La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA HOMO

La sensacio

Kial tiom okupiĝas kelkaj homoj pri la rimarkitaj malperfektaĵoj de aliuloj? Eble ili serĉas konsolon pro la siaj.

Aranĝo de la kontoj

La morto estas nepre aranĝo de la kontoj. Kiu suferis, ricevas premion per ĝi, kiu estis feliĉa, pagas ties prezon.

Vizaĝo kaj mano

La najbaraj rozoj transrigardas ĉiam ridetante unu al la alia tra la barilo. Sed ĉe ĉiuj breĉoj de la barilo ili gardostaras kun siaj longaj dornolancoj – pretaj por ĉiuj eventualoj…

Vespera interkonsento

Ni enlitiĝu; dum ni maldormas, ankaŭ la diablo ne dormas…

Dueco

Ekzistas grajnoj kun du krenoj (abrikotoj, migdaloj). El ĉi tiuj povas kreski du samtiaj arboj. Kaj estas ankaŭ homoj, en kiuj loĝas du animoj. Se eblus, ankaŭ el ili kreskus du arboj. Sed kiel diferencaj!

Al bona patro

povas sorti pro liaj gefiloj du grandaj ĉagrenoj. Unu, se li povas doni nenion al ili, kvankam ili atendas, petas tion, ĉar li mem ne havas ion. La alia: li povus doni al ili ion kaj tion, ĉar li havas. Li ankaŭ pretiĝis por tio. Sed ili nenion malpli bezonas, ol ĝuste tion.

Ĉi lasta estas la pli granda ĉagreno!

La homo

estas la krono de la kreado. Kompreneble tiam ankoraŭ ne estis oro…

Vicordo

Dum ni ne tenas vicordon en la aferoj pri mono, neniam ni estos feliĉaj. Ni nome pli frue ellernas elspezi, ol perlabori. Ĉi lastan pluraj eĉ ne volas ellerni. Estas kompreneble.

Kiu lernus abocon en studentaĝo?

Sarĝo kaj sarĝo

Nian ĉaron povas ŝarĝi iu ajn, nian konsciencon nur ni mem. Nian sarĝitan ĉaron povas tiri kaj nia azeno, kaj nia ĉevalo, sed nian konsciencon ni mem devas tiri!

La malkuraĝa

Kial kuraĝas ankaŭ la apopleksio frapi nur troaĝajn kaj malsanajn? Ĉu ĝi eble timas, ke iu sana, juna refrapas?!

Se al la mono

gluiĝus nur tioma malpuro, kiom ĝi kunprenas pasante de mano al mano, estus nenio malbona. Sed ĉi tio estas tiom rilate al tio, kio nevideble postiras ĝin, kiom por riĉegulo la poŝmono ĉiam havata ĉemane rilate al lia potenca – mem li ne scias – kioma havaĵo.

Interefiko

Kaj servisto, kaj mastro malofte povas esti grasaj – per la sama nutro…

Por, pro

La vivo estas eterna zorgo. Dum ne estas mono: por ĝi, kiam ĝi estas: pro ĝi.

Se vi pruntedonas

al iu en lia subita monembaraso dek filerojn, vi povas esperi pli grandan dankon, ol se vi savus lin el Danubo.

Ĉi lastan aferon li sentas nome memkomprenebla devo homa, kaj eĉ ĝoju, ke li ne postulas ion de vi, nur ĉar li helpis vin al la gloro de vivosavo!

La kondutmaniero

ŝajnas nur supraĵa afero. Sed se ĝi fontas ne el nia sango, ĝi aspektas sur ni, kiel ĉevaljungaĵo sur bovo!

Ofte, se ni trafas en malfeliĉon,

ne frato aŭ parenco rapidas helpe al ni, sed amiko aŭ fremdulo. Ni ne ĉagreniĝu pro tio. Ni observu: se ni lamiĝas je la maldekstra gambo, por bastono etendiĝas ne nia maldekstra, sed dekstra mano.

