La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4

Horon antaŭ la okazintaĵo Olga sidis ĉe tablo. Antaŭ ŝi kuŝis lernolibro pri fiziko.

Eniris Ĵenja kaj prenis botelon de jodo.

– Ĵenja – malkontente demandis Olga – de kie estas la grataĵo sur via ŝultro?

– Mi iris – senzorge respondis Jenja –, kaj tie staris io tia pika kaj akra. Jen tiel tio okazis.

– Kial sur mia vojo ne staras io pika kaj akra? – mok-imitis ŝin Olga.

– Nevere! Sur via vojo staras ekzameno pri matematiko. Ĝi estas pika kaj akra. Vi defalos, rigardu! Olja, ne preparu vin por inĝeniera instituto, iru al la medicina – parolis Ĵenja alŝovante al ŝi tablan spegulon. – Nu, rigardu, kia vi estas inĝeniero? Inĝeniero devas esti – jena… jena… kaj jena… – kaj Ĵenja movis la okulojn, levetis la brovojn kaj tre tenere ridetis.

– Stulteta! – brakumante, kisante kaj milde ŝovante ŝin, diris Olga. – Iru for, Ĵenja, kaj ne malhelpu. Prefere kuru al la puto por akvo.

Ĵenja prenis de la telero pomon, iris al angulo, iom staris ĉe la fenestro, poste malbukumis la ujon de la akordiono kaj ekparolis:

– Ĉu vi scias, Olga? Alvenis a! mi hodiaŭ nekonata onklo. Tiel, aspekte agrabla – blondulo, en blanka kostumo kaj demandis: "Knabino, kiu vi estas?" Mi diris: Ĵenja…

– Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu – ne turniĝante kaj ne detirante sin de la laboro, diris Olga.

– Kaj via fratino estas ŝajne Olga, ĉu?" – eligante la akordionon, daŭrigis Ĵenja.

– Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu! – nevole alaŭskultante ripetis Olga.

– Tre – diris li – bone via fratino muzikas. Ĉu ŝi ne volas lerni en konservatorio?" (Ĵenja elprenis la akordionon kaj transmetis la rimenon sur la ŝultron.) – "Ne – mi diris al li – ŝi jam studas ferbetonan profesion." Tiam li diris:,A-a!" (Nun Ĵenja premis unu klavon.) Kaj mi diris al li:,Bo-o!" (Nun Ĵenja premis alian klavon.)

– Sentaŭga knabinaĉo! Remetu la muzikilon sur ĝian lokon! – eksaltante diris Olga. – Kiu al vi permesas komenci paroli kun iuj fremdaj homoj?

– Nu, mi remetu ĝin – ofendiĝis Ĵenja. – Ne mi komencis. Tion li komencts. Mi volis rakonti al vi plu, sed mi ne faros nun. Jen atendu, venos paĉjo, li vin instruos konduti!

– Ĉu min? Vin li instruos. Vi malhelpas al mi lerni.

– Ne, vin! – kaptante la malplenan sitelon, jam de la peroneto rediris Jenja. – Mi al li rakontos, kiol vi min centfoje dum tago peladas jen por keroseno, jen por sapo, jen por akvo! Mi ne estas por vi kamiono, nek ĉevalo, nek traktoro!

Ŝi alportis akvon, metis la sitelon sur la breton, sed ĉar Olga, ne atentinte tion, sidis, klininte sin super la libro, ofendiĝinte Ĵenja foriris al la ĝardeno.

Elirinte al la herbejeto antaŭ la duetaĝa kabano, Ĵenja elpoŝigis katapulteton kaj, streĉinte la gumon, lanĉis ĉielen etan kartonan paraŝutiston.

Enfluginte piede supren, la paraŝutisto renverŝiĝis. Super ĝi malfermiĝis blua papera kupolo, sed jen pli forte ekblovis vento, la paraŝutisto estis flankenigita kaj malaperis en malhela subtegmenta fenestro.

