonvoĉe grumblis la kapitano.

– Ĉu tiu, kiun ni atendis?

– Diablo vin prenu, certe! Diru al Jacques, ke li preparu la radistacion. Por sciigi pri la renkontiĝo de niaj taĉmentoj... Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro profesoro!.

– Kaj mi eĉ pli! – laŭte kaj gaje deklaris la arĥeologo. – Rondirante en la labirinto de la tassili, mi timis ne trovi vin. Sed vi troviĝis ĝuste en la punkto, indikita sur la mapo...

– Ni estas kun Tiressuen.

– Tio estas tre grava. Ĉu vi traktis kun li... anticipe?

– Ne, mi atendis vian alvenon. Ni ankoraŭ havas tempon. Ĉu vi deziras vespermanĝi? Sed la akvo estas malbona...

– Dankon, ni manĝis antaŭ tri horoj. Mi povas regali vin per malvarma sodakvo aŭ limonado. Hodiaŭ el la hotelo de sinjoro Blaise!

– Ho, vi estas sendito de la ĉielo!

– Nur de la Sahara esplora komitato!

La altkreska radiisto Jacques estis klopodanta ĉe la radistacio, instalinte sin sur larĝa plato de sabloŝtono, duone mergita en la fundon de la uedo. Diverslingva parolado, krakado, momente ŝiriĝantaj muzikaj akordoj – la tuta tumulto de la etero, penetrita de dekmiloj da elsendoj, en la severa dezerta silento, obtuzigite de lozaj deklivoj de la seka fluejo, ŝajnis mizera. La bivakfajron atingadis nur malklara bruo. La profesoro kaj la kapitano nelaŭte konversaciis, la venintoj kun la arĥeologo estis rakontantaj novaĵojn. La tuarego etendis sian longan korpon malproksime de la francoj kaj, profunde enpensiĝinte, nehaste fumis, liberiĝinte de la vizaĝa kovrotuko kaj alportante al la buŝo la cigaredon per glataj movoj de la brako, nudigita ĝis la ŝultro. Ŝtona braceleto estis ĉirkaŭanta la brakon super la kubuto – tributo al la tradicioj, antaŭe ĝi servis kiel defendo kontraŭ sabraj batoj.

– Estas interese, pri kio li povas pensi? – demandis Michel, rigardante al la gvidisto, kiam la novaĵoj kaj klaĉoj estis elĉerpitaj.

– Kial ci interesiĝas? – pigre respondis unu el la konversaciantoj. – Kiu scias, pri kio povas pensi tuarego!

– Li silentas, dum ni veturas, silentas en bivakoj. Sed ne dormas, eĉ ne dormetas – evidente, pensas pri io. Mi observas lin!

– Michel, vi havas strangan intereson al Tiressuen, – subite enmiksiĝis la kapitano. – Kaj, al mi ŝajnas, kun granda parto de malŝato. Atentu, ke la afero ne finiĝu per ia konflikto. Mi ne dezirus perdi... vin!

– Aĥ, tiele! – eksplodis Michel, sed retenis sin kaj, penante aspekti trankvila, aldonis: – Mi ĵuras, mia kapitano, ke mi nur scivolas. Mi unuafoje estas en Saharo, kaj tiu popolo interesas min: antaŭe famaj rabistoj, sklavposedantoj, parolantaj en la lingvo, sciata de neniu, kun la tifinaga skribo, kiun bone scias ĉe ili nur la virinoj. La virinoj ĉe ili estras en la gento, ili estas liberaj kaj ne fermitaj, kiel ĉe la ĉirkaŭantaj islamanoj. La tuaregoj loĝas en la koro mem de Saharo kaj, anstataŭ iĝi sovaĝuloj, akceptis sintenon en la maniero de nia aristokrataro – vidu, kiom da orgojlo estas en Tiressuen! Kaj ĉu vi memoras: tie, sude, estas aŭlimindenoj, tiel, ŝajne, nomiĝas tiu tribo. De ili, kiel de ĉiuj ĉi tie, oni forprenis la sklavojn, do ili – ha-ha! paŝtas siajn kaprojn mem, pelante ilin per siaj longaj glavoj. Ridinde! Kaj mi scivolas, pri kio ĉiam pensas nia gvidisto! Ĉu pri la edzino, forlasita ie en la dezerto, aŭ pri la iama libereco de rabado?

– Vi ne imagas, juna sinjoro, – subite diris altvoĉe la arĥeologo, – kian riĉan fantazion havas tiuj idoj de dezerto. En iliaj tendoj – cetere, ili havas ne arabajn pavilonojn, sed ledajn tendojn – vi aŭdos tian florkronon da fabeloj, legendoj, fabloj kaj proverboj, kiajn ne havas, verŝajne, ĉiuj aliaj nomadoj de la mondo, same nemalgrandaj fantaziuloj. Jen bona afero, se vi deziras servi al la scienco kaj famiĝi mem... Ellernu la lingvon de tuaregoj – Tamaŝekon kaj okupiĝu pri kolektado de tiu folkloro. Mi skribis al la Akademio de sciencoj, ke necesas senprokraste okupiĝi pri tiu afero – la tuaregoj, laŭ mi, baldaŭ malaperos, apartaj triboj jam nun nombras kelkdek homojn; ekzemple, kel-aĥnet-oj – da ili restis dudek tri homoj. Kaj por ĉiu proksimume po mil kvadrataj kilometroj da dezerto! Aŭ jen Tiressuen – li estas el la najbara kun ili tribo de tajtokoj, da ili estas ne pli ol cent homoj kune kun iliaj imradoj – io simila al vasaloj. Ili ne longe postvivos la dudekan jarcenton!

– Estu mi damnita, se mi iam ajn... – komencis Michel kaj eksilentis sub la malaproba rigardo de la sciencisto.

Tiressuen ne aŭskultis la babiladon de la malkvietaj kaj histeriemaj eŭropanoj.

Li pensis pri Afaneor kaj pri tio, kiel li faru por ŝi neeblaĵon. Afaneor estas la luno, la diino kun stranga potenco super la senfinaj vastaĵoj de la dezerto. La lokoj, konataj ekde la infaneco, iĝas iaj aliaj kun ŝia apero sur la ĉielo – ŝi proksimiĝas al la tero kaj kuniĝas kun ĝi. La malvarma lumo de la luno kuŝiĝas kiel kovrilo de mistero sur ajnan landon. Eĉ la senĝoja Tanezrufto ŝajnas arĝenta maro, kaj nigra karapaco de tenere iĝas fantoma trezorejo – neĉirkaŭrigardebla kuŝejo de arĝentaj pecetoj. Kaj Afaneor, la junulino, lia elektitino, same posedas nekompreneblan potencon super li, kiel la luno super la tero. En ŝia ĉeesto li ŝanĝiĝas, malkovrante en si senbridajn revojn, sonantajn kiel kantoj, turmentantaj per soifo de la belo, la soifo ne malpli akra, ol soifo sur vojo tra sabla tempesto.

Ĉu tiu nealta junulino estas sorĉistino? Ŝi devenas el la tribo de tubuoj, naskiĝis en suda Fezano, sed estis edukita de tuaregoj – de kolerema maljunulino de la potenca tribo de kel-aĝer-oj. Sude de Fezano, ne en sufokaj oazoj, sed inter malaltaj detruitaj rokoj kaj en montoj de Tibestio, loĝas la «homoj de ŝtonoj» – tubuoj, posteuloj de tre antikva popolo de garamantoj, al neniu obeintaj sorĉistoj kaj rajdistoj, kiujn timis kaj persiste ekstermadis la antikvaj romianoj kaj araboj. Ankaŭ la kel-aĝer-oj opinias sin posteuloj de la garamantoj, sed ĉe ili li neniam vidis tian haŭtkoloron, kiel ĉe Afaneor kaj ŝiaj samtribaninoj, – helan ruĝ-brunan kun karaktera metala rebrilo.

Tiressuen elprenis novan cigaredon kaj ĵetis oblikvan rigardon al siaj francaj kunvojaĝantoj, kiuj estis observantaj agojn de la radiisto, rapide frapanta voksignalojn per la telegraf-klavo. Antaŭ la mensa rigardo de la dezerta nomado, firme kaptanta eĉ etan detalon de lando, aperis la bildo de la unua renkontiĝo kun Afaneor.

Malproksime de multe trapasataj padoj kaj vojoj de la dezerto, en malmulte konata valo, staras ruinoj de antikva urbo. Sur la ŝtoneca ebenaĵo, ĉirkaŭita de montetoj, sulkigitaj de la vento, situas granda, tegita per ŝtono kvadrato, kadrita per blankaj platoj. Ĉe la norda flanko sur la platoj restis ok kolonoj el blanka ŝtono – altaj, neordinare sveltaj kaj belaj. Kelkaj kolonoj plu levas al la pala blindiga ĉielo siajn skulptitajn pintojn, similajn al disvolviĝantaj pintoj de junaj palmoj.

Ĉi tie, kie kunveturis por ahalo – muzika kunveno – najbaraj tuaregoj el la kel-aĝer-oj, okazis, ke ĉeestis ankaŭ li, la sola tajtoko.

En hela luna lumo inter la blanke lumantaj kolonoj instalis sin malhelaj envolvitaj figuroj de viroj – spektantoj kaj gastoj, ĉar la kunvenon estris virinoj, kaj ĝuste virinoj komencis la unuajn elpaŝojn. La patrino de Tiressuen konsilis al li ĉe ĉiu oportuna okazo vizitadi tiujn kunvenojn.

– Tiuj kantoj, muziko kaj dancoj unuigas kaj levas la virinojn, – diris ŝi, – kaj vin, virojn, instruas pri amo. Tuarega virino ne estas simpla, kaj, se ci deziras longan feliĉon, scipovu trakti ŝin, fari la kunan vivon kiel vi povos plej facila kaj... interesa. Ni, nomadoj, havas multe da libero, multe da tempo por revoj, fabeloj kaj kantoj. Kaj cia viv-amikino devas esti kamaradino en revoj, sed ne nur laborantino aŭ amoratino, kiel ĉe aliaj popoloj. Do vizitadu tiujn lernejojn de amo ĉie, kie ci estos!

Tiressuen, kiel ĉiu tuarego, kutimis obei la simplan kaj bonan saĝon de la patrino.

Virinoj – noblaj ihagareninoj, malriĉe vestitaj imradinoj kaj eĉ malhelhaŭtaj sklavinoj en siaj blankaj vestoj – konsistigis malgrandan orkestron, ludante sur amzad-oj – unukordaj violonoj, flutoj kaj frapante la ritmon sur malgrandaj tamburoj. En la centron de la kvadrato eliris alta junulino. Ŝia fleksiĝema figuro en blua mantelo ŝajnis nigra silueto sur la arĝent-blankaj ŝtonoj de la platoj kaj kolonoj.

«Kantoj de drino»! – pensis Tiressuen, instalante sin oportune kaj penante ne susurigi sian malmolan mantelon kontraŭ la raspa trunko de la kolono. Vere, kiel en densaĵoj de drino, sonorantaj sub vento en uedoj, la muziko ŝajnis ĥoro de sonoriletoj, jen proksimiĝantaj, jen malproksimiĝantaj. Sonoris la alta kaj pura voĉo de la junulino; kiel tigo de drino, fleksiĝadis ŝia maldika figuro en malhelaj faldoj de la malstrikta vestaĵo. La fluto kaj violonoj estis malrapide tirantaj la malgajan, monotonan melodion. Malofte obtuze frapadis la tamburo. Responde al ĝi la manoj de la junulino leviĝadis per glataj svingoj de flugiloj de granda birdo, komencanta sian flugon kaj ankoraŭ kaptita de la altiro de la tero. Kun orgojla graveco paŝadis la piedoj en koloraj, ornamitaj per bidoj sandaloj.

La karesa, malgaja kanto estis lulanta Tiressuen-on. Li apogis sin per la nuko al la kolono kaj eniris en agrablan rigidiĝon, observante la kantantinon el sub la mallevitaj palpebroj. Kvar virinoj anstataŭis ŝin. Ili viciĝis, jen proksimiĝante al la spektantoj, sidantaj ĉe la kolonoj, jen retropaŝante al la ĥaoso de blankaj platoj kaj ŝtonoj, restintaj post la romia urbo. La virinoj unisone kantis ritman legendon pri ĉielaj homoj – steloj, descendantaj al sentimaj batalistoj sur ilia longa kaj danĝera vojo tra la dezerto. Tiressuen konis kelkajn versojn ekde la infaneco, kaj lia dormema stato plifortiĝis pro rememoro pri la patrino, kliniĝanta super lia infana lito en kvietaj vesperaj horoj, kiam eksilentas kapra blekado, kameloj foriras de la tendoj kaj kvietiĝas ĉe sunsubiro la eterna kunulo de nomado – vento. Por ne voki mokojn de la najbaroj, Tiressuen surŝovis la randon de la kovrotuko pli malsupre sur la okulojn.

Verŝajne, li tradormis ioman tempon kaj rekonsciiĝis pro estiĝinta silento.

Okazis paŭzo – la virinoj finis la elpaŝojn, sed la viroj ankoraŭ ne inspiriĝis al siaj batalaj dancoj. Tie, en ombro de elstaraĵo de falinta muro, kie sidis la virinoj, aŭdiĝis ia baraktado. Sur la placeton, priverŝitan de la luno, oni elpuŝis mezaltan junulinon en vesto, simila nek al la longa malhela vesto de nobla ihagarenino, nek al la hela kovrotuko de imradino, lasanta malkovritaj la ŝultrojn, nek al maldika malmultekosta robo de sklavino-haratino.

La kruda lana vesto, verŝajne de malhel-lazura koloro, fiksita sur la koksoj per mallonga zono, estis falanta per larĝaj faldoj ĝis la maleoloj. Super la zono la vestaĵo estis dividita je du larĝaj strioj, kovrantaj la bruston kaj la dorson kaj kunigitaj sur la ŝultroj per grandaj arĝentaj ringoj-agrafoj. La brakoj kaj la flankoj de la junulino restis malkovritaj, la malgrandaj, blankaj pro polvo piedoj estis nudaj. La densegaj nigraj haroj, fiksitaj sur la verto per silka kaptuko, estis malalte falantaj sur la larĝan frunton. Mallarĝaj, disaj, trastrekitaj per rektaj linioj brovoj, longformaj, same mallarĝaj okuloj, rekta bela nazo, en kiu estis nenio de la sekeco de la tuaregaj trajtoj, malgranda buŝo, bona rondeco de la vizaĝo – jes, la junulino ŝajnis fremda. «Nek arabino, nek kabilino...» – interesite pensis Tiressuen, pririgardante ŝin el sub la kovrotuko. La junulino turniĝis, respondante al iu malantaŭ si, kaj levis la dekstran manon per gesto de ŝerca petego, briliginte en la luna lumo la glatan, kiel polurita metalo, haŭton, kiu ŝajnis al Tiressuen tre malhela. La linioj de ŝiaj brakoj, la konturoj de la korpo, videblaj en la tranĉaĵoj de la vesto, estis kvazaŭ cizelitaj, kiel ĉe francaj bronzaj statuetoj, kiujn li vidis en Tamanrasset, kaj tiel belaj, ke la spirado de Tiressuen rompiĝis. Li rektiĝis. Treme kaj malglate ekkantis la kordoj, ŝajne, gvidataj de perpleksa mano. La voĉo de la junulino, forta kaj profunda, tremigis la tuaregon, ektiris, ektrenis post si. La kanto estis plena malo de la ĵus aŭditaj! Saltanta, ĵetiĝanta, preskaŭ nekaptebla melodio, sonorantaj per doloro kaj sopiro ekkrioj, malserene vokantaj kaj malaltaj triloj, maltrankvilaj fadoj... Resonanta kaj morna tondro de nesciate de kie aperinta granda tamburo, obtuzaj kaj abruptaj batoj de la malgrandaj. Pro tio strange ĝeniĝas la koro, kreskas sovaĝa deziro leviĝi, impeti ien!

Kaj la sorĉo de la sonora voĉo ĉiam pli sopirigadis kaj maltrankviligadis Tiressuen-on. La kanto ĵetiĝadis, kiel persekutata fuĝinto, serĉanta eliron. Jubilon, alvokon, sovaĝan ĝojon anstataŭis furiozaj kaj maltrankvilaj ekkrioj, estingiĝantaj en la melodio per kvieta senhelpeco, kaj denove kreskadis furioza rezisto en akra ŝanĝado de altaj kaj malaltaj notoj. Samtakte kun tiu impeta, ribela kaj pasia kanto la junulino, ne deirante de sur sia loko, respondadis al la rapidaj faloj kaj ŝanĝoj de la melodio per samaj movoj de la brakoj, per balancoj kaj fleksoj de la korpo.

«Kio estas tio? – pensis Tiressuen. – Kien impetas tiu kanto de juna vivo? Kion deziras ĝi, kiun ĝi vokas kun si? Aŭ, kiel elŝiriĝinta en dezerton araba ĉevalo, ĝi kuras, ne komprenante kien kaj por kio, ĝuante sian forton kaj rapidecon de la kurado?..»

Perpleksigitaj de la nekonata kanto, la viroj ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam la kantintino malaperis en la ombro. Post komenco de la vira danco Tiressuen jam ne plu povis resti nescianta. Li nerimarkite glitis trans la falintan muron...

– Tiressuen, cin vokas la estro! – Kun tiuj vortoj la tuarego denove trafis en la realon. Li ĉirkaŭrigardis, rekonsciiĝante, kaj malleviĝis de sur la sabla tubero.

La fajro estingiĝis. La kapitano kaj la profesoro, sidanta ĉe la eksilentinta kesto de la radistacio, ŝajnis severaj kaj majestaj en la lumo de la alta malfrua luno. La tuarego eksidis sur proponitan faldeblan seĝon kaj komencis atendi. Ion bezonas la francoj! Ili ne vokus lin tiel solene ĉi tien, flanken, nur por pridiskuto de la morgaŭa vojo.

– Tiressuen, profesoro Vanedge estas fama sciencisto ne nur en nia lando, sed ankaŭ en la tuta mondo... – La kapitano faris paŭzon, koncentrante la pensojn.

La profesoro evidentiĝis malpacienca, ĝuste kiel tion atendis la tuarego de eŭropano – novulo en Saharo.

– Aŭskultu, Tiressuen, – enmiksiĝis li en la bonega araba lingvo, – vi povas fari grandan servon al Francio kaj al la tuta mondo... al la scienco. Iam vi pretere diris al la kapitano, ke vi konas en profundo de Tanezrufto, en la loko, kie estis neniu el la eŭropanoj, antikvajn ruinoj de urbo. Probable, tio estas ŝlosilo por la antikva historio de Saharo, de la tuta Norda Afriko. Ni kontrolis tiun informon, neniu sukcesis konfirmi aŭ malkonfirmi ĝin. Sed tia konanto de Centra Saharo kaj tia gvidisto, kiel vi, Tiressuen, ne povis erari, kaj ni deziras, ke vi konduku nin tien. – La profesoro eligis la tutan tiradon per unu spiro, kvazaŭ timante, ke Tiressuen ne aŭskultos, kaj atende eksilentis.

– Miaj scioj pri Tanezrufto estas malgrandaj, – trankvile kontraŭdiris la tuarego. – Mi ne estis tie kaj ne vidis la urbon. Kaj laŭ rakontoj, tie ekzistas restaĵoj de konstruaĵoj... Sed kie en Saharo oni ne parolas pri ruinoj?

– Sed vi konduku nin al tiu loko, pri kiu oni parolas! – insistis la arĥeologo.

– Mi ne povas konduki al la loko, kiun mi ne konas. Tanezrufto estas tro malproksime, sen akvo. Estas danĝere.

– Tiam indiku sur la mapo, kie estas tiuj ruinoj, ni... – La profesoro eksilentis pro abrupta puŝo de la kapitano.

Estiĝis ĝena silento.

– Nun parolas mi, – komencis la kapitano en la ahaggar-a dialekto de Tamaŝeko. – Jam la kvinan ekspedicion ni faras kune, Tiressuen. Kaj ĝis nun ci iradis kun bonaj homoj, grandaj sciencistoj de mia lando. Ci gvidadis niajn aŭtojn malproksime okcidenten kaj suden. Apud la monto Tamanat, apud la gurd de Diablo, vi trovis kuŝejon de sodo en la lando El-Mass. Eĉ malpli proksime de la gurd de Diablo, je sepcent kilometroj for de ĉi tie, ci trairis danĝeran sebĥron Mekerrane-n printempe, kiam terurajn sablajn tempestojn anstataŭas inundoj. Vi tiam trairis ĝin laŭ la tuta longo ĝis la uedo In-Raris. Kun mi ci laboris en Tifedesto ekde Tin-Fidijaĝ ĝis Amsimassen. Mi kaj ci kvarfoje trairis Arethum-on, kaj en la koro de Ahaggar – Atakor ni iris al Tahat kaj Taessa kaj trovis valoran ercon je nur unu taga marŝo for de Tamanrasset. Kaj ĉu ci memoras la malfacilan vojon al Tanezrufto en la pasinta jaro? Nia aŭto rompiĝis en Tassili-tan-Adrar, sed ni sur kameloj ekiris al Tahalra kaj poste suden ĝis uedo Taneruelt... Ho, kiel al ni estis malfacile tiam!

Rideto prilumis la severajn okulojn de Tiressuen en la ombro de la kovrotuko.

– En Tanezrufto ni laboris sukcese nur danke al ci, al cia sperto, saĝo kaj kuraĝo. Kaj ci neniam antaŭ tiam estis en Taneruelt. Mi diros ankoraŭ: ci konsentis gvidi sciencistojn al Tibestio – la fortikaĵo de la tribo de tubuoj, kaj vi trovis enneri-n kun ruĝaj grundoj kaj kun skeletoj de grandegaj elefantoj, kaj pro tiu malkovro famiĝis por la tuta mondo.

– Ĉu ankaŭ mi? – kun nuanco de naiveco demandis la tuarego.

– Ankaŭ ci, certe, – senhezite mensogis la kapitano. – Pri ci oni skribis en libroj.

– Mi ial ne aŭdis! – indiferente diris Tiressuen. – Tiam oni promesis al mi multe: medalon, monon... kiel tio nomiĝas... elaĉeton... ne, alie. – La gvidisto stumblis infanece senhelpe, kaj ambaŭ estroj ekvidis, ke tiu fama gvidisto de ekspedicioj estas ankoraŭ tre juna. – Nenion ili sendis, eĉ fotojn...

– Ekzistas malsamaj homoj kaj ĉi tie, kaj ĉe ni, – kuntiris la brovojn la kapitano. – Mi diras kaj rememoras tion tial, ke ci povos, se deziros, gvidi ekspedicion tien, kie ci mem ne estis. Ci komprenas la landon, ci scias, kiel iras aŭtoj, sed ne nur kameloj. Al ci oni pagas pro tio multan monon, pli multe, ol al aliaj gvidistoj. Kaj ni bone pagus... tre bone!

