La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2026 Geo

La Enhavo

7

Kiam la laboro estis finita kaj Timur jam estis staranta trans la barilo, Ĵenja diris al li:

– Mi ne scias, pro kio, sed mia fratino tre malŝatas vin.

– Jen – ĉagrenite respondis Timur – mia onklo vin same ne ŝatas.

Li jam estis forironta, sed Ĵenja lin haltigis:

– Atendu, kombu vin. Vi hodiaŭ estas tre hirta.

Ŝi eligis kombilon, etendis ĝin al Timur kaj samtempe en la fenestro eksonis indigna ekkrio de Olga:

– Ĵenja, kion vi faras!

La fratinoj staris sur la teraso.

– Mi ne elektas por vi amikojn – senespere defendis sin Ĵenja. – Kiajn? Tre simplajn. Virojn en blanka kostumo. "Ha, kiel bele muzikas via fratino!" Belege! Oni aŭdus ŝin bele insulti. Jen rigardu! Mi jam pri ĉio skribas al la paĉjo.

– Eugenia! Tiu knabaĉo estas huligano kaj vi: stultulino – malvarme parolis Olga, penante esti trankvila. – Se vi volas, skribu al la paĉjo, bonvolu, se tamen mi nur unufoje vidos vin kune kun la knabaĉo, mi samtage lasos la somerdomon kaj ni forveturos al Moskvo. Kaj vi scias, ke mia vorto estas forta.

– Jes… turmentulino! – larmante respondis Ĵenja.- Ĝuste tion mi scias.

– Kaj nun jen, prenu kaj legu! – Olga metis sur la tablon la nokte ricevitan telegramon, kaj eliris.

Tie estis skribita jeno: "Proksimtempe traveturante mi estos en Moskvo. La daton kaj horon mi telegrafos aldone. Paĉjo."

Ĵenja viŝis la larmojn, almetis la telegramon al la lipoj kaj mallaŭte balbutis:

– Paĉjo, venu rapide! Paĉjo! Al mi, al via Ĵenja estas tre malfacile.

En la korton, de kie malaperis la kaprino, kaj kie loĝis la oldulino, kiu draŝis la energian knabinon Njurka, oni venigis ĉaron da brulligno.

Insultante la senzorgajn ĉaristojn, kiuj faligis la brullignon senorde, ĝemante kaj veante, la oldulino komencis kunmeti la brullignon kolone. Sed la laboro ne estis laŭ ŝiaj fortoj. Tusante, ŝi sidiĝis sur stumpon, reakiris la spiradon, prenis aspergilon kaj iris en la legomĝardenon. En la korto restis nun nur la trijara frateto de Njurka – persono, kiel evidentis, energia kaj laborema, ĉar apenaŭ malaperis la oldulino, li levis bastonon kaj komencis frapi per ĝi la benkon kaj la renversitan trogon.

Tiam Sima Simakov, ĵus ĉasanta la fuĝintan kaprinon, kiu galopis tra arbustoj kaj ravinoj ne malpli bone ol hinda tigro, unu homon li restigis ĉe la arbarrando kaj kun la aliaj li impetis en la korton.

Li ŝovis al la etulo en la buŝon plenmanon da frago kaj en la manon brilantan plumon de monedo, la tuta kvaropo verve komencis kunmeti la brullignon kolone.

Mem Sima Simakov fluge kuris malantaŭ la barilo por deteni dum tiu tempo la oldulinon en la ĝardeno. Haltinte ĉe la barilo, apud tiu loko, kie al ĝi tuŝe staris ĉeriz- kaj pomarboj, Sima rigardis tra fendo.

La oldulino kolektis kukumojn en la juprandon kaj jam intencis iri en la korton.

Tiam Simakov delikate frapis la tabulojn ĉe la barilo. La oldulino streĉis la atenton. Tiam Sima levis bastonon kaj movetis per ĝi branĉojn de pomarbo. Al la avino ekŝajnis, ke iu senbrue grimpas trans la barilon por la pomoj. Ŝi elŝutis la kukumojn sur bedon, elŝiris grandan faskon da urtiko, ŝtelvenis kaj embuskis ĉe la barilo.

Sima Simakov denove rigardis en la fendon, sed la avinon nun li ne vidis. Maltrankviliĝinte, li saltis, kaptis la barilrandon kaj singarde komencis suprentiri sin.

