La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAROKRADO

Homa saĝo

La saĝo havas du grandajn momentojn. La unua: ekkonscii, ke ne nur la tuta mondo, sed ankaŭ ni mem estas azenoj. La dua: ĉi tiun nerefuteblan realon – same, kiel ĉiuj aliaj – kaŝi, sekreti per ĉiuj imageblaj rimedoj, tute ĝis la tombo.

Harmonio

La silento estas la kuna muziko de la bruoj, muĝoj de la mondo. En ĝi la sonoj tute sorbas kaj kompensas unu la alian. La silento estas la simfonio de la mondo.

Specoj de ĉielarkoj

Ankaŭ vi estas, kiel la ĉielarko. Por hungaro ĝi estas ruĝa-blanka-verda, por rumano ruĝa-flava-blua.

La Kreo

ne estas finita. En ties daŭrigo ni estas la manlaboristoj de Dio.

Bona barilo:

bona homkono.

Reciprokeco

Estas vero ne nur, ke ju pli dolĉa estas la vinbero, des pli ĝi konsumiĝas; estas vero ankaŭ, ke ju pli ĝi konsumiĝas, des pli dolĉa ĝi fariĝas…

Senarmigo

Atentu, kiuj volas ĉiam pli mallongigi la glavon de popolo, ĉar el la tro mallonga glavo facile fariĝas ponardo!

Visko

Venton aŭ tempeston, forblovantan kune kun la nuboj ankaŭ la fulmojn, ni ankoraŭ povas esperi; sed tian, kiu ankaŭ niajn pedikojn forblovus – neniam. De tiuj ni mem devas liberigi nin, se ni volas esti puraj.

La vojo de la kulturo

La varmo kaj la lumo estas fratoj. Ili migradas man-enmane en la sulkoj de la mondo. Troviĝas domo, kien la lumo kondukas la varmon; kaj tia, kien la varmo la lumon!

Vundoj

Bandaĝu la vundojn de la arboj, ĉar tra tiuj putriĝos la arbo, la arbaro. Bandaĝu la vundojn de la homoj, ĉar tra tiuj elfluados la animo.

Kojnon per kojno

La kasteloj, kiel ajn grandaj kaj modernaj, konstruitaj el sloganoj havas fatalan malforton.

Per pli novaj sloganoj ili estas renverseblaj.

Inundoj

Ni ne miru pri la misaĵoj de la revolucioj. Ankaŭ la rivero estas malklara, se ĝi ŝvelas, kaj metas sur sian surfacon ne sian plej brilan spegulon.

En-el

Ne la florpoto gravas, en kiu, sed nur la grajno, el kiu io elkreskas.

La feliĉo

Birdo ja, pri kiu
ĉiuj same ĝojas,
ĝi ĵus surteriĝis,
kaj jam tute foras
.

La fortuno

povas meti stelojn sur nian kolumon, medalojn sur nian bruston, monon en nian poŝon, sed nian koron ĝi ne povas elŝanĝi. Tamen la sola fonto de nia feliĉo estas nia koro!

Nian feliĉon

pliigas ne la nombro de niaj amikinoj, sed de niaj amatoj.

Nur la aboco de nia feliĉo estas, se iu nin amas, la vortaro de ĉiuj lingvoj de la mondo estas, se ni povas ami iun, eĉ se nur unusolan.

Kreinto kaj ”kreintoj”

Dio kreis mondon el nenio. Kiom da aĵoj la homoj bezonas, por pene-ŝvite kunumi el ili ion bagatelan…

Voli oni devas scii eĉ tiam, kiam scii oni nenion plu volas.

Fido, suspekto

Estas pli bone esti trankvila pro pafpulvora, ol vivi en zorgo pro papava barelo!

Sanigaj venenoj

Ekzistas malsanoj, el kiuj nur iu plia malsano kapablas nin kuraci. Ekz. antaŭa amo…

La orelo de la muro

Kiel ajn sekrete ni pensas, unu perfidulo ĉiam troviĝas.