– Por kio al mi necesas multa mono? – senzorge respondis la tuarego. – Mia patrino havas ĉion, kion ni bezonas.

– Vere, per kio ilin eblas logi? – nelaŭte demandis la arĥeologo en la angla lingvo. – Aŭton aŭ palaceton kun tereno ili ne bezonas... Se li estus fikshejma, tiam...

– Tiam li ne konus Saharon!.. Sed ci malpravas, Tiressuen, mono ĉiam necesas. Mi scias, ci ne havas edzinon, sed ci havos... Eble, ci deziras veturi al ni, en Francion, Eŭropon, vidi ĉiujn miraklojn de nia mondo... vidi Parizon, teatrojn, restoraciojn, milionojn da belaj virinoj, veturi al maro!

Subite la okuloj de la tuarego brileris.

La kapitano denove malforte puŝis la profesoron kaj, etendante al Tiressuen cigaredojn, finis:

– Pripensu tion, Tiressuen, morgaŭ ci diros cian decidon. Kaj nun necesas uzi malvarmeton de la nokto, ĝi – ve! – estas mallonga.

La tuarego ekfumis, facile riverencis kaj enpensiĝinta ekiris al la sabla tubero, kie malproksime de la tendaro li sternis sian simplan liton.

Ruze ridetante, la kapitano ĵetis rigardon post lin, kaj la profesoro ĝoje frapis la ŝultron de la estro.

– Nu, ŝajne, vi impresis la senemocian saharanon! Ĉu vere ili ĉiuj tiel deziras trafi al Parizo aŭ Nico?

– Kredu al mi, neniu el ili povas rezisti altiron de la urbo. Kie ĉi tie, en Saharo, tiuj simplanimaj kaj simpatiaj sovaĝuloj povas vidi la tutan potencon de la logoj de nia civilizo? Mi esploradis la nomadojn dum dek jaroj da vagado en dezerto. Sed agi kun ili necesas singarde – vi preskaŭ fiaskigis la aferon. Ili malrapide vivas kaj malrapide pensas, kaj nia ordinara hastemo ŝajnas al ili simple frenezo. Jen kial mi donis logaĵon kaj proponis prokrasti la decidon. Kaj por ni, mi pensas, same estas pli bone prokrasti ĉion por morgaŭ. Bonan nokton...

Spite al la falsa klarvideco de la kapitano, la tuarego tute ne revis pri Parizo kaj pri ĉarmaĵoj de la eŭropa kulturo. Etendiĝinte sur la maldika matraco, metita sur tapiŝeton, teksitan el malmolaj kamelaj haroj, la defendon kontraŭ la «salivo de la malbona spirito» – skorpioj kaj kamelaraneoj, – Tiressuen fermis la okulojn. Emociiĝo ne permesis al li ekdormi, kaj li denove ekfumis. Kial tiu penso ne venis al li antaŭe! La vortoj de la kapitano pri edzino, momente vokintaj la imagon de Afaneor, estis kunaj kun la propono de vojaĝo al Eŭropo. Nur tiam Tiressuen komprenis, ke la revo de Afaneor povas esti ne tiel neebla. Li devas provi. Kiel koston de la ekspedicio al la senviva Tanezrufto – giganta malviva ebenaĵo en la centro de Saharo – li povas postuli plenumon de la deziro de Afaneor.

Al Tanezrufto ekzistas nur du vojoj – la aŭta kaj la karavana, trairantaj ĝin de la nordo ĝis la sudo preskaŭ apude, kaj nenio krome. La iam tre grava karavana vojo por transportado de salo el Taudenni al Sudano nun estas forlasita, kiel preskaŭ ĉiuj gravaj karavanaj vojoj de la pasinteco. Nur miloj da skeletoj de pereintaj animaloj, kaj fojfoje eĉ de homoj markas per blankaj makuloj tiujn sablokovritajn malnovajn vojojn. Mortis la gloro de azalaj-oj – grandegaj saharaj karavanoj, kiuj provizadis la landon de nigruloj per valorega salo kaj liveradis panon kaj panicon al nomadoj, ne konantaj terkulturadon. Mortis ankaŭ la gloro de tuaregoj, kiuj defendadis la karavanojn kontraŭ siaj propraj samgentanoj kaj prenadis tributon de negocistoj, karavanistoj kaj fikshejmaj loĝantoj de oazoj, laborakirantaj en ŝvito de la vizaĝo dolĉajn diafanajn daktilojn. Nun grandegaj aŭtoj alveturigas ĉion necesan el kie ajn, kaj por kameloj restis nur liverado de varoj el komercaj vartenejoj kaj staploj pli proksime al provizoraj tendaroj de nomadaj triboj. En Saharo aperis pli multe da nutraĵo, jam ne minacas per morto ĉiu kvina malsata jaro, kvankam plu la virinoj kolektadas la malgrandajn blanketajn grajnojn de drino kaj plu en Atakor kunvenas preskaŭ la tuta popolo de Ahaggar en la periodo de maturiĝo de gauit – malaltaj tufoj da herba vegetaĵo kun grajnoj malgrandaj, kiel semolo. Kolektas oni ankaŭ terfas-on – specon de subtera fungo, elkreskanta en frua printempo, post pluvoj. Pano el tritiko estas multe pli bongusta, ol eĉ panica kaĉo, sed ĝin necesas pripagi! Kie oni povas preni monon, se la francaj regantoj ĉiel malhelpas al karavana transportado, prave vidante en ĝi la aferon, unuigantan la homojn de Saharo. La mondo de la tuaregoj, severa, malriĉa kaj libera, mortas sub la kalkano de la venanta nova mondo, nekutima kaj malagrabla... Tiel diris al li ankaŭ Afaneor!

La dua renkontiĝo kun Afaneor okazis en la hejmaj nomadejoj de la tribo de kel-aĝer-oj – senfina labirinto de krutaĵoj, montofendoj, insulmontoj kaj altebenaĵoj de Tassilin-Aĝer. Fininte ekspedicion en Air, li veturis suden laŭ uedo Tafassaset. De tendoj al tendoj portis lin lia alta blanka meharo, ŝarĝita per la tuta simpla posedaĵo de dezerta vojaĝanto. Ju pli proksima, laŭ asertoj de lokaj tuaregoj, iĝadis la nomadejo de maljunulino Lemta, des plia malpacienco regadis Tiressuen-on. Lia meharo, nomata Agelhok, – unu el la famaj en Hoggar kurdromedaroj – dum horoj kuradis, egalmezure balanciĝante sur densaj, kiel cemento, argiloj de solonĉakoj-sebĥroj, singarde paŝadis sur ardaj nigraj ŝtonoj kaj gruzoj, kovrantaj altebenaĵojn, plonĝadis kaj glitadis sur deklivoj de sablaj montetoj en mallarĝaj pasejoj – tajart-oj. La kruelan flamon de tagoj, la tranĉantajn per malvarmo noktajn ventojn, la senfinan solecon de vagulo, iranta rekte ne laŭ ordinaraj vojoj, – ĉion ĉi, kutiman al tuarego, tute ne rimarkadis Tiressuen. Li bedaŭris nur, ke la kamelo ne havas nelacigeblon de aŭto. Tamen, kia aŭto povus trairi ĉi tie? La vojo plilongiĝus je mil kilometroj, kaj finrezulte oni ne povas scii, kiu venus al la celo pli frue.

Finfine li atingis la malaltejon Tirhemir kaj la indikitajn al li tri tendojn ĉe la piedo de la monto Amarĝan.

Kia aŭgura sento avertis Afaneor-on pri lia veno? Li veturis tiel rapide, ke la buŝa poŝto de la dezerto ne povis antaŭi lin. Sed tuj kiam li ekvidis malproksime la nigrajn punktojn de la tendoj kaj la kamelo komencis leviĝi sur la malkrutan ŝtonan deklivon, la junulino aperis antaŭ li el post amaso da ŝtonpecegoj. En la flama lumo de la suno ŝia brilanta haŭto estis nun tute hela. Bluaj floroj de saksifrago, enpikitaj super la orelo, kontrastigis la nigregan koloron de ŝiaj haroj. Perletoj de ŝvito eliĝis super la linio de la brovoj, kiam Afaneor, ofte spirante, alkuris pli proksime. Tiressuen kun miro rimarkis en ŝiaj manoj faskon da malgrandaj floroj de varmega ruĝ-oranĝa koloro. La meharo altis super la junulino, kiel batala turo, kaj la tuarego forte kliniĝis de sur la seĝo. Kun nekonata plezuro li akceptis la rarajn en Saharo florojn el la manoj de Afaneor – donaci ilin al batalistoj ne estis tradicie ĉe tuaregoj. Tiressuen eksentis, kiel la odoro de la floroj miksiĝis kun la propra odoro de la junulino – pura kaj suna, arda, kiel la potenca tagmezo de la dezerto, deviganta homojn klini la kapojn kaj kaŝi la okulojn sub markezon de kovrotuko.

Dum tri semajnoj Tiressuen restadis gasto de la tendoj de Lemta. Ĉiam pli forta iĝadis lia amo al Afaneor, ekbrulinta subite en la muzika kunveno ĉe la romiaj ruinoj. La virinoj de la tuaregoj, posedantaj la lingvon kaj sekretojn de la tifinaga skribo pli bone, ol la viroj, liberaj kunulinoj de la vivo, bonegaj edukantinoj de infanoj, staris multe pli alte ol la virinoj de la araboj, plu restantaj kaptitinoj de la virina fako de pavilono aŭ de la virina duono de domo, malkleraj, subpremataj de la peza kalkano de la milita religio.

Kie estas kapto kaj perforto, tie iĝas ŝanceliĝemaj la fundamentoj de la moralo. Nur en libero la homo komprenas neceson de striktaj reguloj de la vivo. La filoj de Saharo edziĝas al virinoj de sia popolo aŭ al filinoj de parencaj berberaj triboj – kabiloj, sed evitas edziĝi al fremdulinoj, instinkte sentante, ke li bezonas kreskigitan de la dezerto ties nepostuleman filinon. Afaneor estis fremdulino el la lando de la tubuoj. Tamen Tiressuen vidis, ke ŝi en nenio cedas al la virinoj de la tuaregoj. Ŝi eĉ superis ilin, tiu posteulino de sorĉistoj-garamantoj – antikvaj etiopoj de la helenaj mitoj.

De kie ŝi ĉerpis siajn sciojn, li ankoraŭ ne sukcesis pridemandi ŝin, pli multe rakontante pri sia vivo. Li naskiĝis en Ahenet, la hejma lando de la tajtokoj. Poste, kiam la putoj de Ahenet elĉerpiĝis kaj spirado de la morto ekblovis super la lando, la tajtokoj foriris kune kun siaj imradoj suden – al Ahaggar kaj Adrar-Ifora. Sed liaj gepatroj, ĉe kiuj li restis la sola filo, transloĝiĝis al Tidikelt, kaj la etan Tiressuen-on lernigis pri la okcidenta saĝo kaj lingvo en elementa lernejo. Iomete kreskinte, Tiressuen komencis vagan vivon kune kun la patro – gvidisto de karavanoj, kiu instruis lin pri la tuta antikva saĝo de vojoj tra la dezerto. La patro eĉ pereis sur vojo, kaj Tiressuen okupis lian lokon. La patro estis el tiuj montaraj tajtokoj, kiuj opiniis sin nek mastroj-ihagarenoj, nek subuloj-imradoj. Da tiaj malriĉaj, liberaj, malfacile vivantaj tuaregoj estis po kelkdek en diversaj negrandaj triboj. Ili akiradis vivrimedojn per laboro de gvidistoj aŭ pelistoj de gregoj al novaj malproksimaj paŝtejoj kaj iĝadis la plej harditaj nomadoj de Saharo, ne cedantaj eĉ al la tubuoj kun ilia fabela eltenemo en kurado, veturado kaj ĉasado.

– Sed Tiressuen ne estas persona nomo, ĉu? – Afaneor ĵetis al li ruzan rigardon.

– Ne persona nomo, tio estas loknomo, – konfesis li. – Tio estas por la francoj.

– Kaj la vera nomo? – insistis la junulino.

– Iferlil.

– Al mi plaĉas ĝi. Mia nomo same plaĉas al mi, kaj estas bedaŭrinde, ke ĝi estas nur kromnomo... Ĝin elpensis la maljuna Lemta, kiam ŝi prenis min.

– Ĉu ŝi deziris nomi cin laŭ la antikva diino de la luno de nia popolo?

– Tute ne. Laŭ Afaneor, filino de Aĥarĥellen.

– Ĉu Aĥarĥellen, la granda tribestro de la kel-aĝer-oj? Mi aŭdis pri li!

– Jes, li regis ĉi tie antaŭ kvindek jaroj. Kaj li havis filinon Afaneor-on, belegan kaj saĝan junulinon. La unua virino de la tuaregoj, kiu komencis pensi pri ĉesigo de la antikva malamikeco de la kel-aĝer-oj kaj la kel-ahaggar-oj kaj entute de ĉiuj triboj de la tuarega popolo, blankaj kaj nigraj...

– Ĉu tio estis ebla?

– La francoj faris tion per forto kaj humiligo de ni. Sed se ni farus tion mem? Nenie ekzistas popolo, simila al la tuaregoj. Malgraŭ militoj, malgraŭ antikvaj reciprokaj ofendoj kaj sango, ĉu la tuaregoj ne opinias sin la idoj de la saĝa reĝino Tin-Hinan, kies tombo en la uedo Abaless ankaŭ nun, post milo kaj duono da jaroj post ŝia morto, estas sankta por ĉiuj triboj. Ĉu ne opinias sin kaj la tajtokoj, kaj la aŭlimindenoj unu popolo? La tuaregoj – vaguloj kaj batalistoj, ne alligitaj al domoj kaj aĵoj, – kun malfermita koro rigardas al la mondo; ĝuste pro tio mi ŝatas nian popolon. Nia vivo ne kuniras en unu lokon, kie estas akvo kaj kreskas palmoj aŭ panico, kie loĝis la gepatroj kaj prauloj.

– Koste de malfacila vivo en dezerto, suferante pro varmego kaj malvarmo, pro soifo kaj malmulta manĝo, ni ricevis grandan liberon, – respondis Tiressuen, ne komprenante, al kio iras la penso de la junulino.

– Jes, ni foriris en la koron de la dezerto, por konservi la liberon. Ĉirkaŭe, kvazaŭ maraj ondoj, fluadis, bataladis, konkeradis unu la alian, buĉadis unu la alian diversaj popoloj – sur fekundaj teroj, oportunaj por vivo, sur bordoj de la maro kaj de grandaj riveroj. Sed, por vivi en la dezerto, necesis eduki sin por tio – ĝuste en tio estis la avantaĝo kaj forto de la tuaregoj...

– Ĉu estis? – rapide demandis Tiressuen.

– Jes, nun ĝi malestas. Aŭtoj kaj avioj ebligas penetri en profundon de Saharo al ajna eŭropano. Eldorlotitaj francaj virinoj vizitadas nur la teruran Tifedeston, la iam neatingeblan por neinicitoj loĝejon de spiritoj, kaj trinkas glacimalvarmajn trinkaĵojn ĉe la nigraj rokoj kun misteraj desegnoj kaj skribaĵoj. La fremda vivo, tute ne simila al la nia, potence enrompiĝas en la dezerton, kaj al ĝi ne ekzistas baro.

– Eble, nia forto estas en tio, ke ni estas dissemitaj sur la senfina dezerto, kaj ne konas malsanojn, malvastecon kaj et-animecon, kiel en la oazoj. «Malproksimigu viajn tendojn, proksimigu viajn korojn» – bona malnova proverbo, – ekridis Tiressuen. – Tutegale estas ni, kiuj posedas la dezerton.

– Vanaj vortoj! Dissemiĝinte, ni perdis forton! Ni iĝas ĉiam pli malmultaj, kaj la vivo iĝas pli malfacila por la idoj, ol por la patroj. Nun la eŭropanoj infektis nin per deziro de facila vivo. Sed, akirante monon, ni perdis duonon de la gregoj. Eĉ brulaĵo nun mankas en la dezerto – ni forbruligis ĝin, kuirante multekostan manĝon, sur kuiraj lignofajroj...

– Malbona estonteco! – kuntiris la brovojn Tiressuen. – Ankaŭ mi ĝin vidas en miaj vagadoj. Sed por kio ni komencis tiun konversacion? Ĉu ne ekzistas vortoj pri alio?

– Mi rememoris pri Afaneor, la filino de Aĥarĥellen.

– Por kio? Mortinta homo estas sekiĝinta gelto.

– Ne! Okazos pluvoj – kaj gelto pleniĝos, venos neceso – kaj la homon oni rememoros! La maljuna Lemta diris al mi... – La junulino eksilentis, preskaŭ perfidinte la sekreton pri la kaŝa unio de virinoj, kiun penis krei Afaneor, la filino de Aĥarĥellen.

La virinoj ĉe tuaregoj estas multe pli granda socia forto, ol ĉe aliaj popoloj de Saharo. Kun ilia helpo la saĝa filino de la tribestro deziris renaski la antikvan unuecon de la tuaregoj de la tempo de la reĝino Tin-Hinan.

– Diris al ci? – ripetis Tiressuen.

– Ŝi rakontis al mi pri El-Issej-Ef, pri Afaneor kaj pri granda norda lando. Kaj mi decidis, ke dum la tuta vivo mi serĉados homon, kiu povos viziti ĝin.

– Kaj ĉu ci trovis lin?

– Ankoraŭ ne, – tire diris Afaneor, forturniĝinte de la tuarego.

Al tiu iĝis varmege sub la malalta tendo.

– Pri kiu lando diris la maljunulino? – malpacience demandis Tiressuen.

– Ne nur ŝi! Ekzistas legendo... Ni veturu al la tombo de Afaneor, al la monto Atafajt-Afa. Ĉu bone? – Subite la junulino ĉirkaŭvolvis per la brakoj la kolon de Tiressuen kaj altiris al si tiel forte, ke li apogis sin per la mano, por ne fali.

La juna tuarego forgesis pri malfeliĉoj kaj sukcesoj. La tuta senfina spaco de la dezerto malaperis en la profundo de la malhelaj okuloj, larĝe malfermiĝintaj renkonten al lia rigardo...

Du dromedaroj estis mezurantaj per longpaŝa amblo dezertan altebenaĵon, plene forbruligitan de la suno. Helflavajn sabloŝtonojn, per platoj kaj ŝtupoj elstarantajn el sub grand-era gruzo kaj ŝotro, kovris bruna brilanta krusto. La meharoj singarde ĉirkaŭkuradis tiujn ŝtupojn, glitajn por iliaj larĝaj kalaj piedoj. Afaneor, envolvita ĝis la okuloj en malhel-bluan mantelon, ŝajnis nekonata kaj fremda. Silente rigardante al iaj nur de ŝi konataj signoj, ŝi neniam igis la meharon malrapidigi sian kuron. La monto estis proksimiĝanta. La kameloj ekiris laŭ la malmola fundo de kruta uedo, zigzagante inter akrangulaj rokaj splitoj. La monto altis ĉe la uedo per vertikala muro, disfendita meze, kvazaŭ per enhako de giganta hakilo. Hirtaj kaj fleksitaj malantaŭen tavoloj de densa malhela ŝtono estis elstarantaj sur la apika brusto de la monto per krudaj laŭlongaj ripoj, supre detranĉitaj kaj forfrotitaj de multaj jarmiloj da sablaj tempestoj. Maristo komparus la konveksan muron de la monto kun ŝvela velo, sed al la tuarego ĝi ŝajnis fortikaĵo de malbonaj spiritoj, kiuj potencis ĉi tie en forgesitaj tempoj. La rajdantoj sur la altaj dromedaroj ŝajnis antaŭ la malbonaŭgura monto mizeraj insektetoj. La vento batadis plenforte la muron, ardigitan de la senkompata suno, kaj risorte desaltadis malantaŭen, volviĝante kirle sur la fundo de la uedo kaj sur la montopiedo, priŝutita de falintaj rokpecoj. La monto rezistadis la venon de la homoj, proksimiĝantaj spite al la sablaj kirloventoj kaj la arda spirado de la malhela muro. Afaneor turnis sian meharon, leviĝis de la fundo de la seka fluejo kaj enveturis sur rondigitan tuberon. De ĉi tie malkruta deklivo estis glate malleviĝanta nord-okcidenten al vasta reg, kies limoj dronis en ŝanceliĝema nebulo de la varmega aero, striiĝanta sur la arda ŝotra ebenaĵo. Monteto da glataj, samgrandaj ŝtonoj, ĉirkaŭigita per ovalo el blu-grizaj platoj de kvarcito, kronis la tuberon.

Tablosimila bazalta rokpeco, kelkaj bastonoj kaj branĉetoj, ornamitaj per paliĝintaj rubandoj, ĉifonigitaj de la vento, signifis la tombon de Afaneor, la filino de Aĥarĥellen. La viva Afaneor ekstaris en la selo, por preteri la tre altan, ornamitan per kruco selarkon, kaj desaltis de sur la dromedaro, eĉ ne igante ĝin fleksi la genuojn. Tiressuen alpremis la kondukŝnurojn de la animaloj per peza rokpeco kaj singarde aliris la tombon. La junulino silente elprenis el la sino faskon da diverskoloraj rubandoj kaj komencis renovigi la ornamaĵon. La tuarego komencis helpi al ŝi kaj ricevis amplenan rideton.

– Nun eksidu kaj aŭskultu. – Afaneor lerte alportis alumeton, bruligitan sub vento, al lia cigaredo.

Kaj Tiressuen eksciis antikvan legendon pri vojaĝisto El-Issej-Ef, veninta en la landon de la tuaregoj antaŭ pli ol sepdek jaroj el tre malproksima kaj malvarma norda lando Rusio. Li estis kuracisto kaj pentristo, loĝis en Gadames kaj el tie faradis veturojn en la dezerton, kie li amikiĝis kun la tuaregoj kel-aĝer-oj. Laŭ ilia invito li faris sekretan vojaĝon en la profundon de Saharo, kaj unuafoje dezertaj nomadoj ekvidis eŭropanon, strebantan nenian alian celon, krom konatiĝo kun la popolo de la dezerto kaj ties naturo.

La rusa kuracisto venis, plena de estimo al la tuaregoj, al iliaj moroj kaj severa vivo. Li distingiĝis per mirinda en fremdulo profundeco de kompreno kaj delikateco. Kun hela kaj alta animo, li, malforta kaj senkutima, venkadis malfacilaĵojn de vojoj tra la dezerto kaj konkeris la vojon al la koroj de la nomadoj. El-Issej-Ef baldaŭ forveturis en sian landon. Restis legendo pri tio, ke malproksime norde loĝas homoj, ne similaj al aliaj eŭropanoj, sed posedantaj tutan ilian saĝon, pli bonkoraj al fremdaj popoloj, kiujn ili opinias egalaj. La memoro pri la rusa kuracisto konserviĝis en la popolo, kaj estas ne mirinde, ke kiam la potencan Aĥarĥellen-on vizitis alia rusa vojaĝisto, verkisto, kies nomo estis, ŝajne, Nemirdan, tiam Afaneor vokis lin al ahalo kaj mem kantis al li. Post la muzika kunveno Afaneor longe konversaciis kun la fremdlandano kaj fine konvinkiĝis pri praveco de la legendo pri El-Issej-Ef. La fora kaj neatingebla por la nomadoj lando iĝis por Afaneor kaj ŝiaj amikoj tiu lando de revo, kian havas ĉiu homo, almenaŭ iom konanta la mondon.

