La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

Matene la laktoliverantino ne trovis hejmc siajn tri konstantajn aĉetantojn. Estis jam malfrue iri al la bazaro, pro tio, surŝultrinte la ladkruĉon, ŝi direktis sin laŭ loĝejoj. Ŝi vagadis longe, senutile kaj finfine haltis apud la somerdomo, kie loĝis Timur.

De malantaŭ la barilo ŝi aŭdis agrablan voĉon basan: iu mallaŭte kantis. Tio signifis, ke la mastroj estis hejme kaj atendeblis prospero.

Trapasinte tra la barilpordo, la oldulino kantvoĉe ekkriis:

– Lakton, ĉu oni bezonas lakton!

– Du litrojn – eksonis responde la basa voĉo.

Demetinte dc la ŝultro la ladkruĉon, la laktoliverantino turnis sin kaj vidis eliri el la arbustaro vilan, ĉifone vestitan laman oldulon, kiu tenis en la mano kurban sabron.

– Mi demandas, ĉu oni bezonas lakton? – timiĝinte kaj retiriĝinte, proponis la laktoliverantino. – Vi estas tre timiga! Kion vi faras, ĉu per la sabro vi falĉas herbon?

– Du litrojn. La vazo estas sur la tablo – mallonge respondis la oldulo kaj pikis la sabron en la teron.

– Prefere aĉetu falĉilon – haste verŝante lakton en la karafon kaj singardeme rigardante la oldulon, diris la laktoliverantino. – La sabron prefere forĵetu. Per tiu ĉi sabro eblas timigi morte simplajn homojn.

– Kiom mi pagu? – ŝovante la manon en la poŝon de la vastega pantalono, demandis la oldulo.

– Kiel ĉiuj homoj – respondis al li la laktoliverantino. – Po rublo kaj kvardek – entute du kaj okdek. Mi ne bezonas krompagon.

La maljunulo serĉadis monon kaj elprenis el la poŝo grandan gratitan revolveron.

– Pagu poste… – kaptante la ladkruĉon kaj rapide forirante diris la laktoliverantino. – Mia kara, ne penu! – plirapidiĝinte la paŝojn kaj ne ĉesante returni kapon, ŝi daŭrigis. – Ne urĝas la mono.

Ŝi elkuris tra la pordo, batfermis ĝin kaj kolere ekkriis de la strato:

– En frenezulejo vin, maljuna diablo, necesus teni, ne lasi vin libera. Jes, jes! Ŝlosi en frenezulejon!

La maljunulo levis la ŝultrojn, reŝovis en la poŝon la elprenitan de tie tri-rublan bileton, ĉar en la ĝardenon eniris la olda ĝentlemano, doktoro F. G. Kolokolĉikov. Kun mieno enpensiĝinta kaj serioza, apogante sin sur bastonon, per rekta, iom ligneca irmaniero li paŝis sur la sabla aleo.

– Ĉu vi diros, karulo, kie mi povas trovi la posedanton de tiu ĉi somerdomo?

– En tiu ĉi somerdomo loĝas mi – respondis la oldulo.

– Tiukaze – tuŝante la randon de la pajla ĉapelo, daŭrigis la ĝentlemano – diru al mi, ĉu la knabo Timur estas via parenco?

– Jes, li estas – respondis la strangulo – tiu knabo estas mia nevo.

– Mi tre malĝojas – tuse purigante la gorĝon kaj nekomprene strabante al la staranta en la tero sabro, komencis la ĝentlemano – sed via nevo faris provon prirabi mian domon.

– Kion? – miregis la oldulo. – Ĉu mia Timur intencis prirabi vian domon?

– Jes, imagu! – rigardante malantaŭ la dorson de la oldulo, kaj komencante agitiĝi, daŭrigis la ĝentlemano. – Li faris provon dum mia dormo ŝteli la min kovrantan flanelan litkovrilon.

