La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2026 Geo

La Enhavo

9

La pluaj eventoj disvolviĝis jene:

Antaŭ la sunsubiro Timur kaj Simakov vizitis la bazarplacon. Tie, kie senorde viciĝis butikoj de kvaso, akvo, legomoj, tabako, glaciaĵo, spicvaroj – en la fino staris malgranda malplena budo, kie dum dimanĉoj estis laboristoj ŝu-riparistoj.

En la budo Timur kaj Simakov estis mallongtempe.

Dum krepusko en la subtegmento de la kabano ekfunciis la ŝipdirektila rado. Unu post la alia streĉiĝis la fortikaj ŝnuroj, transsendante tien, kien estis bezonate, la necesajn signalojn.

Alvenadis helpgrupoj. Kunvenis knaboj, ili estis jam multaj – dudek-tridek. Kaj tra la bariltruoj traglitis novaj kaj novaj homoj.

Tanja kaj Njurka estis resenditaj. Ĵenja estis hejme, ŝi devis deteni kaj ne ellasi Olgan en la ĝardenon.

En la subtegmento ĉe la rado staris Timur.

– Ripetu la signalon laŭ la sesa ŝnuro – embarasite petis traŝoviĝinta en la fenestron Simakov. – Tie ial neniu respondas.

Du knaboj desegnis sur tabulo iujn vortojn. Alvenis la grupeto de Ladigin.

Finfine venis skoltoj, La bando de Kvakin kolektiĝis sur.la neuzata tereno apud la ĝardeno de la domo numero 24.

– Jam estas tempo – diris Timur. – Ĉiuj pretiĝu!

Li ellasis el la manoj la radon, prenis la ŝnuron. Kaj super la kabano en necerta lumo de la luno kuranta inter nuboj malrapide leviĝis kaj ekflirtis la flago de la grupo – signalo al la batalo.

Laŭ la barilo de la domo numero 24 moviĝis viceto el deko da knaboj. Haltinte en ombro, Kvakin diris:

– Ĉiuj estas ĉi tie, sed Figura mankas.

– Li estas ruza – iu respondis – li probable estas jam en la ĝardeno. Li ĉiam venas antaŭ ĉiuj.

Kvakin formovis du anticipe malfiksitajn tabulojn kaj traglitis tra la truo. Post li trapasis la aliaj. Ekstere ĉe la truo restis la sola gardanto – Aljoŝka.

El fosaĵo, kovrita de urtiko kaj lapo, sur la alia flanko de la strato aperis kvin kapoj. Kvar el ili tuj kaŝis sin. La kvina – de Kolja Kolokolĉikov – restis, sed ies polmo frapetis lian verton kaj la kapo malaperis.

Aljoŝka, la gardanto turnis la kapon. Ĉio estis trankvila, kaj li ŝovis la kapon en la truon por aŭskulti, kio estas farata interne.

De la fosaĵo deflankiĝis triopo. Kaj sekvmomente, la gardanto eksentis, ke io forta tiras liajn piedojn, manojn. Kaj, ne sukcesinte krii, li deflugis de la barilo.

– Gejka – li balbutis, levante la vizaĝon – de kie vi venis?

– De tie – siblis Gejka. – Silentu! Alie mi ne atentos, ke vi volis protekti min.

– Bone – konsentis Aljoŝka – mi silentas. – Kaj li neatendite orelbore fajfis.

Tuj lia buŝo estis ŝtopita per la vasta polmo de Gejka. Ies manoj kaptis liajn ŝultrojn kaj piedojn kaj trenis lin for. La fajfo estis aŭdita en la ĝardeno. Kvakin sin turnis. La fajfo ne ripetiĝis. Kvakin atente ĉirkaŭrigardis. Tiam al li ŝajnis, ke arbusto en la ĝardenangulo moviĝis.

– Figura! – mallaŭte vokis Kvakin. – Ĉu vi, stultulo, kaŝas vin tie?

– Miŝka, lumon! – subite kriis iu. – La mastroj venas!

Sed ne estis la mastroj.

Malantaŭe en la densa foliaro eklumis ne malpli ol dek poŝlanternoj. Blindigante la okulojn, ili impete atakis la embarasitajn rabantojn.

