La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Efremov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Naskiĝtago de ŝipestro Liĥtanov

En la loĝejeto apenaŭ sukcesis lokiĝi multenombraj gastoj. Ĉiuj seĝoj estis okupitaj, kaj oni eĉ devis uzi vertikale starigitajn kofrojn. Por honori la sepdekjariĝon de la ŝipestro venis precipe maristoj. Tabaka fumo naĝis per bluaj tavoloj, sendezire forirante en duonmalfermitan fenestron, blovantan per malvarmo. La gastiganto mem, granda kaj korpulenta, navedis inter la gastoj kaj fartis bonege inter gajaj ekkrioj kaj rido.

Tre juna navigaciisto, ĝeniĝante pro la kompanio de respektindaj ŝipestroj, premiĝis ĉe muro, rigardante bildojn de ŝipoj en simplaj brunaj kadroj, kaj haltigis la rigardon sur granda foto de velŝipo. En precizaj linioj de la rapida, mallarĝa korpo de la ŝipo sentiĝis perfekteco, emfazata de nekredebla amaso da blankaj veloj. La supraj velstangoj estis neordinare longaj kaj amplekse preskaŭ egalis al la malsupraj.

La gastiganto aliris por vigligi la sinĝeneman gaston.

– Ĉu vi admiras? – aprobe basis li, mallevante la vejnecan manon sur la ŝultron de la navigaciisto.

– Ĉu ankaŭ tiun ŝipon vi estris, Danielo Aleksejeviĉ? – demandis la junulo.

– Jen sensencaĵo! – svingis la manon la maljuna maristo. – Ja tio estas «Cutty Sark»!

– Kio estas? – ne komprenis la navigaciisto.

– Nu jes ja, de kie vi, flavbekaj borduloj, povas scii! – grumblis la ŝipestro. – Tamen... Atenton, kamaradoj! – per fortika, «ŝtorma» voĉo superis li la bruon de la kompanio.

Ĉiuj vizaĝoj atende turniĝis al li.

– Kiom estas ĉi tie da maristoj de flugfiŝo? Levu la manojn!.. Unu, du... – nombris la ŝipestro, – dek unu. Multe!.. Do jen kio... – La ŝipestro demetis la foton de sur la muro kaj levis, por ke ĉiuj povu vidi. – Tio estas «Cutty Sark»!

Sekvis ĉies nekomprena silento, rompita de soleca ekkrio:

– Ha, jen kia ĝi estas!

La ŝipestro subridis.

– Iam la mara vela arto nomiĝis senmorta. Ja efektive – ĝi atingis altegan perfektecon. Pasis proksimume sepdek jaroj – daŭro de unu homa vivo, kaj jen nur manpleno da maljunaj maristoj ankoraŭ scias ĉiujn nuancojn de tiu arto. Estas forgesitaj iam mondfamaj nomoj de ŝipestroj kaj ŝipoj. Kaj kiam mortos ni, la maljunuloj, la homaro fermos la belegan paĝon de la historio de konkerado de la maroj, konkerado per simpla velo, regata de lertaj manoj kaj firmaj koroj!

– Danielo Aleksandroviĉ, tion vi tro «fleksis»! – ekkriis ankoraŭ juna, sed – laŭ la ordenaj signoj – sperta maristo. – La velan arton ankaŭ ni konas, sed koni ajnan ŝipon.

La gastiganto ekkoleris:

– «Ajnan»! Ĉu vi ne hontas, Silantio Semenoviĉ? Ne scii ne estas malhonore, sed defendi sian nescion, pardonu.

– Sed ja, – komencis ekskuzi sin lia interparolanto, – mi deziris nur.

– Nu, se «nur», do aŭskultu! La konkerado de la oceanoj – la vera ŝipa metio – komenciĝis proksimume antaŭ kvincent jaroj. Dum tiu duonmilo da jaroj nia mondo iom post iom larĝiĝadis. Grandega sperto de la batalo kontraŭ la maro perfektigadis la arton de ŝipkonstruado. Ekposedante la forton de vento, la homo kreis la arton de regado de veloj. Dekmiloj da sennomaj aŭ forgesitaj viktimoj ekkuŝis sur la fundojn de oceanoj kun rompaĵoj de siaj ŝipoj. Per kosto de senlaca laboro, kuraĝo kaj suferado de maristoj, per kosto de inspiraj serĉadoj de la konstruantoj antaŭ la mezo de la pasinta jarcento aperis kliperoj, «tondantoj» de ondopintoj. Tio estis ne angulecaj domoj, adaptitaj al marvojaĝo, kiel plej multaj antikvaj ŝipoj, sed flugilhavaj rapidkurantoj – cignoj de la maro.

La kliperoj estis destinitaj por la plej malproksimaj vojaĝoj kaj kuraĝe kuradis laŭ la oceano, ĝenataj de neniuj tempestoj. La poste inventitaj feraj velŝipoj ne povis konkuri kun ili: karenojn de iliaj feraj korpoj ĉirkaŭkreskadis algoj kaj konkoj, malrapidigante iradon de la ŝipo. Sed en la plej bonaj kliperoj fera estis nur la skeleto de la korpo, kaj la ŝelo estis ligna, el speciale fortikaj kaj longvivaj specoj de ligno. Ligna ŝelo, tegita per kupro, defendadis ilin kontraŭ ĉirkaŭkreskado.

La tuta arto de ŝipkonstruado kune kun la perfektigitaj proporcioj de korpo, mastoj kaj veloj ricevis sian superan esprimiĝon en du britaj kliperoj, konstruitaj samtempe en Skotlando en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento: «Termopiloj» kaj «Cutty Sark».

Io pli bona, ol tiuj du ŝipoj, inter ĉiuj velŝipoj de la mondo ne estis konstruita. Jen kial «Cutty Sark» estas ne «ajna ŝipo», kiel esprimis Silantio Semenoviĉ. Kaj al maristoj ne malhelpus koni ĝin... Des pli ke la historio de tiu ŝipo ne nur similas al interesa romano – tio estas la enfokusigita historio de la tuta vela komerca marvojaĝado!

Estis ne mirinde, ke post tia parolo la kunvenintoj persvadis la maljunan mariston rakonti ĉion, kion li scias pri «Cutty Sark».

– Hazarde mi scias sufiĉe multe, kvankam la klipero estis konstruita je dek tri jaroj antaŭ mia naskiĝo, – komencis la maljunulo. – Mi estis ankoraŭ ŝipknabo, kaj la vela ŝiparo jam antaŭlonge cedis al la vapora, kaj anstataŭ kliperoj iradis nur apudbordaj skunoj kaj plurmastaj mastbarkoj – ŝtalaj kargaj velŝipoj por malproksima transportado de malmultekostaj ŝarĝoj. La plej konata ĉe ni estis «Kamarado» – la lerna ŝipo de la Leningrada milit-marista lernejo, kaj la plej fama kaj rapida estis germana ŝtala kvinmasta mastbarko «Potosi» je kvar mil toneloj, konstruita en la 1896-a jaro. Ekde «Potosi», fakte, komenciĝis por mi la historio de «Cutty Sark».


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.