– Kiu? Ĉu Timur vin prirabis? Ĉu li ŝtelis flanelan litkovrilon? – embarasiĝis la oldulo. Kaj la mano kaŝita post lia dorso, malleviĝis.

Agitiĝo obsedis la estimindan ĝentlemanon, kaj, kun digno retroirante al la elirejo, li ekparolis:

– Mi certe ne asertas, sed la faktoj… la faktoj! Via moŝto! Mi petas vin, ne alproksimiĝu al mi. Mi certe ne scias, al kio atribui… Sed via aspekto, via stranga konduto…

– Aŭskultu – pasante al la ĝentlemano, diris la oldulo – sed ĉio ĉi estas probable miskompreno!

– Via moŝto! – rigardante fikse la revolveron kaj ne ĉesante retroiri, ekkriis la ĝentlemano. – Nia konversacio akceptas nedeziratan kaj, mi dirus, nedecan por via aĝo direkton.

Li elsaltis tra la pordo kaj rapide iris for, ripetante:

– Ne, ne, nedeziratan kaj nedecan direkton…

La oldulo alvenis al la barilpordo ĝuste en tiu momento, kiam Olga, irante sin bani, renkontiĝis kun la agitiĝinta ĝentlemano.

Tuj la oldulo eksvingis per la mano, kriis, ke Olga haltu. Sed la ĝentlemano lertmove, kiel kapro transsaltis la strat-kanaleton, kaptis Olgan je la mano, kaj ili ambaŭ malaperis post la angulo.

Tiam la oldulo ekridegis. Ekscitita kaj ĝojigita, energie frapante per la ligna protezo, li trakantis:

Sur la aeroplan'
Scios vi neniam
Kiel mi ĝis mateno
atendis nokte vin.

Li malbukumis la rimenon ĉe la genuo, ĵetis sur herbon la lignan kruron, deŝiris la perukon kaj barbon, kaj ekkuris al la domo.

Post dek minutoj la juna kaj gaja inĝeniero Georgij Garajev kuris de la peroneto, elveturigis la motociklon el la garaĝo, ekfunkciigis la motoron kaj surseliĝinte veturis al la rivero serĉi Olgan, kiun li timigis.

Je la dek-unua horo Gejka kaj Kolja Kolokolĉikov direktis sin por ricevi respondon al la ultimato.

– Iru rekte – murmuris Gejka al Kolja. – Paŝu malpeze kaj fortike. Vi iras kvazaŭ kokido, kiu por vermoj saltadas. Ĉion vi havas, fraĉjo: kaj pantalonon, kaj ĉemizon, ĉion necesan por uniformo, sed decan aspekton vi ne havas. Vi, fraĉjo, ne ofendiĝu, mi diras ion al vi. Nu, jen diru, pro kio vi lekas la lipojn per la lango? Ŝovu la langon en la buŝon, kaj ĝi kuŝu tie, sur sia loko… Kial vi aperis? – demandis Gejka, ekvidinte Siman Simakov.

– Min sendis Timur, por esti peranto – ekparolis pafe Simakov. – Tio estas bezonata, nur vi nenion komprenas. Vi havas la vian, kaj mi mian aferon. Kolja, permesu blovi korne. Kiel grava vi estas hodiaŭ! Gejka estas stultulo! Vi iras aranĝi oficialan aferon, do almenaŭ surmetu botojn, ŝuojn. Ĉu ambasadoroj iras nudpiede? Nu, bone, vi tien, mi ĉi tien. Hop-hop, ĝis revido!

– Kia babilulo! – skuis la kapon Gejka. – Li diras cent vortojn, sed sufiĉus kvar. Blovu, Nikolaj, jen estas la barilo!

– Venigu supren Mikaelon Kvakin! – ordonis Gejka al la knabo elŝoviĝinta desupre.

– Eniru dekstre! – ekkriis de malantaŭ la barilo Kvakin. – Tie la pordego estas malfermita speciale por vi.

– Ne iru – tirante la manon de Gejka, flustris Kolja. – Ili kaptos kaj draŝos nin.