La filino de Aĥarĥellen kaj ŝia patro komprenis, ke la antaŭa vivo finiĝas, ke la tuarega popolo ne povos eterne kaŝiĝadi en la dezerto, evitante la kulturon de la Okcidento. Sed helpi en ekposedo de tiu kulturo povus nur tiu lando kaj tiu popolo, kies intencoj estas puraj kaj neprofitemaj, alie kune kun la fremda kulturo venos pereo de la tuaregoj kiel popolo.

Afaneor mem revis ekvidi Rusion, sed ŝi mortis, ne plenuminte la intencon. Tiu revo plu absorbadis tiujn virinojn kaj junulinojn, kiuj sciis la legendon. Same absorbis ĝi ankaŭ la novan Afaneor-on.

– Oni scias, – finis la junulino, – ke neniu el la tuaregoj aŭ aliaj popoloj de Saharo ankoraŭ estis en Rusio. Sed tion necesas fari! Ankaŭ mi ĵuris dediĉe al la memoro de la filino de Aĥarĥellen peti mian estontan amaton viziti tiun landon. Mi estas feliĉa – min ekamis la plej bona vojaĝisto de Saharo. – En la voĉo de la junulino eksonis fiero. Ŝi levis la kapon kaj faris paŝon al Tiressuen. – Antaŭ la tombo de Afaneor mi petas cin – veturu al la lando de rusoj, konatiĝu kun tiu popolo, rakontu al ni, ĉu estas vero en la legendo pri El-Issej-Ef!

Neordinara forto de konvinko estis en la vortoj de la junulino. Tiressuen tremeris. Al li ŝajnis, ke kun li parolas ne lia impetema kaj verva amatino, sed la filino de Aĥarĥellen mem, elirinta el la tombo, por devigi lin plenumi ŝian deziron. La tuarego konfuzite depaŝis kaj balbutis:

– Neniu el ni estis en tiu lando. Eĉ se mi povos atingi ĝin, kion mi vidos kaj komprenos en fremda vivo? Sen scio de la lingvo, moroj, naturo mi pasos tie kiel ombro, ne kapabla eĉ pridemandi tiujn homojn, ĉar mi ne scias, kion mi demandu...

Afaneor malleviĝis sur la teron antaŭ Tiressuen kaj brakumis liajn krurojn.

– Nun estas alie, ol estis en la tempo de la filino de Aĥarĥellen. Homoj flugas rapide al grandaj distancoj, landoj proksimiĝis unu al la alia. Venadas homoj el Francio, sciantaj ne nur la araban, sed eĉ nian lingvon. Eble, ankaŭ en Rusio ci renkontos tiajn homojn. Sed la ĉefa afero estas, eĉ ne posedante la lingvon kaj ne konante morojn, simple enrigardi en la animon de la rusoj, senti forton, sciojn, arton de tiu popolo! Mi estas virino, mi ne povas veturi, ĉar mi estas malriĉa kaj malklera, ĉar tio ne konformas eĉ al la eŭropaj moroj – ili opinias nin obskuraj malliberulinoj de islamo! – Larmoj ekruliĝis laŭ la glataj vangoj de Afaneor, kaj la okuloj sur la supren levita vizaĝo rigardis kun tia petego, ke la koro de Tiressuen kunpremiĝis.

Li faris ankoraŭ provon prudentigi la junulinon:

– Sed ci mem eĉ ne apartenas al nia popolo. Kio devigas cin suferi kune kun ĝi, pensi pri ĝi kaj sendi min al tia vojo, kian faris ankoraŭ neniu el la tuaregoj?

La junulino malrapide leviĝis kaj mallevis la okulojn.

– Mi estas orfino, nutrita de tuaregoj, vivanta la saman vivon kun vi, havanta la samajn strebojn... Nur, eble... – la voĉo de la junulino tremeris, – miaj sentoj simple estas pli fortaj, ol la viaj. Same kiel mia aspiro al vasta mondo sen malamikeco kaj malklereco, al tenero kaj belo...

– Mi vidas, – karese diris Tiressuen, – sed mi rememoris, kion diris al mi francoj. La lando de la rusoj iĝis alia, tie regas ferocaj homoj, kaptintaj la potencon kaj subpremantaj la popolon. Tiu lando minacas nun al ĉiuj, kaj la eŭropaj landoj devas armi sin ĝis la dentoj, por ne trafi sub tiranecon de la rusoj.

– Kial do ci kredas al la francoj pri tio? Ci ja diris, ke cin kaj nin ĉiujn oni ofte trompadis. Eble, oni trompas ankaŭ pri Rusio?

– Povas esti, – konsentis Tiressuen kaj eksilentis.

– Ci, verŝajne, opinias min freneza, – ekkriis Afaneor. – Ni veturu!

La junulino, farinte ĝisteran riverencon al la tombo, starigis sur la genuojn sian meharon. Antaŭ ol surgrimpi la selon, la junulino turnis sin al Tiressuen. Ŝia dekstra mano estis korektanta la kondukŝnuron sur la kolo de la dromedaro, la maldekstra estis levanta faldojn de la vesto. La dorso tuŝis la silkecan blankan flankon de la meharo, la kapo kliniĝis malantaŭen. La tuarego por ĉiam memorfiksis la malgajan kaj esperplenan rigardon de Afaneor. Ankoraŭ momento – kaj ŝia dromedaro furioze impetis de la loko. Tiressuen havis bonegan meharon, sed la meharo de la junulino estis ne malpli bona.

Tiressuen revenis ĉi tien, en la geologian ekspedicion de la kapitano. Kaj jen la sorto mem iras renkonten al li! Estas malinde por batalisto kaŝi la vizaĝon kaj fuĝi de la sorto. Morgaŭ li konsentos gvidi la scienciston al Tanezrufto.

La tutan sekvan tagon malŝparis la kapitano kaj la profesoro, por persvadi la tuaregon rezigni lian deziron. Tiressuen estis senceda, postulante skriban interkonsenton. La kapitano konvinkadis, ke en Alĝerio okazas milito, ke la aŭtoritatoj ne permesos al sahara nomado veturi en la landon de ribeluloj. Kaj ankaŭ la rusoj mem neniun enlasas al si sen speciala neceso – do kian neceson havas Tiressuen? La morna tuarego trankvile diradis, ke la rusoj nepre enlasos lin.

Elĉerpinte tutan sian elokventon, la kapitano kolere kraĉis kaj ordonis al la radiisto komunikiĝi kun Tamanrasset, kaj la tuarego majeste foriris en ombron sub la deklivo, ne rimarkante mokajn rigardojn kaj vigliĝon de la homoj de ambaŭ ekspedicioj. Speciale furiozis Michel, proponante aresti Tiressuen-on, transporti al Tamanrasset kaj teni, ĝis li rakontos pri la vojo al la ruinoj.

Neniu sciis, kia respondo venis de la grandaj estroj, sed la kapitano faris kun la gvidisto skriban kontrakton, laŭ kiu la Komitato de Saharaj esploroj devontigis sin rekompenci la tuaregon per turisma vojaĝo al Sovetunio. Ambaŭ aŭtoj ekveturis al Tamanrasset. La ŝoforoj veturis laŭ konata vojo, kaj la aŭtoj certe plonĝadis en kavojn kaj sekajn fluejojn, zigzagadis inter ŝtonaj pecegoj, plirapidigadis la iron sur talak-oj – glataj placetoj de argiloj, cementitaj de la suno.

Dum horoj ĵetiĝadis radioj de la aŭtaj lumĵetiloj sur senfina gruzo kaj sablo, elŝirante el varma mallumo rokajn, surŝutitajn de sablo montetojn aŭ akrigitajn rokojn el smirgitaj de vento nigraj ŝtonoj. En larĝaj sekaj fluejoj aperis regulaj vicoj de arboj: tamarikoj kaj dornaj akacioj – talhoj. Sur la monteto staris arbustoj – la aŭtoj estis enprofundiĝantaj en la montan landon Ahaggar-on. Malĝoje ekhurlis la transmisiilo sur malfacila leviĝo laŭ larĝa uedo, kunpremita de ĥaoso de nigraj rokoj kaj ŝutaĵoj de disfendiĝinta ŝtono. Malproksime altis konusaj montoj, kiel gigantaj amasoj de karbo. La nigraj krestoj de Hoggar iĝadis ĉiam pli altaj, ĉiam pli multe renkontiĝadis amasoj kaj kampoj da ŝtonpecoj, la vojo sinuis, jen malleviĝante, jen leviĝante. La karbe nigraj montoj kuniĝis kun la nokta obskuro en unu senfinecon de ŝtona abismo, glutinta la aŭtojn.

Subite de sur la lasta pasejo tra vica montodorso centoj da elektraj lumoj ekbrilis antaŭe kaj malsupre en grandega valo, borderita de montoĉenoj, de apartaj montoj, de altebenaĵoj kaj de akraj, kiel pingloj, pintoj, konturiĝantaj malproksime sur brilo de la leviĝanta luno.

Tiressuen frapis la stirejon, donante signalon de halto.

La kapitano malfermis la pordon kaj enrigardis en la kargujon de sur la piedbreto.

– Ĉu ci deziras eliri, Tiressuen?

– Jes! – respondis la tuarego.

– Veturu kun ni en la urbon. Al ci oni donos ĉambron en hotelo, malvarmigitan per glacio, kie en la plej varmega tempo estos malvarmete, kiel nokte. Ci povos trinki glaciajn trinkaĵojn, manĝi multe da viando, rostita tuareg-maniere super braĝo dum tri horoj. Ĉi tie oni kuiras ankaŭ bonegan kuskuson kun freŝaj legomoj kaj grandaj tritikaj grajnoj! Ci ne devos paŝadi en mallumo kelkajn kilometrojn, ĝis ci trovos tendon. La ĉi-tiea tribo daghali estas malriĉa, eble, ĉe ili mankos manĝo... Kial ci timas urbon?

– Mi ne timas, kapitano. Pensu ci mem: se mi kutimiĝos al malvarmigita ĉambro, al abunda manĝo, kiel mi iros el ĉi tie al ardo kaj flamo de Tanezrufto? Mi ne plu povos fari longajn marŝojn, ne eltenos frostajn vintrajn noktojn. Mi ne plu deziros reveni en la dezerton, kaj kio tiam estos mi? Malestiminda vagulo, nenion scipovanta, vivtenanta sin per ŝtelado aŭ almozo en koto de la urbaj muroj. La abstinemo de mia popolo estas ne superstiĉo kaj ne kaprico – tio estas ĝia vivo. Adiaŭ!

– Ĉe sunleviĝo de la tria tago venu en la gastejon! – kriis la kapitano en mallumon, en kiu momente malaperis la tuarego...

Tamanrasset – nova urbo en la centro de Saharo, sur la loko, kie iam staris malgranda fuorto – borĝ kaj kapelo de misiisto. La amaso de ruĝaj kaj oranĝaj konstruaĵoj elkreskis en ringo de senfruktaj montoj, meze de artefarite irigaciita valo. Verdaĵo de ties kampoj ĉiam estas freŝa kaj afekcias vojaĝanton per kontrasto kun la maro da nigraj rokoj de Hoggar. Ĉiu konstruaĵo, planita de militaj arĥitektoj, akordas kun la komuna ensemblo de speciala modernigita stilo de antikvaj urboj de Sudano. La larĝaj stratoj estas pure balaitaj kaj same, kiel la vastaj kortoj, estas borderitaj per altaj ruĝaj dentaj muroj. Freŝaj junaj akacioj, ĉirkaŭmetitaj per ringaj kradaj muroj el grandaj brikoj, kreskas en ĉiu korto, sur ĉiu placo. Sed eĉ pli frapa estas malavara ombro de altaj arboj, elkreskintaj dum kelkaj jaroj sub la arda suno, la ombro, kiu ŝajnas tute nigra sur la placoj, priverŝitaj de la blindiga suno. Tiu ĉi urbeto estas oportuna kaj skrupule prizorgata loĝejo de francaj oficiroj, kies vastaj vilaoj konsistigas la plej grandan parton de la urbaj domoj.

Reveninte renaskitaj el naĝbaseno, la profesoro kaj la kapitano estis ĝuantaj ripozon, manĝon, novaĵojn de la vasta mondo en la bonega hotelo. La arĥeologo, trinketante kafon kaj fumetante, jam en nenombrebla fojo revenadis al la enigma deziro de la gvidisto.

– Tuarego – kaj Soveta Rusio! Nepenseble! De kie povis aperi ĉe nia Tiressuen tia absurda, kaj ĉefe, insista deziro? Mi vetas, ke li aŭdis nek pri Soveta Rusio nek kio estas komunistoj, kaj ruson ne vidis eĉ sur bildo. Ia sensencaĵo, ha-ha-ha!

– Vi vane ridas! – kolere kontraŭdiradis la kapitano. – Tio estas tro absurda kaj tial – serioza. Iu propagandis lin!

– Agentoj de la Kremlo – en Saharo! Kapitano, vi estas klera, saĝa homo, kiel vi povas kredi tiujn fabelojn por rekrutoj kaj faŝismemaj junuloj?

– He, vi iras ne de tiu fino, profesoro! La ideoj de memdecido de popoloj disflugas en la tuta Afriko kiel pesto. Venis la tempo, kaj kun tio nenion eblas fari – tio estas la signo de la epoko. Kaj la lerta politiko de la Sovetoj faras tiel, ke ili ĉiuj rigardas tien... Kaj jen al vi la plej konvinka pruvo – la tuarego! Kvankam mi povus ĵuri per mia kapo, ke la tuaregoj malplej multe el ĉiuj scias pri tio, kio okazas en la mondo. La fama «poŝto de la dezerto» interesiĝas nur pri aferoj de la triboj.

– Do, vi perdus la kapon! Sed kio pri la veturo de Tiressuen? Trompi lin ni ne rajtas.

– Jes, ni ne rajtas. Ion ni poste elpensos... ankoraŭ ne estas sciate, kiajn ruinojn ni tie trovos. Ja, laŭ mi, li veturu, nur por nelonge – nenion povos kompreni sahara nomado en tiom fremda lando. Baldaŭ estos vintro, li tie trafrostiĝu sufiĉe... Eniru! – interrompis li sian parolon.

Danda adjutanto etendiĝis kviete, transpaŝinte la sojlon, kaj, salutante la oficiron, etendis paketon. La kapitano pardonpetis kaj malfermis la skrupule sigelitan mallongan mesaĝon.

– Mi petas transdoni – mi venos en la difinita tempo!

La adjutanto eliris.

– Ĉu io grava? – demandis la arĥeologo.

– Mi ne scias. Post unu horo mi scios, kaj dume ni trinku kafon, kaj al diablo tiun Tiressuen-on. Estas interesaj novaĵoj en «La Tribune des Nations».

La kapitano revenis post horo kaj duono tute alia, malserena kaj maltrankvila, kaj abrupte frapis al la numero de la profesoro.

– Mi antaŭsentis, – per falinta voĉo renkontis lin la profesoro, – io okazis kaj ni ne veturas!

– Vi divenis! Mi devos direkti mian ekspedicion al alia loko. Ni elveturas hodiaŭ nokte, kaj mi devas forlasi vin. Kredu, mi estas ĉagrenita ne malpli ol vi, kaj eĉ pli multe maltrankviligita. Mia radistacio tute paneis, kaj mi ne rajtas ne plenumi la ordonon, sed ankaŭ veturi sen radio ne eblas!

– Eble, vi prenos la mian?

– Diable, tio estas savo por mi, profesoro! Tamen por vi veturi en Tanezrufton sur sola aŭto, sen radio estas riske. Se vi ne havus tian bonan aŭton kaj, ĉefe, Tiressuen-on, mi neniam uzus vian komplezon. Sed kun tia gvidisto eblas riski, se vi deziras...

– Certe, mi deziras! Kaj kio estas tiu subita ordono?.. Pardonu mian sentaktecon, mi ofte forgesas, ke vi estas milita geologo.

– Vidu, nun sen Tiressuen entute ne eblas, eĉ se ni scius la lokon de la ruinoj. Do li veturu eĉ al Japanio, eĉ al Tibeto, tutegale! Ĝis revido, profesoro, mi devas iri. Akceptu ankoraŭfoje miajn tre sincerajn bedaŭrojn kaj la plej varman dankon. Por preni la radistacion, al vi alveturos Jacques.

La kapitano eliris, damnante ĉion en la mondo per plej drastaj vortoj de saharaj serĝentoj. La ordono, ricevita el Parizo, ne nur rompis ĉiujn liajn planojn – ĝi estis abomena por la animo de la ŝatanto de la naturo, tutkore alligiĝinta al la dezerto. Lia malgranda ekspedicio ricevis sekretegan komision, honoran el vidpunkto de fervoraj militistoj: trovi kaj anticipe esplori lokon por nukleaj testoj, planitaj en Saharo de la francia registaro.

En la interparolo kun la generalo jam difiniĝis tiu loko – reg Amadror, grandega senviva ebenaĵo je sep mil kvadrataj kilometroj, norde de Atakor, tie, kie ĝi rompiĝas per kruta ŝtupego je mil metroj. Sed la kapitano proponis pli izolitan, kvankam malpli atingeblan lokon – dezerton Tenere. Tio estas absolute nuda kaj senviva ebenaĵo, etendiĝanta je ducent mil kilometroj inter Ahaggar kaj Air. Eĉ en Tanezrufto en fluejoj de uedoj fojfoje renkonteblas talhoj aŭ tufoj da malforta herbo kaj maloftaj antilopoj, sed sur la miloj da kvadrataj kilometroj de Tenere apenaŭ troviĝos rimarkebla vegetaĵaro aŭ spuroj de animaloj.

Tenere estas pli malproksima de loĝataj lokoj kaj vojoj, ol Amadror, kaj multe pli granda ol ĝi per sia areo – jen kia estis la konsidero de la kapitano, kiam li proponis transporti la testojn en tiun lokon. Tamen forto de eksplodo de modernaj termonukleaj bomboj estas tiom granda, aperanta radiaktiveco estas tiom forta kaj disvastiĝo de venenaj produktoj de nuklea disfalo estas tiom vasta, ke la testoj sendube malutilos la tutan Saharon.

Tio ŝajnis al la kapitano krimo, malinda de la altkultura homo – eŭropano, en kies mision li kredis. Kaj li mem, plenumanta almenaŭ la plej komencan etapon de la abomena afero, sentis sin perfidulo. Jes, ankaŭ li perfidos tiun liberan mondon, vaste etendiĝintan en la arda flamo de la suno kaj en milda kareso de mirinde helaj stelaj noktoj. La mondon, kiun li, same kiel ĉiuj loĝantoj de la dezerto, perceptis simila al la ĉielo, proksima al eterna lumo de la kosmo. La kapitano estis febre pripensanta eblon rezigni aŭ saboti la komision. Kaj, same kiel sennombrajn fojojn antaŭ tio, en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj landoj, servema penso sufloris al li, ke li ne povos prokrasti eĉ je unu tago tion, kio estas farata. Se ne li, do alia, tria, deka, dudeka – la militestroj kaj la registaro disponis eĉ tro multajn kuraĝajn kaj sufiĉe inteligentajn homojn, pretajn al ĉio.

Kaj jam longe antaŭ la sunleviĝo la aŭto de la geologia ekspedicio forlasis la purajn stratojn de Tamanrasset kaj direktis sin al la sud-oriento, tien, kie trans la montoj de Hoggar kaj la valoj de Air, vivplenigitaj de vegetaĵoj, etendiĝis la malviva Tenere, kiun kaŝis turniĝantaj kirloj de varmega aero kaj fantomaj muroj de miraĝoj.

Kaj ankoraŭ post unu tago la granda blanka aŭto de la profesoro, obtuze grumblante, estis superanta longan leviĝon al montodorso okcidente for de Tamanrasset. Tiressuen senzorge sidis sur sia ordinara loko en ĉiu ekspedicio – ĉe la antaŭa muro de la kargujo, super la malfermita fenestreto de la ŝoforo, preta ĉiumomente indiki direkton.

La akraj pintoj de Hoggar malrapide foriradis malantaŭen, ilin estis anstataŭantaj pli helaj montoj, rondaj, kiel gigantaj rulŝtonoj. En interkrutejoj ĉesis ŝtonaj fluoj de sur faligitaj krutaj deklivoj. La malmola fundo de sekaj fluejoj iĝis loza. Resonanta eĥo de la forta motoro ektondris en ĉiuj direktoj, atingante malproksimajn montojn, kies dentaj rokoj kaj segilaj dorsoj akre konturiĝis malantaŭe, en la ekbrulinta oriento.

La aŭto balanciĝadis, plonĝadis, ŝanceliĝadis tutkorpe sur ŝutiĝemaj sabloj, despere batiĝadis kaj tremadis sur malgrandaj kavoj. La pasaĝeroj estis svingataj, ĵetataj kaj balancataj, sed ili estis kutimiĝintaj homoj, kun korpoj, akirintaj tiun aŭtomatan kapablon adaptiĝi al ajnaj ĵetiĝoj de la aŭto, kia evoluas ankaŭ ĉe maristoj kun multjara kutimo al balanciĝado de ŝipo.

