La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2026 Geo

La Enhavo

6

Mateniĝis. Trumpetis ligna korno de la paŝtisto. La olda laktistino malfermis la pordon kaj pelis la bovinon al la grego. Ŝi apenaŭ foriris post la angulon, kiam de malantaŭ akaci-arbusto elkuris kvinopo da knaboj kaj ĵetis sin al la puto.

– Pumpu!

– Ek!

– Prenu!

– Kaptu!

Priverŝante la nudajn piedojn per malvarma akvo, la knaboj kuregis en la korton, malplenigante la sitelojn en la kverkan barelon kaj, ne haltante, flugis reen al la puto.

Al la ŝvitmalsekiĝinta Sima Simakov, kiu sen interrompo movis la levilon de la puta pumpilo, alkuris Timur kaj demandis:

– Ĉu vi Kolokolĉikovon ne vidis ĉi tie? Ĉu ne? Tio signifas, ke li ne vekiĝis. Hastu, rapidu! La oldulino baldaŭ revenos.

Sin trovinte en la ĝardeno antaŭ la somerdomo de Kolokolĉikov, Timur ekstaris apud la arbon kaj fajfis. Ne atinginte respondon, li grimpis la arbon kaj enrigardis la ĉambron. De la arbo videblis nur duono de lito, movita de la fenestro, kaj piedoj envolvitaj per litkovrilo.

Timur ĵetis sur la liton peceton de akvoŝelo kaj mallaŭte vokis:

– Kolja, ekstaru! Koljka!

La dormanto ne moviĝis. Tiam Timur elpoŝigis tranĉilon, detranĉis longan vergon, akrigis ĉefine hokon, transĵetis la vergon tra la fenestro kaj, kroĉinte per la hoko la litkovrilon, tiris ĝin al si.

La malpeza litkovrilo rampis tra la fenestrobreto. En la ĉambro eksonis raŭketa mirigita ĝemkrio. Elorbitiginte la postdormajn okulojn, de la lito desaltis la grizhara ĝentlemano en subvestoj kaj, kaptante per la mano la forglitantan litkovrilon, li kuris al la fenestro.

Sin trovinte vid-al-vide kun la respektinda oldulo, Timur dum momento deflugis de la arbo.

Kaj la grizhara ĝentlemano ĵetinte sur la liton la rekonkeritan litkovrilon, demurigis ŝire la fusilon, haste surmetis la okulvitrojn, kaj ĉieleniginte la pafilon, fermis la okulojn kaj elpafis.

Nur apud la puto la timigita Timur haltis. Okazis eraro. Li pensis la dormantan ĝentlemanon Kolja, kaj la grizulo pensis lin fripono.

Li ekvidis, ke la olda laktoliverantino kun siteloj kaj vekto eliranta estis el la pordo por akvo. Li muse sin kaŝis post la akacio kaj komencis observi. Reveninte de la puto la oldulino levis la sitelon, verŝis ĝin en la barelon kaj tuj desaltis, ĉar la akvo kun bruo kaj ŝprucoj elverŝiĝis el la jam ĝisrande plenigita barelo.

Senkomprene aĥa-ante kaj ĉirkaŭrigardante la oldulino ĉirkaŭiris la barelon. Ŝi enakvigis la manon kaj alproksimigis ĝin al la nazo. Poste ŝi kuris al la peroneto por kontroli la seruron de la pordo. Finline, ne sciante, kion pensi, ŝi frapis la fenestron de la najbarino.

Timur ekridis kaj eliris el sia kaŝejo. Necesis rapidi. Kolja Kolokolĉikov ne venis, kaj la ŝnuroj ne estis riparitaj.

… Trapasante al la kabano, Timur rigardis en la malfermitan al la ĝardeno fenestron.

Ĉe la apudlita tablo en kalsoneto kaj ĉemizeto sidis Ĵenja kaj senpacience reŝovante falintajn sur la frunton harojn, ion skribis.

Ekvidinte Timuron, ŝi ne ektimis, kaj eĉ ne miris. Ŝi nur avertis lin per la fingro, ke li ne veku Olgan, metis la nefinitan leteron en tirkeston kaj piedfingre eliris el la ĉambro.

Tie, eksciinte de Timur, en kiun malfeliĉon li falis, ŝi forgesis ĉiujn admonojn de Olga, kaj volonte proponis helpi al li ripari la ŝiritajn far ŝi ŝnurojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.