– Ĉu ĉiuj nin du? – arofiere diris Gejka. – Trumpetu, Nikolaj, laŭte. Nia grupo povas atingi ĉien.

Ili trapasis tra la rusta fera pordo, kaj sin trovis antaŭ aro da knaboj, antaŭe de kiuj staris Figura kaj Kvakin.

– Donu la respondon al la letero – firme diris Gejka.

Kvakin ridetis, Figura sulkigis la brovojn.

– Ni interparolu – diris Kvakin.. – Nu, sidiĝu, sidu, kien vi rapidas?

– Donu la respondon al la letero – malvarme ripetis Gejka. Ni interparolos post tio.

Estis strange, nekompreneble: ĉu ludas, ĉu ŝercas tiu senruza fortiketa knabo en marista ĉemizo, apud kiu staras malgranda, jam paliĝinta kornisto? Aŭ, malferminte siajn grizajn rigorajn okulojn, nudpiede, vastŝultre li efektive atendas la respondon, sentante siajn kaj rajton, kaj forton?

– Jen prenu – diris Kvakin, etendante la paperon.

Gejka malvolvis la folion. Tie estis krude desegnita trifingra signo de rifuzo, sub kiu estis blasfemaĵo.

Trankvile, ne ŝanĝinte la mienon, Gejka disŝiris la paperon. En la sama minuto li kaj Kolja estis forte kaptitaj je la ŝultroj kaj manoj.

Ili ne kontraŭagis.

– Pro tiaj ultimatoj ni devus trabati vin – paŝante al Gejka, diris Kvakin. – Sed ni estas homoj bonaj. Ĝisnokte ni enŝlosos vin ĉi tien – li montris al la preĝejeto – kaj nokte ni purigos de la fruktoj la ĝardenon de la domo numero dudek kvar.

– Tio ne okazos – trankvile diris Gejka.

– Ĝi okazos – ekkriis Figura kaj frapis Gejkan sur la vangon.

– Batu eĉ centfoje – ferminte la okulojn kaj denove malferminte ilin, diris Gejka. – Kolja – kuraĝige murmuretis li – vi ne timu. Mi sentas, ke hodiaŭ sonos ĝenerala voksignalo numero unu.

La kaptitoj estis enpuŝitaj en la etan preĝejon kun plene fermitaj feraj ŝutroj. Estis fermitaj post ili la pordoj, riglitaj kaj fiksitaj per ligna kojno.

– Do, kion? – alvenante al la pordo kaj almetante la polmon al la buŝo, ekkriis Figura. – Kiel estas tio nun: ĉu tio okazos laŭ via aŭ nia plano?

De post la pordo obtuze, apenaŭ aŭdeble eksonis jeno:

– Ne, vagabondo, laŭ via plano nenio okazos.

Figura kraĉis.

– Lia frato estas maristo – malafable klarigis la kaprazita Aljoŝka. – Ili servas kun mia onklo en la sama ŝipo.

– Nu – minace demandis Figura. – kaj kio vi estas, ĉu kapitano?

– Liaj manoj estas tenataj, kaj vi lin batas. Ĉu tio estas bona?

Jen al vi ankoraŭ – koleriĝis Figura kaj svinge batis Aljoskan.

Tuj ambaŭ knaboj ekruliĝis sur la herbo. Oni ilin tiris je la manoj, piedoj, disigis…

Kaj neniu rigardis supren, kie en la densa foliaro de la tilio, kiu kreskis apud la barilo, aperis kaj malaperis la vizaĝo de Sima Simakov.

Serpente li glitis sur la teron. Kaj rekte tra fremdaj ĝardenoj ekkuregis al Timur, al siaj knaboj, al la rivero.

Kovrinte la kapon per viŝtuko, Olga kuŝis sur la varma stranda sablo kaj legis.

Ĵenja banis sin. Neatendite iu prenis ŝin je la ŝultroj. Ŝi turnis sin.

