La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

FABLOJ

La maljuna Honesto kaj liaj filoj

Oni forprenis de la maljuna kaj pia Honesto eĉ lian ununura restintan bovinon. Ĉi lastan mem la Leĝo.

Tiam li turnis sin kun larmoplenaj okuloj kaj tremantaj lipoj al siaj du plenkreskintaj filoj, la Justo kaj la Juro:

– Filoj, nun mi neniel povas vin plu vivteni. Iru kun helpo de Dio, serĉu al vi dungon en la mondo – kaj li kisis ilin sur la frunto.

Kaj la fratoj prenis la manon unu de la alia, kaj ekvojis.

Ili foriris, por trovi dungon.

– Mi servos nur mastron, – diris dumvoje la pli maljuna frato, la Justo, – kiu estos tiel pia kaj honesta, kiel mia patro. Se mi trovos tian, fidele mi servos lin ĝismorte.

– Kaj mi servos nur estron, – diris la pli juna frato, la Juro, kiu estos tiel forta, kiel neniu krom li. La cetero min ne zorgigas! Eĉ, mi forlasos lin en la momento, kiam mi trovos iun pli fortan!

Ĉe la vojkruciĝo ili brakumis unu la alian, disiĝis kaj poste neniam plu ili renkontiĝis.

Ili dungiĝis por ĝismorte.

La Justo al la ĉiama malriĉeco.

La Juro al la ĉiama potenco.

Abeloj kaj formikoj

Printempe renkontiĝas la Abelo kun la Formiko.

– Kiel vi povas esti post tiel longa vintro en tiel bona stato, parenco, – alparolas la sin apenaŭ tiranta, nurosta kaj haŭta Abelo la videble bone nutratan Formikon.

– Certe vi havis bonan jaron pasintan, vi devis rikolti bone!

– Ne, kamarado, – respondis mallonge, sed decide la ankaŭ vorte ŝparema Formiko. – Ni ne kolektas pli multe, ol necesas. Nur ni ne tenas parazitojn.

Simioj

Scienculoj de Similando havis kunsidon. Tagordis mondotuŝa problemo: la origino de la simio.

La kunsidon atendis kun granda interesiĝo ne nur la sciencularo, sed eĉ la laika mondo, kaj tial ĝi estis eksterordinare vizitata.

Pri la tikla temo referis Simĉjo, la juna membro de la Simia Scienca Akademio, kaj kiu tiel longe eksplikadis, klarigadis, referencante jen siajn proprajn reserĉojn en malnovaj gufejoj, jen pezajn traktatojn de la lastaj jardekoj, ke fine abrupte li elbuŝigis la aserton, ke sume-resume la simioj originas… de la homo.

Kiam la Simioj ekaŭdis tion, eĉ la spiro haltis en ili, kaj ili nur rigardadis, okulumadis unu la alian, kvazaŭ ili serĉus homajn trajtojn sur siaj vizaĝoj.

La scienculoj hm-hm-adis, balancadis la kapon, kaj la popolo kvazaŭ mutiĝis pro konsterniĝo.

Sed rekonsciiĝinte el sia momenta ŝtoniĝo, ili des pli sakris, protestis, kriegis: liberiĝis ĉiuj diabloj de la infero:

– Ni protestas! Li mensogas! Ni ne originas de la mizera homo. Vi eble jes (ja eĉ vidiĝas), sed ni ne! Li ofendis la tutan simian genton. For kun li!…

Sume-resume la kunsido dividiĝis en partiojn, replikojn sekvis rebatoj, kaj komence nur gorĝoj, poste ankaŭ pugnoj, fine eĉ bastonoj eklaboris. Kaj lia dokta moŝto Simĉjo kaj liaj kunscienculoj agis prudente, kiam unu post alia ili malaperadis, simile al guto en maro, el la ĥaosa voĉokirlo, ĉar kio tie sekvis, eĉ duone ne nomeblis ŝerco!

Je la arbaroskua bruo de la terura kaj furioza brukonfuzo alariĝis kompreneble ankaŭ la aliaj loĝantoj de la arbaro, kaj mirante pri la edifaj scenoj, ili balancis la kapon.

– Kiel do, ili sakras, kverelas, draŝas kaj mordas unu la alian, kaj aŭdacas aserti, ke ili devenas – ne de la homo!

La Pufbrustaj Kolomboj

– Mi ne komprenas nur, – demandas la juna Pufbrusta Kolombo la patrinon dum instruiĝo, – kial ni devas plenblovi nian bruston ankaŭ, se ĝi restas malplena, ja en ĝi troviĝas nur aero, kaj kiom ĝi valoras.

– Tial, mia filo, – respondis la maljuna Pufbrusta Kolombino, akirinta jam gravajn spertojn ĉirkaŭ la domo de la homoj – ĉar alimaniere la mondo parolas kun tiu, kiu aspektas bonhava, sata kaj fiera, ol kun tiu, kiu ŝajnas malsata, modesta kaj timema.

Strigoj kaj Ne-strigoj

Ankaŭ la Strigo estis origine taga birdo, sed iam iu kalumniis lin asertante, ke li kaptas musojn, kaj pro tio oni komencis paroli pri li, kiel pri rabobesto sangosoifa kaj murdema! Tiu ĉi fiaserto tiel disvastiĝis, ke oni tere-aere mokis, persekutis kaj poste ankaŭ ekskomunikis lin.

Tiom, ke li trudiĝis nokte perlabori sian nutraĵon, kaj nun efektive kapti musojn.

La Strigo montriĝis tiutempe birdo kun mirinda pacienco, sed foje li tamen eksplodis, kaj rebatis tiel al siaj persekutantoj:

– Jes ja,… jes ja… la Strigo, kiu kaptas musojn, estas rabobesto sangosoifa kaj murdema, lin juste persekutas eĉ la mizera Pasero. Sed pri tiuj, kiuj forrabas kapreolojn kaj ŝafidojn, silentas la kronikoj, kaj eĉ hareto ne difektiĝas al ili.

Cerbumado de la Azeno

Kiel okazis, kiel ne, faktas, ke iufoje la Azeno trovis sin antaŭ la ŝafaro, kaj ĉi tiu ekde tiam sekvas lin ĉien, kvazaŭ atestante tiele, ke ĝi rekonas en ĉio liajn grandecon kaj saĝon.

En iu el siaj maloftaj minutoj tiaj la Azeno cerbumis jene:

– Dio mia! Kiel altan ŝtupon mi atingis! Mi nur almenaŭ scius, ĉu mi estas tiel saĝa kaj inteligenta, aŭ ĉi tiuj estas tiel terure malsaĝaj?!

Diskuto inter la Alaŭdo kaj la Strigo

La Strigo aŭdis la kantadon de la Alaŭdo, kaj ĉar li ne tro kontentis pri ĝi, li parolis mistakse pri ĝi.

Tio venis en la orelon de la Alaŭdo, kaj li, en sia subita kolero, eksplodis:

– Kiom komprenas pri la afero, tiu azeno…

Kaj tio same venis en la orelon de la Strigo, kaj ĉi tiu indigniĝis:

– Kiel mi, doktoro de ĉiuj sciencoj, povus esti azeno? – li diris.

– Vi estas azeno, – klarigis mallonge la Alaŭdo, – ĉar vi enmikisiĝis en aferon, pri kiu vi ne komprenas. Ĉar la kanto, ellernu do, estas afero, pri kiu vi eĉ havante doktorecon ne komprenas, kaj mi ankaŭ sen ĝi komprenas!

La ŝafejo

La Aglo trafis en ŝafejon, kaj pro siaj grandaj flugiloj neniel li povis malimplikiĝi el ties malvastaj muroj.

– Ej! Ej! – meditis la Troglodito sidanta supre de proksima arbusto. – Oni dum la tuta vivo ĉiam aŭdas nur pri la kapturna flugo de la Agloj, kaj jen! se necese, ili ne povas traflugi eĉ super tiel mizera barilaĉo! Ej! Ej!…

– Nu jes, mia filo, – ekparolis nun ankaŭ la malliberi ĝinta Reĝo. – Flugi eblas ja nur tie, kie oni povas libere malfermi la flugilojn, kaj pri tio ankaŭ la Agloj ne estas esceptoj. Inter la malvastaj bariloj mezuritaj ne por ili estas des pli senpovaj, ju pli grandegaj estas iliaj flugiloj!

La sekreto

– Mi observadas, – diris la Muŝo al la Araneo el prudente sufiĉa distanco, – ke vi nur trikas vian reton en la angulo, kaj apenaŭ vi apudsidas tempeton, vi jam havas kaptaĵon. Kaj kelkaj viktimoj troviĝas eĉ por la plej mizeraj tagoj… Diru, kiel tio estas! Kion vi faras, ke ili vin tiel vizitadas? Ĉu vi invitas, ravas ilin?

– Pardonu min, kamarado, – respondas la Araneo kun multa konjektigo, – ke mi ne povas malkaŝi tion al vi, sed tio estas ĉe ni duobla: familia kaj samtempe komerca sekreto… Certas tamen, ke ĝenerale pli multaj vivas el la stulteco de aliuloj, ol el sia saĝo, kaj se oni farus leĝon, ke ĉiu vivu el sia propra homeco, la mondo baldaŭ pereus!

La saĝa Bubalo

Sur la somerfinajn stoplejojn, senigitajn je la grenokrucoj, oni elpelis ĉiujn paŝtobrutojn el la farmoj. En tiaj kazoj kunariĝas bovoj de eĉ kvin-ses farmoj: blankaj, ruĝaj kaj krome bubaloj. Sed ankaŭ junbovoj!

– Ni bovoj estas sufiĉe multaj, – konstatis la Maljuna Grandkorna antaŭ la proksime remaĉantoj, kiam li ĉirkaŭportis sian mezurantan rigardon tra la arego, kiu povus egali eĉ nacian asembleon. – Kiu kredus, ke ekzistas tiom da Bovoj?!

Kaj oni miris eĉ pli, kiam grandega bovo vidis pli grandan, ol si…

– Hm, – ili kaŝe balancis la kapon. – Jen vidu, jen vidu.

Kaj la Junbovoj sentis sin inter la moŝtecaj Maljunaj Bovoj, kvazaŭ ili estus iaspecaj praktikantoj en la societo de nuraj konsilantoj kaj ĉefkonsilantoj.

Kvankam troviĝis inter ili eĉ ne unu, kiu en pli malgranda loko povus esti, jes ja, eĉ ministro!

Mi ripetas: belega bunta grego formiĝis el ili. Grandega …

Sed la plej bela inter ĉiuj estis la bela hungara Blanka Bovo kun siaj potencaj kornoj, dignoplena iro.

Sed li estis ankaŭ respektata! Ĉefe de la junuloj, kiuj senescepte trovis en li modelon por si.

Iu junbubalo ankaŭ demandis la Maljunan Bubalon ĉi-koncerne:

– Diru, kara frato, ĉu estas vere, ke kun la tempo ni, junbubaloj fariĝos ĉiuj bovoj?

– Jes ja, filo, – respondis la Maljuna Bubalo. – Ĉar skribite estas, ke se iu jam promociiĝis al junbubaleco, tiu devas fariĝi pli-malpli frue ankaŭ bovo…

La naiva Junbubalo primiris la saĝon de la Skribo, kaj daŭrigis jene:

– Tamen ja ne veras, ĉu, ke kia estas la junbubalo, tia bovo li devas fariĝi kun la tempo; do ni, nigraj junbubaloj same povas fariĝi tiel belegaj, grandaj blankaj bovoj, ĉu?

– Ne, kara filo, – respondis la Maljuna Bubalo iom maleme pro tia ofendo de sia nobla raso, – ĉar se tia estas la ordo de la mondo, ke el blanka junbubalo fariĝu blanka, el ruĝa ruĝa bovo, tiam konvenas ankaŭ, ke el nigra junbubalo fariĝu nur kaj sole nigra bovo! Ĉu vi komprenas min, kara filo?

Je tio la Junbubalo tre serioziĝis.

– Cetere, ne afliktiĝu, – finis la Maljuna Bubalo sian direndon per pli mildaj vortoj, vidante la obtuze gapan, mishumoran vizaĝon de la Junbubalo, – se oni jam bovas, estas tutegale, ĉu blanke, aŭ nigre!

Mesaĝo al la ŝafoj

Dum la longa aŭtuno de seka jaro la kompatindaj ŝafoj trafis en teruran mizeron. Jam atendeblis, ke ili ĉiuj ankaŭ malsatmortos. Ne mirinde do, ke ŝiriĝis eĉ la fadeno de la ŝafa pacienco, kaj ili, jes vere, komencis plendmurmuri.

Informiĝis pri tio ankaŭ la nobla reĝo de la bestoj, la Leono.

”Nu, li pensis, ili havu ajnan malfeliĉon, iel mi elhelpos ilin; ankoraŭ neniam okazis, ke oni iel aŭ tiel ne elturniĝu!” Li mesaĝis al ili, ke ili alsendu siajn gvidantojn por konsiliĝo, tie ili povos pritrakti siajn malfeliĉojn.

Kaj li atendis.

Kaj kiam la delegitoj de ŝafoj alvenis, li iris inter ilin, por aŭskulti iliajn plendojn.

Salutinte la kunvenintojn li jam pretis paroli, kiam surprizite li vidas, ke, nu vidu: la tuta konsiliĝo de la gvidantoj konsistas el nuraj kaj nuraj azenoj…

(La ŝafaroj sendis ja senescepte siajn azenojn al la konsiliĝo.)

La Leono komence kredis, ke trompas lin la okuloj, aŭ ke okazis fatala miskompreno. Tial li demandis ilin:

– Ĉu estus vi la gvidantoj de mia plej mildanimaj popolo, la Ŝafoj?

Kaj ili respondis:

– Jes, via reĝa moŝto, ni estas la reprezentantoj de viaj mildanimaj Ŝafoj. Sed kial vi miras pri tio? La gregoj estas gvidataj en la tuta mondo de azenoj…

– Ĉu tiel? – reekparolis tiam la Leono. – Ĉi-kaze ni povas fini rapide nian aferon. – Kaj jene li fermis sian direndon:

– Iru hejmen kaj anoncu: mi mesaĝas al la Ŝafoj: ili ne plendu, nek lamentu, eĉ ne malkontentu, sed silentu kaj ĝoju, ke ili entute vivas. Popolo, kiu por la aranĝo de sia sorto elektas, eĉ en mizera tempo, azenojn, meritas morti pro malsato.

La saĝumanta Hundo Krispo

– Kial estas, ke de jaro al jaro vi plinombrigas la ŝafaron ĉiam nur per ŝafidoj, kaj vi foje-foje edukas apud vi prefere hundon, ol vi prenas azenidon en vian societon, – demandas Krispo la Azenon, kiam post la aŭtuna foiro li ekvidis denove kelkajn novajn ŝafidojn en la grego.

– Nur tial, filo, – sonas la nekaŝita respondo, – ke el ŝafido fariĝos maksimume ŝafo, sur kies kolon – se li estas eminenta – oni pendigas tintileton, aŭ se li estas tre pretendema: sonorileton – kaj fino; sed el azenido, filo mia, povas fariĝi ankaŭ azeno: kaj el tio en unu ŝafaro – ni bone scias – eĉ unu sufiĉas!

La saĝeco de Azenoj

En ia limdisputo estiĝis proceso inter la najbaraj Ŝafoj kaj Kaproj. Por ties definitiva aranĝo la Ŝafoj delegis sian Azenon, kaj la Kaproj sian Bokon.

– Nu, – ekridetis en si la Boko informiĝinte, ke li havos farendon en iel grava afero nur kun Azeno, – ĉi tiun ni iel supersaĝos.

Sed apenaŭ ili alpaŝis la aferon, lia opinio ŝanĝiĝis:

– Ha, diablo karesu lin, – li diris en si, – ĉi tiu Azeno fakte ne estas tiel granda azeno, kiel mi kredis, kaj oni ĝenerale kredas…

Kaj kiam la intertraktadoj tute finiĝis, li alparolis ĉi tiun kun deca respekto:

– Amiko, min nur mirigas, kiel iu kun tioma saĝo povas resti entute – azeno?!

– Kvankam la afero estas tre simpla, – respondis la Azeno. – Vidu, kiel azenojn la gregoj ĉie respektas nin kiel siajn estrojn, kaj neniu envias nian azenecon, dum se ni elpaŝus kiel saĝuloj, ĉiuj azenoj tuj dezirus esti en nia pozicio!

Aŭdienco de la Urso

En iu ĝentilhoma societo de bestoj oni konversaciis pri la Homo. Ĉeestis ankaŭ 1a reĝo de la bestoj. Dum la babilado iu el ili menciis, ke la Homo pli kaj pli degeneras … Troviĝas tutaj klasoj breditaj de manlekemaj kanajloj inter ili. Kio ja estas granda danĝero por nacio!

Kiel okazis, kiel ne, iu eĉ aŭdacis aserti, ke la Homo ellernis ĉi tiun malbelan, malnoblan kutimon de la Urso.

Tio ĉagrenis la noblan reĝon de la bestoj. Tial li venigis al si la Urson ad audiendum verbum (por aŭdigi sian opinion), kaj diris al li:

– Ej! Ej! maljuna grumblulo, estante nobla besto ĉu vi ne hontas… ĉu ne sufiĉas, ke la Abeloj senĉese plendas pro via lekema naturo, nun mi devas aŭdi ankaŭ, ke la fian kutimon de manlekado same vi disvastigis inter la Homoj?!

Je ĉi tiuj vortoj la vizaĝon de la surprizita Urso inundis sango, apenaŭ li retrovis la vortojn. Nur post longe li rekonsciiĝis, kaj tiam jene li parolis:

– Nu, via reĝa moŝto, mi ne neas, ke malgraŭ mia maljunaĝo mi ŝatas kaj – kie mi povas – leketas mielon, ja ankaŭ la maljuna kapro perlangumas salon; sed ke mi disvastigus la fian manlekadon inter la Homoj, mi decideme neas! Ĉar se mi lekas la manojn, mi lekas nur la proprajn, kaj se tiel same la Homoj sekvus mian ekzemplon en la manlekado, ili havus maksimume pli purajn manojn kaj piedojn. Sed ĝuste male, la Homo pro intereso lekas anstataŭ siajn malpurajn manojn tiujn de aliuloj!

– Kaj krome, reĝa moŝto, vi ĉiuj iom postrestis… la Homoj ja lekas unu al alia jam delonge ne la manojn…

Verkistoj pretaj

Falis la Muŝo en inkon de l’ Gufo,
Serĉe elvojon el kapto de l’kuvo,
Li rampis sur paperon tie kuŝan,
Kaj lasis poste sian spuron muŝan.
– Nu vidu! – li rimarkis memkontente.
– Mi estas ja verkisto proprasence!
Kiaj linioj plaĉaj, idealaj,
Cise kaj transe certe senegalaj.
Kiam la flugiloj sekiĝis tute,
Kiel verkisto li sin lanĉis fluge.
La falon en inkon li jam forgesis
Sed nomi sin poeto ja ne ĉesis.
Al mi verkistoj junaj memoriĝas,
Kies versoj foje eldoniĝas,
Nomkartojn indajn ili tuj bezonas,
Fajfante pri la mond’ poet’ sin nomas.

La Poplo

La Maljuna Morusujo kun siaj mil disbranĉoj mire kaj ankaŭ envie observis la subitan ĉielstrebon de la apude plenkreskanta Juna Poplo.

Foje li turnis sin al sia juna najbaro:

– Diru al mi, filo mia, en kio kaŝigas la mirinda sekreto de via belstatura grandeco?

Kiel povas esti, ke malgraŭ mia centjara ekzistado mi kreskis el la sama grundo nur tiom, kaj kune kun mia ampleksiĝo pliiĝas de jaro al jaro nur mia ombro kaj ties malhelo, dum vi kun via svelta trunko pasas inter steloj; kaj dum per siaj vizitoj min indigas maksimume kelkaj klaĉemaj paseroj, sur via supro taglonge meditadas la Aglo, reĝo de la birdoj?…

Kaj la Poplo respondis:

– Ĉu vi vidas, kiel rektas mia trunko?

Tiam la Morusujo tre ekmiris, ĉar li tion ankoraŭ neniam rimarkis.

– Nu, – daŭrigis la Poplo, – kreskigu rektan trunkon!

Tiam viaj branĉoj ne volviĝos dise-mise, sed altrunki ĝos kaj progresos supren kune kun vi: tiam ankaŭ vi havos malpli da ombro, alvenos pli proksime al la steloj, kaj tiam ankaŭ vin forlasos la paseroj, kaj vizitos la agloj!

La asocio

Kiel vi ne unuiĝas en asocio, baptano? – demandis la Gvidŝafo la hundon Krispo, trotantan laŭ la grego, – ja ankaŭ vi estas societemaj estaĵoj, kaj krome vi estas ankaŭ tiel inteligenta gento…

– Eksciu do, – respondis Krispo kun milda humuro, – iam ankaŭ ni vivis unuiĝintaj en hundaroj, sed poste ni ĉesis.

– Kaj pro kio, se mi rajtas demandi?

– Ni konsciiĝis, ke mordi nin ankaŭ sen asocia bazo ni povas, kaj eĉ membrokotizon oni ne bezonas pagi por tio.

La Cikonio kaj la Alaŭdo

– Kiel vi povas flugi tiel sagorekte en la ĉielon, Alaŭdo, dum mi, kvankam mi havas pli grandajn kaj fortajn flugilojn, povas leviĝi tien nur malrapide kaj post longa girado? – demandis la Cikonio la Alaŭdon.

– Nur tiel, amiko, – respondis la Alaŭdo kun milda ironio, – ke kiam mi disetendas la flugilojn por leviĝi en la Alton, mi rigardas per ambaŭ okuloj al la ĉielo, kaj ne palpebrumas per unu okulo al teraj serpentoj kaj teraj ranoj, kiel vi!

Vort’ al tiu ne krudas, kiun ĝi ne aludas

La gregestra Azeno jam delonge deziris renkontiĝon kun la dokta Gufo, kiu antaŭ nelonge aŭdacis rakonti fablojn kritikantajn iujn gvidantojn, por elverŝi al li sian kontraŭopinion.

Finfine iun fojon ili hazarde renkontiĝis.

– Nuntempe vi forte atakas nin, gregestrojn, – eksplodis amare la Azeno. – Ĉu vi ne timas, ke foje la riproĉoj trosufiĉos, kaj ni zorgeme piedkaresos vin?

La maljuna Gufo levadis la ŝultrojn.

– Estus ankoraŭ pardoneble, – daŭrigis la Azeno la lecionon, – se vi dirus nin diktatoroj, orgoljuloj, egoistoj aŭ potencmaniuloj.. sed idiotoj? Tio estas ja tro, ĉu vi ne pensas, maljunulo?

– Vidu, – ekparolis nun la maljuna Gufo, – la afero statas tiel, ke vort’ al tiu ne krudas, kiun ĝi ne aludas. Kaj – kiel mi vidas – mi ankaŭ ne eraris, ĉar ĝis nun neniu ion obĵetis al mi, sole vi…

Birdotimigiloj

– Huŝ vi, huŝ! – krias la Birdotimigilo al la Junaj Birdoj penetrantaj en la vitejon – huŝ vi, huŝ!

Ankaŭ la brakojn li svingetis kontraŭ ili… eĉ lia spirado aŭdiĝis!

Kaj la Junaj Birdoj ĉiufoje disflugis timigitaj.

Fine ili rakontis la severecon de la ”nova kampogardisto” al la Maljunaj Birdoj.

– Jam frumatene li staras tie, kaj eĉ malfruan vesperon li tie huŝ-huŝas-forpuŝas nin… eble ankaŭ nokte li nin embuskas – ili asertadis.

– Ĉu vi atente rigardis lin al vi, infanoj, ĉu vere Homo estas tiu rigorulo, kiu senĉese vin fortimigas, aŭ nur ia vestita maskito, tiel nomata Birdotimigilo?

– Ne birdotimigilo, neniel! – ili respondis ĥore, – sed nura-vera Homo…

– Li ja havas brakojn, – diras iu.

– Li ja havas gambojn, – asertas alia.

– Ankaŭ ĉapelon li portas, – konfirmas la tria.

– Ne sufiĉas! – intermetas iu Maljuna Birdo. – Rigardu, ĉu li havas kapon! Ĉar nur tiu estas homo, kiu havas ne nur brakojn, gambojn kaj – ĉapelon, sed ankaŭ kapon!

– Ĉu la aliaj estas nur Birdotimigiloj?…

Saĝeco de saĝecoj

La Ĉevalo aŭdis multon pri la Azeno. Sed neniel li povis decidi, ĉu li vere saĝas, kiel li aŭdas de siaj kunbestoj, aŭ tre malsaĝas, kia lin la homoj asertas. Li tre scivolis, kie do kuŝas la vero.

Iun fojon ili fine renkontiĝis je lia granda ĝojo kaj babiladis.

La konversacio ŝajne finiĝis kun favora rezulto, ĉar ferminte ĝin la Ĉevalo parolis jene al la Azeno:

– Kamarado, vi estas certe tiel saĝa, kia vin diras niaj kunbestoj, kaj ne malsaĝa, kia vin la homoj asertas!

– Vere kaj prave, – respondis al tio modeste la Azeno, – ke la bestoj opinias min saĝa kaj la homoj malsa ĝa. Sed kion fari? ”Similis simili gaudet” (Similulo ĝojas pri similulo), kaj tiu, kiu hodiaŭ volas vivi, devas ja esti jen saĝa, jen malsaĝa depende de tio, kun kiu li havas aferon!

La kolhararo

Sidante sur sia trono la Leono sunumis sin. Lia maljuna ĉambristo Simĉjo kombis liajn kolharojn.

– Prudente-atente, – diris la Maljuna Reĝo al sia tre aĝa servisto, – eĉ hareto ne perdiĝu!

– Mi miras pri via moŝto, – ekparolis nun ankaŭ Simĉjo, – estante jam aĝa, vi komencas fariĝi vanta, simile al la homoj… Antaŭ kvardek-kvindek jaroj vi neniom zorgis pro viaj kolharoj!

– Nu jes, filo, – suspiris responde la Maljuna Leono, – kiam ni estas junaj, sufiĉas de tempo al tempo disbriligi niajn dentojn, aŭ bleki laŭte antaŭ nia dompordo: por ke ĉiuj sciu, ke ni ekzistas; eĉ ke oni tremu, timu nin; sed sendentaj kaj raŭkaj ni povas atendi iomon da respekto de la popolo nur surbaze de nia laŭeble plej granda kolhararo.

Saĝaj

– Vere mi ne scias, kion ni respektas tiel multe ĉe ĉi tiu Maljunega Azeno nia, – eksplodis la Maljuna Ŝafino dum iu konversacio al la Maljuna Virŝafo. – Mi ja ne nur unusolan saĝan vorton, sed entute nenian vorton mi aŭdis de ĉi tiu ulo dum mia tuta vivo!

– Nu, ĝuste tio! – respondis la Maljuna Virŝafo. – Tiu ja, kiu povis silenti en la societo de tiom da malsaĝaj ŝafoj dum tiel multaj jaroj: devas esti saĝa!

La saĝa kverko

– Kial vi ŝanceliĝas, Reĝa Kverko en la vento samkiel ajnaj arboj ordinaraj, ja ankaŭ la proverbo deklaras, ke kverko ne nur pro venteto ne ekŝanceliĝas, sed eĉ tempeston li kontraŭstaras? – demandas la Nubo preterpasanta super la arbaro la potencan Kverkon balanciĝantan tien-reen en la vento.

– Tial, amiko, – respondas la Kverko, – ĉar se mi ne fleksiĝus, eble mi devus rompiĝi. Kaj saĝa arbo, eĉ se kverko, prefere fleksiĝas kaj cedas, ĝis eblas, ol rompiĝas ĉe la talio!

Kazino

Post siaj ĉiutagaj giradoj en la alto la Aglo kutimas ripozi sur la pinto de soleca poplo de la ebenaĵo.

De tempo al tempo suprenflugas tien ankaŭ la Pasero, kio estas ne tro malfacila al li, lia nesto ja troviĝas sur iu pli malalta branĉo de la sama poplo.

Iun fojon ili renkontiĝas.

– Kamarado, ĉar mi vidas, ke ankaŭ vi ĉi tie kutimas ripozi postlabore, kaj de ĉi tie vi plezuriĝas je la beleco de nia regiono, simile al mi, kaj ankaŭ vi havas du flugilojn, simile al mi, do ankaŭ vi estas birdo; kaj ĉar do inter ni estas tiom da similecoj, eĉ egalecoj, mi opinias: ni estu amikoj… – diris la impertinente babilema Pasero al la Aglo.

– Nu tiom veras, – respondas la Aglo, – ke ankaŭ mi venas ĉi tien por ripozi, kaj mi same havas du flugilojn, kaj ankaŭ mi estas birdo, do ni havas multajn samajn trajtojn, tiom ke pro tio ni povus fariĝi ne nur amikoj, sed eĉ parencoj. Tamen troviĝas ankaŭ certaj diferencoj…

– Ekzemple? – demandas arogante la Pasero.

– Ekzemple, kiam mi venas ĉi tien, mi malsuprenflugas; kaj vi, kiel mi vidis, vi suprenflugis ĉi tien!…

Nesto

Riproĉis la Pasero la Alaŭdon, ke tiu tuttage nur flugadas, kantadas, kaj ne konstruas neston al siaj gefiloj.

– Rigardu la mian, – li diras, – kiel mola, kiel varma, kiel arteca ĝi estas.

– Kiom ĝi valoras? – demandas la Alaŭdo. – En tiu mola, varma, arteca nesto vi elovigas nur paserojn, kaj al mi ankaŭ en ĉi tiu mizeras elkoviĝas ĉiam alaŭdoj!

Kukurboj

En ĝardeno kreskis du kukurboj proksime unu al la alia.

Unu, apenaŭ ekvidinte la mondon, tuj komencis rampi, kroĉiĝante per siaj longaj tigoj sur la barilo, la alia restis surloke kaŭrante.

Tiel do ankaŭ floroj de la rampanta eksidis senescepte sur la supro de la barilo; en konsiderinda alto, kie pli malfrue porkoj, kaproj ne povis facile antingi ties fruktojn.

Alie statis la malfeliĉaj kaŭrantoj sur la tero!…

– Kiel bone al vi tie en la sekura, konsiderinda alto! – suspiris la kaŭrantaj kukurboj restintaj sur la tero al la rampintaj sur la supron kaj flankojn de la barilo.

– Hja, amiko, – respondis tiuj, – nun jam ne suspiradu, estas malfrue! Kie oni volas esti en sia matura aĝo, tien oni devas strebi jam en sia floraĝo!

La Koltordulo

– Kion celas, kamarado, – demandas la Kukolo la Koltordulon, ke vi senĉese tordas la kolon tien-reen… vi ja pli multe retro- ol antaŭrigardas?

– Nu jes! – respondas la Koltordulo, – ĉu nuntempe oni devas timi, ke iu malamiko venas al ni vid-alvide?

Kion do mi serĉu antaŭe? Sed ĉu ne konsilindas zorge okulsekvi la de ĉiuj flankoj flate alpuŝiĝantajn ”amikojn”?!

La Pasero

La Pasero, persekutata kaj jam kaptota de la Falko, rifuĝis subite inter la dornajn branĉetojn de la proksima nesto de la Aglo, kaj ĉar tiutage li jam ne kuraĝis eliri, tie li ankaŭ tranoktis.

Kaj ĉar dum li zorge rigardis al si la ĉirkaŭaĵon, kaj ĝi ekplaĉis al li, turnis sin kun peto al la Aglo:

– Via Reĝa Moŝto, se vi havus nenian obĵeton, mi eklo ĝus ĉi tie en la vasta malsupro de via potenca nesto.

Mi sentus min en sekureco.

La Aglo, havanta ĝuste alian farendon, kapjesis; kaj la Pasero sekvatage ekloĝis en la vasta malsupro de la potenca nesto de la Aglo kune kun havo de l’ avo kaj pepo de l’ nepo.

– Plaĉas al mi, jes ja, la Pasero, – diradis poste en si la Aglo, – ke li kuraĝis tiel sentime, malkaŝe turni sin al mi, – kaj li ekridetis.

Sed post nelonge tie loĝis jam la baptano, bofrato, eĉ la kuzo de la Pasero kune kun la respektivaj avoj kaj havoj, kaj la Aglo tre multe miris, kiam la Pasero denove turnis sin al li dirante:

– Via Reĝa Moŝto, la afero jam statas tiel, ke estus bone, se iu el ni forloĝiĝus, pro ke mi ne plu havas lokon sufiĉan por mia granda familio. Ĉu vi ne povus serĉi al vi alian lokon en la arbaro?

La Falkido

Iom post iom pliaĝiĝante la Falkido foje malsatiĝis je kolomboj, kaj laŭ la patra maniero li falatakadis la kolombojn ariĝantajn sur la proksima plugtero.

Kiel fulmo li flugĵetiĝis inter ilin!

Observantaj okuloj povus preni por certe, ke la elektita viktimo ne saviĝos el liaj murdaj ungoj.

Tamen ne tiel okazis! La fulmelana junulo revenis ja ĉiufoje kun malplenaj manoj.

Aŭdinte pri la malsukceso de sia filo la Maljuna Falko observis, kiam tiu ĵetas sin ĝuste sur grupon de kolomboj, el kio li nature ankaŭ ĉi-foje revenis kun malplenaj manoj.

– Kiun vi volis propre preni el la grupo? – demandis tiam la patro. – Ĉar komence mi vidis tiel, ke vi – tre ĝuste – celis la dekstran grizan, kaj poste ŝajnis, kvazaŭ vi direktiĝus al la meza blanka.

– Ne patro, – respondis sincere la Ido, – mi volis nek la blankan, nek la grizan, mi volis ĉiujn!

– Nu jes, nu jes. Tiaj estas vi, junuloj! – ekparolis la Maljunulo en duone komprenema, duone riproĉa tono.

– Ĉion vi volas, kaj ĉion samtempe, tuj. Kvankam la sekreto de la sukceso de la vivo estas ĝuste tio, ke oni volu samtempe ĉiam nur unu aferon. Sed tiun kun ĉiuj siaj fortoj!

Antaŭbalotaj ventoj

– Mi spertas tiel, ke ĉi-jare denove estos elektoj… – diras la Sturno al siaj kunuloj dum flugado super vilaĝoj kaj farmoj.

– Pro kio vi pensas tion, kamarado, – demandas tiuj.

– Mi pensas nur pro tio, – daŭrigas la Sturno, – ĉar ankaŭ la Agloj de fojo al fojo elvenadas el la arbaro, kaj sidiĝinte sur la poploj ĉe vilaĝfinoj kaj farmorandoj ili konversacias kun la Paseroj.

La Prezidanto

Hejmenirante el la ĝenerala kunveno de la Grego, kie resumante la jarajn atingojn la Maljuna Virŝafo ĝisĉiele laŭdis la Azenon kiel asocian prezidanton, kaj atribuis la atingitajn rezultojn inter laŭtaj aproboj kaj aplaŭdoj sole al ties elstaraj saĝo kaj antaŭvidemo, la Juna Virŝafo parolis tiel al la Maljuna:

– Kara onklo, se jam unu prezidanto kapablas tiom utili al la asocio, mi ne komprenas, kial ni ne elektas tuj plurajn?

– Tial, filo, – replikas la Maljuna Virŝafo ĵetinte unue subitan rigardon ĉirkaŭ sin, – ĉar tiam eble ni havus pli da azenoj, ne da atingoj!…

Instaladoj

Foje elektis reĝon ankaŭ la kvarpieduloj: la Urson. Kiam oni instalis lin, la prezidanto de la ĉefpartio superŝutis lin per laŭdoj: li epitetis lin saĝa, kapabla…

La Fringo observanta super ili trovis tion stranga, tial la sekvan fojon li alparolis la Lupon ŝtelirantan sub lia arbo.

– Mi ne komprenas, – li diras, – kial oni devas ĉe vi laŭdegi ĝisĉiele ĉiun grandan sinjoron jam ĉe la enoficigo, kiam tiu ankoraŭ nenion povis fari por la komunumo.

Tia kutimo malestas ĉe ni, birdoj.

– Vidu, filo, – respondas la Lupo, – tio estas ĉe ni praa nacia kutimo. Ni ankaŭ devas konservi ĝin. De kio oni povus scii, en kiu kio kaŝiĝas? Eble iu el ili finfine tamen faros ion saĝan, kaj tiam kiel multe ni ĝojos, ke ni – trafis!… Kaj krome ni povas ŝuldi dankon ankaŭ al tiu, kiu nenion faris, ja kiu scias, de kiom da malsaĝaĵoj li savis sian nacion per tio, ke li faris nenion?!

Leonoj

La transloĝiĝanta cirko kun sia nova Leono devis halti pro dogano ĉe la ponto.

Ĝuste kontraŭ la Ŝtona Leono.

La du Leonoj por momento fikse observis unu la alian.

– Bonvenon, frato! – ekparolis unua la Elŝtona. – Mi ne sciis, ke en nia majesta, reĝa gento troviĝas ankaŭ tiel belaspektaj, viglaj knaboj. Vi venis omaĝi al ni antaŭ nian altan tronon, ĉu ne? Bone, filo, ni vin ne forgesos.

Ĉe la nova ponto ni vin enpostenigos. Nur paciencon!

– Malfeliĉa! – komencis sian respondon kun neniiga ironio la Eldezerta. – Honto kaj malhonoro estas, ke la reĝajn nomon kaj nimbon ankaŭ tiel malinda fiĝermo povas uzurpi, kaj per sia imitita leonmantelo tiel priombri la brilon de nia famo! Mi imagas, kian koncepton oni povas havi pri la – Leono!

La Saĝa Sturno

La Aglo aŭdis pri la famo de la Saĝa Sturno.

Kaj kvankam li egale kredis kaj ne kredis la onidirojn pri li, tamen li jam volis lin aŭdi kaj vidi.

La saĝeco de la Sturno konsistis propradire nur el tio, ke vivante inter siaj birdokunuloj li observis ties propraĵojn kaj kutimojn.

Kompreneble li konis ankaŭ iliajn difektojn, kiujn li ofte ankaŭ pririproĉis al ili. Ja nur al tiuj, kiujn li opiniis indaj je tio.

Li konis ankaŭ la lingvojn de ĉiuj.

Fine la Reĝo ordonis al aŭdienco la Saĝan Sturnon. La akcepton partoprenis ankaŭ la Reĝa kortego kaj ties anoj.

– Nu, filo, – turnis sin al li Lia Reĝa Moŝto kun afabla rideto, – pruvu vian saĝecon, pri kiu oni parolas arbarvaste; lasu aŭdi, kion vi scias!

La Saĝa Sturno prezentis laŭvice siajn birdokunulojn, kaj per la artisma troigo de iliaj virtoj kaj precipe difektoj perfekte li imitis ilin.

Al la Reĝo de la birdoj kaj ties majesta familio sendube plaĉis la Saĝa Sturno. Des pli timzorgis la Kortegaj Birdoj!

– Ho Dio! – tremis en ili la konscienco, – eble ĉi tiu stulta flugilulo ankaŭ nin temigos…

Sed la Sturno estis saĝa, kaj limigis sian prezentadon nur al la malgrandaj Kampaj Birdoj, kaj pri la Kortegaj Birdoj li ne diris eĉ duonvorton.

– Mi dankas vin, filo, pro via klopodo, – turnis sin la Aglo afable al la Saĝa Sturno, kiam la aŭdienco finiĝis, – vi estas vere amuza junulo, kaj scias tre multe…

Kaj la Saĝa Sturno, direktanta sian rigardon kun fajna ironio tra la vico de la videble malpeziĝinta Kortega Birdaro, dece riverencis, kaj komentis nur:

– Kaj kiom pli, se mia lango estus malligita!…

Inkognite

– Mi jam estas maljuna besto, vivis multajn jarojn, tramigris multajn regionojn, sed mi ne trovis ĝis nun azengregon, – diras la Maljuna Virŝafo al la Azeno, dum ili paŝadas en intima konversacio antaŭ la ŝafaro. – Ĉu vi do ne havas genton, nacion? Ĉu vi konsistas mondvaste el nuraj regantoj super gregoj?

– Jes ja, ankaŭ ni havas genton; kaj kiel multnombran! – respondas la Azeno. Sed nia gento lerte kaŝas sin antaŭ la mondo, kaj vivas inkognite inter la Homoj!

Lupohundo

– Mi grasigis ĝin kiel junbovon, ĝi fortas kiel virbovo, kaj kiam hieraŭ en la arbaro junlupo venis al ni renkonte, li forkuris kiel leporo. Kvankam ĝi estas ankaŭ lupo, ne nur hundo!

Tiel plendis al sia amiko sinjoro, kiu havis grandegan, dresitan lupohundon.

– Sed ĉu vi ne ligis kaj kelkfoje ankaŭ batis vian hundon? – demandis la bona amiko.

– Nu jes, mi batis kaj ankaŭ ligis ĝin, alie kiel mi povus ĝin dresi?

– Ha tiel? Nu, do ne miru, amiko, ke ĝi lasis vin sola en la danĝero. Tiun, de kiu vi atendas, ke li kiel lupo staru apude en bezono, ne traktu kiel hundon!

La Blankaj Lipharoj

– Kiel estas, frateto, – voĉis iun matenon desupre la Hararo al la Liphararo, – vi maljuniĝis kune kun mi, kaj estas same blanka, kiel mi, kvankam vi almenaŭ dudek jarojn pli junas, ol mi?

– La vero estas, frato, – respondis tiu silente, – ke la maljuneco dependas ne nur de la tempo, forfluganta super ni, sed ankaŭ de la grandeco de tiu agado, kiun ĉiu el ni disvolvas tra sia vivo. Ŝajnas, ke mia mastro pli multe agadis, ol la via…

La Saĝa Erinaco

Komence, kiam la bestoj elektis por si porĉiamajn armilojn, kaj kelkaj prenis akrajn dentegojn, aliaj potencajn muskolojn kaj pluraj longajn, fortikajn gambojn por forkuro ktp, alparolis la Nigre-griza Lupo la malgrandan Erinacon kolektantan etajn pinglojn:

– Vi estas tiel malgranda, kaj vi tamen prenas ne akrajn dentojn, fortikajn ungojn aŭ venenajn pikilojn, sed nur ĉi tiujn mizerajn pinglojn? Kiun vi povus ĉaskapti per ili?

– Mi neniun. Sed ankaŭ min neniu! – respondis la saĝa malgranda Erinaco, kiu per sia eta menso jam tiam klare vidis, ke malgranduloj devas prepari sin ne por atako, sed por defendo, kaj pli utilas la certa sukceso de ŝirmo, ol la eventuala de atako!

La heĝo

– Kial vi ĉirkaŭbaras vin tiom per ĉi tiu densa, dornoplena heĝo? – demandas la ĵus alvenintaj birdoj la printempan Arbaron. – Ĉu eble kontraŭ ni? Ni ja ne damaĝas vin, eĉ se ni loĝas ĉi tie. Kaj cetere ni povas ankaŭ traflugi ĝin.

– Neniel kontraŭ vi, karaj amikoj, ne ja; sed ĉiuj ja havas apud amikoj ankaŭ malamikojn, – respondas la Arbaro.

– Sed tra la heĝo povas traŝoviĝi eĉ insektoj kaj musoj, sciuroj, leporoj, eĉ lupoj…

– Nek pro ili.

– Do kontraŭ kiuj?

– Nu, se mi ĉiamaniere devos diri: kontraŭ la Homo!

– Ĉu kontraŭ la Homo? Li ja ne damaĝos la senŝirman Arbaron! La Homo, la krono de la kreo!

– Eble jes, – respondas malgaje la Arbaro, – ion tian jam ankaŭ mi aŭdis, sed ĝis nun nure – de li!

Fortuno kaj la Radoj

Kiam la unua veturilo pretiĝis, la du Pli Grandaj Radoj troviĝis antaŭe, el kio sekvis amaso da misaĵoj. Estis ja pli facile ŝtelmeti manon malantaŭe sen esti rimarkata; krome la ŝarĝo foje-denove retroglitadis; eĉ kelkfoje perdofalis.

Nun kion faru la Veturilo?

Li cerbumis, cerbumadis, fine li turnis sin por konsilo al la Fortuno.

Kaj tiu, aŭskultinte lian plendon senvorte deprenis la kvar radojn de la veturilo, simple metis la Malgrandajn antaŭen kaj la Grandajn malantaŭen.

Al la Grandaj neniel plaĉis ĉi tiu nova situacio, sed ili ne kuraĝis oponi al la Fortuno.

Iu tamen ne povis reteni sin demandi ĉe taŭga okazo:

– Tiel do ni grandaj neniam povos antaŭiri en la veturilo?

– Jes ja, – respondis la Fortuno kun silenta rideto, – sed tiam la veturilo necese iros malantaŭen…

La ”helpo”

La Maljuna Kampogardisto – por iom kompensi sian ĉiam pli malkreskantan viglecon – aplikis Birdotimigilon sur la kampo pli malproksima de sia kabano.

Ĉi tiu Birdotimigilo rimarkis, ke se la vento ekpelas la pendĉifonojn de siaj brakoj, manoj, la birdoj terurite disflugas.

Ekde tiam – ĉu necese, ĉu ne – li senĉese timigadis ilin.

Tio ankoraŭ estus ne malbone, finfine ja la Birdotimigilo estas birdotimigilo, por esti timata de la birdoj.

Sed en sia imagata potenco li tiom tromemfidis, ke fine li pensis sin vera homo, kaj volis rekoni neniun super si; tiel foje, kiam mem la Maljuna Kampogardisto, kiu lin fabrikis kaj metis en lian altan oficon, preterpasis, atakis ankaŭ lin. Eĉ bastonon li levis kontraŭ lin…

– Nu-nu! – murmuris en si la bona Maljunulo, – ĉu tiel ni statas? Mi instruos vin konduti! – Kaj li demetis siajn pelton, sakon, prenis hakilon, kaj disbatis, poste ĵetis sur fajron la sendankan fatrason.

La enviantoj de la Koko

– Li tute ne vekas la Sunon, sed nur akompane kokerikas – gakas sub arbo ĉe sunsubiro la Orgolja Viransero, por kiu estas makulo en la okulo, ke la gravan, samkiel honoran taskon de la sunvekado oni konfidis ne al li, sed al la koko.

– Sur la kokostango li sidiĝas same nur, por ekvidi de tie pli frue ol ni la leviĝantan Sunon, kaj por povi ĝustatempe kokeriki, – ĉeblekis la Viranaso.

– La Koko jam sidis sur la supro de la morusujo, sed ankoraŭ ne dormis, tiel li povis bone aŭdi ĉiujn vortojn, al kiuj li jene reagis:

– La tasko veki kaj saluti la Sunon estas nia Di-donita ofico, kaj lasi nin influi en tio al neniu ni povas permesi.

Cetere vidiĝas, ke vi estas kaj enviaj, kaj malsaĝaj, ĉar nur la okuloj de enviulo kuŝas ĉiam sur aliulo, kaj ĉiu suspektas pri tio, kion mense li ne atingas!

