La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA VIRINO

Se inter du virinoj

ni devas elekti, poste ni ĉiam trovas pli bona tiun, kiun por la alia ni forlasis. Kompreneble. El la ekzistantaj ornamoj de ĉi tiu la alkutimiĝo ĉiutage konsumas kelkajn, kaj la eble eĉ ne ekzistantajn valorojn de la alia ĉiam pliigas la imago vidanta ĉiam pli multe kun la pasanta tempo.

La virinoj

forgesas facile. Pro tio ni ne koleru ilin. Al ĉi tiu facila forgesemo ni ja povas danki krom kelkaj fruaj larmoj niaj la konserviĝon de la homaro.

Medikamento, veneno

La edzino estas amara medikamento, la virino dolĉa veneno.

Komparo

Kaprica kiel maro kaj sunsubira ĉielo en sia koloriĝo, vanelo en sia flugo, virino en sia amo.

Kufo

Ankaŭ al la rozoj oni kutime kovras la kapon, kiam ili velkas.

La sekreto

La sekret’ de l’ feliĉo klaras:
Pli multas ĝojo, se ĝi raras.
Ni ne ĝoju do, nur modere,
Sekreton regos ni posede.

Varo deponeja

La knabino estas, kiel la vino. Se oni lasas ĝin acidiĝi, ĝi restos en deponejo!

Fideleco de virino

La virino estas, kiel pantofloj. Dum vi portas ilin antaŭen, ili persistas kun vi eĉ ĝis la fino de la mondo; eĉ faligi vi ne povas ilin. Sed ne retropaŝu, ĉar tiam estos ve al vi! Ili tuj forlasos vin.

Geedzeco

  1. La geedzeco estas barko, konstruita de la amo, flegata de la komprenemo kaj rudrata de la saĝo.
  2. La geedzeco estas violono, kies sonorigo en du fratmanoj estas sinforgesa, feliĉa ludo; en du fremdaj manoj pena laboro.
  3. La geedzeco estas bildo, pendigata ĉiam kun la pentrita flanko al la publiko.
  4. La geedzeco estas veturilo, kiun povas tiri ankaŭ pluraj ĉevaloj, sed konduki nur unu veturigisto.
  5. La geedzeco similas al interbatado. Por ĝi bezonatas almenaŭ du homoj.

Amo, amoro

  1. La amoro estas la infanaĝo de la amo.
  2. La amoron konservas ne la sindono, sed nur la sinpromeso.
  3. La amoro estas, kiel la pafpulvoro. Se ĝi jam bruliĝis, malestas tempo por estingi ĝin; kaj se foje ĝi forbrulis, kiu povus denove bruligi ĝin?!
  4. La virinan genton ĉiu malamas kutime en unusola virino. Plej ofte ĝuste en tiu, kiun oni antaŭe adoris!

Vivi, dum eblas!

Vivo stranga, pli trista ol konsola.
Kaj ankaŭ tre mallonga, nur ĝistomba…
Dum hela tag’ ne floras planto fola,
La saĝa buntas eĉ en nokto ombra.

Pri la feliĉo

Ĉu feliĉo? Nur ke mi vivas,
Kun inda in’ mi kune drivas.
Kio kromas: or’ aŭ nura stras’,
Eble bona, tamen nur fatras’!

Eble bona, tamen nur fatras’!

”Kiel ĝi komenciĝis!?”

Pri la arbarbrulo kaj la amo oni ekkonscias nur, kiam jam ĉio arde flamas. Ili ne havas videblan komencon, malkiel riveroj… Sed despli videbla estas ilia fino. Ĉe la arbaro amaso da cindro, ĉe la koro amaso da dolĉaj aŭ amaraj rememoroj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.