La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1

Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Verŝajne li estis ĉe la fronto.

En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Ĵenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.

Ŝovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Ĵenja malkontente staris antaŭ Olga, kiu estis diranta al ŝi:

– Mi veturos kun la aĵoj, kaj vi ordigos la loĝejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste ŝlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la paĉjo tiun ĉi telegramon. Poste eltrajniĝu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…

– Mi estas same la via…

– Jes… sed mi estas pli aĝa… kaj finfine tiel ordonis la paĉjo.

Kiam en la korto ekbruis la forveturanta aŭto, Ĵenja suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉie regis ĥaoso kaj malordo. Ŝi proksimiĝis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.

Estu Olga pli aĝa, kaj dume endas ŝin obei! Sed tamen ĉe ŝi, ĉe Ĵenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, buŝo, brovoj. Kaj verŝajne estos sama ŝia karaktero.

Ŝi streĉe ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis ĉifonon, deprenis de la tablo la tukon, ŝovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, puŝis al la sojlo la rubaĵaron.

Baldaŭ ekzumis la primuso.

La planko estis kovrita per akvo. En la tolaĵa zinka trogo siblis kaj krevetis sapoŝaŭmo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en ruĝa robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etaĝo, kuraĝe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.

Aŭtomobilo kuregis sur vasta suna vojo. Metinte la piedojn sur la valizon, kaj apogante sin sur molan pakaĵon, Olga sidis sur plektita fotelo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis rufa katido kaj taŭzis per la piedetoj bukedon da cejanoj.

Ĉe la trideka kilometro ilin atingis ekspedicia ruĝarmea aŭtokolono. Sidante sur lignobretoj vice, la ruĝarmeanoj tenis fusilojn inter-genue kaj akorde kantis.

Ĉe la sonoj de la kanto vaste malfermiĝis fenestroj de la domoj. De malantaŭ la bariloj, pordegoj elkuris ĝojaj knaboj. Ili mansvingadis, ĵetadis al la ruĝarmeanoj ankoraŭ nematuriĝintajn pomojn, kaj kriis poste huraon kaj tuj komencis batalojn, militojn, enhakiĝante en artemizion kaj urtikon, atakante kavaleri-impete.

La aŭtomobilo turnis sin al somerdoma vilaĝeto, kaj haltis antaŭ negranda, hederkovrita vilao.

La ŝoforo kun helpantoj malfermis la aŭton, kaj elprenis la aĵojn. Olga malŝlosis la vitrumitan verandon.

De tie estis videbla granda, nezorgata ĝardeno. En la profundo de la ĝardeno staris malgracia duetaĝa kabano, super la tegmento de kiu flirtis malgranda ruĝa flageto.

Olga revenis al la aŭto. Al ŝi venis energia nejuna virino. Tiu estis najbarino, laktoliverantino. Ŝi entreprenis ordigi la somerdomon, lavi la fenestrojn, plankon, murojn.

Dum la najbarino dismetis pelvojn kaj ĉifonojn, Olga prenis la katidon kaj iris en la ĝardenon.

Sur la trunko de ĉerizarboj bekitaj de paseroj, brilis varma rezino. Forte odoris je ribo, kamomilo kaj artemizio. Kovrita per musko, la tegmento de la kabano estis truhava, kaj el la truoj etendiĝis supren kaj malaperis inter la arboj iuj maldikaj ŝnuroj.

Olga trapasis avelujon, kaj viŝis de la vizaĝo araneaĵon. Kio okazis? La ruĝa flago super la tegmento jam mankis, tie staris nur bastono.

Tuj Olga ekaŭdis rapidan, alarmitan flustradon. Subite, rompante sekajn vergojn, peza ŝtupetaro – tiu, kiu estis almetita al la fenestro de la subtegmento –, kun knaro obtuze falis apud la muron, subigante lapojn.

La ŝnuroj super la tegmento ektremis. Gratinte la manojn, la katido saltis en urtikon. Senkomprene Olga haltis, ĉirkaŭrigardis, atente aŭskultis. Sed nek inter la verdaĵo, nek post la barilo, nek en la nigra kvadrato de la kabanfenestro io estis videbla kaj aŭdebla.

Ŝi revenis al la peroneto.

– Knabaĉoj petolas tra fremdaj ĝardenoj – klarigis al Olga la laktoliverantino. – Hieraŭ ĉe la najbaroj du pomarbojn iu senfruktigis, rompis pirarbojn. Tiaj homoj estas… huliganoj. Mia filo, karulino, soldatiĝis. Forveturante, li eĉ vinon ne trinkis. "Adiaŭ – li diris – panjo." Kaj li foriris, ekfajfinte. Vespere, kiel devas tio esti, mi ektristis, ploris. Nokte mi vekiĝis kaj ŝajnis al mi, iu tra la korto ŝteliras, susuras. Nu, mi pensas, mi estas nun homo sola, neniu min defendas… Ĉu multo estas bezonata por mi, maljunulino? Oni per briko min povas bati kaj nenio de mi restos. Tamen dio savis min, nenio estis ŝtelita. lu susuris, susuris kaj foriris. Barelo staris en la korto – el kverko, eĉ du homoj ne povus movi ĝin. Do, oni ĝin rulis dudek paŝojn al la pordego. Jen estas la rezulto. Kaj kiu estis, kiuj homoj – la afero restas malklara.