La Limbarilo

La grandega grego, kun kiu paŝtiĝis hazarde ankaŭ la bela rajdĉevalo de la mastro, venis al la Barilo, trans kiu estis ne nur pli abunda herbejo, sed ankaŭ bonakva puto.

Post kiam sub la Barilo senpene trapasis la tuta grego, kaj la obstaklon transsaltis ankaŭ la ĉevalo, kaj klininte sian belan blankharan kapon eĉ la maljuna ĉefpaŝtisto trapasis, kaj la junpaŝtistoj same transsaltis ĝin unu post alia, jene parolis al la Barilo la Azeno sole malhelpita en sia plupaso:

– Mi vidas, ke vi ne mezuras per egala mezurilo.

– Ne mia mezurilo ŝanĝiĝas, filo, sed vi ne estas samformaj, – klarigas la Barilo. – Vi ja vidas, estas malgranduloj, kiujn nia limigo ankoraŭ ne koncernas; trovi ĝas, kiujn la Kreo benis per tiela grando, ke ni pro tio ne rajtas ilin limigi. Kaj la ceteraj atingas la celon aŭ humile, kapokline, aŭ klopodante kun nelacigebla diligento kaj insisto ili pli-malpli frue trapasas ĉiujn obstaklojn.

– Tiel do, – diris rezigneme la maldiligenta Longorelulo, – mi vidas, ke la Barilo staras sole nur por mi: la Azeno.

Kaj paciĝinte kun sia sorto li plumaĉis la herbon malgrasan…

La lambastono

– Ĉu vi ne amas viajn idojn, baptano, ke en la nomo de Dio vi lasas ilin al ilia propra sorto? Eĉ mizeran bastoneton vi ne donas apud ilin, por ke dum tempesto ili alkroĉiĝu, aŭ lacaj pro la monotona starado ili de fojo al fojo apogu sin sur ĝi! Ĉu vi ne vidas – se ne alie, per mia ekzemplo – kiel ni, bonaj gepatroj devas trakti niajn gefilojn? – Tiel riproĉis iu maljuna Vito la maljunan Robinion starantan sur la rando de vitejo. – Ĉu vi ne vidas, kiom ili bezonas, kiom ili pretendas ĉi tiun helpeton?

– Jes ja. Mi vidas, ke ili ĝin pretendas; kaj ankaŭ mi amas miajn gefilojn, – milde respondis post tempeto la maljuna Robinio. – Tamen ne dolĉe-dorlote, sed – saĝe. Kaj tion, ke mi ne donu apogfoston por ili, mi ellernis ĝuste el via ekzemplo. En via junaĝo oni provizis vin per tia fosto, kaj ĝis nun vi vivas apogata sur tiu lambastono.

La kanto

– Kia afero estas, Alaŭdo, – atakas la kanteman Alaŭdon liaj samspecanoj: la Perdriko, la Koturno kaj la Fazano, – ke kvankam vi naskiĝis inter ni, ĉi tie inter niaj terbuloj, kaj ĉi tie vi vivas kun ni, kiam vi ekhavas emon kanti, vi forflugas el inter ni, supren en la alton, kvazaŭ vi ne estus el inter ni?

– Ne koleru min pro tio, samsanganoj, ne la fiero levas min el inter vi en la alton; mi ja ĝis nun ĉiam returni ĝis al vi, sed la kanto bezonas flugon, disiĝon de la tero, puran aeron, altecon, klaran vidon, liberecon, kaj kiel la animo povus trovi ilin sur la kampo inter terbuloj?!

La Kokono

– Kiu vin konas, – riproĉas la Araneo la Kokonon pro ties modesteco, – kaj kiom vi valoras kun via fadeno, kiun vi nur ĉirkaŭ vin solan ŝpinas, kvazaŭ por pli bone forfermi vin de la mondo? Rigardu, kiel brilas mia reto sternita al la Suno, ĝi laŭvorte ebriigas la preterflugantojn; amase ili falas en ĝin. Kaj min ĉiuj konas, eĉ oni min timas…

– Jes ja, vi pravas, la mondo ne meritas, ke oni modeste ŝpinu por ĝi silkon, kaj multe pli gajne estus sterni nian laboron al la nuna sunbrilo; sed la Kokono havas alian destinon: ŝpini silkon, krome sekrete, nur por si, por ke dum lia vivo neniu sciu pri li, kaj nur post lia morto oni lin trovu. Sed tiam oni disvolvos, sternos al la sunbrilo la silkon de lia vivo, kaj ekde tiam ĝi brilos ne nur kelkajn tagojn, kiel via reto, sed tra jaroj, jarcentoj: por ĉiam!

En la alto

– Kion vi serĉas senĉese ĉi-supre inter la nuboj, – prirespondecigas la Aglo gire aperanta el inter altaj rokoj la animite kantantan Alaŭdon. – Forportu vin! Kiu havas sian neston surtere, restu ankaŭ surtere. Ĉi-supre estas la regno de la agloj!

Tamen la Alaŭdo ne lasis sin fortimigi.

– Vi ne pravas! – li rebatis. – La ĉielregno apartenas ne al la agloj, sed al la birdoj, al ni ĉiuj: do ankaŭ al mi.

Kaj demandiĝas ne, kiu kie naskiĝis, ĉu en rokokastelo aŭ sur nura tero, sed: kiun kien kapablas levi la propraj flugiloj.

Limakoj

Infano, ŝatanta kolekti malplenajn konkojn helikajn, trafis dum serĉado sendoman limakon.

– Ej, ej, – li pensis, – ĉi tiun malfeliĉan rampulon mi neniel lasos sendoma! – Kaj li komencis surprovi konkaĵojn, kiu plej taŭgus. Eĉ cent li surprovis. Troviĝis pluraj ŝajne konvenaj. Sed kiom ajn la konkaĵoj alĝustiĝis, la Limako elrampis el sub ĉiuj, kaj fine sen konko, sendoma li daŭrigis sian vojon.

La penigan surprovadon observis la Pasero de sur la supro de arbo, kaj kvankam nenion li diris, li pensis en si:

”Nu, klopodo vana, filo mia! Ŝajne vi ankoraŭ ne scias, ke kiun Dio unufoje kreis Limako Sendoma, sur ties dorson oni vane metas eĉ tri domojn, el li neniam fariĝos Domhava Limako!”

Ĉevalo kaj Ĉevalido

– Bona ĉevalo fariĝos el mi, ĉu, – henis fiere la kreskanta Ĉevalido, rapide trakurinte vastan rondon ĉirkaŭ sia patrino.

– Certe ja, bona vi estos, filo mia, ĉar viaj tendenoj estas fortikaj kaj fleksemaj. Sed ne pensu, ke ankaŭ apud la timono tiel facile kaj tiom laŭplaĉe vi povos kuri; kaj precipe, ke vi havos ankaŭ emon henadi.

La Diskretaj Abeloj

Iufoje la Papilio tiel alparolas la Abelojn:

– Kiel povas esti, ke oni starigas vin kiel ekzemplon de diligento kaj honesto antaŭ la mondon, dum vi tra via tuta vivo faras nenion alian, ol ŝtelas, ŝtelas kaj ŝtelas…

Vi ŝtelas la mielon de la malfeliĉaj, senpovaj kaj senkulpaj floroj. Kaj kvankam ankaŭ la Sovaĝaj Abeloj, Vespoj kaj Burdoj faras la samon, ili estas rabistoj, sentaŭguloj, persekutatoj…

– Io prava kaŝiĝas en la afero, – respondas la Abeloj, – sed vere ni neniel kulpas pri tio: kial estas tiel stultaj la Vespoj, Sovaĝaj Abeloj kaj Burdoj, ke ili ŝtelas nur por si mem?!

Turfalkoj, Gufoj

Unu fojon post alia denuncadis la Gufo la Turfalkon ĉe la Aglo.

– Eĉ ĉe vesperiĝo li daŭre muskaptas, – li plendis, – kvankam post sunsubiro tio estas ekskluzive Gufa privilegio.

Sed ne malfruis kun similaj plendoj ankaŭ la Turfalko asertante, ke la Gufo post sunleviĝo, matene plue muskaptas, kvankam tio estas jam ekskluzive privilegio Turfalka.

Tedite de la multaj plendoj la Reĝo de la Birdoj ordonis antaŭ sin la enprocesajn flankojn. Ili ankaŭ aperis kiel dece kaj necese. Li profunde rigardis en iliajn okulojn, kaj eksplodis kolere antaŭ ili:

– Ĉu vi ne hontas, bravaj sinjoroj? Menciante privilegiojn kaj mordatakante unu la alian pro tia bagatelo vi venas al mi plende? Kaj kio pri tiu malfeliĉa muso, kiun embuskas, persekutas kaj ekstermas de mateno ĝis vespero la Turfalko kaj de vespero ĝis mateno la Gufo, kaj eĉ plendi li povas al neniu?… Ĉar al kiu povus turni sin la kompatindaj musoj kun siaj plendoj? Ĉu eble al la Turfalkoj aŭ al la Gufoj?!…

La demando de la Kokido

– Pro kio ni ne vidas la Alaŭdon kaj la Najtingalon, kiam ili kantas, kaj kial blekas la Pavo, se lin ja ĉiuj vidas? – demandis la Kokido sian patrinon.

– Tial filo, – respondis la Kovulino, – ĉar tiuj plendas. kaj al plendo konvenas hontemo, kaj ĉi tiu fanfaronas, kaj fanfaronado nevolonte montras sin sen ioma senhonteco…

La klasikulo Kukolo

Skribinte sian unusolan verkon kaj kolportante ĝin tra la tuta mondo, la Kukolo anoncis sin kiel poeto ĉe la Turdo.

– Mi fundamentis mian famon tutarbare; oni konas min mondvaste. Mi kredas, sinjoro ĉefsekretario, ke rajte mi povas peti mian registron en la listo de klasikuloj, – li diris.

La ruza Turdo travidis la vualon, kaj tial ne sen ioma ironio li diris:

– Ĝuste, tre ĝuste, sinjoro, nur bonvolu prezenti kelkajn el viaj verkoj al nia juĝkomisiono. Vi ja komprenas, ke la liston de klasikuloj ni redaktas ne laŭ memverkita famo, sed memkreita verkaro…

Kaj la klasikulo Kukolo ne plu anoncis sin.

Hundo, Kato

La Bojulo kaptis leporon. Hejmenportinte sian pezan ŝarĝon, li abunde festenis.

Aliras la Kato lekante la buŝrandon kaj diras:

– Aŭdu, baptano, vi havas grandan leporon! Vi povus doni al mi peceton. El ĝia femuro ĝi eltranĉiĝus!

Suprenĵetinte rigardon tiu murmure respondis:

– Ankaŭ vi havis hieraŭ muson. Ĉu vi donis al mi pecon el ĝia femuro?

Krucvojoj

– Mi havas farendon ĉi tie, do ĉi-direkte mi ankaŭ pluiros, kaj se vi baras al mi la vojon, mi tratretos vin, – diras Unu de la renkontiĝantaj vojoj al la Alia.

– Kaj mi havas farendon tie, kaj mi ne emas devojiĝi!

Kiom pli gravas via farendo, ol la mia? Kaj se vi ne devoji ĝos, ankaŭ mi tratretos vin, – reagis same la Alia Vojo.

Kaj okazis tiel. La renkontiĝantaj Vojoj, se ili havas kontraŭajn interesojn, senkompate tratretas unu la alian!

La Homo kaj la Serpento

Iun kruele malvarman tagon frumajan trafis la Homo rigidiĝintan Serpenton. Preskaŭ li surtretis lin.

– Mi petegas vin, – suplikis la Serpento, – alprenu kaj travarmigu min, malfeliĉan senpovan, aŭ metu min almenaŭ de sur la ombra vojo sur la sunan fosaĵrandon, por ke mi reviviĝu, kaj plej baldaŭ rerapidu al la miaj, ili ja certe senespere min serĉas.

– Kion? Ĉu eble ankaŭ al mi okazu, kiel al la simplamensulo, kiun la tiel travarmigita serpento poste murdmordis pro danko?!

– Sed mi ja ne estas serpento, nur lacerto, – blagis malespere la reptilio en la prema situacio, – kaj ĉu vi jam vidis lacerton, kiu mordis homon, precipe bonfarinton?

La Homo faris tiel, kvazaŭ li kredus la pian mensogon; kaj en si mem li pensis, ke li sendanĝerigos kaj hejmenportos la rampulon: la infanoj ja ankoraŭ ne vidis serpenton, ili certe ĝojos. Kaj tiel li parolis:

– Nu bone, ne diru, ke mi ne plenumas vian deziron, mi vin levos. – Kaj tiam li batis lin tiel longe per sia bastono, ĝis tiu etendiĝis. Poste li prenis, kaŝis lin sub la ĉemizon, kaj kiel post tasko bone plenumita li ekvojis hejmen.

Nur hejme, kiam li metis la manon sub la ĉemizon por elpreni la serpenton, li vidis kun konsterno, ke tiu mordis lin sur la brusto…

La terurita Homo ekkriis:

– Ha, fia mensogulo, vi tamen estas serpento. Kaj tia estas la danko por mia bonfaro?

– Ke mi estas serpento, ja veras, – konfesas nun la reptilio, – sed vi ne rajtas plendi pri mia danko, ĝi ja estis ĝuste tia, kia via ”bonfaro”!

Ŝajno kaj realo

Observante la belajn ŝanceliĝojn, alkliniĝojn de la arboj en la arbaro, eksuspiras la Najtingalo sub arbusto:

– En kiel belega akordo vivas la arboj! Kiel delikate, kiel ame ili riverencas unu al la alia…

– Jes ja! – ekparolas la Arbusto, sperta ankaŭ pri subteraj aferoj, – sed se vi vidus, kiel murdan batalon ili samtempe kondukas unu kontraŭ la alia per siaj radikoj sub la tero!

Krucaraneoj

Iel-tiel la Abelo trafis en la reton de la Araneo.

Post kiam li faris ĉiujn provojn por rifuĝi, sed tute vane, senespere kaj ĉefe konsciante sian senkulpecon li trudiĝis petegi:

– Al neniu el via gento, nek al muŝo mi iam faris malbonon! – li diris.

Dume li rimarkas, ke sur la dorso de la Araneo estas kruco, sekve tiel li daŭrigas:

– Mi vidas, vi estas kristano, vi ja aperte portas la sanktan signon de la Savinto de la tero. Estante mem insekto, kiel vi povas esti tiel kruela kun via insektofrato?

– Hja, amiko, ĉio ĉi estas tre bela, – respondas la Araneo, – sed ĉi tie temas pri stomako, al kiu la Kruco, kiu cetere troviĝas sur mia dorso, havas nenian rilaton!

Kaj kun tio li jam komencis suĉi la sangon de la senŝirma Abelo falinta en liajn ungojn.

– Hontu, – diris kun amara ironio la mortanta Abelo, – vi devoras vian propran specon, kaj vi ne malfieras porti tage-nokte la signon de la Savanta Kruco?

Pavoj

La malgranda kokido, kiun antaŭ nelonge elkovis la patrino sur la draŝejo, rigardis kun admiro la Pavon, antaŭe neniam viditan.

La Pavo fiere defiladis en la parko, kaj memfide disetendadis sian imponan plumvoston en la radioj de la brilanta suno.

– Belega! Pompa! Rava!… – entuziasmis kun admiro la malgranda Kokido, kaj suprenrigardis al li kiel al sanktulo. – Kiel nobla, sublima animo povas loĝi en tiel eleganta, belega persono! – ravite li diradis.

La Maljuna Kovulino unue silente aŭskultis ĉi tiun ekzalti ĝon, sed poste ŝi rimarkis:

– Nu Kokideto mia, admiru, prigapu bone ĉi tiun belan Pavon. Mi ne difektos vian iluzion, sed neniam juĝu unuavide pri tiaj eminentuloj. Atendu, ĝis vi iam havos aferon kaj povos pli intime konatiĝi kun ili.

Baldaŭ ekkrepuskis.

La mastrino kun korbo en la mano komencis voki la kortobirdojn: pi-pi-pi!

– Nun atentu, – vokis la Maljuna Kovulino al la Kokido, dum ankaŭ ili klopodis proksimiĝi al la mastrino.

Kiu estis la unua, kiu eĉ ne kuris, sed flugis al la manĝigejo, kaj tie flankenpuŝante, distretante kokidojn, kokinojn, ĉiujn kaj celis nenion alian, ol plenigi laŭeble plejpleje sian grandegan kropon, kaj kiu eĉ pretis pro unusola grajno tritika elbeki la okulojn de ĉiuj Kokinoj kaj Kokidoj?!

La bela kaj elegenta Pavo!

La dudeka jarcento

– Nekredeble! – diras kun brua moko iun antaŭtagmezon preterpufpufanta Aŭto al la malfermitaj fenestroj, – oni ne povas trakuri unusolan straton, sen ke oni ne ŝutus de ie polvon en la okulojn. Ĉu tio estas la dudeka jarcento?!

– Ho ne, sinjoro, tute ne! – respondas ĥore la Fenestroj.

– Sed tio, ke ekzistas kelkaj, kiuj levas pulvonubaron, pro kiu la tuta urbo tage-nokte sufokiĝadas, kaj kiam iu iom da ĝi reŝutas al ili, plej brue protestas ĝuste ili, jen tio estas la dudeka jarcento!

La Porkaro

– Kia afero estas, Estimata Asembleo, – diras indignite la gvidanto de la Junporkoj inter la laŭtaj aproboj de siaj kamaradoj en la porka parlamentejo, – ke dum la ŝafisto akompanas sian popolon jam de jarcentoj kun flaĝoleto, kaj nur simbole de sia potenco li portas hokbastonon, niaj paŝtistoj ankoraŭ blekas per tiuj maldelikataj hornaĉoj, eĉ portas vipojn, kaj ili ne nur senĉese klakigas per ili, sed ofte ankaŭ alfrapas?

– Vi pravas, – respondas la gvidanto de la Maljunporkoj de sur la tribuno, – sed pripensu ankaŭ, ke la Ŝafojn, se ili nur volas ion, oni ne bezonas arigi per hornoblekoj, nek kunteni per vipoj, kiel la porkojn, ĉar ili en ĉiuj aferoj staras kiel unu apud sia gvidanto, eĉ se tiu estas hazarde Azeno!

Ĉar: alia afero estas la Grego, kaj alia la Porkaro!

La Kometo

– Reĝa Moŝto! Kometo vagas ĉi-proksime, – anoncas iun vesperon senspire la Steloj al la Suno. – Ni estu atentaj, kaj preparu nin kontraŭ li, ĉar alie li penetros ankaŭ en niajn cirklojn, kaj detruos ne nur nian publikan ordon bazitan sur la reciprokaj altiriĝoj, sed, kiu scias, li eble ne indulgos ankaŭ la ekziston de kelkaj el ni, kaj eĉ al Vi li povus malutili per sia terura lumo!

Onidire li kaŭzis ankaŭ aliloke grandajn damaĝojn…

– Finfine stelo, kiu havas propran lumon! – ekkriis sinforgese la Suno al la alveninto.

Kaj la Steletoj disiĝis honte palaj…

Signoj de la grandeco

Ĉiuj konis, estimis kaj ŝatis la brilmensan kaj potencfortan Maljunan Elefanton. Li ricevis jam multajn belajn distingojn pro sia bona laboro por la afero de la bestoj.

Sed siajn medalojn li neniam surbrustigis.

Tial foje la Vulpo diris al li kun milda riproĉo:

– Kiel vi ne elmetas, onklo, viajn multajn valorajn ordenojn, por ke ĉiuj vidu vian eminentecon, elstarecon tuj, kiam oni vin ekvidas. La Erinaco havas unusolan distingon pro sia heroa batalo kun la Hundo, kaj li ĉiam ĝin portas.

– Tial, filo, – respondis la Elefanto, – ĉar ĝustas ne nur la diro ”kio estas permesata al Jovo, ne estas permesata al bovo”, sed kelkfoje ankaŭ: ”kio estas permesata al bovo, ne estas permesata al Jovo”!

Raŭpo kaj Papilio

– Mi ne komprenas la nunan printempon, – plendas dumfluge Papilio al sia kunulo en raŭpabunda printempo.

– Mi mortos pro malsano, soifo, kaj ekde sunleviĝo mi ne trovas eĉ unu florantan arbon ĉi-regione; eĉ, la plimulto ankaŭ foliojn ne havas. Kia do estas tia printempo?

– Al mi same okazas, – diras responde la alia, dum ili sidiĝas sur nuda branĉo de maljuna arbo.

– Hja, amiko, – alparolas nun ankaŭ la maljuna arbo, – kiu raŭpaĝe senindulge demaĉas ĉiujn foliojn, burĝonojn de sur arbo, kiel tiu volas ankaŭ florojn papilia ĝe?

”Gvidantoj”

En la Azeno, kiu cetere ekde eko marŝadis meze de la ŝafaro, kaj validis propre nur por pli granda ŝafo, ekestis la ambicio fariĝi gvidanto.

– Fine-resume, – li diris, – mi estas la plej granda kaj maljuna en la ŝafaro, decas, ke la gvidanto estu same mi.

Kaj la alian matenon, pendiginte la tintilon de la gvidŝafo sur sian kolon, stariĝis tuj fronte al la ŝafaro, kaj sonorigante, – kiel li vidis de la gvida virŝafo, – ekmarŝis antaŭ la grego. Kompreneble direkte al la Karduejo.

Sed ja el la grego neniu sekvis lin, ĉiuj nur marŝis en la kutima direkto ĉiutaga, kiel ĝis tiam.

La Azeno rerigardis kaj vidis, ke neniu estas post li. Li devus honti pro tio, sed por tio li estis troe azeno; tial li nur eksplodis amare:

– Nu, kial vi ne sekvas min, vian gvidanton? Ĉu vi ne vidas, ke mi antaŭiras? Kaj ĉu vi ankaŭ ne aŭdas la gvidan tintilon sur mi? Ĉu vi ne scias, ke la sankta devo, ordonita de Dio, de ĉiuj popoloj estas sekvi sian gvidanton?

La neatendita saĝeco de la Azeno surprizis la Ŝafojn, kaj honte ruĝiĝinte ili jam pretis decidi, sekvi lin ekdee.

Sed la gvidŝafo ekparolis, kaj diris jenon:

– Nu, fakte-vere, kara samgregano, ni vidas, ke vi antaŭiras; ankaŭ la tintilon ni aŭdas, kaj ni same konfesas, ke la sankta devo, ordonita vere de Dio, de ĉiuj honestaj popoloj estas sekvi sian gvidanton. Sed ni ne forgesu: por esti gvidantoj ne sufiĉas nur antaŭstariĝi kaj pendigi tintilon sur la kolon, por poste tuj sekvi niajn plej proprajn egoistajn interesojn, sed ĝuste male: ni devas servi la interesojn de la gvidataj popoloj, ofte eĉ kontraŭ niaj propraj interesoj de gvidantoj!

Kaj la tintilo estas simple nur distingo por la posta agnosko de tiaj bonaj servoj!

La Turdo kaj liaj filoj

La Maljuna Turdo instruis kanti siajn filojn rande de la nesto, por ke kiam ili eliros el sub liaj flugiloj, ili bravu sialoke en la mondo.

Tiuj bele bekblovis la antaŭkantitajn melodiojn.

Nur unu estis inter ili – kvankam la plej granda! – kun kiu li neniel progresis. Al ĉi tiu li povis fluti kion ajn, tiu ne postblovis. Ĉi tiu eĉ ekparoli provis nur, kiam kukolo venis al li proksime kaj ekkriis. Ankaŭ tiam nur: ”ku ku”.

– Bone do, ankaŭ tiel! – suspiris tiam la Maljuna Turdo kun kristana rezigno. – Ne ĉiuj el ni devas nepre fariĝi turdoj, iuj povas ankaŭ kukoliĝi.

Tamen unu afero certas, tiu birdo, kiu volas fariĝi turdo, eĉ junaĝe ne povas havi voĉon kukolan!

Eĉ al reĝoj ne facile!

– Bone estas al vi, Reĝa Moŝto, – diras la Herboj, Arboj, Floroj al la brilanta Suno. – Viaj estas la lando, potenco kaj gloro; de vi dependas la sortoj de ni ĉiuj, al vi obeas ĉiuj.

– Ja estas vero, ke mi havas potencon grandan kaj bienojn sennombrajn, tamen ne forgesu, kiel malfacile estas ofte vidi klare kaj decidi pri grandaj demandoj al tiu, al kiu, samkiel al mi, ĉiuj montras nur siajn brilajn flankojn, kaj la ombrajn neniam!

Tintiluloj

– Kio finfine veras pri tio, patrino, ke la Azeno estas la gvidanto de la ŝafaro? – demandas la Ĉevalido sian patrinon, kiam la grego en sia kutima polvonubo preterpasis la starantan veturilon. – Sendube ja, la Azeno aspektas la plej granda en la societo, sed mi vidas ankaŭ, ke la tintilo pendas sur la kolo de la gvida virŝafo, kaj ĉi tiu antaŭiras, kaj ne la Azeno.

– Lernu, filo, – respondas la patrino, – ke la vera gvidanto nek okulfrape antaŭiras, nek pendigas tintilon sur la kolon; tio estas propra nur al tiuj, kiuj ŝatus esti gvidantoj, aŭ almenaŭ ŝajni gvidantoj…

Hakiloj

La Arbaro, rekoninte, kiel facilanima li estis doni tenilon al la Hakilo, kiu ekde tiam pere de ĝi ekstermis amasegon da liaj arboj, apenaŭ atendis, ke lia amara sorto iel finiĝu.

Iufoje ial-tial rompiĝis la tenilo de la Hakilo, kaj la terura malamiko, perdinta sian potencon sterniĝis senpova sur la tero.

– Ve, ve, – li ĝemis, – kio mi fariĝis! Kiel utila mi estis; kiom da herbaĉoj, misŝosoj, sekaj branĉoj mi forhakis, kaj nun jen, tiel mi devas perei!

Ke li damaĝis ankaŭ vivajn arbojn, prie li profunde silentis.

Tiel do fine ekkompatis lin la Arbaro, kaj sekve de liaj belaj promesoj kaj votoj li denove donis al li tenilon.

Kaj ĉi tiu, rekonsciiĝinte, stariĝis, kaj kvazaŭ nenio estus okazinta, plej unue li hakis al si tenilojn!

Mimetismo

La Grilo sunumanta sin antaŭ sia domo ekvidas la Akridon vorantan proksime sur herbo,kaj alparolas lin:

– Kia afero estas, baptano, ke pro la verda ĉirkaŭaĵo, en kiu vi vivas, vi portas same verdan mantelon? Kie do restas la karaktero, individueco, fiereco? Por fari ion tian Grilo neniam maldigniĝus, ja tutcerte ne!

– Nu, kaj mi diras al vi, baptano, ke la azeno estas vi, pro ke por tiel ekstempaj principoj vi oferas viajn gravajn interesojn. Ĉar ankaŭ ni ne tiel pensadis iam, sed preze de amaraj spertoj ni ellernis: ne estas saĝe iel ajn disaspekti de nia ĉirkaŭaĵo, ĉar tion niaj malamikoj tuj rimarkos, kaj tiam ve al ni! Se oni miksiĝas inter lupojn, plej bone estas tuj kunululi; eĉ, se eblas, ankaŭ ilian vestaĵon surmeti, ĉar alie ili devoros nin, kiel ajn karakteraj, elstaraj kaj fieraj ni estas!…

La Grilon kaptis terura kolero, kaj tuj volis elfuriozi sian opinion al la Akrido, sed li ne plu havis tempon: preterumanta turdo rimarkis lin, alsaltis kaj bekokaptis lin.

Kaj la Akrido en sia verda mantelo senĝene plufestenis en la rosoplena herbejo, kaj post nelonge ankaŭ ekkantis.

Eble pri la karaktera kaj fiera Grilo insistinta pri siaj tradicioj…

Palacoj

Kiam estis enmetitaj ankaŭ liaj okuloj – la fenestroj – la Nova Palaco mire rigardis ĉirkaŭ si, rimarkante, ke ĉe la fundamento nuras rubamasoj kaj fosaĵoj. Eĉ la kapon li balancis prie. – Ej, ej!…

Ekvidas tion la najbara Maljuna Palaco, kaj transvokas al li:

– Ne balancu la kapon, juna frato, iam, se ankaŭ el vi fariĝos Palaco, kaj vi staros vice en la Palacaro, neniu plu rigardos vian fundamenton – kutimo ja nur ĉe etaj kabanoj – sed ĉiuj admiros kaj laŭdos viajn altajn turojn!

Alteco

Iufoje la ĉirkaŭstarantaj domoj komencis taksadi, kiom altas la Granda Turo, kies kruco leviĝis inter la nubojn.

– Eble eĉ cent metrojn! – diras iu pure blanka Dometo, levante siajn fenestrookulojn admire al la Turo – la krucon ja apenaŭ mi vidas sur li…

– Nu ne, tiom certe ne, – rapidas kun sia opinio ankaŭ proksima Pluretaĝa Domo, – sed eble nur sepdekokdek…

– Kiel vi imagas, – interrompas ilin orgolje Kastelo, kiu mem estas turhava, – kvindek maksimume, ne cent! Apenaŭ pli alta, ol mia turo! Eble nur kelkajn futojn.

– Ĉu vi aŭdas, kiel oni subtaksas nin, Turojn?! – transvokas tiam iu alia potenca Turo el la vico de la kontraŭsituanta domaro al la Granda Turo. – Ĉu vi aŭdas?

– Ne gravas, – ekparolas nun la Granda Turo mem, – oni ne malpliiĝas, se la samtempuloj ne scias, kiom oni altas.

Kiu estas Najtingalo, kiu Pasero

La Junan Poplon, kiu konis la birdojn nur el onidiroj, interesis precipe du birdoj, kiujn li aŭdis menciadi ofte en formo de komparoj.

Li ankaŭ petis la proksime starantajn, maljunajn arbojn, montri al li siatempe: kiu estas la Najtingalo, kiu la Pasero.

– Nu, – respondas la arboj de la arbaro, – nun… tiel juna apenaŭ vi kapablos distingi ilin unu de la alia, ĉar ambaŭ ili monotone grizas kaj tre similas unu al la alia.

Sed se vi plenkreskos, kaj fariĝos konsiderinda personeco en la kamparo, vi certe ilin rekonos.

– Kiamaniere? – demandas scivole la Juna Poplo.

– Tiel, – ili respondas denove, – ke estos iu, kiu kontenti ĝos per tio, ke lia kanto de tempo al tempo suprensonu al vi; tiu estos la Najtingalo; kaj estos iu, kiu tuj metos ankaŭ neston, post kiam unufoje vi toleris, ke li flugu sur vian branĉon; tiu estos la Pasero!

Formiko en la turo

– Ĉu formiko en la turo? Kiel vi venas ĉi tien, ereta besteto tera, kie nur birdoj pasas, se ili pasas? – demandas mire la Gufo la malgrandan Formikon, aperintan en la turo.

– Nur tiel, – respondas feliĉe la malgranda Formiko, – ke ekde kiam mi trapaŝis la sojlon de la preĝejo, mi ĉiam rigardis nur supren, kaj dume senĉese-senhalte mi klopodadis. Ĝis mi venis ĉi tien.

– Nu, mi ne estus tion kredinta, – miris denove la Gufo. – Ĉiuokaze afero brava… Ŝajnas, ke ekzistas kelkaj, kies flugiloj estas la diligento!

Ni, Montoj

– Saluton, kamarado! – alkrias plengorĝe la Talpa Teramaso al la Montego tuj post sia naskiĝo, – saluton, kamarado!…

Tiu kompreneble eĉ ne rimarkas lin.

– Dio benu vin, najbaro, – li resalutas lin en pli modesta tono, kiam la suno grimpas sur la zeniton.

Sed respondon ankaŭ ĉi-foje li ne ricevis.

– Mi havas la honoron!… Via humila servisto! – li ree entuziasmas ĉirkaŭ vesperkrepusko.

Sed eĥo ankaŭ ĉi-foje ne venis.

– Oni ne miru, – li tiam diras, turnante sin al la Montego, sed tiel, ke ĉiuj lin aŭdu, – oni ne miru, ke la mondo senĉese malboniĝas, ruiniĝas, se eĉ ni, Montoj, ne solidaras, kiuj ja devus servi kiel ekzemploj por la pli malgrandaj!

La Kolombo kaj la Kajto

Estis senvente. La Kolomboj ludeme giradis super la domo.

La Kajto senpove, envie rigardis ilin. Fine ekestis vento, kaj ankaŭ li povis leviĝi.

Tiam li alparolis la Kolombojn:

– Rigardu min, kiel alten mi leviĝis! Kie vi estas rilate min, kun viaj malaltaj, ĉirkaŭdomaj flugadetoj?

Kaj la Kolomboj respondis:

– Ni ne deziras pli alten, ol ni propraforte kapablas.

Nun, per orgolja elano la Kajto glisis pli alten.

Sed en ĉi tiu momento lia ŝnuro ŝiriĝis, kaj li balanciĝe defalis en la profundon de la neniiĝo.

Samkiel kelkaj faritaj granduloj!

Konkurado

– Alokulu min, kian vicon mi falĉas! – turnis sin fiere la brila Falĉilo al sia malgranda parenco, la Tranĉilo.

– Vi falĉus pli modestan vicon, kamarado, – grumblas la Tranĉilo, – se mi ne estus tranĉinta tiel grandan panpecon; ĉar via vico dependas ja de mia panpeco, kunfrato!

– Tamen se pasintjare mi ne estus falĉinta bravan vicon, mi ne scias, el kio vi disdonadus tiel laŭplaĉe tiujn panpecojn, – rebatis la Falĉilo.

Unue vico, poste pano.

La nova tirĉevalo

– Mi neniel komprenas la aferon, – turnis sin la el kaleŝĉevalo ĵus fariĝinta Nova Tirĉevalo al sia kunulo, la Maljuna Tirĉevalo, – hieraŭ, kiam la plenŝarĝitan veturilon ni apenaŭ povis treni, nia mastro tiradis la kondukilojn, eĉ vipis nin, nomis nin vivaj kadavroj… Kaj hodiaŭ, kiam Johano ne volis pli ŝarĝi nin, ĉar, kiel li diris, estos tro, la mastro riproĉis al li: ŝarĝu, filo, ŝarĝu, ĉi tiuj estas ĉevalidoj, kiajn tutmonde vi ne trovos!…

Tamen la nutraĵo estis hieraŭ glumaĵo, kaj ankaŭ hodiaŭ la sama.

– Nu jes, ĉe tirĉevaloj tio kutimas, kamarado. Ĉi tie ŝanĝiĝas nur la instigo, la furaĝo neniam!

Tagoj, Nuboj

– Se la Suno estas la plej klara lumfonto, kiel ni lernis en la lernejo, kial li devas kaŝiri inter nuboj, kiel pelata besto en arbaro? – demandas la Junaj Sunfloroj sian patrinon, kiam kelkaj Nubetoj portempe kovras la Sunon antaŭ ili.

– Li ne kaŝiras, filoj; eĉ kontraŭe: klopodas la Nubetoj priombri lin, kiam ili nur povas. Ankaŭ la verajn grandulojn terajn klopodas priombri iliaj nanaj samtempuloj.

Sed ne tro gravas: ni, Sunfloroj devas kredi, eĉ scii, ke li troviĝas tie, ke lia kaŝvagado estas nura ŝajno, kaj ankaŭ lia priombrado povas daŭri pleje nur por tempeto, kaj poste lia lumo, kiel tiu de la subkloŝigita vero, des pli brile, blindige ekglimos!

La vera poeto

– Sinjoro prezidanto, – diras la ĉefsekretario Turdo al la Najtingalo, – ĉu vi ne pensus, ke ni devus iamaniere kunskribi la liston de la poetoj kaj verkistoj? La Pasero kaj la Pigo, vi mem aŭdis, senĉese kverelas, kiu el ambaŭ estas vera poeto.

– Superflue, tute superflue, – respondas la Najtingalo per decida voĉo. – Mi kredas, ke pri la demando, kiu estas vera poeto, kiu ne, disputos ĉiam nur la unukanta Pigo kaj la pepanta Pasero!

La pli granda

La regiono estis plagita de tertremo, sekve de kiu la surfaco ĉi tie enprofundiĝis, tie leviĝis.

La Prunelujo veninta tiamaniere sur monton, fiere alparolas la centjaran Kverkon, restistan surloke:

– Nu, kiu pli grandas? Nun sternaĉu sur min vian ombron, se vi povas! Mi preterrigardas super vi, kiel fluganta aglo super ebenaĵo!

Kaj la Kverko respondis dignoplene:

– Facilas esti alta al tiu arbo, kiu kreskis sur monto.

Sed vian grandecon oni mezuras ne tiel, kiel vi pensas, filo mia. Kiu volas esti granda, tiu devas grandi de la piedoj ĝis la verto, kaj ne sufiĉas nur alte teni la kapon!…

Propekaj kaproj

– Io tia povas okazi nur al ni, senŝirmaj malfeliĉuloj, – plendas la Plejdo al sia kunulo. – Sen ke ni kontraŭ ajnulo eĉ plej iomete kulpus, oni sin abrupte ĵetas sur nin, kaj komencas nin bati, draŝi!… Ni eĉ ne scias, pro kio?

– Malestas vero sur la tero! – suspiras post nelonge iu Alia.

– Jes, certe, la Homoj ja estas tiaj! – ekparolas ankaŭ la Tria. – Ankaŭ kiam ili koleras la polvon, la Plejdon ili batas!

Destino de Granduloj

– Rigardu, kiom da birdoj svarmas tie malsupre, sur la ebenaĵo! – ĝojkrias la Aglido en la nestoniĉo de la rokomuro, ekvidinte aregon de paseroj kolektiĝintaj sur la stoplejo. – Se mi lernos flugi, ankaŭ mi povos flugi al ili, ĉu ne?… Kiel bele ili serpentumas, tiriĝas!…

– Ne, filo, vi neniam alflugos! Ni, agloj ne estas paseroj!

Tion neniam vi devas forgesi. La Aglo estas la reĝo de la birdoj, kaj la reĝoj havas la destinon, esti ĉiam solaj.

Ĝuste tio estas, kion la frugilegoj kaj paseroj ne kapablus, kaj kio faras la Aglon reĝo!

Kapoj

– Bonan tagon, frateto, – salutas iu potenca Bulo de la brasikkampo Bulbon de la proksima bedo.

– Nu-nu! – respondas la malgranda Dikuleto. – Volonte mi rekonas mian malgrandecon kaj staturan similecon, sed parencecon kun la mizeraj Brasikkapoj mi ne povas akcepti!

– Ne diru! – ekfuriozas la Bulgiganto sulkigante la frunton pro la kolero, – se vi pli valoras, kial ne el vi oni konservas centojn por vintro?

– Kial? Ĉar kie oni bezonas el via granda Brasikkapo cent, tie el mia Bulbokapo sufiĉas eĉ unu!

Vilaĝaj Paseroj

La Vilaĝaj Paseroj sendis delegacion en ia proceso al la reĝo de la birdoj, la Aglo.

Kiam la kortega sekretario malfermis al ili la pordon, iliaj buŝoj falis apertaj pro la miro, en tiel grandan ĉambregon ili paŝis.

En la ĉambrego estis ankoraŭ nur atendantoj, inter aliaj la Pavo.

Kiam la Paseroj ekvidis la fieran, brilpluman Pavon ĵus proksimiĝantan al ili, ĉiuj riverencis ĝistere, kaj apenaŭ atendis, ke, – kiel hejme ili aŭdis, – li distingu almenaŭ unu el ili per alparolo.

Ili nome estis tute certaj, ke ĉi tiu brilpluma, fiera birdo kun kronita kapo estas la Aglo.

Kaj kiam la senvorte plupromenanta kaj la Paserojn eĉ ne rimarkanta Pavo preterpasis ilin, ekparolis la Fringo al la Paseroj ankoraŭ nur iom kuraĝetaj suprenrigardi desurtere:

– Kial vi samtempe adorfalis, kiam la Pavo vin preterpasis?

Kaj la Paseroj, leviĝantaj unu post alia ekmiris…

– Ĉu tiu do estis ne la Aglo, sed la Pavo?

– Ho, vi malsaĝaj Vilaĝaj Paseroj, – daŭrigis nun la Fringo, ĉu vi do povas imagi tiel seriozan oficon, kiel ankaŭ la reĝa, en tiel sinpufa, memkontenta, malplenkapa figuro, kiel la Pavo? Ĉu vi do ne scias, ke ju pli vere iu grandas kaj ju pli certe li havus kaŭzon, por meti sin super la amasojn, des pli simpla, senpera kaj afabla li estas?!

La sekreto de la regado

Oficestro fariĝis la Azeno. Kaj kiel tia, li promociis ĉiam nur la Simion, neniam la Vulpon.

– Sed lin kial ne? – demandis liaj filoj. Ja ĉiujn ideojn, kiujn vi realigas, kaj al kiuj vi povas danki vian popularecon, vi ricevis de li, ni scias, ni vidas tion.

– Nu-nu, filoj! Tiujn, kiuj donas al ni ideojn, neniam ni devas plirangigi, sed nure kaj sole tiujn, kiuj transpreninte de ni ĉi tiujn ideojn, realigas ilin laŭ niaj instrukcioj kun plej rigora akurateco. Jen ĝuste la sekreto de la regado. Ĉar se ni plirangigus la Vulpojn, ĉu vi pensas, ke ankoraŭ necesus Azenoj?!

Atendo de la diplomo

– Ho, se nur ni jam povus fariĝi Bovoj, por ke ĉi tiuj stultaj ligoŝnuroj depreniĝu de niaj piedoj! – suspiris la piedŝnuritaj Junbovoj sur la stoplejo, dum ili vidis preterpasi bovotiratan veturilon. – Dio mia, kia feliĉo estos marŝi iam libere, sen piedŝnuroj!

– Ho, kompatindaj infanoj, suspiris nun unu el la Bovoj.

Se vi scius, ke dum la Vivo deprenas la junaĝan piedŝnuron per unu mano, per la alia li samtempe pendigas jugon sur nian kolon!

La Sunfloro kaj la Prunelujo

– Kien vi tiom kreskas, herbeto! – alparolis envie la Prunelujo la najbaran Junan Sunfloron ankaŭ lin superkreskantan.

Ĉu ne volas ŝajni arbo ankaŭ vi?!

– Dio gardu min! Eĉ image ne! – respondis la Sunfloro.

– Male! Prefere mi estas herbe giganto, ol arbe nano!

Sinpufaj granduloj

La supron de la malnovaĉa turo prikreskis herbaĉoj.

Kiam ĉi tiuj trudherboj malsuprenrigardis el la turo al la granda maro de la surtere sterniĝantaj ĝardenaj kaj kampaj floroj, fiere ili vantis:

– Fakte kaj sendube, tre-tre alte super la pli malaltaj popolklasoj ni estas la elito, aristokrataro de la floraro…

Ke de la vento ili estis portitaj tiel alten, ili eĉ ne ekmemoretis!…

Menso kaj potenco

– Diru via moŝto, – alparolas la Bovon oficantan ĝuste kiel ministro la ordinara civitano Muso, – kiel povas esti, ke kvankam oniscie ”kie menso, tie ekscelenco”, tamen vi regas super ni, malgrandaj, sed evidente pli saĝaj, ol vi?!

– Hja, filo, – respondas la korpulenta Bovo je la plej granda miro de la malgranda Muso, – menso kaj ekscelenco povas troviĝi ĉe malgrandulo, sed la potenco konvenas ja nur al grandulo kaj – fortulo!

Idealistoj

– Kien frato? – demandas la Nubon leviĝantan el la valo la Rivereto rapidanta suben de la monto.

– Al la steloj! Mi ne plu toleras tiun multan malpuron kaj malbonodoron, kiun la homoj faras sur la tero. Tie, en la klara lazuro baniĝos mia animo. Kaj vi, kien vi rapidas tie sube?

– Al la homoj… por lavi ilin!

Ĉebordaj Arboj

Alveninte al la ebeno, la Rivereto torentinta libere el inter la montoj ne nur pasis pli malrapide pro la Arbustoj starantaj al li survoje, sed li deviĝis perdi tempon ankaŭ por serpentumado. Krome la baldaŭ arbiĝontaj Arbustoj ĵetis ombron sur lian brilan surfacon!

La malgrandaj Fiŝoj, kiuj sentis malvarmon en la akvo subombre malvarmiĝinta, eksplodis riproĉe kontraŭ la senkoraj Ĉebordaj Arboj:

– Sendankaj! Ne sufiĉas, ke vi baras la Riveron naskitan por libereco, sur kies sino vi vivas kaj plenkreskas, sed eĉ ĵetas ombron sur lian brilan surfacon? Hontu! Mi ne mirus, se vi estus Homoj!

Zizeloj

La Zizelo vaginta tro foren de sia nesto trudiĝis serĉi rifuĝon ĉe la najbara Zizelo pro Hundoj neatendite aperintaj.

– Ankoraŭ ni atendu, – ekparolis Iomĉjo, – ĝis la najbaro elpuŝos la neinvititan gaston, kaj tiam ni povos kapti lian kolumon.

– Nu, tion vi vane atendus, filo, – diras Krispo. – La kutimo lasi sian kunfraton en la kaĉo aŭ elmeti lin al pli granda danĝero troviĝas nur ĉe la Homoj; en danĝero la bestoj kondutas homece unu kun la alia.

Arboj

– Patrino! Al mi ŝajnas, kvazaŭ la arboj ĉe la rivereto estus pli altaj, ol tiuj starantaj montoflanke, – diras la Juna Paruo fluganta de arbo sur arbon.

– Prave, filo, la arboj kreskantaj riveretborde, en la profundo estas ĝenerale pli altaj, ol tiuj starantaj montoflanke; estas tiel, kaj ankaŭ devas esti tiel. Tiu, kiu naski ĝas pli sube, devas kreski pli alta, ol liaj pli supre naskitaj kamaradoj, se li volas ricevi sunlumon, kaj stari almenaŭ kun la kapo tie, kie ili!

Montoj

Al la Juna Maro ĉiam plaĉis la ondoj de la Maljuna Tero, precipe la montoj. Kaŝe li eĉ enviis pro ili la Teron.

Fine naskiĝis la unua tempesto, kaj ankaŭ li povis ĵeti ondojn, eĉ montoaltajn. Kaj re kaj re, en mil variantoj.

– Jen, – li tiam alparolis fiere la Teron, – mi devas nur voli, kaj mi improvizas pli bravajn montojn, ol la viaj estas, najbaro. Mi devas nur voli!…

– Nu, kaj ĉu ankaŭ staras tiuj montoj, kiujn vi nur tiel improvizas, juna amiko, – demandis responde la Maljuna Tero, – tra miloj da jaroj, kiel la miaj? Ja, filo, monto estas nur tiu, kiu krom esti granda, estas ankaŭ stabila!

La Lintelo kaj la Sojlo

– Rigardu, kiel majesta kaj eleganta mi estas; antaŭ mi eĉ la reĝo kapklinas, kaj vin eĉ bovopelisto povas laŭplaĉe treti. Ni interŝanĝu, – diris kun persvadema dolĉo la Lintelo.

