La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2026 Geo

La Enhavo

5

Reveninte al la subtegmento, Timur rakontis pri sia renkontiĝo al la knaboj. Estas decidite morgaŭ sendi al la tuta bando skriban ultimaton.

Senbrue descendis la knaboj de la subtegmento, kaj tra truoj en bariloj aŭ senpere trans la bariloj ili diskuradis al la hejmoj diversflanken.

Timur alvenis al Ĵenja.

– Do, kio? – demandis li. – Ĉu nun ĉio estas klara?

– Ĉio – respondis Ĵenja – nur ankoraŭ ne tre. Vi klarigu al mi pli simple.

– Tiam descendu kaj iru post mi. Via fratino nun ne estas hejme.

Kiam ili alteriĝis, Timur faligis la ŝtupetaron.

Jam vesperiĝis, sed Ĵenja konfide iris post lin. Ili haltis ĉe la domo, kie loĝis la olda laktoliveristino. Timur ĉirkaŭrigardis. Homoj proksime ne estis. Li elpoŝigis plumban ujeton kun farbo kaj alvenis al la pordego, kie estis pentrita stelo, la supra radio de kiu vere kurbis kiel hirudo. La radiojn li senhezite akrigis kaj rektigis.

– Diru, por kio? – demandis lin Ĵenja. – Vi klarigu al mi pli simple: kion tio signifas?

Timur ŝovis la ujon en la poŝon. Forŝiris folion de lapo, viŝis la makulitan fingron kaj, rigardante la vizaĝon de Ĵenja, diris:

– Tio signifas, ke el tiu ĉi domo homo foriris en la Ruĝan Armeon. Kaj ekde tiu tempo tiu ĉi domo troviĝas sub nia gardo kaj protekto. Ĉu via patro estas en la Armeo?

Jes! – kun agitiĝo kaj fiero diris Ĵenja. – Li estas komandanto.

– Tio signifas, ke ankaŭ vi troviĝas sub nia gardo kaj protekto.

Ili haltis antaŭ pordego de alia somerdomo. Ankaŭ tie sur la barilo estis desegnita stelo. Sed la rektaj helaj radioj de ĝi estis konturitaj per vasta nigra bordero.

– Jen! – diris Timur. ~ Ankaŭ el tiu ĉi domo homo foriris al la Ruĝa Armeo. Sed li jam malestas. Tio estas domo de la leŭtenanto Pavlov, kiu pereis ĉe la limo. Ĉi tie loĝas lia edzino kaj tiu knabineto, de kiu la bona Gejka ne povis ekscii, kial ŝi ofte ploras. Se vi havos okazon, faru al ŝi, Ĵenja, ion bonan.

Li diris tion tre simple, sed malvarmo trakuris ŝiajn brakojn kaj bruston, kvankam la vespero estis varma, eĉ sufoka.

Ŝi silentis, klininte la kapon. Kaj nur por ion diri ŝi demandis:

– Sed ĉu Gejka estas bonkora?

– Jes – respondis Timur. – Li estas filo de maristo. Li ofte primokas la etulon kaj fanfaronulon Kolokolĉikov, sed mem ĉie kaj ĉiam defendas lin.

La vokokrio, akra kaj kolera igis ilin turni sin. Proksime staris Olga.

Ĵenja tuŝis la manon de Timur: ŝi volis konduki lin kaj konatigi al Olga.

– Eugenia! – anhelante kun larmoj en la voĉo diris Olga. – Mi malpermesas al vi paroli kun tiu ĉi fiknabo. Ĉu al vi estas klare?

– Sed Olga – balbutis Ĵenja – kio okazis al vi?

– Mi malpermesas al vi veni al tiu knabaĉo – firme ripetis Olga. – Vi estas dektrijara, kaj mi – dekokjara. Mi estas via fratino… Mi aĝas pli. Kaj kiam paĉjo estis forveturanta, li al mi ordonis…

– Sed Olja, vi nenion, nenion komprenas! – kun senespero ekkriis Ĵenja. Ŝi estis tremetanta. Ŝi volis klarigi, pravigi sin. Sed ŝi ne povis. Ŝi ne havis rajton. Kaj, svinginte la manon, ŝi diris al la fratino eĉ ne unu vorton.

Hejme tuj ŝi enlitiĝis, sed longe ne povis endormiĝi. Tamen, kiam ŝi ekdormis, ŝi ne aŭdis, kiel nokte oni frapis la fenestron kaj donis telegramon de la patro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.