La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10

Estas malfrua nokto. Ne videblas la nigre-ruĝa stelo sur la pordego. Sed ĝi ekzistas.

Tio estas la ĝareteno de la domo, kie loĝas la eta knabino. De la branĉriĉa arbo malsupreniĝis ŝnuroj. De la malglata trunko glite descendis knabo. Li alfiksas tabuleton kaj kontrolas, ĉu fortikas tiu nova balancilo. La dika branĉo knaretas, la foliaro susuras kaj tremetas. Ekflugis kaj krietis vekita birdo. Estas jam malfrue. Delonge dormas Olga, dormas Ĵenja. Dormas ankaŭ liaj kamaradoj: la gaja Simakov, la silentema Ladigin, la ridinda Kolja. Turniĝas kaj balbutas dorme la kuraĝa Gejka.

La horloĝo sur la turo batas kvaronhorojn: "Estis tago – estis afero. Din-don… Din-don!"

Jam estas malfrue.

La knabo ekstaras, serĉas permane en herbo kaj levas grandan bukedon da kampofloroj.

La florojn kolektis Ĵenja.

Gardeme, por ne veki la dormantojn, li supreniras la peroneton kaj zorge metas la bukedon sur la supran ŝtupon. Li estas Timur.

Estis mateno de semajnfino. Honore de la datreveno de la ruĝarmea venko ĉe la lago Hasan, la komsomolanoj aranĝis grandan koncerton kaj maskobalon.

La knabinoj forkuris en la boskon frumatene. Olga haste finis gladi la bluzon. Rerigardante la robojn, ŝi skuis tiun de Ĵenja. El ĝia poŝeto falis papero. Olga levis ĝin kaj legis.

"Knabino, hejme ne timu. Ĉio ordas kaj neniu de mi ion ekscios. Timur."

Kion ne ekscios oni? Kial ne timu? Kiujn sekretojn havas tiu kaŝema kaj ruza knabino? Ne! Necesas meti finon al tio. La paĉjo forveturante ordonis… Mi devas agi decideme kaj rapide.

Sur la fenestro frapis Georgij.

– Olja – diris li – helpu! Al mi venis delegitaro. Mi estas petata kanti ion de la podio. Hodiaŭ estas tia tago – ne eblas rifuzi. Akompanu min per la akordiono.

– Jes… Sed tion povas fari al vi pianisto! – miris Olga. – Kial do per akordiono?

– Olja, kun pianisto mi ne volas. Mi volas kun vi! Ni bone faros. Ĉu vi permesas, ke mi saltu en la fenestron? Lasu la gladilon kaj eligu la muzikilon. Jen mi ĝin mem eligis. Al vi restas nur premi la klavojn per la fingroj, kaj mi kantos.

– Aŭskultu, Georgij – riproĉe diris Olga – finfine vi povas eniri ne tra la fenestro, kiam ekzistas pordo…

En la parko estis bruo. Vice alveturadis aŭtoj kun ripozantoj. Venis ĉaroj kun sandviĉoj, bulkoj, boteloj, kolbasoj, bombonoj, kukoj. Orde venis taĉmentoj de ĉaraj kaj kolportaj glaciaĵ-vendistoj. Sur la herbejoj diversvoĉe kriis gramofonoj, ĉirkaŭ kiuj dismetis sin alvenintaj kaj lokaj ripozantoj kun trinkaĵoj kaj manĝajoj. Sonis muziko.

Ĉe la pordego de estrada teatro staris deĵoranta olduleto kaj admonis la elektriston, kiu volis trapasi tra la pordo kun siaj ŝlosiloj, rimenoj kaj feraj hokoj:

– Kun laboriloj, karulo, mi ne enlasas ĉi tien. Hodiaŭ estas festo. Vi iru hejmen, lavu vin, ŝanĝu la vestojn, kaj revenu sen laboriloj.

– Sed ja, onklo, ĉi tie estas ĉio sen biletoj, senpage!

– Tamen, estas malpermesite! Ĉi tie estas kantado. Vi ja kunportas preskaŭ kompletan telegrafan foston. Kaj vi, kamarado, ankaŭ ne eniru – li haltigis alian homon – ĉi tie oni kantas, muzikas. Sed el via poŝo botelo elstaras.

– Sed, kara onklo – stumblante klopodis kontraŭdiri la homo – mi bezonas… Mi mem estas tenoristo.

– Preterpasu, tenoristo – montrante la elektriston, respondis la oldulo. – Jen tiu basisto ne kontraŭas. Kaj vi, tenoristo, obeu ankaŭ.

Ĵenja, al kiu knaboj diris, ke Olga kun akordiono trapasis al la podio, senpacience moviĝis sur la benko.

Finfine eliris Georgij kaj Olga. Ĵenja ektimis: al ŝi ŝajnis, ke oni tuj priridos Olgan.

Sed neniu ridis.

Georgij kaj Olga staris sur la podio tiel simplaj, junaj kaj gajaj, ke Ĵenja ekvolis brakumi ilin ambaŭ. Sed jen Olga metis la rimenon sur la ŝultron.

Profunda sulko tranĉis la frunton de Georgij, li kurbiĝis, klinis la kapon. En tiu tempo li estis oldulo, kiu per basa voĉo ekkantis:

Jam tria nokt' sen dorm',
Kaj ŝajnas nun al mi:
Sekreta moviĝado…
Silenta malseren'…
Fusilo en la mano,
Alarmo en la kor',
Samkiel dudek jarojn
Antaŭe en milit'.