Per larĝaj ŝtupoj estis malleviĝanta al Tanezrufto la monta lando. Skarlata fajro ekbrulis super la muro da montoj, kaj de ĝi ektiris sin malsupren gigantaj oblikvaj kovraĵoj de rozkolora krepusko. Tavole, unu super la alia, alternis diversaj tonoj de roza lumo, roz-cindraj malsupre, sur fundoj de interkrutejoj kaj ĉe piedoj de ŝtupegoj, kaj ĉiam pli helaj kaj puraj supre. Dum leviĝadis la suno kaj foriradis malsupren la aŭto, la roza lumo, priverŝinta la dezerton, paliĝadis kaj estis kvazaŭ forblovata de la arda spirado de la tago. Tute nigraj altebenaĵoj el lafoj alternis kun rokoj de rozaj granitoj. Malhelaj vulkanaj montopintoj brulis per viola lumo en aŭroraj radioj. Vojaĝo ĉiam iĝas pli facila, se la lando estas diversa. Rokoj de Atakor kun bizaraj efloreskaj figuroj, nekredeblaj krutaĵoj kaj klifoj liberigas fantazion de la menso, ne okupita en la malrapida vojaĝo. Strangaj vizaĝoj, maskoj, malamikaj figuroj rigardas de supre, de krutaj muroj, sur turniĝoj de interkrutejoj subite elkreskas monstraj bestoj; ensorĉitaj turoj kaj ŝutiĝantaj deklivoj ŝajnas ruinoj de nekonataj urboj. Sub la arda suno nigraj ŝtonoj varmegiĝas, kiel krudferaj kaldronoj. Varmega aero naĝas super ili per bluetaj fantomaj lagoj, kaj ĝiaj leviĝantaj fluoj svagigas objektojn al ŝanceliĝemaj, malklaraj konturoj, en kiuj la okuloj, laciĝintaj pro la blindiga lumo, povas vidi nekredeblajn aferojn. Kaj eŭropanoj – tiuj, kiuj venas al nomadoj de Saharo kiel atentaj amikoj, – ne ĉesas miradi pri senlima fantazio de la tuaregoj, ĉerpantaj ĝin el la naturo de sia lando – neelĉerpebla fonto de inspiro. La sabloj iĝadis pli malkompaktaj, pli ofte renkontiĝadis larĝaj konusoj de argiloj, cementitaj de la suna ardo. Malaltiĝadis, deirante posten, montaj ĉenoj; helflavaj manteloj de sablo estis surrampantaj pli alten sur iliajn deklivojn. Ŝajnis, ke ŝtonaj tentakloj de la montaro, etendiĝantaj postsekve de la vojaĝantoj, senforte mergiĝas en maron de lozaj sabloj, eta ŝotro kaj buntaj argiloj kun brilantaj koloraj spuroj de amaraj saloj. La dronantaj en la dezerta sablo montoĉenoj estis disirantaj ĉiam pli larĝe, ĝis dividiĝis al apartaj montetoj kaj solrokoj, kiel ŝtonaj insuloj altantaj sur ebenaĵo. Zonoj de ŝotriĝinta ŝtono estis ĉirkaŭantaj tiujn insulojn kiel atesto de kruela batalo de la malmola formo kontraŭ senforma loza materio.

La varmego plifortiĝadis, la alta suno verŝadis torenton de lumo, brilanta tiel, ke ĝi ŝajnis griza kaj senteble peza, kiel plumbo. Per plumba pezo ĝi sedimentadis sur la kapojn de la vojaĝantoj, la rezistanta al ĝi sango furioze frapadis en la tempioj, premadis la kranion per netolerebla doloro. La okuloj senteble ŝveladis en la okulkavoj, helaj koloraj makuloj turniĝadis sub la nigraj vitroj de la defendaj okulvitroj. La ŝoforo kaj la profesoro, priblovataj en la stirejo de speciala ventolilo, devis kun peno forpeladi tiun koloran deliron de la trovarmigita cerbo, por observi la vojon. Sed la terura potenco de la suno jen ŝirmadis la forojn per kurteno de varmega aero, jen malversimile proksimigadis forajn montetojn, montoĉenojn kaj sablajn dunojn. Ĉiuj etaj kavoj kaj ravinoj ŝajnis monotona griza surfaco, sterniĝante per glata tapiŝo. Tio malfaciligadis elekton de vojo. La aŭto balanciĝadis kaj hurladis eĉ pli forte, kaj la forto de la trovarmigita motoro malkreskadis kun ĉiu horo de la veturo, malgraŭ la radiatoro de duobla kapacito kaj ok-padela ventolilo.

Atentinte plendojn de la ŝoforo, la profesoro turnis sin al Tiressuen, kiu, kvazaŭ okazis nenio eksterordinara, fumetis en sia posteno en la kargujo.

– Ĉu ne estas tempo por halti kaj atendi malkreskon de la varmego?

La tuarego nege balancis la kapon.

– Necesas domaĝi la aŭton! – ekkriis la profesoro. – Kial ni ne povas veturi vespere?

– Vespere ĉi tien venos forta tempesto, – respondis Tiressuen. – La akvo en bareloj sekiĝados... kaj necesos stari sur la loko. Necesas nun veturi pluen!

– Kial ci scias, ke estos tempesto?

– Ĉi tie ĉiam estas tempestoj. Tia loko. La montoj de Ahaggar batalas ĉi tie kontraŭ Tanezrufto.

La profesoro ordonis al la ŝoforo veturi pluen.

Tanezrufto – la lando de pereo, soifo kaj miraĝoj – sterniĝis per senfina ebenaĵo. Iam atingebla por karavanoj ne en ĉiu sezono kaj nur per la sola vojo tra putoj de In Ziz kaj jarg Afarag, la terura Tanezrufto evidentiĝis oportuna vojo por rapidaj aŭtoj. Tamen, aŭtoj al Sudano iradis laŭ la sama malnova karavana vojo, provizante sin per alveturigita akvo en intera stacio Bidon-5. La soleca aŭto de la arĥeologia ekspedicio estis veturiganta en du blankaj bareloj solidan rezervon je tricent litroj da akvo kaj povis ne viziti la stacion. Meze de la tago la benzinpumpilo de la kamiono komencis rifuzi pumpi la elvaporiĝantan benzinon. La plasto de la stirrado komencis bruligi la manojn de la ŝoforo, kaj li ĉirkaŭvolvis la stirilon per ĉifono. Necesis fari halton. Neprofunda seka fluejo donis azilon al la vojaĝantoj, kaj ili etendiĝis sur la sablo sub la aŭto. Tio estas la sola ebla ombro en Tanezrufto – malgranda rektangulo, kiu apenaŭ sufiĉis por kvin homoj. Estis terure deiri eĉ je unu paŝo de ĝi, en la furiozantan flamon de la suno. Kvazaŭ ĉio viva malaperis de sur la vizaĝo de la tero kaj la kvin vojaĝantoj restis la lastaj homoj en la maro da blindiga ardo sur la sablo, supre priŝutita de eta griza ŝotro.

La dezerto spiris fajron en la vizaĝojn de la venintoj, kaj pro ĝia spiro fendiĝadis la lipoj, krevadis la sangovazoj en la okuloj kaj la nazo, iĝadis ĉiam pli malfacile malglui la peziĝintajn palpebrojn unu de la alia. En la buŝo aperis abomena impreso – kvazaŭ la lango, kovrita de vundoj, tuŝas sekan paperon aŭ ŝtofon. Pro akvumado la doloro ĉesadis, sed baldaŭ reaperadis. La homoj estis timigitaj de Tanezrufto, sed tro malspritiĝis kaj elturmentiĝis, por plendi al la sorto, kiel neeviteble faras la eŭropanoj en ĉiuj malfacilaj okazoj de sia vivo.

Nerimarkite la senfina tago transiris en vesperon, kaj la furiozo de la malleviĝinta suno finfine malfortiĝis. La aŭto ĵetis longan ombron, en kiu kaŝiĝus kvindek homoj, sed nun ĝi ne estis necesa. Ĉio ĉirkaŭe ricevis klarecon de konturoj, iĝis videblaj ankaŭ malkrutaj ondosimilaj montetoj de la dezerto, tage estintaj malklaraj en griza nebulo de la arda aero. La apatiaj kaj malfortiĝintaj homoj eksidis sur siajn lokojn, la ŝoforo, malbenante la tagon kaj la horon de sia naskiĝo, startigis la motoron, kaj la blanka kamiono komencis balanciĝadi kaj plonĝadi sur malkrutaj tuberoj. Tranaĝis pretere mallarĝaj uedoj kun unu-du tufoj da sekiĝintaj herboj. La ekspedicio profundiĝis en Tanezrufton – ĉirkaŭe estis nenio, krom sablo, densigita de tempestoj, fojfoje kovrita de strioj kaj kojnoj de malhela gruzo kaj ŝotro. Kiom povis atingi la agla vido de la tuarego kaj eĉ la dekobliga binoklo de la profesoro, ĉie sterniĝis la ebenaĵo, fore, ĉe la horizonto, dronanta en polva nebulo.

Subite la homoj vigliĝis. Tre klaraj, tute rektaj linioj tratranĉis la ebenaĵon de Tanezrufto sur tuta ĝia videbla longo ekde la norda rando de la horizonto ĝis la suda. Pli proksime la linioj diskuris, disiris, kiel trakoj sur fervoja stacio, kaj transformiĝis en larĝajn spurojn de potencaj aŭtoj. La profesoro haltigis la aŭton. La vojaĝantoj nevole rigidiĝis antaŭ la majesta vidaĵo. Kio estas aŭta spuro sur eluzitaj vojoj inter vilaĝoj kaj fabrikoj de la gepatra Francio? Tute ordinara afero, altiranta nenies atenton. Kaj sur asfaltaj aŭ betonaj ŝoseoj spuro de aŭto estas apenaŭ rimarkebla kaj necesas eble nur al specialisto, enketanta akcidenton.

Sed ĉi tie, en la profundo de la terura dezerto, estas tute alia afero! Jen la ĉefa spuro, arabeska, rekta kaj senceda. Du ĝiaj sulkoj iom post iom proksimiĝas inter si kaj finfine kuniĝas en unu mallarĝan rubandon tie, en la malklariĝanta glata limo inter la dezerto kaj la ĉielo. Apude iras aliaj spuroj, pli malnovaj, parte jam forglatigitaj de la vento, fojfoje transirantaj de unu flanko al la alia, kreante belajn malkrutajn kurbojn. Fojfoje la nekonataj ŝoforoj preferadis sian propran vojon – tiam, apartigita de strio da netuŝita sablo disde la ĉefa vojo, apude iris neprofunda, sed stampita en ĉiuj detaloj de randumo spuro, same rekte kuranta tra Tanezrufto al la nevidebla celo. La tuta potenco de nia tempo ŝajne koncentriĝis en tiuj impetaj, tro rektaj linioj, la signoj de venko de la aŭto super la dezerto, super la plej neatingebla kaj danĝera parto de Saharo, kiu sukcesis nek haltigi, nek malrapidigi la kuron de la feraj kameloj de la dudeka jarcento.

La kuraĝaj ŝoforoj rostadis ovaĵon rekte sur la kapotoj de siaj aŭtoj, ardiĝintaj sub la suno de Tanezrufto, kaj persiste trabatiĝadis antaŭen, batalante kontraŭ timigantaj miraĝoj. Se la tuaregoj vidis en la ardo de la terura dezerto Deblis-on – la demonon de Tanezrufto kun malplenaj okulkavoj, vestitan en nigra kovrotuko, sidantan sur skeleto de kamelo kaj rondirantan ĉirkaŭ mortkondamnitaj vojaĝantoj, – do la ŝoforoj rakontadis alion. Ĉe la markŝtono 285, kie en konstruado de vojo pereis multegaj kondamnitaj pro ribelo soldatoj de la Fremdula Legio, post aŭtoj sekvadis iliaj fantomoj – maldikaj serpentumantaj figuroj, turniĝantaj ĉirkaŭ la aŭto, sendepende de ties rapido. Ili vokadis per raŭkaj voĉoj, kaj la sola eblo de saviĝo de ili konsistis en ofero de felsako kun akvo. Ĝin necesis ĵeti al ili, kaj tiam ili postrestadis, kaj la aŭto foriradis per maksimuma rapido.

Multaj aferoj ŝajnadis al homoj, konsumitaj de la ardo – la trovarmigita cerbo kaŭzadis en la okuloj plej terurajn halucinojn. Sed tamen la rektaj linioj de la aŭtaj spuroj striis la dezerton per giganta liniilo!

La aŭto de la arĥeologia ekspedicio, starinte iomete, krucpasis la vojon de la transsaharaj aŭtoj kaj ekiris stampi ĉi tie, sur la glata tereno, la sian, same rektan kaj klaran. La vojaĝantoj renkontis la vojon inter la stacio Bidon-5 kaj la markŝtono 540, malproksime norde de oazo Tessalit – la antaŭaĵo de jam malpli dezertaj stepoj de Sudano kaj Niĝerio. La soleca aŭto longe iradis en roza nebulo de sunsubiro, poste laŭ la mallarĝa vojeto de lumo de la lumĵetiloj en monotona maro de nokta obskuro. Mallonga noktado, kaj denove vojo kun halto longe antaŭ la veno de la varmega tempo de la tago, sub alta krutaĵo ĉe komenco de granda ergo Azemnezi. Ekde tiu ĉi loko la vojo iĝis malfacila – lozaj sabloj kovris la tutan areon de la ergo per onda vico. La aŭto moviĝadis en ĝi sur substernataj «ŝtuparoj» el ĉene ligitaj lignaj latoj, farinte dum la vespero nur kelkajn kilometrojn.

Ĉe la aŭroro la kamiono, kvazaŭ ripozinta dum la nokto, rapide elgrimpis sur ŝutiĝeman leviĝon de la rando de la ergo. Plue okcidente la lando estis prisemita de konusformaj sablaj montetoj, obtuze tranĉitaj sur la pinto kaj kovritaj de mirinda ondetaro – reto da kalikformaj kavetoj. Tiressuen gvidis la aŭton ĉirkaŭire de tiuj montetoj, al la leviĝo al roka vico, subite aperinta meze de la sabla spaco.

– Ĉu malproksimas la ruinoj, Tiressuen? – vokis la gvidiston la profesoro, kun maltrankvilo kalkulanta mense, kiom da litroj da benzino ili malŝparis por la batalo kontraŭ la sabla fundo de la ergo Azemnezi.

– Jam proksimas, tie. – La tuarego almontris sud-okcidenten, kie sur malkruta deklivo de la rokvico videblis multaj rondigitaj de vento nigraj ŝtonoj, de malproksime ŝajnantaj amaso da iaj testud-similaj estaĵoj.

La sciencisto suspiris kun faciliĝo.

– Kial ĉi tie estas tiaj strangaj montetoj? – demandis li, almontrante la sablajn konusojn kun ties skulptaj surfacoj.

– Vento, – lakone diris la tuarego, ĉirkaŭskribante per la mano kelkajn rondojn, kaj ĉiuj komprenis, ke li parolas pri turniĝantaj kirloj, levantaj fostojn da sablo al duonkilometra alto kaj frakasantaj ĉion, kio estas ne ŝtono kaj ne dezerta vegetaĵo, enradikiĝinta en la grundo per dudekmetraj radikoj.

Denove malrapide rampantaj horoj, same kiel la aŭto. Denove la plumbogriza mallumo de peza ardo, sonora frapado de la piŝtaj aksoj de la trovarmigita motoro, akra odoro de brulanta oleo. Sed jen la aŭto leviĝis laŭ la firma deklivo, zigzagante inter ŝtonoj, eroziitaj de la vento. Rondajn rokojn, piramidajn markezojn, akrajn elstaraĵojn anstataŭadis muroj, turoj, pordegoj... Akra, maltrankvila diveno tremigis la profesoron. Malkleraj kaj fantaziantaj idoj de la dezerto fojfoje opinias tiujn bizarajn rokojn ruinoj. Ĉu vere ankaŭ lia ekspedicio iĝos viktimo de simila eraro? Ho, diabla bastardo, ĝuste tiel estas!

La tuarego per potenca gesto haltigis la aŭton en tiu momento, kiam la ŝoforo intencis deklari al la profesoro pri neceso halti kaj traatendi la varmegon.

En furioza kolero, kun sentoj, obtuzigitaj de la varmego kaj malfacila vojo, la arĥeologo elsaltis el la stirejo.

– Kien ni alveturis? Kie estas la ruinoj? – kriegis li.

La klaraj grizaj okuloj de Tiressuen indigne brileris sub la kovro de la kaptuko. Nehaste levinte la maldekstran manon kun larĝa leda braceleto, sub kiun estis enŝovita ponardo kun kruca tenilo, la tuarego almontris malsupren.

La aŭto haltis sur la rando de deklivo de la altebenaĵo, priŝutita de seninterrompaj ŝtonpecetoj. Per nigraj abutmentoj estis malleviĝantaj malsupren krutaĵoj, glatigitaj de la vento, tratranĉitaj de profundaj kaj mallongaj ravinoj, donantaj al la tuta roka muro festonan konturon, kvazaŭ faritan de la homaj manoj laŭ bizara arĥitekta ideo. Sub la krutaĵo sterniĝis negranda serir – ebenaĵo, kovrita de rompaĵoj de silikaj skistoj kun profundaĵo de antikva lago, de kiu restis ronda makulo de akrapintaj dunoj.

Kaj sur la ebenaĵo, klaraj eĉ en nebulo de la varmega aero, videblis falintaj muroj, konstruitaj el pecegoj de ruĝa ŝtono, iaj interkruciĝantaj elstaraĵoj, pasejoj de pordegoj kaj stratoj. Kaj jen sendubaj turoj – nur kreteno povas miksi ilin kun la nemanfaritaj verkoj de la vento! La areo de la ruinoj estis negranda, sed la konstruaĵoj estis tre masivaj kaj havis trajtojn de granda antikveco, distingebla por la sperta rigardo de la arĥeologo.

La francoj ekkriis. Antaŭ sekundo pretaj rigardi al Tiressuen, kiel al idioto kaj krimulo, ili interrompante unu la alian laŭdis la gvidiston.

– Por kio do ni staras ĉi tie? – ekkriis la profesoro. – Restis kelkaj kilometroj. La ruinoj estas tute proksimaj! – Kaj la arĥeologo tradukis sian demandon en la araban por Tiressuen.

La gvidisto klarigis, ke la plua vojo estas tre malbona. Estos pli bone iri al la ruinoj perpiede kaj pririgardi ilin.

– Ni bezonas ne pririgardi, sed esplori ilin, – kontraŭdiris la arĥeologo. – Necesas esti tie dum tri tagoj, kiom sufiĉos akvo.

– Pli bone estas pririgardi, kaj poste alveturi denove. Alveturigi rezervon de akvo, manĝo...

– Unue ni eksciu, ĉu indas. Estas absurde iri perpiede de ĉi tie en la varmego, kvazaŭ ni estas en kuracloko... – La profesoro ekkonsciis, ke la tuarego ne komprenas lin kaj rigardas kun ĝentila, iomete degna intereso. – Necesas alveturi. Kaj tuj. Ni ne perdu tempon por halto, sed definitive instalu nin sur la loko de la esploro! – insistis la arĥeologo.

La tuarego obeeme grimpis al sia loko ĉe la stirejo. La aŭto longe startadis kaj finfine ekveturis. La gvidisto, lerte elektante la vojon, gvidis ĝin dekstren, kie la altebenaĵo estis glate malleviĝanta kaj la festonoj de krutaj deklivoj iĝadis larĝaj kavoj de ravinoj.

Jelpante per la bremsoj, la aŭto malleviĝis laŭ sabloŝtonaj platoj en la profundaĵon, grand-era ŝotro ekkrakis sub la masivaj pneŭmatikoj. La kamiono trairis la ravinon. Akcelante la motoron, la ŝoforo impetis al sturmo de la leviĝo. Tondro de la motoro, hurlo de la plej malalta rapidumo kaj ordinara resonanta eĥo. Subite la indikilo de la olea pumpilo falis maldekstren, al la nulo, malforta krako aŭdiĝis interne de la motoro, kaj la paliĝinta ŝoforo malŝaltis la sparkadon. La aŭto ekiris malsupren, glitante sur grand-era sablo, ruliĝanta, kiel kugletoj, sub la senmovaj radoj. Ĉiuj ĵetiĝis al la muroj de la kargujo en timo, ke la kamiono renversiĝos. Sed la aŭto malrapide glitis al la ravino kaj haltis, tuŝinte elstaraĵojn de ŝtona plato.

– Kio, kio okazis? – elpremis el si la arĥeologo. (La responso de estro, ĝis nun ekzistinta nur koncerne de la esplorado, subite iĝis grandega fronte al la danĝero). – Provu... – komencis li.

La ŝoforo svingis la kapon kaj, startiginte la motoron, tuj malŝaltis ĝin. En premanta silento ĉiuj amasiĝis apud la aŭto, dum la ŝoforo ekrampis sub la kapoton. Tiressuen eksidis sur ŝtonoj kaj transmovadis la rigardon jen al unu vizaĝo, jen al la alia, penante kompreni, kio okazis.

Baldaŭ evidentiĝis tuta seriozeco de la paneo. Malgranda dentorado de la olea pumpilo dispeciĝis, difektinte la duan. Ĉu eraro, ĉu malbona produktado aŭ malbona kvalito de la materialo, kiu tie, en Francio, minacus nur per trenado fare de alia aŭto aŭ per kelkaj horoj da atendo, ĉi tie, en Saharo, por la soleca aŭto iĝis mortkondamno. Nur la profesoro kaj la radiisto sciis, ke ili fordonis la radistacion al la kapitano, esperinte al firmeco de sia aŭto kaj abundo de rezervaj pecoj. Kaj inter ĉiuj tiuj pecoj ne estis la necesa, ĉar paneo de olea pumpilo estas malofta okazo por moderna aŭto.

Dum la anoj de la ekspedicio estis konsciantaj sian staton – kun malbenoj, silenta angoro aŭ en malkuraĝa perplekseco, la profesoro kaj la tuarego, kliniĝinte super la mapo, penis kiel eble plej precize determini la lokon de la paneo. La plej proksima kaj plej fidinda estas la linio de la transsahara vojo, kiun ili krucpasis. Tio estas cent dudek kilometroj orienten. Se iri rekte al Bidon-5 – cent kvardek kvin kilometroj. Tamen tie eblas trovi dentoradojn aŭ voki urĝan helpon. Eŭropano en Tanezrufto apenaŭ pasos eĉ sesdek kilometrojn. Tio signifas: se tion ne penos fari la tuarego, do ili ĉiuj pereis.

La eŭropanoj draste ŝanĝiĝis. Bruemaj kaj malpaciencaj, arogantaj kaj vantaj, ili iĝis malrapidemaj kaj severaj. Plenaj de angoro, ili atente observadis Tiressuen-on.

Tiel malgrandaj rabobestoj sidas ĉirkaŭ leono en atendo, kian decidon faros la potenca besto. Tiel observas akuzatoj la juĝiston, elirintan por deklari la verdikton.

La tuarego fumis, ĵetante preterajn rigardojn al la mapo kaj ree enirante en senmovan kontempladon de io, pasanta antaŭ la mensa rigardo. Ĉiuj ekspedicianoj sciis, ke Tiressuen vokis al helpo tutan sian kolosan memoron kaj sperton, ĉiujn rakontojn de kamaradoj kaj antikvajn legendojn, por decidi, kien li iru. Cent kvardek kvin kilometroj – tio estis tro multe eĉ por tubuo, ne nur por tuarego, sed Tiressuen opiniis sin egala al tiuj elstaraj mastroj de la dezerto. La mastroj, konkerintaj ĝin sen la teĥnika saĝo de la eŭropanoj – sole kun helpo de sia eltenema korpo kaj de sia firma animo!

La tago estis kliniĝanta al vespero. Tiressuen kvazaŭ rekonsciiĝis. Li deĵetis malantaŭen la kaptukon, peze suspiris kaj sinĝeneme ridetis. Kaj la eŭropanoj ekvidis, kiel ankoraŭ juna kaj bonkora estas tiu severa nomado, kiu iĝadis tiom minaca kun envolvita vizaĝo, en siaj malhelbluaj vestoj.