– Saluton! – diris al ŝi altstatura nigra-okula knabino. – Mi naĝis ĉi tien de Timur. Mi estas Tanja, mi ankaŭ estas el lia grupo. Li bedaŭras, ke vi estas punita far la fratino pro li. Ĉu via fratino estas tre malbona?

– Li min ne kompatu – rugiĝinte diris Ĵenja. – Olga estas tute ne malbona, ŝi havas nur tian naturon. – Ŝi faris malgravigan geston, kaj malgaje aldonis. – Fratino tamen estas fratino… sed kiam paĉjo revenos, estos alie…

Ili eliris el la akvo kaj grimpis sur la krutan bordon, maldekstre de la sabla strando. Tie ili renkontis Njurkan.

– Knabino, ĉu vi min rekonas? – kiel ĉiam, rapide kaj kartave ŝi demandis de Ĵenja. – Jes! Mi tuj vin rekonis. Jen estas Timur! – demetinte la robeton, ŝi montris al la kontraŭa bordo, plenigita de knaboj. – Mi scias, kiu kaptis por mi la kaprinon, kiu kunmetis la brullignon kaj kiu donis al mia frateto fragon. Mi vin ankaŭ konas – ŝi turnis sin al Tanja. – Vi iufoje sidis sur bedo kaj ploris. Vi ne ploru. Ĉu tio havas sencon? Hej, sidu, diablino, aŭ mi vin ĵetos en la riveron! – ŝi kriis al la kaprino, ligita al arbusto. – Knabinoj, saltu en la akvon!

Ĵenja kaj Tanja rigardis unu la alian. Estis ja tre ridinda tiu malgranda ciganin-simila Njurka.

Preninte unu la alian permane, ili alvenis al la krutaĵo, sub kiu plaŭdis klara, blua akvo.

– Ĉu ni saltu?

– Ni saltu!

Kaj ili kune ĵetis sin en la akvon.

Ne sukcesis la knabinoj eĉ aperi el ia akvo, post ilin plaŭde plonĝis iu kvara.

Tiu estis Sima Simakov en sandaloj kaj ĉemizeto, li kur-salte flugis en la riveron. Skuante la kungluiĝintajn harojn, kraĉante kaj snufante fortpuse li naĝis al la alia bordo.

– Malfeliĉo, Ĵenja, okazas malfeliĉaĵo! – trakriis li, turnante sin. – Gejka kaj Kolja falis en kaptilon!

… Legante libron, Olga supreniris la altaĵon. Kaj tie, kie la kruda pado trapasis la ŝoseon, ŝin renkontis Georgij, staranta apud la motociklo. Ili salutis unu la alian.

– Mi estas veturanta – klarigis al ŝi Georgij – kaj vidis, ke vi iras ĉi tie. Mi pensis, mi veturigu vin, se vi iras samdirekte.

– Ne estas vere! – dubis Olga. – Vi staris kaj atendis min speciale.

– Nu, vi pravas – konsentis Georgij – mi volis mensogi, sed tio ne sukcesis. Mi devas pardonpeti vin pro tio, ke mi timigis vin matene. Ja sciu, tiu lama oldulo ĉe la pordo estis mi. Mi ŝminkite preparis min por provludo. Sidiĝu, mi veturigos vin.

Olga nee balancis la kapon.

Li metis florbukedon sur la libron. La bukedo estis bela, Olga ruĝiĝis, konfuziĝis kaj… ĵetis ĝin teren. Tion Georgij ne atendis.

– Aŭskultu – ĉagrene li diris. – Vi bone muzikas, kantas, viaj okuloj estas senruzaj, klaraj. Mi ofendis vin per nenio. Sed mi opinias, tiel, kiel vi agas, ne faras eĉ homo de la plej betona profesio.

– La floroj ne estas bezonataj! – mem ektiminte sian agon, kulpkonscie respondis Olga. – Mi tiel, sen floroj veturos kun vi.

Ŝi sidiĝis sur la ledan selon, kaj la motociklo ekflugis laŭ la vojo. La vojo disbranĉiĝis, sed preteratente tiun vojon, kiu kondukis al la vilaĝeto, la motociklo liberiĝis en la kampon.

