|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TIMUR KAJ LIA TAĈMENTOAŭtoro: Arkadij Gajdar |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Vespere, kiam el la parko disveturis la kamionoj, Ĵenja kaj Tanja venis hejmen. Ili volis ludi flugpilkon, Ĵenja devis ŝanĝi la ŝuojn je sportŝuoj.
Ŝi estis nodanta la ŝnuretojn, kiam en la ĉambron eniris virino: la patrino de la blonda knabino. La knabino kuŝis sur ŝiaj brakoj kaj dormis.
Eksciinte, ke Olga ne estas hejme, la virino ĉagreniĝis.
– Mi volis lasi ĉe ŝi la knabinon – diris ŝi. – Mi ne sciis, ke la fratino forestas. La trajno venas hodiaŭ nokte sed… mi devas veturi al Moskvo, por renkonti la patrinon.
– Lasu ŝin – diris Ĵenja. – Kial Olga?… Sed ĉu mi ne estas homo? Kuŝigu ŝin sur mian liton, kaj mi sur la alian kuŝiĝos.
– Ŝi dormas trankvile kaj vekiĝos nur matene – ekĝojis la patrino. – Necesas nur neofte venadi al ŝi kaj ĝustigi la kusenon sub la kapo.
La knabino estis senvestigita kaj enlitigita. La patrino foriris. Ĵenja flankenigis la kurtenon, por ke videblu la lito tra la fenestro, kaj forkuris kun Tanja ludi flugpilkon, interkonsentinte post ĉiu ludo laŭvice veni kaj rigardi, kiel dormas la knabino.
Tuj post ilia forkuro, sur la peroneton suriris poŝtisto. Li longe frapis kaj, ĉar neniu reefiis, li revenis kaj demandis la najbarinon, ĉu forveturis al la urbo la mastroj.
– Ne – respondis la najbaro. – la knabinon mi ĵus vidis ĉi tie. Mi akceptu la telegramon.
La najbaro kvitancis, enpoŝigis la telegramon, sidiĝis sur la benkon kaj ekfumis pipon. Li estis atendanta Ĵenjan longe.
Pasis unu kaj duono da horoj. Denove al la najbaro venis la poŝtisto.
– Jen – diris li. – Ĉu estas iu incendio, hasto? Akceptu, arniko, alian telegramon.
La najbaro kvitancis la ricevon. Estis jam mallume. Li paŝis tra la barilpordo, supreniris la ŝtuparon de la peroneto kaj enrigardis tra la fenestro. La malgranda knabino dormis. Apud ŝia kapo sur la kuseno kuŝis rufa katido. Tio signifis, ke la mastroj estas ie apud la domo.
La najbaro malfermis la ventolgiĉeton kaj ĵetis tra ĝi ambaŭ telegramojn. Ili orde kuŝiĝis sur la fenestrobreton, kaj reveninte Ĵenja devus rimarki ilin tuj.
Sed Ĵenja ilin ne rimarkis. Veninte hejmen ĉe lunlumo, ŝi ĝustigis la kusenon sub la kapo de la knabino, pelis la katidon, senvestiĝis kaj enlitiĝis.
Ŝi longe kuŝis meditante pri tio: jen kia povas esti la vivo! S hi ne kulpas, kaj Olga same ankaŭ ne. Sed unuan fojon ŝi kaj Ol ga vere malpaciĝis.
Estis domaĝe. Ŝi ne povis dormi kaj ekdeziris bulkon kun konfitaĵo. Ŝi salte ellitiĝis, venis al la ŝranko, ŝaltis la lumon kaj tuj ekvidis la telegramojn sur la fenestrobreto.
Ŝi ektimis. Per tremantaj manoj ŝi deŝiris la glustrion kaj tralegis:
Mi estos hodiaŭ preterpase de la dudek kvara ĝis la tria de mateno en Moskvo. Atendu min en la urba loĝejo. Paĉjo.
Venu senprokraste, nokte la paĉjo estos en la urbo. Olga.