Katastrofo! La kartonan hometon endis liberigi. Ĵenja ĉirkaŭiris la kabanon, tra kies truoza tegmento disiĝis diversflanken maldikaj ŝnuroj. Ŝi altrenis al la fenestro putriĝintan ŝtupetaron kaj, grimpinte laŭ ĝi, saltis sur la plankon de la subtegmento.

Estis tre strange! La subtegmento estis loĝata. Sur la muro pendis ŝnurvolvaĵoj, lanterno, du krucigitaj signalflagetoj kaj mapo de la vilaĝo, ĉio markita per nekompreneblaj signoj. En la angulo kuŝis kovrita per sakŝtofo brakpleno da pajlo. Tie staris renversita lignolada kesto. Apud la truplena muskiĝinta tegmento staris granda rado, simila al ŝipdirektilo. Super la rado pendis memfarita telefono.

Ĵenja rigardis trans la fendon. Antaŭ ŝi kiel ondoj de maro ŝanceliĝis foliaro de la densa ĝardeno. En la ĉielo ludis kolomboj. Kaj tiam Ĵenja decidis: la kolomboj estu mevoj, tiu ĉi malnova kabano kun ties ŝnuroj, lanternoj, flagoj estu granda ŝipo. Ŝi estu kapitano.

Ŝi ekgajis. Ŝi turnis la direktilradon, la streĉaj ŝnuroj ektremis, ekzumis. La vento ekbruis kaj pelis verdajn ondojn. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas ŝia ŝipo, kiu turnas sin malrapide kaj trankvile sur la ondoj.

– La direktilon maldekstren! – laŭte komandis Ĵenja kaj pli streĉis la pezan radon.

Traŝiriĝinte tra la tegmentaj fendoj, mallarĝaj radioj de la suno falis sur ŝiajn vizaĝon kaj robon, sed Ĵenja komprenis, ke tio estas malamikaj ŝipoj, serĉantaj ŝin per lumĵetiloj. Ŝi decidis batali kontraŭ ili.

Kun peno ŝi turnis la knarantan radon, manovrante dekstren kaj maldekstren kaj streĉe kriante komandvortojn.

Jen, la akraj rektaj radioj de la lumĵetiloj malbriliĝis, estingiĝis. Certe tio signifas, ke la suno estis kovrita per nubo. Sed tio estis, ke la venkinta eskadro sinkis al la fundo.

La batalo estis finita. Per la polva polmo Ĵenja viŝis la frunton, kaj subite sur la muro eksonoris la telefono. Tion Ĵenja ne atendis: ŝi opiniis, ke la telefono estis simple ludilo. Ŝi ĝeniĝis. Ŝi prenis la aŭskultilon.

La voĉo sonora kaj akra demandis:

– Halo! Halo! Respondu! Kiu azeno ŝiras la ŝnurojn kaj donas signalojn stultajn kaj nekompreneblajn?

– Tio ne estas azeno – balbutis konfuzite Ĵenja. – Tio estas mi, Ĵenja.

– Freneza knabinaĉo! – akre kaj preskaŭ timigite kriis la sama voĉo. – Lasu la direktilradon kaj kuru for! Tuj alkuros… homoj kaj batos vin.

Ĵenja ĵetis la aŭskultilon, sed estis jam malfrue. Jen kontraŭ la lumo aperis ies kapo: tio estis Gejka, lin sekvis Sima Simakov, Kolja Kolokolĉikov kaj poste grimpis ankoraŭ aliaj knaboj.

– Kiuj vi estas? – retiriĝante de la fenestro, time demandis Ĵenja. – Iru for!… Tio estas nia ĝardeno. Mi vin ĉi tien ne vokis.

Sed ŝultr' al ŝultro, kompaktmure la knaboj silente iris al Ĵenja. Sin trovinte alpremita en angulo, Ĵenja ekkriis.