– Ne tien vi turnis nin – kriis Olga – ni devas dekstren!

– Ĉi tie la vojo estas pli bona – respondis Georgij – ĉi tie la vojo estas pli agrabla.

Denove estis turno kaj ili impetis tra brueta ombra bosko. Kaj kiam Georgij kaj Olga elŝiriĝis el la leviĝintaj polvonuboj, sub la monto ili ekvidis fumon, kamentubojn, vitron kaj feron de iu nekonata urbo.

– Tio estas nia uzino! – trakriis al Olga Georgij. – Antaŭ tri jaroj mi ĉi tien venis kolekti fungojn kaj fragojn.

Preskaŭ ne malpliigante la rapidecon, la motociklo abrupte turniĝis.

– Rekten! – averte kriis Olga. – Veturu nur rekte hejmen!

Subite la maŝino eksilentis kaj ili haltis.

– Atendu – desaltante diris Georgij – estas malgranda paneo.

Li kuŝigis la motociklon sur herbon sub betulo, prenis ŝlosilon kaj komencis ion alturni, striktigi.

– Kion vi ludas en la opero? – alsidiĝante sur la herbon, demandis Olga. – Kial via ŝminko estas tia severa kaj timiga!

– Mi ludas oldan invalidon – ne ĉesante labori ĉe la maŝino, respondis Georgij. – Li estas ekspartizano kaj li iomete… nenormalas. Li loĝas apud landlimo kaj al li konstante ŝajnas, ke malamikoj nin superruzos kaj trompos. Li estas maljuna kaj singardema. La ruĝarmeanoj estas junaj, ridas, post la deĵoro ludas flugpilkon. Ili havas knabinojn diversajn… Katjuŝojn!

Georgij sulkigis la brovojn kaj mallaŭte ekkantis:

Rekaŝis sin post nubojn la luna disk' radia.
Mi longe gardostaras sen dormo en tranĉe'.
Alrampas malamikoj. Ne dormu, lando mia!
Malfortas mi, maljunas. Ho, ve, al mi, ho ve!

Tuj Georgij ŝanĝis la voĉon, kaj imitante ĥoron, kantis: Oldul', trankvilu, trankviliĝu!

– Kion signifas "trankviliĝu"? – viŝante la polviĝintajn lipojn per poŝtuko, demandis Olga.

– Tio signifas – daŭrigante frapi per la ŝlosilo sur la aksingon, klarigis Georgij – tio signifas, ke: dormu trankvile, maljuna stultulo, jam delonge ĉiuj soldatoj kaj oficiroj estas sur sia loko… Olja, ĉu via fratino pri nia renkontiĝo kun ŝi parolis?

– Parolis, mi insultis ŝin.

– Bedaŭrinde. Ŝi estas komika knabino. Mi diras al ŝi «a», ŝi al mi – «bo».

– Kun tiu komikulino oni spertas malfeliĉaĵojn – denove malkontentis Olga. – Ŝi rilatas kun iu knabaĉo, nome Timur. Li estas el la kompanio de la huligano Kvakin. Mi neniel povas forpeli lin de nia domo.

– Timur! Hm… – Georgij konfuzite tusetis. – Ĉu li estas el la kompanio? Li ŝajnas esti ne tio, ne tre… Nu, bone! Vi ne maltrankvilu. Mi dekutimigos lin de via domo. Olja, kial vi ne lernas en konservatorio? Vi volas esti inĝeniero, por kio tio utilas? Ankaŭ mi estas inĝeniero, sed nun tio ne gravas.

– Ĉu vi estas malbona inĝeniero?

– Kial malbona? – alŝoviĝinte al Olga kaj komencante tiam frapi sur la aksingon de la antaŭa rado, respondis Georgij. – Mi ne estas malbona inĝeniero, sed vi bone muzikas kaj kantas.