– Batu, ne malofensivu! – elprenante el poŝo pomon kaj ĵetante ĝin al la lumo, kriis Kvakin. – Ŝiru la lanternojn kune kun la manoj! Iras li… Timĉjo!

– Tie estas Timĉjo, ĉi tie Simĉjo! – grakis, elŝirante sin de post arbustoj Simakov.

Kaj ankoraŭ deko da knaboj atakis de la malfronto kaj flankoj.

– Ehe! – kriis Kvakin. – Sed ili havas forton! Flugu, knaboj, post la barilon.

La embuskita bando panike ĵetis sin al la barilo. Puŝante, kunfrapante la fruntojn, la knaboj elkuradis al la strato kaj trafadis ĝuste en la manojn de Ladigin kaj Gejka. La luno kaŝis sin post nuboj. Aŭdiĝis nur voĉoj:

– Lasu!

– Liberigu!

– Ne tuŝu!

– Ĉiuj silentu! – eksonis en mallumo la voĉo de Timur. – La kaptitojn ne batu! Kie estas Gejka?

– Ĉi tie estas Gejka!

– Konduku ilin al la loko!

– Kaj se iu ne iras?

– Kaptu lin je la manoj, piedoj kaj portu lin kun honoro, kiel ikonon de dipatrino.

– Lasu min, diabloj! – eksonis ies plora voĉo.

– Kiu krias? – kolere demandis Timur. – En huliganado vi estas mastroj, sed timas respondeci! Gejka, komandu, movu vin!

La kaptitoj estis kondukataj al la malplena budo en la fino de la bazarplaco. Ili estis unu post la alia enpuŝitaj internen.

– Mikaelon Kvakin venigu al mi – petis Timur.

Kvakin estis alkondukita.

– Ĉu ĉio pretas? – demandis Timur.

Ĉio estas preta.

– Iru – diris tiam Timur al Kvakin. – Vi estas ridinda. Neniu timas kaj bezonas vin.

Atendante, ke li estos batata, nenion komprenante, Kvakin mallevis la kapon.

– Iru – ripetis Timur. – Prenu la ŝlosilon, jen ĉi tiun ŝlosilon kaj maifermu la preĝejeton, kie sidas via amiko, Figura.

Kvakin ne foriris.

– Liberigu la knabojn – malafable petis li. – Au enŝlosu min kune kun ili.

– Ne – rifuzis Timur – nun ĉio estas finita. Nek ili kun vi, nek vi kun ili ion kune faros estonte.

Akompanate de fajfado, bruo kaj kriado, kaŝinte la kapon interŝultre, Kvakin malrapide iris for. Foririnte dek paŝojn, li haltis kaj rektiĝis.

– Mi trabatos vin! – malice li ekkriis al Timur, turnante sin, – Mi trabatos vin solan. Sola kontraŭ la sola, ĝis la morto! – kaj forsaltinte, li malaperis en la mallumo.

– Domo numero dudek du: ruli trabojn en la strato Bolŝaja Vasilkovskaja.

Apude, ĉe la stacidomo signalis lokomotivo. Venis trajno. De ĝi eliris pasaĝeroj. Timur ekurĝis.

– Simakov kaj via kvino, kion vi devas fari?

– Domo numero tridek ok en la strato Malaja Petrovskaja. – Li ekridis kaj plusis: – Nia afero estas ordinara – sitelo, barelo kaj akvo… Hop! Hop! Hop! Ĝis!

– Bone! Laboru! Nu, kaj nun, ĉi tien venas homoj! La ceteraj iru hejmen… Tuj!

Frapado kaj tondro eksonis sur la placo. La homoj, venantaj de la stacidomo, surprizite haltis. La frapado kaj hurlado ripetiĝis. Eklumis fenestroj de la najbaraj somerdomoj. Iu ŝaltis lumon super la butikoj, kaj la kunamasiĝintaj homoj ekvidis super la budo la tabulon kun la jenaj vortoj:

Preterpasantoj, ne kompatu!

Ĉi tie troviĝas homoj, kiuj dum noktoj malbrave priŝteladis la ĝardenojn de pacemaj loĝantoj.

La ŝlosilo de la seruro pendas post tiu ĉi tabulo, kaj tiu, kiu ellasos tiujn ĉi arestitojn, kontrolu, ĉu ne estas inter ili ties parencoj aŭ konatoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.