En la sama momento en la lumstrio preteris ankoraŭ unu ombro. Ĉiuj turnis siajn kapojn kaj disiĝis. Kaj antaŭ Ĵenja ekstaris malhelhara knabo en blua ĉemizo, sur la brusto de kiu estis brodita ruĝa stclo.

– Silenton, Ĵenja! – laŭte diris!i. – Nc endas krii. Neniu vin tuŝos. Mi konas vin. Mi estas Timur.

– Ĉu vi estas Timur? – vaste malfermante plenajn de larmoj la okulojn, nekredeme ekkriis Ĵenja. – Ĉu vi kovris min per litotuko? Ĉu vi lasis al mi la letereton? Ĉu vi sendis al la fronto, al la paĉjo telegramon kaj al mi sendis la ŝlosilon kaj kvitancon? Sed por kio? Pro kio? De kie vi min konas?

Tiam li alvenis al ŝi, prenis ŝian manon kaj respondis:

– Restu kun ni! Sidiĝu kaj aŭskultu, kaj tiam por vi ĉio estos klara.

Sur la pajlo kovrita per sakŝtofo dislokiĝis la knaboj ĉirkaŭ Timur, kiu metis antaŭ si la mapon de la vilaĝo.

Ĉe la fenestro sur ŝnurbalancilon sidiĝis observanto. Sur lia kolo pendis laĉo kun teatra binoklo.

Proksime de Timur sidis Ĵenja kaj streĉatente aŭskultis kaj rigardis ĉion, kio okazis en la kunsido.

– Morgaŭ matene, dum la homoj dormas, mi kaj Kolokolĉikov riparos la ŝnurojn ŝiritajn far ŝi (li montris al Ĵenja).

– Li ne vekiĝos – malbonhumore intermetis la grandkapa, vestita per marista ĉemizo Gejka. – Li ellitiĝas nur por maten- kaj tagmanĝo.

– Kalumnio! – ekstarante kaj balbutante, ekkriis Kolja Kolokolĉikov. – Mi leviĝas kun la unua sunradio.

– Mi ne scias, kiu radio de la suno estas la unua, kiu la dua, sed li nepre ne vekiĝos – obstine daŭrigis Gejka.

Momente balanciĝante sur ŝnuroj, la observanto fajfis, kaj la knaboj eksaltis.

Laŭ la ŝoseo en polvaj nuboj moviĝis ĉevalartileria regimento. Potencaj, jungitaj per rimenoj kaj feraĵoj ĉevaloj rapide tiris post si verdajn obusajn kestojn kaj per griza ŝtofo kovritajn kanonojn.

Harditaj per ventoj, sunbruniĝintaj rajdantoj, ne balanciĝante en la seloj, lertabrave turnis sin ĉe la angulo kaj unu post la alia malaperadis ili en la bosko. La regimento foriris.

– Ili veturas al la stacidomo, por envagoniĝi – grave klarigis Kolja Kolakolĉikov. – Mi vidas laŭ ilia vesto: kiam ili galopas al ekzercado, kiam al parado kaj kiam ien ankoraŭ.

– Vi vidas kaj silentu! – haltigis lin Gejka. – Ni estas mem kun okuloj. Vi sciu, knaboj, tiu babilulo volas forkuri en Ruĝ-armeon.

– Estas malpermesite – intervenis Timur. – Ĉia provo estas senrezulta.

– Kiel malpermesitas? – ruĝiĝinte diris Kolja. – Sed kial antaŭe knaboj al fronto forkuradis?

– Tio estis antaŭe. Kaj nun al ĉiuj ĉefoj kaj komandantoj estas rigore ordonite preni la kolon, kaj peli nin similajn hejmen.

– Kial preni la kolon? – koleriĝis kaj ankoraŭ pliruĝiĝinte ekkriis Kolja Kolokolĉikov. – Ni ja ne estas fremduloj!