– Mi iros al Bidon-5! – deklaris la tuarego.

Al li oni ĵetiĝis, premadis la manojn, kaĵole frapadis la ŝultron, proponadis ajnajn konservaĵojn, vinon kaj cigaredojn.

La tuaregoj manĝas nek fiŝojn, nek ovojn, nek birdojn, kaj Tiressuen timetis konservaĵojn. Li konsentis kunpreni flaskon kun akvo, iomete da ĉokolado kaj salaj biskvitoj, kaj krome plenŝtopis la sinon per cigaredoj.

– Prenu mian kompason, Tiressuen, – proponis la ŝoforo.

Sed la nomado rifuzis preni kaj la mapon, kaj la kompason.

La steloj kaj la suno – jen la seneraraj vojmontriloj de tuarego, kaj la ĉielo de la dezerto neniam estas ŝirmita.

– Ni tiel dankas cin, Tiressuen! – ekkriis la kortuŝita profesoro. – Ni, se ni saviĝos, neniam forgesos, kion ci faras por ni...

– Mi ankoraŭ nenion faris, – la tuarego ree iĝis severa, – kaj ne por vi – ja mi savas ankaŭ min mem. Se mi atendos feliĉan okazon, do mi pereos kune kun ĉiuj. Da akvo sufiĉos por kvin tagoj... Kio okazos dum tiu tempo?

– Jes, jes, certe, – haste konsentis la arĥeologo.

Dubo ĵetiĝis en liaj okuloj, observantaj Tiressuen-on, la lipoj tremeris. Sur la vizaĝo de la staranta apude ŝoforo reflektiĝis eĉ pli malkaŝa timo. Tiressuen komprenis. Kiel ĉiuj etanimaj homoj, opiniantaj sin sagacaj, ili strebis legi en Tiressuen proprajn pensojn kaj kaŝitajn sentojn. Ili timis, ke la tuarego, savante la propran haŭton, fuĝos ien.

La suspekto de la kunvojaĝantoj kolerigis Tiressuen-on, sed li venkis sin, dirinte:

– Nun necesas dormi – ĝis la veno de la nokto!

Deirinte post ŝtonan elstaraĵon, li komencis sterni la mantelon sur la malgranda makuleto de ombro. Li ankoraŭ ne sukcesis fari tion, kiam servemaj manoj malvolvis drelikon, metis molan matracon. La kunvojaĝantoj paŝadis mallaŭte, paroladis flustre. La tuarego kuŝis kaj pensis, kial la eŭropanoj povas vere bone rilati al la dezertanoj, nur kiam venas malfeliĉo kaj neceso pri helpo. La eŭropano iĝas vere homeca sub premo de kruela neceso – tio ŝajnis al tuarego malnobla.

Tiressuen vekiĝis, kiel li difinis por si – en vespera krepusko. Post preĝo, sattrinkinte kaj iomete manĝinte, li turnis sin al la oriento.

Barak allah fik! (Dio gardu vin!) – diris la tuarego kaj nehaste ekpaŝis, akompanata de vigligaj krioj de la restintoj.

La profesoro longe rigardis tien, kie solviĝis en travidebla mallumo la alta figuro de la gvidisto. Ronĝata de antaŭtimoj, li centan fojon ĵuris malavare rekompenci la tuaregon, se tiu revenos... Sed ja se li ne revenos, neniu kaj pro nenio povos rekompenci. Ilin oni trovos, certe, sed ĉu jam gravos tio por lia tuta negranda ekspedicio! Kaj ree la arĥeologo malbenadis sin pro tio, ke li cedis al la peto de la kapitano. Nenia sperto povas kontraŭstari al hazardo, kaj tion li, kiel sciencisto, devus scii! Al diablo tiujn sinturmentojn – ja la radistacio tutegale mankas!

La juna asistanto de la profesoro neaŭdeble alproksimiĝis.

– Viaj ordonoj por morgaŭ, chief? – La asistanto estis anglomaniulo.

– Ni vekiĝu antaŭ la sunleviĝo. Ni iros al la ruinoj – ja necesas pririgardi tiun ĉi trioble damnitan lokon! Auguste, la ŝoforo, restos kun la aŭto kaj kuiros tagmanĝon. Iros ni triope – vi, mi kaj Pierre.

La ruinoj distancis pli multe, ol ŝajnis al la profesoro. Ili krome estis absorbe interesaj, kaj, kiam la arĥeologo rekonsciiĝis, ke tempas reveni al la aŭto, la suno leviĝis jam alte. La revena vojo ŝajnis al la profesoro vera torturo. Batalante kontraŭ la deziro eltrinki la tutan rezervon da akvo en la flasko, peze paŝante laŭ kraketanta kruda sablo kaj ruliĝanta sub la piedoj nigra ŝotro, la arĥeologo sentis, ke lia korpo elsekiĝas en bruliganta forno. Pensoj nebuliĝis, insiste revenante jen al glacia gasakvo de la hotelo en Tamanrasset, jen al fabela diverseco de trinkaĵoj sur ajna strato de Parizo, jen simple al malvarmaj rojoj kaj riveroj, kiujn li tiel neglektadis en Eŭropo, ne suspektante, kian vivigan forton kaŝas en si tiuj torentoj da ordinara akvo.

– Akvo! – La profesoro laŭte prononcis la lastan vorton, facile plorsingultinte pro la mensa vido de malvarma kaj pura monta torento, tiel neelteneble mirakle lirlanta sur ŝtonoj.

– Ĉi tien, ĉefo, – vokis lin la juna asistanto, almontrante negrandan sablan monteton kun kruta orienta deklivo. Sterniĝinte sur la tero, post tiu deklivo, eblis kaŝi en la sava ombro la kapon kaj la ŝultrojn.

La asistanto ĵetis rigardon trans la ŝultron al la monta ŝtupego, kie enkaptiĝis la aŭto, pesis en la mano la flaskon kaj kun suspiro remetis ĝin al sia flanko.

– Ŝajnas, ke ni neniam ĝisiros, – balbutis la studento-radiisto Pierre, interkaptinte la rigardon de la asistanto. – La tempo rampas same malrapide, kiel mi rampas mem. Kaj kun ĉiu paŝo mi perdas fortojn. Se mi scius, mi prenus sur la ŝultrojn sitelan termoson...

– Kaj trenus ties pezon eĉ malpli rapide! – kontraŭdiris la asistanto.

– Tamen mi trinkus! Trinkus! Imagu, nun – du litrojn da malvarma akvo...

– Sufiĉas! – interrompis lin kolera ekkrio de la profesoro. La arĥeologo kuŝis sterne, kaj lia voĉo kvazaŭ iris el sub la tero. – Mi malpermesas konversaciojn pri akvo, limonadoj, pri Parizo kun ties kafejoj kaj bierejoj, kie sur ĉiu paŝo eblas trinki kiom ajn. Sufiĉas babili pri riveroj, pri naĝado!

La junuloj interŝanĝis rigardojn. Neniu el ili eĉ intencis paroli ion similan. La asistanto turnis la fingron ĉe sia tempio.

– Kie nun estas Tiressuen? – subite demandis la studento. – Kion li faras? Por ni restis iri ĉirkaŭ ses kilometroj, kaj kiom por li?

La profesoro turniĝis sur la flankon. Li klare imagis al si la altan bluan figuron, senfine solecan meze de la bruliganta oceano de Tanezrufto, tiom malfortan antaŭ la monstra forto de la dezerto.

– Ni iru, amikoj, – firme diris li, ekstarante.

– Kaj kio estas tie, profesoro? – subite demandis la studento, almontrante okcidenten.

– Tre malproksime ĝis helpo! Grandegaj ergoj kaj sebĥroj, antikva karavana vojo al Timbuktuo kaj fama salminejo Taudenni, en kiu loĝas areto da homoj.

– Salminejo en la centro de Saharo! Kiu do fosadis tie?

– Antaŭe sklavoj, kaj poste ankaŭ liberuloj, konsentintaj loĝi tie de unu karavano ĝis la alia.

– Kaj se la karavano malfruadis?

– Ĉiuj pereadis, tio okazadis plurfoje. Pereadis ankaŭ karavanoj sur la vojo el Timbuktuo al Taudenni. Ekzemple, en la mil okcent kvina jaro karavano el mil okcent kameloj kaj du mil homoj pereis pro soifo ĝis la lasta homo. Neniu saviĝis! Malgranda eraro de gvidistoj aŭ putoj, sekiĝintaj pro tempestoj – kaj fino...

– Ora salo estas liverata en la landon de nigruloj!

– Vi pravas, la salo antaŭe valoris same kiel sama pezo de arĝento. La nigruloj ja estas defenditaj kontraŭ la ultraviola radiado de la suno, tamen ricevas pli da varmo pro la infraruĝa kaj pli multe ŝvitas, ol la blankuloj. Ilia bezono pri salo estas pli alta. Multaj vojaĝantoj priskribas teruran salan malsaton, kiu turmentis nigrahaŭtajn terkulturistojn kaj en arbaroj, kaj en savanoj...

La asistanto, avide aŭskultinta la konversacion, haltis.

– Ho, mi komprenis gravan aferon, ĉefo! Jen kial nia Tiressuen kaj ĉiuj tuaregoj estas envolvitaj en siajn malhel-bluajn kovrotukojn. Ili estas blankhaŭtaj, kaj ili devas defendi sin kontraŭ la malutila ultraviola radiado de la sahara suno!

– Tute prave! Kaj mi aldonos: ĉu vi scias, ke ekzistas tiel nomataj blankaj tuaregoj? Tio estas nigrahaŭtuloj, kiuj portas blankajn kovrotukojn, penetreblajn de la ultravilaj radioj, kiu ne malutilas al ili, sed reflektantajn la infraruĝajn termikajn radiojn, kiuj tro varmigas la malhelan haŭton. Antaŭe tiuj nigrahaŭtuloj estis sklavoj. Al ili estis leĝe malpermesite porti bluajn vestojn, kaj ili portadis la blankajn – ĝuste tion, kion ili bezonis. Tion pripensu sinjoroj medicinistoj – ili malmulte pensas pri tiaj aferoj...

La lastaj centoj da metroj laŭ grandaj rulŝtonoj ĉe la piedo de la krutaĵo estis vera turmento. La akvo estis eltrinkita, kaj la soifo ronĝadis la gorĝojn, ŝirmadis per ruĝa nebulo la okulojn. Kaptante per la buŝoj la ardan aeron, la tri esploristoj surgrimpis la krutaĵon sur kvar piedoj, kaj falis en la ombron de la aŭto, dum Auguste estis haste pleniganta grandajn supajn tasojn. Soifo ne estas malsato, kaj sattrinkinta homo rapide reviviĝas. Restas nur dormiganta laco. La ĉasistoj pri antikvaĵoj ekdormetis en la ombro de markezo, kiun Auguste etendis ĉe la flanka muro de la kamiono. Tio estis jam reala defendo kontraŭ la suno de Saharo, kaj la eŭropanoj baldaŭ vigliĝis. Ĉe ambaŭ flankoj de la ravino, en kiu enkaptiĝis la aŭto, estis elstarantaj rondigitaj deklivoj de klifoj el blanka sabloŝtono. La ŝtono estis kovrita de malhel-bruna, preskaŭ nigra krusto, brilanta sub la suno, kiel kiraso. Malvarmiĝado de la rokoj en malvarmaj noktoj kovris la deklivojn per larĝaj fendoj, laŭ kiuj la nigra krusto detavoliĝis kiel giganta ŝelo. La blankaj ŝtonoj blindige brilis tie, kie estis defalinta la nigra kovraĵo. Pro la akra kontrasto inter la krusto, brilanta, kiel nigra spegulo, kaj la blindigaj blankaj makuloj la okuloj vidis flagradon. La senkolora griza lumo super la dezerto same ne donadis ripozon al la vido. Nur glaĉeraj okulvitroj savadis la eŭropanojn. Ili ekkomprenis pli bone, ke la moro de la tuaregaj viroj nigrigi la palpebrojn per farbo aperis tute ne kiel postulo de modo aŭ de siaspeca estetiko.

Ĉiu nokto revivigadis la vojaĝantojn post la taga malviglo. Se tago ŝajnis oceano da varmego kaj blindiga lumo, senlima stela nokto de Saharo iĝadis abismo de senfina ĉielo, forportanta homon en tiajn profundojn kaj forojn de pura travidebla mallumo, ke la malfeliĉoj, danĝeroj kaj eĉ la morto mem komencadis en stranga maniero ŝrumpi, simile al la minaca dezerto, malaperinta en obskuro.

En Eŭropo estis finiĝanta aŭtuno. Ĉi tie tiu sezono esprimiĝadis nur en veno de malvarmaj noktoj, ŝajnantaj glaciaj post la infera taga varmego.

Estis neesprimebla ĝuo kuŝi sur la dorso, envolviĝinte en lanan kovrilon, kaj fordonadi sin al la hipnota potenco de la senfunda ĉielo, mergante sian rigardon en la stelan svarmon de la Lakta Vojo.

Kontraŭvole venadis pensoj pri Tiressuen. La tuarego ne kunprenis kovrilon, kaj se li ne forbrulis en la fajra forno de la tago, do neeviteble devis frostiĝi nokte. Kaj kune kun ĝi frostiĝus la eblo de facila saviĝo por tiuj, kiuj restis ĉe la bareloj kun akvo, sub la markezo, savanta de la mortigaj lancoj de la suno, por tiuj, kiuj kovras sin per varmaj kovriloj en malvarmegaj noktoj.

Nur en la tria tago de la starado la esploristoj kuraĝis al dua ekspedicio al la ruinoj. Dudek kilometrojn da vojo tien kaj reen estus ne timindaj por nokta iro. Sed esplori la ruinojn nokte, kvazaŭ intence senluna, estis neeble. Volnevole la arĥeologoj restus ĝis la varmega tempo de la tago, kaj la irado iĝus por ili turmento. Estis decidite ekiri al la ruinoj antaŭ vespero, sukcesi iomete labori tie, tranokti kaj uzi la tutan tempon ekde la aŭroro ĝis la naŭa horo, kiam ili devis esti ĉe la aŭto.

Neniam poste la esploristoj kuraĝus ripeti tiun noktadon. Al la lumo de la bivakfajro el la ruinoj elrampis miloj da skorpioj kaj venenaj kamelaraneoj. Tuta tiu aro impetis al la homoj, instalintaj sin por noktado. La bivakfajreto el mizeraj tigoj, alportitaj kun si ligneroj kaj papero baldaŭ finbrulis, kaj la homoj restis en mallumo en malegala batalo kontraŭ la rampanta kaj venena abomenaĵo. La sola saviĝo estis hasta fuĝo al la serir, kiel eble plej malproksime de la ruinoj. Dum la tuta nokto en susuroj de la vento al la homoj ŝajnis rampantaj skorpioj. Denove mankis trinkaĵo, kvankam Pierre kaj la asistanto plenumis la promeson kaj trenis en la dorsosakoj grandajn termosojn. En la tria ekspedicio, ree tage, la profesoro ricevis facilan sunfrapon, neglektinte salajn tablojdojn. Liaj junaj helpantoj entreprenis kvaran ekspedicion al la ruinoj, kaj la sciencisto, malfortiĝinta korpe kaj spirite, kuŝis sub la markezo. La silentema Auguste trinkigadis lin per buljono el koncentraĵoj. Kelkfoje la arĥeologo devigadis lin mezuri la akvon en la lasta barelo, kun teruro konvinkiĝante, ke ili konsumis ĝin tro multe en la ekspedicioj tra la bruliganta ardo de Tanezrufto.

La profesoro turnis sian rigardon al la oriento. La nigra aro de tajlitaj de vento piramidaj ŝtonetoj estis malkrute leviĝanta al la griza, morna, tute sennuba ĉielo, reduktante videblon de la konstanta horizonto ĝis kelkaj kilometroj. La tuarego devis aperi neatendita post kelkaj minutoj aŭ tagoj aŭ ne aperi entute. La profesoro rememoris siajn antaŭtimojn, ke Tiressuen povas forlasi ilin al arbitro de la sorto, sed ĉio, kion li sciis pri tiuj idoj de la dezerto, kontraŭis al tia supozo. Sed Tiressuen povis perei, kiel, sendube, pereus ĉiu el ili, se li ekirus mem. Se la tuarego pereis, do tutegale necesos iri, devos iri ĉiuj! Tio estos baldaŭ. Se la gvidisto ne revenos post du tagoj, do necesos forlasi ĉion, ŝarĝi sin per akvo kaj ekpaŝi laŭ la spuro de sia aŭto. La arĥeologo imagis al si tiun senesperan vojon kaj interne tremeris.

La plumba ĉielo estis sufokanta lin, la vento, estinganta post la tagmezo, bruis sur ŝtonoj tede kaj senĝoje. La rando de la markezo egalmezure frapadis la rigidiĝintan aŭton. Rigidiĝintan senespere, kiel tiuj rokoj, eroziitaj de la vento kaj nigrigitaj de la suno, kiel tuta tiu forbruligita kaj malviva mondo, kaptinta lian ekspedicion.

La kvina tago! Neniu jam iradis al la ruinoj, ŝparante la akvon. La homoj kuŝadis, fumadis, sen deziro ludadis kartojn. La profesoro rimarkis, ke en ĉiuj konversacioj estis peneme evitata unu temo – supozoj pri Tiressuen. Evidente, tro serioza estis tiu demando por ĉiu el la vojaĝantoj, por diskuti ĝin en senokupa babilado. La tendaro, la aŭto – ĉiuj objektoj ĉirkaŭe estis kreantaj kutiman ekspedician etoson, per nenio rememorigantan pri la malfeliĉo. Sed la dezerto ĉirkaŭe, malviva, morne susuranta per vento, staris streĉite malamika, kvazaŭ preparante sin al decida atako al la areto da homoj, alligitaj al la aŭto. Ili kvazaŭ transflugis sur alian planedon – tiom ne similis ĉi tie ĉio al la mondo, ekde la infaneco kutima por eŭropanoj. La dezerton oni perceptadis kiel ian malrealaĵon, ŝanĝiĝeme preternaĝantan en rapidaj aŭtaj veturoj. Sed nun, ĉirkaŭante la etan bivakon dum jam kelkaj tagoj, ĝi staris senŝanĝa, kiel eterna minaco al ĉio viva, senfine fora disde la diverseca ekzistado de la homoj, disde iliaj laboroj, amuziĝoj, ĝojoj kaj malfeliĉoj. Neniel eblis kredi, ke en la oriento, nur je cent kvindek kilometroj for de la tendaro, kuras tra la dezerto rapidaj aŭtoj. Ajna el ili transportus ĉiujn vojaĝantojn tien, kie iliaj vivoj ne plu balanciĝos sur ŝanceliĝema pesilo de la malfidela sorto. Tie flugas aeroplanoj... Sufiĉas por ajna el ili iomete flankeniĝi de la ordinara vojo, tiam oni rimarkos ilin de sur la aero kaj la helpo venos post kelkaj horoj!

La sesa tago – la lasta tago de la ebla atendo. Pretiĝante al la perea fino, la junularo ne eltenis. La homoj drinkis vinon, penante trankviligi la streĉitajn nervojn kaj pli facile paciĝi kun la neeviteblaĵo.

La komenciĝinta tago estis speciale varmega, kvazaŭ la dezerto, antaŭsentante venantan periodon de malvarmaj noktoj, estis elverŝanta tage la tutan rezervon de sia fajra furiozo. La profesoro, ankoraŭ ne tute resaniĝinta de la sunfrapo, kuŝis duonkonscie. Malrapide, kvazaŭ dronante en varmega rezino, turniĝadis pensoj en la doloranta kapo. La kunuloj, kuŝantaj ĉirkaŭe, abomene ronkadis, snufadis, peze suspiradis, faradis malkvietajn abruptajn movojn en dormo, elturmentitaj de la ardo kaj de la premanta ilin konscio de kondamniteco. Malserena Auguste malofte ĝemadis, kaj Pierre plende plorsingultadis, elmontrante siajn sentojn en ebria dormo.

La profesoro levetis sian krudfere pezan kapon kaj meĥanike ĉirkaŭrigardis laŭ la kutimo, estiĝinta dum la kvin tagoj, nenion plu atendante de la pejzaĝo, esplorita ĝis abomeno. Subite la arĥeologo faris abruptan movon, frotis per la mano la vizaĝon, forpelante dormon. Malproksime de la aŭto, sur la plata ravina fundo, surŝutita de nigraj ŝtonoj, kreskis negranda talho. Post ĝi vidiĝis io alta, blanka... Ĉu vere? Jes, tio estas meharo! Grandega dromedaro estis proksimiĝanta al la tendaro, portante figuron, envolvitan en ordinaran malhelan veston. Selsakoj el arabeska ledo pendis de sur la arĝente ornamita selo kun la krucforma selarko. Al la maldekstra flanko de la kamelo estis alfiksita fusilo kun paftubo, direktita malsupren.

Spasmo en la gorĝo de la profesoro malhelpis al li krii. La arĥeologo salte ekstaris. La meharo aliris proksime. Neniam pensis la arĥeologo, ke tuarego sur kamelo montriĝos tia giganto! La majesta figuro de la dezerta kavaliro kliniĝis de sur la alto de la meharo. Li, Tiressuen!

Terura krio aŭdiĝis super la orelo de la arĥeologo, ŝancelinte lin: la tuaregon ekvidis la vekiĝinta asistanto. Liaj kamaradoj, ankoraŭ ne leviĝinte, ekkriegis, kvazaŭ hordo da hommanĝuloj. Ĉiuj ekkuris renkonten al la tuarego, kiu mallevis la dromedaron kaj malrapide, verŝajne, pro granda laco, deseliĝis. Responde al la silenta demando de la vojaĝantoj Tiressuen fosis en la sino kaj etendis sur la malfermita polmo du etajn dentoradojn, envolvitajn en oleitan paperon. Auguste kaptis ilin, plorsingultis, skuis la manon de la tuarego kaj ĵetiĝis al la aŭto, ne dirinte eĉ vorton. Lin sekvis lia ĉiama helpanto Pierre. Post minuto ili jam malkovris la kapoton kaj enrampis sub la aŭton.

Tiressuen lace tiris sin, eksidis sub la markezo kaj ekfumis ordinaran cigaredon. Kvazaŭ ne estis la serioza malfeliĉo, ne estis la ses malfacilaj tagoj, plenaj de maltrankvilo kaj danĝero. La tuarego, laŭ sia kutimo, atendis, kiam oni lin demandos.

– Ĉu Bidon-5? – La profesoro almontris orienten.

– Jes.

– Kiel ci ĝisiris, ĉu estis malfacile?

– Jes. Multe da suno. Mi hastis!

– Ĉu laciĝis?

– Jes.

– Kaj de kie la kamelo?

