La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VIVO

Profesio, arto

Ricevi bonan postenon, akiri multan monon estas vivprofesio.

Krei sunridetan staton kaj esti feliĉa ankaŭ en sensignifaj situacioj estas vivarto!

Vivregulo

Aŭ vi elspezas tiom, kiom vi perlaboras, aŭ vi tiom perlaboras, kiom vi elspezas.

La vivo

havas nur okazadojn. Tragedioj aŭ komedioj ili fariĝas nur tra ni. Nome plej ofte laŭ tio, ĉu ni estas ties rolantoj aŭ nuraj observantoj.

Alkutimiĝo

La knabino en la domo estas kiel ĉerizo sur arbo. Ni rimarkas ŝin, nur se ŝi jam ruĝiĝas…

Al juna geedza paro

De la vivo ne atendu multon,
Niajn sonĝojn ja frostigas prujnoj
La vivovaloro venas el ni
Nia vivo estas samkiel ni.

En la vivosfero de la animo

En kiu minuto vi ne riĉiĝas, vi komencas malpliiĝi. Kiam la kaleŝo ne veturigas vin supren, tuj ĝi descendas kun vi.

Prezolisto de la vivo

Ĉio valoras, kiom ĝi kostas. Ankaŭ la malriĉeco estas trezoro, se por ĝi ni iam donis nian havaĵon.

Nia tragedio

El la du grandaj aferoj nin interesantaj: la pasinteco kaj la futuro, nur iu tria, la nuntempo povus esti la nia, sed pri ĉi tiu apenaŭ ni havas tempon okupiĝi – aŭ pro la pasinteco, aŭ pro la futuro. Kiam ni tamen povus komenci ion per ĝi, ĝi jam fariĝas pasinteco; ne nur ĉi tiu, sed ankaŭ la futuro!

La maniero

La ĝentila maniero estas la ŝlosilo, per kiu ni povas iompostiome malfermadi la pordojn de nia vivo, kaj la malĝentila estas tiu, pro kiu niaj pordoj de si mem fermiĝas.

Tiu vivo

kiun en kazo de bezono ni ne kuraĝas meti al risko, ne povas esti vere la nia.

La jubileoj

estas la stacioj de la vivo. La homo pasas sur la vojo de la vivo, kiel vagonaro. Sed kun la paso de la tempo la lokomotivo de lia vivo kvazaŭ nerimarkite returniĝus.

Kvankam ankaŭ plue ĝi iras antaŭen, sed ĝi jam rigardas nur returnen.

La fluejo de la vivo

La saĝeco kaj la pacienco estas du bordoj de la fluejo de la vivo, pasante inter kiuj ni povas veni kun malpleja turmento kaj pleja espero al nia starigita celo.

Ni vivas nur tiel longe,

dum ni laboras. Promeno, ripozo, resaniĝo, per kiuj ni volas plilongigi nian vivon, estas jam konscia aŭ instinkta rifuĝo antaŭ la morto.

Anime ĉiu

estas tiel granda, kia li konstruis sin en la ŝtormoj de la tempoj el la brikoj de siaj spertoj kaj mortero de siaj larmoj.

Kaj la daŭro de ĉi tiu konstruaĵo pli- aŭ malpliiĝas laŭ tio, kio pli efikis en ĝia formado: la sperto aŭ la sufero.

Harfendantoj

La vivo estas tia, kiel la ĉerizmanĝado. Kiu multe umadas pri vermoj, povas facile resti malsata!

Kiu kredis

trovi la feliĉon en alio, ol en alvokiĝo, eraris. Li iris ne en ties lumo, nur en ĝia ombro.

Du ĉambristinoj de la vivo

La imago daŭre vestas, la sperto daŭre malvestas niajn idealojn.

La plej bona detektivo

estas la hazardo. Bedaŭrinde konfidi nin al ĝi ne eblas: ĝi estas nur amatoro.

Ĉiu marŝalbastono

estis iam vergo, sed ne ĉiu vergo fariĝos iam marŝalbastono!

Ŝanĝiĝo de vortordo

Pli frue estis: vi vivas por ĝoji; nun: ĝoju, ke vi vivas.

Sulkoj

La sulkojn tiras la ĝojo; la malĝojo flegas ilin, kaj la mortsonorilo glatigos ilin.

Celo kaj maniero

1 La celo de la vivo estas: la feliĉo. Por ĉiu laŭ siaj proporcioj. La okarino estas feliĉa, se ĝi povas kanti per siaj ses klavoj. La piano devas frapi ĉiujn siajn klavojn, por povi esti tiel feliĉa, kiel la okarino kun siaj ses.

2 Ofte ni luktas kun plia espero kontraŭ strangolantaj, ol brakumantaj brakoj.

3 La vivo estas unusola kanto ĝis la fino. Maksimume je alia tonsituo aŭ tonarto.

4 La ĝusta vivo estas propradire tre simpla, eĉ la plej natura afero en la mondo. Problemeto estas nur, ke al ĉi tiu simpleco kaj natureco oni povas veni sur tre longedaŭra kaj komplika vojo!

5 La homoj nomis ĉi tiun kaŝe atakeman masakradon senĉese ekstermantan unu la alian per ĉiaj imageblaj rimedoj kaj manieroj – vivo… Ĉu tio estas kares- aŭ moknomo de ĝi?

Potenco, feliĉo

Milfoje pli feliĉa estas tiu, kiu ne havas sinjoron, ol kiun ĉirkaŭas armeo da riverencantaj servistoj.

Metamorfozo

Kiam ni venas en ĉi tiun mondon, neniam la Lunon, sed ĉiam la Sunon ni ekvidas. Mirinde: kiam ni maljuniĝas, tamen ni ne fariĝas sunadorantoj, sed plej ofte – lunatikoj!

Malĝoja populareco

La haŭto de malriĉulo estas, kiel la bona kanto: ĉie oni trivas ĝin.

La blindeco de la vivo

Kiam la rozo floras, ni vidas nur ĝiajn florojn, kaj kiam ĝi senfloriĝas, nur ĝiajn dornojn.

La bastono de la sorto, la sorto de la bastono

La vivo estas stafeto. Ĉe la ŝanĝo la laciĝinta patro ankaŭ ĉi tie donas bastonon al la filo. Iuj ricevas marŝalbastonon, aliaj tiun de migranto; sed multaj ricevas ja nur almozulan bastonon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.