– Do, jen! – kaj Timur suspiris. – Ni ja ne estas fremduloj! Kaj nun, knaboj, ek al la afero.

Ĉiuj disiĝis al la lokoj.

– En la ĝardeno de la domo numero kvar en la Kurba strateto nekonataj fiknaboj senfruktigis pomarbon – ofendite informis Kolja Kolokolĉikov. – Ili rompis du branĉojn kaj piedpremis florbedon.

– Kies estas la domo? – kaj Timur enrigardis en la vakstolitan kajeron. – Domo de la ruĝarmeano Krjukov. Kiu estas ĉe ni eksspecialisto pri fremdaj ĝardenoj kaj pomarboj?

– Mi – eksonis konfuzita voĉo.

– Kiu povis tion fari?

– Tie laboris Miŝka Kvakin kaj lia helpanto kun la kromnomo Figura. La pomarbo estas miĉurinaĵo (I. Miĉurin – fama soveta selektisto. E.S.P.), la specio estas ormaturiĝa kaj certe estis zorge elektita.

– Denove kaj denove estas Kvakin! – Timur enpensiĝis. – Gejka, ĉu vi parolis kun li?

– Jes.

– Nu, kaj kio?

– Mi batis sur lian kolon.

– Kaj li?

– Li donis al mi du batojn.

– He, ĉio ĉe vi estas «batis» kaj «batis»… Sed la senco ial mankas. Bone! Pri Kvakin ni okupiĝos aparte. Plu.

– En la domo numero dudek kvin de la olda laktoliverantino soldatiĝis filo al la kavalerio – iu sciigis el la angulo.

– Jen rekonsciiĝis, vi! – kaj Timur riproĉete kapbalancis. – Tie sur la pordego antaŭ tri tagoj nia signo estis pentrita. Kiu pentris? Kolokolĉikov, ĉu vi?

– Mi.

– Do, kial la maldekstra supra radio de la stelo estas kurba kiel hirudo. Se vi entreprenas ion – faru bone. Oni venos – ridos. Plu.

Stariĝis Sima Simakov kaj ekparolis rapide, konvinke, sen haltoj:

– En la domo numero kvindek kvar en strato Puŝkarevkaja malaperis kaprino. Mi iras kaj vidas – oldulino knabinon draŝas. Mi krias: "Onjo, laŭleĝe vi ne rajtas bati!" Ŝi diras: "…La kaprino malaperis. Estu ĝi malbenita!" – 'Kie ĝi malaperis? " – "Jen tie, en la ravino, post la arbareto, formaĉis la ŝnuron kaj malaperis, kvazaŭ ĝin englutus lupoj!"

– Atendu! Al kiu apartenas la domo?

– La domo estas de la ruĝarmeano Paŭlo Gurjev. La knabino estas lia filino, nome Njurka. Draŝis ŝin ŝia avino. Ŝian nomon mi ne scias. La kaprino estas griza kun nigra dorso, nome Manjka.

– La kaprinon trovu! – severe ordonis Timur. Iros grupo ei kvar homoj. Vi, vi, vi kaj vi. Nu, ĉu estas ĉio, knaboj?

– En la domo numero dudek du knabino ploras – kvazaŭ sendezire informis Gejka.

– Kial ŝi ploras?

– Mi demandis, ŝi ne respondis.

– Ĉu granda estas la knabino?

– Kvarjara.

– Jen alia malbono. Se estus homo, sed jen kvarjara! Atendu, al kiu apartenas la domo?

– La domo estas de leŭtenanto Pavlov. De tiu, kiu estis antaŭ nelonge mortigita ĉe la limo.

– Demandis, ne respondis – ĉagrene imitaĉis Gejkan Timur. Li sulkigis la brovojn, pensadis. – Bone… Tion mi mem. Vi tiun aferon ne tuŝu.

