La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIMUR KAJ LIA TAĈMENTO

Aŭtoro: Arkadij Gajdar

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

3

Dum la sama tempo, en la ĉambro de la somerdomo, kie tranoktis Ĵenja, staris alta malhelhara knabo ĉirkaŭ dektrijara. Li surhavis leĝeran nigran pantalonon kaj bluan ĉemizon kun brodita ruĝa stelo.

Al li alvenis vila grizhara oldulo. Tola ĉemizo lia estis malriĉa. La vastega pantalono estis multpece flikita. Al la genuo de lia maldekstra kruro estis alligita kruda lignaĵo. En unu mano li tenis leteron, per la alia li premis malnovan gratitan revolveron.

"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon" – moke tralegis la oldulo. – Do, eble vi al mi tamen diros, kiu tranoktis sur nia kanapo?

– Iu konata knabino – sendezire respondis la knabo. – Ŝin sen mi restigis la hundo.

– Ĉi tie vi mensogas! – ekkoleris la oldulo. – Se ŝi estus konata, en la letero vi nomus ŝin.

– Kiam mi estis skribanta, mi ŝin ne konis. Kaj nun mi konas.

– Vi ŝin ne konis. Ĉu vi lasis ŝin sola matene en la loĝejo?

Vi, amiko mia, malsanas, kaj vin endas ekspedi al frenezulejo. Tiu fiulino frakasis la spegulon kaj la cindrujon. Nu, bone la revolvero estis ŝarĝita per senkuglaj kartoĉoj. Se en ĝi estus kugloj?

– Sed, onklo… kuglojn vi ne havas, ĉar viaj malamikoj havas fusilojn kaj sabrojn… simple lignajn.

Similis, ke la oldulo ridetis. Tamen skuinte la vilan kapon, li severe diris:

– Vi rigardu! Mi ĉion rimarkas. Aferoj viaj, kiel mi komprenas, estas malklaraj, pro tiuj mi povus vin sendi reen, al la patrino.

Frapetante per la lignaĵo, la oldulo iris supren sur la ŝtuparo. Kiam li malaperis, la knabo suprensaltis, kaptis la enkurintan en la ĉambron hundon kaj kisis ĝin sur la muzelon.

– Aĥa, Rita! Ni kaptiĝis kun vi… Nenio estas, li hodiaŭ estas bona. Nun li estos kantanta.

Kaj ĝuste. De supre el la ĉambro aŭdiĝis tusetado. Poste estis tia tra – la – la! Kaj poste basa baritono ekkantis:


…Jam tria nokt' sen dorm',
kaj ŝajnas plu al mi,
sekreta moviĝado… Silenta malseren'…

– Haltu, freneza hundo! – kriis Timur. – Kial vi ŝiras mian pantalonon, kaj kien vi min tiras?

Subite li brue batfermis la pordon, kiu kondukis supren, al la onklo, kaj tra la koridoro post la hundo elkuris al la verando. En la angulo de la verando, apud malgranda telefono konvulsiis, saltis kaj batiĝis kontraŭ la muron ligita al ŝnuro bronza sonorileto. La knabo premis ĝin permane, volvis la ŝnuron sur la najlon. Nun la tremanta ŝnuro malstreĉiĝis, verŝajne ĝi ie ŝiriĝis. Tiam mirigita kaj koleriĝinta li kaptis la telefonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.