La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() FABLOJ KAJ AFORISMOJAŭtoro: Janos Dorosmai |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sen paliso la grimpofaboj povas fariĝi nur vojerarantoj.
Tiel ili sin mem sufokadas per siaj kunkroĉiĝintaj grimpotigoj.
Ankaŭ al homtigoj ne sortas alie sen ilia paliso: Dio!
Niajn spertojn ni povas kolekti nur por la futuro. Ĉar kune kun ilia kolekto nia vivo ankaŭ konsumiĝas, ne povas esti alimaniere: devas esti alia mondo en ia formo, en kiu ilia utilo povas montriĝi.
Tiel granda, ke la eternluma lucerno de iu angulsanktejo de Lia templo estas la Suno. Kaj unu Lia tago estas tiel longa, dum kiom ĉi tiun lucernon po unufoje necesas replenigi.
Kiel alte ni taksas juvelojn, noblajn metalojn, eĉ se prenitaj el rubaĵo; ni konservas ilin kiel trezoron. Dum se la homo pretigas por ni ion tute similan, ni sentas tion senvalora fatraso. Kiel granda instinkta rekono de la grandeco de la potenca Kreinto estas tio rilate al la fortostreĉoj de la baraktanta homo!
ni fariĝas pli riĉaj, kun ĉiu sortobato pli bonaj. Ili estas la instrumentoj de Dio, per kiuj li skulptas sian bildon sur ni!
Komence estis: sur eterna firmamento eterna suno, sub eterna suno eterna printempo; en eterna printempo eternna lumo; en eterna lumo: eterna floro!
Sed ankaŭ malpermesitaj arboj estis tie starantaj…
Kaj kiam la Homo ĵetis rigardon al la frukto de la malpermesita arbo, naskiĝis la unua nubo; kiam li ankaŭ ekdeziris la frukton de la malpermesita arbo, estiĝis la unua nebulo, kaj kiam li ankaŭ gustumis la frukton de la malpermesita arbo: la unua nokto!
La vera kredo estas rivero, enfluanta en la maron de la eterna ekzisto. Kelkfoje ĝi ŝvelas kaj postlasas marĉojn.
La homo estas laŭborda migranto. Ve al li, se anstataŭ la pura riverakvo li mildigas sian soifon el infekta marĉo.
Religiemaj ni fariĝas tre ofte en nia maljunaĝo. Kaj la multaj spertoj kaj scio? Aŭ finfine ankaŭ ili kondukas ĉi tien?!
Ni ne konsideras konvene, tuŝi sterkon per nia fojnoforko, ĉar la pura forko malpuriĝas. Sed ke ni ne prenu fivortojn sur nian langon pro simila kaŭzo, tio iel ne enkapi ĝas al ni!
En la brile iluminita kazino iras balo. Sed malgraŭ la pluraj lustroj brulas kandelo ĉe la elirejo. Por la kazo, se la novaj lumiloj malgraŭ ĉio rifuzus funkcii: estu ia vera lumeto, kiu estas certa, tute certa!
La kandelo de la kredo ĉe la lasta pordo.
La maro vokas la akvojn, kaj tiuj seninterrompe iras. Ili kaptas ĉiun eblon por iri al ĝi – malsupren. Kaj la akvoj scias, ke tute certe ili alvenos.
Nia vojo estas inversa. Nin Dio vokas, kaj tute certe, ke ni alvenos. Al Li, nur ni devas kapti ĉiun eblon, paŝi al Li – supren, kaj pri ĉio ĉiam strebi supren.
Serĉe de trezoroj li fine alvenas dezerton. Li jam vidas la trezoron… li tuj atigos ĝin. Li alvenas grandegan orblokon, sed nun li rimarkas, ke lia nutraĵo konsumiĝis.
Ĝis la trezoro eltenis tiu mizera, pri kiu li neniam estis kontenta; pro kiu li senĉese kurstrebis al trezoro, kaj nun jen, la grandega trezoro eĉ por tio ne taŭgas, ke li povu treni sin reen al la forlasita mizero!
Ĉiu portas krucon. Iu brilan sur la brusto, alia nevideblan sur la dorso.
Vane ni incitas, eĉ eterne, la fajron sur la altaro de la bona volo, se ni ne breĉas la baraĵon, tra kiu la inundo povas invadi.
Ĉi-sube temas pri tio, kiu turnas sian kuleron plej lerte en la telero de aliuloj.
Tie supre: kiu al kiom da aliuloj etendis sian plenan teleron.
Se la homaro elspezus tion, kion unu parto malŝparas, por fari sin tia, ke eĉ Dio, la Kreinto ne rekonu ĝin, por meti la alian parton de la homaro en staton, en kiu almenaŭ Dio rekonu ĝin, estus plena la lando de Dio sur la tero.
Ne ekzistas alia komuneco, kapabliga tiom la partoprenantojn en ĝi je tia kunteniĝo, ol la komuna peko. Ni nur observu la obstinajn neantojn.
Kiel potenca, dia valoro devas esti la virto, ke eĉ ties nuran ŝajnon valoras ŝirmi tiel ĝisplejlaste!
Eĉ malgraŭ via simpla ekzisto vi povas esti grava, signifega komponento de la granda tuto, se kun forta deciditeco, nobla persisto, adaptante vin al la plej supra volo vi plenumas fidele vian devon.
La ĉielo estas amanta patrino de la tero. Por ke ĉi tiu ne malvarmumu en sia vintra dormo, ĝi sternas sur ĝin neĝkovrilon. Sed kun kia patrina tenereco, kiel milde, mallaŭte, mole. Po flokoj!
Ni estas, kiel la akvo. Dum ni gluiĝas surtere, ni bildigas flakon, maksimume servuteman riveron. Sed se ni ĵetas niajn okulojn al la Ĉielo: ni leviĝas supren. Kiel ankaŭ la akvon flugigas, sublimante ĝin, la nobla ardo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.