Sed en la sama tempo la oldulino kun triumfa krio elsaltis el sia embuskejo kaj lerte vipis Siman sur la manojn per la urtiko. Svingante per la brulumitaj manoj, Sima kuregis al la pordego, de kiu jam estis elkuranta la kvaropo, fininta sian laboron.

En la korto denove restis sola la etulo. Li levis de la tero spliton, metis ĝin sur la randon de la lignokolono, poste li trenis tien pecon de betulŝelo.

Dum tiu okupado lin la avino trovis reveninta el la legom-ĝardeno. Malfermeginte la okulojn, ŝi haltis antaŭ la kunmetita lignokolono kaj demandis:

– Kiu ĉi tie sen mi laboras?

La etulo, metante la betulŝelon, gravmiene respondis:

– Ĉu vi, avino, ne vidas – mi laboras.

En la korton eniris la laktistino kaj ambaŭ oldulinoj vive komencis pridiskuti la strangajn eventojn pri la akvo kaj brulligno. Ili provis atingi respondon de la etulo, tamen sukcesis nemulton. Li klarigis al ili, ke alkuris el la pordego homoj, ŝovis al li en la buŝon dolĉan fragon, donis al li plumon de monedo kaj ankoraŭ promesis kapti por li leporon kun du oreloj kaj kvar piedoj. Poste ili ĵetadis la brulŝtipojn kaj denove forkuris.

Tra la kortopordo eniris Njurka.

– Njurka – demandis ŝin la oldulino – ĉu vi ne vidis, kiu en nian korton venis?

– Mi serĉadis la kaprinon – malgajmiene respondis Njurka. – Dum la tuta mateno mi saltadis tra arbaro kaj ravinoj.

– Estas ŝtelita! – malĝoje plendis la oldulino al la laktistino. – Sed kia kaprino ŝi estis. Nu, kolombo tiu estis, ne kaprino. Kolombo!

– Kolombo! – flankeniĝante de la avino kolerreplikis Njurka. – Kiam ĝi komencas kornpiki, oni ne scias, kien kaŝi sin. La kolomboj ne havas kornojn.

– Silentu, Njurka! Silentu, klaĉulino, sensprita! – ekkriis la avino. – Certe, tiu kaprino havis fieran karakteron. Mi volis vendi ŝin, la kaprineton. Kaj jen, nun mia kolombinjo malestas.

La pordo kun knaro larĝe malfermiĝis. Malaltiginte la kornojn, en la korton engalopis la kaprino kaj direktis sin ĝuste al la laktoliverantino, kiu kun jelpo sursaltis la peroneton, kaj la kaprino, frapigante per la kornoj kontraŭ la muro, haltis.

Tuj ĉiuj vidis, ke al la kornoj de la kaprino estis firme ligita plakaĵo, sur kiu grandlitere estis skribite:

Estas mi kaprino
Fulmotondrulino.
Kiu Njurka'n batos,
Tiu aĉe fartos.

Kaj ĉe la angulo, post la barilo ridegis la kontentaj knaboj. Enpikinte bastonon teren, tretante ĉirkaŭ ĝi, dancante, Sima Simakov fiere trakantis:

Ni ne estas iu bando,
Nek aĉule fia ar'.
Gajaj estas ni helpantoj,
Pionira kunular'.
Ho! Ho!

Kaj kiel hirundo, la knaboj impete kaj senbrue kuris for.

Laboro por hodiaŭ estis multa ankoraŭ, sed ĉefe necesis verki kaj ekspedi ultimaton al Miŝka Kvakin.

Neniu sciis, kiel verki ultimaton, kaj Timur demandis onklon pri tio.

Tiu lasta klarigis al li, ke ĉiu lando verkas ultimaton laŭ sia maniero, sed en la fino por ĝentileco konvenas alskribi: "Akceptu, sinjoro ministro, certigon pri profunda estimo al vi." Poste la ultimato pere de la akreditita ambasadoro estas enmanigita al la estro de la malamika regno.