Nia buŝo.

Konstruado

La domo tiel konstruiĝas, ke ni enmetas la materialon.

La animo tiel, ke ni elmetas el ĝi la materialon!

Vicordo

Unue kreskigu radikojn, nur poste kronon. Kaj maksimume tiel grandan, kiel radikaron. La tro vasta krono klinis jam multajn kapojn en servutecon, malriĉecon, polvon…

Leĝo kaj leĝo

Kiu malobeas ian skribitan leĝon, tiun ni kondamnas.

Kvankam kiu scias, kiam li rompis ĉi tiun skribitan leĝon, ĉu la malfeliĉa eble ne obeis multe pli altan, sed ankoraŭ ne skribitan, eĉ ne malkovritan leĝon?!

Alproprigistoj

Estas homoj, kiuj volus enmagazenigi por vintro la someran varmon de la suno. Mi imagas, kiom multobliĝus la jam cetere tre multnombraj alproprigistoj.

Mi nur scivolas: ĉu ili lasus iom da ĝi ankaŭ por la sekva somero; aŭ post tio la homoj jam pripesus la varmon de la suno nur laŭ kuponsistemo unu al alia; kaj por kiel granda kvanto ili konsiderus sin indaj ĉe la dozado.

Male al Dio, kiu kvankam nur somere, sed tiam sen selekto, egale kaj sufiĉe donis da ĝi al etaj, grandaj, malriĉaj kaj riĉaj. Al ĉio kaj al ĉiu!

Klereco

Nur moneroj tintas senĉese; la grandaj monbiletoj maksimume nur susuras.

Reflorado

Kiel ni scias, la betono konsideriĝas ĉe la dua uzo nur por morta materialo; la forton kaj esencon de la bindo tiam devas liveri jam nova materialo. Proksimume tian rolon havas en la amo aŭ geedzedo tiuj, kiuj foje jam misrolis en ĝi.

Eterna ordo

Kiel la Suno maljuniĝas, tiel kreskas liaj filoj: la steloj.

Aĝdiferenco

La arbusto admiras la pasintecon de la arbo, kaj la arbo volus la estontecon de la arbusto!

Lumo kaj ombro

Kvankam ne lumturoj: ankaŭ la fumturoj havas sian lumon, kaj kiel ajn maldikaj, ankaŭ ombron. Ilia lumo estas la bonstato fontanta el la laboro, ilia ombro la mizero kaŭzata de la ekspluatado.

Proporcio

Ju pli alte staras la suno, despli malgranda estas la ombro de la arboj dependantaj de ĝi.

Raporto

Se estis sufiĉa publiko, ni skribas pri la grandeco de la spektejo; se estis malmultaj, pri ilia eminenteco. Se neniu venis, aŭ apenaŭ iuj, ni emfazas la kompetenton de la ĉeestantoj.

Lamaj gamboj

Prefere la poeto lamu, ol lia verko. Se nome la poeto lamas, nur unusola homo, li mem suferas. Sed se lia verko lamas, suferas pro li lia tuta legantaro…

Prezo kaj valoro

Ekzistas nur du specoj de vino. Unu, kiu bone gustas; la alia, kiu multe kostas.

Aritmetiko

La tempon, kiun ni traparolas, ni dividu en du partojn.

En la unua ni pensu, en la dua ni agu. La rezulto estos kvaroble pli, ol se duoble pli ni parolus.

Revolucioj kaj doganistoj

La lakto estas, kiel la popolo. Ni povas deŝiri ĝian haŭton, kiomfoje ni volas. Nur ni devas antaŭe ĝin sufiĉe boligi…

La stelo

Kiam oni kudras la unuan stelon sur nian kolumon, ni firme kredas: kun la tempo nian kolumon ornamos ĉiuj steloj de la ĉielo. Kaj vere: kiam nia kolumo pleniĝas de steloj, la steloj de nia ĉielo iom post iom konsumiĝas!


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.