Sed se ankoraŭfoje
Renkontos mi nun vin,
Soldato malamika,
De fremda fiarme',
Por la batal' mi pretos
Eĉ kun haroj neĝblankaj,
Trankvile kaj severe,
Kiel iam – tiam…
Fusilo en la mano,
Alarmo en la kor',
Samkiel dudek jarojn
Antaŭe en milit'.

Sed se ankoraŭfoje
Renkontos mi nun vin,
Soldato malamika,
De fremda fiarme',
Por la batal' mi pretos
Eĉ kun haroj neĝblankaj,
Trankvile kaj severe,
Kiel iam – tiam…

– Ha, kiel bonege! Kiel kompatinda estas la lama kuraĝa oldulo! Bravulino, laŭdindulino!…– flustris Ĵenja. – Tiel, tiel. Ludu, Olga! Bedaŭrinde estas nur, ke vin ne aŭdas nia paĉjo.

Post la koncerto amike interplektinte la manojn, Georgij kaj Olga promenis en la aleo.

– Ĉio en ordo – diris Olga. – Sed mi ne scias, kien malaperis Ĵenja.

– Ŝi staris sur la benko – respondis Georgij – kaj kriis "Brave! Brave!" Poste al ŝi venis… – tiam Georgij haltis – iu knabo kaj ili malaperis.

– Kiu knabo? – agitiĝis Olga. – Georgij, vi estas pli aĝa, diru, kio estas farenda al ŝi. Rigardu! Matene mi trovis ĉe ŝi jen tiun ĉi paperon!

Georgij tralegis la leteron. Tiam li mem enpensiĝis kaj serioziĝis.

– "Ne timu" signifas «malobeu». Ho, se trafus tiu knabaĉo al miaj manoj, mi parolus kun li dece!

Olga kaŝis la leteron. Dum ioma tempo ili silentis. Sed la muziko ludis tre gaje, ĉirkaŭe oni ridis kaj, denove preninte la manojn, ili iris plu en la aleo.

Subite ĉe la vojkruciĝo ili kunpuŝiĝis kun alia geparo, kiu ankaŭ man-en-mane iris al ili renkonte. Tiuj estis Timur kaj Ĵenja.

Embarasiĝinte, ambaŭ geparoj ĝentile klinis sin.

– Jen li estas! – tirante la manon kun pasio diris Olga. – Li estas ĝuste tiu knabaĉo.

– Jen – konfuziĝis Georgij – kaj li estas Timur, mia terura nevo.

– Kaj vi… vi sciis! – ekkoleris Olga. – Kaj al mi nenion diris.

Flankeniginte lian manon, ŝi ekkuris laŭ la aleo. Sed nek Timur, nek Ĵenja estis videblaj. Ŝi turnis sin al kurba, malvasta pado, kaj nur tie ŝi ekvidis Timuron, kiu staris antaŭ Figura kaj Kvakin.

– Aŭskultu – alvenante proksimen al li, diris Olga. – Estas malmulte por vi, ke vi travagis kaj rompis ĉiujn ĝardenojn, eĉ ĉe oldulinoj, eĉ ĉe orfiĝinta knabino, al vi ne sufiĉas, de vi ke fuĝas ĉiuj hundoj, vi malbonigas kaj agordas kontraŭ mi mian fratineton. Sur via kolo estas junpionira kravato, sed vi estas simple… sentaŭgulo!

Tirnur paliĝis. Olga svingis.

– Tio ne estas vero – li diris. – Vi nenion scias.

Olga svingis mane kaj kuris for por serĉi Ĵenjan.

Timur staris silente.

Silentis ankaŭ la konfuzitaj Figura kaj Kvakin.

– Nu, kio, komisaro? – demandis Kvakin. – Same al vi okazas malgajaĵoj, ĉu?

– Jes, bandestro – malrapide levante la okulojn respondis Timur. – Al mi estas malfacile, al mi estas malgaje. Preferinde estus, ke vi min kaptu, draŝu anstataŭ pro vi aŭdi… jen tion.

Kial vi silentis? – mokis Kvakin. – Vi povus diri: "Tion faris ne mi. Tion faraĉis ili." Ni ja staris ĉi tie, apude.

– Jes ja! Vi dirus, kaj ni pro tio vin batus – intermetis ĝojiĝinte Figura.

Sed tute ne atendante tian subtenon, Kvakin silente kaj malvarme rigardis sian kamaradon. Timur, tuŝante permane la arbotrunkojn, malrapide iris for.

– Li estas fiera – mallaŭte diris Kvakin. – Li volas plori, sed silentas.

– Ni donu al li unu baton, kaj li ekploros – diris Figura, kaj ĵetis posten al Timur abi-strobilon.

– Li estas fiera – raŭke diris Kvakin – sed vi… vi estas fiulo! – kaj svingante la manon li brue batis Figuran sur la frunton.

Figura konsterniĝis, poste ekkriis kaj komencis kuri. Dufoje atingante lin, Kvakin pugne trabatis lian dorson.

Fine Kvakin haltis, levis la faligitan kaskedon, batante ĝin kontraŭ la genuoj, forskuis el ĝi la polvon, iris al la glaciaĵisto, aĉetis porcion, apogis sin kontraŭ arbo kaj anhelante komencis avide gluti la glaciaĵon grandpece.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.