– Ni veturis el la stacio sur aŭto en nomadejon de konato. Mi prunteprenis por ĝisveturi.

La arĥeologo ĉesigis la demandojn kaj proponis al Tiressuen ripozi. Post horo Auguste kaj Pierre estis stamfantaj pro malpacienco plej baldaŭ startigi la aŭton, sed la profesoro per furioza gesto malpermesis ilian provon. Nur kiam la suno kliniĝis al la horizonto, la gvidisto vekiĝis. En la sama momento ekmuĝis la motoro, kvazaŭ same vekiĝinta de longa dormo. Ĉiuj vojaĝantoj, inklude la profesoron, komencis haste volvi la tendojn, kaj Tiressuen longe trinkis varman teon, almanĝante daktilojn, kiujn li derompadis de la bulo, elprenita el la sela sako, kaj ŝovadis, laŭ la kutimo, sub la vizaĝan kovrotukon, por ne montri la buŝon. La francoj venis por karesi la animalon, savintan ilin – kaj forŝanceliĝis: de la meharo iris abomena odoro. Tiressuen rimarkis la miron de la kunvojaĝantoj.

– Se kamelo longe iras en varmego kaj ne trinkas, ĝi odoras tre malbone! Mi devis veturi tage, sciante, kiom da akvo vi havas.

La profesoro, same kiel, verŝajne, ĉiuj aliaj ekspedicianoj, sentis deziron firme brakumi Tiressuen-on, montri al li varmegan dankon pro la savo, pro la malfacila, por eŭropano neplenumebla marŝo. Sed la tuarego sidis kun la antaŭa trankvila digno, kvazaŭ nenio okazis. La arĥeologo sentis antaŭ li sinĝenemon, devigantan lin reteni sin.

– Sed kio pri la dromedaro, Tiressuen? – aliris al la gvidisto la ŝoforo.

– Jes, mi tute forgesis, kio pri la meharo? – rekonsciiĝis la profesoro.

– Trinkigu la dromedaron, donu al mi rezervon da akvo kaj iru, – respondis la tuarego.

Malrapide, ĉirkaŭveturante ĉiun kaveton, la kamiono leviĝis sur la altebenaĵon kaj turnis sin al la oriento laŭ la propraj spuroj. Auguste stiris kun ekstrema singardemo, firme decidinte neniel riski, ĝis ili eliros el tiu ĉi kaptilo kaj plenigos la akvobarelojn. De supre ili ankoraŭfoje ekvidis la blankan kamelon kaj la apenaŭ rimarkeblan figuron de la tuarego, kuŝiĝinta en ombro de la roko en atendo de la nokto. Tiressuen evidente estis ĉe la ekstremo de laco, kaj liaj eŭropaj kunvojaĝantoj denove eksentis konsciencriproĉojn pro sia hastemo. Sed post ĉio travivita ŝajnis neeble resti ĉi tie ankoraŭ horon. Kaj la tuarego... ja por li la dezerto estas hejmo. Iliaj virinoj veturadas gaste al amikinoj je ducent-tricent kilometroj, kaj la viroj opinias bagatelo pasigi kelkajn diurnojn en vojo, por aŭdi novaĵojn. Ĉio estas tiel, sed, se tio okazus en alia loko, sed ne en Tanezrufto, tiam ili forveturus kun trankvila konscienco.

Sed la aŭto transiris la kreston de la altebenaĵo, la damnita loko kaŝiĝis de la vido, kaj la restinta malantaŭe gvidisto ĉesis ĝeni la eŭropanojn. Finfine, ĝis Bidon-5, kie ili devas atendi lin, estas ne tiom malproksime por rapida meharo!

* * *

– Mi petas vin urĝe komunikigi min kun la ministerio, generalo!

– Lasu, profesoro, ĉu indas por vi tiel emociiĝi pri ia tuarego kun liaj frenezaj pretendoj!

– Komprenu, ke mi, tuta mia ekspedicio, ni ŝuldas al tiu tute ne ia, sed bonega homo la vivon!

– Li nur plenumis sian devon!

– Mi same nur plenumas la mian. Tio estas devo de honoro por mi. Vi, militistoj, havas vian honorkodon, ni, scienciston, havas la nian. Estas malhonoro, ke la gvidisto dum jam tria semajno atendas solvon de la bagatela demando. Li vane vagas ie apud Tamanrasset. Estas bone ankoraŭ, ke la tuaregoj estas paciencaj, li ne trudiĝas al mi. Iu franco en tia okazo povus...

La generalo sulkiĝis.

– La demando estas tute ne bagatela, profesoro. Komprenu, ke ni havas la nepopularan militon en Alĝerio, kontraŭ preskaŭ parencoj de Tiressuen...

– Ho ne, araboj kaj tuaregoj – ĉu mi al vi devas klarigi...

– Estas ankoraŭ unu cirkonstanco, kiun vi ne konas. Ĵuru silenti, profesoro! Al neniu homo, en neniaj cirkonstancoj!

La interesita sciencisto konsente klinis la kapon.

– En Centra Saharo oni planas testojn de nia, franca, hidrogena bombo. Ĉu vi komprenas la tutan komplikecon de la situacio, kiu okazos, kiam la sekreto iĝos konata? Kaj ĝi neeviteble iĝos konata! Kaj ni sendos la tuaregon al Soveta Rusio!

– Ĉu testo... ĉi tie... en Saharo! – La arĥeologo estis konsternita kaj perdis la tutan dignon, restarigitan post la reveno el Tanezrufto. – Ĉu vi faros testojn?!

– Ja kie ankoraŭ ni povas trovi tiom konvenajn kondiĉojn, diablo prenu! Nu jen, vi mem konvinkiĝis! Ĉu ankoraŭ pokalon, profesoro?

La arĥeologo silente eltrinkis la alŝovitan al li aperitivon, ekfumis kaj decideme rektiĝis en la fotelo.

– Mi tamen insistos, sinjoro generalo!

– Do, mi avertis vin, sinjoro profesoro! – acide subridis la generalo. – Mi telefonis al la estro de la sudaj teritorioj de la provinco, la direktoro de la Servo de la saharaj aferoj kaj de militservantoj, sed...

– Tre komplika titolo, – subridis la profesoro. – Kaj li sendube rifuzis, ĉu ne?

– Jes!

– Do, restas la sola espero al Parizo!

* * *

La profesoro revenis en sian komfortan numeron kun sento de ĉagreno, pli granda, ol tion valoris la obstino de la generalo. Sur la polurita tablo kuŝis pecoj de antikva ceramikaĵo el la ruinoj de Tanezrufto. La arĥeologo peneseme levis pezan pecon de la artaĵo de dudekkvin-jarcenta aĝo, por centan fojon admiri la trovaĵon, antaŭĝuante sensacian mesaĝon en gazetaro. Sed strange, la venkaj rezultoj de la ekspedicio, preskaŭ iĝinta fatala, kvazaŭ paliĝis. La antaŭan helan ĝojon de esploristo, malkovrinta por la mondo ion novan, jam ne sentis la arĥeologo. Al li ŝajnis, ke la vojaĝo de la tuarego en Rusion estas per io pli grava por li, ol la antikvaĵoj, reprenitaj el forgeso en profundo de la dezerto. Interesita de la propraj sentoj, la sciencisto etendiĝis en la fotelo kaj bruligis cigaredon. Eble, la afero estas en tio, ke la subkonscia dankemo al Tiressuen estas ankoraŭ tre forta post la travivitaj malfacilaĵoj? Ne, ne en tio estas la afero! Kaj ne en tio, ke la konscienco de la homo de scienco, kiu metis kiel la celon de la vivo malkovradon kaj defendadon de la vero, estis pli malcedema, ol tiu de politikisto kaj militisto. La generalo penis ludi per lia patriotismo. Li estas filo de Francio, ne malpli amanta ĝin, ol tiu potencema generalo! Sed ne konvenas al li, homo pensanta kaj krome historiisto de kulturo, la banala militisma demagogio, la altaj vortoj pri la misio de la eŭropano, portanta kulturon al sovaĝaj aborigenoj. La dua kvarono de la dudeka jarcento klare montris al la homaro, ke ĉio ĉi estas sterko por la grundo, sur kiu lukse disfloras faŝismo. Kaj jen ankoraŭ tiu bombo – estas preparata granda venenado de Saharo! En tiu okazo la sorto de la saharaj nomadoj, eĉ sen tio tragika, iĝos simple terura!.. Al diablo tiujn pensojn! Se li povas helpi, do al Tiressuen, sed ne al la tuaregoj entute. Kaj al la tubuoj, kaj al la okcidentaj berberoj, kaj al la araboj de la nordo. Li estas nur arĥeologo, ne politikisto, ne financisto, ne militisto... A ha, ŝajne, jen en kio estas la afero – ankaŭ li havis ekde la infaneco vartatan revon, fabelan landon de infanaj libroj, poste de romanoj kaj filmoj, poste ankaŭ de strikte scienca intereso – Nordan Afrikon. Naskiĝinte en la departemento Nord, li nereteneble aspiradis al la revata lando, ŝajninta al li – kial kaŝi de si mem – multe pli bela, ol li trovis ĝin, unuafoje trafinte ĉi tien tridekkvin jarojn aĝa... Eble, tial, ke li jam estis ne juna, jam ricevis de la vivo nemalgrandan dozon da laco kaj skeptikeco? Sed la tuarego estas juna kaj same aspiras al la lando de sia revo. Estas sensencaĵo, ke li kvazaŭe subiĝis al propagando de iaj misteraj komunistoj en la centro de Saharo! Malgraŭ lia ankoraŭ nesufiĉa scio de la tuaregoj, la absurdeco estas evidenta. Eble, Tiressuen havas amatinon, same senbridan fantaziulinon, kiel li mem? Ŝi parolas al li pri misteraj landoj de la nordo, pri la plej mistera por Saharo fora kaj malvarma Rusio... petas veturi tien... Ŝi pretas al disiĝo, al danĝero, al longa atendo... Ĉio povas esti, kaj li helpos al Tiressuen ne nur pro la donita promeso, ne danke pro la savo, sed antaŭ ĉio kiel homo, scianta, kio estas revo!

La sorto favoris la arĥeologon (aŭ, eble, Tiressuen-on). La ministeriaj konatoj faris sian aferon. La profesoro enmanigis al la tuarego bileton por transafrika avio Aulef – Marsejlo kaj kvitancan libron de Internacia unio de sahara turismo.

Vintre turismaj grupoj en Rusion veturadis malofte. La tuaregon oni devis aligi al komerca delegacio, iranta al Leningrado por kvar tagoj por partopreno en fela aŭkcio. «Por li sufiĉos!» – tiel sonis la decido de la aŭtoritatoj.

* * *

La meharo, forte balanciĝante, daŭrigis sian senlacan kuradon, kvazaŭ Afaneor ĵus komencis sian kvincentkilometran vojon. Tio estis la plej bona kurdromedaro de la maljuna Lemta, kun nomo «Talak» – «Argilo», kiu notis la helflavan koloron de ĝia mallonga lano.

La nevidebla poŝto de la saharaj nomadoj transdonis al Afaneor vokon de Tiressuen. La junulino devis trovi lin ĉe rando de ergo Afarag. Ŝi ne sciis, kio devigis Tiressuen-on ne reveni al ŝi post la reveno el Rusio.

La ŝtoneca dezerta altebenaĵo – tassili – estis plene kovrita de funeloj, elfositaj de la mastro de la dezerto – sinjoro vento. Poste la tassili, malaltiĝante, estis transiranta al auker – labirinto de krutaĵoj, ravinoj, insulmontoj kaj apartaj mure krutaj krestoj. Tio signifis proksimecon de granda malaltejo – ergo. Afaneor neniam estis ĉi tie, sed ŝi estis elektanta la vojon, orientiĝante senerare, kun tiu preskaŭ senkonscia sento, kiu ŝajnas al eŭropano miraklo. En la realo nomado de Saharo, ekde la infanaj jaroj vagante en la dezerto, lernas elekti la plej bonan vojon post unu rigardo al la loko. Tiun vojon elektos ankaŭ aliaj nomadoj – jen kial tuarego facile trovas spuron de alia tuarego, ne parolante eĉ pri paso de tuta familio kun gregoj kaj vico de ŝarĝitaj kameloj. Kelkaj plej ĝeneralaj indikoj pri la situo de Tiressuen estis sufiĉaj por la junulino, elkreskinta en nomadejo.

Kiel ruĝa pordego, trabatita en la suna brilo, etendiĝis antaŭe profunda mallarĝa interkrutejo. Masivaj ŝtonaj fostoj, elĉizitaj de antikvaj sorĉistoj, iris vice ĉe ambaŭ flankoj de la interkrutejo kaj estis ŝirmantaj la tutan mondon per sia giganta palisaro. Oblikvaj elstaraĵoj de nigriĝintaj malmolaj platoj estis tranĉantaj ĉiun foston proksimume en la mezo de ties alto. Al la junulino ŝajnis, ke tio staras arabaj batalistoj, vestitaj en ruĝaj burnusoj, kun kartoĉaj balteoj sur la ŝultroj... La ensorĉitaj batalistoj rigidiĝis en atendo – ĉi tien, sur la fundon de la interkrutejo, ne atingadis la vento, senĉese fajfanta en la dezerto. Sur ĉiu vojturno ekstaradis novaj batalistoj, kaj en tiu ilia nepra aperado estis io minaca, nevole efikanta al Afaneor. Ŝi revenadis al la pensoj pri tio, kio do okazis al Tiressuen, se li ne sukcesis alveturi al ŝi sur sia Agelhok. Io okazis! Tiressuen bezonas foriĝi de la homoj kaj vojoj... Eble, li kulpiĝis antaŭ la potenco? Eble, li ne devus vojaĝi al Rusio, kaj ŝi ne devus peti lin? Ho, pli baldaŭ! Ju pli proksima estas la loko, indikita al ŝi, des pli longa ŝajnas la vojo kaj pli malrapida la kuro de la dromedaro.

Sur la fundo de la interkrutejo estis elstarantaj ŝtonaj platoj. Ĉe tia kruta malleviĝo la interkrutejo ne povas esti longa... Tio estas tinrert – flanka «alfluanto» de uedo. Baldaŭ la ruĝaj muroj iĝis grizaj, malaltiĝis, disiris, kaj Afaneor elveturis al irazzer – la ĉefa «fluejo» de uedo Tin-Hallen.

La uedo sterniĝis per strio de densa sablo, larĝa ne malpli ol du kilometrojn, rapide larĝiĝanta al la nord-okcidento, al la malaltejo de la ergo Afarag. Printempaj pluvoj sorbigis la sablon per akvo – freŝa herbo, malalta kaj maldensa, estis kovranta la tutan vastan fluejon de la uedo. El malproksime ĝiaj maldikaj tigoj donis al la fundo de la uedo aspekton de lanuga felo, kovrita de makuletoj de bluaj, oranĝaj kaj rozaj koloroj. La vento libere iradis ĉi tie, alflugante per potenca ondo el la okcidento. La delikata herbo ne povis ekzisti eĉ dum semajno sub la printempa suno, pleniĝanta de kolera forto. Tiu efemera paŝtejo – aŝeb – devis malaperi pli frue, ol al ĝi alirus gregoj. La suno forte kliniĝis okcidenten kaj nun estis blindiganta la okulojn de la dromedaro, plu kuranta per nehasta larĝa amblo. La meharo koleris, levadis la fieran kapon kun malrespekte kunmetitaj lipoj kaj, akre ekkriante, penis komprenigi sian rajdantinon, ke necesas ŝanĝi la direkton. Sed la junulino, mallevinte la kaptukon sur la maldekstran okulon, facile tiris la kondukŝnuron, kaj la flavlana kuranto obeis. La vento blovis ĉiam pli forte, alpremante la molan herbon al la grundo. Ŝajnis, ke giganta mano glatumas la verdan laneton de la uedo Tin-Hallen... La malaltaj, forte disiĝintaj bordoj subite tute perdiĝis – komenciĝis la ergo Afarag. Kelkaj svingaj paŝoj de la dromedaro – kaj, kvazaŭ ensorĉita, malaperis la verda herbo.

La surfaco de la ergo, kovrita de sablo, kavigita de tempestoj, ŝajnis sur la tuta grandega spaco tute malviva. La vento kolere muĝis, nudigante ie sekiĝintajn radikojn aŭ transĵetante polviĝintajn restaĵojn de tigoj – fantomojn de vegetaĵoj, iam verdintaj ĉi tie. Estis nek arbusto de tamariko, nek tufo da drino, nek talho – nenio viva. Kruela sekeco mortigis la ergon. Afaneor komprenis, ke Afarag nun estas fidinda rifuĝejo por homo, ne deziranta troajn renkontiĝojn. La suno estis subiranta en ruĝa polva nebulo de la okcidenta horizonto, longaj ombroj rampis sur la neloĝata ebenaĵo, alternante kun ekbriloj de ruĝa lumo sur akraj krestoj de sablaj dunoj, ankoraŭ nealtaj ĉi tie, nemalproksime de la buŝo de la uedo.

La junulino laciĝis kaj malgajiĝis. Timigantan potencon de morto spiris la grandega forbruligita ergo, la sento de soleco iĝis premanta. Eĉ la malrespekta Talak malrapidigis sian kuradon, ofte ĉirkaŭrigardante kaj rompante la egalmezuran amblon per impetoj. La vento ĵetadis al la vizaĝo manplenojn da sabla polvo, taŭzadis la veston, batadis la vangon per la rando de la kovrotuko. Peza antaŭsento premis Afaneor-on. Por forpeli la malgajajn pensojn, la junulino forturnis la vizaĝon de la vento, penante superi per gaja kanto ĝian malgajan fajfon. Afaneor ne povis veturi nokte en nekonata loko kaj serĉi vojsignojn, kaj noktado ĉi tie estas soleca kaj tro malĝoja... Kio okazis al ŝi? Ĉu la kvincent-kilometra vojo tro lacigis ŝin? Ie ĉi tie devas esti alta aparta duno – gurd... Necesas veturi al ĝi kaj poste dekstre... Ho, Alaho estas granda, tio estas Tiressuen!

La blanka Agelhok estis rimarkebla sur la pal-griza surfaco de la ergo nur por la okuloj de nomado. La junulino ekpelis sian kamelon. La vento alportis vokon de Tiressuen. Ĝoje eksonis sonora respondo de Afaneor. Ne konsciante sin, la junulino desaltis sur la teron, ne mallevante la kamelon. Kiel turo leviĝis super ŝi alkurinta Agelhok. La piedoj de la blanka meharo enprofundiĝis en sablon, kaj Tiressuen elsaltis el la selo. Afaneor estis levita de la fortaj manoj kaj alpremita al la kartoĉaj sakoj sur la brusto de la tuarego.

Ehen – leda pavilono el feloj de sovaĝaj ŝafoj, kun fosto en la centro, laŭ la moro estis ŝmirita interne kaj ekstere per hela argilo. Fidinde kaŝita sur la rando de la ergo, la pavilono de Tiressuen estis granda, kaj la junulino tuj komprenis, ke ŝia amato uzis helpon de amikoj. La amikoj de Tiressuen – kiuj estas ili? Kiaj estas ili? Afaneor nur nun ekkonsciis, ke ŝi konas neniun el proksimuloj de sia fianĉo. Kun kiu loĝas ŝia Iferlil – ĉu kun la patrino, ĉu kun parencoj? La junulino sciis, ke la patro de Tiressuen mortis, droninte dum subita inundo, kiaj okazas en Saharo post pluvegoj...

Mallongaj estis iliaj rendevuoj inter vojaĝoj de Tiressuen. Ŝi sukcesis nenion pridemandi, aŭskultante rakontojn de la amato kaj respondante al liaj demandoj. Kaj nun li revenis el Rusio... al li minacas ia danĝero! Finfine, ĉu ne estas tutegale, kiajn parencojn li havas kaj kie li loĝas! Al ŝia Tiressuen obeas la tuta dezerto, kaj ŝi bezonas nur lin mem...

La malvarma nokto elŝutis amason da glaciaj foraj steloj. La malforta flameto de la malgranda bivakfajro apenaŭ povis varmigi la malabundan manĝon. La mallumo de la nokto estis venkanta la mizeran ruĝetan lumon, la senfina dezerto iĝis nevidebla. La du gejunuloj sidis en obskuro antaŭ la vizaĝo de la granda nova mondo, malkovriĝanta al ili en vortoj kaj memoro de Tiressuen, en responda imago de Afaneor. La tuarego demetis sian kovrotukon. En larĝa blua ĉemizo sen manikoj, strikte kuntirita ĉe la zono, la fama gvidisto ŝajnis tute juna. Arda ekscitiĝo pro rememoroj pri la viditaĵoj kovris per malhela ruĝo liajn bronzajn vangojn, lumigis, kiel ĉe knabo, liajn severajn grizajn okulojn.

La tuarego parolis pri tio, kiel li veturis tra Tidikelt kaj In-Sala al Aulef, kie troviĝis granda aerodromo. Grandega avio, transfluginta la maron, transportis lin al Marsejlo. Poste oni veturigis lin en granda buso, ligita kun tuta deko da samaj. La tuta ligaĵo kuris kun monstra rapido kaj mirinda bruego. Li estis veturigita al negranda gastejo ĉe rando de la urbo, superanta per siaj ampleksoj ajnan imagon, apud kampo granda kiel ergo, sur kiu dum tago kaj nokto muĝadis tiaj gigantaj avioj, ke en ili lokiĝus deko da plej grandaj saharaj kamionoj. Malsimile al aliaj tuaregoj, opiniantaj, ke ĉiu fermita ejo estas loko de malbonaj spiritoj, Tiressuen ne timis la ĉambron. Kvankam la vivo en la gastejo premis lin, li atendis tie en izolo kaj silento tri tagojn. Poste oni sidigis lin en unu el la grandegaj avioj, kaj li denove flugis, rigardante malsupren, sed nenion vidis, krom senfina ebenaĵo el blankaj nuboj, en kies disŝiraĵoj fojfoje brilis granda akvo. Dufoje la avio sidiĝadis en iuj nekonataj landoj, sed al Tiressuen oni ne permesis malproksimiĝi de la avio. Post mallonga ripozo ree muĝis la motoroj, kaj la avio denove leviĝadis trans nubojn. La vojo estis tute ne daŭra – malpli ol taga marŝo. La avio malleviĝis en nebulon kaj sidiĝis sur glatan, kiel talak, lokon, kovritan de neĝo. Iĝis tre malvarme. Afable ridetantaj junulinoj, similaj al tiuj, kiuj servis en la avio, sed parolantaj en la franca pli malrapide kaj pli kompreneble, kondukis lin kun liaj kvin kunvojaĝantoj en malvarman, kiel tendo, buson kaj veturigis en grandegan urbon. Longe veturis ili laŭ stratoj, kovritaj de neĝo. Oni alveturigis ilin al granda griza domo sur placo, ornamita per statuo de rajdanto sur ĉevalo, kaj malantaŭe – per nepriskribeble belega domo el polurita griza ŝtono kun ora kupolo kaj altaj kolonoj el tutecaj pecoj de ruĝa granito. Tiressuen kutimiĝis al domoj kaj ne plu sufokiĝadis sub plafonoj en kaĝo de ŝtonaj muroj. Tamen li ne dormis sur la mola lito, enkonstruita en muran niĉon, sed ekkuŝis meze de la ĉambro, sur la tapiŝo, kie estis pli malvarme kaj pli multe da aero. En la sekva tago oni veturigis lin tra la tuta urbo al eĉ pli granda domo, same de griza koloro, kun larĝaj ŝtuparoj, plenigita per feloj de nekonataj bestoj. Por aĉeti tiujn felojn kunvenis komercistoj de diversaj landoj, inklude ankaŭ tiujn, kiuj veturigis lin ĉi tien. Tiressuen silente sidis en halo de tia amplekso, ke tien enlokiĝus la domo de la guberniestro en Tamanrasset, observante, kiel sur la grandegajn tablojn oni faligas ligaĵojn de feloj kaj grizhara homo ion krias, frapas per marteleto, kaj la komercistoj skribas kaj same krias. Ĉu por tio venis Tiressuen? Kion li vidos ĉi tie, en la domo de feloj? La tuarego malrapide ekstaris, ĉirkaŭrigardis, kaj, vidante, ke lin neniu atentas, eliris. Sur la ŝtuparo al li alkuris iu homo, almontrante starantan flanke nigran aŭton. La tuarego svingis la manon al li kaj ekiris perpiede, singarde kaj malfideme pririgardante renkontatojn. Tiressuen penis memorfiksi la vojon inter mornaj gigantoj de senfinaj ŝtonaj domoj, tiom altaj, ke eĉ grandaj cipresoj en interkrutejoj de Tassili apenaŭ atingus la tegmentojn.