– Ne mi! – rebatis la Sojlo.

– Ĉu vi ne vidas, – daŭrigis la Lintelo, – ke dum vi batalante kun la mondo ĉifoniĝas, en kia pompo, komforto kaj ĝenerala respekto mi rigardadas desupre la mondon? Malsaĝulo, ĉu vi ne vidas?

– Jes ja, mi vidas! Mi bone vidas, en kiel eleganta alto vi brilas, kaj ke antaŭ vi eĉ reĝoj kapklinas… Sed post la bela, brila farbo, kiu vin faras tiel eleganta, mi aŭdas de fojo al fojo ankaŭ la ĉirpadon de lignovermoj!…

Vortoj kaj agoj

Siatempe, kiam la gregoj serĉis gvidanton, kandidatigis sin ankaŭ la Ĉevalo kaj la Bovo.

Sed ĉe la ekzameno ili falis!

Ĉar dum ili ambaŭ cerbumis pri komand- kaj ordonvortoj, per kiuj ili estros, komandos, kaj regos la gregojn tien kaj ĉi tien, la Azeno, kiu sciis, ke pli valoras unusola ekzempliga paŝo: ago, ol abundo da vortoj kaj paroloj, simple nur stariĝis antaŭ la gregon, kaj elektinte direkton ekvojis. Kaj la ŝafoj ne nur tiam, sed ankaŭ post tio senvorte, obeeme sekvas lin… Ĉar vivkapablajn popolojn oni devas ne estri, komandi kaj regi, sed stariĝinte fronte de ili simple gvidi!

Okuloj de epokoj

– Ŝanĝiĝas la tempoj! – suprenvokas la eta Kabano kaŭranta ĉe la montopiedo al la Palaco leviĝanta sur la supro de la kastelmonto.

– En kio, maljunulo? – demandas la Palaco. Mi ja staras ĉi-loke ekde jarmilo, samkiel vi tie. Kie do la ŝanĝiĝo?

– Pri tio vi pravas, – respondas la Kabano, – sed iam mi estis tiel eta kaj modesta, por ke via grandeco pli okulfrapu apud mi, kaj nun ŝajnas mia malgrandeco pli okulfrapi apud via grandeco.

Florlingve

Iun matenon forte bruis Roza, la dikventra, sed laktabunda bovino meze de la stalo, ĉirkaŭ la ĉefloko.

Pro tio la envia Bunta, kiu havis nur malmultan lakton, subesprimis jene sian malaprobon el la stalofino:

– Kiel grandajn kornojn vi havas, fratino Roza!

– Ne gravas! – rebatis Roza moke. Kiu bovino havas mamon, povas havi ankaŭ kornojn, fratino Bunta!…

La nova leono

Iun belan printempan tagon oni senplie tondis Ŝpicon, la ĉambrohundon ”leono”.

Kiam tiel senigita de la plimulto de sia hararo li rigardis en la ĝisteran spegulon de la dormoĉambro de sia mastro, lia infanaĝa bildolibro venis al li en la menson, kaj fiere li ekkriis:

– Jen, ankaŭ mi estas leono. Kaj krome kia!

”Jes ja! Se rano povis esti fiŝo en sia infanaĝo, kial li ne povus esti iam hundo”, li pensis.

Fiere li promenis preter la spegulo. Eĉ ne unufoje.

Ŝpico iradis-venadis ekde tiam apenaŭ tuŝante la teron.

Kaj la ĝisnuna promenado sub rimeno ne plu kontentigis lin. Se li povis, li elkuris kaj klopodis vagadi.

– Al leono konvenas libereco, spaco! – li diradis en si.

Iun fojon iel-tiel li forvagis eĉ el la kastelparko. Tio tre plaĉis al li. Ĉiuj lin algapis, kelkaj eĉ admiris.

Sed foje li renkontiĝis kun la Pulio, kiu same vagadis.

– Devojiĝu! – kriis la Ŝpico. Ĉu vi ne vidas, ke mi estas leono?

Tio pli ol sufiĉis al la Pulio. Vidante la malgrasan ”leonon” ekregis lin kolero, kaj eksplodis:

– Koko vin piku, ĉu devojiĝu mi al vi, vi kamuflito…

El kio poste eksplodis fajra interbatiĝo-intermordiĝo. La polvo amase ŝprucis ĉirkaŭ la ruliĝantaj harbuloj. Tio eĉ duone ne ŝajnis ŝerco!

Kiam Ŝpico, la ”Nova Leono”, – li mem ne scias, kiel, – hejmenvenis el la batalo, kaj denove povis rigardi en la dormoĉambran spegulon, li ne rekonis sin. Eĉ dufoje li devis rigardi, ĝis unufoje li kredis, ke tio tamen estas li.

Kio okazis kun la leoneco, oni ne scias. Sed neniu plu vidis Ŝpicon vagadi!

De ambicio ĝis sperto

Por iu relgardistejo oni nomumis novan gardiston.

Nova gardisto, nova hundo, tiel decas. Tiamaniere venis Veluro el vilaĝo rekte en la relgardistan domon, samkiel Borinjo, la nova relgardista edzino.

Kiam Veluro la unuan fojon ekvidis la preterbruantan Vagonaron, li ne nur aŭdace kuratakis, sed eĉ forpelis lin. Zorge-perfekte. Kuregis la Vagonaro, eĉ rerigardi li ne kuraĝis!

– Nu, ĉi tiu neniam plu revenos, mi garantias, – li diris memfide. Eĉ la fumo de la Vaporulo ne plu vidiĝis.

Sed diabloj dancu sur lia dorso, apenaŭ Veluro sterniĝus por ripozi, tiu malbenito jam denove revenas. Kaj ree kaj denove… Tiel la peloj-persekutoj havis nek limon, nek finon…

La lango de Veluro elpendis, liaj pulmoj spiregis.

Kaj la maljuna hundo de la gesinjoroj trakinspektoroj, Krispo nur dormis taglonge, eĉ ne alrigardetis. Nek la kapon li levetis. Maksimume li malfermis jen unu, jen la alian okulon pro la tondra bruo, sed nur duone, duone kaj enue!

Kompreneble estis tempo, kiam ankaŭ li peladis la vagonarojn, kaj ankaŭ li kredis, kiel nun Veluro, ke tiuj rifuĝas antaŭ li. Sed nun li jam scias, ke vagonaroj eĉ ne atentetas bojadon. Tiel do li malfermas maksimume nur unu okulon, kaj ankaŭ tion por prirideti la vanan ambiciegon de Veluro.

La Falkido

Iom post iom pliaĝiĝinte la Falkido foje avidiĝis je kolombaĵo, kaj laŭ la patra maniero li falatakadis la kolombojn ariĝantajn sur la proksima plugtero.

Kiel fulmo li flugĵetiĝis inter ilin!

Observantaj okuloj povus preni por certe, ke la elektita viktimo ne saviĝos el liaj murdaj ungoj.

Tamen ne tiel okazis! La fulmelana junulo revenis ja ĉiufoje kun malplenaj manoj.

Aŭdinte pri la malsukceso de sia filo la Maljuna Falko observis, kiam tiu ĉasĵetas sin ĝuste sur grupon de kolomboj, de kie li nature ankaŭ ĉi-foje revenis kun malplenaj manoj.

– Kiun vi volis propre preni el la grupo? – demandis tiam la patro. – Ĉar komence mi vidis tiel, ke vi – tre ĝuste – celis la dekstran grizan, kaj poste ŝajnis, kvazaŭ vi direktiĝus al la meza blanka.

– Ne patro, – respondis sincere la Ido, – mi volis nek la blankan, nek la grizan, mi volis ĉiujn!

– Nu jes, nu jes. Tiaj estas vi, junuloj! – ekparolis la Maljunulo en duone komprenema, duone riproĉa tono.

– Ĉion vi volas, kaj ĉion per unu fojo, tuj. Kvankam la sekreto de la sukceso de la vivo estas ĝuste tio, ke oni volu samtempe ĉiam nur unu aferon. Sed tiun kun ĉiuj siaj fortoj!

Limakoj

Renkontiĝis la Sendoma Limako kun la Domhava.

– Bonvenon, kara parenco, – li salutis, kiel decas al parenco.

Sed li ne povis daŭrigi, ĉar tiu – dum lia rigardo fariĝis ĉiam pli malestima – interrompis lin:

– Serĉu vian parencon inter la Sendomaj Limakoj, baptano! Mi ne havas tiel malriĉajn parencojn, – li diris, kaj mistakse rerigardis la ”sintrudulon”, kaj daŭrigis sian vojon.

La kompatindan Sendoman Limakon konsternis por momento la neatendita malafableco de la Domhava, sed regajninte baldaŭ sian trankvilon li ekparolis:

– Ĉu eble pro via domo vi tiel fieraĉas, baptano? Fieru per tio, kion vi mem akiris, ne per tio, per kio la Di-Sinjoro vin benis!

Hiloj

La Birdoj, spertinte, ke post la kanto de la Hilo baldaŭ ekpluvas, sed ne malofte eksplodas terura tempesto taŭzanta la tutan arbaron, komencis babilflustri, ke la tempeston kaŭzas la Hilo.

La kaŝbabiloj – kiel ĉiam – iompostiome ŝveliĝis aperta akuzo, kaj la Birdoj baldaŭ kunvokis kunvenon kontraŭ la Hilo.

– Li kaŭzas tempeston, ĉar li bezonas pluvon…

– Nu jes, liajn plumojn ne taŭzas la ventego! – ili alkriis de tie kaj ĉi tie.

– Morton al ili! – unusonis brua muĝado, kaj ili jam pretis iri, por verŝi la sangon de la Hilo.

– Haltu! – stridis nun al ili la maljuna reĝo de la Birdoj, la Aglo.

– Ni ne lasu nin kaptiĝi de senpripensaj agoj, la malamo ne estas bona konsilanto, precipe, se ĝian fajron incitas stulteco. Mi bone konas la Hilon, li kaŭzas al ni, birdoj nenian danĝeron, la tempesto ja alvenas ne sekve de lia voko, kontraŭe: li nur signalas, ke ĝi proksimi ĝas; atentigas, ke ĝi ne trovu nin nepretaj! Kaj se iu danĝero kaŭzas damaĝojn, pro ĝi respondecas ne tiu, kiu ĝustatempe atentigas pri ties proksimiĝo, sed tiu, kiu ignoras ĉi tiun averton.

La Koko

Ni scias, ke la samtiel gravan, kiel distingan oficon de la sunvekado, faritan pli frue rotacie, simile al vilaĝestreco, la saĝa reĝo de la bestoj konfidis al majstro engaĝita, la Koko.

Kaj la Koko bone plenumis sian oficon. Sed foje vizitis lin la Alaŭdo kaj plendis al li:

– Majstro, tro malfrue leviĝas la Suno; mi ne finas la plugadon, se nur tiel malfrue mi povas komenci; ĉu vi ne povus kokeriki multe pli frue, ol kutime?

La Koko enpensiĝis pri la vortoj de la Alaŭdo, kaj ĉar li rekonis, ke tiu pravas, la sekvan tagon li multe pli frue kokerikis, ol kutime.

Tiel okazis dum certa tempo.

Jes, sed tiam la Strigo vizitis lin kaj petis:

– Tiel frue vi kokerikas, ke apenaŭ oni vekiĝas, jam denove oni devas enlitiĝi; se tiel vi daŭrigos, restos vivaj la musoj, kaj ili manĝos vintre la grajnejojn malplenaj!

La Koko ankaŭ pri tio profunde enpensiĝis, kaj ĉar li rekonis, ke ĉi tio same estas vero, kaj ekde la sekva tago li kokerikis multe pli malfrue, ol kutime.

Ankaŭ ĉi tio daŭris dum certa tempo.

Sed nekontentaj, la Tagaj Birdoj kunvokis kunvenon, kaj sendis delegacion al la Koko.

– Tamen ne konvenas, – deklaris per malmolaj vortoj la oratoro, – ke estante taga birdo vi tenas vin kun la strigoj kaj vespertoj, kaj nin vi rigardas aero…

La Koko denove enpensiĝis pri la demando, kaj ankaŭ ĉifoje li rekonis, ke li – kiel taga birdo – neniel povas sin teni kun la noktaj strigoj; sed fine li rekonis same, ke oni ne povas gvidi popolojn per fleksiĝemaj individuaj rekonoj, por tio necesas leĝoj neflekseblaj kaj severaj, kaj ekde tiu tempo li kliniĝas nek dekstren, nek maldekstren, sed nur tiam li kokerikas, kiam li sentas ties bezonon!

Kaj ekde tiam malestas ĉiaj plendoj!

Printempa prediko

La naturo festis la Printempon. La vento orgenis, la koruso de la birdoj foje sonis, foje silentis, kaj la psalmado de vespoj, abeloj, insektoj reveme zumis.

Subite fariĝis senmova silento.

Sur elstaranta, seka branĉo de grandega kverko aperis la Cerambiko, kaj komencis prediki. Fininte tiel li resumis:

– Do ni amu unu la alian!… Ni ĉiuj estas gefratoj, ĉar nin ĉiujn kreis Dio! Ankaŭ la mondon kreis Li, kaj por ni ĉiuj Li kreis ĝin…

Aŭskultis la predikon la malgranda Kokcinelo, kiu profunde, tre profunde enpensiĝis pri ĉio aŭdita.

Kaj post longe li ekparolis en si:

– Certe tio estas kaj bela, kaj bona, eble eĉ vera; sed se ni ĉiuj estas gefratoj, kaj Dio donis la mondon al ni ĉiuj: kial manĝas nin la majskaraboj?!

Ĉevalo kaj rajdanto

La konkuro finiĝis. La venkintaj sinjoroj festenis, tintis glasoj, sonis muziko…

La gaja bruo aŭdiĝis ĝis la stalo.

La inteligentaj Ĉevaloj atentis, eĉ komprenis la fanfaronajn, fierajn paroladojn de siaj mastroj, en kiuj ili konkure laŭdis sian elstarecon unu al la aliaj. Male, la kutima kaj laŭrajta furaĝo – eble pro la granda festeno – malfruis, kaj tiel la Ĉevaloj havis tempon por iom da babilo.

– Ĉu ne estas strange, – diras Stelo, la unuapremiita vetkurulo al iu maljuna ĉevalo, – ke en la triumffesto de niaj venkaj, brilaj vetkuroj la sinjoroj trinkas ĉampanon, kaj forgesas eldoni al ni eĉ la kutiman, ĉiutagan ”buŝplenon”? Ĉu valoris tiel devokonscie, spiroperde kuri?

– Kiu do propre kuris? Ĉu ili aŭ ni? – ekparolas alia post pli longa silento.

– Ili ja nur sidis sur niaj dorsoj! – diras fine amare iu tria.

Poste estiĝis silento, profunda silento…

Kaj kvankam ĉe la sekva vetkurado Stelo denove venke, multe superinte siajn kunulojn venis al la celo, tamen lia mastro ne plu troviĝis sur lia dorso!

Kverkoj kaj muskoj

– Venu, malfeliĉa orfeto, – ekkompatis la potenca Kverko la malgrandan Muskon, – instaliĝu en mia ombro.

Inter viaj herbofratoj – kiel mi vidas – vi ne trovas lokon; ili elpuŝas vin el inter si. Mi vin protektos: sternos sur vin mian ŝirman mantelon.

La malgranda Musko apenaŭ kredis al siaj oreloj, kaj kostis certan tempon, ke li iel tamen transloĝiĝis.

Jes ja, eĉ inter siaj fratoj, la herboj li ne havis trankvilon, ili maldeziris lin inter si, kio do estus en la ombro de tia arbego…

– Ekiru kuraĝe, – diris tiam la Fringo de sur branĉo de arbo vidante lian hezitadon, – en la ombro de veraj granduloj bonvolemaj etuloj ne bezonas timi.

Kaj kiam li ekloĝis tie, li ankaŭ spertis tion.

La potenca Kverko klinis sin tende super li, kaj ŝirmis lin de la turmenta ardo de la atakanta Suno avida, malkiel liaj fratoj antaŭe.

– Nu jes, – li cerbumis duone laŭte kun la sinakuza konscienco de dankemaj malgranduloj, – sed kiel mi povos rekompenci ĉi tiun senmerite ricevitan grandan bonfaron, mi estas ja malriĉa, havas nenion.

– Ne zorgu pro tio, kamarado, – ekparolis denove la Fringo. – La vera amo estas nekredelbe eltrovema; ankaŭ vi elpensos, kiel rekompenci la grandan bonecon de la Kverko malsuprenkliniĝanta al vi.

Kaj la Fringeto ree pravis. Ĉar la malgranda Musko ekde tiam daŭre tenas la grundon super la radikoj de sia bonfaranto humida: tiel li pagas per bonfaro por bonfaro!

La kritiko

(Epizodo el la junaĝo de onklo Johano)

Kie la disverdiĝanta semitaĵo limas kun la granda paŝtejo, kaŝiĝas marĉa lageto en la violkolora ombro de kareksaroj.

En la spegulon de ĉi tiu lageto ofte engapas Johano, la revema vicpaŝtisto de la tie tintadanta grego; kelkfoje li tiom forreviĝas, kvazaŭ li elrigardus tra ia fenestro en la transmondon.

Sur la kampo kovas alaŭdo, kaj sur la flugiloj de laŭta kantado, kun feliĉa muzikado li leviĝas en la senfinon de la ĉielbluo; en la lago ranoj enhejmas, kaj envie vidas la sonantan alaŭdon flugi sunproksimen.

Iun tagon ili alparolas la alaŭdon silente insektumantan sur la bordo.

– Kamarado, kial vi ne aliĝas al nia koruso? Vi havas tute tolereblan voĉon!

Konante la kutiman korusmuzikon de la vesperoj la alaŭdo modeste respondas:

– Mi kutimas kanti nur sola, kaj mi povas kanti nur en la sunplena alto, leviĝante al la ĉielo…

– Ĉu tiel, vi certe timas postresti en la konkurso, – diras la enviaj ranoj, kiuj ekkonjektis, ke la Alaŭdo ne volas enmiksiĝi en akvaĉon…

– Ne ja! – diras nun jam kun ioma memkonscio la Alaŭdo.

– Do ni konkuru! – muĝis la marĉanoj; ni vidu fine, kiu estas la unua kantisto de la stepoj: vi, alaŭdoj, aŭ ni, ranoj!

Ili interkonsentis pri Johano kiel juĝisto.

La postan tagon, kiam sekvante sian tintadantan ŝafaron kaj kompreneble nenion sciante pri sia ofico Johano alvenas al la bordo de la lageto, li ekvidas, ke la Alaŭdo kiel sago flugas al la ĉielo kaj belege trilas.

Johano rigardas lin. La rava kanto penetras ĝis lia korfundo. Li sternas sin sur sia kloŝpelto, kaj eĉ la ĉapelon li demetas, kvazaŭ en preĝejo li aŭskultas.

Kaj nun, kvazaŭ laŭ eksigno ankaŭ la Ranoj subite komencas la sian. Ne aŭdeblas pro ili la kantado de la Alaŭdo.

Johano nur toleras, atendas certan tempon, sed fine tediĝas, subite saltleviĝas, blovante pro furiozo, kaj tiel li ĵetas la hokbastonon inter ilin, ke ĝi disŝutas la polvon.

Kaj la fortunplagitaj Ranoj sintrete rerifuĝas en sian flakaĉon. Kien ilin nek Johano, nek la kantema Alaŭdo postsekvas…

– He, onklo Johano, ĉu vi ankoraŭ havas tiun hokbastonon?!

En Robinarbio

Du enpotaj Palmoj interparolas iun matenon.

– Mi sonĝis, ke ni estis altkreskaj, havis bongustajn, grandajn fruktojn, kaj la homoj suprenrigardis al ni kun respekto. Ni staris sub libera aero, kiel la Robinarboj, kaj ne potmezure oni havigis al ni la teron!

– Ne forgesu, ke ĉi tie oni konsideras nin fremduloj.

Vi ankaŭ ne povas deziri, ke en Robinarbio Palmoj floru.

Kiu scias ĉi tie, kiom vi kapablus frukti, se oni lasus vin vivi, kreski kaj evolui!…

Ranoj – Ĉu ne estas ankaŭ ni birdoj, – ekparolas unu el la Ranoj sur la supro de la laŭriveraj salikoj, kien – teditaj de la enuo surborde – ili suprenrampis por kapti musojn.

– Jes ja, tio ni estas, – respondis unuvoĉe la ceteraj.

Jen ni vivas sur arbo, kaj se necesas, ni kapablas ankaŭ kanti.

Per tio ili ekblekis:

– ”Kio tie krakas-krakas-krakas?”

– Breke-kekso-breke-kekso-breke-kekso”…

La tuta ĉirkaŭaĵo eĥis kakofonie.

Nun hazarda leporo ekkraketigis arbuston.

Pro la bruo ili ĉiuj plonĝis en la akvon. Tie ili ĝisatendis: kien la akvo fluas, kaj plaŭdante en la fludirekto ili pli-malpli frue rekrablis sur la bordon.

– Sed ĉu ni ne estas ankaŭ fiŝoj? – diras je tio alia brekekekso, – jen ankaŭ en la akvo ni tenas nin brave, se ni volas, ni povas ankaŭ naĝi!

– Ja certe, ni estas ankaŭ fiŝoj, – respondas denove ĉiuj, pufigante sin fierkreve.

– Ne ja, vi ne estas birdoj, miaj brekekeksaj amikoj, – ekparolas perdinte sian paciencon Gufo silentanta ĝis tiam en sia kavo, – eĉ se vi ĉiuj centfoje grimpas sur arbon, kaj faras tielan bruon kun viaj stultaj kvak-kvakadoj; ja birdoj estas birdoj ne tial, ke ili vivas sur arbo, sed tial, ke per flugiloj ili venis tien, kaj flugante ili povas libere plupasi de tie!

– Kaj nek fiŝoj vi ja estas, naŭzaj kameleonoj, ĉar ankaŭ ĉe fiŝoj ne estas plej karakterize, ke ili plaŭdas en la akvo, sed ke ili naĝas, kaj same laŭplaĉe, kuraĝe kaj libere, kaj krome ne laŭ la fluo, kiel vi, sed plej ofte ĝuste kontraŭ ĝi! Tamen estas vero, ke en la vivo ne unu rano kvakas birde sur branĉo, dum flugilhavaj kantobirdoj eĉ veni al vorto ne povas, kaj ne unu el tiuj vivas, kiel fiŝo en akvo, dum veraj fiŝoj plurfoje estas ĵetataj surborden…

La Frugilegoj

La Frugilegoj, kiam en la terure severa vintro vane serĉvagadis en la neĝkovrita kamparo, sen trovi eĉ unu ŝveliĝantan nigran terbulon, ne parolante pri ajna nutraĵo, mortlacaj fine ĉiuj kolektiĝis en la arbaro.

Sekvis denovaj konsiliĝo, esperado, denova atendado…

Fininte siajn ĉiutagajn giradojn ekvidas la Aglo el inter la nuboj la grandan tumultiĝon de la Frugilegoj sur la tero.

– Pri kio ili povas tiomope konsiliĝi samtempe? – li pensis en si, kaj ĉar li scivolis, kaj cetere havis nenion alian por fari, tuj malsuprenflugis inter ilin, por demandi.

– Ho, via reĝa moŝto, – kuris al li renkonte la Ĉeffrugilego, – via moŝto tie supre certe aŭdis niajn ĉielen kriitajn, teruran malesperiĝon kaj preĝojn, kiujn ni jam ekde semajnoj vane sendadas al la Altoj, kaj via moŝto nun venis inter nin kiel savanĝelo de la Ĉielo, por helpi nin per siaj saĝaj konsiloj. Ja plej ĝustatempe, ĉar la malsato kaj frosto de Dio eksuperas nin…

Dume la Aglo rimarkis, ke proksime troviĝas ankaŭ alia tendaro, do li demandis la Ĉeffrugilegon:

– Kaj kiuj estas tiuj? Ĉu ne frugilegoj ankaŭ ili?

Kaj tiu respondis:

– Ili estas same frugilegoj, via moŝto, sed kalvinistaj frugilegoj, kiel la plebo nomas ilin, kaj ni estas papistoj.

– Do tiel? – diras tiam la Aglo signife fortigante sian voĉon, – kaj vi sub ĉi tiu preteksto lamentas, veadas kaj preĝas en du tendaroj? Kaj vi kredas, ke iu povas doni al vi saĝan konsilon? Aŭ eĉ: ke viaj vekrioj aŭdiĝas ĝis la altoj de la Ĉielo?!

La Muso Diplomato

Regis bona vetero. La Kampaj Musoj tromultiĝis. Sed ankaŭ ĉirkaŭ Petro-Paŭlo estis seke, la homoj rapide rikoltis, kaj tiel la malfeliĉaj Kampaj Musoj povis kolekti malmulte. Pliigis la malfeliĉon, ke la septembro, male, fariĝis tre pluveca, sekve la tiutempe maturiĝantaj herbograjnoj ne nur elspikiĝis, sed en la pluvo baldaŭ ankaŭ putriĝis.

Tiamaniere la malfeliĉaj Kampaj Musoj randis en februaro tutcertan malsaton.

– Eble ni devus turni nin al niaj riĉaj parencoj, la Grenejaj Musoj, – diris iu Juna Muso en la malsatforumo.

– La malriĉan parencon kutimas prohonti la riĉa, ne helpi, – diris iu pli maljuna.

– Tiam ni devas fari militon kontraŭ ili, kaj forpeli ilin el iliaj grenejoj. Sufiĉe longe ili jam vivas sinjorece. Venu nun ili sur la malgrasajn kampojn. Kaj ni iel vivtenos nin en la grenejoj.

– Prave! La justeco postulas tion! – alfajfis akragorĝa, ardema Juna Muso.

– Por tio ni havos tempon ankaŭ, se ili ne helpos. Antaŭe ni petu ilin milde, – silentigis ilin pli sobra Maljuna Muso.

Dirire, farite.

Ili sendis deputitojn al la Grenejaj Musoj, kiel parencoj, por ke ili sendu iom da nutro, sed laŭeble plej baldaŭ, ĉar alie ili malsatmortos, aŭ Dio scias, kion ili faros … Bis dat, qui cito dat (Dufoje donas, kiu tuj donas.)

Je tio interkonsiliĝis la Grenejaj Musoj.

Ĉu pri tio, kiom ili donu? Aŭ kiel ili povus sendi plej rapide helpon? Male! Kiel oni povus rifuzi al ili!

– Ni mesaĝu, ke ni mem ne havas, – diris juna konsiliano.

– Ni mesaĝu, ke ni ne havas la feliĉon scii pri la parenceco, kaj en tiel malgrasa mondo ankaŭ ili ne povas postuli, ke ni disdonadu al fremduloj, kion pene ni akiris.

– Azenoj vi estas! – interrompis ilin la Plej Maljuna Muso, kiu famis kiel granda diplomato. – Ni ne povas diri, ke nenion ni havas, ĉar ili scias, ke ni havas. Rifuzi la parencecon egalas verŝi oleon sur fajron. Oni devas scii, ke la kolero ne estas bona konsilanto, kaj ke ili opas nombrege, kaj ni relative tre malmultas. Oni devas mesa ĝi, ke ili havu paciencon, ni konsiliĝas pri la afero; ni faros nian plejbonon laŭeblan. Sed samtempe ni devas sendi ankaŭ spionojn inter ilin, por elspuri precipe, kiel ili agus, se ili ricevus nenion de ni. Ĉi tie ni povas nur prudente, diplomatece atingi rezulton.

Tiel do ili agis.

– En la tendaro regas terura malsato, kaj ili jam mobilizi ĝis por distreti nin kaj akapari la grenejojn, – anoncis unusone la revenintaj spionoj. – Oni devas agi, sed tuj.

– Ve al ni, – stridis la virinoj kaj infanoj, – kio estos kun ni?

– Ĉu mi ne diris, ke ni devas trakti ilin delikate? – ekparolis nun la aĝega diplomato restinta sola sobra. – Kiel bone, ke ne pli ni kolerigis ilin. La danĝero tamen estas ankaŭ tiel ne malpli. Tamen oni ne devas malesperi ĝi, mi aranĝos la aferon. Kaj per tio li foriris.

Kaj la Grenejaj Musoj postrigardis lin ĵetataj inter duboj kaj esperoj.

– Nu, ĉu ĉio en ordo? – ili alsturmis la Muson Diplomaton, kiam li revenis la trian tagon el sia sekreta misio. – Ĉu ili ne venos kontraŭ ni? Ĉu ili trankviliĝis?

– Il ne trankviliĝis; tamen ĉio estas en ordo, ili lasos nin en paco.

– Kion do vi diris al ili, ke ili silentiĝis?

– Mi diris al ili, ke ĉar ni, Grenejaj Musoj ne povas helpi ilin per nia malmulta provizo, ni proponas al ili interŝanĝon el pura fratamo. Ni jam satiĝis de la abundo, ni volas pentofari. Ni estas dekmil, ili sendu ĉi tien dekmil el si, kiujn ili volas meti en nian lokon, kaj ni elloĝiĝos en ties kavernojn, kaj transdonos niajn riĉajn grenejojn.

– Kaj nun kiel vi imagas, ke ili lasos nin en paco?

– Nun ili komencos pritrakti, kiuj estus tiuj dekmil, kiujn ili alsendu, kaj ĉar tio ne estas bagatela afero, ili disputos pri tio ĝis rikolto, kaj tiam ili havos abundon por manĝi, kaj ĉio restos, kiel antaŭe…

Kaj okazis tiel!

La hirundo kun rompitaj flugiloj

Antaŭ formigro, dum ludema petolado la Naiva Hirundeto flugis iel kontraŭ telegrafan draton, kaj rompis la flugilojn. Kaj kiam per siaj rompitaj flugiloj li ree kapablis almenaŭ lamflugi, liaj kamaradoj jam estis delonge for.

Kun dolorantaj flugiloj, laca li alvenis al la maro.

– Dio mia, – li suspiris kun tremanta koro, – ĉi tie mi ja devas perdiĝi, en ĉi tiu florperdinta regiono! Kaj streĉinte ĉiujn siajn fortojn li ekvojis super la maro. Kun rompitaj flugiloj, malsana, sola…

Jam estis ĉirkaŭ vespero, kaj li tre-tre laciĝis, kiam li atingis Ŝipon. Tiam li ekparolis:

– Kvankam nenion mi povas doni al vi rekompence de via boneco, Ŝipo, helpu min, senkunulan, lacan Hirundon kun rompitaj flugiloj.

La Ŝipo akceptis la malsanan birdeton, kaj nun jam kune ili pluvojaĝis. Tra tagoj…

Foje – iun vesperon – estiĝis timinda tempesto. Kiel malpezan folieton balancis la maro la ŝtalkoloson sur siaj ondoj, fine ĵetis ĝin sur rifon, kie ĝi ricevis likon, kaj ankaŭ surgrundiĝis.

Kiam poste la terura tempesto mildiĝis, kaj en la lumo de la ekbrulinta Suno videbliĝis la alia bordo el la malfermi ĝanta nebulo, la Hirundo eksvingis siajn malfortajn, tamen jam ripozintajn flugilojn, kaj daŭrigis sian vojon.

Sur la bordo staris aro da atendantoj por la Ŝipo.

– Vidu, lamflugila hirundo el la direkto de la transa bordo! – ekkriis iu, kiam li ekvidis la pene flugantan, lacan birdeton.

– Ĉi tiu povis veni nur per ŝipo, – diris iu alia.

– Kaj ne forlasus ĝin, – diris iu tria, – se tiu povus porti ĝin ĝis ĉi tie.

La kvara jam asertis kun tuta certeco, ke la longe atendata Ŝipo devis surgrundiĝi.

Fine la kvara povis konstati el la alvendirekto de la flugilrompinta Hirundo ankaŭ: kie.

Kaj kiuj iris por serĉi, ankaŭ trovis tie kaj savis la endan ĝeriĝintan bonkoran Ŝipon.

La saĝa Heliko

– Mi povas ankoraŭ akcepti, ke eĉ en ĉi tiu blinde impetanta mondo oni ne trorapidu avide, do ke oni estu singarda, prudenta kaj antaŭvidema, sed ke iu pliigu ĉi tiun – ni diru – prudentan singardemon, eventuale oportunecon ĝis via malrapideco, la proverbeca helikemo, mia simpla menso neniel povas kapti! – diris moke la Zizelo ofte petolanta kun la Heliko.

– Kvankam la afero estas tre simpla, baptano. Ni nur devas klare vidi, – eksplikis la Heliko pli oportuneme ol kutime. – Ke vi, ceteraj estas viglaj, ĉiam rapidantaj, estas kompreneble. Se vi volas ja vivteni vin, ĉiutage vi devas forrapidi elhejme; ankaŭ kun viaj ĉasaĵoj vi devas tuj-tuj hejmenkuri aŭ fuĝi. Sed mi neniam devas foriri elhejme, nek hejmenrapidi, nek fuĝi de miaj malamikoj, ĉar kie ajn mi troviĝas, ĉie mi estas ankaŭ hejme; diru do: kien mi devus rapidi?!…

Florlingvo

Ĉe la ligna trogo, kie la novnaskitaj kokidoj kutimas bekumi, festenis la Muŝo sur restintaj manĝaĵeroj.

Baldaŭ rimarkas tion la sagaca Pasero kaj alflugas.

Por la Muŝo estas malagrabla la danĝera konkurenco, sed li povas fari kontraŭ ĝi nenion alian, ol toleri.

Sed kiam la maltrankvila Pasero ĉiam pli flankensaltadis direkte al la bongustaj pecoj, kaj la Muŝo, pro sia klare konsciata intereso, devis same re kaj re flankeniĝi, li eksplodis ŝajnigante trankvilon:

– Kamarado, ĉu vi scias, ke la homoj konsideras la Paseron pro kelkaj ecoj liaj impertinenta?

– Mi scias, kamarado, – respondas trankvile la Pasero, – sed oni ne devas atenti la homojn; ili konsideras ankaŭ la Muŝon impertinenta, eĉ aroganta!

Leporoj

En la junkeja kaŝejo de seka kanaro interparolas la maljuna Leporo kun siaj filoj.

– Ni, Leporoj devas esti ĉiam atentaj, eĉ dormi ni povas nur one-duone, ĉar en ĉiu brueto povas kaŝiĝi morta danĝero por ni. Tamen ektimi oni ne bezonas. La plej granda forto de la Leporo kuŝas ĝuste en tio, ke ĉion kaj ĉiun li timas. Ĉi tiu ĉiam kaj al ĉiu vigle efikanta timo ŝirmas nian gloran genton de tio, ke ĝi devu ektimi iun kaj iam ajn.

Nun aŭdiĝas unue kelkaj tintilbatoj, poste baldaŭ puŝbruoj de paŝado en la kanaro.

– Ve, ni kuru, kien ni povas! – ekkrias terurite la Leporidoj.

– Venas malamiko…

– Haltu! – vokas la maljuna Leporo post la eksaltontoj.

– Nu, ja facilus esti leporo, se ni devus zorgi nur pro knalantaj, krakantaj atakantoj! Ĝuste male, filoj. Ni devas ektimi malplej la puŝbrue-tintilante proksimiĝantojn.

Multe pli danĝeraj estas la kaŝpafantoj, kiuj staros tie kaj ĉi tie kiel mutaj ŝtonblokoj, kaj inside mortpafos la sensuspekte preterkrozantan, malfeliĉan Leporon!

Leciono de la Horloĝo

La Horloĝo ĉe la ĝardena alo de la kastelo, al kiu la laboristoj orientis sin dum irado-venado, observis, ke la tagdungitoj laboras nur, se la mastro superrigardas ilin, sed tuj, kiam li deturnas la okulojn, ili nur staradas, babilas kaj fumas siajn pipojn.

Male, ofte ili okulumas supren al la horloĝo: ĉu la horo de hejmeniro jam alvenis.

– Gardu vin, sentaŭguloj, – decidis en si la Horloĝo, – mi donos al vi lecionon, alrigardu!

Kaj la sekvantan tagon la dungitoj kun miro rimarkis, ke la tempo neniel pasas: la horloĝa montrilo apenaŭ progresas.

Ili pensis eĉ, ke eble ĝi haltis, sed ajnafoje ili suprenrigardis, ĝi daŭre iris, tiktakis. Tio ja aŭdiĝis kaj ankaŭ vidiĝis.

Ĝuste tiam preterpasis la Mastro.

– Sinjoro Mastro, la horloĝo difektiĝis. Ĝi ne funkcias laŭorde; eĉ groŝon ĝi ne valoras, oni devus vendi ĝin al brokantisto. Jam proksimas vespero, kaj ĝi eĉ tagmezon ne montras, – ili plendis…

Nun ankaŭ la mastro suprenrigardis al la Horloĝo, sed ne povis tuj orientiĝi pri la situacio.

La ĝeneralan miron interrompis la Horloĝo, dirante:

– Nenia miraklo okazis ĉi tie, sinjoro Mastro, kaj ankaŭ difektita mi ne estas, dank’ al Dio. Mi nur scivolis, kion pensus ĉi tiuj bravaj laboristoj viaj pri tio, se iu plenumus sian devon al ili samtiel, kiel ili al vi – laborante nur, kiam ili estas sub la rigardo de la mastro.

Interparolo de Motoroj

– Ĉu vi aŭdis? Iu riproĉis pri nia bruado, kaj nun la Homo klopodas mutigi nin per ĉiuj rimedoj, dum li laŭ plaĉo kaj deziro pelas nin kaj postulas, ke ni ne diru eĉ plendan vorteton, nur silente tiru la jugon senkonsidere pri tio, de kiam ni estas pelataj, kaj ĝis kiam ni kapablos, – diras iu maŝino en la remizo.

– Ha, tio estas ja pinto de friponeco! Eĉ de maŝinoj oni ne rajtas postuli tioman servutemon, – komentas iu alia.

– Kvankam, – opinias la tria, – Dia leĝo fiksas: kiu laboras, rajtas ankaŭ elparoli, kion li pensas!

– Nu, la homoj nur daŭrigu siajn infanecajn ludoj, – diras fine la kvara.

El la kanto, plendo de sin libere esprimanta maŝino estas facile konkludi, kiam ĝi randas eksplodon, endanĝerigante ankaŭ sian medion! Kiel antaŭvidos tion la nekontentigebla Homo ĉe maŝino, trudita al ĝenerala muteco kaj subpremanta en si ĉiujn siajn dolorojn kaj amarecon?

Rimedoj

(Iom da pedagogio)

– Kiamaniere vi dresas viajn ĉevalidojn, Andreĉjo, – alparolis la maljuna mastro Stefano la samvilaĝan mastron Andreo ĉe renkontiĝo, – ke ili tuj fariĝas tiel serĉataj, bonaj ĉevaloj? Kiom ajn mi batas, draŝas, pelas la miajn, ili emas surhavi – kiam tempo estas – nek la selon, nek la jungilaron!

– Vidu, onklo Stefano, – respondas milde Andreo, – ĉevalidojn nuntempe oni ne plu dresas, sed kiel infanojn edukas.

Plirondiĝis la okuloj de la maljuna mastro Stefano…

Kaj Andreo daŭrigis…

– Oni montras al ili unue la brilantajn jungilojn. Poste oni surprovas ilin al ĉiuj. Dume oni rakontas, ke ĉi tiun jungaĵon surhavis iam iu el iliaj grandaj, famaj prauloj.

Postlasis ĝin herede. Estas gloro surhavi ĝin. Kaj kiel bone ĝi sidas sur ĉiu… Kiam poste ili ĉiam pli multe paŝadas en ĝi, oni tiel parolas:

– Vi estas belaj kaj fieraj. Kiom pli vi estus tiaj, se vi montrus ankaŭ viajn forton kaj lerton… Kaj ĉiuj vidus tion… Kaj tiel plu, onklo Stefano. Kaj preze de la vipoj oni aĉetas avenon por ili. Jen estas ĉio!

La Suno kaj la Luno

Marŝante sur la sama firmamento la Suno foje renkontiĝis kun la Luno. Sed ili preteriris unu la alian sen saluti.

– Kial devus saluti mi? – demandis la Luno. – Kvankam pli malgranda, tamen mi brilas nokte, kiam estas mallume, kaj li nur dumtage, kiam ankaŭ sen tio estas hele.

Venuso plubabilis tion al Suno.

– Nu, diferenceto tamen ekzistas inter ni, – respondis la Suno modeste, – sed ne tiel granda, ke ni ne rekonu unu la alian. Ja vere en mallumo lumas la Luno, Kandelo kaj Lampiro, sed dum hela tago – nur la Suno…

Saĝeco kaj vero

Tio okazis antaŭ longe en Birdolando.

La Gazeton de la Birdoj transprenis la dokta Sturno, parolanta plurajn lingvojn, kaj havanta la reputacion esti Saĝa Birdo.

– Mi ĝojas pri tio, – diris la Alaŭdo al la Najtingalo, kiam la konversacio direktiĝis al gazetoj. – Mi ĉiam aŭdis, ke la Saĝeco kaj Vero estas sangofratoj, kaj tiel do nun eble ankaŭ nia vico venos publikigi…

– Nu, mi ne dividas tute ĉi tiun opinion, baptano, – respondis la Najtingalo, – ĉar kun saĝeco oni povas iel redakti gazeton, sed kun vero neniel… Tamen ni povas fari provon, se vi volas. Ĝuste en la hodiaŭa numero li anoncis konkurson pri odo: ni provu!

– Bone, – diris aprobe la Alaŭdo. – Ni elektos niajn plej belajn kantojn: tiujn, kiujn ni disaŭdigas ĉe la alveno de Printempo por la gloro de Dio, kaj ni sendos ilin sub niaj nomoj al la saĝa kaj verama redaktoro; sed samtempe ni sendos al li ankaŭ ian improvizaĵon nome de la Garolo kaj la Papago. Ĉu vi komprenas? Kaj se li juĝas indaj je atento niajn meritplenajn verkojn, tiam pravas vi, kaj la saĝa redaktoro estas ankaŭ verama, sekve la Saĝeco kaj Vero estas sangofratoj; kaj se ne, tiam pravos mi, kaj tiukaze eĉ se fratoj, maksimume nur duonfratoj ili estas…

Kaj farite, kiel dirite.

Ili sendis kelkajn el siaj plej belaj verkoj sub la propraj nomoj, sed ankaŭ el siaj fuŝaĵoj sub elegantaj pseŭdonimoj.

En la plej proksima festa numero aperis la premiitaj verkoj en ornamaj kadroj sur la frontopaĝo de la Gazeto de la Birdoj, kaj sub ili legeblis kiel aŭtoroj la Najtingalo kaj Alaŭdo – pseŭdonime…

Landkunveno

I.

Rimarkiĝis al la Leono, ke en la landkunveno, en kies akrajn diskutojn jam enmiksiĝis ĉiuj granduloj de la lando, nur la Azeno sola ne alparolis. Eĉ vorteton li ne diris.

Nek aprobis, nek protestis.

Post la kunveno li venigis lin al si, kaj demandis, kial?

– Via Reĝa Moŝto, – klarigis humile la Azeno, – mi ne povis alie. La diskuto turniĝis pri tiela stultaĵo, ke se mi pledos por ĝi, prave vi povus konsideri min azeno, kaj se mi stariĝus kontraŭ ĝi, ili brulstampus min tio. Kaj mi ja kredas, ke sufiĉas, se ĉiu mem scias tion pri si!

II.

Alifoje, observante denove la Azenon, la Leono refoje vidas, ke tiu silentas, eĉ vorteton ne diras. Kvankam temis pri vere serioza afero, kaj ankaŭ la diskuto estis serioza.

– Nun kial vi do ne alparolis? – li demandis la Azenon.

– Via Reĝa Moŝto, nun la diskuto okazis hazarde pri serioza demando kaj en serioza formo, do kiel azeno povus efektive kontribui al ĝi?

La Leono ekmiris.

– Cetere, – daŭrigis la Azeno pliardiĝinte, – mi jam profunde pripensis kaj ankaŭ decidis, kion mi diru…

Sed pro ke neniu min demandis, do mi silentis.

– Vi estas saĝa, – ekkaptis tiam la Leono entuziasme la dekstran manon de la Azeno, kaj longe, forte ĝin premadis.

– Dio mia, kiom alia estus ĉi tiu mondo, se la azenoj ekparolus senescepte nur, se iu demandus ilin, aŭ almenaŭ pli frue ili enpensiĝus, kaj nur poste ili parolus!

III.

Kaj la samon vidis la Leono ankaŭ iun trian fojon. Nun la temo estis sufiĉe serioza, sed la diskuto tro flankeni ĝis, kaj estus utile, se iu saĝe redirektus ĝin.

– Kaj nun kial vi ne ekparolis, mia saĝulo? – vokis la Leono al la Azeno, – la prezidanto ja eĉ demandis, ĉu iu ne volas ankoraŭ alparoli? Kaj nun vere utilus iom da kutima saĝeco de vi!

– Vi pravas, Via Reĝa Moŝto, nun vere mi povus paroli, ĉar oni ankaŭ demandis min. Sed ĉu por? Aŭ kontraŭ?

Ĉar kiom ajn saĝe estas iufoje paroli aŭ por, aŭ kontraŭ io, silenti estas tamen plej prudente!

La duloĝejaj ranoj

Ĉu estis mondpereo aŭ diluvo, jam neniu memoris, sed estas fakto, ke en la tuta mondo regis malsato, kian neniu ankoraŭ spertis. Por la ĉiutaga panporcio oni devis taglonge vicostari, sed sian imposton ĉiu pagis mem al sia ekzekuciisto, al neniu alia en la mondo.

Regis do silento kampare-arbare, ĉiele-tere! Emis kanti nek la Najtingalo, nek la Alaŭdo; nek ajna brava grilo.

Nur la kva-kvak-ado de ranoj aŭdiĝis.

Sed de ĝi plenplenis la kamparo!

– Kiel bonan naturon havas la Rano, – diradis la Birdoj, Insektoj-Skaraboj, kaj ankaŭ la Fiŝoj-Serpentoj, – kiel ĝenerala kaj ĉiuntuŝa estas la mizero, tamen la Rano kantas, kvazaŭ li ne havus eĉ ombron da zorgo!

Kompreneble neniu konjektis, ke la Rano ŝajnigis sin fiŝo, kiam oni disdonadis la panon de la akvanoj, kaj birdo, kiam tiun de la birdoj.

Kaj tiel same: kiam la ekzekuciisto de la birdoj anoncis sin, li tuj plonĝis en akvon, li ja estas fiŝo, kaj kiam la ekzekuciisto de la akvanoj aperis, tuj li grimpis sur arbon, eĉ kantis, li ja estas birdo!

La ursogeneracio

– Diru al mi, Via Reĝa Moŝto, ĉu ĉi tiuj ursoj viaj estas fakte tiel nemalhaveblaj, ĉu vere tiom neanstataŭigeblaj, ke vi jam eĉ jardekon pluservigas ilin post la regula deĵortempo? – diras la Juna Tigro al la Leono. – La laŭvica generacio ja jam malkontentas kaj stamfas pro senpacienco … Vi vidos, iam io eksplodos…

– Ĉu nemalhaveblaj? Eĉ por minuto ne! – replikas la Leono, – ilia laboro ja eĉ groŝon ne valoras jam ekde du jardekoj, sed ĉu iu kapablas tiel leki la manojn, kiel ĉi tiuj?

