La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11

Sur kampeto, apud pafhaleto Timur trovis Gejkan kaj Siman.

– Timur – avertis lin Sima – vin serĉas (li ŝajnas esti tre kolera) via onklo.

– Jes, mi iras, mi scias.

– Ĉu vi revenos ĉi tie?

– Mi ne scias.

– Timĉjo! – neatendite delikate diris Gejka kaj prenis la kamaradon je la mano. – Kio okazas? Ni ja nenion malbonan al iu faris. Vi ja scias, se oni pravas…

– Jes, mi scias… tiam oni timas nenion en la mondo. Sed tamen oni povas havi kordoloron.

Timur foriris.

Al Olga, kiu estis portanta la akordionon, alvenis Ĵenja.

– Olja!

– Iru for! – ne rigardante la fratinon, respondis Olga, – Mi ne piu parolos kun vi. Tuj mi forveturos al Moskvo, sed vi povas sen mi promeni kun kiu vi volas, eĉ ĝis aŭroro.

– Sed,Olja…

– Mi kun vi ne plu parolos. Postmorgaŭ ni transloĝiĝos al Moskvo. Tie ni atendos la paĉjon.

– Jes, la paĉjo, sed ne vi – li ĉion ekscios! – kolere kaj larme kriis Ĵenja kaj ekkuris serĉi Timuron.

Ŝi trovis Gejkan, Simakovon kaj demandis, kie estas Timur.

– Li estis vokita hejmen – diris Gejka. – Kontraŭ li ial pro vi tre koleras la onklo.

Furioze Ĵenja frapis la teron per la piedo kaj, kunpremante la pugnojn, ekkriis:

– Jen tiel… pro nenio… trafas malfeliĉo homojn!

Ŝi ĉirkaŭprenis betultrunkon, sed tuj al ŝi alkuris Tanja kaj Njurka.

– Ĵenja! – ekkriis Tanja. – Kio okazis al vi? Ĵenja, ni kuru! Tien venis harmonikisto, tie komenciĝas dancado, knabinoj dancas.

Ili kaptis ŝin, trenis kaj tiris al la rondo, interne de kiu intermite brilaperadis kiel helaj floroj la roboj, bluzoj, jupoj.

– Ĵenja, ne ploru! – same kiel ĉiam rapide diris Njurka. – Kiam min draŝas la avino, mi ne ploras! Knabinoj, prefere ek en la rondon! Ni saltu!

– "Ni saltu!" – mokimitis Njurkan Ĵenja.

Kaj, trabatiĝinte tra la homĉeno, ili ek-rotaciis, ekturniĝis en ekscite gaja danco.

Kiam Timur revenis hejmen, lin alvokis la onklo.

– Min tedas viaj noktaj aventuroj – diris Georgij. – Tedas la signaloj, sonoroj, ŝnuroj. Kia estis la stranga historio pri la litkovrilo?

– Tio estis misaĵo.

– Bona misaĵo! Al la knabino plu ne trudu vin: vin ŝia fratino ne ŝatas.

– Pro kio?

– Mi ne scias. Certe ne senkaŭze. Kio estas viaj leteroj? Kio estas viaj strangaj renkontiĝoj tagiĝe? Olga diris, ke vi instruas al la knabino pri huliganeco.

– Ŝi mensogas – indignis Timur – kaj ŝi estas komsomolanino! Se ŝi ion ne komprenas, ŝi povus voki min, demandi. Mi respondus al ŝi pri ĉio.

– Bone. Sed dum vi al ŝi nenion respondis, mi malpermesas al vi iri en ilian vilaon, kaj ĝenerale, se vi daŭrigos la misfarojn, mi vin resendos al la patrino.

Li estis forironta.

– Onklo – haltigis lin Timur – kiam vi estis knabo, kion vi faris? Kion vi ludis?

– Ĉu ni? Ni kuradis, grimpis tegmentojn, okazis iam, ke ni batalis. Sed niaj ludoj estis simplaj, al ĉiuj kompreneblaj.

Por doni bonan lecionon al Ĵenja, vespere ne dirinte eĉ unu vorton, Olga forveturis al Moskvo.

En Moskvo ŝi havis nenian aferon. Pro tio ne vizitinte sian loĝejon, ŝi veturis al sia amikino, estis ĉe ŝi ĝis vespero kaj nur ĉirkaŭ la deka ŝi venis hejmen. Malferminte la pordon, ŝaltis lumo n kaj ektremis: al la pordo de la loĝejo estis alnajlita telegramo. Ŝi deŝiris ĝin kaj tralegis. La telegramo estis de la paĉjo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.