La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2025 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2

Ŝi vekiĝis nur matene.

Post la fenestro bruis densa foliaro lavita de pluvo. Ne malproksime knaris puta rado. Ie estis segata ligno, sed tie, en la somerdomo restis ĉio silenta.

Sub la kapo de Ĵenja kuŝis mola leda kuseno, la kruroj estis kovritaj per delikata litotuko. La hundo malaperis.

Tio signifis, ke nokte iu venis!

Ĵenja eksaltis, ĝustigis la hararon, ordigis la ĉifitan robeton, prenis de la tablo la ŝlosilon, la nesenditan telegramon kaj volis forkuri.

Tiam sur la tablo ŝi ekvidis paperfolion, sur kiu grandlitere estis skribita per blua krajono:

"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon." 

Sube estis subskribo "Timur".

"Ĉu Timur? Kiu estis Timur? Endus vidi kaj danki tiun homon."

Ŝi eniris la najbaran ĉambron. Tie staris skribotablo, sur ĝi estis skribilaro, cindrujo, malgranda spegulo. Dekstre, apud ledaj aŭtomobilaj gantoj kuŝis malnova gratmakulita revolvero. Tie ĉe la tablo, en skvamiĝinta, gratita ingo staris kurba turka sabro. Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon, tuŝis la sabron, eligis ĝin, levis super la kapon kaj rigardis la spegulon.

La aspekto estis teruriga kaj severa. Estus bone fotiĝi tiel kaj porti la foton en la lernejon. Eblus mensogi, ke iam la patro prenis ŝin al militfronto. Per la maldekstra mano eblus teni la revolveron. Jen, ĉi tiel. Tiel eĉ pli bone. Ŝi kuntiris la brovojn, kunpremis la lipojn kaj, celante al la spegulo, premis la ĉanon.

Tondro frapis la ĉambron. Fumo kovris la fenestrojn. La spegulo falis sur la cindrujon. Kaj, lasinte sur la tablo la ŝlosilon kaj la telegramon, surdigite Ĵenja elflugis el la ĉambro kaj kuregis for de tiu stranga kaj danĝera domo.

Iamaniere ŝi trovis sin sur riverbordo. Nun ŝi havis nek la ŝlosilon, nek la telegramon. Kaj nun endos rakonti al Olga ĉion: kaj pri la hundo, kaj pri la tranokto en la malplena somerdomo, kaj pri la sabro, kaj finfine pri la pafo. Malbele! Se estus la paĉjo, li komprenus. Olga ne komprenos. Olga koleros,kaj ekploros. Tio estas eĉ pli malbona. Plori Ĵenja mem povis. Sed vidante larmojn de Olga, ĉe ŝi ĉiam aperis deziro grimpi sur telegrafan foston, sur altan arbon aŭ sur kamentubon.

Por preni kuraĝon, Ĵenja sin banis en la rivero, kaj malrapide iris serĉi sian somerdomon.

Kiam ŝi estis supreniranta la peroneton, Olga staris en la kuirejo kaj ekbruligis primuson. Ekaŭdinte la paŝojn, Olga turnis sin kaj silente, malamike fiksrigardis Ĵenjan.

– Olga, saluton! – Ĵenja diris, haltinte sur la lasta ŝtupo kaj penante ridetis. – Olja, ĉu vi riproĉos min?

– Jes! – ne fortirante la okulojn de sur la fratino, respondis Olga.

– Nu, riproĉu – humile konsentis Ĵenja. – Tia, ĉu vi scias, stranga okazo estis, tia neordinara aventuro! Olga, mi vin petas, ne kuntiru la brovojn, estas nenio danĝera, mi simple perdis la ŝlosilon de la loĝejo, la telegramon al la paĉjo ne sendis…

Ĵenja kunpremis la palpebrojn kaj retrovis la spiron, intencante elpafi ĉion tuje. Sed sammomente la barilpordo klake malfermiĝis. En la korton enkuris dornekovrita, vila kaprino kaj, malaltigante la kornojn, impetis en la profundon de la ĝardeno. Kaj post ĝi kun krio trakuris la jam konata al Ĵenja nudpieda knabino.

Utiligante la okazon, Ĵenja rompis la danĝeran konversacion kaj ĵetis sin en la ĝardenon por forpeli la kaprinon. Ŝi atingis la knabinon, kiam tiu anhelante tenis la kaprinon je la kornoj.

– Knabino, ĉu vi nenion perdis? – rapide tra la dentoj demandis Ĵenjan la knabino, ne ĉesante piedbati la kaprinon.

– Ne – malkomprenis Ĵenja.

– Kaj kies tio estas? Ĉu ĝi ne estas la via? – la knabino montris la ŝlosilon de la Moskva loĝejo.

