La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA MONDO

Prezdifino

Por kio ne valoras morti, por tio ne tro valoras vivi.

Grajno kaj tero

Nia aspiro estas plantido, el kiu ni fariĝas kun la tempo laŭ nia kvalito: kverko, licio, violo aŭ sunfloro.

Vivolerto, vivomallerto

La fazano havas flugilojn, kaj vagadas sub la arboj; la sciuro eĉ plumojn ne havas, tamen ĝi flugadas sur arbopintoj.

Se tiun amasegon da energio,

per kiu ni klopodas vuali niajn stultaĵojn, ni uzus por forigi ilin, ĉiu povus esti saĝa.

Alaŭdoj

La poeto en la homa socio estas, kio la alaŭdo en la birda.

Kun pura animo li flugas super la animajn tritikkampojn de la homoj. Li leviĝas ankaŭ anstataŭ tiuj, kiuj insistas resti sur la tero, kaj kantas ankaŭ ties kantojn, kiuj povas nur sopiri kaj suspiri.

La elano

La homaro kuras al la propra pereo per ĉi tiu granda evoluo. Ĉar ju pli rapide ĝi atingas tien, kie ĝi ekscios, ke ĉion ĝi tamen ne povas ekscii, kaj des pli ĝi falos, ju pli pli alte ĝi tiam estos!

Fulmoŝirmiloj

Ofte ni muntas fulmoŝirmilon sur fumoturoj aŭ almenaŭ en ilia senpera proksimeco. Do konstante ni fumumas ilin. Tamen, kiam senperas danĝero kaj fulmoj knaladas super nia kapo, ni atendas de ĝi, ke ĝi forigu ilin.

Ŝanĝiĝis la mondo!

Antaŭe estis tiel, ke kion neniu povis aranĝi, aranĝis la leono.

Kaj hodiaŭ? Kion leono ne povas aranĝi, aranĝas vulpo!

La mono de malriĉulo

Estas pli malfacile monerigi fileron, ol forinton.

Sonĝo kaj realo

Ankaŭ la poeto estas reĝo. Sed por li ne lia reganteco, sed lia lando estas la sonĝo.

”Pro arboj…la arbaron”

Kiu volas vidi arbon, tiu iras en arbaron, kiu arbaron, tiu eliras el ĝi.

Objektiveco

  1. Se iu foje povus tiel plenkreski, kaj atingi la intelektan gradon de la hodiaŭa homo, ke li povus eviti la formantajn efikojn de niaj cirkonstancoj kaj nia spirita orientiĝo, kaj povus rigardi la seriozajn okazadojn de la nuna vivo per tiel neinfektitaj, objektivaj okuloj, li aŭ ridegus ĝismorte, aŭ mortus pro senesperiĝo!
  2. La mondo ne strebas al tio, ke ni fakte estu homoj; sed ĝi postulas, ke ni montru nin homoj.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.