Altruismo

Ĉu vi jam vidis arbron – kiel ajn grandan – kiu la gutojn falantajn el la ĉielo lasis fali ne sur la proprajn radikojn, sed sur tiujn de najbaraj arboj?!

Aroganteco

Ekzistas homoj, kiuj sentas sian plenaĝecon nur inter neplenaĝaj. Tial ili klopodas trakti ĉiun kiel neplena ĝulon.

Homeco

La grandeco de homo mezureblas plej bone per la eltenitaj plagoj. Se iu mortas pro iu plago, li estas malfeliĉa, se li eltenas ĝin: heroo. Oni ne devas timi plagojn. Ankaŭ ili estas bagatelaj aferoj homaj. Ili mildiĝas pli-malpli frue je utilaj spertoj perdintaj sian forton, kaj poste karaj rememoroj!

La homkoro

estas mola, silkeca kuseno. Okazas, ke la feliĉo klinas sian kapon sur ĝin por ripozi (por minutetoj), okazas, ke la sorto enpikas sian pinglon en ĝin. (Kutime por pli longa tempo, eventuale forgesante ĝin tie…)

Diskreta demando

Kun kia rajto ni malestimas la bestojn? Kaj se ne, kial ni frapas fiere la bruston, se iun aŭ alian econ de ili ni pene-ŝvite povis ellerni?

La flugadon ni ja lernas de la stulta birdo, la fidelecon de la odoraĉa hundo kaj la mildecon de la malsaĝaj kolomboj ktp…

Vundoj

La ricevitaj vundoj faras nin kelkfoje modestaj, la donitaj ĉiam tromemfidaj.

La stulteco,

se ĝi havas bonan sorton, fariĝas aŭ impertinenteco, aŭ orgoljo – laŭ tio, ĉu ĝi sentas sin stari super aŭ sub ni.

La malsanulo

Se li restis, ĉiuj lin savis. Se li mortis, neniu lin mortigis.

Ŝtupoj

Riproĉi ĉiu povas, kompreni nur malmultaj, pardoni eble kelkaj, ami apenaŭ iu…

La mantelo

Kiu – estante stulta – vestas sin elegante en frakon, vestas ne sin mem, sed nur sian stultecon. Li mem pli nuda staras antaŭ la saĝaj frakitoj, ol se li malvestus sin.

La neinda, vanta kostumo cetere fariĝas pli-malpli frue trudjako.

Eraro pri eraroj

La erarojn de aliuloj estas pli facile distrumpeti, ol toleri, eĉ pardoni. La erarojn de aliuloj ĉiuj volas eĉ korekti, la proprajn neniu volas – eĉ nur kredi!

Sono kaj resono en la arbaro

La Homo krias en la arbaron: ”Estas multaj kurbaj arboj!”

Kaj la Arbaro re: ”Estas malmultaj rektaj homoj!”

Kiun ni amas,

tiu neniam estas sufiĉe proksime al ni; kiun ni malamas, de tiu neniam ni povas estis sufiĉe malproksime!

Se ni metus sur bilancon

tiun plion da estimo, respekto aŭ honesto, je kiu certaj homoj postulas al si pli de aliuloj, ol kiom al ili juste ŝuldiĝus, evidentiĝus, ke ĉi tiu precize egalas al tiom, kiom ĉi tiuj koncerne la samajn aferojn restas ĉiam al ĉiuj ŝuldaj.

Floroj elektantaj karieron

– Se mi plenkreskos, mi fariĝos florvendistino, – diras la violo.

– Mi politikisto, – diras la sunfloro.

Komplika vero

Kiel tiel multaj ceteraj aferoj en la mondo, ankaŭ la homoj estas nur duspecaj. Tiaj, kiuj pli-malpli konsideras aliulojn stultuloj, kaj tiaj, kiuj pli-malpli konsideriĝas de aliuloj stultuloj.

Inter ekstremoj

Ankaŭ la limakoj estas, kiel la homoj. Iuj vestas sin tiom, ke eĉ sian domon ili metas sur sin, kaj aliaj iras nure nudaj…

Parenceco

Ankaŭ la fungoj estas, kiel la homoj. Ili havas pli grandan ĉapelon, ol kapon!