Arbaroj

En la putre troaĝa arbaro, kiun eĉ la birdoj forlasis, loĝis nur ties maljunega animo: la Envio, kiun vundis la pompa disverdiĝo de la Transrivereta Arbaro, la gaja trilado de ties birdoj.

Li do decidis, pereigi lin.

Li sciis, ke la envio sola estas senpova, sed li konis ankaŭ la du eternajn malamikojn de la arbaroj: la Fajreron kaj la Venton.

Kun ĉi tiuj do li komplotis kontraŭ sia senkulpa frato.

Unue li provis ĉe la Vento.

– Kiel granda sukceso estus por vi, – li diris al li, – forviŝi, distreti en polvon tiel potencan, vivofortan altarbaron!

Mi malligas viajn ĉenojn, Vento, forbalau la arbaron!…

– Li starigis potencajn gardistojn, – provis rifuzi la Vento, – kiuj unuparte pretas spiti eĉ tempeston, aliparte per siaj alarmsignaloj transdonataj de folio al folio ili ĝustatempe informas la endormiĝintan Arbaron pri la proksimiĝanta danĝero… Mi ne tro esperas pri la sukceso…

Tiam li turnis sin al la Fajrero.

– Fajrero! Iru, bruligu la arbaron. Imagu, vi fariĝos flamo, se foje la arbaro ekbrulos!…

– Neeble pro la rivereto; cetere super vivaj arboj mi ne havas potencon, kaj en juna arbaro kutime ne trovi ĝas putrintaj arboj.

– Mi transportos vin super la akvo; kaj da putrintaj arboj devas troviĝi en ĉiu arbaro…

Li ekhavis diablan ideon.

En la vualeca nokto li ŝteliris trans la rivereton, kaj traesploris la Junan Arbaron de arbo al arbo.

Li trairis unufoje, dekfoje (maliculo neniam laciĝas), trairis centfoje.

Fine-pene en densa veprejo li trovis kuŝanta surtere la unusolan putrintan arbon de la juna arbaro.

Li reiris, kaj tuj kuris al la Fajrero.

– Mi trovis la putrintan arbon, Fajrero, bruligu la arbaron!

– Se vi postsendos ankaŭ la Venton, por ke li vivtenu kaj disvastigu la vekitan flamon per siaj potencaj pulmoj, – respondis la Fajrero.

Ili interkonsentis.

La Fajrero iris al la arbo, la Envio kuris por la Vento.

Kaj post kelkaj minutoj, simile al rajdtaĉmentoj galopantaj tra pacaj, florantaj kampoj, la Vento ĵetis sin kun terura impeto kontraŭ la nenion suspektantan Junan Arbaron.

Siaflanke la Fajrero metis fajron ĉe la putrinta arbo, kiu jam kaptis flamon.

Sed ankaŭ la surprizita Arbaro ne senfaradis, kaj rekonscii ĝinte el sia unua ektimo, kun neŝanceligebla kredo kaj fido je Dio kaj je la nepra venko de la Vero entreprenis, eĉ venke gvidis la batalon, kaj la Fajrero ne povis rampi sur vivantan arbon. Tiel do malgraŭ la terura atako nur tiu unusola putrinto de la arbaro ekflamis kaj forbrulis.

Sed la liberigitaj kaj nebrideblaj, furiozaj Ventoj ankaŭ revene impetis, kaj levante la subbrulantajn ardaĵojn de la brulinta arbo kiel flokojn ŝutis ilin sur la putrintan Maljunan Arbaron, kiu dum minutoj disflamiĝis, kaj krake-knare disbrulis je cindroj.

Unuece – Pardonu al ni, Reĝa Moŝto, – diras la Pantero al la Leono, kiam tiu, promenante en la societo de la Tigro kaj Leopardo, renkontiĝas kun la reĝo, – sed ni devas demandi vin pri la kaŭzo de tio, ke nuntempe vi konsistigas vian kortegon el nuraj simioj, pli frue tio ja neniam estis tiel!…

– Vi pravas, – respondis la Leono, – pli frue vere ne la simioj, sed vi estis miaj korteganoj. Sed veras ankaŭ – nur rememoru bone – ke kiomope vi estis, tiommaniere vi pensis, kaj ankaŭ kun mi vi daŭre disputis; kaj la popolo neniel sciis, kiun postsekvi. Kaj nun, mi nur montras al la Ĉefsimio, kion mi volas, kaj li postfaras, kaj post li la ceteraj, kaj ĉio iras glate, kiel oleite!

Porkoj en aŭdienco

– Nia Reĝa Moŝto, – plendas la delegitoj de la Porkoj al la nobla reĝo de la bestoj, la Leono, – ni havas nek normalan paŝtejon, kiu apertenus sole al ni, nek normalan stalon, kie ni povus loĝi kune kun nia tuta gento; sed ni devas vegeti en mizeraj porkejoj kunflikitaj de la homoj, kvankam la Ŝafoj ion tian jam de jarcentoj havas.

Kaj la Leono respondis:

– Vi pravas, samlandanoj; sed vi rimarkas nur, ke la Ŝafoj havas normalan paŝtejon kaj agrable varman stalon?… Kaj ne tion, ke ili pace kunestas ĉe la manĝujo kaj ne puŝmordas unu la alian; ke ili havas tintilon, kies sonon ili postsekvas tra obstakloj kaj baroj; ke ĉiujare ili prenas kompletan banon ĉe la bestnaĝejo, kaj al ili povas esti ajne varme, neniam ili porke enruliĝas en ĉiun apudvojan flakaĉon?! Tiel do, miaj samlandanoj, vi nur remarŝu hejmen en paco, kaj se vi ĉion ĉi rimarkos, tiam venu al mi, kaj ne pli frue!

Vojo malpermesita

Al Sokrato, la saĝulo foje urĝis. Dumvoje li ĝuste alvenis al vojdisiĝo, kie ĉe la pli mallonga vojo staris tabulo:

Vojo malpermesita!

La saĝulo cerbumis por momento, kaj poste – ĉar al li urĝis, kaj sur ĉi tiu vojo iu ĝuste iris antaŭ li – malgraŭ ĉia malpermeso li trankvile ekiris sur ĝi.

Sed apenaŭ li faras kelkajn paŝojn, la ulo, kiu antaŭ nelonge ankoraŭ iris antaŭ li, returnis sin kontraŭ li.

– Ĉi tiu vojo estas malpermesita! Estas ja skribite. Ĉi tie neniu rajtas iri.

– Prave, – respondis la saĝulo, – tion mi komprenas, sed se tiel, kial vi iras sur ĝi, se neniu rajtas tion?

– Mi rajtas. Ja mi malpermesis tion.

– Oho, amiko! Tiam io misas ĉi tie. Ĉar kion ni permesas al ni, tion laŭjuste ni ne rajtas malpermesi al aliaj. Eĉ, ni mem povas malplej malobei nian malpermeson, ĉar nur tiam ĝi havos veran forton!

La titolo

Kiam siatempe la mondtempestoj disŝutis la azenarojn, kaj la azenoj venis unuope fronten de ŝafaroj, ili kaŭzis al ĉi tiuj grandajn zorgojn.

– Kiel ni vin alparolu? Kiel ni vin honoru? Kiel ni vin titolu?

Iuj volis nomi ilin prezidanto, pluraj direktoro; trovi ĝis, kiuj inklinis al ”ĉefo”.

Kiam la Azeno aŭdis tion, li iris inter ilin.

– Neniam cerbumu pri tiaj sensencaĵoj, – li diris, – nomu min ankaŭ plue nur Azeno. Kredu ja al mi: se iu estas vestita en ajne eminentula vesto, dekorita per plej gravaj distingoj, aŭ honorata per ajne granda respekto kaj titolo, se ĝis tiam li estis, ankaŭ poste li restos nur azeno.

Mondkonferenco sur la arbarrando

Devizo: Orgojlulo, pri kio vi fieraĉas?

Dimanĉe posttagmeze la Sovaĝaj Bestoj babilis ĉe pipfumado.

La temo direktiĝis al la Homo, kun kiu ili staras en batalo por vivo aŭ morto.

– Ankaŭ la Homoj estas bestoj! Kaj sole per siaj parolo kaj vesto ili iom diferencas de ni; kvankam samtiom tigroj, vulpoj, lupoj kaj hienoj ili estas, kiel ni, – deklaris dum la babilado la Vulpo, kiu bone konis la homojn.

– Ili ja faras la samon, – li asertis, – kiel ni vulpoj, lupoj, tigroj kaj hienoj… Aŭ ne? Ĉu do ili ne same devoras siajn stultajn azenojn, simplanimajn ŝafojn kaj senpovajn kortobirdojn kaj brutojn, kiel ni? Ĉu ili ne same disŝiras kaj tramordas unu la alian, se iu hazarde venas kontraŭvoje al alia, kiel ni? Jes ja! Nur en alia formo, tiel nomata civilizita formo. Do diferencas nur la formo, samas la esenco!

Je tio la bestoj konsterniĝis. Kaj nur post longe ekparolis la Hieno dirante:

– Se tiel, se gravas nur tio, mi proponas, ankaŭ ni civilizi ĝu. Mi emas al tio… Ni unuiĝu: estu mondpaco!

– Oho, – ekfrapis tiam la Leono neatendite la tablon, – mi mem diras nur, estas pli honeste kaj bele, ke se naskitaj vulpo, tigro, leono kaj hieno, ni estas kaj restas tio antaŭ la tuta mondo. Kaj la fiaĵon, ke niaj en vestoj kaŝitaj, degenerintaj rasfratoj, la Homoj kiel civilizitaj kulturestaĵoj deklaras kaj kredas sin stari super ni, ni nur translasu al ili. Tiel, fojfoje kaptante iujn el ili ni almenaŭ povas venĝi nin pro iliaj insidaj fiagoj, faritaj en ĉi tiu mondo. Ĉar alie ni devus kuiri kun ili la saman kaĉon, eĉ – nur diri jam terure – eble ankaŭ sidiĝi al la sama tablo!

La azenigita Azeno

La Azeno aŭdis, ke oni laŭdas la Ĉevalon, kiel eminenta besto li estas; samon pri azenoj li neniam aŭdis.

Enviante tian gloron de la Ĉevalo li daŭre rompis la kapon, kiel li povus mem fariĝi ĉevalo.

Iel-tiel tio venis en la orelojn de la Vulpo.

– Nu, se vi bezonas nur tion, stulta azeno, mi faros vin ĉevalo, ne zorgu! – diris en si la Vulpo.

Kaj sekvatage frumatene li ĉasiris proksime al la Rano-lago, ĉirkaŭ kiu paŝtiĝis la ŝafaro, por ĝustatempe ĉeesti…

– Kion vi tiom esploras en tiu flakaĉo, – ektremigis la Vulpo el iu proksima arbusto la Azenon revgapantan al la surfaco de la Rano-lago, – estante tiel saĝa besto ĉu vi malaltigis vin fari la malnoblan profesion de cikonioj, por ĉasgvati al ranoj? Aŭ vi plezuriĝas pri vi mem?

Nu, ja troviĝas io por plezuriĝi, – sed ties finon li prefere nur pensis, – en la vizaĝo de stulta azeno…

– Dio min gardu, ke mi malaltigu min al la malnobla cikonia okupo, – senkulpigis sin la Grandorelulo, – mi estas pli saĝa, por fari tion. Sed aŭdu, kamarado, se la sorto tiel hazarde renkontigis nin, vi povus doni al mi amikan konsilon en tre, treege delikata afero, finfine ankaŭ vi ja ne estas azeno.

– Ni alvenis la celon! – palpebrumis ĝojante en si la Vulpo, kaj diris laŭte:

– Kial ne… Tiom ni ja ŝuldas unu al la alia, ni malnovaj, bonaj kamaradoj… Diru nur kuraĝe. Kion mi kapablos, ĉiam volonte mi faros…

– Sciu do, kamarado, – komencas konfideme, preskaŭ flustre la Azeno, post kiam li singarde ĉirkaŭrigardegis, por ke neniu alia aŭdu liajn vortojn, – al mi tre, tre multe plaĉas la Ĉevaloj, kaj por diri sincere, ankaŭ mi mem volus fariĝi Ĉevalo. Finfine pro tio, ke miaj prauloj prenis krucon sur sian ŝultron kaj grandajn ventumilojn sur la kapon, mi kaj ĉiuj miaj idoj ne devus resti azenoj ĝis mondfiniĝo?

– Nu, se vi bezonas nur tion, – respondas post ioma enpensiĝo, sed ŝajnigante des pli grandan bonvolemon la maljuna Ruzulo, – tio finfine ne estas tiel malfacila afero, kia ĝi ŝajnas unuavide. Eĉ, post pli funda konsiderado, fakte tre simpla.

– Tio estas? – urĝas la Azeno. – Kion? Kiel?

– Kion, kiel? La krucon vi farbos griza, el la oreloj iom vi detondos, kaj pretas la ponio! – elbuŝigis facile la delonge pretan konsilon la Vulpo kun triumfo.

En la unua momento la Azeno videble frapiĝis pro miro, poste frapinte al si la frunton li diris kun superŝvelanta ĝojo:

– Ĉu tiel? Kaj mi mem ne eltrovis tion! Vidiĝas, ke mi ankoraŭ estas azeno! – kaj apenaŭ li atendis la vesperon, por povi hejmeniri kun la ŝafaro.

Kaj hejme tuj li transfarbis sin.

La orelojn, li pensis,li povos tondi ankaŭ sekvatage, – post dorma trankvilo venas ja bona konsilo.

Malgraŭ tio vespere en la stalo li jam stariĝis en la vicon de la ĉevaloj: eble oni ankaŭ tiel akceptos lin ĉevalo, tiuj oreloj ja eble ne tiom gravas…

Tamen la stalknabo estis de alia opinio, ĉar apenaŭ li paŝis en la stalon, li jam alkriis lin:

– Ej-nu, hundnaskita grandorelulo, ĉu vi do ne scias vian lokon? – kaj li tuj rekondukis lin inter la azenojn, sur lian malnovan lokon.

Sed la Azeno ankaŭ pri tio kaŝĝojis dirante:

– Dank’ al Dio, li kritikas nur miajn orelegojn…bonege!

Morgaŭ li nenion plu havos por riproĉi!…

Sekvatage do li kurtigis ankaŭ siajn orelojn, kaj tiuvespere li jam staris, en plena konscio de sia laŭrajteco, kiel vera, preta ĉevalo en la vico de ponioj apud la manĝujo; eĉ, nun li jam gaje krakmanĝis kune kun ili la bongustan avenon.

Sed tiu senutila stalknabo denove vortpinĉis lin.

– Nu vidu ĉi tiun azenon idiotan, ĉu ne ĉiupreze li puŝas sin al la aveno?! – li alkriis lin, kaj dum li pelis lin sialoken, donis tiel grandan baton sur lin per la proksime staranta ŝovelilo, ke ĝi knalegis…

Je tio eĉ la azenigita ”ĉevalo” mishumoriĝis. Kompreneble, li ja pensis pri ĉio en la mondo, nur pri tio vere neniam, ke krom azeno li povus esti ankaŭ idioto.

Por kelkaj tagoj li eĉ malsaniĝis pro tio, kaj ne elvenis el la stalo. Tiel do la scivolema Vulpo povis demandi lin nur post pluraj tagoj en sia kutima ironia maniero:

– Nu, kamarado, ankoraŭ nur ĉi tie? Ĉu ne antaŭ la kaleŝo?

– Ne ja! – sonis la respondo donita kun levita, fiera kapo.

– Kio do ankoraŭ mankis? – demandis plu la Vulpo.

– Mi ne estis sufiĉe stulta! – elbuŝigis rezolute la Azeno, kiu ŝajne tamen lernis ion el la propra malfeliĉo.

Jam eĉ la pajleroj

Du Pajlostakoj staras unu apud la alia sur draŝejo. Sed por nenio en la mondo ili alparolas unu la alian. Unu estas tritika, la alia hordea stako.

– Pro kiu diablo vi ne repaciĝos, pajlo ja estas pajlo!

Ĉi tie vi vivas unu apud la alia, neniu cetera estas kun vi; krome ĉi tiu tera vivo estas tiel mallonga, domaĝe estas malŝpari eĉ unu minuton ĝian, – diras al ili ambaŭ kun bonvolemo kaj konvinkiĝo la Fojnostako.

– Ĉu devus komenci mi? – susuris la Tritika Pajlostako, – kiu, eĉ se mi fariĝos substernaĵo, iam mi kreskigis tritikon?!

– Nu ne, ĉu eble komencu mi, – remuĝis la Hordea Stako, – kiu – kvankam mi produktis nur hordeon – sed mem mi estas furaĝo?!

La proceso

Ie la Ĉevalo deklaris pretere pri la Azeno, ke li estas ”grandorela”.

Kiam ekaŭdis tion nia amiko Azeno, li eksplodis en indignon:

– Ĉu ĝuste li parolas tiel, tiu grandkapa?!

Kaj tio venis en la orelon de la Ĉevalo.

Poste ambaŭ, kiel kutime en tiaj kazoj, iniciatis proceson unu kontraŭ la alia pro misfamigo.

– Ĉu estas vero, – turnis sin la ĝuste juĝiste funkcianta Vulpo al la Ĉevalo, – ke vi asertis pri la Azeno, ke li estas grandorela?

– Estas vero, – konfesis tiu honeste.

– Ĉu estas vero, – li nun demandas la Azenon, – ke vi asertis pri la Ĉevalo, ke li estas grandkapa?

– Estas vero, – respondis sincere ankaŭ ĉi tiu.

– Nu bone. Kaj nun ni vidu, ĉu ĉiu diris veron? (Li observas la orelojn de la Azeno. – Fakte, sufiĉe grandaj!)

La Ĉevalo asertis veron. (Kaj nun li taksas la kapmezuron de la Ĉevalo. – Sufiĉe granda ankaŭ ĉi tiu!) La Azeno same diris veron.

Poste turninte sin al la aŭdantaro kun rigida, serioza mieno li eldiris la juĝon:

– Ĉar vi ambaŭ pravis, kaj por la verdiro hodiaŭ jam ŝuldiĝas premio, ne puno, per la jena deklaro mi absolvas vin ambaŭ. Vi povas foriri!

– Jes ja, – mordemis la Azeno, – sed li komprenis ”grandorela” verŝajne tiel, ke mi estas stulta…

– Jes ja, – rapidis rebati ankaŭ la Ĉevalo, – sed li certe tiel interpretis ”grandkapa”, ke mi estas azeno.

– Ankaŭ tiam vi povas foriri. Ĉar kiu la pur-nuran veron intence miskomprenas, nur por povi ofendiĝi pro ĝi: tiu estas vere kaj stulta, kaj azeno!

La trudherbo

Sur la fosaĵrando laŭ la tritikaj kampoj sunbaniĝas Papavetoj.

Estas agrabla al ili la junia sunbrilo: ili babilas.

Iu diras:

– Nu, troviĝas tamen feliĉaj teranoj ankaŭ nun. Jen ekzemple la Ciriso. Rigardu: estante kampa floro kie li dispompiĝas! Sur kulturita, morbida tero: kie la Tritiko!

– Ne enviu la malfeliĉan Cirison, – alparolis iu Dua Papaveto la Unuan, – ja kiel ajn la kampaj floroj venas sur kulturitan teron, ili estas tie plejparte nur trudherboj.

Kaj mi estu prefere floro sur magra fosaĵrando, ol trudherbo sur grasa tritika kampo.

Grandeco

Vidante, kiel multe la homoj vizitas, serĉas, admiras la iom pli grandajn montojn, la Juna Monto elpensis ion grandan kaj kuraĝan, kaj de vespero al mateno li leviĝis en kapturnan altecon; multe pli super siajn apudajn kunulojn.

– Ke la homoj havu ion por admiri, algapi! – li pensis.

En la terura alto tuj surprizis lin neĝo kaj glacio, kaj liaj floroj, arboj, arbustoj, birdoj peresis ĉiuj, kaj ankaŭ liaj ŝatataj kamaradoj malnovaj vidiĝis nenie.

Per malgajaj okuloj la Juna Monto rigardis nun ĉirkaŭ si! Tra la nana mondo, kies ĉiuj ĝojoj – nun tiel ŝajnis al li – estas la sunbrilo, floroj, herboj, arboj, birdoj… Sed kun eĉ pli granda malgajo li vidis, ke en la tuta mondo li havas nur unu-du kunulojn, se entute troviĝas tiaj, kaj krome en senfina malproksimo, kien ne atingas amika mano, ne aŭdiĝas frata vorto.

Tiam li eksuspiris, kaj diris al siaj malnovaj, karaj kunuloj sterniĝantaj skabele ĉe liaj piedoj:

– Fratoj, restu unu apud la alia en ĝojo kaj ploro, kaj kontentiĝu per la grandeco, kiun Dio donis al vi, ĝojante pri sunbrilo, floroj, arboj, birdoj. Peza, malfacila sorto estas la grandeco: senkunuleco, severeco kaj soleco apudas ĝin!

Reĝinoj

En iu pompa tago somera, festante la tagon de floroj marŝis la kampaj floroj antaŭ sian reĝinon, la Papaveton, por omaĝi al ŝi.

– Ni neniel komprenas, – diris pluraj al ŝi, – ke estante reĝino vi estas tiel simpla. Kiom eta estas la ĝardeno kompare kun la senfina regno de via kampo, tamen kiom fiera kaj eleganta estas ties reĝino, la Rozo. Kaj kiel alte tenas la nazon eĉ la mizeraj Sunfloroj elokulumantaj super la barilo!

– Malsaĝaj vi estas! – respondis la Papaveto. – Kaj ellernu tuj: ju pli vere eminenta iu estas, des malpli li bezonas montri tion aperte per pavumanta fiero. Kaj kio koncernas la eminentecon, nu, la nobla simpleco mem estas la plej granda eminenteco.

Avensaketo

– Estas ja vero, ke de tempo al tempo oni plenigas ĝin, sed poste, kiam ĝi malpleniĝis, oni lasas ankaŭ plue sur nia kolo ĉi tiun damnitan avensaketon! – murmuris en si Iu Fiakroĉevalo en la stalfako. – Kvazaŭ por tiu mizera aveno malmulta, porciumita la homo vendus ankaŭ la liberecon de la parolo…

– Tamen estas ja tiel, vi povas iel ajn murmuri, kamarado, – diras Iu Alia tra la saketo. – La fiakroĉevaloj havas nur tie kaj tiam vorton, kie kaj kiam iliaj mastroj malpendigas la saketon de ili; aliloke kaj alitempe al ili sortas teni la langon! Sed estas ja tiel en ordo. Ĉar kiu akceptas la avensaketon tiam, kiam ĝi estas plena, tiu ja silentu, kaj surhavu ĝin ankaŭ, kiam ĝi malpleniĝis!

Vermoj

Inter la amasego da hazardoj foje okazis ankaŭ, ke la Vermo falinta el la fromaĝo venis apud alian Vermon, kiu samsorte devenis el kreno. Komence ili ne rimarkis unu la alian, kaj meditante pri sia mizera sorto ĉiu lamentis en si mem.

Sed dum ilia tordiĝado ili fine trafis unu la alian.

Tiam rektigante sin fierkreve ili ekparolis:

– Mi estas From de Aaĝo el Ssuppra kaj Malssuppra Disodorujo kaj Aromujo, – prezentis sin unu.

– Kreeno de Kreenvilaĵo el Et- kaj Egĝardena Nazotorda Langotiklujo, – respondis la alia.

Kaj poste ambaŭ ĵetis profunde malestiman rigardon unu al la alia, respektive ili alte preterrigardis unu super la alia.

Disfalantaj rokoj

– Kial vi frakasiĝas, detruiĝas, Roko? – demandas la proksime starantaj montetoj la potencan Rokomonton, disĵetantan plurkvintalajn blokojn ĉirkaŭ si. – Kaj kio vi fariĝos, se tiel vi disŝutos vin? Ĉu afero prudenta?

– Mi volas forpasi kun ĉi tiu mondo! Nenio bona havas ĉi tie sencon! – respondis tiu.

– Sed kio do vin afliktas, ja tuta mondo admiras vian grandecon de pluraj jarmiloj. Kaj per viaj defalantaj pecoj vi mortbatas la homojn, kiuj suprenrampante al vi vizitas vin, por admiri vin.

– Kiuj volas min admiri, tiujn ne atingas miaj forĵetitaj ŝtonoj; ili frakasas nur tiujn, kiuj en sia tromemfido volas rampi sur mian kapon, se eblus, anstataŭ edifiĝi el inda distanco pri miaj dimensioj.

In magnis et voluisse…

(En grandaj aferoj sufiĉas ankaŭ voli.)

– Kion vi atingis per tio, ke dum via vivo tiel multe vi laboris, – mokas la Troaĝa Zizelo la Maljunan Talpon.

– Kiom ajn vi ja klopodis, viaj verkoj fariĝis nur talpejoj.

– Estas pura vero, – respondas modeste, sed samtempe decideme la Talpo, – ke miaj verkoj fariĝis nur talpmontetoj, sed konsolas min, ke mi intencis fari ilin montoj, kaj celis ĉiam kaj ĉiam monton!

Hungaroj

– Kiel fartas la filoj de Árpád? – demandis la Sinjoro Petron, post kiam Li aŭskultis lian raporton en la tago de la Eŭkaristio. – Kiel estas, ke neniam vi raportas pri ili?

– Bedaŭrinde, Sinjoro, ili ankaŭ nun tiel estas, kiel ili estis. Kiomope, tiomdirekte! Kaj vane mi sendas al ili ĉu Sunon, ĉu Fulmojn, ili neniam ellernas ami, kunteni sin, kunigi la fortojn! – diris Petro malgaje.

– Ne malesperu, maljunulo, – konsolas milde sian reprezentanton la Sinjoro, – prokrastita ne estas perdita.

Ili iam reboniĝos. Paciencon.

– Ho, Sinjoro, mi ja ne malesperus, eĉ mi estus la plej feliĉa en la tuta mondo, se mi foje vidus inter ili nur du brakumi sin sincere, honeste, kunteni sin en frata amo.

– Cetere rigardu ilin Vi mem, – daŭrigas Petro, dum li flankentiris per unu mano la kurtenon de la ĉielo.

– Ej nu, kiel vi povas tiel paroli, filo Petro, – ekparolis nun la Sinjoro kun milda riproĉo, – jen vidu, tie sur la draŝejo, kiel interbrakumas, interkisas du najbaroj!

Nu, mi ja diris, paciencon!…

Laŭte ekbatis la koro de Petro, kaj pro la feliĉo eĉ liaj larmoj ekfluis. Subite li ne vidis klare, kiam li alrigardis.

Kaj nur poste li eksciis, ke kvankam ili fakte interkroĉi ĝis, sed nek brakumis, nek kisis unu la alian, ĝuste male: ili palpserĉis la renojn de la alia, kaj tiris la harojn de la alia, pro ke la vento transblovis flokon de la draŝejo de unu al tiu de la alia, kaj sian juston – kiel decas – neniu cedis!

Por Bovo nur amatoro

– Fratoj, – diras la Juna Trifoliujo al siaj kamaradoj sur la kampo, – ĉu vi ne rimarkis, ke la homoj nuntempe ĉiam serĉas nur la kvarfoliajn trifoliojn, kaj la trifoliaj jam neniun interesas? Ĉu vi ne pensus, ke pro tio ni devus transiri al la kultivado de nur kvarfoliaj?

– Neniel! – malmilde interrompas la demandon la Maljuna Trifoliujo. – Ĉar kiel mi konas la homojn, se ni produktos al ili kvarfoliajn, ili tuj serĉos trifoliajn; ilin interesas ja ne la trifolioj, sed nur la malofteco. En la temo trifolioj kompetentas cetere nur la Bovo sperta pri la scienco de la nacia ekonomio, kaj ne la Homo, kiu por homo povas esti eĉ scienculo, sed por bovo maksimume nur amatoro!

Mirknabo

– Patrino, via filo estas mirknabo, – krias entuziasme la Malgranda Trifolio al sia patrino, kiam li konsciiĝas, ke anstataŭ la kutimaj tri li havas kvar foliojn. – Ho, kia feliĉo! La Homoj min serĉos, kaj kiam ili trovos min, ili jubilos en sia ĝojo: ”Kvarfolia Trifolio!” Sed kial vi ne respondas, patrino, ĉu vi do ne ĝojas, ke via filo estas mirknabo.

– Malfeliĉa Ido mia, – erupcias dolore la vorto el la Trifolia Patrino, – kiel mi povus ĝoji pri tio, la mirknaboj de la Kvarfoliaj Trifolioj taŭgas ja nur por tio, ke ili estu antaŭtempe deŝirataj de la brusto de siaj patrinoj, kaj fariĝu la forĝistoj de la fortuno de aliuloj!

Scio kaj kredo

La riĉeco de la Pigo disfamiĝis tra la arbaro. Kiom da oro, diamantoj, trezoroj li havas… Preskaŭ superrandas lian neston! La Pigo ankaŭ fieris pri tio. La samvilaĝaj Paseroj ĉapelumis al la riĉa Pigo kun granda riverenco.

Foje la Strigo kaj lia edzino vizitis la riĉajn Gepigojn.

La mastro rapidis montri siajn trezorojn al siaj gastoj, kiuj longe kaj dece plezuriĝis pri ili.

Dum hejmeniro tiel parolis la Strigino al sia edzo:

– Aŭdu, al mi ŝajnas, kvazaŭ tiuj diamantoj estus nur koloraj vitroj, kaj la oraĵoj nur iaj-tiaj kupraĵoj verdrigaj…

– Jes ja, kompreneble, – respondis la Strigo.

– Sed vi ja supermezure entuziasmis pri ili!

– Nu ja, sed kiel mi povus diri al li, ke li konservas fatrasojn en sia nesto? Kiu povus kredigi tion al li?… Kaj por kio servus senigi iun je lia feliĉa kredo, kiam anstataŭe ni povus doni al li nur la mizeran kaj sekan realon de la scio?!…

La skribo

– Kiel belegajn literojn kaj kiel multe mi skribis, poste jen, kiam mi foruziĝis, tamen oni ĵetis min al rubo, – plendas la forĵetita Plumo. – Ĉu valoris skribi al ĉi tiu sendanka epoko eĉ nur unusola literon?

– Ĉe la skribado gravas ne la literoj, filo, sed la papero; do ne miru, ke oni forĵetis vin… Rigardu la malnovajn Skribaĵojn. Kiun oni skribis sur paperaĉo, ĝi estu io ajn, senspure ĝi malaperis, neniu aprezas ĝin, sed tiuj sur pli bonaj paperoj konserviĝis, kaj kio ajn estas skribita sur ĉi tiuj, ili multe valoras ankaŭ nun, – diris iu samloke paliĝanta, aĉa Ministropapero. – Sed vi tute pravas pri tio, ke por ĉi tiu epoko, kiu min, Ministropaperon tiel mistraktas, ne valoras labori!

Kaj kun brustoj ŝvelantaj de memgraveco, kun ofendita fiereco ili ambaŭ atendis esti deklaritaj martiroj de la scienco…

– Se plendas eĉ vi, kiuj finfine estis nur miaj nuraj iloj, kaj eĉ hodiaŭ vi iel-tiel ŝvebas sur la surfaco, kion diru mi, la ”senmorta”? – muĝis el sub la miltavola polvorubo kaj balaaĵo de la forgeso, ie de tre profunde, – la Ideo!

Fazeolo inter vitoj

En la centvita vinberejo de maljuna vidvino formortis vito, kaj ŝi plantis fazeolon en ties lokon.

– Ne staru la paliso senutile; eĉ unu loko de la ĝardeno ne estus malplena!

Kaj inter la naŭdeknaŭ vitoj la malgranda Fazeolo ne rimarkiĝis…

– Se nur mi havus almenaŭ unu samspecanon! – suspiris kaŝe kaj orfe la Fazeoleto, – aŭ ia epidemio pereigus min!

Kaj la vitoj nur kreskis kaj kreskis, pri la Fazeoleto neniu zorgis.

Sed foje, – neniu scias, kiel, – la orfa Fazeoleto ekstamfis, levis sian ĝis nun pendantan kapon, kaj kantis sonorvoĉe:

Kvankam mi naskiĝis nur Fazeolo, Kaj vi estas Vitoj origine Mi ne restos sen frukto kaj grapolo, Mi sukiĝos vine ja finfine.

Kaj ekde nun li komencas kreskigi siajn foliojn, grimpotigojn kaj ankaŭ florojn similaj, kvazaŭ fare de feinaj manoj; kaj siajn fruktojn eĉ pli li progresigas!

Aŭtune sur la kalva fosto, Grapoloj brilas, vitoj ree centas…

Danke al ”Mi faros, ajnu kosto”

La orfa fabo vito jam sin sentas!

Sekretaj deziroj

Fine de la silenta vilaĝo, de kie robiniarba vico akompanas la vojon en la senlimon, kvazaŭ krisigno fine de mallonga frazo, staras la potenca poplo unusola de la ĉirkaŭaĵo.

Ĉi tie kutimas profundiĝi en siajn pensojn la Aglo, la reĝo de la ebenoj.

Ankaŭ nun li sidas tie, sed ne sola, kiel kutime: la Frugilego kunestas.

Ili sidas, silentas.

De ĉirkaŭ la vilaĝrandaj domoj alĉirpiĝas la gajeco de la feliĉa Pasero; de la proksimaj kampoj aŭdiĝas la entuziasma kantado de la ekflugadantaj alaŭdoj.

Fine ekparolas la Frugilego:

– Reĝa Mosto, mi envias nur la Paseron! Kiel bonegan vivon li havas tie sub la tegmentorando! Lia nesto estas en plena sekureco, manĝeroj daŭre alŝutiĝas al li… Kion ceteran oni bezonas? Male la malfeliĉa alaŭdo! Lia loĝejo troviĝas inter tiom da malamikoj sur la nuda tero, ankaŭ de tie transloĝigadas ĝin jen la plugilo, jen la falĉilo, fojfoje la temperaturo. Sian neriĉan nutron li akiras per multa peno. Kiel mizera vivo! Kaj kiel multe li devas eĉ por ĝi dankadi!

– Nu, amiko mia, – ekparolis la Aglo, – mi havas tute alian opinion! Ĉar se mi ne estus Aglo, mi volus esti Alaŭdo, kaj se por mia ĉiutaga vivo mi devus sange ŝviti, kaj eĉ se mi devus vivi kaj morti sur la nuda tero inter senĉesaj danĝeroj, – nur kanti, ho nur kanti mi povus tiel, kiel li!

Segpolvaj animoj

– Nu, kamarado, ĉu ankaŭ vi ĉi tie finis, kiel mi? Malgraŭ ke vi pensadis tiel alte pri senmorteco, kaj tiel multe vi disanoncis ĝin, – diras la Ludurso veninta sur rubamason al la samloken trafinta Gramofono.

– Estas ja vere, – respondas ĉi tiu, – ke korpe ankaŭ mi venis en unu vicon kun vi, sed mia animo pluvivas en miaj ĝismorte disaŭdigataj kantoj ĝis la tago de la lasta juĝo, kiam ni resurektos! Jes ja, ĉar ekzistas senmorteco, ankaŭ en polvoj kaj cindroj mi disanoncas tion. Kompreneble nur por tiuj, en kiuj loĝas animo. Tiuj, kiuj dum sia tuta vivo estis des pli grandaj, ju pli da segopolvo ili havis en si, kaj kies animo estis ĉi tiu segaĵo mem, kiel en via kazo, tiuj pli-malpli frue kompreneble venos kun korpo kaj animo sur rubamason – kaj laŭmerite!

La kaĝo

La birdisto kaptis najtingalon, kaj metis ĝin en kaĝon apudan al tiu de la hejma kanario.

Kiam la Kanario ekvidis la novan loĝanton de la najbara kaĝo, pro la ĝojo unue li komencis saltadi, kaj poste tiom li kantis, ke li preskaŭ prokrevis…

La Najtingalo kaŭris senvorte apud li en sia nekutima karcero.

Kiam la Kanario jam tratrilis ĉiujn siajn kantojn, kaj la Najtingalo same plu malĝojis, li alparolis lin:

– Kial vi ne aŭdigas vian kanton, frato? Mi ja scias, ke vi estas granda kantemulo! Kiel belega ja estas la vivo.

Rigardu, la Suno brilas tra la fenestro al ni, kaj ankaŭ la folioj de la ĝardenaj arboj signas al ni salute… La vivo estas por tio, ke ni ĝoju pri ĝi!

– Vidu, – fine ekparolis tirvoĉe la Najtingalo, – kiu naskiĝas en kaĝo, kaj tie vivas dum sia tuta vivo, tiu – mi ne neas – eble povas ankaŭ tie kanti; sed kies lulilo balanciĝis en la sino de la senfina densejo de la liberaj arbaroj, kaj al kiu la Suno de Dio tie briladis, tiu en la kaĝo povas nur morti, sed kanti… kanti neniam!

La Alaŭdo kaj la Arbaraj Birdoj

– Ni ne komprenas vin, – diris en iu kunveno la Arbaraj Birdoj al la Alaŭdo, – vi vivas ekstere sur la kampoj, ankaŭ vian neston vi metas sur la nudan teron, kaj dum kantado vi ĉiam tenas vin sur la propraj flugiloj, kvankam en la arbaro vi povus sidiĝi ankaŭ sur arbon, kaj ankaŭ vian neston vi povus meti en sekurecon.

Kaj tiu respondis jene:

– Mi dankas vin, fratoj, por via afableco; sed vivu, kantu kaj nestu nur vi en la arbaro, kaj ne zorgu pro mi.

Vi vivas kaj kantas precipe nur por via propra kaj reciproka plezuro; mi kantadas por Dio. Kaj kiu kantas por Li, tiu devas ankaŭ vivi kun sia tuta vivo kaj ĉio antaŭ Li, kaj levi sian kanton al Li.

Kaj la nesto de la kantisto de Dio estas en sekureco sur la aperta kampo, eĉ sur la nuda tero!

La Unua Hirundo

Tempis ĉirkaŭ la fino de aŭgusto, la hirundoj jam komencis ariĝi sur la telegrafaj dratoj kaj babilis:

– Neniam mi forgesos tiun printempon, – rakontas entuziasme iu Maljuna Hirundo, – kiam mi estis la Unua Hirundo.

Dio mia, kia printempo estis! Mi estis juna kaj kuraĝa.

La aliaj ankoraŭ planadis la grandan vojaĝon, kiam mi ekvojis. Sola!

Bonorde mi alvenis. Mi estis la Unua Hirundo!

Estis belega printempo!

La Suno ŝutis ambaŭmane sian lumon sur la pejzaĝon, sur la turkaskoj de la preĝejoj defore brilis al mi la oraj krucoj. Arbaroj kaj kamparoj vestis sin flororname por mia honoro, la vintrumantaj birdoj, baniĝante en la lumo de la Suno, feliĉe atendis kaj salutis min.

La infanoj aŭdigis kantojn pri mi, kaj pro la ĝojo ili rulis sin en la herbo. La homoj montradis min unu al la alia, kaj jubile ili kriadis: la Unua Hirundo, la Unua Hirundo!

La Junaj Hirundoj aŭskultis kun ŝvebantaj koroj la rakonton de la Maljuna Hirundo, kaj sekrete ili ĉiuj decidis, fari venontjare same.

Jes ja!

– Nu, – ekparolis tiam iu Alia Maljuna Hirundo, – unufoje ankaŭ mi estis Unua Hirundo!

La Junaj Hirundoj tre ŝatis fabelojn, tial ili ĉesis revadi, kaj nun atentis al la nova rakontanto.

– Sed mi tiel ekvojis, ke min neniu povu antaŭi! Mi bonorde alvenis. Ankoraŭ en februaro!

Sed nek la Suno ŝutis al mi siajn radiojn, eĉ unumane ne, nek la arbaroj kaj kamparoj vestis sin por mi per floroj; nek la vintrumantaj birdoj kolektiĝis por honorsaluti min!

Infanojn mi eĉ ne vidis; kaj la homoj ne nur ne jubilis, ili eĉ ne rimarkis min!

Male, preskaŭ mi frostiĝis, malsatmortis!

De tiam mi ne estis Unua Hirundo!

La trumpetistoj

Meze de iu arda batalo de la milito, sen ajna ordono, nur el ia Dia inspiro ekblovis la fidelaj trumpetistoj de malgranda taĉmento tiel entuziasme siajn trumpetojn, ke ili nerezisteble kunprenis la tutan taĉmenton, kaj ĝi amasigis venkojn post venkoj.

Dum siaj venkoj la taĉmento fine alvenis al granda rivero, kie ĝi povis refreŝigi sin el la laceco de la bataloj.

En la triumfebrio aranĝis ĉi tie la oficiraro grandan festenon. La ĉefkomandanto ne ŝparis laŭdi la kapitanon de la trumpetistaro, kial li tiel trafe funkciigis la trumpetojn.

Eĉ oran distingon li donis al li.

Nur ĝuste pri la trumpetistoj pensis neniu.

Kaj post la ripozo ili denove ekvojis, kaj iris en novajn batalojn.

Sed vane streĉiĝis la muskoloj kaj la voloj, la malamiko estis tenaca, kaj forte tenis sin.

La ĉefkomandanto nun ekpensis pri la kapitano de la trumpetistoj.

Sed ankaŭ al la trumpetista kapitano enkapiĝis liaj trumpetistoj, kaj fidante la sorĉan forton en iliaj trumpetoj kaj plej urĝe li ordonis al siaj oficiroj trumpetigi.

– Nu jes, – anoncas iu plotonestro, – sed ili ne plu havas trumpetojn.

– Ili ĵetis ilin en la riveron, – daŭrigis la oficiro.

– Kiel ili aŭdacis tion fari?! – blekas la distingita kapitano ekster si pro la kolero.

– Mi anoncas humile, ili diras, ke neniel ili havus emon blovi!

Kaj la batalo perdiĝis.

La Najtingalo kaj la Grilo

La Grilo kantadis mallaŭte en la herbo.

Aŭdinte lian ĉirpadon el sub la arbedoj tiel alparolis lin la Najtingalo:

– Ankaŭ vi ja estus kantisto, kiel mi vidas, kamarado, kial vi estas tiel tro modesta, ke vi vivas nur inter densaj herboj, kaj krome vi iras perpiede? Venu supren al mi, de ĉi tie ja via kanto sonas pli foren, kaj ankaŭ alimaniere … Gravas ankaŭ, de kie oni kantas!

– Volonte, se mi havus flugilojn, kiel vi, – senkulpigas sin milde la Grilo.

– Rampi vi nur povas?… Ĉu vi kredas, ke ĉiun desupre kantanton la propraj flugiloj levis en la alton?!

La Perdriko kaj la Hirundo

– Kiaspeca birdo vi estas, Perdriko, – ekparolis la Hirundo al la Perdriko, – ke kvankam vi havas fortajn flugilojn, vi nur iom supreĵetas vin, kaj preskaŭ tanĝante la teron vi pasas pafdistancon, kaj baldaŭ vi denove malsupreni ĝas, por perpiede kuri sur la tero?… Vera birdo vivas sur flugiloj; birdon faras birdo lia flugado! Rigardu min: mi ŝvebas taglonge en la aero; jen supre, jen sube, sed ĉiam sur la flugiloj!

– Vi pravas, frato, – respondas post longa, profunda suspiro la Perdriko. – Vera birdo vivas fakte sur siaj flugiloj, kaj samprave estas, ke la flugado faras birdon birdo.

Sed kiam kaj kiel flugu en la alton birdo, ajne li kapablus kaj ajne li ankaŭ volus, kiu siajn ĉiutagajn manĝerojn malgrasajn, se li ne volas malsatmorti, devas prenadi de frua mateno giŝ malfrua vespero de sur la tero?!

La Nova Azeno

Iu sinjoro, havanta ankaŭ mildhumoran azenon, akiris foje Leonidon, kiun li volis aldomigi ĉu pace, ĉu perforte.

Kion povis fari la malgranda Sovaĝa Besto, li toleris kaj obeis.

Kvankam li ĉiam pli konsciiĝis pri sia humiliga situacio, kaj jam konjektis ankaŭ sian forton, tamen li kondutis tiel paceme, ke la vera azeno jam ŝajnis apud li leono.

Ankaŭ la infanoj batadis, rajdadis lin.

Foje lia mastro ekhavis strangan ideon:

– Forton li havas, mildnatura same li estas, ni jungu lin kune kun la azeno al la ĉaro, – li diris. Kaj tiel li faris.

Sed por kunemigi, kunkutimigi ilin, unue li ordonis tiri sur lin azenfelon, kaj ligis lin apud la Azenon en la sama stalo.

Tio jam trois por la Leono, sed li toleris.

La Azeno akceptis sian novan kunulon kun desuprema fido, kaj certigante lin pri sia amikeco per degna tono li rakontadis al li ĉiaspecajn heroagojn, historiojn, per kiuj li klopodis fanfaroni pri sia lerteco, saĝo, forto kaj potenco.

– Tamen vi ne timu min, vin mi ne mistraktos; eĉ, se vi bone kondutos, kun la tempo ankaŭ vi povos fariĝi, kio mi estas, ĉar sub mi vi ellernos tion!

Sed kiam li rimarkis, ke la Leono ignoras liajn fanfaronaĵojn, turniĝis kontraŭ li, kaj en sia senpova furiozo piedbatis la ankaŭ sen tio humiligitan Reĝon.

En ĉi tiu momentos enpaŝis ilia mastro, por jungi ilin.

La ĉaro, sur kiun por amuzo ankaŭ la infanojn oni surmetis, pasis bonege; la Leono tiris, kvazaŭ dum la tuta vivo li farus nenion alian.

Al la mastro unusence plaĉis la Nova Azeno, kaj li estis feliĉa, ke lia stranga ideo tiel sukcese realiĝas. Sed nun li volis, ke ili pli rapide kuru, tial li travipis la Novan Azenon: hot!

Tio pli ol sufiĉis! La Nova Azeno ekimpetis, kaj kun terura elano li galopis al la kampoj, kunprenante kiel flokon sian maldiligentan samsortanon, la Grandorelan.

Kiam ili troviĝis meze de la senfina kamparo, li haltis kaj senvorte tagmanĝis la tutan surprizitan societon kune kun ĝia tuta saĝeco kaj potenco…

Azenoj! Atentu, neniam oni povas scii, ĉu ne troviĝas Leono inter vi!…

Populareco

– Kiel volas akiri al si popularecon ĉi tiu Alaŭdo, – diras la Kukolo al la Turdo, – kiam li kantas ĉiam nur super la samaj terbuloj kelkaj, de tie li sin neniam formovas!

Tiel ja restos lia voĉo vorto krianta en la dezerto. Kiu lin aŭskultu ĉi tie? Kiu kunportu lian famon?! Mi daŭre vagadas, sed min oni ankaŭ konas ĉie! Apenaŭ mi ekvoĉas, oni tuj recitas mian kanton!