Kun teruro ŝi rigardis la horloĝon. Estis kvarono antaŭ la dudek kvara. Surmetinte la robon kaj kaptinte la dormantan infanon, Ĵenja kvazaŭ freneza ĵetis sin al la peroneto. Ŝi haltis pensante. Remetis la etulinon sur la liton. Eliris al la strato kaj ekkuris al la domo de la olda laktoliverantino. Ŝi frapegis sur la pordo per la pugno kaj piedo, ĝis aperis en la fenestro la kapo de la najbarino.
– Kial vi frapas? – per dorma voĉo demandis la lasta. – Kial vi petolas?
– Mi ne petolas – petege ekparolis Ĵenja – mi bezonas la laktoliverantinon, onjon Maŝa. Mi volas al ŝi lasi la infanon.
– Kion vi stultulas? – batfermante la fenestron, respondis la najbarino. – Ŝi de-matene forveturis al la vilaĝo gasti ĉe la frato.
De la stacidoma flanko venis signalo de proksimiĝanta trajno. Ĵenja elkuris eksteren kaj kunpuŝigis kun la grizhara ĝentlemano, la doktoro.
– Pardonu! – balbutis ŝi. – Ĉu vi ne scias, kiu trajno signalas?
La ĝentlemano elpoŝigis horloĝon.
– Estas nun la dudek tria kaj kvindek kvin – respondis li. – Tio estas por hodiaŭ la lasta al Moskvo.
– Kial la lasta? – glutante la larmojn, flustris Ĵenja. – Kaj kiam estos la sekva?
– La sekva veturos matene, je la tria kvardek. Knabino, kio okazis al vi? – kaptante je ia ŝultro ŝanceliĝintan Ĵenjan, kompateme demandis la oldulo. – Ĉu vi ploras? Eble mi povas helpi al vi.
– Ho, ne! – retenante plorsingultojn kaj forkurante, respondis Ĵenja. – Nun al mi jam povas helpi neniu en la mondo!
Hejme ŝi enŝovis la kapon en la kusenon, sed tuj eksaltis kaj kolerege rigardis la dormantan knabinon. Sed tuj ŝi ekregis sin, ĝustigis la litkovrilon, forpuŝis la rufan katidon.
Ŝi ŝaltis la lumon en la teraso, en la kuirejo, en la ĉambro, sidiĝis sur la kanapon kaj skuis la kapon. Tiel ŝi sidis longe kaj ŝajne pri nenio pensis. Neintence ŝi tuŝis la kuŝantan tie akordionon. Mekanike ŝi levis ĝin kaj komencis premeti la. klavojn. Eksonis melodio majesta kaj malgaja. Ĵenja krude ĉesis la muzikadon kaj alvenis al la fenestro. Ŝiaj ŝultroj tremetis.
Ne! Resti sola kaj toleri tian turmenton plu ŝi ne havis fortojn. Ŝi bruligis la kandelon kaj tra la ĝardeno stumblante iris al la kabano.
Jen jam estas la subtegmento. La ŝnuro, mapo, sakoj, flagoj. Ŝi ekbruligis lanternon, venis al la rado, ligis ĝin al hoko kaj abrupte turnis la radon.
Timur estis dormanta, kiam Rita tuŝis lin je la ŝultro per la piedo. La puŝon li ne sentis. Kaptinte per la dentoj la litkovrilon, Rita fortiris ĝin sur la plankon.
Timur eksaltis.
– Kion vi? – demandis li nekomprene. – Ĉu io okazis?
La hundo rigardis liajn okulojn, movis per la vosto, skuis la muzelon. Tiam Timur ekaŭdis sonon de la bronza sonorilo.
Ne komprenante, al kiu li povas esti bezonata dum la profunda nokto, li eliris en la terason, prenis la telefonilon.
– Jes, mi, Timur, estas ĉe la aparato. Kiu estas? Ĉu tiu estas vi… Vi, Ĵenja?
Komence Timur estis aŭskultanta trankvile. Sed jen liaj lipoj ekmoviĝis, sur la vizaĝo aperis ruĝetaj makuloj. Li ekspiris ofte kaj senorde.