Preterpasantoj renkontadis lin per miregaj rigardoj – estis tuj rimarkeble, ke ili neniam vidis tuaregojn. Sed iliaj rigardoj estis afablaj, junaj viroj kaj virinoj gaje ridetadis, knaboj dum ioma tempo kuris post li, kiel tion faras ĉiuj knaboj de la urboj de Saharo, Niĝerio kaj Francio.

Lin mirigis vestoj de virinoj – la kapon kaj la kolon ili envolvadis en felojn, lasante nudaj la sveltajn, sunbrunajn krurojn, ne timantajn akran venton, vipantan per seka neĝo...

Tiressuen atingis grandegan riveron. Gigantaj pontoj ĝibis super ĝi, malantaŭe altis neordinare bela flav-blanka konstruaĵo kun ora pinglo, enpikiĝinta en la malaltan, malserenan ĉielon. Ne atentante la venton, la tuarego ekiris trans la ponton kaj turnis sin laŭ la bordostrato. La rivero estis kovrita de dika glacio, iuloke rompita kaj elstaranta per akrangulaj diafanaj pecegoj, similaj al kristaloj de vitreca kvarco, kiajn oni trovas en rokoj de Tifedesto. Sub la dua ponto la rivero estis libera je tuta sia larĝo kaj rapide portis sian puran akvon de ŝtala koloro, kovritan de ondetaro sub vento. La tuarego apogiĝis al barilo el pecoj de ruĝa ŝtono, ekfumis kaj komencis mediti. La grandega urbo estis bela per speciala, malserena belo. La homoj, loĝantaj en ĝi, ŝajnis afablaj kaj ne koleraj, sed pli forte ol ajna barilo apartigis Tiressuen-on disde ili la nescio de la lingvo kaj moroj. La nomado de Saharo, milfoje farinta unuope plej malproksimajn vojaĝojn en malvivaj spacoj de la dezerto, eksentis sin ĉi tie forgesita, fremda al ĉiuj kaj necesa al neniu. Eĉ meharo ne estis kun li, por dividi lian senfinan solecon...

Jen ĝi antaŭ li, la legenda lando de rusoj, la revo de lia Afaneor. Sed kion li rakontos, reveninte al Saharo? Senutila estis lia fabela vojaĝo en aero, senutilaj estis la penoj, uzitaj por trafi ĉi tien.

La francoj estas ruzaj – ili komence ne deziris permesi, poste permesis veturi por kvar tagoj kun negocistoj, kiuj sidiĝis en la domo de feloj. Ili sciis, ke li nenion komprenos, ne ekscios, parolos kun neniu homo. Afaneor simple diris: «Veturu, rigardu kaj rakontu, kion ci vidis!» Sed kion li vidis?

Tiressuen ĉirkaŭrigardis. La urbo, malvarmiĝanta sub frosta vento, estis superŝutita de pura blanka neĝo – de la festa koloro de Saharo. Tie, sude, blankon estas malfacile konservi tiel senriproĉe pura – tio kostas multe: neĝblankaj palacoj kaj domoj, aŭtoj, tapiŝoj kaj matoj. La plej bonaj meharoj same estas pure blankaj... Sed ĉi tie blanka neĝo malavare falas de sur la ĉielo kaj ne degelas, donante al ĉio belan kaj riĉan aspekton! La ĉielo estas malalta, kvazaŭ plafono en granda domo, – kontinua kurteno de grizaj nuboj. Estas mirinde, sed la ĉielo ĉi tie estas pli malhela, ol la tero en ties festa vesto!

Tenera krepuska lumo, difuza, kvazaŭ perla, kortuŝe milda, karesanta, sed ne mortiganta homon, agordanta lin al kvieta, malgaja medito. La nokto venas ĉi tie frue, daŭras longe, sed ĝi estas multe pli hela, ol la noktoj de Saharo, kvankam pezaj nuboj senigas ĝin je la steloj kaj la luno.

Tiu lando estas plena kontraŭaĵo al la flama dezerto, forbrulanta en freneza furiozo de la suno, seka kaj ŝtoneca, nokte dronanta en nigra mallumo de senfina spaco sub pavilono de arĝentaj steloj aŭ plene priverŝita de hela lumo de la luno, kiu metas sur ĉion ĉirkaŭe stampon de sorĉo kaj de nerealigeblaj revoj...

Tiressuen ekfumis denove kaj turnis sin al la gastejo apud la templo kun ora kupolo. La tuarego rigidiĝis pro malvarmo: malgraŭ tuta lia harditeco, la vesto estis tro malpeza por tia malvarma lando. Finiĝis la tago – kvarono de la tuta daŭro de lia estado en Rusio. Tuj kiam li aperis en la malsupra halo, al li aliris malalta junulino, kiu servis kiel tradukistino por venantaj francoj. Per siaj larĝe dismetitaj okuloj kaj etaj bukloj ŝi rememorigis al la tuarego junan ŝafinon. La nomado, kun la patrina lakto ensuĉinta amon al hejmaj animaloj, neniam manĝinta ilian viandon, eble, tial rilatis al la tradukistino kun simpatio. Emociiĝante, la junulino ekparolis al Tiressuen. Ŝi rimarkis plenan fremdecon de Tiressuen de la komercaj aferoj kaj komprenis, ke li venis simple por rigardi al ŝia lando. Tamen li tre malbone scias la francan lingvon, kaj, por helpi lin en ekkono de la lando, necesas homo, scianta la araban. La lingvon de tuaregoj, aldonis la junulino, ŝi pensas, neniu scias ĉi tie. Sed lia amiko studas la araban lingvon, estis en Egiptio kaj povos esti utila al Tiressuen. En la sama vespero aperis juna gaja viro kun rufaj haroj kaj vizaĝo, prisemita, malgraŭ vintro, de efelidoj. La francaj kunuloj de la tuarego rilatis al la nova konato malaprobe. Post la foriro de la studento ili ĝis la nokto klarigadis al li intrigojn de komunistoj kaj ilian scipovon trompi kaj perpleksigi nespertajn homojn. Sed, finfine, la tuarego, altrudita al ili, nur malhelpis. Ili estis kontentaj, ke lin oni povos okupi per pririgardo de Leningrado kaj ili liberiĝos por la restintaj tri tagoj de la severa fremdulo, kiu ne trinkas vinon, nenion komprenas pri manĝo kaj dum preskaŭ tuta tempo silentas. En la sekva mateno la studento venis por gvidi Tiressuen-on. La sorto helpis al li, soleca kaj malklera vagulo, almenaŭ iomete ekkoni la landon, en kiun li trafis laŭ la peto de Afaneor...

La tuarego eksilentis kaj mediteme komencis alŝovi neforbrulintajn tigojn al la mezo de la fajro. La vento malkreskis – venis la plej malfrua, antaŭaŭrora horo de senluna nokto, kiam ekkuŝas ĉevalo kaj ekstaras kamelo. La steloj paliĝis, kvazaŭ la kvietiĝinta vento ĉesis bloveksciti iliajn fajretojn, kaj sur la ĉielo apenaŭ konturiĝis la foriranta trans la horizonton onda surfaco de la ergo. Afaneor uzis la meditemon de Tiressuen kaj faris al li demandon, kiu nun interesis ŝin plej multe.

– Tio estas tre grava, – kuntiris la brovojn Tiressuen, – kaj mi devus klarigi al ci pli frue, sed mi absorbiĝis de la rakonto. Granda malfeliĉo iras al ni, pli malbona, ol malsato, sekeco aŭ milito!

– Kio do povas esti pli malbona, ol ĉio ĉi?

– Ĉu ci memoras niajn pensojn ĉe la tombo de la filino de Aĥarĥellen? Kiel ni, tuaregoj, iĝis mastroj de la dezerto? Per kosto de rezigno de avantaĝoj de la fikshejma vivo, harditaj en multaj generacioj, kutimiĝintaj al mankoj, malabunda manĝo, varmego kaj malvarmo, ni sukcesis venki la dezerton kaj fari ĝin la loko de nia vivo, neatingebla por multe pli multenombraj kaj potencaj popoloj. Komparu nin kun la loĝantoj de oazoj – ili estas ĝenataj de la malsana aero, ĉiuj malsanas je febro, vivas en timo. En malvasteco ili komencas kaj finas sian vivon. La samon mi vidis sur la bordoj de Niĝero, kaj pravis niaj prapatroj, dirante: «Timu landon sen rokoj, kie kreskas grandaj arboj, – tie ci mortos, kaj kun ci ankaŭ cia kamelo». Nun venas la repago: rezigninte la fikshejman vivon, ni forĵetis ankaŭ eblon ricevi grandan scion kaj restis samaj simplaj batalistoj kaj brutobredistoj, kiaj estis prauloj de niaj prauloj...

– Sed ci ja lernis en franca lernejo, adoptis ilian saĝon! – ne retenis sin la junulino.

Tiressuen ekridis kaj karese forigis de sur la vango de Afaneor neobeeman buklon de ŝiaj nigregaj haroj.

– Oni al mi instruis nur paroli en ilia lingvo, kaj eĉ tion tre malbone. Eble, mi estas malkapabla? La francoj ne fidas nin, ili kaŝobservas nin, ĉiam juĝas pri ni kun suspekto... Siamaniere ili pravas! Sed ĉiuj scioj pri la mondo kaj la vivo estis en iliaj manoj, ĉar nur tra ili ni eksciadis la vojon al la saĝo de la mondo. Nun mi komprenis, kiom granda malfeliĉo estas, se la vojo al la scio estas en potenco de militaj estroj, plenaj de mensogo kaj malkuraĝo! Ni povas scii nur tion, kion oni permesos al ni! Kaj ni loĝas sur insulo de malklereco meze de la granda mondo, en kiu, kiel en dezerto post pluvoj, vigle kreskas la potenco de la scio.

– Ĉu nur en tio estas la malfeliĉo? – tenere ekdubis Afaneor. – Ci kaj mi foriru tra la Libia dezerto al araboj – tie, oni diras, estas novaj ŝtatoj, liberiĝintaj el sub la potenco de la eŭropanoj. Tie ci ricevos sciojn kaj... instruos min. Kaj ni revenos, por montri tiun vojon al ĉiuj. Kiu retenos kamelon en sabloj aŭ tuaregon en dezerto?

– La malfeliĉo estas en alio! Oni elpensis neviditan armilon – bombon, kiun la eŭropanoj mem nomas infera. Ĝia eksplodo povas neniigi dum momento plej grandan urbon, tian, kiel Parizo aŭ la urbo de Lenino, en kiu mi estis en Rusio. Eĉ pli. Post la eksplodo je centoj kaj eĉ miloj da kilometroj disflugas terura veneno. Ĝi penetras en la ostojn de homo, igas lin mortadi en suferoj, senigas je forto. Ĝi faras virojn kaj virinojn senfruktaj, kaj nenaskitajn infanojn – kriplaj. Neniu povas saviĝi de la veneno – ĝi estas en la tero kaj en la aero, en fajro kaj en akvo, en manĝo, eĉ en patrina lakto!

Afaneor en timo forŝanceliĝis:

– Tio estas tiel terura, ke ŝajnas fabelo pri malicaj ĝinoj!

– Ve, sed tio estas vero! Ĝinoj vere kreis tiun teruran aĵon. La tuta mondo estas en granda danĝero, kaj nun tiu danĝero venis ankaŭ al ni. Por fari tiujn bombojn eĉ pli teruraj kaj venenaj, ili faras elprovojn. Por tio ili elektas dezertajn, ne necesajn al ili lokojn, oferante ilin al la veneno, kaj jen la francoj elektis Saharon!

– Sed ja oni ne faros elprovon tie, kie estas homoj?

– Ne, certe. Mi pensas, ke ili prenos la plej malvivan parton de la dezerto.

– Ĉu Tanezrufton?

– Ne, tie pasas granda aŭta vojo al la lando de nigruloj. Ili, verŝajne, elektos la dezerton Tenere aŭ reg-on Amadror-on. Mi ne scias, mi nur pensas tiel!

– Sed tie vere neniu estas!

– Sed la veneno disflugos el tie al la tuta Saharo!

Afaneor mallevis la kapon kaj silentis. Tiressuen ekfumis, direktinte la rigardon en la rozan nebulon, priverŝantan la ergon ĉe la oriento. La junulino, silentinte iom, diris:

– Kaj ci, eksciinte pri tio, rakontis al aliaj? Kaj pro tio la militistoj komencis persekuti cin?

La tuarego kapjesis, ĵetinte atentan rigardon al Afaneor.

– Kaj ci sentas, ke ci devas tion fari... mi la samon farus sur cia loko kaj... mi faros kun ci aŭ sola!

Tiressuen abrupte leviĝis.

– Ĉu ci deziras helpi al mi? Ĉu ci estos kun mi? Tio estas tiel bona, ke eĉ estas malfacile diri! La francoj – ili pensas, ke niaj virinoj estas samaj kaptitinoj de la viroj, kiaj ili imagas al si arabinojn! Tial ci ne estos suspektata de ili, kaj tion, kion scias virinoj, scios ĉiuj!

– Jes, mi penos – kaj filoj ekscios de la patrinoj, viroj – de la amatinoj, nepoj – de la avinoj!

– Sed ci estos en granda danĝero. Se oni ekscios, oni ne indulgos cin!

– Sed kion ci deziras fari? – obstine kuntiris la brovojn la junulino. – Ci rakontos ĉion... kaj poste? La francoj havas kirasaŭtojn, aviojn, ili viŝos de sur la vizaĝo de la tero la manplenon da tuaregoj... Ĉu eblas rezisto?

– Rezisti estas senespere – la dezerto estas tute malfermita de sur la aero, kaj ni sur ĝi estas facile atingeblaj por avioj. Sed la tutan popolon ekstermi oni ne permesos – ankaŭ tion mi eksciis! Nun estas alia tempo, kaj ĉiu lando jam ne povas fari ĉion, kion deziras, en sia tereno. Ekzistas kunveno de la unio de la landoj, ekzistas cia aspirata Rusio – ĝi jam elpaŝadis por defendo de araboj. Kaj ni ne permesos alveturigi la venenan bombon kaj al Tenere, kaj al Amadror! En la dezerto ekzistas sekretaj fontoj, ne indikitaj sur francaj mapoj, ekzistas ankaŭ bonaj rifuĝejoj. Se Alaho aljuĝis morton al nia popolo, do ĝi mortos kun armiloj en la manoj, sed ne mortaĉos pro la terura veneno, kiel fava hundo de oazano!

La junulino alpremiĝis al Tiressuen, ĉirkaŭvolvante lian kolon per siaj brunaj maldikaj manoj.

– Ĉu ci donos al mi, – la varmega pura spirado karese tuŝis la vizaĝon de la tuarego, – tion... – la junulino almontris la fusilon, apogitan al la fosto de la pavilono, – mi scipovas pafi!

– Poste! Nun pli necesas cia vorto kaj ciaj kantoj.

– Mi komprenis! Sed kiel ci eksciis pri la malnobla afero, intencita de la francoj? Ĉu en Rusio? «Ekloĝu sub tegmento en urbo, kaj malnobleco eniros en viajn korojn!» – pravas la malnova proverbo.

– Ne! Ĝi pravis por la praavoj en nia malgranda mondo! Mi eksciis pri ĉio ne en Rusio – en Francio. Ankaŭ tie estas homoj, multaj homoj kun puraj koroj. Ili defendas nin, ili skribas, krias, pentras – faras ĉion, por ne permesi veneni Saharon. Kaj ankoraŭ multegaj homoj en ĉiuj landoj...

– Do kial oni ne malpermesas entute tiujn inferajn bombojn?

– Ekzistas landoj, kie la popolo estas sub jugo de la potenco, des pli forta, ju pli alta iĝis la forto de la armilaro. Iam, se morta danĝero prenos iliajn gorĝojn, la popoloj leviĝos, neglektante la morton, kaj nenia armilaro savos la arogantajn potenculojn. Oni trovos la plej profundan kavernon sur la tero kaj enfosos tie por ĉiam la teruran kreitaĵon de la malicaj ĝinoj.

– Kaj nun?

– Pardonu ilin, ili ne estas batalistoj! Ankaŭ estas tre malbone, ke al la homoj oni tiel multe mensogis, ke ili ne plu fidas unu al la alia, ili fidas al neniu, nek al tiuj, kiuj venis por malfermi iliajn okulojn kaj savi ilin. Tio estas la plej granda malfeliĉo por la popoloj de Eŭropo.

– Ho jes! Pli bone estas centfoje erari, kredinte noblan fabelon, ol rifuzi ĉion, penante esti pli saĝa, ol la koro! Sed kion vidis cia koro en Rusio? Nun mi scias pri ci, mi iras kun ci, sed ci ankoraŭ ne diris al mi ĉion pri la vojaĝo...

– Nun estas tre malfrue. Morgaŭ ni veturos al la ihagarenoj de cia tribo. La vojo estas longa, kaj ci ekscios ĉion, kion mi vidis!


La kameloj eliris el la uedo kaj ekiris laŭ longa montetvico super la maro de altaj dunoj. Akraj, fleksitaj pintoj de la sablaj montetoj estis farbitaj de la suno, kiel miloj da kurbaj sabroj el brilanta oro, disĵetitaj sur la ebenaĵo. Varmega vento estis iomete moderiganta la ardon de la sunaj radioj, verŝiĝantaj sur la teron per torentoj de fajro. Meharoj ne ŝatas kuri unu apud la alia. Tiressuen devis streĉadi la voĉon, daŭrigante siajn rakontojn. Sub fajfado de la dezerta vento li parolis pri la juna amiko el la rusa urbo, kiu ne faradis al li trudajn demandojn, per kiaj ĝenadis lin francaj gazetistoj. Li gardis Tiressuen-on de troa scivolemo, kaŭzata de lia neordinara vesto, kaj penis nur montri al li kiel eble plej multe.

La tuarego memoris viziton al grandega fabriko, kie homoj en oleitaj kostumoj lerte regis nekompreneblajn maŝinojn. Metala polvo penetris en iliajn vizaĝojn kaj manojn, pro kio ĉiuj ili ŝajnis pli nigraj, ol aliaj homoj de la rusa popolo. Tie, kie oni estis fandantaj ŝtalon, la laboro ŝajnis al tuarego inda je la inferaj spiritoj – ĝinoj. Sed tie estis ne ĝinoj, sed afablaj homoj, kiuj renkontadis Tiressuen-on tiel simple kaj malkaŝeme, ke al la tuarego ŝajnis, ke li delonge konas ilin.

Tiressuen memoris ankaŭ gigantan palacon, plenigitan de pentraĵoj. La tuarego longe iris laŭ senfinaj altaj haloj, ĉirkaŭpendigitaj per pentraĵoj de la planko ĝis la plafono. La pentraĵoj similis unu la alian, montrante per malhelaj, palaj farboj homojn de granda amplekso, ial nudajn, malbelajn, kun kadukaj kaj malfirmaj korpoj. Tiuj homoj jen estis mortigantaj unu la alian, jen estis humile kuŝantaj ĉe la piedoj de ferocaj regantoj, jen estis tromanĝantaj nekredeblan kvanton da manĝo. Nemalofte sur la pentraĵoj, amplekse pli grandaj ol ehen, estis montrita nur manĝaĵo – abomenaj amasoj de buĉitaj animaloj, aĉaj fiŝoj kaj grandaj araneoj, fruktoj kaj panoj...

Perpleksa Tiressuen petis foriri de tie plej baldaŭ, sed la junulo, gaje ridante, kondukis lin pluen. Ili pasadis laŭ belaj, kiel en la paradizo, marmoraj blankaj ŝtuparoj, inter altaj kolonoj el roza aŭ griza polurita ŝtono. Li vidis ĉambrojn, tute tegitajn per malhela ligno aŭ per platetoj de belega lazur-verda ŝtono, kadrita per oro (bronzo, kiel diris lia akompananto-studento). Blankaj statuoj de nudaj virinoj de mirakla belo staris kaj kuŝis en galerioj kaj ŝajnis modlitaj el solidiĝinta nehela lumo, verŝiĝanta de la griza ĉielo tra la grandegaj fenestroj, dense fermitaj per vitroj...

Fine pacigis Tiressuen-on kun la palaco de la norda urbo unu halo en la profundo mem de la fabela domo. Kovritaj per arĝenta farbo blankaj poluritaj muroj ŝajnis perlaj. Alte supren estis forirantaj rondaj arkoj, de kiuj pendis brilantaj lustroj el miloj da tajlitaj pecetoj de kristalvitro, ŝanĝbrilantaj per ĉiuj koloroj de ĉielarko. Brilis la glata planko el rondoj de griza kaj blanka marmoro. En niĉoj dekstre kaj maldekstre laŭ konkoj, elĉizitaj el marmoro kaj enkonstruitaj en la murojn, per travideblaj gutoj fluetis akvo. En ĉiuj muroj estis muntitaj grandaj speguloj ne kun ordinara akra kaj malviva brilo, sed de pala, iom grizeta tono, kiun donas nur vera arĝento. Altaj fenestroj estis elirantaj al la larĝa rivero. La vasto de glacio kaj neĝo kaj la lumo de la ĉielo trans la fenestro kuniĝis en unuaĵon kun la arĝente blanka kristala-spegula-marmora halo. Tio estis tia nepriskribeble mirakla vidaĵo, ke la tuarego longe staris en silento, kaj lia gvidanto maltrankviliĝis. Tiressuen eksentis, ke tra tiu halo li unuafoje eniris en la animon de la norda lando. La tuarego komprenis la nekonatajn konstruintoj kaj ilian grandan amon al tiu travidebla mondo de sensuna perla lumo, de malvarmo kaj de puro, tiom alta, ke ĝi ŝajnis ne tera...