– Tio povas esti vero, kamarado; sed vera artisto strebas ne al pita populareco, sed al kreo de artverko, kaj al ĝi ne nur konvenas, sed ankaŭ nepre kondiĉas la silento kaj soleco! Kaj kun ĝi oni ne bezonas travagi la tutan mondon, ĉar la artverkon pli-malpli frue serĉas kaj ankaŭ trovas la famo, eĉ mem la populareco.

La Papilio kun foruzitaj flugiloj

Iun malfruprintempan matenon flugsidiĝis la Fringo sur seka branĉo, kaj trovis sur ĝi malgajan Papilion kun foruzitaj flugiloj.

– Kial vi malĝojas, kamarado! – li alparolis lin flegme.

– Al vi, papilioj vere ne konvenas la malgajo. Pri vi la mondo kredas, ke via vivo estas nuraj gajeco kaj folaj petoloj!

– Kial mi ne malgajus, malĝojus, – respondis silente la Papilio. – Kiam printempe mi traŝvebis juna, en mia bela, bunta mantelo super la kamparo, ĉiu floro kapsignis, vokadis, etendis sian kalikon al mi; kaj se mi sidiĝis, li regalis min per mielo. Sed nun, ke mi foruziĝis, maljuniĝis, neniu atentas min; apenaŭ oni trovas mielon por vegeti, eĉ, ne unu floro fermas sian kalikon antaŭ mi!

– Nu jes, karulo, kun la paso de printempo ankaŭ la mielo de la mondo ĉiam pli malmultiĝas, kaj la malfruajn fraŭlojn pli aĝajn nenie oni akceptas kun tiel verva entuziasmo, kiel iam la vivardajn junulojn! Nu kaj floroj estas jam plejparte polenitaj, kaj poste ili kutime ne plu nektarumas. Sed ne valoras malĝojiĝi pri tio: tia estas la ordo de la mondo!…

– Ĉu ordo de la mondo, ĉu ne, – ekparolis amare la Papilio, – sed kio fariĝos el ĉi tiu mondo, se jam eĉ la floroj disvolviĝas el intereso?!

En tempo de tertremo

Demetrio Ia, la imperiestro de Ursolando estis la plej potenca reganto de la tiama mondo. La ceteraj imperiestroj rigardis al li kun timo, kaj tial ili nomis lin imperiestro de imperiestroj.

Se iu reganto povis gastigi lin, tiu estis feliĉa kune kun sia tuta popolo. Demetrio Ia, imperiestro de Ursolando ankaŭ faris nenion alian, ol mem gasti ĉe iu imperiestro, aŭ gastigi siajn kunimperiestrojn.

Unufoje oni aranĝis ĉasadon, alifoje militajn ludojn honore al li.

Tamen nenio tre bona daŭras longe. Iufoje la popolo forpelis Demetrion Ian, la imperiestron de imperiestroj, kaj li devis senhejme kaŝvagadi, fuĝi.

– Ne gravas, – li pensis en si, mi havas dise en la mondo tiom da amikoj bonaj, ke mi fajfos pri vi, mizeraj Ursoj! Mi vivtenos min ankaŭ sen vi. – Kaj li tuj ekvojis.

Unue li frapis ĉe Grizulo IIa, la imperiestro de la Lupoj, memkompreneble kaŝveste.

– Kara amiko Grizulo, – li diris, – vidu, forpelis min tiu stulta popolo; donu al mi azilon, ĝis mia popolo reprudenti ĝos.

Sed tiu, vidante la forlasitecon, senarmecon kaj precipe la senpoviĝon de sia iama potenca protektanto, respondis:

– Mi konas lian moŝton Demetrio Ia, la imperiestron de imperiestroj, li ankaŭ estas mia bona amiko, sed vi ne estas tio! Kie estas viaj distingoj, la sceptro, kaj kie la krono? Forportu vin, mizera trompisto, ĉar mi igos vin kapti kaj tiel tradraŝi, ke vi eterne primemoros!

Kaj li ne havis pli da fortuno ankaŭ sur la sojloj de siaj ceteraj kunimperiestroj. Ĉiu pretendis vidi la sceptron kaj la kronon. Kaj eĉ unu ne troviĝis, kiu demandus en lia forlasiteco, senhelpeco pri lia sorto…

La ŝlosilo de la situacio

Vojaĝante en la ĉefurbo renkontiĝas en gastejo du oficestroj, iamaj kunlernantoj, laborantaj en provinco. Ili tre ekĝojas unu pri la alia kaj interparolas. La vorto baldaŭ direktiĝas al ilia komuna, centra ĉefo.

– Mi povas diri pri li nenion malbonan. Ekde kiam mi estas en lia distrikto, ĉiujare mi promociiĝis kaj ricevis premion, – diras unu.

– Kaj kiel vi atingis ĉi tiun gratulindan rezulton? – interesiĝas la alia.

– Kiel? Mi reĝustigadas la malnovan sistemon. Ĉiun jaron mi sendas al li kelkajn proponojn pri la simpligo kaj plibonigo de la proceduroj.

– Nekredeble! – ekveas nun la alia, – mi ja faras la samon, kaj li ankaŭ akceptas ĉiun mian proponon, sed samtempe ankaŭ punas aŭ riproĉas min. Li diras: kial mi toleris ĝis nun tion, kio estis malbona, se mi sciis ion pli bonan.

Tiam ili ambaŭ silentiĝis. Poste ili drinkis, babilis pri aliaj aferoj, fine ekiris hejmen.

Kiam ili disiĝis, la premiato subite returnis sin, kaj postkriis la riproĉaton:

– Ha-lo! Mi nur volis ankoraŭ diri: apud la proponoj mi kunsendas ĉiam ankaŭ grasan anseron aŭ porkidon!

Musoj

La Muso ekvidas Bovon paŝtiĝi sur la kampo.

– Hej, kiel grandajn pecojn glutas ĉi tiu Bovo, – li suspiras avide. – Ho, kiom mi volus fariĝi Bovo.

Poste oni jungas la Bovon al ĉaro, ŝarĝinte ĝin per pezaĵoj.

La Muso vidas ankaŭ tion.

– Nu ja, – li diras, – ĉu por la pli grandaj pecoj oni devas povi ankaŭ pli da ŝarĝoj? Nu, prefere ni restu tiel, kiel ni estis!

Blindaj formikoj*


* Almenaŭ la popolo kredas ilin blindaj.


Dum portado de kulgambo la Formiko puŝiĝas kontraŭ la Grilon dormetantan antaŭ sia domo.

– Ĉi vi blindas, – ekgrumblas ĉi tiu, – ke vi kontraŭvenas min kun tiu granda ”ŝinko”!?

– Pardonu min, mi ne volis; sed ni, formikoj estas vere blindaj, kaj fojfoje okazas kun ni, ke kontraŭvole…

– Ĉu vi estas blindaj? – demandis mire la Grilo. – Nu, se fakte tiel estas, mi kompatas vin. Sufiĉe ĉagrene estas, ke iu tiom laboras, kiel vi, kaj krome eĉ ne vidas!

– Tamen ni ne prosuferas, – klarigas la Formiko. – Ankaŭ sen okuloj ni venas ĉien, kien ni volas. Cetere por tiuj, kies sorto estas la eterna servutado, plej bone estas, se ili samtempe estas ankaŭ blindaj: ili almenaŭ sopiras nenien; ne ekdeziras ion por ili neatingeblan, kaj tiel ili havas tempon sufiĉe labori por siaj ŝatataj mastroj.

Dume la Formiko forrapidis.

– Vi eble pravas, kamarado, – murmuretis en si la Grilo. – Kiu ne vidas ĉi tiun mondon, en kiu nun ni vivas, perdas ne multon; eĉ mi ne scias, ĉu li ne gajnas per tio?

Tera justeco

En silenta horo de somera posttagmezo, kiam la domanoj forestas, la Piedoj de la Tablo komencis babili.

– Estas nejuste, – plendas Unu, – ke ĉio, kio okazas, okazas sur la Plato de la Tablo. Tie surtabliĝas la plej bongustaj manĝajoj, la plej delikataj trinkaĵoj, kaj antaŭ nin venas, se venas, maksimume kelkaj eroj falintaj aŭ gutoj elsprucintaj. Kvankam la tuta ŝarĝo ripozas sur niaj ŝultroj.

– Tielas do ĉi tiu tera justeco, – ekparolas nun la Dua, – sed kion fari kontraŭ ĝi?

– Ne forgesu, – neatendite interrompas la konversacion la Tabloplato, – ke tiel hazarde, kiel vi fariĝis tablopiedoj, vi povus resti ankaŭ simpla brulligno, kaj tiam oni jam delonge bakus vualkukojn super viaj malgrasaj cindroj, sed povus esti ankaŭ, ke oni varmigus nur porkonutron per viaj mizeraj restaĵoj. Oni devas rigardi ne nur supren, sed ankaŭ suben!

Plugiloj

Vidante, kiom la Dornaj Arbedoj, Ambrosioj kaj Karduoj subpremas la Violon sur la granda herbejo, la justa, bonema Plugilo decidis plugi ĝin, por ke denove elteriĝinte kaj rehavinte egalan parton el la riĉaĵoj de la grundo ĉiuj Herboj kaj ĉiuj Floroj povu juste disvolviĝi.

Li ankaŭ faris tion. Sed malgraŭ ĉiuj klopodoj la Violo restis finrezulte ankaŭ nun malgranda, kaj la Karduoj, Verbaskoj kaj Dornuloj same orgolje disampleksiĝis super li, kiel pli frue.

Kiam ĝuste la kvinan fojon li pretigis sin, replugi la herbejon, por ke tiel estu, kiel li volas, ekparolis super li la Alaŭdo dirante:

– Bela estas via intenco, bonema Plugilo, kaj vi ankaŭ pravas. Sed dum la Suno favoras al la Karduoj, vane vi plugas la teron eĉ centfoje. Ĉi tie vi bezonas reglamenti la Sunon, se vi volas juston!

Kuloj kaj Bovoj

– Kiel grandan korpon kaj kian abundon da sango havas ĉi tiu Bovo, kaj li domaĝas malgraŭe eĉ tiun gluteton, kiun oni almozpetas de li, – susuras la Kulo, kiam tiu re kaj re forpelas lin de si jen per la vosto, jen per la oreloj-kornoj.

– Ej nu, kiel ereta estas ĉi tiu Kulo, kaj jam kiel impertinenta, – murmuras ankaŭ la Bovo. – Kaj ne plaĉas al li, ke ni ne grasigas lin granda! Nu ja, ĝuste tion ni bezonus!

Konstruado de nesto

Printempiĝis. La Paseroj jam tre volus konstrui neston, sed kie? Ili traserĉis ĉiun lokon kaj angulon, sed nenie ili trovis taŭgan nestejon. Subite ekkrias Patro Pasero kun granda ĝojo:

– Jen la hirundejo! Ĝi estas ĝustaloke, ankaŭ preta, kaj malplena. Ĝuste por ni.

– Ke ĝi estas ĝustaloke, ankaŭ preta kaj malplena, estas certe, – agnoskis ankaŭ Patrino Pasero, – tamen ĝi apartenas…al la Hirundo, – ŝi reĉirpis. – Kun kia rajto ni povus okupi tion, kion konstruis ili al si, por kio ŝvitis ili? Bonintenca birdo mem konstruas al si neston, kaj ni scias: tiu lito estas la plej mola, kiun ni mem preparas por ni mem. Cetere, peke akirita ne estas profita.

Kaj kiel la homoj opinius pri tio…

– Kial vi do saĝumas, – ekkriis senpacience Patro Pasero.

– Kiu kalkulas kun sia domo, tiu ne forlasu ĝin malplena por duonjaro, por perdo kaj detruo. La fortikaĵo apartenas ne al tiu, kiu forlasas, sed kiu okupas ĝin.

Kaj cetere nuntempe ĉiu tiel akiras ĉion, kiel li povas. Kaj la homoj? Kaj la homoj nur silentu, ĉar en domojn, kiujn priverŝis ne la propra ŝvito, sed fremda, kaj eĉ fremdaj larmoj kaj sango, nenie tiomope oni enloĝiĝas, kiel ĝuste ĉe ili!

Rabiaj Hundoj

La Paserido elkovita en la hirunda nesto aŭskultis longe, senvorte la instruojn de sia patrino, poste li subite komencis fari demandojn. El la multaj demandoj unu sonis tiel:

– Diru, patrino, se kaj Krispo, kaj Ŝpico estas hundoj, kial estas Krispo ĉenita apud la manĝujo al la porkejo, dum Ŝpico rajtas libere kuradi, povas suprensalti ankaŭ en la sinon de sia mastro, eĉ li rajtas manĝi el ties telero.

Krispo ja gardas la vivon kaj la havaĵon de sia mastro, kaj Ŝpico nur lekadas liajn manojn…

– Certe ja, estas tiel; sed por ke vi komprenu tion, oni devus paroli ne pri la hundoj, sed pri la Homoj; kaj kiel mi diris, ne valoras fari tion.

– Se mi estus Krispo, mi neniel tolerus ĉi tiun senjustan traktadon, sed mi deŝirus miajn ĉenojn kaj mi batalus per ungoj kaj dentoj, eĉ se kontraŭ la tuta mondo por la justeco, – pludiras la sensperta Pasereto.

– Nu, se li estus tiel malprudenta, kiel vi, li same agus, – respondas la Paserino. – Sed li estas pli saĝa, kaj ne faras tion. Ĉar li bone scias, ke pri tiaj hundoj oni simple disfamigas rabiecon, kaj senpripense mortpafas ilin. Kaj al la porkejo oni ligas alian hundon.

La Furaĝmaizo

– Kial vi estas tiel frida-rigida, trofiera, najbaro, ni ja estas propradire fratoj, eĉ se vi estas pli granda, pli verda aŭ pli bela, ol mi?

Tiel parolis la por sia vivo luktanta, kompatinda Fura ĝmaizo al la brustokreve diskreskanta, orgolja Maizo.

– Kiel povus esti la mizera Furaĝmaizo ne frato, sed eĉ nur malproksima parenco de la nobla Maizo? Kia stulta ideo estas tio?!

– Jes ja! – insistis la magra Furaĝmaizo. – Ni ambaŭ devenas el la sama gento, kaj vi estas pli granda, bela, elstara, ĉar vi staras sola, aparte, en pli granda spaco; vi havas pli grandan grundon, de kie vi povas abunde nutri viajn radikojn; la suno, aero pli bone atingas vin; krome vi estas ankaŭ plurfoje prisarkata. Jes ja, ni do estas fratoj, kaj se oni certigus al mi viveblojn, per kiuj vi estas provizita; se al mi oni donus tiel grandan grundon, tiom da aero, tiom da suno, kaj se min oni flegus-sarkus tiel, kiel vin: eble mi kreskigus pli dikan spadikon, pli sveltan tigon, ol vi! Sed neniel mi forgesus la genton, el kiu mi elkreskis, kaj malfavore al kiu mi ĝuas pli bonan lokon, pli bonan traktadon!

La rimarko de la Ditisko

– Nu, ankaŭ ĉi tiuj Hirundoj estas maldiligenta popolo, – diras la Pufventra Rano al siaj kunuloj sub la ombrodonaj arboj en malvarmeta flako meze de varmega julia tago, – rigardu tiun malfervoran, nevolontan ŝvebadon!

Tiel volas ĉi tiuj vivteni sin en la nuna malfacila mondo! – Kaj li oscedis pri tio.

– Kio koncernas la aferon, – ekparolis post tempo ankaŭ Alia Dika Rano, – ankaŭ la lokustoj ne multe distingiĝas! Ili nure rampadas de herbo al herbo.

– Kaj la Hundo estas ĝuste bastoninde mallaborema bestaĉo, – rekomencas post longa tempo ankaŭ Tria Dika Rano. – Kiel longege li skrapadas ĉe tiu unusola aĉa zizelejo. Mi jam fosus ĉe la kvara lialoke.

– Vi nur silentu pri freŝeco kaj laboremo, nenifaruloj! – interrompis neatendite ilian babiladon la Ditisko. – Taglonge vi ĉi tie ĝuaĉas la ombron sub la arboj en la akvo, kaj vi malkontentas pri la ŝvitiga laboro de aliuloj?

Kia gento!

La kaŭzo de la mizero

(En bezonhavaj tempoj, en Stumpita Lando)

La monda mizero, pri kiu nun jam ankaŭ la ministroj paroladas, venis ankaŭ al la nelistigitaj kaj neregistritaj ”dombestoj”. Por la mildigo kaj esplorado de ties kaŭzoj ili same kunvokis kunvenon.

– La problemo kuŝas en tio, – diras ĉi tie la Muso, – ke la homoj jam nenion tenas en siaj manĝkameroj.

– La problemo kuŝas en tio, ke ili manĝas ĉion mem, kaj nenio venas en la defluejon, – diras la Rato.

– La problemo kuŝas en tio, ke ili estas enviaj! Ni ja petus vere nur tiun restaĵerojn, kiuj gluiĝas sur iliaj teleroj, sed ili forpelas nin eĉ de tie, – diras la Muŝo.

– Ej, sinjoroj, la problemo kuŝas ne tie! La problemo kuŝas tie, ke la homoj jam eĉ sangon ne havas, sed anstataŭe ŝima brasika suko fluas en iliaj vejnoj! – diras la Cimo…

Elefantoj de Eŭropo

– Kien, frato? – alkrias maldika voĉeto la Elefanton venintan por retrovi siajn samrasanojn migrintajn en Eŭropon.

– Kion vi serĉas ĉi tie, rande de l’ mondo?

Surprizite ĉirkaŭrigardis la Elefanto, sed neniun li vidis.

– Jen mi estas ĉi tie, sub via piedo, – pepas pli akre la Rato, saltante samtempe sur herbotufon.

Je la akra voĉo nun jam ankaŭ aliaj ratoj alariĝis.

– Kiuj do vi estas, etaj filetoj de mia patro, se vi permesas demandi, – diris la Elefanto, kiam li ekvidis ilin.

– Ĉu vi do ne rekonas nin, frato? Ni estas la Elefantoj de Eŭropo. Ni nur iom ŝrumpis nin pro la daŭre gravi ĝantaj ekonomiaj cirkonstancoj…

Senkomprene mirante la Elefanto iom enpensiĝis.

Poste li diris:

– Fakto estas fakto, vi grizas, kiel mi grizas… ankaŭ viaj kapoj, oreloj iom similas, mi ne neas; sed faktas ankaŭ, ke la Elefantoj, eĉ se ili devus eble iom komprimi sin,kutimas havi rostrojn, kiujn ĉe vi neniel mi vidas?!

– Ho, – respondis tiuj nun jam ĥore, – ni ja ne malhavas niajn rostrojn, sed ĉar pro la malbonaj ekonomiaj cirkonstancoj ankaŭ rostroj ne necesas, se ni ja ricevas ion, ni ricevas tion por la svingado de niaj vostoj, ni pendigis ilin surdorsen.

Je tio la dokta Elefanto tre ekmiris, kaj li jam faris nur unu demandon:

– Kaj diru, samsanganoj, ĉu ekzistas krom vi ankaŭ aliaj bestoj ĉi tie, en Eŭropo?

Kaj tiuj respondis:

– Krom ni ekzistas ja aliaj bestoj en Eŭropo; nome la Hienoj, kiuj festenas super la kadavroj de la antaŭ nelonge mortintaj Bizonoj, kaj por la svingado de niaj vostoj ili fojfoje ĵetas ion al ni el la defalaĵoj…

Soleco

– Estas agrable al vi ĉi tie, Reĝa Moŝto, en la impona soleco de la rokoregno, – diras la Garolo veninta vizite al la Aglo, dum li direktas la okulojn super la predoriĉaj valoj. Kaj li ankoraŭ volus diri, ke ankaŭ li volonte eklo ĝus ĉi tie. Sed li ne kuraĝis.

– Mi sentas min bone ĉi tie, – respondas la Reĝo de la Birdoj silente ridetante, – mi ŝatas la solecon!… Silento…

– Kaj kion oni faras ĉi tie post festenadoj, – reparolas la Garolo, – en ĉi tiu marprofunda silento?

– Mi kutimas meditadi, – respondas signifoplene la Aglo, denove ridetante.

Denova longa silento!

– Meditu nur, via moŝto, mi ne ĝenos vin, – vortgalopas fine la Garolo, kaj haste pluflugas, por ke la Aglo hazarde ne restigu lin por ekloĝi. Apenaŭ li atendis elveni el la senfina ĉeno de rokoj, por laŭplaĉe satkrii.

La soleco konvenas ne al Garoloj, sed al Agloj!

La Sovaĝaj Abeloj kaj la Turto

– Malfeliĉaj Abeletoj, kion nun vi faros? – parolis desupre de arbo la Turto al la Sovaĝaj Abeloj loĝantaj en la kavo de la sama arbo, dum ili estis prirabataj de la Urso.

– Kion ni povus fari? Ni plue laboros kaj kolektos!

Alie oni devus ja ĉesigi ĉiun agadon en la mondo. Ĉar ĉiam troviĝos, kiuj senrajte alproprigas la fruktojn de la penega laboro de aliuloj, dum vivos homoj, mi volas diri:

Ursoj sur la tero!

Sunfloroj

Rosoplenan matenon de belega somero, kiam la burĝonoj de la Junaj Sunfloroj ĝuste disfaltiĝis, instruas la Maljuna Sunfloro siajn filojn:

– Vi scias, ke ni sunfloroj, kiel ankaŭ nia nomo indikas, turnas nin ĉiam al la Suno. La sunfloroj estas tiu famekonata florgento, kiu sola kapablas eĉ taglonge kontraŭrigardi la Brilantan Sunon sen palpebrumeto.

Tio estas cetere ankaŭ nia familia tradicio. Mi esperas, vi volas esti indaj je viaj gloraj prauloj, kaj ankaŭ vi kura ĝe alfrontos la Brilantan Sunon, kiam ĝi leviĝos.

La Junaj Sunfloroj apenaŭ atendis, ke la Brilanta Suno aperu, kaj ili, inde je siaj antaŭuloj, kuraĝe, sen palpebrumo enrigardu ĝin!

Nun subite fariĝis granda eklumo, kaj sur la tuta ĉielo de Oriento pompe ekaperis la Brilanta Suno.

La Junaj Sunfloroj fiksis siajn tremantajn rigardojn sur lin, kaj por ne malindiĝi je siaj gloraj prauloj, ili por la tuta mondo ne deprenus, eĉ por nura momento, siajn okulojn de li.

Tiel daŭris ĝis tagmezo, eĉ multe trans ĝi.

Sed ĉirkaŭ krepuskiĝo iu Juna Sunfloro iel-tiel flankenrigardetis, kaj li vidis tiel, kvazaŭ la Maljuna Sunfloro ĝuste forturnus sian vizaĝon de la Subiranta Suno.

La Juna Sunfloro flustris tion al siaj fratoj, je kio ili ĉiuj retrorigardis, kaj vidis, ke la Maljuna Sunfloro vere forturnis sian kapon de la Suno, eĉ, denove li rigardas al Oriento, kvazaŭ li atendus de tie la leviĝon de Nova Suno.

Koncerne tion la Junaj Sunfloroj faris demandon al la Maljuna Sunfloro, kiu tiel respondis al ili:

– Nu jes. Pro la subita leviĝo de la Suno matene mi ne povis finparoli. Ĉar kvankam estante Sunfloroj kaj laŭ niaj praaj tradicioj ni devas, respektive devus turni nin al la ĉiama Suno, sed laŭ la sperto – kaj tion ankaŭ vi ne forgesu tradicii al viaj gefiloj – se iu jam transiris sian zeniton, estu tiu eĉ la Brilanta Suno mem, ligi nian sorton al tiu ne valoras, kaj plej laŭcele estas jam atenti, atendi, eĉ serĉi la Novan Sunon kaj turni la rigardon al li; kompreneble ankaŭ ĉi-foje nur ĝis lia zenito. Kaj tiel plu, kaj tiel plu!

La floroj elektas reĝinon

Dismultiĝinte la floroj decidis elekti reĝinon.

– Necesas, ke iu staru super ni ĉiuj!

– Necesas, ke iu estu pli elstara, ol ni ĉiuj! – ili diradis.

Kaj venis la Jasmeno.

Pleniĝis per odoro la tuta ĝardeno, kiam ŝi laŭiris la vicon de floroj kun sia bela verda foliaro, blankaj floroj, balancante sin gracie jen tien, jen ĉi tien…

– Jes… jes, – iuj diradis, – balanciĝi ŝi povas bele, ja certas; ankaŭ ŝia odoro abundas, sed finfine ŝi estas prefere arbo, ol floro. Kaj ni ne forgesu ankaŭ tion, – diradis aliaj, – ke tiutempe, kiel ankaŭ la kanto scias, ”La jasmenujo elklinis sin al strato…” Kaj io tia ne decas al reĝinoj!

Kaj tiel nur malmultaj vivuis al ŝi, kaj apenaŭ iu klinis la kapon antaŭ ŝi.

Nun sekvis la Violo.

Modeste ankaŭ ŝi laŭiris la vicon. Kun siaj grandaj okuloj bluaj ŝi milde ridetis al siaj kunfloroj, ŝia odoro ĉarmis ĉiujn.

– Mi ne neas… mi ne neas, – ekparolis denove la korifeoj, – odoron ŝi havas, kaj ankaŭ grandajn okulojn bluajn, sed ŝi estas tro malgranda, kaj krome vidiĝas pri ŝi, ke ŝi venis el sub arbedoj; nura modesto, nura deco.

Kaj per modesto, eteco regi nuntempe ne eblas, maksimume toleri, ke ni estu regataj de fremduloj…

Malgraŭ tio multaj kapbalancis, sed la plimulto tamen restis staranta.

Tiam paŝis la Sunfloro sur la placon.

Li estis je kapoj pli alta, ol ŝiaj kunulinoj, de la supro de ŝia grandega trunko brilis foren ŝia sunflava vizaĝo, kiun dumpaŝe riverencante ŝi turnis jen tien, jen ĉi tien laŭ tio, kiun, kiam kaj kie ŝi vidis; kaj per siaj vastegaj folioj ŝi ĵetis ombron sur preskaŭ la tutan ĝardenon.

– Jes… jes, nedubeble, potenca estas ĉi tiu Sunfloro, ja certe. Sed al pli granda amplekso apartenas ankaŭ pli da ombro… kaj krome la granda staturo ne estas nepre la signo de grandeco; ni jam vidis nanajn animojn en grandaj korpoj, – alparolis pluraj. – Kaj kial turni kaj tordi la vorton, ni rimarkis, ke la Sunfloro ne unufoje ja transokulumadis super niaj kapoj al la najbara ĝardeno!

Sed reĝino ja devas okupiĝi pri la propra, ne pri la najbara lando! – diradis triaj, kaj multaj denove restis starantaj.

Kaj tiel okazis re kaj re kun ĉiuj floroj. Ĉiun konis iu, pri ĉiu iu sciis ion el inter ili.

Ŝajnis, ke ili restos sen reĝino.

Tiam malfermiĝis la pordo de la ĝardeno – kaj enpaŝinte preterpromenis inter ili en pompo de neniu, neniam vidata, disigante fabelan odoron, kun levita kapo fiera, per dignoplenaj, majestaj paŝoj, al neniu eĉ nur rigardante – la Rozo el la najbara ĝardeno.

Kaj ne troviĝis unusola floro, kiu kun ravita vizaĝo, mire malfermitaj okuloj, retenita spiro ne ekgenuus kaj klinus la kapon!

Junkokinoj, Kokinoj

– Kial vi senĉese klukadas ĉi tie ĉirkaŭ la porkejo, – riproĉas senpacience la Maljuna Kokino mem klukanta malsuprenirante el la surporkejo la Junkokinon ofte okulumantan al la pordo de la surporkejo. – Oni surdi ĝas de ĉi tiu senfina klukado!

– Nu aŭdu, – ekparolas ofendite la Junkokino, – mi preparas min meti ovojn, kaj mi ne kluku? Kaj krome hoho, kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota… vi ja mem klukas, eĉ ne malmulte!… Aŭ kio estas permesita al vi, al mi ne?

– Jes ja! – replikas la Maljuna Kokino, – kion mi rajtas, rajtas ankaŭ vi. Kaj same veras, ke nun ankaŭ mi klukas, sed mi jam estas metinta ovojn!

Rekono, Morto

Sur la polvoplena landvojo de la vivo, fore antaŭe marŝas, marŝadas la Homo. Li ĉiam iras… iradas malgraŭvole al sia tombo.

Fore post li malrapide paŝetas la Rekono.

Dum li iras, pretergalopas lin la Morto kun sia falĉilo.

– Haltu, he! – krias la Rekono post la Falĉisto. – Ni iru kune, mi ja vidas, ni havas la saman vojon.

– Jes, certe, – replikas la pluhastanta Morto, gvatante por momento al la stato de la Suno, – sed mi devas ĉeesti akurate, kaj vi iam ajn venos ĝustatempe!

Entuziasmuloj

– Ej, ej Krispo, vi nun jam eĉ ne bojas! Ankaŭ la ŝteliston enrompantan vi maksimume nur mordas. Kiel multe vi bojis siatempe! Ni ĉiuj povis dormi trankvile, ankaŭ anstataŭ ni vi gardis la vilaĝon, – diras la najbara Ereto al Krispo.

– Nu jes, amiko, – replikas Krispo, – tiam mi ankoraŭ estis entuziasmulo. Mi kredis, ke se mi jam estas hundo, kapabla boji kaj vidi ankaŭ en mallumo, mi devas gardi la tutan mondon. Sed nun, dank’ al Dio, mi estas trans tio. Vi instruis min, ke sufiĉas atenti la propran pordon, kaj ĉefe leki la manon de la mastro, kiam eblas, sed ĉiukaze ĉeesti la elĵetadon de ostoj, ĉar alie ankaŭ ilin la gvatemaj Najbaraj Hundoj akaparos, kaj al ni, Entuziasmuloj restos nur la vigla gardado de la valoroj de la vilaĝo – kaj de niaj propraj ostoj klakantaj!…

Azenoj sur la ŝtupetaro

– Rigardu, azeno sur la ŝtupetaro! – ekkrias la Ĉevalido frumatene, ekvidinte dum eliro al plugado la somnambulan Azenon sur la supro de ŝtupetaro. – Kion serĉas la Azeno sur la ŝtupetaro, kaj kiaspeca azeno li povas esti?

– Mi aŭdis pri certaj azenoj, – respondas la Ĉevalino al la demando, – kiuj sur certa ŝtupetaro brave supreniras; nome ju pli grandaj, des pli rapide, tiel ke foje ili jam troviĝas sur la supro, kaj eĉ ne scias, kiel ili venis supren, sed fakte mi ne vidis tiajn; eble ankaŭ ĉi tiu estas tiaspeca!

– Vi certe pravas, – reparolas la Ĉevalido, – ĉar li estas potenca ekzemplero, kaj fakte li atingis tre supren.

Sed ĉu li ne estas eble nur somnambulo? Ĉu mi ne prikriu lin?

– Eĉ unusolan vorton ne diru al li, kara filo, – konsilis tiam decide la Ĉevalino, – ĉar iel ajn venas supren la azenoj, supre oni titolas ilin alimaniere, kaj eble vi ofendus lin!…

Saĝa Maljuna Gruo

Estis aŭtuno. La gruoj pasis alte, kaj marŝprete jam aranĝis sin V-forme, nur direkton ili ankoraŭ ne prenis…

La Junaj Gruoj, konante bone la malnovan fabelon pri la ”Juna Gruo”, eĉ hazarde ne venis al la pinto, kaj estis profunde konvinkitaj, ke ili kondutas tre laŭaĝe kaj dece.

Des pli ili miris, kiam la Maljuna Gruo de la formacio neatendite, kun sonora voĉo komandis: Junuloj al la pinto!

– Ĉu vi perdis la prudenton, patro, – puŝis la Maljunan Gruon je la flanko lia maljuna edzino, – kontraŭ la ĝisnunaj instruoj, praktiko kaj kutimoj vi sendas ĝuste la junulojn al la pinto? Ĉu vi do forgesis la historion pri la Juna Gruo?!

– Tio estis antaŭ longe! – replikis decideme, kun vasta flugilgesto la Maljuna Gruo. – Ĉu ni ne malfruadis sufiĉe pro niaj malnoviĝintaj, malbonaj principoj? Ĉu ni ne postrestis ankaŭ sen tio sufiĉe de la mondo? Kaj kiel ajn estis ĝis nun, la nova epoko, en kiun ni enpaŝis, postulas novajn principojn kaj novajn gvidantojn. En angulon do kun la tromeritiĝintaj malnovaj ”fabeloj” kaj ankoraŭ pli malnovaj ”gruoj niaj”. Ĉar cetere ni ne nur postrestos, sed ankaŭ perdiĝos!! – murmuris kun firma rigardo la saĝa Maljuna Gruo, kaj refoje, pli sonore li vokis:

– Junuloj al la pinto!!!

Azeno kaj azeno

– Preskaŭ ĉiu parenco de via moŝto vivas en kvalito de gvidanto fronte de gregoj dise en la mondo; kvazaŭ ĉiuj estus naskitaj kun marŝalbastono, – flatas la Juna Virŝafo al la Azeno amblanta antaŭ la grego, ambiciante sekrete al la posteno de la Maljuna Gvidoŝafo.

– Tio estas ĉe ni, azenoj certe rasa karakterizo, – sonas la respondo. – Eble ni mem nenion faris por tio…

Sed de tie originas certe, – li daŭrigas aludante al la kaŝata intenco de la juna kandidato, – ke la plimulto de la azenoj ankaŭ imagas sin naskita gvidanto, kaj estas malfeliĉa, se oni ne tuj deflankiĝas el lia vojo. Kvankam azeno kaj azeno: ne samas ja!!…

Nova senco de la fabloj

En sia prelego en vilaĝa kulturdomo iu el niaj popolapostoloj rakontis dum la instruado de vilaĝaj bienmastroj ankaŭ la fablon ”La Vento kaj la Suno” al siaj aŭskultantoj, volante konduki ilin al la konvinko, ke finfine la malbono neniam povas triumfi super la vera bono…

Ĉar la favoran efikon de la fabelo la ardiĝintaj vizaĝoj ŝajnis pruvi, por la pliprofundigo de la instruo li demandis:

– Ĉu vi komprenis la fablon, homoj? – Kaj li atendis la feliĉigan jeson, kiu en bela ĥoro fakte elbuŝiĝis.

Post iom da tempo li turnis sin al iu mastro laŭŝajne plej inteligenta mastrumanto:

– Nu, ekzemple sinjoro mastro Andreo Kis, kian sencon vi eltiris el la fablo?

– Nur tiom, – respondis sinjoro mastro Andreo Kis kelkfoje ektusante por enkonduko inter oftaj palpebrumoj, akompanate de ĝenerala kaj granda aprobo, – ke … por tiel diri… ĉu Vento, ĉu Suno, nuntempe jam ĉiu tiraĉas la mantelon de malriĉulo!…

Kiu estas najtingalo kaj kiu pasero

La Junan Poplon, konantan la birdojn nur el onidiroj, precipe du birdoj interesis, kiujn komparatajn unu kun la aliaj li ofte aŭdis menciadi.

Li ankaŭ petis la proksime starantajn maljunajn arbojn, ke ĉe okazo ili montru al li, kiu estas la najtingalo kaj kiu la pasero.

– Nu, – respondas la enboskaj arboj, – tiel juna apenaŭ vi povos diferencigi ilin unu de la alia, ĉar ambaŭ estas grizaj kaj tre similaj unu al la alia. Sed se vi plikreskos kaj fariĝos konsiderinda personeco, vi certe rekonos ilin.

– Kiamaniere? – demandis la Juna Poplo scivole.

– Tiel, – respondis tiuj, – ke estos, kiu kontentiĝos per tio, ke lia kanto kelkfoje suprensonas al vi; tio estos la alaŭdo; kaj estos, kiu, post kiam vi unufoje toleris, ke li flugu sur vian branĉon, tuj metos tien sian neston; tio estos la Pasero!…

La vanta Gruo

– Klak, klak! – kriadis la V-forme ariĝintaj Gruoj, kaj levinte sin en la alton, ili prenis direkton super la aŭtuna pejzaĝo.

La zorgema Gvidanto gvatadis malantaŭen, kaj rimarkis, ke iu Juna Gruo tre postrestis.

– Malrapide! – li komandas la aron, – por ke la postrestinta Juna Gruo povu ree aliĝi.

Sed ĉi tiu ne proksimiĝis, eĉ, kvazaŭ ĉim pli postrestus.

– Reflugu, filo, – alparolis la Gvidanto iun harditan junulon, – rigardu, kio okazis al tiu knabo, ke li ade postrestas! – Kaj la pason de la V-formo li ankoraŭ pli malrapidigis.

– Li nur daŭre klakas, kaj atendas, ke la montoj, valoj, arboj reklaku al li unu post alia, – anoncas la reveninta kuriero.

– Nu, tiam ni lasu lin ĉi tie. Ne povas esti Vera Gruo, eble nur Grupluma Pavo, kiu antaŭ tiel longa vojo havas tempon plezuriĝi pri la propra voĉo, – diris la Gvidanto.

Poste sonore li komandis: Antaŭen!

Patrioteco

Dum hejmeniro el popolkunveno sidiĝis la Kokino, la Anaso kaj la Ansero sub arbo por ripozi.

– Kiel la Najtingalo hodiaŭ parolis pri la patrujamo, ion similan mi neniam aŭdis dum la tuta vivo! Li preskaŭ superis sin mem, – entuziasmis la Kokino.

– Tamen mi opinias, ke la Alaŭdo pli elokventis, ol li.

La parolo de ĉi tiu estus kvazaŭ pli arda, pli flama! – diras la Anaso.

– Fakte! – ekparolas nun kontente ankaŭ la Ansero.

– Da patriotoj, dank’ al la Destino, abundas en ĉi tiu malgranda lando.

– Vi estas stultaj! – interrompas la Pasero de sur la arbo la interparolon. – Rememoru nur la lastan penegan, longan vintron plagintan nin. Kie estis tiam ĉi tiuj belvoĉaj sinjoroj? Kiu restis ĉi tie kun ni, por elteni kune post la abunda somera sezono ankaŭ la vintron de la malriĉeco?! Ilia unua zorgo estis porti siajn grasajn kropojn al pli varmaj regionoj.

Ardo kaj Fajro

Ardo kaj Fajro – iamaj rivaloj en la granda grego – jam delonge portas kune la jugon. Delonge kaj en paco, sed senvorte.

Kvazaŭ la malnova kolero ankoraŭ pluardus sub la cindroj de ilia reciproka dependeco.

Nun ili venas kun la sterkoplena ĉaro al kampovojo, kie la bienservisto haltigas ilin, kaj demetas la jugon de iliaj penŝaŭmaj koloj, sed li ŝnurligas iliajn piedojn, por povi starigi ilin sur stoplejon: ”liberan” paŝtejon.

– Diru do, Fajro, – ekparolas tirvoĉe Ardo, – kiel liberaj virbovoj de libera grego ni ne povus pli frue paŝti nin en tia paco unu apud la alia? Ĉu por tiu ĉi paco ni devis fariĝi eksvirbovoj, porti pezan jugon, esti ligitaj per piedŝnuro? (Feliĉe, nia pokilograma dismezurado ankoraŭ al neniu enkapiĝis!)

– Jes ja, kamarado, – respondas kun silenta, sindonema rezigno Fajro, – se krom esti tiel grandaj bovoj ni ne estus ankaŭ same grandaj brutoj!

Portulaketo

– Kial vi fermas vian kalikon, apenaŭ la Sunu subiras, eta folulo? – diras entuziasme la aliaj floroj al la Portulaketo.

– Vi ne povas imagi, kiel mistera, kiel bela estas la Nokto… Tiam aperas la Luno kaj miriadoj da Steloj, kaj pribrilas per pompa lumo la tutan ĉielvolbon…

– Ho, – respondas modeste la Portulaketo, – mi malfermas mian kalikon nur al la Plejmajesta, kaj se li akceptis mian oferon, montrante al mi sian senfinan lumon, mi fermas ĝin en mian animon, kaj min interesas nek Lunoj, nek Steloj.

Leciono de la Horloĝo

La Horloĝo ĉe la ĝardena alo de la kastelo, al kiu la laboristoj orientis sin dum irado-venado, observis, ke la tagdungitoj laboras nur, se la mastro superrigardas ilin, sed tuj, kiam li deturnas la okulojn, ili nur staradas, babilas kaj fumas siajn pipojn.

Male, ofte ili okulumas supren al la horloĝo: ĉu la horo de hejmeniro jam alvenis.

– Gardu vin, sentaŭguloj, – decidis en si la Horloĝo, – mi donos al vi lecionon, alrigardu!

Kaj la sekvantan tagon la dungitoj kun miro rimarkis, ke la tempo neniel pasas: la horloĝa montrilo apenaŭ progresas.

Ili pensis eĉ, ke eble ĝi haltis, sed ajnfoje ili suprenrigardis, ĝi daŭre iris, tiktakis. Tio ja aŭdiĝis kaj ankaŭ vidiĝis.

Ĝuste tiam preterpasis la Mastro.

– Sinjoro Mastro, la horloĝo difektiĝis. Ĝi ne funkcias laŭorde; eĉ groŝon ĝi ne valoras, oni devus vendi ĝin al brokantisto. Jam proksimas vespero, kaj ĝi eĉ tagmezon ne montras, – ili plendis…

Nun ankaŭ la mastro suprenrigardis al la Horloĝo, sed ne povis tuj orientiĝi pri la situacio.

La ĝeneralan miron interrompis la Horloĝo, dirante:

– Nenia miraklo okazis ĉi tie, sinjoro Mastro, kaj ankaŭ difektita mi ne estas, dank’ al Dio. Mi nur scivolis, kion pensus ĉi tiuj bravaj laboristoj viaj pri tio, se iu plenumus sian devon al ili samtiel, kiel ili al vi, – laborante nur, kiam ili estas sub la rigardo de la mastro.

Helikaj saĝuloj

Iun belan majan matenon la Heliko la unuan fojon elmetas siajn butonhavajn kornetojn, sur kiuj li havas la okulojn, kaj mire-admire algapas la kreitan mondon.

– Belega, belega, – li diradis ravite, kaj kun feliĉa kontento li portadis sian domon sur la dorso.

Sed pli malfrue li rimarkis, ke troviĝas ankaŭ bestoj, kiuj nur: ”hop-hop, mi iras, kie mi deziras”, facile flugadas en la frondaroj de la potencaj arboj. Kaj pro elreviĝo li erupciis:

– Tamen nur mizera afero estas ĉi tiu konfuza mondo!

Kaj iu ajn estis, kiu kreis ĝin, li devis esti granda fuŝulo!

Kun tio li malgaje plurampis.

La sekvan tagon la temperaturo sinkis, la Suno eĉ ne aperis, kaj unue vento, poste baldaŭ grandega ŝtormo estiĝis, kiun prikromis terura tempesto kun furioza fulmotondrado…

La arbaro vekriis, la gigantaj arboj kliniĝadis, ĝemadis; ie, tie knare-krake ili frakasiĝis sub la teruraj batoj de la martelanta naturo. Kaj la malfeliĉaj birdetoj senespere fuĝadis tien-reen inter la arboj de la arbaro, sed nenie ili povis trovi rifuĝejon antaŭ la ŝtormo, tempesto, pluvo kaj hajlo. Iliaj nestetoj kuŝis deĵetitaj, disŝiritaj dise sur la tero.

Sole la Heliko havis senŝtorman, senhajlan, pluvimunan tegmenton super si en la tuta arbaro. Li nur haltis tie, kie la misvetero atingis lin, tiriĝis en sian dometon, kaj atendis en silenta trankvilo.

Kiam la misvetero pasis, kaj povis denove disrigardi en la arbaro, kaj vidis, kio terura okazis, dum li trankvile dormetis en sia sekura dometo, li balancis la kapon kaj denove diris:

– Tamen bela estas ĉi tiu mondo, kaj iu ajn estis, kiu kreis ĝin, li estis tre saĝa!

Telegrafaj Fostoj

– Mi jam sidis sur tiel alta arbo, kiel vi estas, ankaŭ en la arbaro, – diras la Lanio al la Telegrafa Fosto; sed mi ne spertis, ke la Arboj tie interkroĉus sin, aŭ ke ili estus ligitaj per ia fadeno. Diru al mi, por kio servas, ke vi interligas vin per ĉi tiuj dratoj?

– Nu ja, amiko, – respondis la Fosto, – estas facile al la Arbaro, liaj disbranĉiĝantaj arboj povas eĉ centmilope stari unu apud la alia sen ia ajn ligo; sed ni, kiuj tiel malmultope kaj tiel dise staras en la mondo, devas iel interkroĉi nin, se ni ne volas, ke tempestoj laŭkaprice mistraktu kaj terenĵetu nin!

La Turhorloĝo

La Horloĝoj kolektiĝis por la 25-jara klasrenkonto, por kies festado ili aranĝis multpladan festenon en la klubejo.

La vespero iom plilongiĝis, kaj kiel en tiaj kazoj kutimas esti, ĝi sereniĝis tre bonhumora. Kial turni kaj tordi la vorton, la Horloĝoj, en la ardo de la bona humoro, senescepte intense tralavadis la gorĝojn.

Sole la Turhorloĝo gardis persiste sian sobrecon, kiel ajn oni regaladis, instigadis lin.

– Nur distru vin, kamaradoj, – li diris, – nenio malbona ja originos el tio, se la Horloĝoj morgaŭ ĝenerale malfruos, haltos, forgesos bati, aŭ batos alion, ol ili montras kaj inverse; dum 25 jaroj tio povas okazi unufoje, sed tamen estus tre strange, se io tia okazus eĉ nur unufoje kun la Turhorloĝo!

Kaj fakte, sekvatage la homoj apenaŭ povis streĉi, funkciigi, reĝustigi siajn horloĝojn, kaj la akuratan tempon ili ĉiuj prenis malgraŭvole de la Turhorloĝo!

Griloj kaj formikoj

Konekse kun la ĉionrenversaj ŝanĝoj de la mondmilito Formikio kaj Grilio iel aŭ tiel fariĝis denove najbaroj.

La modernaj gvidantoj de la novaj samlimanoj ĉiupreze volis starigi anstataŭ la malnova malamika stato, reganta inter la du mondhistorie signifaj popoloj ekde tiu certa, fabeleca, vintra prunto la benindan staton de la amikeco, tial ili interkonsentis, reciproke enhejmigi ĉe si la virtojn de la alia popolo.

– Kiel bela estus, – diris la entuziasmaj planantoj, – iu kore-anime muzikema popolo kun la virtoj de laboremo, diligento kaj ŝparemo; kaj kiel belega estus laŭnature laborema, fervora, komerca popolo plinobligita per la kulturo de la sublima muziko!

– Nenio ja estas pli simpla! – diris iu gvidanta viro.

La muzikon igos ekŝati la Griloj en Formikio, kaj la Formikoj aranĝos siaflanke labor- kaj ŝparkursojn en Grilio.

Jen ĉio!

