La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2026 Geo

La Enhavo

13

Matene trovinte nek Timuron, nek la motociklon, Georgij revenis tiam el la laboro, tuj decidis resendi Timuron hejmen al la patrino. Li sidiĝis por skribi leteron, sed tra la fenestro li ekvidis irantan laŭ la pado ruĝarmeanon.

La ruĝarmeano elprenis koverton kaj demandis:

– Ĉu vi estas kamarado Garajev?

– Jes.

– Ĉu Georgij Aleksandroviĉ?

– Jes.

– Bonvolu ricevi la koverton kaj kvitanci.

La ruĝarmeano foriris. Georgij rigardis la korton kaj fajfis kompreneme. Jes! Jen ĝi estas ĝuste tio, kion li atendis jam delonge. Li malfermis la koverton, tralegis kaj ĉifis bule la komencitan leteron. Nun necesas ne forsendi Timuron, sed voki la patrinon ĉi tien, en la somerdomon.

En la ĉambron eniris Timur, kaj koleriĝinte Georgij frapis la tablon per la pugno. Sed tuj post Timur eniris Olga kaj Ĵenja.

– Pli mallaŭte! – diris Olga. – Nek krii, nek pugnofrapi necesas. Timur ne kulpas. Kulpas vi kaj mi ankaŭ.

– Jes – subtenis ŝin Ĵenja – ne kriu al li. Olja, vi ne tuŝi la tablon. Jen tiu ĉi ilia revolvero laŭte pafas.

Georgij rigardas al Ĵenja, poste la revolveron, la derompitan tenilon de la cindrujo. Li komencas ion kompreni, li divenas kaj demandas:

– Tio signifas, tiam nokte ĉi tie estis vi, Ĵenja?

– Jes, tio estis mi. Olja, rakontu al li ĉion klarige, kaj ni prenos kerosenon, ĉifonon kaj iros por purigi la motociklon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.