– La mia – flustre respondis Ĵenja, time retrorigardante al la teraso.

– Prenu la ŝlosilon, leteron kaj kvitancon, la telegramo jam estas sendita – same rapide balbutis la knabino.

Kaj, ŝovinte al Ĵenja en la manon paperan pakajeton, ŝi batis la kaprinon per la pugno.

La kaprino eksaltis al la pordo, kaj la nudpiedulino rekte tra dornoj, urtikoj ombre kuris post ĝi. Tuj post la barilpordo ili malaperis.

Kuntirante la ŝultrojn, kvazaŭ oni batus ŝin, ne la kaprinon, Ĵenja malfermis la pakaĵeton:

Jen estas la ŝlosilo. Jen estas la telegrafa kvitanco. Tio signifas, ke iu sendis la telegramon al la patro. Sed kiu? Aĥa, jen estas letero! Kio ĝi estas?»

En la letero estis skribite per blua krajono:

"Knabino, neniun timu hejme. Ĉio en ordo, kaj neniu de mi ion ekscios." 

Sube staris la subskribo,"Timur".

Kvazaŭ sorĉita, Ĵenja malrapide ŝovis la leteron en la poŝon. Poste ŝi rektigis la ŝultrojn kaj jam trankviliĝinte alvenis al Olga.

Olga staris samloke, apud la nebruligita primuso, sur la okuloj aperis larmoj.

– Olja! – malĝoje ekkriis tiam Ĵenja. – Mi ŝercis. Nu, kial vi koleras je mi? Mi ordigis la tutan loĝejon, purigis la fenestrojn, ĉiujn tolaĵojn kaj la plankon lavis. Jen estas al vi la ŝlosilo, jen – la kvitanco de la paĉja telegramo. Prefere permesu kisi vin. Ĉu vi scias, kiel mi amas vin? Ĉu vi volas, por vi mi saltu de la tegmento en la urtikon?

Kaj ne atendante, ke Olga ion respondos, Ĵenja ĵetis sin ĉe ŝian kolon.

– Jes… sed mi maltrankvilis – malespere ekparolis Olga. – Ĉiam vi havas absurdajn ŝercojn… Al mi paĉjo ordonis… Ĵenja, lasu! Ĵenja, miaj manoj estas kerosenaj. Ĵenja, prefere verŝu lakton kaj metu la kaserolon sur la primuson!

– Mi… sen ŝercoj ne povas – balbutis Ĵenja dum Olga staris apud la lavkuveto.

Ŝi ĵete metis la kaserolon kun lakto sur la primuson, tuŝis la kuŝantan en ia poŝo letereton, kaj demandis:

– Olja, ĉu dio ekzistas?

– Ne – respondis Olga kaj submetis la kapon sub la kranon.

– Sed kiu estas?

– Lasu min en trankvilo! – kun domaĝo respondis Olga. – Neniu estas.

Ĵenja silentis iome kaj denove demandis:

– Olja, kio estas Timur?

– Tiu ne estas dio, tiu estis iu caro – sapumante siajn vizaĝon kaj manojn, sendezire respondis Olga – malica, lama el mezepoko.

– Se li ne estas caro, ne malica kaj ne el la mezepoko, tiam kio li estas?

– Tiam mi ne scias. Lasu! Kaj por kio vi bezonas tiun Timuron?

– Por tio, ke ŝajne mi tre amas tiun homon.

– Kiun? – kaj Olga senkomprene levis la kovritan per sapa ŝaŭmo vizaĝon. – Kion vi balbutas, elpensas kaj malebligas trankvile lavi min! Atendu nur, venos paĉjo, li klarigos ai vi pri amo.

– Kion, paĉjo! – funebre kun patoso ekkriis Ĵenja. – Se li venos, do ne por longa tempo! Li certe ne ofendos solan kaj sendefendan homon.

– Ĉu tiu estas vi, sola kaj sendefenda? – malfide demandis Olga. – Ho, Ĵenja, ne scias mi, kia homo vi estas kaj kies karakteron vi heredis?

Tiam Ĵenja mallevis la kapon, kaj rigardante sian vizaĝon, respegulatan en la nikelita tepoto, fiere kaj ne meditante respondis:

– Tiun de la paĉjo. Nur. La lian. Sole la lian. De neniu alia en la tuta mondo mi heredis eĉ unu trajton.

La nejuna ĝentlemano, doktoro F. G. Kolokolĉikov sidis en sia ĝardeno kaj riparis murhorloĝon. Antaŭ li kun melankolia mieno staris lia nepo, Kolja.

Oni konsideris, ke li estas helpanta. Efektive jam dum tuta horo li estis tenanta en la mano turnilon, atendante, kiam la avo bezonos ĉi tiun instrumenton.