Kaj tiel okazis. Pli precize…

Sed ni tenu ordon, ni iru laŭvice…

I.

En Formiklando komencis la Grilkomitato per la plej bonaj koncertfortoj. La alkomandita popolo aperis en ordo, finaŭskultis la klopodantajn sonigistojn, eĉ fojfoje aplaŭdis al ili. Sed kiam oni demandis, kiu anoncas sin, por ellerni ĉi tiun esencan faktoron de la kulturo, la muzikon, nek permone, nek admone oni povis kapti eĉ unu.

Ĉiuj diskuris, kiel kokidoj, kiam akcipitro flugĵetiĝas inter ilin.

Nur la ministro de Formikio sukcesis pene kapti fuĝantan maljunan, laman formikon, de kiu li povis demandi: kio estas la kaŭzo de tio, ke la formikoj tiel panikeme fuĝas de la cetere kun plezuro aŭskultita muziko, kiam temas pri ties eventuala ellerno.

La maljuna formiko traŝvitiĝis pro tia malfacila demando, sed fine li ekparolis:

– Ni formikoj ŝatas la muzikon, volonte ni ankaŭ aŭskultas ĝin, sed krom tio ĝi estas por ni metio tiel senutila kaj vana, ke ni nek volas okupiĝi pri ĝi, nek havas tempon por ĝi. Vidu, ankaŭ nun, – daŭrigis ardiĝinte la sincera filo de la diobenita popolo, – nenion alian ni faris dum la tuta tago, ol ni staraĉis ĉi tie por ĉi tiuj nenifaruloj, anstataŭ apliki ilin en la laboroj de la plene disvolvi ĝanta rikolto, se ili jam pendigis sin sur nian kolon kaj trinkas-manĝas je nia kosto…. Sen ĉi tiuj, sinjoro, ni vivis ĝis nun, kaj ni povos vivi ankaŭ plue. Punkto!

Kaj li jam rapidis for.

II.

Ne pli sukcese agadis ankaŭ la Formikkomitato en Grilio!…

Ja ne mirinde. Ni ja scias, ke la Grilo naskiĝas kune kun sia violono, ĝi kvazaŭ enkreskas en liajn manojn, do tial estas memkompreneble, ke la laboro ne tro akomodi ĝas en ilin…

Krome la ŝparemo neniam estis la korafero de kantoŝata, bohemia popolo!

Ankaŭ ĉi tie oni finaŭskultis la prelegantojn, eĉ trovis plezuron en iliaj sonoraj frazoj, sed kiam sekvis la alvoko, nun jam ek, al laboro, kiu povis, faris sin nebulo, disvapori ĝis la tuta loĝantaro de Grilio… La Grilministro ankaŭ ĉi tie povis atingi tre pene maljunan, laman grilon.

De kiu li ricevis la respondon:

– Ministra moŝto, vi tre bone scias, ke la grila popolo estas muzikista gento, ĉe kiu kunnaskiĝas la violono, kiel floro sur branĉo, kaj kiu vivolonge vivas el tio, kion Dio donis al ĝi.

– Tiel do, kio ĝis nun estis bona, estos bona ankaŭ poste! Se rikoltiĝos pli, ni manĝos pli, se malpli, do malpli.

Sed mizeran laboron ni ne lernos, malplej de la Formikoj, de ĉi tiu vagabonda, sklava popolo.

Tiel! – Ĉar estas ja vero: Formiko estas formiko kaj Grilo grilo!

La saĝa Talpo

– Ereta amaseto estas ĉi tiu via verko, baptano, – diras moke la Monto al la ĉe siaj piedoj senlace fervoranta Talpo, – neniam fariĝos el ĝi vera monto…

– Tio estas vera, – respondas post ioma pripenso la Talpo, – sed oni atendas montojn ne de Talpoj; mi mem pensas: sufiĉas, se la Talpoj faras honeste taŭgajn talpmontetojn, kaj fari montojn ili konfidas al tiu, kiu ankaŭ la aliajn montojn kreis!

La Moda Korvino

– Kiel povas esti, fratino Korvino, ke nenia famo pri vi disvastiĝas? – ekparolis la Vulpo sub la arbo, sur kies supro la Korvino plumumis sin. – Kontraŭe, viaj prauloj ja ĝuis vastan reputacion! Cetere mi ne miras pri via senpopulareco, mi ja vidas, vi eĉ moda ne estas.

La Korvino aŭdis ion pri la fameco de siaj prauloj; ŝi aŭdis ankaŭ, ke ĝi iel rilatas al la Vulpo, sed pri tio, kiel la afero estis, ŝi ne havis klaran koncepton.

Kaj ĉar lastatempe al ŝi ŝajnis sperti certan malestimon flanke de la aliaj birdoj, venis la demando de la Vulpo kvazaŭ responde.

– Nu, vi scias, – senkulpigis sin la Korvino, – mi estas tre okupita per mia familio. Sed vi pravas, mi devus pli konsideri miajn praulojn, kaj esti laŭeble pli inda je iliaj nomo kaj renomo. Sed kiel komenci en ĉi tiu arde varma somervetero? – Kaj ŝi forte elspiris.

– Unue vi devas esti moda, – konsilis nun la Vulpo, – ĉar alie la sinjoroj nuntempaj maldeziras vin inter si.

Do iom da krispoj kaj laŭeble plej malmulta vestaĵo. Kio cetere tre praktika estas.

Laŭ la ĝardenoj pasis ĝuste aro da senplumigitaj anserinoj al la lago.

– Jen, vidu, – daŭrigis la Vulpo, – ĝuste venas grupo da modaj damoj, por promeni sur la bordo de Danubo…

Kaj vidinte, ke li semis en bonan grundon, la ruza Vulpo klopodis malaperi el la vido. Li do ĝisrevidis.

– Adiaŭ, fratino Korvino, mi iras post miaj aferoj.

– Dio kun vi, – respondis la Korvino.

Tiam la Korvino zorge observis la anserojn de sur la supro de la arbo, kaj volante fasoni sian vestaĵon laŭ la iliaj, ŝi fervore ŝiradis siajn plumojn, kiuj faladis ŝvebante en la aero.

Kaj la ruza Vulpo embuskis el proksima arbusto la ĉiam pli certan ĉasaĵon.

Al la Korvino estis tiom agrabla la moda senvestiĝo, ke laste ŝi ne plu atentis la modele elektitajn anserojn, ŝi nur ŝiris-plukis, kie ŝi nur povis, la superflue varmajn plumojn… Ja kreskos aliaj ĝis vintro!

Fine apenaŭ restis plumetoj ie kaj tie sur ŝi.

La Vulpo bone vidis, ke nun jam ĉio estas en ordo, li do aperis, kaj kun laŭta, bonvolema voĉo diris:

– Vere, fratino Korvino, pli frue mi forgesis diri: ne tro senplumigu vin, ĉar estus sensencaĵo forĵeti pro la varmo kaj modo tiom da plumoj, ke poste vi ne povu flugi pro tio. Vi eble ne faris tiun malsaĝaĵon? Mi vidu, ekflugu!

Kaj kvankam la nun jam Moda Korvino levis sin sur la flugiloj, sed dum minuteto ŝi falis sur la teron, kie la Vulpo jam atendis kun etenditaj brakoj.

La kazo de la malfeliĉa Grilo

Pri la Grilo, kiu estante insekto estis ankaŭ eminenta kantisto, estis fieraj ne nur la Insektoj, sed eĉ la Birdoj!

– Jam-jam ne plu insekto, sed vera-fakta birdo, – ili deklaris.

Kaj la Insektoj, kiam dum babiladoj surlangiĝis lia nomo, menciis lin kiel faman, grandan parencon, kaj kun fierpufa brusto ili deklaris lin sia frato.

Sed nur somere, kiam la Grilo ankoraŭ havis emon kanti, kaj liaj rigidiĝintaj fingroj ne frostiĝis al la praa muzikilo. Kiam kun la alveno de la vintro la malriĉaj infanoj de la Naturo, do ankaŭ la Insektoj kaj Birdoj konsistigis la listojn de la ricevantoj de vintra provizo, la malfeliĉa Grilo ellasiĝis el ĉiuj.

– Enlistigu lin la Insektoj, li ja estas finefike insekto, eĉ se li kantas, li ja eĉ plumojn ne havas, – opiniis la Birdoj.

– Enlistigu lin la Birdoj, ja estante insekto li ĉiam iras kun ili kaj senĉese kantas, – pensis kaj diris siaparte ankaŭ la Insektoj…

Kiel poste la malfeliĉa Grilo travivis la vintron, scias nur li kaj la bona Kreinto!

Sturnoj

La Sturno kapabla facile imiti la voĉojn de ĉiuj birdoj, kaj pro tio ĉiam babilanta en la lingvoj de aliaj birdoj komencis trofieri pri sia kapablo.

– Mi scipovas turde, lanie, frugilege, pige… – li fanfaronis.

– Bone, bone, – alkriis la Garolo jam teda aŭskulti la singlorigon de la Sturno, – sed ĉu via moŝto bone scipovas ankaŭ la sturnan?

Pli nova kazo de la Vulpo kaj la Korvo

Dum skoltado la Vulpo malkovris kaptilon preparitan por li, sur kies hoko bela peco da bongusta fromaĝo disodoris.

– Nazotikla delikataĵo, tutcerte, – li diras lekante la buŝon. – Kaj ankaŭ certas, ke mi pli ol necese malsatas; tamen ne estas tiel facile superruzi la Maljunan Vulpon!

Li komencis cerbumi, kiamaniere li povus akiri la proponitan delikaĵon sen la kunligita danĝero, aŭ, se necese, malgraŭ ĝi.

En ĉi tiu minuto flugsidiĝis la Korvo sur proksiman arbon.

– Hop! – trafulmis la penso de solvo la cerbon de la Vulpo, kaj ŝajnigante ruzan mienon bone aŭdeble li diris:

– Nu, dank’ al Dio, mi satiĝis, donu Dio ankaŭ al tiu, kiu ne havis. Nun ni jam iru, ni iom ripozu. Post tagman ĝo agrablos iom da dormeto.

– Kaj vi, karega fromaĝeto mia, ne malgaju, vi ne restos sen societo, – li diris amindumeme, dum li flankeniris al genistejo. – Post ripozo mi revenos por vi!

Kaj de pli fore li revokis:

– Ĝis revido, mia fromaĝeto! Ĉe vespermanĝo!

La Korvo aŭdis ĉion ĉi, sed eĉ por la mondo li ne ekparolus, kiam li ekvidis propraokule la bonodorantan fromaĝon restintan post la foriranta Vulpo. Male, li observis kaj apenaŭ li ĝisatendis, ke la Vulpo malaperu, kaj li povu malsuprenflugi al la certa ĉasaĵo tiom tiklanta lian nazon.

Kaj kiam la Vulpo malaperis, li subeniĝis, kaj zorge observinte la belan pecon da fromaĝo kun superabunda ĝojo li diris:

– Hej, amiko Vulpo, nun ĉi-fojon unusolan ne vi superruzos la Korvon, sed li vin. Ĉar fariĝos aero via espero, vidi ĉi tiun delikate odorantan, belan pecon da froma ĝo ĉe vespermanĝo! Jam ankaŭ ni ekhavis sufiĉan menson, Amiketo!… Decas al ni ne ĉiam nur restaĵo, sed ankaŭ kromaĵo, mi volas diri fromaĝo! Jes ja, amiketo!…

Kaj kun tio li jam ekbekis la fromaĝon moke surhokan, je kio la kaptilo prenis lin.

Mi ne bezonas diri, ke amiko Vulpo fulmorapide altiriĝis, kaj kun enviinda apetito konsumis la nun jam sendanĝerigitan fromaĝeton, kompreneble kun freŝa korva garnaĵo.

La Nova Kruĉo

La Nova Kruĉo aŭdis de la Malnova Kruĉo, ke ”longe ĉerpas la kruĉo, ĝis ĝi fine rompiĝas”.

– Nu mi volus vidi tiun puton, por kiu mi nur simple rompiĝus! Mi kredas, la tuto estas stulta popolkredo, superstiĉo; dependas ja de kruĉo! – diras la Nova Kruĉo, kaj tute neglektante tiajn onidirojn ankaŭ li komencis – eĉ nur spite – ĉerpadi el la puto!

En la unuaj tempoj li kompreneble tre atentis. Sed poste li ĉiam pli aŭdace turnis, returnis sin, eĉ li jam kuraĝis frapiĝeti al la feraj partoj de la sitelo kaj putrando.

En tiaj kazoj la pecoj de la Rompitaj Kruĉoj, jam longe kuŝantaj ĉirkaŭ la puto, kunsente ekatentis.

Foje, ĉu iel aŭ tiel, ankaŭ la Nova Kruĉo rompiĝis, kaj liajn pecojn oni ĵetis al tiuj de la Malnovaj Kruĉoj…

Tiam li eksuspiris:

– Jen nu, estas vero, pri kio la Maljunuloj instruas siajn filojn! Sed kun nematura kapo oni ne kredas al ili, dum amare oni mem ne spertas!

Prunelujo

– Kial vi kreskigas dornojn, Prunelujo, de kiu vi devus domaĝi viajn mizerajn, acerbajn berojn? – demandas la proksima Kratago la Prunelujon.

– Ja mi faras tion ne por mi, – respondas la Prunelo.

Mi scias, ke neniu serĉas miajn modestajn fruktojn. Sed ni havas devojn ankaŭ kontraŭ niaj kunfratoj! Kiuj defendus ekzemple la bonodoran, sed malfortan kaj senŝirman Violeton, se mi ne etendus super ŝin miajn dornoplenajn brakojn?!

Necesas, ke iu ŝirmu ankaŭ la senŝirmajn!

Surbordaj Arboj

Alveninte al la ebeno, la Rivereto torentinta libere el inter la montoj ne nur pasis pli malrapide pro la Arbustoj starantaj al li survoje, sed li deviĝis perdi tempon ankaŭ por serpentumado. Krome la baldaŭ arbiĝontaj Arbustoj ĵetis ombron sur lian brilan surfacon!

La malgrandaj Fiŝoj, kiuj sentis malvarmon en la akvo subombre malvarmiĝinta, eksplodis riproĉe kontraŭ la senkoraj Surbordaj Arboj:

– Sendankaj! Ne sufiĉas, ke vi baras la Riveron naskitan por libereco, sur kies sino vi vivas kaj plenkreskas, sed eĉ ĵetas ombron sur lian brilan surfacon? Hontu! Mi ne mirus, se vi estus Homoj!

Printempaj sonoj

– Ho, kiel sensentaj estas kelkaj arboj al la sopire atendataj dolĉaj sunradioj de la Printempo, al la ĉarma ĉirpado de la anhele alveninta unua hirundo kaj al la amema karesado de la burĝonkrevigaj, karaj ventoj! – diradas inter si la ĝardenrandaj junaj Migdalarboj, kiuj observis, ke la ĝardenon ekstere garnantaj Robinarboj nur multe pli malfrue vekiĝas, burĝonas.

– Bone, bone, – prenas sur sin la aludon unu el la inteligentaj Maljunaj Robinarboj, – vi ja pravas, ke certaj arboj ne kredas blinde al ĉiuj vagantaj ventetoj flatemaj, al la ĉirpado de iuj malprudentaj, trofrue alflugintaj hirundoj kaj al ĉiaj tiel nomataj printempaj sunradietoj, sed rekompence iliaj floroj neniam frostiĝas!

Formikoj

– Vi, Formikoj estas vere grandaj stultuloj, – diras la Sciuro al la Formikoj rekonstruantaj sian detruitan domon, – vian per plursemajna, pena laboro apenaŭ konstruitan fortikaĵon iu ĵus dispiedumis, kaj vi jam denove ĝin konstruas. Ja ĉiumomente povas veni iu en ĉi tiu kruela mondo, kaj redetrui vian domon.

– Tio estas pura vero, – respondis la Formikoj. – Sed se oni detruus niajn konstruaĵojn milfoje, ankaŭ milunuafoje ni rekomencus konstrui ilin! Ĉar per nia senlaca fervoro ne nur nian senpretendan hejmeton ni iam fine rekonstruos, sed samtempe starigos monumenton al la pacienco kaj vivivolo, sindisciplinado kaj ankaŭ fido, kiuj moralaj faktoroj fariĝos des pli imponaj, ju pli ofte ni devos rekomenci rekonstrui nian senpretendan loĝejeton!

Lumserĉantoj

– Diru al mi, Papilioj, – demandas ironie la Vesperto la Noktajn Papiliojn, – kial vi, estante noktaj papilioj flugadas dum vesperoj senĉese ĉirkaŭ la lampo!

– Tial, – respondas tiuj pikeme, – ĉar ni ŝatas la lumon, ne tiel, kiel vi, estimata sinjoro Vesperto, kiu laŭ nia scio naŭziĝas de ĝi…

– Nu ne tute, estas certe, ke mi ne ŝatas la lumon, sed se mi tiom ŝatus ĝin, kiom vi, mi simple flugadus tage, kiam estas vere hele. Tio estas: mi turnus min al la Suno, la Lumo de la mondo, kaj ne kontentiĝus pri iaj mizere palpebrumantaj lampetoj, en kies malforteta helo povas rebrili, plaĉigi sin maksimume mia nura bagateleco!…

Violoj

Sur gasteja tablo venis unu apud la alian la Arta kaj la Kampa Violoj.

– Ej, nu vidu, ni ja estas tute egalaj. Nur rigardu! – ekparolis fiere la Arta Violo balancigante sin memplaĉe.

– Tamen ne tute, – diras modeste la Vera, – ĉar vi havas nur kolorojn, sed ne ordoron.

– Tio povas esti, – rebatas tiu, sed vi vivos maksimume nur kelkajn tagojn, kaj mi estas viveterna, do senmorta!

– Viveterna vi povas esti, sed ne Violo! Ĉar la Violon oni povas malfacile imagi sen modesteco kaj bonodoro, samkiel sen orgojlo kaj fanfaronado, memlaŭdado kaj altrudiĝemo, – la Artan Violon!

Kverkoj kaj Fragujoj

– Mia staturo estas potenca, mia trunko fortika, mia foliaro ampleksa, kaj aldone al ĉio ĉi la Kreinto benis min ankaŭ per bela aĝo miljara. Laŭmerite mi povas esti fiera, mi kredas, – kantis sinplaĉeme la Kverko.

– Nu-nu, – ekparolas la najbara Poplo, – vi povas esti potenca, fortika, ampleksa kaj longviva, Kverko, tamen vi ne rajtas esti fiera. Ĉar la valoro de nia vivo dependas ne de tio, kiel grandaj ni estas, aŭ kiel longe ni vivas, sed kion ni kreis. Ĉar se vi volas esti fiera, kvankam viaj malgrandaj kaj mizeraj glanoj konvenas maksimume nur al porkaroj, kio estu ekzemple la malgranda, unusolan someron vivanta Fragujo kun tremantaj branĉetoj, kies grandaj kaj bonodoraj, bongustaj fruktoj venas sur la tablojn de reĝoj?!

Potenco kaj saĝo

– Reĝa Moŝto, – plendas ofendite la juna Nizo al sia reĝa onklo, la Aglo, – ĉi tiu via interna sekreta konsilisto, la Maljuna Strigo ĝenerale apenaŭ resalutas min, kaj hodiaŭ eĉ la orelojn li ne movis al mi; estas plej tempe senigi lin je via favoro. Ĉar finfine kio estas ĉi tiu Strigo?

– Ne prenu tion por ofendo, filo, – respondis milde la Maljuna Reganto. – Ankaŭ min li ne ĉiam rimarkas; atribuu tion al lia maljunaĝa miopeco. Kiun ni bezonas, estas plej prudente antaŭsaluti. Kaj se mi senigus lin je mia favoro, mi damaĝus nur nin mem; li ja restus ankaŭ sen mia favoro la Saĝa Strigo; sed kiel mi povus esti tiel potenca sen liaj saĝaj konsiloj?

La plendo de la Ranoj

La Ranoj iris plendi al la Reĝo de la Bestoj.

– La Kreinto estas maljusta al ni, – ili diras. – Ĉar ankaŭ la Hirundoj kaptas nur muŝojn, kulojn, kaj al ili Li donis ankaŭ flugilojn…

– Vi ne pravas! La Kreinto tre saĝe aranĝis ĉion, nur ni estas malkapablaj kompreni tion. Al vi ja venas la muŝoj kaj kuloj surloken, kaj tiuj devas mem iri por ili!…

La heredaĵo

La Juna Muŝo kaj la Juna Araneo pro blinda hazardo samtempe fariĝis orfoj.

Siajn gepatrojn ambaŭ priploris, enterigis, funebris laŭ deco kaj ordo. Kaj nur kun tempo ili ekpensis pri sia futura vivo, kaj konekse kun ĝi ankaŭ pri sia heredaĵo.

– Vi havas mizere bagatelan heredaĵon, kamarado, – diras kun kruda sincereco la Juna Muŝo al la Juna Araneo: anguleton kaj metion de retteksado. Jen ĉio. Rigardu, mia patro postlasis al mi flugilojn, dank’ al kiuj la tuta mondo estas la mia!

– Mi tamen ĝojas ankaŭ pri tiu bagatelo, – respondis modeste la Juna Araneo. – Ankaŭ miaj antaŭuloj ne havis pli, tamen ĉiuj grasaj kaj maljunaj ellasis la lastan spiron. Malsatmorti Araneon ankoraŭ neniu vidis. Dum la Muŝoj, al kiuj herediĝas la ”tuta mondo”, ne malofte ja finas sian vivon en fremdaj interfenestroj, – malsataj kaj pro sia aŭdaco en la reto de Araneoj!…

La saĝeco

Ni scias, ke la Azeno havas la famon de saĝulo inter la bestoj. Kaj ni agnosku, ne senkaŭze.

Foje la Vulpo, enviante la reputacion de la Azeno, iris viziti lin, por ruze elpreni el li la regulojn de la saĝeco.

– Majstro, – li flatis al li ruze dum ilia longa interparolo, – en kio konsistas propradire la saĝeco, kiun ni tiel alte taksas en ĉi tiu tera vivo. En kio konsistas ekzemple via saĝeco?

Kaj tiu respondis:

– Ni ĝenerale alte taksas la saĝecon. Kaj ni imagas ĝin ia tekse-plekte komplika, malfacila afero. Kvankam ĝi estas la plej simpla kaj komuna afero en la mondo. Ĝi estas nenio alia, ol la kompleta ekkono de ni mem, kaj la perfekta realigo de la konkludoj el ĉi tiu ekkono ĉe ni mem. Ĉar jen vidu, kiel la Ansero marŝas, kiel li tenas la kolon, vidiĝas, li kredas sin cigno. La Meleagro pavo, la Pavo ia transmonda estaĵo… Kaj tiel plu, kaj tiel plu, senfine…

Mia saĝeco estas nur, ke mi scias: mi estas ”azeno”!

La granda ĉapelo

– Mi observas ĉi tiujn Fungojn, – diras la Upupo sur la arbosupro al la Fringo, – ĉiam ili surhavas tiun grandan ĉapelon. Kun ĝi ili vekiĝas, kun ĝi ili kuŝiĝas; eble kun ĝi ili ankaŭ dormas… Ĉe la kampaj tio estus ankoraŭ natura, tie ja sunas, sed ĉi tie, en la arbaro?!

– Vi scias, ili rilatas al ĝi, kamarado, – respondas kun milda humuro la Fringo, – kiel la ceteraj grandĉapeluloj: la homoj. Ili pensas, se ili havas ĝin, oni ankaŭ vidu ĝin. Kaj ili nur kredu, ke ankaŭ kapon ili havas sub ĝi!…

Kvarĉevala kaleŝo

La Azeno ekvidas kvarĉevalan kaleŝon.

Li observas, ke ensidiĝas viglaj, aferemaj homoj, kaj pli fore ili denove elkaleŝiĝas, kaj vigle plurapidas.

Tiam li ekpensas:

– Mi tien-reen transportadas ĉi tiun senpovan, mem ne movkapablan teron, eble pro tio, ĉar mi estas azeno.

Sed kiel opinii pri la stultaj tirbestoj de tiu kvarĉevala kaleŝo, kiuj transportadas, – eĉ kvarope, – tiajn, kiuj havas siajn bonajn proprajn piedojn, kaj tiel ankaŭ ili mem povas iri, kien ili volas!

La altruista Formiko

La Formiko estis komence tre diligenta, malriĉa homo, kiun neniu atentis. Nek liaj pli malgrandaj kunuloj, nek la eminentuloj.

Per sia senlaca diligento la malriĉa Formiko akiris negrandan kapitalon, sed ankaŭ plue li vivis en sia kutima modesteco, kaj ĉar li sciis, kiel terure malfacile estas komenci novan vivon, fondi novan ekziston sen kapitalo: li decidis establi malriĉan fondaĵon por siaj kuncivitanoj pli malriĉaj ol li.

– La magraĉa! Li volas konkuri kun ni… ekzempligi sin al ni… – diradis la eminentuloj.

– La ĉifona!… – diradis liaj malnovaj kaj modestaj kunuloj, kiujn li volis propradire helpi…

Jen, se ni estas malgrandaj, eĉ bonon ni ne povas fari laŭplaĉe, sed nur tiel, kiel la socia ordo permesas!

La proverbo

Koncerne la popolaran proverbon, kiu eble varias laŭ regionoj, estiĝis disputo inter la Azeno kaj la Bovo. La Bovo asertis nome, ke azenbleko ne atingas la ĉielon, kaj la Azeno sciis tiel, ke bovobleko ne atingas la ĉielon.

La proksime nenifarantan, laman hundon Krispo tuj ili invitis esti arbitracianto.

Sed la saĝa Krispo ne cedis al la peto, travidis la vualon, li sciis, se oni enmiksiĝas en la disputon de du stultuloj, fine ambaŭ ili turnas sin kontraŭ li, tial do li konsilis:

– Mi ne estas taŭga por tiel alta ofico. Kaj kiom valorus al vi la juĝo de mizera, bojema hundo? Sed jen la Alaŭdo… li suprenflugas en la alton, tie li aŭskultos vian kanton, kaj li ankaŭ kompetentas pri kantado. – Kaj ili fakte petis la Alaŭdon.

– Sed tre bele kantu, – diris la Alaŭdo turninte sin al ili, antaŭ ke plenumonte sian oficon li leviĝis sur la flugiloj.

– Vi degelos de la plezuro! – kriis la Azeno.

– Mi ravos vin! – deklaris ankaŭ la Bovo.

Kaj nun la Alaŭdo suprenflugis.

Kaj tie supre li nur giris, giradis, kaj kantis, kantadis.

Sed tiel bele, ke kaj la Bovo, kaj la Azeno preskaŭ forgesis bleki, muĝi. Necesis, ke Krispo instigu ilin.

Fine ankaŭ ili ekblekis laŭorde.

Ektremis la tuta kamparo, kiam la Azeno komencis: ia, i-a, i-a…

Tondris eĉ la tero, kiam ankaŭ la Bovo ekmuĝis: muumuu-muu…

Poste ili atendis, atendis, atendis…

Kaj la Alaŭdo nur kantis, giradis supre sinforgese, kvazaŭ estus nek Bovo, nek Azeno sur la tero.

Kiam li fine satkantinte ĵetflugis malsupren kaj laŭ sia kutimo flugsaltis sur proksiman terbulon, ĉiuj tri alrapidis.

Ankaŭ Krispo.

– Nu, nur mia voĉo preterpasis vin en la Ĉielon, ĉu, – urĝis lin deklari la Azeno.

– Nur la mia, ĉu ne? – nervozis ankaŭ la Bovo.

Sed la Alaŭdo nur balancis la kapon. – Nenian teran voĉon mi aŭdis tie supre, – li diris.

La ”enigmon” provis solvi Krispo al la malesperaj flankoj, kiam li, – kompreneble el konsiderinda distanco, – konstatis:

– La proverbo verŝajne devas soni tiel: ”Nek azenbleko, nek bovobleko atingas la ĉielon”…

La katenoj de la vivo

– Hej, se foje mi povus fine halti, ekloĝi por ĉiam en tia pitoreska, florplena, agrabla loko, – suspiris amare la fajrerkrina, potenca Vagonaro pretergalopanta la malgrandan Relgardistan Domon.

– Hej, se foje mi povus fuĝi el ĉi tiu unutona enuo, mallibereco! Kiel ĉi tiuj sensentaj kaj nin neglektantaj, senanimaj, fieraj vagonaroj! – suspiris amare samtempe ankaŭ la florornamita, malgranda Relgardista Domo kun kolombejo, bunta kokinaro.

La Okulvitroj

Johano, la pedelo kaj lia ĉefo, la sinjoro ĝenerala direktoro kunlaboris jam ankaŭ dum la mondmilito. Tiam ankoraŭ en funkcio de ĉefleŭtenanto kaj servosoldato.

Estante proksimume samaĝaj, ili havis ankaŭ samfortan vidkapablon, kaj tiel samformaj fariĝis pli malfrue ankaŭ iliaj okulvitroj.

Por favori al Johano, la okulvitristo tajlis eĉ la framojn perfekte samformaj. Kompreneble tiun de Johano nur el kupro.

Iel-tiel kun la tempo ĉi tiuj okulvitroj foje interŝanĝiĝis dum iliaj turniĝoj, moviĝoj.

Kompreneble ankaŭ post tio ĉiuj opiniis, ankaŭ ili mem, oraj la okulvitrojn de la Ĉefo, kaj kupraj tiujn de Johano.

Nur la Okulvitroj konis la karan sekreton de la interŝan ĝo, kaj kiomfoje la sinjoroj, t.e. Johano kaj la Ĉefo rigardis unu la alian, ankaŭ la Okulvitroj interokulumis…

– Vidu, – signifis la bonhumoraj okulumoj, – gravas ne tio, kio vi estas, sed nur tio, por kio vin la stultaj homoj konsideras!

La Bastono

La Hakiloj iris al la reĝa Kverko en la arbaro, por peti protekton kontraŭ la Bastono.

– Taglonge ni laboras, tajlas, hakas la trunkojn, ŝtipojn, kaj la Bastono nur venas al ni, kaj batas-draŝas nin … ofte li batas tiel forte sur nian kapon, ke ĝi eĉ krevas … – ili plendas.

La Kverko enpensiĝis pri la peto, kaj post nelonge li diris:

– Filoj miaj, mi kredas, ke estas malagrable, se certaj bastonoj nur tiel batadas al vi la kapon, sed se mi volas esti justa, mi devas diri, ke ties kaŭzo estas sole vi! Ĉar la branĉo, kiu al vi nun bastone foje-foje batadas la kapon, povus servi kun la sama utilo ankaŭ kiel bona tenilo por sarkilo aŭ falĉilo. Sed kiam vi tajlas tenilojn por sarkiloj, falĉiloj, vi ĉiam elektas nur la molajn, sennodajn branĉojn, ĉar tiajn eble estas pli facile tranĉi, kaj la pli malmolajn, nodohavajn vi nur flankenŝovas kaj lasas al la propra sorto.

Ellernu do, ke tiaj flankenŝovitaj branĉoj lasitaj al la propra sorto pli-malpli frue fariĝas bastonoj, kaj certe ja albatadas, nome des pli krude kaj zorge, ju pli bonaj kaj daŭraj teniloj por sarkiloj kaj falĉiloj ili fariĝus!

Fuŝisto

En la arbaro, kie la griloj kaj paseroj jam delonge kantis, aperis foje la Alaŭdo. Kaj kio gravas: li tuj komencis ankaŭ kanti.

Tio ne plaĉis al la paseroj kaj griloj.

Ili kunmetis la kapon. Kaj poste ili faris plendon ĉe la korporacio, kion sekvis esploro.

– Ĉu li pagas imposton, ĉu li havas loĝpermeson? Ĉu li havas licencon de la gildestro?

Ĉar ĉiuj ĉi mankis al la malfeliĉa Alaŭdo, senhezite oni deklaris lin fuŝisto, kaj senplie elpuŝis lin el la arbaro.

De tiam li vivas kaj kantas sur kampoj, plugteroj; dormas kaj nestas sur nuda tero, eĉ sur arbon li ne sidiĝas!

– Ili pravis. Kion serĉus ja inter ”registritaj” metiistoj mizera ”fuŝisto”?!…

La ombro

La Formikoj tediĝis de sia malnova loĝloko, kaj iun belan tagon someran ekvojis por serĉi novan restadejon.

Tio estas kutima ĉe ili.

Dum ili marŝis, marŝadis, ili foje alvenis al potenca pirujo, kiu apenaŭ tenis sin sub la ŝarĝego de siaj fruktoj.

Sub la arbo kuŝis ne unu bela piro, kaj de tempo al tempo kelkaj ankonraŭ alfaladis…

– Jen vidu! – ekkriis la Gvidformiko, konstatante tiamaniere la faktojn; ĉi tie ni povas demeti la vojpakaĵon; kaj laŭ la ordinara kutimo formika li metis sin kun sia tuta popolo al la fondo de la nova hejmo. La dume de tempo al tempo falantajn pirojn ili bele konsumis, eĉ flankenmetis iom por la vintro.

– Ej, ej, knaboj, – ekkriis foje, post certa tempo la Gvidformiko, kiam la piroj iompostiome malaperis de sur la arbo, – ĉu vi ne scias, ĉu ĉi tiu arbo havis ombron ankaŭ pli frue? Ĉar mi ne memoras… Tiel ĝi ja kovras tiun malmultan sunon antaŭ ni, kiun la malavara aŭtuno ankoraŭ sendus al ni. Suprenkuru do tuj, kaj deŝutu ĝiajn foliojn! Nu vidu ĉi tiun impertinentan, kiel ĝi aŭdacas ĵeti ombron sur nin?!

Kaj tiuj senvorte obeis, kaj post kelkaj minutoj ĉiuj folioj de la arbo kuŝis sube sur la tero.

– Jen tiel! – laŭdis siajn servistojn la maljuna ekzekutisto, nun ĝi almenaŭ ellernos, kion ĝi ne rajtas, kaj ke alifoje ĝi ne ĵetos ombron sur nin. Kio ankaŭ realiĝis.

Sed larĝe malfermis la okulojn la grandpotenca Gvidanto de la Formikoj, kiam la sekvan someron la vere sen folioj restinta arbo ankaŭ pirojn ne kreskigis!

La ĉagreno de la Spiko

– Pri kio vi malgajas, samsortano, ke vi tiom lasas pendi la kapon? – demandas la Cejano la apude malĝojantan Maturan Spikon.

– Mi enpensiĝis pri la bizaraĵoj de la mondo, – respondas tiu, – kaj oni ja povas fojfoje ankaŭ ĉagreni pri ili!

La Cejano miris pri la vortoj de la Spiko. Kial ne! Li ja kredis, ke la semabunda Spiko certe estas kontenta pri sia sorto!

– Malfermu bone la okulojn, – daŭrigis la Spiko, – ĉu ĉi tiu kampo ne estas tia, kvazau kreita ne por virto, boneco, sed rekte por malnobleco kaj malboneco? Ĉar cetere kiel povus okazi, ke ekzemple dum la belegaj fruktoj de la nobla Pomujo faladas senpove en la polvon, eĉ ne povas fali malproksimen de sia arbo, la Destino provizis la Karduojn per kroĉkapablo, dank’ al kiu ili povas dissendi siajn granjon en la mondon, kaj la grajnoj de la malnobla, nenivalora Cirsio kreskigas eĉ flugilojn, kiel la anĝeloj, per kiuj la ventoj portas ilin, kien tiuj deziras…

Ĉu ne terure?!

– Jes ja, se tiel statas la afero, estas vere terure, – konsterni ĝas pri la konstatoj nun ankaŭ la Cejano, – sed tio estas nur ilia malfeliĉo, do vi, kiu ricevis la plej grandan distingon de la mondo, ne povas havi kaŭzon por plendi, vi ja estas la pano de la mondo! Vi nutras la Sinjoron de la Tero: la Homaron…

– Vi pravas! – susuris denove kun dolora malĝojo la Spiko, – sed kiujn mi nutras kaj por kiuj mi estas la ĉiutaga pano, ĉe tiuj la futuro apartenas plej ofte tutsame al la Karduoj, kaj multfoje ĝuste la senvaloraj, senpeze malnoblaj Cirsioj havas flugilojn!!!

La diskuto

– La tuta mondo admiras vian neordinaran econ, ĉiam kaj ĉien kunporti vian tutan pezegan domon… Pri tio vi ekde eko staras sola en la mondo, kaj mi ne kredus, ke iu iam ekemus sekvi vin!

Tiel parolis la moviĝema Zizelo ofte petolanta kun la Heliko pro lia malrapideco.

– Kiom strange estas por vi, kamarado, – respondas tiu, – ke mi eĉ paŝon ne faras sen mia domo, samtiom strange estas por mi, ke vi male, aperas ĉie sen via domo.

Kiu nun devas esti saĝa kaj kiu stulta, restas diskuto ĝis la fino de la mondo. Ĉar kiel en ĉio, ankaŭ en ĉi tio ĉiu konsideras sin mem saĝa. Kvankam, se konsideri bone la aferojn de la mondo, ne estas versaĵne, ke estas tiom da saĝuloj kaj nur unusola stultulo!

Direktado de la gazetaro

– Ĉu estas vero, via moŝto, – demandas dum intima babilo la kortegestro Vulpo la Maljunan Leonon, – , ke iu via praulo forkuris pro la krioj de la koko?

– Kiel povus esti vera tia malsaĝajo, filo, – respondis ridetante la Maljuna Leono. Male, mi mem rakontis tion iam antaŭ longe, se mi bone memoras, ĝuste al la Kokinoj.

– Kiel povis fari ion tian, via moŝto, estas ja diskonate, ke la stultaj Kokinoj ĉion tuj elklukas. Kaj nun la bestoj parolas pri nenio alia dise-vaste, ol ke la Leono forkuras pro kokerikado…

– Eĉ iomete ne prozorgu! Oni parolu pri ni ion ajn, nur ni havu utilon el tio, – respondis la Leono. – Ĉar eksciu, ke ekde kiam mi ekcirkuligis tiun fabelon inter la Kokinoj, ne estas tago, en kiu dum mia promeno, je mia granda ĝojo, ne ekstarus antaŭ mi jen azeno, jen bovo blekante pli laŭte ol la Koko kokerikas; certe kun la profunda konvinko, ke mi forkuros. Kion ili ja povas atendi!

Ĉiu per la propraj okuloj

La Bradipo ekvidas la Ĝirafon kun ties terure longa kolo ronĝi foliojn de sur la arboj.

– Stulta besto! – li ekkrias. – Aŭ ĉu ne sensence estas porti ĝismorte tiel mismezuran kolon, kian krom li neniu portas en ĉi tiu mondo, nur pro tio, ke fojfoje li ekhavas apetiton pri folioj? Por suprengrimpi ni estus kompreneble maldiligentaj, ĉu?…

Kaj alifoje la Ĝirafo observas la Bradipon, kiam tiu, por ronĝi foliojn, malsuprengrimpas de iu arbo kaj supren sur la alian.

– Ej nu, – krias ankaŭ ĉi tiu laŭ sia menso, – fakte granda stultulo estas ĉi tiu Bradipo! Ĉar se ni bezonas ion ĉiuminute, ĉu ne estas pli saĝe por unu- kaj ĉiufoje konformigi nin por tio? Por havi laŭcele longan kolon kompreneble ni estas maldiligentaj. Kaj krome ankaŭ la modo… Sed maldiligentulo penas duoble, estas nedoma ĝe pro li.

Aŭdis ilin la Strigo. Li diris en si:

– Kiaj azenoj estas ĉi tiuj saĝumantaj brutoj, kiam ĉiupreze ili serĉas sensencaĵon eĉ en tio, en kio kuŝas la senfina saĝo de la Kreinto. Ĉar jen per kiel belaj variantoj Li povis beni la mondon eĉ en formo de tiel plumpaj bestoj, kiel ĉi tiuj!

Alumeto, la amatoro

La Dentopikilo kvazaŭ persekutis la Alumeton kiel fuŝulon.

Li eĉ kaptis ĉi tiun ĉe la freŝa faro de dentopurigado.

Li ankaŭ ekirigis proceson kontraŭ li.

– Mi estas nur amatoro, kaj mi funkcias maksimume el komplezo aŭ neceso, – defendis sin la Alumeto dum la proceso.

Sed la tribunalo ne akceptis lian defendon deklarante:

– La argumento de la defendo, ke la akuzato praktikis sian nelernitan metion nur kiel amatoro kaj ne profesie, estas rifuzita. La esprimo ”amatoro” estas nome uzata ne nur en la literaturo. Nekompetentulo estas ja sur ĉiuj ceteraj terenoj fuŝulo!

La deveno

La veneno kaj febro de la rasismo, tiel kontraŭstariganta la poplojn de la mondo, eĉ jam ankaŭ la pacamajn individuojn de la popoloj, venis iel-tiel jam eĉ al la insullandoj de la fruktoj, la Fruktoĝardenoj. Kaj baldaŭ troviĝis tuta tendaro, kiu postulis, ke – same kiel ĉe la Homoj – oni esploru la originon, devenon kaj semojn de certuloj.

Kaj kiu pruviĝas fremda, tiun oni ekstermu aŭ almenaŭ elloĝigu!

Kaj la delegitoj de la partio portis ĉi tiujn postulojn al la veterano de Fruktolando, la Maljuna Juglandujo, kiu respondis al ili:

– Vi estas malsaĝaj! Ne estas certe, ke se io konvenas al iu popolo, tio konvenas ankaŭ al alia. Kiom da popoloj, tiom da gustoj! Cetere mi konas tiajn teoriojn de la Homoj, renaskiĝantajn de epoko al epoko. Ne unu tian mi vidis dum mia longa vivo. Tamen se iu el ili estus tiel bona, kia ĝin deklaris kaj promesis ĝiaj proponantoj, ne necesus pli nova anstataŭ ili. Sed cetere la Arboj devus esti pli seriozaj, ol la Homoj. Ni rajtas perdi nian sobran menson pro nenies modaj konceptoj. Laŭ la sobra menso oni ja povas kaj devas taksi arbon ne laŭ ties origino, deveno aŭ eĉ semoj, sed sole-nure laŭ ties fruktoj. Se al mi kreskigas iu arbo buterpirojn, ĝiaj semoj povas esti por mi eĉ kratagaj. Mi jam vidis fremdsemajn, do greftitajn arbojn, eĉ plurajn, kiuj kreskigis pli noblajn fruktojn, ol ajnaj kun samspecaj semoj. Kaj ekstermi oni devas, filoj miaj, nur arbojn, kiuj produktas aŭ nenion, aŭ tiajn stultaĵojn, kiel ĉi tiu via troigita kaj malsaneca rasismo!

La procesio

Inter la Lupo kaj la Vulpo iris ekde jardekoj kaŝa konkurado.

Ĉiu el ili jam volus fariĝi registara ĉefkonsilisto, kaj se eblas, ankaŭ superi sian rivalon en tio. Por tio ili ne malpretis uzi la plej ruzajn artifikojn unu kontraŭ la alia.

Nun la Lupo havis la ideon, ke por la 25-jara jubileo de la regado de la reĝo li organizos procesion, kiun li kondukos antaŭ Lian Moŝton, esperante per tio certan sukceson.

Escepte la Vulpon li vizitis ĉiujn, por gajni ilin por la procesio, kio iris tre glate, ja ĉiuj amis la reĝon pro lia milda regmaniero.

– Nu, – pensis la ”amikoj” de la Vulpo, – nun venis fino al lia ruzeco!

En la unua momento la sagaculo ankaŭ perpleksiĝis, sed ne pro tio estas ruza la ruzulo, ke post trapensita nokto li ne povus elcerbigi ian kontraŭrimedon, aŭ se necesas, kontraŭvenenon, eĉ kontraŭ la plej trukita superruzo!

Li ja naskiĝis ne en Naivujo!

– Sed kion vi kontraŭfaros, – scivolis liaj amikoj, – ĉi tiu ja estas vere tiel bona ideo, ke pli bonan apenaŭ vi povos kontraŭstarigi.

– Nur atendu, ĉio havas sian tempon. Ĉar ne ekzistas tiel granda ruzaĵo, kiu ne estus superebla, ĉefe se la Vulpo cerbumas pri tio!

Kaj la tagon antaŭ la procesio ne nur la bestoj, sed mem la Lupo aŭdas mirkonsternita la Vulpon, kiel tiu disanoncas impete-trumpete al ĉiuj ĉe stratanguloj, ke por la 25-jara jubileo de la regado de la reĝo la Vulpo kondukos eksterordinaran procesiegon, en kiu li mem portos la flagon, kaj kiun ĉiuj partoprenos, kiu do estos tiel granda, kian neniu vidis, ekde kiam la mondo ekzistas.

La Lupo ne ĉesis danki la Vulpon por ĉi tiu altruisma kaj neatendita, brava amikeco, afableco.

Vidante tion la amikoj de la Vulpo jam neniel komprenis la aferon. Ili kredis, ke ilia amiko freneziĝis. La senpova envio frenezigis lin.

Kaj nur tempe de la procesio ili ekkomprenis sian ruzegan estron, kiam post la Vulpo tenanta alte la flagon li sola paŝadis en la ”procesio”…

La eksterordinaran procesiegon nome ĉiuj volis vidi!

Garoloj

Fuĝinte el sia kaptiteco la Garolo, ekipita per la scienco el kelkaj homaj vortoj postulis al si kaŭze de sia ”klereco” apartan respekton de siaj kunbirdoj en la arbaro.

Iun fojon li fieraĉis per sia ”scienco” antaŭ siaj nemalmultaj admirantoj ĝuste sur arbo, en kies kavo la Strigo loĝis.

Kiam la Strigo finaŭskultis la ”prelegon”, elstariĝinte en sia pordo li diris al la arbaraj birdoj:

– Malsaĝaj vi estas, ke vi lasas vin raviĝi de tiaspeca papagoklereco. Ja ĝuste la kontraŭon de la klereco pruvas tio, eĉ inter homoj, se iu babilaĉas sen neceso kaj senco parkerigitajn vortojn. Kiel tio povus esti la montrilo de klereco ĉe ni, bestoj?

Per bovidaj kaj bovinaj okuloj

Por vidi novnaskitan bovidon, kutime la tuta domanaro venas vizite, ofte eĉ la najbaroj.

– Ho, kiel multe da homoj, – ĝojegis la novnaskita bovido tiam ankoraŭ ne vidinta homojn. Kaj kiel multspecaj!

Etaj, grandaj, pli grandaj…

– Estas ja certe, – reĝustigas nun la bovino la vortojn de sia ido, – ke da homoj estas multe, eble pli, ol necesus, sed multspecaj mi ne dirus ilin. Eĉ! Esence ili estas nome duspecaj. Kiuj tuttage falĉas sur la kampo, kaj vesperematene plenigas nian manĝujon, kaj kiuj ĉiam nur portas la sitelon kaj melkas nin por la lakto.

Arbosupro, arbustosubo

En la mezo plej interna de la grandega arbaro staris unu apud la alia ties plej granda arbo kaj plej malgranda arbusto.

Sur la supro de la arbo konstruis la Aglo, kaj sub la arbusto la Troglodito sian neston.