– Ĉe la horizonto aperis Miŝka Kvakin! – laŭte raportis la observanto. – Li iras laŭ alia flanko de la strato, manĝaĉas pomon. Timur! Sendu grupon: ili trabatu lin aŭ donu al li kelkajn vangofrapojn!

– Ne endas. Ĉiuj restu sur siaj lokoj. Mi revenos baldaŭ.

Li saltis el la fenestro sur la ŝtupetaron kaj malaperis inter la arbustoj. La observanto informadis plu:

– Ĉe la kortpordo, en mia vido nekonata fraŭlino de bela aspekto, staras kun karafo kaj aĉetas lakton. Tiu estas verŝajne la mastrino de la somerdomo.

– Ĉu tiu estas via fratino? – tirante la manikon de Ĵenja, demandis Kolja Kolokolĉikov. Ne ricevinte respondon, li ofendeme diris: – Vi nur ne volu al ŝi de ĉi tie krii!

– Sidu! – ekŝirante la manikon, mokete diris al li Ĵenja. – He, jen ĉefo troviĝis…

– Ne ekscitu ŝin, ĉar ŝi vin draŝos – incitis Gejka Koljan.

– Ĉu min? – Kolja ofendiĝis. – Kion ŝi havas? Ĉu ungojn? Kaj mi – muskolaron. Jen… la brakoj, kruroj!

– Ŝi draŝos vin kune kun la brakoj kaj kruroj. Knaboj, atenton! Timur alproksimiĝas al Kvakin.

Facile svingante per deŝirita vergo, Timur estis iranta al Kvakin. Rimarkinte tion, Kvakin haltis. La plata vizaĝo montris nek miron, nek timon.

– Saluton, komisaro! – klininte flanken la kapon mallaŭte li diris. – Kien vi rapidas?

– Saluton, bandestro! – samtone respondis Timur. – Renkonten al vi.

– Mi ĝojas pri la gasto, sed regalaĵo mankas. Eble jen tio? – li ŝovis la manon en sian sinon kaj etendis al Timur pomon.

– Ĉu ŝtelita? – demandis Timur, mordante la pomon.

– Ĝuste la sama – klarigis Kvakin. Specio ormaturiĝa. La sola bedaŭrindaĵo estas: mankas vera maturiĝo.

– Acidaĉaĵo! – ĵetante la pomon, diris Timur. – Aŭskultu, ĉu vi sur la barilo de la domo numero tridek kvar jen tian signon vidis? – Timur montris la stelon, broditan sur la blua ĉemizo.

– Nu, mi vidis – streĉis la atenton Kvakin. Mi, frato, tage kaj nokte ĉion vidas.

– Do, jen: se vi tage aŭ nokte ankoraŭfoje la saman signon vidos ie, do kuru de tiu loko, kvazaŭ brogita.

– Ho, komisaro! Kiel impulsema vi estas! – tirante la vortojn, diris Kvakin. – Fino, ni interparolis sufiĉe!

– Oj, bandestro, kiel obstina vi estas – ne levante la voĉon, respondis Timur. – Kaj nun memorfiksu mem kaj transdonu al via bando, ke tiu parolo kun vi estis la lasta.

De iom malproksime neniu povus pensi, ke la parolantoj estis malamikoj, kaj ne du varmaj amikoj. Kaj pro tio Olga, tenanta en la manoj karafon, demandis la laktoliverantinon, kiu estas la knabo, kiu konversacias pri io kun la huligano Kvakin.

– Mi ne scias – elkore diris la laktistino. – Verŝajne li estas simila huligano kaj sentaŭgulo. Li ĉiame apud via hejmo vagadaĉas. Vi gardu vin, karulino, ili povas vian fratinon tradraŝi.

Maltrankvilo obsedis Olgan. Kun malŝato ŝi rigardis al ambaŭ knaboj, trapasis la terason, metis la karafon, ŝlosis la pordon kaj eliris straten por serĉi Ĵenjan, kiu jam dum du horoj ne montris sin hejme.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.