– Ĉu nur por tri horoj? – agitiĝante demandis li. – Ĵenja, ĉu vi ploras? Mi aŭdas… Vi ploras. Ne faru! Ne necesas! Mi venos baldaŭ…
Li pendigis la parolilon kaj prenis de la breto horaron de la trajnoj.
– Jes, estas ĝi, la lasta, je la dudek tria kvindek kvin. La sekva veturos nur je la tria kvardek. – Li staras kaj mordas la lipojn. – Estas malfrue! Ĉu nenio estas farebla? Ne! Estas malfrue!
Sed la ruĝa stelo tage kaj nokte brilas super la pordego de la domo de Ĵenja. Li briligis ĝin mem, propramane, kaj ĝiaj radioj estas rektaj, akraj, kaj lume tremas antaŭ liaj okuloj.
La filino de la komandanto estas en malfeliĉo. La filino de komandanto hazarde falis en kaptilon.
Li rapide vestiĝis, elkuris en la straton kaj post kelkaj minutoj li jam estis staranta antaŭ la peroneto de la vilao de la grizhara ĝentlemano. En la kabineto de la doktoro estis lumo. Timur frapis. La pordo estis malfermita.
– Vi al kiu? – seke kaj mirigite demandis lin la ĝentlemano.
– Al vi – respondis Timur.
– Ĉu al mi? – la ĝentlemano meditis, poste per vasta gesto malfermis la pordon kaj diris. – Tiam mi petas eniri!
Ili parolis nelonge.
– Jen estas ĉio, kion ni faradas – okulbrile finis sian rakonton Timur. – Jen estas ĉio, kion ni faras, kiel ni ludas kaj por kio mi bezonas nun vian Koljan.
Silente la oldulo ekstaris. Per abrupta movo li prenis Timuron je la mentono, levis la kapon, rigardis al li en la okulojn kaj eliris.
Li trapasis en la ĉambron, kie dormis Kolja kaj tiretis lian ŝultron.
– Ekstaru – diris li – oni vokas vin.
– Sed mi nenion scias – timigite streĉante la okulojn, ekparolis Kolja. – Mi, avo, vere nenion scias.
– Ekstaru – seke ripetis al li la ĝentlemano. – Por vi venis via kamarado.
En la subtegmento sur amaso da pajlo ĉirkaŭbrakinte la genuojn, sidis Jenja. Ŝi atendis Timuron. Sed anstataŭ li en la fenestrotruon traŝoviĝis taŭzita kapo de Kolja Kolokolĉikov.
– Ĉu tio estas vi? – ekmiris Ĵenja. – Kion vi deziras?
– Mi ne scias – mallaŭte kaj timigite respondis Kolja. – Mi dormis. Li venis. Mi stariĝis. Li sendis. Li ordonis ke ni ambaŭ descendu al la barilpordo.
– Por kio?
– Mi ne scias. En mia kapo estas iu bruo, zumado. Mi mem, Ĵenja, nenion komprenas.
Demandi permeson estis de neniu. La onklo estis tranoktanta en Moskvo. Timur ekbruligis lanternon, prenis hakilon, vokis la hundon Rita kaj eliris en la ĝardenon. Li haltis ĉe la ŝlosita pordo de la remizo. Jes! Li sciis – tiel agi estas maleble, sed alia eliro mankis. Per forta bato li forigis la seruron kaj elkondukis la motociklon el la remizo.
– Rita! – amare diris li, genufleksante kaj kisante la hundon sur la muzelo. – Vi ne ĉagrenu! Mi ne povis agi alie.
Ĵenja kaj Kolja staris ĉe la pordo. Fore aperis rapide proksimiĝinta lumo. La lumo flugis rekte al ili, aŭdiĝis bruo de la motoro. Blindigitaj, ili fermis la okulojn, retroiris al la barilo, jen la lumo estingigis, la motoro ĉesis labori kaj antaŭ ili aperis Timur.
– Kolja – li diris, ne salutante kaj nenion demandante – Vi restos ĉi tie kaj gardos la dormantan knabinon. Vi respondecos pri ŝi antaŭ nia tuta taĉmento. Ĵenja, sidiĝu. Antaŭen! Al Moskvo!