La maljunuloj iris ĝuste por nutraĵo, kaj la birdidoj restis solaj kaj supre, kaj sube.

La juna Aglo diras tiam al la juna Troglodito:

– Mi jam morgaŭ levos min sur la flugiloj, kaj pasos rekte al tiu kontraŭstaranta, terure alta monto. Sur ties plej supron!

– Ankaŭ mi morgaŭ forlasos mian neston, – respondis la malgranda Troglodito, kaj ankaŭ mi tien flugos!

– Ni konkuru! – diras nun la Aglido.

– Bone, – akceptas la malegalan proponon la malsa ĝeta, malgranda Troglodito.

Kaj la sekvan matenon, kiam ili denove restis solaj, ili forlasis siajn nestojn, kaj ambaŭ flugis rekte sur la supron de la kontraŭstaranta montogiganto.

Sed kiel ajn la Troglodito rapidis, kiel ajn li klopodis kaj fervoris super siaj fortoj, la Aglo atingis la unua la pinton.

Hejme poste rakontante la aferon detale-totale, la juna Aglo entuziasme fanfaronis al sia patrino pri sia triumfo super la malgranda Troglodito.

Kaj la Aglino replikis:

– Unue ellernu, filo, ke por Aglo povas esti inda konkuranto nur Aglo; krome vi ekiris de la supro de granda arbo, kaj li el sub malgranda arbusto!

– Sed patrino, – insistis la juna Aglo, – de sub la arbusto ĝis la arbosupro la distanco estas finfine nur kelkaj metroj; ĝin povus facile kompensi la Troglodito dum la longa vojo!…

– Vi trompas vin, filo! La distancon, kiu estas ĉe ekiro inter la subo de la arbusto kaj la arbosupro neniam oni povas kompensi per ajna fervoro kaj klopodo!

Ankaŭ la Saliko floras

– Kial oni nomas vin plora, Saliko, mi ja vidas, ke vi bele progresas. Vi havas belajn branĉojn, foliaron, la Suno brilas al vi, la ĉiela roso aspergas vin, eĉ florojn vi havas! – diras Muŝkaptulo sidanta sur tomboŝtono al la Plorsaliko staranta en angulo de la tombejo.

– Estas ja vero, ke mi samtiel havas branĉojn, foliaron, kiel la ceteraj arboj, kaj la Suno samtiel brilas al mi, la pluvo same aspergas min, kiel iun ajn el miaj arbofratoj, sed kiom tio valoras, se malgraŭ ke mi estas arbo, birdo neniam metas neston sur miajn branĉojn, por kanti neniam flugas sur min, kaj krome al mi oficas atentigi ĉiujn pri humileco kaj pasemo. Kial do mi ne estus plorema?…

– Vi ja havas ne nur foliaron, branĉaron, sed ankaŭ belajn florojn!

– Estas vero, ke printempe mi havas ankaŭ florojn. Ĉe la reviviĝo de la naturo ĉiuj herboj, arboj, floroj devas plibeligi sin, sed kiom tio valoras? Ankaŭ la floroj de la Plorsaliko estas ja floroj plorsalikaj!…

Mesaĝo

Forreve aŭskultis la Ansero dum paŝtiĝo la najtingalon elsonorantan ĝis la arbarrando.

Kiam foje li sukcesis ankaŭ ekvidi lin, li alparolis lin:

– Ĉu vi scias, kamarado, ke belege vi kantas?! Kiel domaĝe estas, ke apenaŭ iu aŭdas ĉi tiun belegan kantadon.

Kial vi ne venas en la vilaĝon, tie vi ja havus amason da aŭskultantoj!

– La Paseroj mortbatus min tie, – respondis la Najtingalo.

Tie ili estas ja la sinjoroj. Kaj ni scias, ve al tiu, kiu ie scias pli multe, aŭ ion volas fari pli bone, aŭ pli bone aŭdacas scii, ol la sinjoroj!!!

La Grilo kaj liaj filoj

La Maljunan Grilon, instruantan siajn filojn antaŭ ilia unua ekvojo, ke ili atentu, ĉar preskaŭ ĉiu estas malamiko de la malgranda verdira grilo, trafis la hazarda bonŝanco, ke la preterĉasanta Leono ekripozis ĝuste antaŭ lia sidejo.

La Maljuna Grilo tuj sonigis kanton, kaj rampante ĉiam pli supren sur alta herbotigo, aŭdacis veni preskaŭ ĝis la frunto de la Bestoreĝo, kaj tiom li violonis al li en la orelojn, ke li preskaŭ krevis pro la klopodo.

La Granda Reĝo reveme aŭskultis la kanteton.

Kaj kiam li refreŝiĝis el sia laceco, kaj dankante la komplezan gastamon per afabla rideto foriris, la malgrandaj griloj scivole demandadis:

– Kiu estis tio? Kaj kiel vi aŭdacis stariĝi antaŭ li? Kial vi ne kaŝis vin, li estis ja terure granda. Ĉu vi ne timis lin?

Kaj la Maljuna Grilo, kvazaŭ daŭrigante la interrompitan instruadon, diris:

– Tio estis, filoj, mem la Leono. La Reĝo de la Bestoj.

La plej forta, potenca inter ĉiuj bestoj!

– Ĉielo alta! Ĉu la Reĝo de la Bestoj? Kaj vi tamen ne timis lin?

– Ne! Ĝuste pro tio ne. Ĉar eksciu, ke la Verajn Grandulojn karakterizas ĝuste, ke por kontraŭuloj ili elektas potenculojn konvenajn al si, por elstariĝi en la interbataloj.

Por decidi, kiu estas pli forta inter fortuloj, pli nobla inter nobluloj kaj kiu pli granda inter granduloj! Kaj por persekuti senkaŭze tiel nedamaĝajn malgrandulojn niaspecajn malaltiĝas nur la impertinentaj kokinoj, frugilegoj, paseroj, sinpufaj ranoj kaj la enviaj hundoj!…

Bova Cerbaĵo

La Bova cerbaĵo tre konsterniĝis, kiam oni portis lin en plado sur la tablon, kaj bele garnis per brilaj manĝiloj.

Per ia abrupta eksento intua li subite ekkonsciis sian faton.

– Iu ajn povas diri ion ajn, tio ne havos bonan finon.

Ĉi tie io ne estas en ordo. – Li sentis tion.

Kaj ĉar nenion alian li povis fari, sindone li tiel meditis:

– Jen estas vero: dum stultulo eĉ per sia iometa cerbo povas komenci nenion, la saĝulo facile uzas ankaŭ tiun de aliulo!

La veneno

Ankaŭ ĉe la bestoj disvastiĝis la veneno de grandeco. Iu Porko kreskis, grasiĝis tiel granda, kiel bele kreskinta bovido.

El tuta Bovolando oni admire vizitadis lin.

– Kiom valoras, – li rimarkigis, kiam liaj kunuloj admiradis lian grandecon, – se mi estas eĉ tiel granda, kiel bovo. Eĉ la plej eta elefanto estas pli granda, ol la plej granda Porko!

La Regulo

La ciganoj planis por la nokto ”viziton” al iu farmodomo, kaj pro tio iu maljunulo el ili faras inspekton ĉirkaŭ la domo; kaj kune ankaŭ lia filo.

Malgranda hundo freneze kuratakas, preskaŭ mordas ilin, dum la potenca ŝafhundo ĉenita apenaŭ nur ekatentas, rigardas, observetas ilin.

La maljuna cigano alsingardumas, kaj elserĉinte grandegan ŝinkopecon ĵetas ĝin antaŭ la Grandan Hundon.

Tiu avide kaptas por ĝi.

La Malgranda Hundo rigardas la aferon; ankaŭ lian nazon tuŝis la dezirveka odoro de la bela ŝinkopeco, kaj li jam apenaŭ bojas. Kvazaŭ ankaŭ li atendus ian donaceton.

La maljuna cigano prenas nun pli ĉifonan sakon, kaj ĵetas ion ankaŭ al ĉi tiu. Sekan pankruston.

– Kial vi ĵetis al ili frandaĵon, kaj kial ŝinkon al la granda? – demandas nun la filo sian patron forirante.

– Por ke ili silentu.

– Sed la Granda Hundo kun tiu brila ĉeno sur la kolo eĉ ne bojis…

– Al la Grandaj Hundoj ŝuldiĝas frandaĵo ankaŭ tiam, nome laŭ tio, kiel brilan ĉenon ili havas sur la kolo, se ili ne bojas. Eĉ ĝuste por tio, ke ili ne boju. Tiel postulas la praa Regulo!

La Oleo

– Ni originas el nuboj ŝvebantaj en sunbrilo, disĵetantaj fulmojn, nia vojo kondukas el la alto de majestaj montoj ĉi tien, kaj nia multnombro regas la tutan Teron, – fieras la Akvo, – pro kiu kialo kaj rajto vi flosaĉas, regas sur ni, vi malnobla oleo elŝprucanta el la mallumo de la tero, fundo de la maro?!

– Kara filo, – respondas ĉi tiu trankvile, – je estrado, regado rajtigas nin, prave, ne nia origino aŭ multnombreco, sed sole niaj pli altaj kapabloj! Kaj, – daŭrigas la Oleo, – se vi nun subtretus min en via orgolja memfido, poste vi mem trudiĝus denove levi min ĉi tien.

– Mi montros al vi! – erupciis en muĝadon la ofendita maro, kaj en sia terura furiozado tretis sub sin la Oleon kviete balanciĝantan sur lia surfaco.

Sed kiam lia furiozado finiĝis, kaj en lia vasta amaso vekiĝis denove la sobra komprenemo, okazis tiel, kiel la Oleo antaŭdiris!

La Kruco

Vermoj inter herboj avide okulsekvis pretergalopantan Vagonaron.

– Ĉi tiu granda parenco nia impetas, amiko, – ekparolis iu, – kvazaŭ li havus flugilojn, kvankam li estas tiel pezega. Kaj ni pene tiras nian apenaŭan korpeton!

– Tamen oni ne enviu lin, – respondas iu alia. Ankaŭ la grandeco havas sian krucon. Vidu, siajn enormajn forton kaj rapidecon li devas disponigi por servo al aliuloj, kaj povas direktiĝi nur tien, kien oni kondukas aŭ pelas lin… Dum nin ordonas neniu, ni iras tien, kien plej plaĉe, ni marŝas tiel, kiel plej bone kaj ni haltas tie, kie plej agrable!

Honorsaluto

La unuan tagon treege multaj salutis la novbakitan sinjoron leŭtenanton. Eble eĉ la arboj, arbustoj, floroj…

Apenaŭ li povis resaluti.

Iel-tiel okazis, ke ĉi tiun troabundon da honorsalutoj, bonvenigoj atribuis al si la Ĉapo, dekorita per insignorozo, de la leŭtenanto. Sekve li komencis pozi sin tro-tre memfide.

Sed je tio streĉis sin ankaŭ la Jako.

– Eble brava, sed ne prava! La rangon indikas la stelo, la honorsaluto ŝuldiĝas al ĉi tiu, kaj la stelon portas mi!

Kaj same al si postulis la honorigojn pro sia sonora tintado la brilanta Glavo, kaj apelaciante al siaj klakantaj spronoj ankaŭ la brilpoluritaj Botoj.

Kaj kiam la mastro demetis ilin, tiuj plu disputis pri tio dum pluraj horoj.

– Ni faru provon, – proponis la Ĉapo por elirvojo.

Pri tio ili ĉiuj konsentis, trankviliĝis.

Ili prenis Birdotimigilon, surmetis al li ĉapon, ĉar tio estis la provo, kaj stariĝis kaŝobservi.

Sed neniu lin honorsalutis. Eĉ, paseroj sidiĝis plej impertinente sur lia supro…

Kaj ne pli bonan ŝancon havis ankaŭ la stelornamita Jako, la brile klakanta Glavo kaj la spegulbrilaj Botoj kun la sonorantaj spronoj! Eĉ, kiam ili ĉiuj metis sin sur lin, ankaŭ la Birdotimigilo ne.

Kaj tiam ili frapkonsciis la grandan veron, ke la honorigo en la salutoj estas adresata ne ja al la tromemfida Ĉapo, nek al la stelornamita Jako, klakanta Glavo aŭ brilantaj Botoj kun la sonorantaj spronoj, nek eble al la Birdotimigilo ornamita per ĉiuj ĉi, sed sole kaj nure al la ĉi tiujn anime-kore pleniganta, respektive ilin inde surmetanta … Homo!

Partioj, partiestroj

La maljuna Lupo kun sia duonkreska filo kaŝobservis el la arbustoj de la monteto la gregojn, kie, de kiu postrestas ŝafoj…

La gregoj kun siaj Azenoj tiriĝadis sur la altaĵetoj evitante singarde unu la alian, jen tie, jen ĉi tie tintilante.

De tempo al tempo ili vizitadis ankaŭ la unusolan puton de la ĉirkaŭaĵo, sed ĉiam alterne, evitante unu la alian.

Kaj ĉe krepusko ĉiu iris al sia ĉirkaubaraĵo. Ĉiu al la propra, kompreneble.

– Ĉu ĉi tiuj ŝafoj koleras unu la alian, ke ili evitas sin kun tia pedanta singardo? – vidante tion demandas la juna Lupo… Ĉu la ŝafoj ne estas ĉiuj fratoj?

– Jes ja! Fratoj ili estas ĉiuj, kaj mi ne kredas, ke ili kolerus unu la alian. Sed la fakto estas, ke ĉiu Azeno zorgas pro sia ŝafaro, kaj ili ne volas, ke ies ŝafo miksiĝu kun tiuj de la alia…

– Sed se ili ĉiuj estas fratoj, kaj ankaŭ ne koleras unu la alian, – insistis la juna Lupo, – kial ili ne povus paŝti ĝi kaj vivi kune?

– Kompreneble, ili povus paŝtiĝi kaj ankaŭ vivi kune, – aprobis nun ankaŭ la maljunulo, sed kion faros tiam la azenoj fariĝintaj nenecesaj?!

La sendanka Arbo

Dum siaj monotonaj vagadoj la malgranda Rivereto trafis fine malgrandan Arbidon.

– Nu, dank’ al Dio, finfine venis viva estaĵo en mian vojon en ĉi tiu vastega dezerto, – li diris kun laŭta ĝojo.

Kaj li jam duone ĉirkaŭfluis la malgrandan Arbon.

La cetere malforta Arbido kompreneble tre bone sentis sin en la freŝa, akvolavita grundo, kiu ameme nutris liajn radikojn, kaj post baldaŭ li bele ekprosperis.

Sed kiel li kreskis, tiel li ankaŭ forgesis sian rilaton al la fidela, malgranda Rivereto, kaj anstataŭ konsideri lin sia amiko en la malplena dezerto, li baldaŭ orgolje preterrigardis super li, kaj jen li tute forkovris de li la sunon, jen li lasis, ke tiu mortbruligu ĉi tiun per sia terura ardo.

Al la malgranda Rivereto doloris ĉi tiu nemeritita neglekto, sed per sia pacienco ellernita dum sia longa kariero, sen plendo toleris sian sorton. Nur unu solan fojon, en iu arda julia tago petis duonsvene la Arbon:

– Dio vin benos, iom priombru min, mi ja mortos en ĉi tiu terura varmego! – Sed tiu orgolje forturnis sin de li:

– Lasu min en paco, nun mi havas alian farendon.

Tio tute ĉagrenis la malfeliĉan, malgrandan Rivereton.

Kaj kvankam li povus riproĉi la pasintecon al la sendanka Arbo, li diris nenion, nur silente forserpentumis de tiu rigora pejzaĝo…

Sed ankaŭ la tromemfida Arbo ne povis longe moŝtumi, ĉar atingis lin la nemezo de sendankuloj. Lia grundo ĉiam pli sekiĝis, liaj folioj baldaŭ komencis flaviĝi.

Tiam ankaŭ li jam rekonsciiĝis, siajn falantajn foliojn ade li sendis post la forserpentuminta Rivereto. Ankaŭ sian ombron li nun jam volonte etendus al li, sed tiam la malgranda Rivereto jam estis trans montoj kaj valoj, kaj tute ne zorgis pri la senkora, vanta Arbo, kiu post nelonge ankaŭ elsekiĝis.

Si tacuisses…

(Se vi silentus, saĝulo vi restus)

Por ke la birdoj ankaŭ ĉe lia alveno tiel ektimu, sin kaŝu, submetiĝu, kiel ĉe la apero de Falko, la Kukolo kaŝe ellernis ties flugmanieron, kaj ekde tiam li flugĵetiĝis inter la Birdojn, kiel la Falko.

Ĉi tiuj en tiaj kazoj vere ektimis, kaŝis sin por momento.

Al la Kukolo tre plaĉis la tiel akirita gloro, kaj ĝojante pri tio baldaŭ li ekkukolis.

Rekonsciiĝinte la timkaŝiĝantaj Birdoj eksplodis en sonoran ridon…

– Kial vi priridas min, mizeruloj, – li ekkriis memkonscie.

– Ni nur ridas pri tio, – respondas tiuj, ke kiu volas esti falko, tiu ellernu ne nur flugi laŭfalke, sed ankaŭ silenti!…

Speguloj

– Kiel vi montras efektive, Novaj Speguloj, – demandas mire la Maljuna Spegulo en pli longa paŭzo de spegulekspozicio la plejparte konveksajn respektive konkavajn Novajn Spegulojn, – en vi ja neniu rekonas sin, vi ja mensogas al ĉiuj!… Vi ja…

– Nu ja, maljunulo, – respondis danda Distorda Spegulo, – la mondo, en kiu oni ankoraŭ povis esti sincera, rektanima, honesta al sia kontraŭstaranto, jam apartenas al la pasinteco! Nuntempe oni devas montri al la homoj vizaĝon, pri kia ili scivolas. Kaj nun oni jam volas vidi ne sin mem, eble sian memon ili eĉ ne kuraĝus rigardi, sed ĉiam iajn imagajn, pli belajn, eminentajn kaj admirigajn ŝajnfigurojn. Do pli aŭ malpli dikajn, pli aŭ malpli grasajn, pli aŭ malpli altajn.

La Maljuna Spegulo aŭskultis kapbalance la respondon.

– Tamen kredu, – daŭrigis la Nova Spegulo, – fakte ankaŭ ni ne mensogas, kaj diferencas de vi maksimume pri tio, ke tiutempe vi fidele respegulis la korpan bildon de la homoj, kaj ni nun la animan.

Renkontiĝo de Granduloj

Meze de steparo, kie eĉ birdoj ne traflugas, staras solece la Poplo kun levita kapo kaj fiera svelto.

De lia supro rigardas la Aglo en la senfinon de la steparo.

Li ĉiam tie sidas, kaj se de fojo al fojo li tamen foriras: kiomfoje li forflugas, tiomfoje li ankaŭ reflugas.

– Reĝo havas sian lokon inter sia popolo, Aglo, kial vi tamen sidadas ĉi tie taglonge, kaj nur vespere vi hejmeniras al via popolo en la arbaro? – demandas foje la Poplo la Aglon.

– Vi pravas. Tie estus mia loko inter ili, ankaŭ volonte mi estus inter ili, se mi eltenus tiun multan flatrampadon…

– Mi komprenas vin. Ja ankaŭ mi devus havi mian lokon en la arbaro, sed mi same ne toleras tiujn multajn kliniĝantajn, kurbadorsajn arbojn…

Talpoj

La Talpo vidis monton.

– Bela kreaĵo, – li komentas.

Kaj samtempe vekiĝis en li la potenca deziro fari ion grandan.

– Tian ankaŭ mi povas fari, – li pensis. Kaj subteriĝis, komencis ŝoveli…ŝoveladi la teron.

Kiam li laciĝis pro la ŝovelado, li revenis sur la surfacon kaj observis sian verkon. Li vidis, ke ĝi estas ankoraŭ tre diferenca de la monto. Li do denove ŝovis sin sub la teron, kaj komencis denove ŝoveli, kompreneble refoje kun la sama rezulto.

Centfoje, eĉ milfoje li reprenis la laboron, sed liaj verkoj fariĝis kaj ankaŭ restis ĉiam nur talpmontetoj.

La fortostreĉojn de la Talpo observis du Paseroj de la supro de proksima arbusto.

Iu el ili diras:

– Stulta estas ĉi tiu Talpo! Se monto ne, tamen kiel granda monteto povus ja stari ĉi tie arbarrande, se tiu malsaĝulo, anstataŭ ree kaj denove rekomenci la ŝoveladon, uzus siajn fortojn por la kreo de unusola granda verko.

– Eĉ pli, se ĉiuj talpoj kunigus sin por la konstruo de unusola granda monto! – respondis la alia.

La Duvizaĝulo

– Estas facile al vi, – ekparolis eta Fiŝido en iu golfo de la malgranda marĉa lago dum krozado al la Ranidetoj.

Se venas ezoko por kapti vin aŭ fiŝaglo, vi estas ranoj; kaj se cikonio aŭ kolubro, tiam fiŝoj. Tiel do vi ĉiam saviĝas.

– Tiel ja! – respondis la malgranda Ranido, – kiam ili estas sataj. Sed kiam ili malsatas, okazas ĝuste inverse.

La malsataj ezoko kaj fiŝaglo maldensigas niajn vicojn estiel fiŝoj, kaj la malsataj cikonio kaj kolubro estiel rano!

La Nova Balailo

La Nova Balailo tre-tre vigle lertumis.

La Maljuna nur modere, modeste.

– Pri ni estas proverbo, ni havas ankaŭ famon… – fanfaronis la Nova Balailo: ”Nova balailo bone balaas”!

– Vi pravas, frateto, ni scias, ja ankaŭ ni estis iam ”novaj balailoj”. Sed nur atendu, la kroniko silentos ankaŭ pri vi, se vi maljuniĝos! Ĉar pro la ”bona balaado” oni povas kun la tempo ankaŭ maljuniĝi!…

La mesaĝo de la Rano

– Al zorgantoj pro aeralarmoj – La Rano, veninta en la turon, li mem ne scias, kiel: de ŝtupo al ŝtupo, farinte foje pli grandan ol necese elanon elflugis tra la malfermita fenestro kaj falis. Nur post longa flugado li atingis la teron, kie li kompreneble displatiĝis kiel ovaĵo.

Tiam li rekriis el la faŭko de la morto:

– Eble estis azenaĵo, ke estante rano mi rampis en la turon, kaj tie plusaltante, kaj preninte pli grandan elanon, ol necese mi elsaltis en la nokton. Sed, mi kuraĝas aserti: estis saĝa afero, ke dum mia tuta falado mi eĉ ne pensis pri la morto, male, firme mi kredis, ke mi nur flugas … flugas, kaj mi estis feliĉa, ĝis atinginte la teron mi displatiĝis!

La Pelargonio

– Kiel feliĉaj estas ĉi tiuj Ĝardenaj Floroj, – suspiris la Pelargonio fermita en fenestro, – ili ricevas la ĝuindan aeron matenan, la freŝan roson frumatenan, kaj krome la tutan tagon ili povas baniĝi en la vivigaj radioj de la brilanta Suno. Sed nin, malfeliĉajn Potflorojn senigas kruele je ĉio ĉi la senkora Fenestro, tra kies polvo-fumoplenaj glasoj eĉ la hazarde preterpasanta krepuska lumeto ne povas penetri; kaj aeron ni povas ricevi maksimume tra fingrodika aperturo, se ni ricevas tian, ankaŭ ĝin nur por kelkaj minutoj, por ke la temperaturo de la ĉambro ne malvarmiĝu.

– Ho, se nur ĉi tiu fenestro malfermiĝus unu fojon tage, por ke ni povu satspiri freŝan aeron, se la kruela sorto destinis nin vivi en la Fenestro! – respondis la aliaj…

Kaj nun neatendite okazis io mirinda.

Proksimiĝis la sinjorino de la domo, la mastrino de la floroj, kaj kvazaŭ ŝi ekaŭdus, ekkomprenus la amaran plendon de la Pelargonioj, ŝi elmetis ilin ĉiujn unu post alia en la ĝardenon, guŝte apud tiujn florojn, al kiuj ili tiel sopire malsuprenrigardadis el post la fumo-polvoplenaj glasoj de la kruela Fenestro.

La koro de la malfeliĉaj Pelargonioj bategis, ilia animo leviĝis.

Estas ne mirinde, pri kio ja ili ĝis nun nur revis, pri kio ili tiom sopiris: ili nun atingis. La benita Suno brilos sur ilin, ili havos parton el la viviga, freŝa roso frumatena, kaj povas plenspiri siajn pulmojn ankaŭ per la sopirata pura, libera aero!

Kaj tio ankaŭ okazis laŭvorte.

Kaj tamen, la Pelargonioj baldaŭ fariĝis same malgajaj, same solecaj kaj same malfeliĉaj, kiel ili estis. Maksimume ili ne plu plendis.

Ĉar estas ja vero, ke por tio, ke floroj povu laŭ sia plaĉo kaj deziro prosperi, verdi, odori kaj esti feliĉaj ne sufiĉas – tio nun evidentiĝis – malfermi la fenestron, elmeti ilin en la sunon, sed krome oni devas disbati ankaŭ ilian Poton katene sufokantan iliajn radikojn!

Saĝo kaj potenco

Delonge rekonante la saĝecon de la Azeno, la Leono prenis lin al si kiel konsiliston. Kompreneble nur kun la titolo de ”kortega bufono”.

Ekde tiam la Leono procedis pri ĉio laŭ sia konsilisto.

Ĉi tiu sukceso de konsilado pli-malpli frue ebriigis la Azenon, kaj komencis konduti tre-tre impertinente al sia mastro.

Iun fojon eksplodis eĉ disputo inter ili, dum kiu la Leono interalie diris:

– Mi konfesas, ke ekde kiam vi estas ĉi tie, mi regas tute laŭ viaj konsiloj, tamen ne pensu, ke se eldonus tiujn dekretojn ne mi, la Leono, kiun oni ankaŭ timas, ili havus ankaŭ efikon. Por sidi sur la trono necesas la saĝo, sed sola ĝi ne sufiĉas: ankaŭ forto bezonatas por tio.

Ĉar la Azeno ŝajnis ne kredi tion, tiel li parolis en la sekvataga landa konsilio:

– Jen la okazo, ek, eldonu vi mem viajn ediktojn, kaj poste ni vidos.

Eble oni eĉ ne bezonas diri, ke ĉi tiun konsiliĝon la bestoj finis per fritado, kaj sur siaj rostostangoj ili turnadis azenviandon.

Resaniga fonto

– Pro Dio, flankiru, lasu min pasi! Mi devas rapidi. Mi volas trinkigi la Vivon suferantan je soifo, mortontan sen trinko.

Tiel petegis la Fonto ŝprucanta el la profundo ĉiun dikan tavolon disampleksantan super lia kapo.

– Vi strebas, – respondis tiuj, – por ke oni vin serĉu, vizitu. Ke havu famon. Vanteco estas tuto. Ni ne lasos vin!

Kaj ili ne lasis lin.

Tiel devis trabarakti la malfeliĉa fonto tempon tra tempo, kun senlaca lukto kaj nerompebla fido pri sia sankta ofico, por fine ekhavi aeron iel tra krom- kaj neireblaj vojoj, por fariĝi Fonto por la dispono de la soifanta dezerta Vivo.

Sed ne plu simpla, sed vere vizitata kuracfonto – sekve de la resanigaj fortoj, kolektitaj el la multaj tra- kaj enpenetritaj tertavoloj.

Jen, li fariĝis pli granda kaj valora: senmorta ĝuste pere de tiuj, kiuj iam enviis lin kaj maldeziris al li eble eĉ la nuran vivon

La Forumo

La aĝega ĉevalo, kiu jam preskaŭ dek jarojn transportadas apatie kun sia maljuna kunulo ĉiujn pakaĵojn, meblojn de la cirko, ŝtele enrigardis iun vesperon tra la breĉo de la tendotolo al la areno.

– Pro kio oni tiom ĝojas, aplaŭdas kun tioma ĝojo?

En la areno li vidis bone nutratan blankan ĉevaleton kun arĝentaj jungiloj kaj ora selo, kiu baŭmante dancis jen kun dismetitaj gamboj, jen falinte sur la genuojn, skuante la kapon. Kaj ĉion laŭ muziko!

Nia maljuna ĉevalo kredis, ke li sonĝas. Li ne volis kredi al la propraj okuloj! Tamen estis vero, kion li vidis, ĉar ankaŭ lia alvokita maljuna kunulo vidis la samon.

– Ĉu vi vidas, – diris la unua, – jen forumo de nia tempo! Se vi eventuale kondutus sur la vojo de la vivo tiel, kiel ĉi tiu, tuj oni mortklabus vin. Kaj la forumo festas ĝuste tion. Kiel vi opinias, kiel longe povas ekzisti tiel la mondo?!

La vera kaŭzo

La Birdoj aranĝis flugkonkurson.

Ĝin partoprenis ankaŭ la nevo de la Aglo, la Juna Buteo, kiu ne nur la plej bele, la plej majeste flugis, sed ankaŭ superece venkis.

La Birdoj, anstataŭ agnoski tion kun ĝojo, faris acidan mienon pri la triumfa flugo…

– Nu jes, kompreneble, – diris la Buteo duonlaŭte de la supro de poplo, – estas ĉiam tiel, se iu kun eminenta origino alpaŝas la artistan karieron; sed kiu venas de sube luktante sola… tiun oni festas, pri tiu oni kredas, ke li povas esti artisto!

– Ne kredu, sinjoro, – ekparolis ankaŭ la Najtingalo el densa arbusto sub arbo, – mi ja estas el inter tiuj, tamen oni neglektas min kiel aeron. Ĉar nur du kulpoj estas nepardoneblaj de ĉi tiu idiota mondo, kaj kiu falis en iun, ve al tiu, ĉu li elflugis el polvo, ĉu li ekvidis la mondon en purpuro. Kaj tio estas la talento kaj la sukceso!

La saĝa juna Virbovo

En la grego kreskis kun mirinda rapideco juna virbovo.

Li jam venkis lukte ankaŭ la pli maljunajn. Sed li eble ne ektimus eĉ la plej maljunan!

Li estis ne nur forta, sed ankaŭ kuraĝa.

Foje ŝteliradis leono ĉirkaŭ la grego, kio kutime ne finiĝis sen viktimoj.

– Nu, nun montru vian kuraĝon, famulo, ni vidu, ĉi tiun ataku, se vi kuraĝas! – incitis lin liaj kunuloj.

Al kio li jene respondis:

– Por montri mian kuraĝon, mi pretas dueli kun ĉiu el vi. Sed kontraŭ la leono vane vi provas inciti min. Elvoki danĝeron kontraŭ ni mem ne plu estas kuraĝo, sed aŭdaco.

Unu estas virto, la alia stultaĵo!

Kabano, kastelo

En la kamero de malriĉa homo, kiu eĉ katon ne povis teni, kaj kie troviĝis nur brano kaj grio, la musoj tro plimulti ĝis.

Vidinte tion, du musoj decidis elmigri. Por serĉi novan mastron.

Iu maljuna kaj iu juna.

Ili marŝis, marŝadis…

Foje ili venis al la kantegmenta dometo de alia malriĉulo.

– Nu, mi eniros ĉi tien, frateto, – decidis la Maljuna Muso. Ankaŭ mia pli frua mastro estis malriĉa, mi vivtenos min ankaŭ plue per la sama malriĉula pano. Ne tiom gravas, kion oni manĝas, gravas, ke oni satmanĝu, – li pensis.

– Al mi jam tro sufiĉas brano kaj grio, mi deziras pli delikatajn pecojn, – diris laŭte la Juna. – Troviĝas ankaŭ pli bona domo, ol ĉi tiu.

La Juna Muso do plumigris, des pli, ĉar li ekvidis grandan domon laŭ sia plaĉo en la proksimo. Li nur rekriis al sia forlasita maljuna kunulo:

– Se vi tro malsatas, nur vizitu min, ne timu, haviĝos iom ankaŭ al vi. Ni estos bonaj najbaroj!

Kaj li jam enkuris en la elektitan grandan domon.

Sed tie nenio tiel okazis, kiel li imagis.

Ĉar kvankam en la manĝkamero de la mastro staris ne truhavaj bransakoj kaj grisaketoj, kiel ĉe la malriĉulo, sed pendis ŝinkoj kaj riplardoj, eĉ da subtila faruno ne malabundis, sed da ili krom ties delikate manĝinvita odoro nenio alia atingeblis por la muzeleto de nia fiera muso. Ĉiuj estis tiel pendigitaj, ŝlositaj ktp. ke la malfeliĉulo ne povis veni al ili!

Tiel do baldaŭ platiĝis lia ventro.

Kaj post kelkaj tagoj ne la Maljuna Muso de la malriĉula kabano irus por prunto al la Muso de la riĉa kastelo, sed inverse, la Kastela Muso venis al la Malriĉula Muso. Kaj kial nei, tiam estis jam bona por li ne nur la grio, sed ankaŭ la brano!

Kukolovoj

Delonge tiklis la Aglon la scivolo pri tio, kial la Kukolino mem ne konstruas neston, kaj ĝenas aliajn birdojn per siaj ovoj.

Foje, dum li sidis en ombro en la arda varmego sur branĉo de maljuna kverko, la Kukolino flugstariĝas antaŭ li.

Li pensas, jen estas bona okazo por lecioneto, li do alparolas ŝin:

– Diru, filino, kio nova do estas pri la fondo de familio?

Ie-tie jam griziĝas ja viaj bukloj ĉe la tempioj… La tempo pasas nehaltigeble! – li atentigis.

En la tono sentiĝis afableco, same kiel riproĉo.

– Tio ja estas vero, via moŝto, – respondas kun respekto la Kukolino, – sed kion fari, se eĉ la ĉiutagan nutron oni apenaŭ povas akiri, kiel oni povus do pensi pri nestokonstruado? Kvankam la aĝo urĝas, kaj pro tio la malfeliĉa Kukolino bedaŭrinde trudiĝas meti siajn ovojn en la neston de aliuloj…

– Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio okazos poste al viaj gefiloj? Oni ja nomas la birdon, kiu naskiĝis en turda nesto, turdo kaj kiu en garola, garolo!

– Bonvolu ne zorgi, via moŝto, – trankviligis decideme sian reĝan amikon la Kukolino, – el kukolovo fariĝos Kukolo, en ajna nesto li elkoviĝos, kaj iel ajn oni lin nomos!

La krono

– Mi ne komprenas, ĉu ne plu ekzistas poetoj en la mondo, kaj neniu serĉas niajn foliojn?

Tiel plendis la Centjara Kverko en la arbaro.

– Kia epoko estas tiu, kiu eĉ poetojn ne havas?! Kaj por kio servas la kverkaj folioj, se ne por krono por la frunto de meritplenaj poetoj?

– Ekzistas ja poetoj, kiuj gaje kantas ankaŭ nuntempe, – respondis al la demando iu ĝuste tiam preterfluganta hirundo, – sed ili, malfeliĉaj, ricevas por siaj kantoj ne plu kverkfolian kronon, sed nur paperan!

(Prave, ili ankaŭ tiel kantas!), – li pensis, sed ne diris!

La alta lernejo de la vivo

De longa tempo aŭdas la Garolo nek la Turdon, nek la Sturnon, al kiuj, estante la lingvoinstruisto de la arbaro, li instruis la sciencon de la parolo. Pri tio li cetere estis tre fiera.

– Kio okazis al ili, – li pensis en si, – nek unu, nek la alian mi aŭdas pepi sur la arbosuproj?

La situacio estis nome tia, ke dum junaĝe kaj la Turdo, kaj la Sturno sidiĝis aŭdace sur arbopintoj por babili, ofte kun tia fervoro, ke la tuta arbaro eĥis de tio, la Falko ĉiufoje ĉasfalis al ili. Tiel, ke kelkfoje apenaŭ ili sukcesis iel elturniĝi…ensaltinte subite en la plej proksiman densan arbuston aŭ almenaŭ foliaron.

Foje la Garolo renkontiĝas kun siaj malnovaj instruatoj.

Ili ĝuste interflustras sub granda arbusto.

– Kio nova pri vi, – li vokas al ili, – eĉ vian voĉon mi ne plu aŭdas? Ĉu tial mi instruis vin kun tioma peno pri la nobla scienco de la parolo? Aŭ ĉu vi jam eĉ forgesis ĝin?

– Ni tute ne forgesis ĝin. Oni ne tiom facile forgesas tion, kion oni tiel pene ellernis, – respondis liaj instruatoj ne sen certa aludo, – eĉ ni kromlernis. Post via lernejo ni ja vizitas tiun de la Vivo, kaj ĉi tiu instruas nin ne paroli, sed ĝuste male: silenti!

Kion ni pensas, kaj kion ni diras

Doloris la junan Karduan Arbuston, ke la homoj promenantaj sur la herbejo vizitis kaj plukis nur la florojn; kaj la karduojn li evitis malproksime.

Li demandis iun pretere pasanton:

– Kial vi ne ŝatas nin, homo, ni same bele verdas kaj ankaŭ floras!

”Malsaĝa herbaĉo!”, – pensis la preterpasanto, – ”ĉu vi do kredas, ke la homo povas kolekti kaj meti sur la tablon ĉiascpecajn herbaĉojn, plantaĉojn?!”, – Sed li nur diris:

– Ĝuste pro tio, ke vi bele verdas, mi volas domaĝi vin … pro tio mi ne plukas viajn belegajn florojn…

– Ĉu vi aŭdas la friponon? – siblis tradente Maljuna Karduo, – se li vidus ian utilon el ni, li parolus alimaniere, kaj ne domaĝus eĉ niajn radikojn!

La ”regulo”

La bestoj iris por plendo al la Elefanto, por ke li donu al ili konsilon kontraŭ iliaj malamikoj. La Ansero, Anaso, Kokino plendis ĉefe pri la Vulpo, la Leporo, Kapreolo ĉefe pri la Lupo, kaj la Kaproj, Ŝafoj pri la Urso.

– Nur kuraĝe, samgentanoj miaj, gravas, ke ne ektimu! – li instruis ilin ameme. – Se vi vidos, ke iu proksimi ĝas al vi kun malica intenco, aŭ eĉ preparas sin por ataki vin, rigardu fikse en la okulojn de la bestio!

Kiam li venis al ĉi tiu punkto, proksimiĝis Vulpo al la societo verŝajne sekve de la laŭta gakado, klukado. Por tuj pruvi sian instruon, la Elefanto paŝis antaŭ lin, kaj rigardis tre fikse en liajn okulojn. Kiam la Vulpo rimarkis, ke la Anseroj kaj Kokinoj ne estas solaj, eĉ ili estas la gastoj de la Elefanto, li senvorte, kun entirita vosto tiel forvaporiĝis, kvazaŭ neniam li estus tie.

– Jen, vi vidis! – turnis sin denove la Elefanto al siaj aŭskultantoj. Poste li daŭrigis. – Kaj se tio ne sufiĉus, kaj via malamiko ne retrocedus mem de via fiksa rigardo, sed ankaŭ plue proksimiĝus al vi, vi turnos vin kontraŭ lin, kaj kun voĉo ekskludanta ĉian kontraŭdiron vi alkrios lin: flanken el mia vojo, mizerulo!

Kiam li venis al ĉi tiu punkto, ĝuste preteriris la Lupo, verŝajne sekve de la bona lepor- kaj ŝafodoro.

Kaj la Elefanto denove uzis sian plej fiksan rigardon.

Sed ŝajne la Lupo ne rimarkis la Elefanton, li direktiĝis nur al la ŝafoj, kaj tiam la Elefanto stamfis antaŭ li kaj alkriis lin:

– Flanken el mia vojo, mizerulo!

Kaj ankaŭ tio montriĝis taŭga, ĉar ankaŭ la Lupo ektremis, kaj tiel rapide li forportis sin, ke li postlasis polvonubon…

– Nu vidu, – li turnis sin denove al siaj aŭskultantoj, – ĉiujn regulojn pravigas la realo…

Kaj denove li daŭrigis:

– Kaj se eventuale eĉ ĉi tiuj rimedoj ne utilus, ni ankoraŭ povas helpi nin tiamaniere, ke ni donos unu aŭ du vangofrapojn tiel sonorajn al la sintrudulo, ke liaj oreloj zumegu pro tio!

Apenaŭ li venis al ĉi tiu punkto, li vidas, ke la Urso proksimiĝas al la societo, fiksante sian rigardon al la tremante mekanta Kapro.

La Elefanto unue pafis fajrerantajn rigardojn al li, kaj kiam tiu eĉ ne rimarkis ilin, li turnis sin kontraŭ lin kaj alblekis. Sed tiu ŝajnis tre malsata, ĉar li ankaŭ tiam ne povis forpreni sian rigardon de la Kapro, je kio la Elefanto ne lasis sin plu peti, prenis bastonon, kaj tiom li tradraŝis la sentaŭgulon, ke tiu ruliĝadis pro la doloro.

Nu, je tio ankaŭ ĉi tiu reprudentiĝis, kaj ruliĝis pluen, for de la scenejo, sen eĉ ĵeti rigardon malantaŭen. Nur polvonubo kirliĝis post li.

– Jen, – turnis sin la Elefanto al siaj aŭskultantoj. Kaj la instruo estis finita.

La bestoj ne ŝparis per dankoj por la saĝaj konsiloj, pri kies klara utilo ili senkondiĉe fidis kaj kredis, kaj feliĉe ili disiris hejmen al la siaj. Jes ja, nun ili povas pasigi sian tutan vivon en sekureco kaj trankvilo.

Sed apenaŭ pasis kelkaj tagoj, ili denove aperis.

Kaj kun laŭvorte samaj plendoj.

– Ĉu kun kuraĝo aŭ sen kuraĝo, ni estas same disŝirataj kaj vorataj, kiel pli frue.

La Elefanto enpensiĝis pri tio. Li ja plurfoje proprafare elprovis tiun regulon, kaj ĝi ĉiam pruviĝis taŭga. Ankaŭ antaŭ la bestoj li elprovis ĝin… Kio povas esti ĉi tie misa?

Kaj al la kunvenintaj plendantoj li diris:

– Mi esploros la aferon, nun trankvile hejmeniru. Post kelkaj tagoj revenu. Tiam ni vidos.

Kaj ekde tiam li apenaŭ atendis renkontiĝi kun iuj el la akuzatoj.

Kaj vere, post nelonge li renkontiĝis kun la Vulpo, kiun li jene alparolis:

– Ĉu estas vero, ke vi same kolmordas la Anseron, Anason, Kokinon, kiel pli frue, kvankam ili jam fariĝis kuraĝaj, eĉ rigardas al vi fikse en la okulojn, kaj ne plu malkuraĝe forkuras?

– Nu jes, – respondis feliĉe la Ruĝa Ruzulo.

– Kaj vi farus la samon ankaŭ, se ili kuraĝe alkrius vin aŭ donus al vi sonoran vangofrapon? – interrompis lin la Elefanto.

– Nu jes, – respondis denove la Vulpo.

– Kaj se tion farus ankaŭ la aliaj? La Lupo? La Urso?

– Nu jes, nu jes… – Nuris la respondo.

– Ĉu tiel? Kial do vi forportis vin ĉiujn de mi, kiam mi fikse rigardis al vi en la okulojn, alkriis vin aŭ donis puŝojn en vian muzelon?!

– Ĉar vi estas pli forta, ol ni ĉiuj. Antaŭ pli fortaj ni devojiĝas jam pro fiksa rigardo kaj eĉ sen tio.

Kaj li ricevis laŭvorte la saman respondon ĉe la ”renkonti ĝoj” kun la Lupo kaj la Urso.

Tiam io trafulmis la menson de la Elefanto. Nu jes… nu jes, kial li ne pensis ĝis nun pri tio?

Kaj kiam la trian tagon la bestoj denove vizitis lin, por aŭskulti liajn konsilojn, honeste li diris al ili:

– Pardonu min, karaj amikoj, pro mia eraro pasintan fojon. La veran regulon mi mem ellernis nur poste. Nun mi jam povas nur ĝin konsili al vi. Ankaŭ granduloj povas erari, kaj tiam kutime tre.

– La kuraĝo estas armilo nur por fortuloj, tiu por malfortuloj estas la kaŝiĝo aŭ rapidkrura fuĝo, se ankoraŭ eblas…

La kokinoj, anasoj, anseroj, leporoj, ŝafoj, kaproj depost tiam ne turnas sin por konsiloj al la ”konsilanta”

Elefanto, sed, mi kredas, kun utilo povus tion fari, – la homoj. Kaj inter ili precipe, – la ”konsilantoj”.

En la glanejo

Iu el la porkoj krakmanĝantaj glanojn en la fagaro ekkriis.

– Hej, – li diris, – se nur ĉi tiu vastega arbaro fruktus ne glanojn, sed dolĉajn migdalojn! Migdaloj ja estas migdaloj, kaj glanoj nur glanoj!

– Mi same asertas, – ekparolis post nelonge iu alia, – ni portu grajnojn, ni semu ilin surloke de la fagoj… poste ni povos krakumi dolĉajn migdalojn anstataŭ amarecajn glanojn ĝis la fino de la mondo; ne nur ni, sed ankaŭ ĉiuj idoj niaj!

– Tiel ja…tiel ja… – aprobadis ĥore ankaŭ la aliaj.

Ekestis granda prozorgo en la Fagaro. – La maltrankvilo plutremis de folio al folio, kaj baldaŭ trakuris la arbaron:

– La porkoj elfosos muzele la tutan Fagaron, kaj portos migdalojn anstataŭ ĝi.

Tiutempe longe susuris pezaj suspiroj tra la maljuna Fagaro!

La novaĵo venis ankaŭ en la orelojn de la Pego. Sed li, kvankam same interesata, ne ektimis. Male. Sonore li ekridegis. Poste li aldonis:

– Eĉ iom ne zorgu, – li trankviligis la arbojn. – Ĉar kiel ekde la eko de la mondo la Porkoj ne plantis eĉ unu glanarbon, por tio ja necesus pinĉo da antaŭvidemo plus ioma agado, kaj por tiaj aferoj niaj Gruntuletoj ne tro emigeblas, tiel do ili ankaŭ migdalujojn ne plantos, ne ja! Ili ĝismorte krakmanĝos, kio mem falados sub la arbojn, ĉu glanoj, ĉu eĉ migdaloj eble, kaj se la tuto konsumi ĝos, ili pereus aŭ formigrus de ĉi tie, sed planti… ho, planti, ĉi tiuj neniam iĝos emaj, kiel mi konas ĉi tiujn Porkojn!!!

La Kukolo

Iam, antaŭ longe la Kukolo estis la plej eminenta kantisto de kampoj-arbaroj en ununura persono! Kiel okazis, ke nun li eligas nur unu-du kukuojn?

Tio havas sian historion!

– Mi ne komprenas, – diras iun rosobrilan matenon sinjorino Turdo al sinjorino Kukolo, – ke ĉi tiuj bravaj viroj viaj ne kantas, sed nur kukuas… Se en la turdoviroj ardus tioma fajro, flagrus tiom da flamoj, kiel en la kukoloj, ili ĉiuj fariĝus mondrenomaj kantistoj!

– Mi povas vin trankviligi, – respondas sinjorino Kukolo.