Sed la afero nek al Timur nek al lia grupo plaĉis. Unue, neniun estimon al la huligano Kvakin ili volis montri, due, nek konstantan ambasadoron, nek reprezentanton ĉe la bando ili havis. Do interkonsiliĝinte, ili decidis sendi ultimaton simplan, laŭ maniero de la mesaĝo de la kozakoj al la turka sultano, kiun ĉiu vidis sur la fama pentraĵo, kaj ĉiu legis pri tio, kiel ili batalis kontraŭ siaj malamikoj.

Post la griza pordego kun nigre-ruĝa stelo, en la ombroplena ĝardeno de la domo, kiu staris kontraŭ la vilao, kie loĝis Ĵenja kaj Olga, laŭ la sabla aleo iris blondbukla malgranda knabino. Ŝia patrino, virino juna, bela, sed kun vizaĝo malgaja kaj laca sidis en balancfotelo apud la fenestro, sur kiu staris riĉa bukedo da kampaj floroj. Antaŭ ŝi kuŝis amaseto da malpakitaj telegramoj kaj leteroj de la amikoj, konatoj kaj nekonatoj. La leteroj kaj telegramoj estis varmaj kaj teneraj. Ili sonis de malproksime, kiel arbara eĥo, kiu nenien vokas la iranton, nenien promesas, sed tamen kuraĝigas kaj diras, ke iu estas proksime kaj en la malhela arbaro oni ne solas.

Tenante pupon per ties piedoj, tiel ke la lignaj manoj kaj kanabaj haroj treniĝis sur la sablo, la blondulineto haltis apud la barilo. De la supro estis descendanta kolora leporo, eltranĉita el tavollignaĵo. Ĝi movis la piedetojn, kvazaŭ tirante kordojn de la desegnita balalajko, ĝia muzeleto estis malgajete-ridinda.

Ravita de tia neklarigebla miraklo, simila al kiu certe ne estas en la mondo, la knabineto elmanigis la pupon, venis al la barilo, kaj la bona leporo obeeme trafis ĝuste en ŝiajn manojn. Post la leporo aperis la ruzeta kaj kontenta vizaĝo de Ĵenja.

La knabino rigardis al Ĵenja kaj demandis:

– Ĉu vi ludas kun mi?

– Jes, kun vi. Ĉu vi volas, ke mi al vi saltu?

– Ĉi tie estas urtiko – penseme avertis la knabino. – Ĉi tie hieraŭ mi brulvundis la manon.

– Ne gravas – desaltante de la barilo, diris Ĵenja – mi ne timas. Montru, kiu urtiko vin bruligis? Cu tiu ĉi? Jen rigardu: mi ĝin elŝiris, distretis per la piedoj kaj kraĉis sur ĝin. Ni ludu kune: vi tenu la leporon kaj mi prenos la pupon.

Olga vidis de la peroneto, kiel Ĵenja ion faris apud la fremda barilo, sed ŝi ne volis malhelpi al la fratineto, ĉar ŝi hodiaŭ matene jam estis ploranta. Sed kiam Ĵenja grimpis sur la barilon kaj saltis en la fremdan ĝardenon, maltrankviligita Olga eliris el la domo, venis al la pordego kaj malfermis ĝin. Ĵenja kaj la knabineto staris jam ĉe la fenestro apud la virino, tiu ridetis, kiam la filineto montris al ŝi, kiel la trista, ridinda leporo muzikas per balalajko.

Laŭ la maltrankviliĝinta vizaĝo de Ĵenja la virino divenis, ke Olga, kiu ĵus eniris la ĝardenon, estis malkontenta.

– Ne koleru kontraŭ ŝi – nelaŭte diris al Olga la virino. – Ŝi simple ludas kun mia knabinjo. Nin trafis malfeliĉo… – La virino silentis iom. – Mi ploras, kaj ŝi – la virino montris al sia eta filino kaj mallaŭte aldonis – kaj ŝi eĉ ne scias, ke ŝia patro pereis ĉe la limo antaŭ nelonge.

Nun Olga konfuziĝis, kaj Ĵenja rigardis ŝin deflanke amare kaj riproĉe.

– Mi estas sola – daŭrigis la virino. – Mia patrino estas en montara tajgo, tre malproksime. La fratoj soldatservas, fratinojn mi ne havas.

Ŝi tuŝis la ŝultron de alveninta Ĵenja kaj, montrante la fenestron, demandis:

– Knabino, ĉi tiun bukedon nokte vi al mia peroneto metis, ĉu?

