La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SCIO

Klereco

Ne sufiĉas scii, kion vi ĉiam diru anstataŭ tio, kion vi pensas, tio estus nur duonklereco. Vi devas scii ankaŭ tion, kion vi komprenu anstataŭ tio, kion iu diras al vi.

La rigardado

sen pensado estas tempofuŝo. Kun pensado estas la anima riĉiĝo la plej efika, natura kaj sana! La turistoj de tiaj ekskursoj ne nur ekiras, sed ankaŭ revenas kun plena dorsosako!

Saĝo, scienco

La scienco levas nian vidpunkton, sed ne donas ankaŭ okulojn. Ne unu bonkora homo vidas pli multe el sia pli malalta pozicio, ol tiu, kiun la scienco levas en la alton.

Ĉi tiun helpas lia sobra menso vidi dum minutoj pli multe kaj akre, ol ĉiascpecaj okulvitritaj scienculoj!

La alumeto

La homoj estas, kiel la alumetoj: troviĝas inter ili, kiuj havas kapon.

La granda voĉo

La bombastaĵoj estas la belaj resonoj de la malplena kapo de la verkisto.

Anima dezerto

La malplena verko estas Saharo. La ekmigrinto en ĝi vane marŝas, nenie li trovas ombrodonan arbon, kiel li povas halti por ripozi, nenie li trovas fonton, kie li povus mildigi sian turmentan soifon.

Diferenco

La scienculo estas vendisto, registranta kaj stokanta ĉiarangajn kaj ĉiaspecajn aĵojn, la poeto estas majstro, faranta kaj kreanta ĉion mem.

Pri la parolo

  1. La lernejo instruas plie paroli, la vivo prefere silenti. Unu provizas per benzino, la alia per bremso nian ŝipon.
  2. La lecionon donas la lernejo, sed recitigas ĝin la Vivo.
  3. Foje estas pli saĝe diri jes, foje ne. Silenti estas ĉiam la plej saĝe!
  4. Aŭskultu lian parolon, vi ekscios: kio li volus fariĝi; observu liajn agojn, vi ekscios: kiu li estas!
  5. Ofte ni parolas nur por prisilenti ion bonan; ofte ni silentas nur por plej bone elparoli ion.
  6. La stultulo klarigas malfacile, kion li volas, sed des pli facile rakontas, kion li ne devus.

Vivlernejo

  1. Ĝis la diplomiĝo oni preparas sin plej ofte por ekzameno, kaj poste ĉiam por reekzameno.
  2. La vivo estas lernejo, kiun multaj ne nur komencas, sed ankaŭ daŭrigas, kaj plej ofte ankaŭ finas kun atesto pri malkapableco!

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.