En krepusko, kiam la ordigado estis finita, Olga eliris sur la peroneton. Tiam el la leda ujo zorge ŝi prenis blankan, perlamote brilan akordionon – donacon de la patro, kiun li sendis al ŝi okaze de la naskiĝtago.

Ŝi metis la akordionon sur la genuojn, surmetis la rimenon sur la ŝultron kaj komencis ludi la muzikon de kanto, antaŭ nelonge aŭdita.

Se mi nur unu fojon
Vin povus revidi…
Se mi nur unu fojon…
Kaj tri… kaj kvin…
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam,
Kiel mi ĝis mateno, atendis nokte vin.
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'
Kiam vi revenos?
Ĉu en temp' baldaŭa?
Iam vi revenu, por revidi nin.
Sur la aeroplan'
Scios vi neniam,
Kiel mi ĝis mateno, atendis nokte vin.
Hej, aviadistoj, bomboj kaj mitraloj!
Jen vi jam forflugis al la malproksim'
Kiam vi revenos?
Ĉu en temp' baldaŭa?
Iam vi revenu, por revidi nin.

Jam kiam Olga estis kantanta la kanton, ŝi kelkfoje mallonge streĉe rigardis direkte al malhela arbusto, kiu kreskis en la korto, apud la barilo.

Fininte la ludadon, ŝi rapide revenis kaj, turninte sin al la arbusto, laŭte demandis:

– Aŭskultu! Pro kio vi kaŝas vin, kaj kion vi bezonas ĉi tie?

De post la arbusto eliris homo en ordinara blanka kostumo. Li klinis la kapon kaj ĝentile respondis al ŝi:

– Mi ne kaŝas min. Mi mem estas aktoro iugrade. Mi ne volis geni vin. Pro tio mi staris kaj aŭskultis.

– Vi povus stari kaj aŭskulti de la strato. Sed vi ial grimpis trans la barilon.

Ĉu mi? Ĉu grimpis? – ofendiĝis la homo. – Pardonu, mi ne estas kato. Tie ĉe la angulo estas rompitaj tabuloj kaj mi de la strato penetris tra la truo.

– Kompreneble! – mokis Olga. – Jen estas la pordo. Bonvolu penetri tra ĝi reen al la strato.

La homo estis obeema. Dirante eĉ ne unu vorton, li iris tra la pordo, riglis ĝin post si. Kaj tio plaĉis al Olga.

– Atendu! – descendante ŝtupon, ŝi haltigis lin. – Kio vi estas? Ĉu aktoro?

– Ne – respondis la homo. – Mi estas inĝeniero-mekanikisto, sed en libera tempo mi ludas kaj kantas en nia uzina operejo.

– Aŭskultu – neatendite simple Olga proponis al li. – Akompanu min al la stacidomo. Mi atendas la malpli aĝan fratinon. Jam estas mallume, malfrue, sed ŝi ne venas. Memoru, mi neniun timas, mi simple ne konas la ĉi-tieajn stratojn. Tamen haltu, kial vi malfermas la pordon? Vi povas atendi min ĉe la barilo.

Ŝi forportis la akordionon, surmetis sur la ŝultrojn tukon kaj eliris sur la malhelan straton, aromantan je roso kaj floroj.

Olga estis malkontenta pri Ĵenja kaj pro tio kun sia kunulo parolis malmulte. Li diris al ŝi, ke li estas Georgij Garajev, ke li laboras kiel inĝeniero en aŭtomobila uzino.

Atendante Ĵenjan, ili vidis preterpasi du trajnojn, kaj fine venis la lasta, la tria.

– Kun tiu sentaŭga knabinaĉo oni havas amason da problemoj! – kolere ekkriis Olga. – Nu, se mi havus kvardek aŭ almenaŭ tridek jarojn! Ja ŝi havas dek tri, sed mi – dek ok, kaj pro tio ŝi tute ne obeas min.

– Kvardek tute ne necesas – decide diris Georgij. – Dek ok estas multe pli bone! Vi ne maltrankvilu. Via fratino venos morgaŭ matene.

La stacia perono senhomiĝis. Georgij elpoŝigis cigaredojn. Tuj al li alvenis du impertinent-aspektaj buboj kaj, atendante fajron, elpoŝigis siajn cigaredojn.