– Ne – rapide respondis Ĵenja. – Ne mi. Sed tion faris iu el la niaj.

– Kiu? – Olga senkomprene rigardis al Ĵenja.

– Mi ne scias – timigite ekparolis Ĵenja –, ne mi tion faris. Mi nenion scias. Vidu, ĉi tien venas homoj.

Post la barilo aŭdiĝis bruo de aŭto, kaj laŭ la vojeto de la pordo iris du oficiroj-aviadistoj.

– Ili venas al mi – diris la virino – certe ili denove proponas al mi vojaĝi al Krimeo, Kaŭkazo, al kuracloko, sanatorio…

Ambaŭ oficiroj alproksimiĝis, militiste salutis kaj, probable aŭdinte ŝiajn lastajn vortojn, la pli altranga – kapitano diris:

– Nek al Krimeo, nek al Kaŭkazo, nek al kuracloko, nek al sanatorio. Vi volis vidi vian panjon, ĉu? Via patrino hodiaŭ per trajno elveturas al vi el Irkutsk. Ĝis Irkutsk ŝi estis venigita per speciala aviadilo.

– De kiu? – ĝoje kaj konfuzite ekkriis la virino. – Ĉu de vi?

– Ne – respondis kapitano – fare de viaj kaj niaj amikoj.

Alkuris la malgranda knabineto, kuraĝe rigardis la venintojn, videblis, ke la blua uniformo estis al ŝi konata.

– Panjo – ŝi petis, – faru al mi balancilon kaj mi flugados tien – reen, tien – reen. Foren – foren, kiel la paĉjo.

– Oj, vi ne devas! – prenante kaj alpremante la filineton, ekscite diris ŝia patrino. – Ne, vi ne flugu tiel foren… kiel via paĉjo.

… En strato Malaja Ovraĵnaja, dorse de la preĝejeto kun fendiĝinta murpentraĵo, prezentanta severajn longharajn maljunulojn kaj pure razitajn anĝelojn, dekstre de la bildo de la infero kun kaldronoj, peĉo kaj lertaj diabloj, sur la kamomila kampeto la knaboj el la kompanio de Miŝka Kvakin kartludis.

Monon la ludantoj ne havis kaj ili ludis je «piko», je «naz-puŝeto» kaj je "revivigu la mortinton". Al la malgajinto oni vindis la okulojn, kuŝigis lin sur la dorson kaj donis en la manojn kandelon, t.e. longan bastonon. Per la bastono li devis blinde kontraŭbati siajn bonajn amikojn, kiuj, kompatante la forpasinton, klopodis revenigi lin en la vivon, fervore vipante per urtiko sur siajn nudajn genuojn, surojn, kalkanojn.

La ludo estis en sia kulmino, kiam post la preĝejbarilo aŭdiĝis sono de signalkorno.

Ekstere ĉe la muro staris senditoj de la grupo de Timur.

Stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov premis mane kupran brilantan kornon, kaj la nudpieda severa Gejka tenis gluitan el pak-papero koverton.

– Kio estas ĉi tie, ĉu cirko, ĉu komedio? – klinante sin super la barilo demandis la fraŭleto, kiun oni nomis Figura. – Miŝka! – returnante ekkriaĉis li. – Lasu la kartojn, ĉi tie al vi iu ceremonio venis!

– Mi estas ĉi tie – surgrimpante la barilon, reeĥis Kvakin. – Oho, Gejka, saluton! Kiu feblulaĉo estas kun vi?

– Prenu la koverton – etendante la ultimaton, diris Gejka. – Tempo por konsidero estas donita al vi dudek kvar horoj. Por la respondo mi venos morgaŭ en la sama tempo.

Ofendita per tio, ke oni nomis lin feblulaĉo, la stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov levis la kornon kaj, ŝveligante la vangojn, fervore muzikis finon. Kaj, ne dirante eĉ unu vorton, sub la scivolaj rigardoj de la disŝutiĝintaj laŭ la barilo knaboj, ambaŭ senditoj kun digno foriĝis.

– Kio ĝi estas? – renversante la koverton kaj rigardante la gapantajn knabojn, demandis Kvakin. – Ni vivas ĉi tie en veluro kaj plezuro… Subite… la korno, fulmotondro! Mi, fratoj, vere nenion komprenas!