Sed la ŝtala risorto, – kiun endis enigi en la lokon, estis malobeema, kaj la avo estis pacienca. Kaj ŝajnis, ke fino ne rompos ja tiun atendadon. Tio estis bedaŭrinda tiom, ke de malantaŭ la najbara barilo jam kelkfoje elŝoviĝis la hartufa kapo de Sima Simakov, persono lerta kaj informita. Kaj tiu Sima Simakov per la lango, la kapo, la manoj gestis al Kolja tiom strange kaj enigme, ke eĉ kvinjara fratino de Kolja, Tatjanka, kiu, sidante sub tilio pensfikse klopodis enŝovi dornon en la buŝon de pigre kuŝanta hundo, neatendite helpis kaj tiris la avon je la pantalon-tubo, post kio la kapo de Sima Simakov momente malaperis. Finfine la risorto eniĝis en sian lokon.

– La homo devas labori – levante la ŝvitan frunton kaj turnante sin al Kolja, patronece prononcis la grizhara ĝentlemano F. G. Kolokolĉikov. – vi havas mienon, kvazaŭ mi vin regalas per ricinoleo. Donu la turnilon kaj prenu tenajlon. Laboro nobligas homon. Ĉe vi mankas ĝuste la anima nobleco. Ekzemple, hieraŭ vi formanĝis kvar porciojn da glaciaĵo, sed ne dividis ĝin kun la malpli aĝa fratino.

– Ŝi mensogaĉas, senhonta! – ĵetante al Tatjanka koleran vizaĝon, ekkriis ofendita Kolja. – Trifoje mi donis al ŝi mordi po du fojoj. Sed ŝi iris plendi pri mi, kaj ankoraŭ tirŝtelis de la panja tablo kvar kopekojn.

– Kaj vi nokte laŭ la ŝnuro elgrimpis – neturnante la kapon, senemocie ĵetis Tatjanka. – Sub via kuseno estas lanterno. Kaj en nian dormoĉambron iu huligano ĵetis ŝtonon. Li ĵetis kaj fajfis, ĵetis kaj fajfis.

Eĉ la spiro de Kolja Kolokolĉikov haltis ĉe tiuj impertinentaj vortoj de la senhonta Tatjanka. Tremo trapasis de la kapo ĝis la kalkanoj. Sed feliĉe okupata per laboro, la avo tiun danĝeran kalumnion ne atentis aŭ simple ne aŭdis. Bonokaze en la ĝardenon en la momento eniris la laktoliverantino kun ladkruĉoj kaj, mezurverŝante la lakton, komencis plendi:

– Kaj de mi, Fedor Grigorjeviĉ, friponoj nokte preskaŭ forrulis kverkan barelon. Hodiaŭ, oni diras, ke dum mateniĝo oni vidis du homojn, ili sidis sur la kamentubo, la malbenitaj, kaj balancis la piedojn.

– Kiel sur la kamentubo? Kiucele, se mi povas demandi vin, kiucele? – demandis la mirigita ĝentlemano.

Sed en tiu tempo de la kokejo eksonis tintado kaj sonorado. La turnilo en la mano de la grizhara ĝentlemano ektremis, kaj la obstina risorto, elsaltinte el sia nesto, kun jelpo tinte falis sur la feran tegmenton. Ĉiuj, eĉ Tatjanka, eĉ la pigra hundo kune turnis sin, nekomprenante, kio okazis kaj de kie venis la tinto. Kolja Kolokolĉikov, ne dirante eĉ vorton, ĵetis sin lepore trans la karotajn bedojn kaj malaperis post la barilo.

Li haltis ĉe la bovejo, el kiu, same kiel el la kokejo, venis abruptaj sonoj, kvazaŭ iu batus per pezilo relpecon. Tie li kunpuŝiĝis kun Sima Simakov, de kiu li ekscitite demandis:

– Aŭskultu… Mi ne komprenas. Kio ĝi estas? Ĉu alarmo?

– Ho, ne! Tio ŝajne estas ĝenerala voksignalo numero unu.

Ili transsaltis la barilon, plonĝis en la truon de la park-barilo. Tie kun ili karambolis larĝŝultra fortika knabo Gejka. Poste alkuris Vasilij Ladigin. Ankoraŭ kaj ankoraŭ iu. Kaj senbrue, lerte ili kuregis laŭ pasejoj konataj nur de ili, al iu celo, dum la kurado mallonge interparolante:

– Ĉu tio estas alarmo?

– Ho, ne! Tio estas ĝenerala voksignalo numero unu.

– Kiu voksignalo? Tio ne estas, tri-halt', tri-halt'." Tio estas, ke iu ŝtipulo movas rade dek frapojn samtempe.

– Ni rigardu!

– Jes, ni kontrolu!

– Antaŭen! Fulme!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2025 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.