Afaneor ekkriis pro admiro, kaj Tiressuen revenis al la realo. Malproksime antaŭen estis foriranta la or-bruna dezerto, kaj per du blindigaj makuloj brulis fore malgrandaj lagetoj.

– Ankaŭ niaj meraja-oj, – ekkriis la junulino, – redonas la saman potencan lumon, kiun faligas la suno de nia lando! Kaj en ĝi estas komprenebla por ni belo kaj forto...

– Nia lumo estas tro malkvieta. Ĝi ne permesas pensi, koncentriĝi, senti, same kiel spiri – profunde kaj longe. Ĉi tie la homo meditas, kantas, kolektas saĝon kaj feliĉon nokte, dum tie, norde, oni faras tion tage, kaj ili havas pli multan tempon por laboro kaj pensoj...

– Kaj tial ili atingis pli grandan saĝon kaj arton, ol ni! – aldonis Afaneor.

Tiressuen haltigis la meharon.

– Ĉi tie necesas turni orienten, tien. – Li almontris malproksiman montan ŝtupegon, unu el la nordaj branĉoj de Tifedesto, envolvitan en nebulon de varmega aero, nekredeble misformanta ĝiajn konturojn. – Tie pasas aŭta vojo, – daŭrigis la tuarego, – kaj ni krucpasos ĝin nokte. Nun ni trovos rifuĝejon por la tempo de la tagmeza varmego. Ni veturos dekstren kaj malleviĝos en la auker-on.

...Afaneor kuŝis sur malmola kamellana kovrilo kaj aŭskultis Tiressuen-on sub akompanado de ĝemoj, suspiroj kaj krakado, simila al frapado de vipo. Tio estis sonoj de ŝtonoj, krevantaj pro suna varmigo, – ĥoro de plendoj de la malviva materio pri senkompata detruo.

Tiressuen plu parolis pri Rusio. La forto de la homa memoro estis venkanta la naturon kaj transportanta Afaneor-on trans milojn da kilometroj, en la landon, kiun unuafoje vizitis homo de Saharo.

En la tago de la vizito de la arĝenta halo – la tria, antaŭlasta tago de lia estado – al la gvidanto de Tiressuen aliĝis ankoraŭ tri junuloj. Ili kondukis la tuaregon vespere al ahalo – muzika kunveno en speciala templo, kiu estis same grandega, kiel ĉio, kion renkontis Tiressuen en la urbo de Lenino. Miloj da homoj partoprenis en la kunveno, sed nur kiel spektantoj. En ahaloj en Rusio kantas kaj dancas zorge instruitaj kaj speciale naturdotitaj homoj, kiuj vivas per mono, ricevata kontraŭ rajto de ĉeesto en la kunveno.

Por Tiressuen pagis liaj gvidantoj kaj sidigis lin en blanka kesto, apartigita de la tuta halo per barilo, tegita de ruĝa veluro. La gvidantoj klarigis al la tuarego, ke ĉi tie kunvenis tute ne la tuta urbo, sed malpli ol milono de ties plenaĝaj loĝantoj. La kvanto de la homoj kaŭzis al Tiressuen miron, miksitan kun timo. Se oni kolektus ĉiujn plenaĝulojn de la tribo de kel-ahaggar-oj, do ili enlokiĝus en tiu blanka halo, ornamita per skulpta ortavolo kaj ruĝa veluro...

La akompananto de Tiressuen komencis klarigi la spektaklon – fabelon pri junulinoj, kiujn transformis en cignojn malica sorĉisto kaj kiujn liberigis amo de junulo al la reĝino de la cignoj. La tuarego komprenis el la klarigoj, ke cignoj estas grandaj blankaj birdoj, similaj al anseroj, sed pli majestaj kaj belaj. Tiressuen iam aŭdis kaj vidis sovaĝajn anserojn, traflugantajn super la okcidenta parto de Saharo.

Estingiĝis la lumo. Orkestro el cent homoj kun iaj forte kaj bele sonantaj muzikiloj komencis melodion, tuŝintan la koron de la tuarego. Per sonora alvoko akordis arĝentaj trumpetoj. Maltrankvilaj kaj sopiraj, ektiris sin en senfinan foron vokoj, kvazaŭ vere adiaŭaj krioj de flugantaj anseroj. Ili malfortiĝadis kaj iĝadis ĉiam pli sonoraj, nun rememorigantaj al Tiressuen pri tiuj misteraj sorĉaj sonoj, kiuj signifas por iuj homoj ilian mortan horon, – la kanton de sabloj antaŭ forta sabla tempesto. Aŭdis ilin ankaŭ Tiressuen – la sonorajn kriojn de arĝentaj trumpetoj, portantajn stuporon kaj konscion de kondamniteco. Sed ĉi tie la potencaj trumpetoj subkaptis lin kaj portadis, kiel sur flugiloj, turmentadis per atendo de io bela kaj maltrankvila. Violonoj ĥore subtenis ilian strebon kaj transformis ĝin en kirlon de furiozaj sentoj – serĉoj kaj malkvieto...

La tuaregoj estas muzikema popolo, kaj Tiressuen, unuafoje eksciinte, ke en la mondo ekzistas tia muziko, forgesis pri si mem.

Atendinta iom moke la eŭropan ahalon, opiniante, ke la eŭropanoj ne ŝatas entuziasmiĝi pri fabelaj fantazioj, disvastiĝintaj inter nomadoj de Saharo, la tuarego estis neatendite kaptita kaj venkita de la rusa muziko.

Ĉio estis neordinara en la admirinda spektaklo – kaj pompaj scenoj de kortegaj baloj, kaj mirindaj dekoracioj, farantaj la fabelon realaĵo. Sed la tuarego tuta transformiĝis en aŭdon kaj atenton kaj ne povis deŝiri la okulojn disde la junulinoj-cignoj kaj ilia reĝino. Antaŭe Tiressuen vidis en Bu-Saad famajn dancistinojn de la tribo uled-nail de sur la montoj de Amo – junulinojn, pri kiuj en la tuta Afriko oni diras, ke ili havas okulojn kiel fajraj muŝoj, la krurojn de gazeloj, kaj la ventroj estas pli moviĝemaj kaj rapidaj, ol la lango de ĥameleono. La ventrodanco esprimadis nelacigeblon kaj fleksiĝemon, mirindan moviĝemon de ĉiuj muskoloj de la korpo, furiozajn, preskaŭ kolerajn impetojn de pasio kaj same mirigadis per afekcianta arto. Sed la tuarego ne povis imagi, ke la arto de danco povus esti tiom perfekta. La sveltaj junulinaj korpoj en miloj de tornitaj movoj esprimadis ĉiujn nuancojn de sentoj, regantaj la homon. Ne necesis eĉ aŭdi la muzikon, por kompreni la okazantaĵon. Tiressuen vidis, ke belo de homa korpo povas esti same pura kaj lumporta, kiel la blankmarmoraj artaĵoj, viditaj de li en la palaco-muzeo. Ne, malĝuste, centoble pli bela, ĉar ĉi tie estas la vivo mem en neelĉerpebla riĉo de moviĝo de ĝiaj fleksiĝemaj formoj!

La muziko kaj la danco unuiĝis... Tira kaj malgaja kantado de la violono forflugadis supren, kiel radio de soleca stelo, kaj la blanka junulino-cigno same strebis forflugi post ĝi en sopiro de vekiĝanta amo kaj en malĝojo, ke ne povos efektiviĝi la pasio, malpermesita al ŝi...

Kaj la sonoranta muziko, kaj la travidebla lumo super la nokta lago, kaj la blankaj junulinoj-birdoj kuniĝis en saman harmonion de kristal-arĝenta blankeco, kiel la neordinara halo en la palaco de strangaj pentraĵoj, kiel la neĝa urbo mem sur la larĝa glacikovrita rivero.

Alia muziko, same kanteca, sed pli obtuza kaj basa, avertanta per glitantaj malbonkoraj notoj de akra disonanco, akompanis la dancon de la nigra cigno. La strikte vestita en nigra veluro tornita korpo de la junulino fleksiĝadis en alvoko de malhelaj sentoj, traŝiriĝintaj en moke jubilanta muziko de sukcesinta trompo... Egalmezure ĝemadis kaj batiĝadis en malespero la melodio de perdita espero kaj kondamniteco, malpezaj ekflugoj de violonoj reflektadis kantecajn plendojn de la junulinoj-cignoj, kliniĝantaj antaŭ la sorto en blua luna lumo...

Kaj renaskiĝo de la antaŭa amo en la sama strebo de la kantantaj violonoj, finiĝinta per venko super la obtuzaj disonancoj de trompo kaj perforto...

Tiressuen estis afekciita de la muzika kunveno, kian li neniam antaŭe vidis. La kristale puran muzikon akompanadis danco, same perfekta, kiel tajlita juvelŝtono. Ritme ŝanĝiĝantaj pozoj de la cigna reĝino ŝajnis al la tuarego literoj de mistera tifinago, aŭgurantaj al li specialan sorton, plenan de neatenditaĵoj. Al li estis malfacile kredi, ke la junulinoj-cignoj estas simplaj mortemulinoj, sed ne sorĉistinoj aŭ hurioj, senditaj de la ĉielo al la norda lando. La akompanantoj kredigadis la tuaregon, ke la sola diferenco de la dancistinoj disde ĉiuj aliaj homoj estis nur longa – ekde kvinjara aĝo – instruado pri la danca arto.

Tiressuen petis montri al li unu el tiuj junulinoj, kaj se tio estus ebla, do li revus rigardi al la cigna reĝino mem. La gvidantoj interkonsiliĝis kaj promesis, ke ili petos ŝin pri tio morgaŭ, sed ne nun, post la malfacila spektaklo. Tiressuen rememorigis, ke morgaŭ estas la fino de lia estado en Rusio. Sed la junuloj ne trompis lin. La tuaregon oni invitis al veturo en parkon sur la insuloj, kaj la reĝino de cignoj mem konsentis partopreni ĝin. Tiressuen miregis, ekvidinte nealtan helharan junulinon, tian simplan kaj modestan, ke per la unua rigardo li povis trovi en ŝi nenion komunan kun la hieraŭa sorĉistino de danco kaj belo. Griza dika palto, ligita sur la talio per larĝa zono, koketa infana ĉapeto sur la densaj helaj tonditaj haroj, grandaj, iomete malgajaj grizaj okuloj... Nur neordinara eleganteco kaj malpezeco de la movoj, ia ne forlasanta la junulinon interna koncentriteco povis suflori al atenta rigardo, ke antaŭ ĝi estas elstara artistino. La spirita fajro, farinta la junulinon la reĝino de cignoj, kvazaŭ estis tralumanta elinterne, malkaŝante longajn jarojn de korpa kaj spirita trejnado, abstinado en manĝo kaj plezuroj – tion, kio estis proksima kaj komprenebla por la tuarego.

La aŭto iris laŭlonge de neĉirkaŭvidebla neĝa ebenaĵo, kiel oni diris poste – glaciiĝinta maro, sub larĝbranĉaj pinoj kun ruĝ-lila ŝelo. Poste ili iris perpiede laŭ padoj, tratretitaj en neĝo, kaj trafis en boskon de grandegaj arĝente blankaj arboj. Ĉie, kie povis atingi rigardo, staris neĝblankaj trunkoj, ornamitaj de nigraj strekoj. Maldikaj nigraj branĉetoj supre estis sen folioj. Ili defalis en la longa kaj severa malvarma sezono...

Subite la kovraĵo de pezaj nuboj disŝiriĝis, malferminte la ĉielon de tre intensa lazuro. La suno bruligis per milionoj da brilantaj fajreroj la grand-eran neĝon, ne tuŝitan de ventoj.

– Rigardu, rigardu! – ekkriis la reĝino de cignoj.

Kaj Tiressuen turniĝis, kompreninte la ekkrion de la fremda melodia lingvo. La junulino estis almontranta supren.

La glacio sur la blankaj arboj komencis degeli. Alte en la serena lazura ĉielo iliaj branĉoj interplektiĝis kiel arĝentaj fadenoj kun perloj. Sur la fleksiĝemaj branĉetoj ekpendis akvaj gutoj – en la suna lumo ili brulis kiel diamantoj super aliaj malhelaj kaj pikaj arboj, kovritaj de pufaj turbanoj de neĝo.

Subite la brilanta perla-arĝenta-diamanta reto, pavilone disetendita en la senfunda bluo, estingiĝis. Malaltiĝis la kovriĝinta de nuboj ĉielo, pli malhela, ol la tero. La verdo de la pikaj konusaj arbetoj iĝis tute nigra. Per fantomaj strioj estis kurantaj for nudaj arbustoj. Grandaj brilantaj flokoj estis falantaj malrapide, turniĝante en la senventa aero, plenaj de kvieto, neimagebla en Saharo.

Sed pli hele ol la kreita de frosto diamanta pavilono eklumis la grizaj, klaraj junulinaj okuloj, levitaj al Tiressuen. Neĝeroj per brilanta krono kuŝiĝis sur la harojn, elŝoviĝintajn el sub la ĉapo, degeladis sur la pintoj de la longaj okulharoj, sur la ruĝa fleksiĝo de la lipoj.

Freŝa, speciala odoro de degelanta neĝo iris de la ruĝiĝinta vizaĝo, kaj la haroj, saturitaj de frosta aero, estis eligantaj varman aromon de la vivo. Kaj la tuarego, admirante tiun fremdan kaj senfine foran junulinon, eksentis kontraston inter la malvarma vintra belo, teksita de la senkorpa lumo, kaj la homa viva ĉarmo. Nun Tiressuen komprenis ĉion ĝisfine. La sensuna kaj malvarma lando, surŝutita de neĝo, katenita de frosto, naskadis samajn vivajn, ardajn homojn, plenajn de aspiro al belo kaj kapablajn krei ĝin, ornamante la vivon, same kiel la flama seka tero de la sudo. Pravis la filino de Aĥarĥellen, celante siajn revojn post El-Issej-Ef al Rusio. Estis malfacile por la rusoj vivi en tia severa lando, sed ili nenien foriris de sia sorto, same kiel faris la prauloj de la tuaregoj. Ili hardis la korpon kaj la animon en la frosta blanko de la nordo, kiel la tuaregoj – en la flama nigro de la montoj kaj ebenaĵoj de Saharo! Jen kial la animo de la rusa homo rigardas pli profunde en la naturon kaj sentas pli riĉe, ol la animo de la eŭropano, jen kial El-Issej-Ef tiel bone komprenis la dezertajn nomadojn, kaj tiuj – lin!

La kvar tagoj en Rusio traflugis momente, sed li tamen sukcesis senti, kompreni la landon per la koro, sed ne per la racio, ĝuste kiel konsilis al li Afaneor. Li revenis kiel heroldo de praveco de la filino de Aĥarĥellen!

Kaj ankoraŭ eksciis Tiressuen tute strangajn aferojn. Kvazaŭe ekzistas tiaj divenoj aŭ legendoj, ke la tubuoj kaj la tuaregoj estas proksimaj parencoj kaj ili ambaŭ konsistigas unu ekstreman finon de maldika branĉo, etendiĝinta el la nokto de la pasintaj jarcentoj. La alia fino de la sama branĉo etendiĝas en vastajn stepojn norde de la Nigra maro – la prapatrujo de la rusa popolo. Kaj ambaŭ finoj kuniĝas en la komuna bazo – en komunaj prauloj ie en la stepoj de Meza Azio kaj montopiedoj de la grandegaj montovicoj trans Irano.

Tiressuen eksilentis kaj ekfumis, denove travivante ĉion fiksiĝintan en lia akra memoro. Afaneor silentis, kuŝante ĉe la piedoj de Tiressuen, ĝis tiu glatumis ŝiajn taŭziĝintajn harojn. La junulino levis al li siajn fajrajn okulojn kaj konfuzite demandis:

– Ĉu ili estas tre belaj?

– Kiuj?

– La junulinoj-cignoj kaj ŝi... ilia reĝino?

La tuarego ekridis:

– Tre belaj. Kaj en la vivo, kaj en la muzika kunveno. Belaj tiel, ke estas malfacile kredi. Sed mian nigran, trabruligitan de la suno Afaneor-on mi ne fordonos kontraŭ ili ĉiuj. Ci mem estas mia suno, kaj same flama, kia ĝi estas ĉi tie, super mia kaj cia lando. Ci estas mia elektitino, kaj sekve, estas pli bona ol ĉiuj virinoj sur la tero, kvankam ili estas tre multaj kaj malsamaj. Sed mi amas cin kaj la vivon mi dividos nur kun ci!

* * *

La nokto estis senluna kaj senventa, kiel tie, en la fora nordo. Sed la aero de la dezerto estis travidebla, kiel malhela lumo, kaj la eterne sennuba ĉielo estis proksimiganta la stelojn al la tero, pro kio la tero kvazaŭ estis kuniĝanta kun la senfina spaco. Iam, tre antaŭlonge, la antikvaj egiptoj adoris la universalan spacon, nomante ĝin Paŝt, kaj la universalan tempon – Ŝebek. Ambaŭ diaĵoj estis enkorpigitaj en la dezerto, kvazaŭ kuniginta ilin en unuaĵon, senfundan kaj silentan, en kiu dronis ĉiuj pensoj, penoj, oferoj kaj la vivo mem de sennombraj kaj sennomaj generacioj de homoj. La modernaj loĝantoj de Saharo ne sciis pri tio, sed, same kiel la antikvaj egiptoj, sentis sian ligon kun la senfineco de la spaco kaj tempo, forflugante per rigardo kaj penso en la noktan dezerton. Tamen nun la dezerto jam ne ŝajnis al ili universala. Kiel lago de malviva kvieto kaj silento, ĝi estis ĉirkaŭita de vivo de multaj landoj, strebanta ĉion plenigi kaj ĉion obeigi al si.

La tuaregoj sciis nun, ke ĉiam pli forta iĝas la potenco de la homo kaj ĉiam pli granda – lia malforteco antaŭ de li mem kreitaj danĝeroj, kiaj ankoraŭ ne ekzistis en la antaŭa mondo. Ke sur la tuta grandega planedo okazas batalo por justeco kaj feliĉo, ke la nevenkebla eŭropa civilizo mem ronĝas sin elinterne kaj ĝia plena de kontraŭdiroj mondo devas cedi al alia, pli perfekta.

La blanka kaj la flava meharoj estis anhelantaj post longa kurado, malrapide leviĝante sur larĝan ŝtupegon de montarbranĉo de Tifedesto.

– Hodiaŭ estas nokto de malvarma fajro! – ekkriis Afaneor, movante la manon laŭ la kolo de sia dromedaro kaj kaŭzante per tio multajn bluajn sparkojn.

Elektraj noktoj estas nemaloftaj printempe en montoj de Saharo. Ju pli alte leviĝadis la rajdantoj, des pli forte ŝutiĝadis sparkoj de la lano de la animaloj kaj de ilia propra vesto. La interkrutejo, servanta kiel pado sur la altebenaĵon, sinuis per blueta flagranta rivereto en netravidebla mallumo inter nigraj muroj.

Ĝi kondukis la vojirantojn en negrandan cirkosimilan kavon kun ŝtupaj randoj, ĉirkaŭ kiu staris akraj rokoj de nigra diorito, polurita de ventoj kaj la suno. Ĉiu roko estis ĉirkaŭita de malforta helblua flagrado, sur la pinta akraĵo densiĝanta en torĉon de blua fajro. La profundegan sensonecon rompadis nur facila frotado de la kamelaj piedoj. Afaneor kaj Tiressuen silentis, sentantaj sin en la malpermesita lando de la ensorĉita Tifedesto, apartenanta al alia mondo, ol la maltrankvila kaj revema vasto de Saharo.

Malrapide leviĝis ili sur la altebenaĵon, kaj en la malhela vasto momente malaperis la magio de la bluaj torĉoj. Tiressuen haltigis la meharon, demetis la kaptukon kaj fiksaŭskultis. El malproksime, de sur la vojo, kiun ili ĵus krucpasis, kreskis egalmezura bruo. Disverŝiĝis, proksimiĝante, lumo de aŭtaj lumĵetiloj. La junulino deziris deseliĝi kaj kuŝigi la kamelon, sed la tuarego haltigis ŝin:

– Ili estas blindigitaj per la propra lumo!

Malsupre, el trans la vojturno, aperis la unua aŭto. Longa, sur ses altaj radoj, kun malalta karoserio el kirasaj platoj, ĝi diferencis disde siaj pacaj fratoj, kiel diferencas krokodilo disde labora bovo. Io reptilie kolera kaj malsprita estis en ĝia plata antaŭa parto kun brulantaj, larĝe sidantaj lumĵetiloj kaj kun flanka verŝlumilo. La kirasaŭto estis ĵetiĝanta laŭ la sinua vojo, vipante per la radioj ĉiuflanke, kvazaŭ spurante iun. Poste unu post la alia aperadis samaj krokodilsimilaj kirasaŭtoj, same ĵetiĝadis de unu flanko al la alia kaj forkuradis suden en nuboj de polvo, oranta en lumo de iliaj lumĵetiloj. Obtuze, tede kaj obstine muĝadis la motoroj, laŭte susuradis sur la ŝutro la larĝaj pneŭmatikoj, minace elstaradis antaŭen la paftuboj de mitraloj kaj rapidpafaj kanonoj. La forto de la Okcidento, senceda kaj senkompata, tiriĝis per ŝtala vico sur la dezerto. Afaneor ĵetis maltrankvilan rigardon al Tiressuen kaj rigidiĝis. Blua flamo estis ĉirkaŭfluanta la tuaregon ekde la kapo ĝis la piedoj, striiĝis laŭ la kamelo, brulis per altaj fajroj sur la oreloj kaj la naza bastoneto de la meharo. La bronza vizaĝo de la tuarego en la kadro de la blua lumo ŝajnis gisita el krudfero kaj ricevis nehoman klarecon kaj firmecon. Tiressuen eksentis la rigardon de la junulino kaj metis sur ŝian demetitan kubuton sian fortan manon. Afaneor ekrigardis kaj komprenis, ke ŝi mem estas ĉirkaŭverŝita de sama blua fajro.

«Ĉu ci ne timas?» – per rigardo demandis ŝin la tuarego.

«Ne!» – same respondis Afaneor.

La du rajdantoj sur la altaj, kiel turoj, kameloj staris inter nigraj rokoj super la rampanta malsupre vico da kirasaŭtoj.

1958–1959


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.