– Juna homo – ekbruligante alumeton kaj lumigante la vizaĝon de la pliaĝa, Georgij ekparolis. – Antaŭ ol veni al mi kun cigaredo, endas saluti, mi ja havis honoron konatiĝi kun vi en la parko, kie vi diligente rompis tabulon el la nova barilo. Vi estas Mikaelo Kvakin, ĉu jes?

La bubo ek-snufis, retiriĝis kaj Georgij estingis la cigaredon, prenis Olgan je la kubuto kaj kondukis ŝin hejmen.

Kiam ili foriris, la dua bubo ŝovis la salivitan cigaredon post la orelon kaj senzorge demandis.

– Tiu propagandisto de kie venis? Ĉu li estas ĉitiea?

– Ĉitiea – nevole respondis Kvakin. – Li estas onklo de Timĉjo Garajev. Endas kapti Timĉjon kaj bati. Li kolektis kompanion kaj ŝajne ili ion entreprenas kontraŭ ni.

Jen ambaŭ amikoj rimarkis sub la lanterno en la fino de la kajo grizharan estimindan ĝentlemanon, kiu apogante sin sur bastonon descendis laŭ la ŝtuparo.

Tiu estis loka loĝanto, doktoro F. G. Kolokolĉikov. Ili kuris post lin, laŭte demandante, ĉu li havas alumetojn. Sed ilia aspekto kaj voĉoj neniel plaĉis al la ĝentlemano, pro tio turninte sin li minacis al ili per la kurba bastono kaj solene iris sian vojon.

… De la Moskva stacidomo Ĵenja ne sukcesis sendi telegramon al la patro kaj pro tio, detrajniĝinte, ŝi decidis trovi la vilaĝan poŝtejon.

Trapasante malnovan parkon kaj kolektante kampanulojn, ŝi nerimarkeble eliris al la vojkruciĝo de duĝardenaj stratoj, dezerta aspekto de kiuj montris, ke ŝi trafis ne tien, kien ŝi volis.

Ne malproksime ŝi ekvidis malgrandan viglan knabinon, kiu malbenante trenis je kornoj obstinan kaprinon.

– Bonvolu diri, karulino – ekkriis Ĵenja – kiel iri de ĉi tie al la poŝtejo?

Sed la kaprino subite tiris ŝin, turnis la kornojn kaj ekgalopis tra la parko kaj la knabino kun krio ekkuregis post ĝi. Ĵenja ĉirkaŭrigardis: jam krepuskiĝis, sed homoj nenie videblis. Ŝi malfermis la kortpordon de ies duetaĝa somerdomo, kaj sur la pado ekiris al la peroneto.

– Bonvolu diri – ne malfermante la pordon, laŭte sed tre ĝentile demandis Ĵenja, – kiel mi povas de ĉi tie iri al la poŝtejo?

Neniu respondis al ŝi. Ŝi staris, pensadis dum momento, malfermis la pordon kaj tra la koridoro paŝis en la ĉambron. Mastroj nenie. Tiam konfuziĝinte ŝi turniĝis por eliri, sed en la momento el sub la tablo elrampis granda helrufa hundo. Ĝi atente rigardis la embarasiĝintan knabinon kaj mallaŭte, sed minace ekblekis kaj kuŝiĝis sur la vojo al la pordo.

– Vi, stulta! – ŝi ektimis kaj sindefende levis la manon. – Mi ne estas ŝtelisto! Mi nenion de vi prenis. Jen estas ŝlosilo de mia loĝejo. Jen estas la telegramo al la paĉjo. Mia paĉjo estas komandanto. Ĉu tio kompreneblas?

La hundo silentis kaj ne moviĝis. Kaj Ĵenja iom post iom proksimiĝis al la malfermita fenestro, daŭrigante:

– Do, jen! Ĉu vi kuŝas? Kuŝu… Tre bona hundeto… Vi aspektas saĝa, simpatia.

Sed apenaŭ Ĵenja tuŝetis la fenestrobreton, kiam la simpatia hundo kun minaca bleko subite surpiediĝis, kaj Ĵenja, en timo saltinte sur la kanapon, subtiris la piedojn.

– Estas tre strange – preskaŭ plore ŝi ekparolis. – Vi kaptu rabistojn kaj spionojn, sed mi estas… homo. Jes ja! – ŝi montris al la hundo la langon. – Stultulo!

Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon sur la randon de la tablo. Necesis atendi la mastrojn.

Sed pasis unu horo, la dua… Jam vesperiĝis. Tra la malfermita fenestro venis malproksimaj signaloj de lokomotivoj, bojado de hundoj kaj frapoj de flugpilkado. Ie oni gitarludis. Kaj nur tie, apud la somerdomo ĉio estis silenta, senbrua.

Metinte la kapon sur malmolan cilindron de la kanapo, Ĵenja senvoĉe ekploris. Fine ŝi profunde ekdormis.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.