– Aŭskultu, Georgij – honteme forŝoviĝante, diris Olga. – Mi ne scias, kia inĝeniero vi estas, sed vi riparas la maŝinon iel tre strange.

Kaj Olga svingis la manon, montrante, kie li frapetas per la ŝlosilo jen sur la aksingon, jen sur la radringon.

– Nenio estas stranga. Ĉio fariĝas tiel, kiel estas bezonate.

Li ekstaris kaj frapis sur ia framon. – Do, jen ĉio pretas!

– Olja, ĉu via patro estas komandanto?

– Jes.

– Tio estas bona. Mi mem estas komandanto ankaŭ.

– Kiu vin komprenos! – levis la ŝultrojn Olga. – Jen vi estas inĝeniero, jen – aktoro, jen – komandanto. Eble vi estas krom tio aviadisto, ĉu?

– Ne – ridetis Georgij. – La aviadistoj bombardas la kapojn de supre, sed ni de la tero tra fero kaj betono trafas ĝuste en la koron.

Kaj denove antaŭ ili intermite preteris sekalo, kamparo, boskoj, rivero. Finfine ili venis al la somerdomo.

Al la krakado de la motociklo elkuris Ĵenja. Ekvidante Georgij, ŝi konfuziĝis, sed kiam li forveturis, rigardante post lin, Ĵenja alvenis al Olga, brakumis ŝin kaj kun envio diris:

– Ho, kiel feliĉa vi estas hodiaŭ!

Interkonsentinte renkontiĝi proksime al la ĝardeno de la domo numero 24, la knaboj elkuris de malantaŭ la barilo. Restis nur Figura. Lin incitis kaj mirigis la silento interne de la preĝejeto. La kaptitoj ne kriis, ne frapis, ne respondis la demandojn kaj kriojn de Figura.

Tiam Figura ekvolis superruzi ilin. Malferminte la eksteran pordon, li eniris en la koridoreton kaj ĉesis moviĝi, kvazaŭ li tute forestus.

Kaj tiel, almetinte al la seruro la orelon, li staris ĝis tiu tempo, kiam la ekstera pordo batfermiĝis kun tia bruego, kvazaŭ oni frapis sur ĝi per trabo.

– Hej, kiu estas tie? – ĵetante sin al la pordo, ekkoleris Figura. – Hej, ne petolu aŭ mi trabatos vin!

Sed oni ne respondis al li. Ekstere eksonis fremdaj voĉoj. Ekknaris la ĉarniroj de la ŝutroj. Poste interne de la preĝejeto aŭdiĝis rido. Figura komencis farti malbone.

Finfine la ekstera pordo malfermiĝis. Antaŭ Figura staris Timur, Simakov kaj Ladigin.

– Malŝlosu la duan riglilon! – ne moviĝante ordonis Timur. – Malriglu mem, alie okazos io malbona!

Maleme Figura deŝovis la riglilon. El la preĝejeto eliris Kolja kaj Gejka.

– Rampu en ilian lokon! – ordonis Timur. – Glitu, serpentulo, rapide! – kunprenante la pugnojn, li kriis. – Mi ne havas tempon por konversacii.

Ili batfermis post Figura ambaŭ pordojn, metis sur la maŝon pezan stangon kaj pendigis seruron.

Poste Timur prenis paperfolion kaj per blua krajono mallerte skribis:

"Kvakin, gardi ne necesas. Mi ilin ŝlosis, la ŝlosilo estas ĉe mi. Mi venos al la loko, al la ĝardeno vespere."

Kaj ili malaperis. Post kvin minutoj al la barilo venis Kvakin. Li tralegis la noton, tuŝis la seruron, rikanis kaj iris al la pordo, dum la enŝlosita Figura serioze martelis per la pugnoj kaj kalkanoj sur la feran pordon.

De la barilpordo Kvakin turnis la kapon kaj indiferente balbutis:

– Frapu, Gejka, frapu! Nu, fraĉjo, ĝis vespero vi certe laciĝos plu frapi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.