Ĵenja ekkriis, de la tuta forto brakumis Timuron kaj kisis lin.
– Sidiĝu, Ĵenja, sidiĝu! – klopodante esti severa, kriis Timur. – Tenu vin forte! Nu, antaŭen! Antaŭen!
La motoro ekbruis, la signalo eksonis kaj baldaŭ la ruĝa lumeto malaperis de la rigardo de la konfuziĝanta Kolja. Li staris, levis la bastonon kaj, tenante ĝin kiel fusilon, ĉirkaŭiris la lumigitan vilaon.
– Jes – majeste pasante, li balbutis. – Estas malfacila la soldata servo! Mankas trankvilo tage, forestas ankaŭ nokte.
La horo proksimiĝis al la tria. La kolonelo Aleksandrov sidis ĉe tablo, sur kiu staris malvarmiĝinta tekruĉo kaj kuŝis tranĉaĵoj da kolbaso, fromaĝo kaj bulko.
– Post duonhoro mi forveturos – li diris al Olga. – Domaĝe estas, ke mi ne havis eblecon vidi Ĵenjan. Olja, ĉu vi ploras?
– Mi ne scias, kial ŝi ne venis. Mi tiel kompatas ŝin, ŝi tiel vin atendis! Nun ŝi freneziĝos! Ŝi ja estas sen tio iom freneza.
– Olja – ekstarinte diris la patro – mi ne scias, mi ne kredas, ke Ĵenja trafis fikompanion, ke oni ŝin difektis, ke oni komandu ŝin! Ne! Ne estas tia ŝia karaktero.
– Nu, jen! – ĉagreniĝis Olga. – Vi nur diru al ŝi pri tio. Ŝi konstante ripetadas, ke ŝia karaktero estas la sama, kiel la via. Sed ĉu vere la sama? Ŝi grimpis la tegmenton, tralasis tra tubo ŝnuron. Mi volis preni la gladilon, sed ĝi eksaltis. Paĉjo, kiam vi forveturis, ŝi havis kvar robojn. Du jam estas ĉifoniĝintaj. El la tria ŝi jam elkreskis, unu mi ne permesas al ŝi surmeti. Tri novajn robojn mi al ŝi kudris. Sed ĉio sur ŝi kvazaŭ forbrulas. Konstante ŝi ie kaptas bluaĵojn, grataĵojn. Kaj ŝi alvenadas certe kun korforme faritaj lipetoj, malfermante ŝiajn bluajn okuletojn. Nu, certe ĉiuj opinias, ŝi estas vera floreto, ne knabino. Tamen proksimiĝu! Aha! La floro! Tuŝu ŝin kaj tuj vi brulumos vin. Paĉjo, ne elpensu, ke ŝi havas vian karakteron. Se oni diros tion al ŝi, ŝi saltos tri tagojn sur la kamentubo.
– Bone – brakumante Olgan, konsentis la patro. – Mi al ŝi diros, mi al ŝi skribos. Viaflanke, Olga, ne premu ŝin tro. Diru al ŝi, ke mi amas ŝin kaj memoras. Mi baldaŭ revenos kaj ŝi ne ploru pro mi, ĉar ŝi estas filino de komandanto.
– Tamen ŝi ploros – alpremiĝante al la patro, diris Olga. – Mi ankaŭ estas filino de komandanto. Kaj ankaŭ mi ploros.
La patro rigardis la horloĝon, alproksimiĝis al la spegulo, surmetis la rimenon, kaj ordigis la uniforman ĉemizon. Subite ĉe la ekstera pordo oni frapis. Disiĝis la kurteno. Kaj iel angule forminte la ŝultrojn, kvazaŭ preparinte sin al salto, aperis Ĵenja.
Sed anstataŭ ekkrii, alkuri kaj alsalti ŝi senbrue rapide alvenis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la patro. ŝia frunto estis ŝprucita per koto, la ĉifita robo estis makulita. Olga time demandis:
– Ĵenja, vi de kie aperis? Kiel vi venis tien ĉi?