– Antaŭe la Kukolo tenoris la plej bele en la tuta kamparo. Li kantadis senĉese, sed poste ni, Kukolinoj malpermesis tion al li. Jes ja! Se li ricevas kaŝe kison de ni, ĉu li tuj distrumpetu tion al la tuta mondo?! Ĉu ĉiuj devas tuj ekscii ion tian? Krome al ni sufiĉas, se li diras ”kuku”. Ankaŭ el tio ni scias, kion li volas. Maksimume, se li tro ardas, li rekukuas plurfoje. Multfoje…

La kornoj

Kiel ni scias, origine la Sinjoro kreis la bovojn sen korvoj.

Sed ĉi tiuj trovis sin tiel tre plumpaj, kaj post pluraj konsiliĝoj ili decidis iri antaŭ la Sinjoron, kaj peti por si ian dekoron…

Kaj ili stariĝis antaŭ Lin.

La Sinjoro mirfrapite trarigardis la senfinan amasegon de la bovoj.

– Dio mia, kiom da bovoj mi havas!

Dume li pensis pri tio, kion Li povus doni al ili, dece ornaman.

Enkapiĝis al li tenejo, kie estis staplitaj amado da kornoj, oni ankoraŭ ne sciis, por kiu celo; kaj Li komencis nombri la bovojn, ĉu la stoko sufiĉus por ili.

Tra sep tagoj, sep noktoj Li nombradis ilin. Sed kiel evidentiĝis, eĉ la abunda entuto de la tenejo sufiĉis ĝuste nur por la kvarpiedaj.

La sendekore restintoj ankoraŭ pli ol iam lamentis.

– Kio okazos al ni, kio okazos al ni?!

– Nenio okazos al vi. Ne veploru! – interrompis abrupte ilian lamentadon la Sinjoro. Vi povos havi eĉ bonŝancon miksiĝi nerimarkate inter la homojn, kaj preze de ioma klopodo kaj nemulta favorado vi eble ĉiuj povos veni tie en gvidajn postenojn!

La saĝa Pavo

– Vi estas belega, Pavo, – alparolas la Pasero de sur la tegmentorando la Pavon suprenflugintan sur la balustradon de la galerio, dum ĉi tiu disetendas sian mirindan vostoplumaron. – Se vi havus ankaŭ belan voĉon, vi povus esti perfekta.

– Mi estas bela kaj eleganta. Nenio mankas al mi. Mi estas kontenta pri mia sorto. Kaj estas ja justa kaj saĝa la Kreinto, kiam Li donas belan voĉon al tiuj, kiuj fojfoje havas kaŭzon por plendi. La celo de la tera vivo estas cetere la feliĉo; kaj ĉi tiu dependas ne de tio, kion ni ne havas, sed sole de tio, kiom ni kontentiĝas pri tio, kion ni havas, ĉu tio estas multa, ĉu malmulta!

Boatoj, akvoj

Venis sur akvon la Boato, kaj tiu portis lin.

La facila vojaĝo plaĉis al li. La rideto de la Floroj okulumantaj al li de sur la bordo, la humile kapklinantaj Arboj… Nu jes!..

Pli poste li ne plu kontentiĝis pri tio, ke la Akvo portu lin tien, kien al tiu plaĉis, sed li volus ankaŭ elekti direkton.

Laŭ lia peto la potenca, sed pacema Rivero permesis ankaŭ tion.

Kaj ekde tiam la Boato povis iri kaj dekstren, kaj maldekstren sur la Akvo. Kien li ĝuste volis.

Sed tiam, – kiel tio kutime okazas, – li ekhavis novan deziron. Nome, ke li povu iri sur la Akvo ne nur antaŭen, dekstren kaj maldekstren, sed ankaŭ malantaŭen.

La Akvo ankaŭ tion ne rifuzis, li pensis: iru, se vi povas, kaj la eltrovema Boato ekde tiam povis naĝi ankaŭ kontraŭflue, eĉ se malrapide.

La tromemfida boato tiam alparolis la nenion suspektantan Akvon:

– Ekde morgaŭ vi iros tien, kien mi ordonos al vi!

Tamen tio jam trosufiĉis al la pacema, sed potenca Rivero, kaj tiel li replikis:

– Nu, filo, ĉi tiu deziro via ne plenumiĝos! Ĉar la Akvoj ja toleris ekde eko de la mondo, ke boatoj, eĉ pli mizeraj ol vi, – kuradu tien-reen, antaŭen-malantaŭen sur sia dorso, sed tion, kien ili iru, nur ili mem elektos ĝis la fino de la mondo, same kiel ĝis nun!…

Brikoj

– Mi opinias neĝusta tion, ke la Brikojn oni metas eĉ nuntempe unu sur alian, – diris iu Juna Briko el la staplitaj brikoj. – Sekve de tio povas estiĝi inter la origine samformaj kaj tiel tute samrajtaj kaj – devaj brikoj nepre eliminda disklasiĝo, kaj neproporcie dividiĝas ankaŭ ilia vivoŝargo.

– Ankaŭ de la homoj oni povas aŭdi ĉiufoje la saman plendon; kaj kio al ili estas malbona, tio ankaŭ al ni ne povas esti bona, – konfirmas ankaŭ alia Juna Briko.

– Ŝajnas tiel, kvazaŭ vi pravus, filoj, – intervenis nun en la diskuton Maljuna Briko. Sed la ŝajno kelkfoje trompas. Kial oni bezonus propre brikojn sur ĉi tiu tero, se ilin oni povus meti nur unu apud la alian? Kaj kompari la Brikon kun la Homo same ne eblas, ĉar dum ĉe ni brikoj el la metado unu sur alian fariĝos la ekde infanaĝo sopirata kaj prirevata fieraĵo de ni ĉiuj, la Turo, el tiu de la homoj sklaveco!

La Saĝa Sako

La farunsakoj starantaj unu apud la alia en la kamero rimarkis, ke migranta musotrupo invadas la kameron.

– Kion ni faru? – ili demandis unu la alian.

– Se ni malfermos nin, ni ne servos fidele nian mastron, kaj se ni fermos nin, ĉi tiu malsatega hordo truronĝos nin!

Restis nemulta tempo por konsiderado, ĉar la musoj jam alvenis. Ĉiu faris, kion li volis, allasita al la propra menso.

Vidante, ke la aliaj restas fermitaj, eĉ klopodas ligi sian ŝnuron ankoraŭ pli streĉa, la Saĝa Sako malfermis sin.

– Al superforta malamiko ne konsilindas spiti, – li pensis.

Kaj kio okazis?

Kvankam kelkaj musoj tuj ĵetis sin al la malfermita sako, sed ĉar ĉiuj volis samtempe manĝi, la multaj malsatantoj truronĝis ĉiujn ceterajn sakojn.

Kaj post la unua festeno neniu plu ĝenis la Saĝan Sakon, je estis sufiĉa nutraĵo ankaŭ pli proksime, ĉe la ronĝitaj truoj.

– Nu, kiu pravis? – demandis nun la Saĝa Sako, kiam por momento ili restis solaj. – La musoj traronĝis vin ĉiujn, kaj krome kiom da faruno perdiĝis tra la truoj. Kaj mi restis netuŝita, kaj ankaŭ da mia faruno apenaŭ iom konsumiĝis!

La Tintilo

– Mi ne komprenas vin, – diris la Azeno dummarŝe al siaj junaj Virŝafoj, – vi ĉiuj volas fariĝi gvidŝafoj kaj marŝi ĉefronte, ja ĉu oni iras antaŭe, ĉu malantaŭe en la grego, la farota vojo iĝas nek pli longa, nek pli mallonga … krome la gvidanto devas porti ankaŭ la tintilon de la grego, eĉ, li devas ĝin sonigi!

– Eble ŝajnas tiel, kvazaŭ estus egale, ĉar al vi, azeno estas eble egale, kie vi marŝas, tamen la afero ne tute, eĉ tute ne estas indiferenta, – respondas iom pikeme iu maljuna kandidato. – Ĉar se mi estas la gvidanto, mi iras, kien mi volas, kaj post mia tintilo venas la ŝafaro, sed se mi povas nur postiri, mi devas iri tien, kien al aliulo, la gvidŝafo plaĉas. Ja ne estas pli ĝena afero en la mondo, ol vivi en grego, paŝi post la grego por tiu, kiu mem povus elekti direkton, mem povus voli, se eblus!

La Botaŭro

(Al la akompana letero de Curriculum vitae)

Jam delonge ĝenis, eĉ ne unufoje kolerigis la potencan, maljunan Virbovon regantan sian tutan ĉirkaŭaĵon la voĉo de la Botaŭro ekparolanta fojfoje en la kanaro de la paŝtejo. Li imagis lin malamiko rifuĝinta tien kaj ĉikananta lin de tie, kun kiu li nepre devas aranĝi la kontojn.

Juĝante laŭ la voĉo, li kelkfoje eĉ timis lin.

Ne unufoje li serĉis lin ĉiuklopode en la kanaro, sed neniam li trovis lin.

Iun fojon, laciĝinte pro la serĉado, li kuŝiĝis por ripozi rande de la kanaro.

La Botaŭro, kiu kompreneble nenion sciis pri la zorgoj kaŭzitaj al la Maljuna Virbovo, hazarde ĝuste pretere insektumis, kaj ĉar ankaŭ la blekemo ĝuste kaptis lin, li elbekigis kelkaj blekojn.

– Nu vidu, – diras tiam al si la retrankviliĝinta Virbovo post longa, profunda spiro, – li havas tioman voĉon, kiel du virbovoj, kaj fakte li estas nur mizera birdaĉo!

La fremda birdo

(Rememoro el la Granda Rumanio)

– Ie ajn mi iras, mi vidas nur malĝojajn vizaĝojn; kio estas la kialo, filo, – demandas la maljuna Aglo sian pripersonan ministron, la Garolon.

– Reĝa Moŝto, – sonas la preta respondo, – la kialo estas la ĝenerala ekonomia krizo, kiu nun peziĝas sur la tuta mondo, kaj kiu bedaŭrinde ankaŭ nin ne evitas.

La Aglo faris tiel, kvazaŭ la respondo kontentigus lin; sed kiam lia ministro pri publika bonstato, la Nizo venis antaŭ lin, li demandis ankaŭ tiun:

– Ie ajn mi iras, mi vidas nur malĝojajn vizaĝojn; kio estas la kialo, filo?

– Reĝa Moŝto, – sonis denove la stereotipa respondo, – la kialo estas la ĝenerala ekonomia krizo, kiu nun peziĝas sur la tuta mondo, kaj kiu bedaŭrinde ankaŭ nin ne evitas.

La Aglo denove faris tiel, kvazaŭ la respondo kontentigus lin, tamen en konvena okazo li demandis laŭvorte la samon ankaŭ de sia ministro pri publika pureco, la Upupo, de tiu pri la publika ekonomio, la Pigo, de tiu pri la publika moralo, la Kukolo, kaj li ĉiufoje ricevis de ili laŭvorte kaj laŭlitere la saman respondon.

Sed tioma interkomplicado de la sinjoroj ministroj plantis suspekton eĉ en la bonkredema maljuna Aglo, kaj li nun decidis iamaniere rekte kontakti la popolon, kaj ekscii la veron de ĉi tiu.

La sekvan tagon li alteriĝis sur la foraj stoplejoj, kie Paseroj bekadis proksime.

Pro la nekutime granda birdo la Paseroj por momento ekmiris, sed baldaŭ rekonsciiĝinte ili komencis babili jene:

– Mi ankoraŭ neniam vidis tiel grandan birdon, – ekparolis iu el ili.

– Mi rigardas ĝin Korvo, – aldonis alia, – kvankam iomete tro granda por tio.

– Fremda birdo estas ĉi tiu, verŝajne Papago, mi kredas, ĉar lia nazo estas kurba, – fermis la diskuton la Maljuna Pasero, kiu veturis ankaŭ eksterlande, kaj pro tio li ĝuis grandan ĝeneralan reputacion. Ili ankaŭ restis ĉe tio.

– Ni devus iniciati interparolon kun li, – proponis iu post ioma paŭzo.

– Prave, ni devus demandi ion kaj tion de li pri lia lando, – diris iu alia.

– Ke ĉu ankaŭ tie ĝuste inverse iras la aferoj, ol ili devus, simile al ĉe ni.

– Ke ĉu ankaŭ tie la Nizo estas la ministro pri la publika bonstato, la Garolo tiu pripersona, la Kukolo tiu pri la publika moralo, la Upupo tiu pri la publika pureco, – aŭdiĝis de ĉie kvazaŭ pafserio.

La Maljuna Pasero jam estis ekironta, por ĉion ĉi demandi de la fremda birdo, sed tiu leviĝis tiumomente en la alton, kaj flugmalaperis el la vido inter la nuboj.

Kaj la Paeroj nur miris, gapis post li.

Sed ilia miro estis eĉ pli granda, kiam la trian tagon ili legis en la Gazeto por Birdoj, ke ĉiuj ministroj demisiis, kaj la Reĝo akceptis ilian abdikon!

La stultaĵo de la saĝa rano

La Raneto kaptiĝis de same Juna Kolubro. Li petegis ĉi tiun:

– Tiel malgranda peco mi estas, kiom mi utilos al vi?

Kiom pli granda kaj grasa mi povus esti, se mi povus ankoraŭ vivi kelkajn semajnojn. Kaptu min tiam; ni ja vivas ĉiuj ĉi-kune, en la marĉo…

Kaj la sensperta Juna Kolubro obeis al la Malgranda Rano, kaj lasis lin libera. Sed je la difinita tempo li ja vane atendis lin. La foje liberigita malliberulo ne anoncis sin. Eĉ li tute malaperis el la kamparo.

– Mi estis stulta, – agnoskis sian facilaniman cedemon la Kolubro. Mi povus pensi, ke neniu serĉas intence mortdanĝeron; ĉefe tiun, el kiu oni foje sukcesis eskapi.

Jen, pravas la proverbo: Prefere tuj ovo, ol iam poste bovo!

Tedita de sia soleca vivo, foje denove aperis en la marĉo la Malgranda Rano eskapinta tiutempe tiel facile el la morto kaj fariĝinta intertempe grandega Bufo, kie plezuriĝante pri si en la spegulo de flakaĉo jene li fanfaronis:

– Nun provus gluti min mia superruzita, mizera Kolubreto!

Dio atestas, ke li mortus ĉe tio!

Kun tio li plonĝis laŭ vasta arko en la akvon.

De la transbordo ekproksimiĝis subite inter grandaj ondoj kaj kun nehaltigebla impeto potenca serpento: la Kolubro. Tio tiel surprizis la Bufon antaŭ nelonge ankoraŭ fanfaronantan pri sia grandeco, ke eĉ movi sin li ne povis. La potenca serpento glutis la Bufon per unusola mordo!

– Nu jes, nu jes, – ekfulmis la penso tra lia malforta cerbo. – Mi forgesis, ke dum mi plenkreskis, ankaŭ li ne restis, kio li estis.

Jen estas vero, kiu volas gajni batalon, tiu devas pensi samtempe per du kapoj. Ne nur per la sia, sed ankaŭ per tiu de sia malamiko. Kaj eble multe pli per tiu de la malamiko, ol per la sia!

La flugiloj

– Kamarado, ĉu vi scias, – diras juna Rano, frapita de miro, al iu Maljunulo, – ke la Ditisko, kiu vivas ĉi tie en la marĉo inter ni, kaj kiun ni tiel malalte taksas, havas ankaŭ flugilojn? Kaj ĉiunokte, kiam ni profunde dormas, li el- kaj forflugas: trairas la tutan mondon…

– Ĉu vere? Nu, se li havas flugilojn, mi ne komprenas, kial li ne flugas prefere tage, kiam estas hele, nokte li ja povas vidi nemulton el la mondo… – respondas la Maljunulo.

– Kiom granda li estas, tion li povas konjekti ankaŭ en mallumo, kaj kia li estas, li eble eĉ ne volas vidi. Pri kio li cetere povas pravi, ĉar kion ni nur konjektas, ofte estas pli bela…

La prunto

La malfeliĉa Sendoma Limako forte deziris havi domon pro sia nekutime granda familio. Almenaŭ kabaneton malgrandan. Li laboris tage-nokte, por esti iam same domhava limako. Ambicio memkomprenebla.

Post la diligento de longaj jaroj finfine ĉio jam kunestus, necesis nur prunteto, se ĝi estus. Sed ĝi ne estis.

Tiutempe okazis, ke laca, venante hejmen el la laboro la Sendoma Limako foje eniris en la unusolan drinkejon de Limakvilaĝo. Ĉe la ununura longa tablo sidis, en la societo de la Cikado, Grilo kaj aliaj senhavaj taglaboristoj, ankaŭ la parenco fama pro esti grandmastro: la Domhava Limako.

Li sidiĝis inter ili, kaj mendis vinon kun duobla sodakvo.

– Ni aŭdis, ke baldaŭ ankaŭ vi konstruos domon, – ekparolis flateme la Cikado sidanta vidalvide al li.

– Nu jes. Mi klopodas pri tio, – sulkigis la frunton la Sendoma Limako, – mi farus ĝin… ĝi pliparte jam pretus, mi nur bezonus pinĉon da prunto por ĝi, sed ĝi ĝuste malestas!

– Ĉu vi jam turnis vin al la Nacia Centra Kreditkooperativo de la Bestoj? – demandis bonvoleme la Grilo sidanta maldrekstre.

La Sendoma Limako mansignis rezigne.

– Kaj ĉu en la Abeluj-Ŝparkaso vi estis? – demandis ankaŭ la Akrido.

La Limako denove nur rezigne mansignis.

– Ĉu ni ne povus helpi al vi, – ekparolis la Talpo, – per ia laboro? Mi volonte elfosus al vi la necesan termaterialon.

– Mi translaborus en konstruargilon la teron, kiun la Talpo elfosis, – anoncis sin ameme la Lumbriko.

– Mi entreprenas la ĉarpentajn laborojn, – proponis sin la Pego, la ĉarpenta majstro de la arbaro.

Kaj iel aŭ tiel ĉiuj taglaboristaj fratoj de la Sendoma Limako alparolis pri la demando. Ĉiuj havis ian helpeman intencon. Nur iu unusola silentis en la tuta societo.

La dekstra najbaro, kiu elpoŝe povus elpagi eĉ tri tiajn domojn, pri kiuj la Sendoma Limako sonĝis; sed li silentis kiel tombo!

La Domhava Limako.

La kazo de Saĝa Azeno

La ŝafoj tre ekkoleris sian maljunan azenon, kiam tiu anoncis, ke ekde nun li ne plu zigzagos kun ili en la granda kamparo, maksimume li promenos sola ĝis la Karduejo kaj reen, tio estas, ke li emeritiĝos. Ili ne preparis sin por tio. Pro sia kolero li nomis lin ankaŭ stulta inter si; eĉ troviĝis, kiuj volis lin pro tio mortbati!

– Silento! – enhurlis tiam en la kakofonion la Maljuna Virŝafo, post kiam li forte skuis sian tintilon. – Kial vi ekzorgas pro perdo de azeno? Ĉu vi kredas, ke vi eble restos sen azeno? Ĉu ne ekzistas sufiĉe da azenoj en la mondo?

– Krome ĉi tiu nia troaĝiĝinta azeno estas ne stulta, kiel vi pensas, sed ĝuste male. Por vi li estas eble ĝuste pro tio tiel nekutima. Kaj malsaĝaj estas vi mem, ĉar vi ne komprenas lin. Li nome sentas, ke li troaĝiĝis por servi inter ni, kaj scias la devizon de la tempoj: ”spacon al la junuloj!”, kaj li saĝe flankeniĝas. Malsame, ol kelkaj liaj samaĝuloj, kiuj ne nur sian ĝismortan vivon, sed eĉ sian tomban dormon intencas pasigi en siaj akiritaj teraj pozicioj, kio ajn estu al la posteuloj.

– Sed vane, ŝajnas realiĝi ankaŭ pri vi la ĝenerale konata fabelo pri la simplamensa popolo, ĉar jen, inter la maro da maljunaj azenoj finfine troviĝus unu saĝa, kaj ankaŭ tiun volas mortbadi lia propra malsaĝa popolo!

Ŝafokule

La Maljuna Ŝafo ŝtele alrigardis brilan montrofenestron, dum oni pelis la gregon tra la urbo al la foiro. Li pensis, se li jam iras en la urbo, tiom li povas fari, oni ja ne scias, ĉu li povos ankoraŭ refari tion dum sia vivo. Post foiro estas la sorto de ŝafoj tre necerta.

La montrofenestro apartenis al sukeraĵisto.

– Nu, la homo ja estas avidaĉa besto! – li balancis la kapon pri tio, kion li tie vidis.

– Li fortondas nian lanon, formelkas nian lakton, deŝiras nian haŭton, voras nian viandon, eĉ el niaj intestoj li faras ion: kordon por violono… sed ke li sinkas ĝis tia ago, mi neniam kredus!

En la montrofenestro estis pralino!

Danko

I.

– La homo estas dankema, – diras la Paseroj kolektiĝintaj sub la heĝo, vigle babilante en la aŭtuna sunbrilo.

– Por niaj kantoj li povas doni nur manĝerojn, sed per ili li vere klopodas pordanki nian arton.

– Dankema estas la Pasero, – diras ankaŭ la Avineto.

Por la nenivaloraj manĝeroj elŝutitaj por li li pepas tra la tuta vintro ĉirkaŭ la domo de la homoj.

II.

– Huŝ, huŝ, hundnaskitaj Paseroj! – kriadis la mastro ĵetante terbulojn al la timiĝintaj Paseroj en la printempa mateno. – Tra la tuta vintro oni vivtenas ilin, kaj nun ili, nome de danko, elbekas miajn enbedigitajn semojn.

Nu vidu! Huŝ vi, huŝ!

– Sendanka estas la Homo, – diras nun unusone ankaŭ la Paseroj ariĝinte sur pli fora arbo. Dum la tuta vivo ni kantadas al li, eĉ vintre ni ne formigras kun la aliaj birdoj, nur por ne senigi lin je nia kutima arto, kaj nun, kiam la kamparo svarmas de ĉiaspecaj birdoj vagabondaj, li volas ni forpeli!

Senndanka estas la homo!

La Kanono

La armiloj marŝis en batalon.

Dum la Fusiltrupoj antaŭenmarŝis preter la maljunaj Kanonoj senfare starantaj proksime, iu Fusilo ekparolis en moka tono:

– Ankaŭ ĉi tiujn vane grasigas la ŝtato tiel grandaj; rigardu, kiel ili disetendaĉas sin ĉi tie en longa vico. Nun, kiam necesus, eĉ vorton oni ne aŭdas de ili. Ili ekmovas la langon nur pri la budĝetaj diskutoj, ankaŭ tiam nur tiom, kiom ilia aparta intereso postulas tion. Kaj la malfeliĉaj Fusiletoj jam daŭre knaradas ja antaŭe!…

– Kara frateto! – ekparolas je tio ankaŭ iu el la Maljunaj Kanonoj. Estas ja vero, ke la veraj kanonoj ne ekparolas por ĉiaj bataletoj, kunpuŝiĝetoj, tio ankaŭ ne estas ilia tasko. Tamen se foje sialoke kaj siatempe ili ekparolas, tondras kaj retondras en la kamparo, kaj frakasiĝas la muroj! Eĉ tiaj, de kiuj la malgrandaj ”pizoj” de la Fusiloj vane deglitus!

Senvianda tago sur la kampoj

I.

– Hodiaŭ vi povas eliri, gefiloj, – diris la Maljuna Lokustopatrino al siaj gefiloj senpaciencaj jam de tagoj en sia nesto. – Hodiaŭ estas senvianda tago. La Alaŭdo, la Fringo kaj la Koturneto vin ne tuŝos. Tamen gardu vin de la Lanio, ĉar li jam kalkuliĝas al la sinjoroj… Kaj ankaŭ de la Pasero, ĉar por tiu impertinentulo eĉ la leĝo ne estas sankta!

II.

La Falko flugĵetis sin sur la kolombojn sinforgese grajnumantajn sur la stoplejo, kaj kaptis idon el inter ili.

– Sed hodiaŭ ja estas senvianda tago; tion diris al mi patrino matene, kaj diris ankaŭ la Koturnoj sin paŝtantaj sur la rando de la stoplejo, ke hodiaŭ ankaŭ ili nur bekos grajnojn, ne licas al ili kapti lokustojn. La leĝo malpermesas tion…

– Nu jes, hodiaŭ estas senvianda tago, kaj la leĝo malpermesas tion, – respondas la sangavida Falko al la timigita kolombeto, – por paseroj, fringoj kaj koturnoj… sed vi eble ne pensas, ke ankaŭ por la Falkoj? Kaj cetere mi konsumos vin nur morgaŭ!…

Sincera parolo

Al la brilmantela kortegestro de la insektoreĝo, lia moŝto Orcetonio neniel eniris la kapon, ke dum li povas, kiam li povas, brili maksimume en la lumo de la Suno, la Lampireto havas propran lumon, per kiu ankaŭ nokte li povas orientiĝi.

– Ĉu vi ne pensas, – diris ŝajnigante bonvolemon al li, – ke la ekbriligadon de via meĉeto la Granduloj interpretos sinmontro, demonstracio, kaj koleros pro tio.

En nenio ni pliu, se nur eblas, ol niaj superuloj, ĉar tio sekvigos malbonon al ni…

Sed nia Lampireto travidis la vualon, do li tiel respondis:

– Mi bone scias, ke la granduloj ne povas en ajno toleri pli superajn ol ili estas, aŭ ke almenaŭ malmultaj atingas ĝis tia alto, tamen mi opinias: kion Dio donas, li donas por tio, ke ni uzu tion. Kiu do agas tiel (uzas sian talenton), tiu nur plenumas sian devon, pro kio la veraj Granduloj ankaŭ ne ofendiĝas.

Kaj la tielnomataj granduloj ne enviu la talenton de la ”pli malgrandaj”, la envio estas vere ne la signo de grandeco, sed ili prefere klopodu fariĝi pli eminentaj ol ĉi tiuj, kaj ĵeti ankaŭ pli grandan lumon, ol ĉi tiuj. Se ili povas!

Ĉielo, infero

– Panjo, ĉu estas vere, ke ekzistas ĉielo kaj infero? Kaj ke ni, post nia morto, ĉiuj iros tien? – demandas la malgranda Pino sian patrinon.

– Vere, fileto, la bonaj venos en la ĉielon, kaj la malbonaj en la inferon.

– Kaj kia estas la ĉielo kaj kia la infero.

– Nu, fileto, la infero estas terura fajrego, kien venas ĉiuj malbonuloj. Ĉi tie oni unue dispistas en eretojn per longtenilaj ferkejlegoj ĉiujn ostojn de la alvenintoj, poste popece oni ĵetas ilin en la fajron. Ĉiu ereto devas vidi, kiel pereas ĝia kunulo, devas aŭkulti ties krepitadon, vekriadon, ĝis ankaŭ la lasta ereto neniiĝas en fumon kaj cindron… Tio estas la infero.

– Ho, panjo, mi ekde nun ne plu estos malbona… Kaj kia estas la ĉielo?

– La ĉielo estas io tute alia. Tie, post nia morto ni ĉiuj venas en apartan, belegan ĉambregon, sur ĉiujn niajn, eĉ plej malgrandajn branĉojn oni metas kandelojn, pendigas bombonojn, kukojn. Antaŭ niajn piedojn oni amasigas abundon da donacoj, por nia honoro eksonas la sonoriloj kaj la kantado de la anĝeloj dise en la ĉielo.

– Ho, patrino, kiel bela estas la ĉielo! Ekde num mi estos ĉiam nur tre bona!

La Botelo

La maljuna vitristo ĵus finis la blovadon de granda botelo, kiam manpleno da restinta materialo petegis same por blovado je botelo.

– Estu do! – decidis fine la bonkora maljunulo, kaj li jam blovis la malgrandan ambiciulon.

Kiam li pretiĝis kun ĉi tiu, kaj vidis, ke li videble mezuris sin tro malgranda rilate al la pli frua botelo, riproĉis lin la majstro:

– Filo mia, eĉ, se mi blovis vin pli granda, ol vi fakte estas, mi ne povas vin blovi pli granda. Certaj leĝoj ankaŭ ĉi tie validas. La subŝtofo ne povas esti pli granda, ol la ŝtofo; el nura aero eĉ boteloj ne povas konsisti… – li diris, kaj ĵetis la malgrandan nekontentulon kontraŭ la teron.

Kiu estas pli forta?

Dum sia landinspektado la inkognite veturanta juna Reĝo puŝiĝas hazarde ĉe ia pordo kontraŭ la ĵus unuatagan Pedelon.

Inter la du fierpufaj homoj estiĝas disputo.

– Ĉu vi scias, kiu mi estas? – ekscitiĝas la juna Reĝo.

– Mi havas tutan landon da tiaj subuloj, kiel vi!

– Ĉu subuloj? Tio estas nenio! – rekrias la juna Pedelo.

Mi havas tutan landon da tiaj superuloj, kiel vi.

Kaj fierpufe li plupaŝadas, kiel iu, sentanta sin resti supereca.

Somerumanta Strigo

Somere la Strigo ne ŝatas restadi en sia kavo. Se li trovas densan frondon, li retiras sin tien. Sed ve al li, se iu pasero lin trovas, ĉar tiam post minutetoj tie ĉirpadas-blablabas ĉiuj paseroj de la ĉirkaŭaĵo. Surdiĝo tutcerta.

– Nu rigardu ĉi tiun senutilan paseraron, kiel ĉiuj babilbekas-klaĉpikas min, kvazaŭ ili volus min mortmoki.

Tiel plendas en iu okazo simila la Strigo al la Pigo plumumanta sin sur la supro de la najbara arbo.

– Eĉ por minuto ne zorgu pro ĉi tiuj buŝherooj, – respondas la Pigo bone konanta la paserojn. – Ili konjektas, ke vi estas la plej proksima futuro: sinjoro de la nokto.

Kaj la homon de la futuro la paseroj kutimas ĉie klaĉbeki.

Ne timu, tuj kiam vi surtroniĝos, ili forportos sin, ke eĉ memoriganto pri ili ne restos!

La solvo

La Aĝega Vulpo vizitas sian malnovan amikon, la Maljunan Urson, kiu dum sia tuta vivo estis vortlerta advokato, ĵurnalisto kaj deputito. Li trovas ĉi tiun en granda meditado, klinitan super liaj dokumentoj. Li alparolas lin:

– Pri kio vi cerbumas tiel sinforgese, kamarado?

– Kial mi ne cerbumus, kamarado, – respondis tiu, kiam la sumoj ricevitaj por miaj verkoj, paroladoj faras laŭ miaj egzaktaj notoj entute dek milionojn, kaj kiel ajn mi kalkulas, mia havaĵo superas eĉ cent milionojn. Kvankam el iometo mi devis ankaŭ vivi!

– Nu-nu, – respondas la Maljuna Urso, – rememoru pli precize… Kaj krome… vi eble ne ĉiam nur parolis kaj skribis, sed kelkfoje ankaŭ silentis! ?

Kolomboj en la turo

– Kial loĝas la kolomboj ĉiam en turo? – demandas sian patron knabeto dum ilia promeno.

– Por sia mildeco, boneco, bela vivo ili meritas ĉi tiun altan lokon. Aŭ kiel vi pensas, ĉu ankaŭ tie paseroj faru sian neston, en la turoj de preĝejoj? Pripensu, por sia tera apero ankaŭ la Sankta Spirito elektis la formon de kolombo. La kolomboj estas propradire sanktaj birdoj!

– Jes, – daŭrigis vortumi siajn zorgojn la scivola infano, – sed ja ankaŭ falkoj loĝas tie, kaj krome sur la plejsupro de la turoj!

– Ankaŭ tio estas vero, filo, mi mem ne unufoje vidis tion. Sed ankaŭ pri tio ni ne devas nepre skandaliĝi. La gloro kaj potenco apartenas ĉiam al tiuj, kiuj estas pli fortaj!

La Paraŝutisto

– Estas facile al la Ciriso, – diradas la Sovaĝa Kolzo.

Kiam liaj grajnoj maturiĝas, ili ricevas flokoflugilojn, venas vento, kaj jam portas ilin en ilian novan hejmon, kie ili povas progresi. Kaj pri iliaj filoj same zorgas la Naturo… Sed la grajnoj de la malfeliĉa Sovaĝa Kolzo faladas unu sur alian, kreskas unu sur alia, ilia tuta vivo estas konkura batalo por ilia nura ekzisto. La fratoj ne povas disvolviĝi unu pro alia!

– Estas ja vero, ke la grajnojn de la Ciriso, se ili maturiĝis, disportas la vento de la gepatra domo, – respondas la Ciriso, – kaj ofte post kilometroj aŭ eĉ ekster la landlimoj demetas ilin, kiel paraŝuto sian pasaĝeron, sed la sorton, kiu lin atendas tie, li devas ankaŭ surpreni. Ne ekzistas elekto, ĉu la grundo estas grasa aŭ malmola, ĉu malmola, ĉu senfrukta mortoroko!

Lumpiroj

Dolĉecan zumadon ekatentas la Strigo en sia fortikaĵo.

– Kiu tio povas esti, kaj de kio li havas tiel altan humoron en ĉi tiu terura mondo? – li pensas. – La loĝantoj de la arbaro ja ne kutimas kantante hejmenambli el la drinkejo en plenplena nokto…

Li elrigardas. Nu, Dio Kreinto, la malgranda Lampiro flugŝanceliĝas desegnante lumringojn per sia ereta meĉeto sur la velura tolo de la ĉielo.

– Kion vi serĉas ĉi tie en la mezmezo de la nokto kun via kandeleto, kamarado? Ĉu eble vi hieraŭ perdis ion gravan vian? Kaj antaŭ ĉio, de kio vi havas tiel bonegan humoron, ke vi eĉ kantas? – li demandas…

– Nenion mi forlasis, kamarado; kion povus ja perdi tiu, kiu nenion havas?! Mi nur serĉadas laŭ mia praa ofico maliculojn en la nokto, kaj estante pia, kial mi ne ĝojus, se ĉi tiu mondo jam estas tiel bona, alion ol honestecon, bonecon mi ne trovas dise-vaste en la arbaro…

La lipoj de la Strigo kurbiĝis je amara rideto…

– Vi, kamarado mia, devas esti vere tre feliĉa, se eĉ nuntempe vi serĉadas maliculojn laŭ via praa ofico nokte en la arbaro…

Ĉar tie nun kaŝvagas ja fakte nur aminduloj kaj bonintenculoj, kaj tiujn aliajn vi devus serĉi ĉe la klara lumo de la Suno tie, mi kredas, sur la suna flanko!

Gastigo

Fruprintempe ekiris la malsata Abeleto turmentita de la vintro al la paŝtejo, por fari kolektojn. Sed li estis tiel malforta, ke dummvoje li falis.

Duonsvene li venis ĝuste al la nestopordo de la Teraj Vespoj.

– Ej nu, – li pensas, – en tiel frua malvarmo eble mi eĉ frostos manke de moviĝo. Mi frapos ĉe la Vespoj por ioma varmiĝo, pli poste la Suno certe ekbrilos, kaj mi povos daŭrigi la vojon.

Eĉ trifoje li frapis, sed neniu aperis.

Kolektinte ĉiujn siajn fortojn, li jam pretis pluiri, ien flankentiriĝi, kiam iu Vespo elkriis tra la pordo:

– Kion vi bezonus, se ni havus?!

– Mi nur pensis, – ĝemetas la sin tiranta Abeleto, ke … – Sed antaŭ ol li povus fini, vidante ke, temas pri senpova Abeleto, al kiu ili devus pli-malpli frue doni ian subtenon, la Vespo alkriis lin:

– Ni mem estas sufiĉe multope ĉi-ene por ĉi tiu longa vintro, karega frato… Iru do kun Dio…

La Abeleton rekonsciigis la varmo de la leviĝanta Suno, post kiam li rapide foriris, kaj flugadis ĝis vespero de floro sur floron.

La Vespoj ankoraŭ ne kuraĝis eĉ elmeti la kapon pro la malvarmo.

Kiel okazis, ne eblas scii, sed estas fakto, ke proksime al vespero ĵetis la superŝarĝitan Abeleton la laceco kaj la krepuska vento denove sur la teron, kaj ĉu hazarde, aŭ nur por la fabelo, denove ĝuste ĉe la pordo de la Vespoj…

Nun la Vespoj rimarkis la Abeleton, kaj akceptis lin kun tia, tielega parenca amo, ke li preskaŭ eniris al ili. Li eble ankaŭ restus tie, se ne enkapiĝus al li liaj malsataj, malsanaj fratoj hejme kaj ankaŭ la matena aventuro…

Tiel do li nur klopodis hejmen.

Kaj al la komplezemaj Vespoj restigantaj lin por la nokto kaj volantaj ŝirmi lin kontraŭ la mallumo kaj malvarmo de la nokto li diris:

– Mi tre dankas vin por la afabla invito kaj restigado, mi ankaŭ akceptus ĝin volonte, sed vi ja jam matene diris, karaj parencoj, ke vi tro multopas, kaj ĝuste tiel, plena de ŝargoj eĉ por la mondo mi ne volus vin ĝeni…

Kaj li jam iris plu. Kaj la malsataj Vespoj nur rigardis post li!

Ne necesas tranĉi araneaĵon per segilo

Mildanima Pastro aŭdas dum iu lia vojo dimanĉon antaŭtagmeze infanan veploradon, el kio li konstatas, ke iu senindulge batas knabeton.

Li do eniras la domon, de kie la senesperaj voĉoj aŭdi ĝas, kaj alparolas la koleran Patron draŝantan eĉ tiam sian filon:

– Kio vi estas por ĉi tiu knabo, homo, kaj kion pekis ĉi tiu infano, ke vi estas tiel rigora al li?

Kaj tiu respondas:

– Mi estas lia Patro, kaj mi punas lin, ĉar li ne plenumis iun ordonon mian.

– Nu, kio povis esti tiu granda ordono, kiun donis lia Patro sub minaco de puno al tiel eta infano? – demandis denove la Pastro.

– Li ne preparis la lignon verspere por la matena fajrometo, kaj tiel mi mem devis prepari ĝin je la fruaj horoj, – klarigis plu la rigora viro.

La mildanima Pastro, kiu kun bonema pacienco aŭskultis la vortojn de la Patro, nun iomete enpensiĝis, poste diris:

– Ĝuste. Neglektoj meritas punon. Sed diru al mi: ĉu vi ĉiam ĉeestas la dimanĉajn kaj festotagajn mesojn, ĉu vi akurate plenumas la vesperajn kaj matenajn preĝojn?

Ĉu vi observas la fastojn, ĉu vi obeas al la sanktaj ordonoj?

– Por diri la veron, – respondas la pli frue ankoraŭ kolera Patro iom retirante sin, – bedaŭrinde ne ĉiam, pastra moŝto, ĉar bona volo ja haviĝas, sed ofte io intervenas, pro kio forlasiĝas jen tio, jen ĉi tio… oni ne alvenas fari, kaj ankaŭ forgesas.

– Ĉu tiel? Kaj kiel vi opinius pri tio, se la sekvan tagon post iu tia ellaso via la hajlo disbatus vian tutan rikolton?

Ĉu vi kredus, ke tion venigis al vi pune la bona Dio?

Kaj tiu respondas:

– Mi ne kredus, ĉar Dio ne estas tiel kruela kaj maljusta, ke pro tiel bagatela neglekto frapu min per tioma puno.

– Nu vidu, – riproĉas nun milde la erarintan Patron la mildanima pastro, – kiel pensus tiu malforta knabo, ke vi estas lia Patro, kiam pro bagatela neglekto vi tiel kruele kaj senindulge punas lin; de kie li prenu ekzemplon por la plenumo de siaj devoj, se ne de vi? Kaj kio povas rajtigi vin, ke vi prijuĝu la plenumon de liaj devoj, se ne tio, ke vi ĉiam plej komplete faras la viajn?

Ŝtona Leono

Leono, kiun la artisto finis kaj starigis sur la vendoplaco, volis formovi sin de sia loko, sed ne povis.

Li longe ne povis paciĝi kun sia sorto, terure ĉagrenis lin esti el ŝtono.

– Ĉi tie mi staras senmova, kiam al mi oficus, iradi tra la senfinaj dezertoj kaj regi super la bestoj de la mondo … Kion serĉas la reĝo de la bestoj inter la homoj? Precipe tiel ĉenita…

Tre multa tempo pasis, ĝis li paciĝis kun sia sorto kaj ĉesis indignadi.

Sed tiam li jene saĝumis:

– Se mia sorto destinis min al ĉi tiu gardejo, tiam estas tute saĝa, eĉ feliĉa afero, esti el ŝtono. Ĉi tiun rolon oni ja alimaniere ne povus elteni. Nur skulptita el ŝtono!

La ordema popolo Ĉiuj scias, kiel intensa timo obsedis siatempe la terajn bestojn al la akvaj, pri kiuj siatempe cirkuladis la plej teruraj informoj.

Ĉi tiu timo rezultis multajn konsiliĝojn ĉe la teranoj!

– Oni devas ilin iel elspuri! – proponis fine la Urso.

– Jes ja, sed kiu povas kaj kuraĝas iri inter ilin? Certas ja nedubeble, ke ne estas infanludo iri nevokita inter fremdan, malamikan popolon!

La rezulto de la multaj konsiliĝoj, kunvenoj estis, ke la Rano entreprenis la taskon. Oni tre ĝojis pri tio.

– Kaj bone malfermu la okulojn kaj anoncu, ĵus kiam vi alvenis: kia popolo estas tiu akva?!

La Rano pruviĝis tre kuraĝa besto. Li tuj ekvojis. La teraj ministroj tre mire postrigardis lin.

Poste ili atendis, atendadis. Sed vane! Ili jam kredis, ke la aŭdaca spiono pereis, kaj devas trovi alian, kiam neatendite alvenis granda sigelita letero, sed nur tiom legeblis en ĝi:

”Normala, ordema popolo. Ĝuste tia, kiel ni, kaj kiel aliaj en la mondo. Kaj… nenio alia raportinda!”

– ”Ordema popolo… ordema popolo…” – ripetadis la adresatoj… estas facile aserti tion, sed fakte kia estas ordema popolo?…

Nu jen, kia devus esti ordema popolo, tio ankoraŭ neniam enkapiĝis al ili, popolgvidantoj.

Fine ili reskribis al sia sendito, ke li pli klare kaj detale ripetu la raporton, precipe koncerne la demandon, kia estas ordema popolo, kaj kial la akvanoj estas ordemaj popoloj?!

Je tio ili ricevis la sekvan raporton:

– Mi komprenas la ordeman popolon tiel, ke ankaŭ ĉi tie grandaj fiŝoj manĝas la malgrandajn, ankaŭ ĉi tie la pli fortaj hundoj ricevas la pli grandajn pecojn. Ankaŭ ĉi tie tiu promociiĝas ekstervice, kiu tion plej bone ”perservis” ktp, ktp. Kaj la eventuale necesajn apelaciojn ĉiafere ankaŭ ĉi tie oni devas adresi al la Aferkuŝiga Oficejo…

Diskuto de herboj

Ni herbo estas ne herbaĉ’,
Ni fojn’ fariĝos en la stak’.
Vin oni ĵetos sur la rubamason…
Atakis Herbo sur l’ etan Spinacon…
Respondas jen eta Spinac’:
Jes, sortos al mi rubamas’
Sed ne forgesu, kiu klasifikis!
La herbojn tiel bovo disdividis…
Kiujn ne ŝatas li, estas herbaĉo
Fojno vi laŭ kapricemo.
Sed senutilas jam ĉia domaĝo,
Ligas homon ja la skemo.
Ho kiomope herbaĉ’ deklariĝas,
Tio laŭ bova ekspertiz’ fariĝas.

”Reen”*


* Iu libro mia de aforismoj, sendita por sinprezento revenis de la kuracisto de iu ĉe-Balatona vilaĝo kun la sekvaj rimarkoj: ”Neeblaj aferoj! Reen!” Respondo al tio: ”Reen!”


Sidiĝinte iun vesperon sur branĉo arbarranda, la Strigo plezuriĝis pri la senfina profundo de la supre volbiĝanta firmamento kaj la sparkanta fajroludo de la sennombraj steloj.

Ĉe la arbosubo samtempe elteriĝis abrupre preterfosanta talpo.

Dum minuto ankaŭ ĉi tiu gapis en la stelmaron de la ĉielo, sed baldaŭ li ekkrias konsternite:

– Neeblaj aferoj! Reen! – kaj li jam enfosas sin rapidege en la lumbrikoplenan grundon.

La Strigo, ridetante pri la edifa sceno, rimarkas nur tiom:

Vi pravas, samterano. Por iuj la steloj de la firmamento, por aliaj la lumbrikoj de la tero!

La verbo

(Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon…
– Resenditaj libroj
)

La maljuna Grumbla Gregoro, la Aĝega Urso, notanta de tago al tago la spertojn de sia longa vivo, transdonis sin en sia deklina aĝo al emeriteco, kaj donadis ĉiaspecajn konsilojn al siaj kunbestoj pri ties aferoj nodaj kaj rodaj.

Ĉi tiujn konstatojn, konsilojn liajn la maljuna Grumbla Gregoro ne nur diradis, notadis laŭ siaj praktikaj celoj, sed de tempo al tempo ankaŭ resumis en formo de libro, por, anstataŭ konsili, meti ĝin en la manon de la pli inteligentaj – allasante al ties saĝo, ke ĉiu ellegu la veron plej konvenan al la propra kazo.

La inteligentaj bestoj ankaŭ kaptis la okazon!

Fojon de fojo ili aranĝis veran pilgrimadon al lia groto!

Ĉu doni al iu konsilon tajlitan al la individuo aŭ libron, prijuĝis Grumla Gregoro ĉiam laŭ la ekstera apero kaj socia pozicio de la pilgrimanto. Kaj ĉiam per trafaj okuloj.

Kvankam lia maljuna sekretario, la Aĝega Vulpo daŭre kaŝobservis, espereble iam li eraros…

La vesperon de iu tumulta tago, kiam ili restis solaj, ekparolis tiu kun ruza rideto:

– Hodiaŭ ni tamen eraretis tie kaj ĉi tie, Majstro!

– Ne ĝoju, ĉar vi eraras! Mi scias, kion vi subvolas diri.

Libron mi donis ankaŭ al kelkaj bovoj, kaj tiuj kiel pezan fatrason forĵetis ĝin ĉe la pordo… Mi trankviligas vin, tio okazis ne pro eraro, sed takto. Mi ne volis senmaskigi ilin antaŭ iliaj sinjorecaj kunbestoj, kun kiuj ili aperas en tute simila eksteraĵo.

Tamen la instruon ni tiru ankaŭ el tio. Saĝa homo turnas ĉion en sian utilon. Skribu! – li diris, kaj diktis jenon en la libron ”Pli novaj notoj”:

”Kaj al la bovo konvenas ne saĝeco kaj verbo, sed nur fojno, eĉ se liaj kornoj ne plu vidiĝas kaj li portas pantalonon…”


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.