Rasbiologio

Se vi volas ekscii pri iu: ĉu li estas ŝafo aŭ porko, ne sufiĉas sidigi lin al via tablo. Vi devas viziti kun li ankaŭ flakaĉojn.

Se li povas trankvile preteriri ilin, eble li estas ŝafo; sed se li enrulas sin: tute certe li estas porko.

Inter si

Kiuj staras super ni, tiujn ni rekonas; kiuj estas subigitaj al ni, tiujn ni amas. Sed se iu eble aŭdacus egali nin, nu, kun tiu ni baldaŭ aranĝus la finkonton!

Tomboŝtono

La marmoro ne fendiĝas, dum oni ĉizas en ĝian korpon la litervundojn; sed ankaŭ ne cikatriĝas ĝiaj vundoj pro la surŝmiritaj orfarbo.

La flugiloj

Se ĝi kreskigas belajn, kolorriĉajn flugilojn, ni inklinas estimi eĉ la raŭpon papilio…

Heredantoj

La kokino estas, kiel la homo. Kion ĝi trovas amasigita, tion ĝi dispiedfrapas; kion disŝutita, tion ĝi popece kolektadas!

Pledo

Ni ne riproĉu ilin. Ne nur la homoj faras ĉion por ŝajnigo: ankaŭ la lago klopodas teni glata nur sian surfacon, per sia subo ĝi ĉiam adaptiĝas al la tereno…

Sur la forumo

Ekzistas tondifinaj kaj mezurdifinaj homoj. Sed kompreneble kutime ne en unu persono.

Laŭdo

Li estas tia homo… ke eĉ lia ombro estas blanka!

Korvoj

Ne ĉiuj korvoj estas nigraj. Sed kadavron ankaŭ la blanka korvo surflugas.

La silko

La homo kapablas flati, profunde kliniĝadi, eĉ mortigi, nur por povi pavumi en silko: la krizalido povus loĝi en silkokastelo, kaj tamen ĝi elvenas el ĝi!

Ŝajno kaj realo

Ne ĉiam la mielvoĉa, belvorta homo estas bona.

Derompu la pompajn flugilojn de via papilio, kaj restos al vi la nura raŭpo…

Komparado

Ankaŭ la elementoj ne estas tiel kruelaj, kiel la homoj. La fulmo batas arbon nur unufoje.

La spegulo

  1. Donu spegulon en la manon de simio, homo ĝi fariĝos; donu spegulon en la manon de homo, simio li fariĝos.
  2. Estus domaĝe rompi la spegulon, pro kio ĝi ne montras bildon al ni plaĉan. (Eble ĝi pravas?)

Kolerantoj

Malfacile estas ne – trapaŝi la soljon, sed klini la kapon antaŭ la lintelo.

Ŝtupoj

Ni rigardo fiksiĝas al iu ŝtupo, nur ĝis ni atingas ĝin per la piedo. Tiam ĝi transiras al alia.

La danko

Ankaŭ la bovino estas por ni kara bovineto, dum ĝi donas lakton. Sed tuj kiam ĝi ne plu donas lakton, ĝi nomiĝas plej ofje nur maljuna bovo.

La prunto

La homoj estas dankaj ne pro, ke vi pruntedonas al ili, sed ke vi ne prunteprenas de ili.

Estimo de virtoj

La fideleco estas tiel kortuŝa virto, ke ni aprecas ĝin ankaŭ tiam, se iu praktikas ĝin rilate al ia stultaĵo.

Samfakuloj

Kiel multajn homojn, pri kiuj jam evidentiĝis ia friponaĵo, ne salutas tiu, pri kiu eĉ pli grandaj friponaĵoj ankoraŭ ne evidentiĝis!

Spaco, tempo

  1. La rozoj estas, kiel la homoj. Unue ili montras siajn florojn. Iliajn dornojn ni trovos nur poste. Sed eviti ilin ni povas malofte!
  2. La spaco montras ĉiujn homo. La demando estas, kiomope oni restos homo ankaŭ en la tempo?!

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.