Ne turnante la kapon, Ĵenja svingis per la mano, kaj tio signifis: " Atendu! Lasu min! Ne demandu!"
La patro levis Ĵenjan sur la brakojn, sidiĝis sur la kanapon, sidigis ŝin sur siajn genuojn. Li rigardis al ŝia vizaĝo kaj viŝis ŝian malpurigitan frunton.
– Jes, bone! Vi estas brava homo, Ĵenja!
– Sed vi estas tute kovrita, la vizaĝo estas nigra! Kiel vi trafis tien ĉi? – redemandis Olga.
Ĵenja montris la pordokurtenon, kaj Olga ekvidis Timuron.
Li estis demetanta la ledajn ŝoforajn gantojn. Lia tempio estis ŝmirita per flava oleo. Li havis malsekan, lacan vizaĝon de laborinta homo, honeste plenuminta sian devon. Salutinte ĉiujn, li klinis la kapon.
– Paĉjo! – desaltante de la patraj genuoj, kaj alkurante al Timur, diris Ĵenja. – Al neniu kredu! Oni nenion scias. Tiu Timur estas mia tre bona kamarado.
La patro ekstaris kaj senhezite premis al Timur la manon. Rapida kaj triumfa rideto glitis tra la vizaĝo de Ĵenja – unu momenton ekzamene ŝi rigardis al Olga. Tiu konfuziĝinte, ankoraŭ ne komprenante venis al Timur.
– Nu… tiuokaze saluton…
Baldaŭ la horloĝo batis la trian horon.
– Paĉjo – ektimis Ĵenja – ĉu vi jam stariĝas? Nia horloĝo rapidas.
– Ne, Ĵenja, ĝi estas preciza.
– Paĉjo, ankaŭ via horloĝo rapidas. – Ŝi alkuris al la telefono, diskumis la "precizan tempon" kaj el la parolilo sonis senemocia metala voĉo:
– La tria kaj kvar minutoj.
Ĵenja rigardis la muron kaj kun ĝemspiro diris:
– La nia rapidas, sed nur je unu minuto. Paĉjo, prenu nin al la stacidomo, ni akompanos vin ĝis la trajno.
– Ne, Ĵenja, estas malpermesite. Mi ne havos tie tempon.
– Kial? Ĉu vi havas jam bileton?
– Jes.
– Ĉu en litvagono?
– En litvagono.
– Ho, kiel ankaŭ mi volus kun vi veturi foren-foren, en litvagono!
Jen estas ne stacidomo, sed iu stacio, simila al apudmoskva ne-pasaĝera stacio, ŝajne tio estis Sortirovoĉnaja. Reloj, komutiloj, trajnoj, vagonoj. Homoj ne videblas. Sur la reloj staras kiras-trajno. Malfermiĝis fera fenestro, aperis kaj malaperis lumigita per flamo la vizaĝo de la lokomotivestro. Sur la kajo en leda palto staras la patro de Ĵenja – kolonelo Aleksandrov. Alvenis leŭtenanto, salutis kaj demandis:
– Kamarado kolonelo, ĉu vi permesas ekveturi?
– Jes! – la kolonelo rigardas horloĝon: la tria kaj kvindek minutoj. – Estas ordonite ekveturi je kvindek post la tria.
Kolonelo Aleksandrov proksimiĝas al vagono kaj rigardas. Mateniĝas, sed la ĉielo estas nube kovrita. Li prenis la malsekajn tenilojn. Antaŭ li malfermiĝas la peza pordo. Metinte la piedon sur la ŝtupon, ridetante li demandas sin mem:
– Ĉu en litvagono?
– Jes, en litvagono…
La peza ŝtala pordo kun bruego fermiĝas post li. Regule, sen puŝoj, sen klakoj la tuta kirasita amasego ekmovas sin, glate altigante rapidecon. Preterpasas la lokomotivo. Fluas la kanon-turetoj. Moskvo malaperas. Nebulo. La steloj estingiĝas. Mateniĝas.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.