Li ŝire malfermis la koverton kaj, ne descendante de sur la barilo, komencis legi:

– "Al la estro de la bando pri rabado de fremdaj ĝardenoj Mikaelo Kvakin…" Tio estas al mi – laŭte klarigis Kvakin. – Kun plena titolo, laŭ plena formo… "kaj al lia – li plu legis – fifama helpanto Petro Pjatakov, alie nomata simple Figura…" Tio estas al vi – kun kontento klarigis Kvakin al Figura. – He, kiel ili turnas «fifama»! Tio jam estas io laŭ nobla maniero, ili povus nomi la stultulon pli simple. "… ankaŭ al ĉiuj anoj de tiu malhonora kompanio estas tiu ĉi ultimato". Kio ĝi estas, mi ne scias – moke deklaris Kvakin. – Probable estas blasfemaĵo aŭ io en tiu senco.

– Tio estas internacia vorto. Ni estas batotaj – klarigis knabo kun razita kapo, nomata Aljoŝka, kiu staris apud Figura.

– Ili povus tiel skribi! – diris Kvakin.- Mi legas plu. La unua punkto:

"Pro tio, ke vi dum noktoj atakadas ĝardenojn de la pacaj loĝantoj, ne indulgante ankaŭ tiujn domojn, sur kiuj estas nia signo – ruĝa stelo, kaj eĉ tiujn, sur kiuj estas ruĝa stelo kun nigra bordero, al vi, sentaŭguloj ni ordonas…"

– Vidu, kiel la hundoj blasfemas! – konfuziĝinte, sed penante ridegi, daŭrigis Kvakin. – Kaj kia estas plua stilo, kiaj vortoj! Jes ja!

"…ordonas: plej malfrue morgaŭ matene Mikaelo Kvakin kaj la fifapa Figura devas veni al loko, kiu estos montrita de la senditoj, vi devos havi kun vi la liston de ĉiuj anoj de via malhonora bando. Kaze de rifuzo ni lasas al ni plenan liberon de agado."

– Tio estas en kiu senco liberon"? – denove demandis Kvakin. – Ni ŝajne ilin nenien enŝlosis.

– Tio ankaŭ estas internacia esprimo. Ni estos batataj – denove klarigis Aljoŝka kun razita kapo.

– Ili povus tiel skribi! – kun domaĝo diris Kvakin. – Bedaŭrinde foriris Gejka, videblas, ke li jam delonge ne ploris.

– Li ne ekploros – diris la kaprazito – lia frato estas maristo.

– Kaj?

– Lia patro ankaŭ estas maristo. Li ne ekploros.

– Kiel vi scias tion?

– Tiel, ke mia onklo ankaŭ estas maristo.

– Jen, stultulo, li ripetadas la samon – ekkoleris Kvakin. – Jen la onklo, jen la frato, jen la patro. Kiel tio rilatas la aferon, ne klaras. Kreskigu, Aljoŝa, la harojn, ĉar la suno boligis vian cerbon. Kion vi murmuras, Figura?

– La senditojn kaj Timĉjon kun lia kompanio morgaŭ necesos tradraŝi – mallonge kaj malbonhumore proponis Figura, ofendita pro la ultimato.

Tio estis findecidita.

Foririnte en la ombron de la preĝejo kaj haltinte duope apud la bildo, kie la lertmovaj diabloj sperte trenis en la purgatorion la jelpantajn kaj kontraŭstarantajn pekulojn, Kvakin demandis de Figura:

– Aŭskultu, ĉu vi vin ŝovis en la ĝardenon, kie loĝas la knabino, kies patro pereis?

– Nu, mi.

– Do, jen… – kun domaĝo balbutis Kvakin, montrante per la fingro la muron. – Mi certas, ke la signoj de Timĉjo estas prikraĉindaj, kaj lin mi ĉiam trabatos, kiam mi renkontos lin…

– Bone – konsentis Figura. – Sed kial vi al mi la muron montras?

– Tial, ke – kurbiginte la lipojn, respondis al li Kvakin – kvankam vi estas mia amiko, Figura, sed neniel vi similas homon, sed plie jen tiun dikan kaj aĉan diablon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.