La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SORTO

Sortoj

La vivo promesas al ĉiu veluran seĝon, sed al neniu ĝin garantias. El iu branĉo de la sama arbo fariĝas bastono de marŝalo, el la alia tiu de almozulo.

Valutomondo

Estas, kiu pagas por sia vivo per sia morto, kaj estas, kiu pagas por sia morto per sia vivo. Ĉiu laŭ sia sorto.

Menso, koro

Ĵetante siajn menson kaj koron en ambaŭ telerojn de pesilo: ĉiu estas bonŝanca aŭ feliĉa laŭ tio, kiu pli pezas ĉe li. Tiu, kies teleron la menso pli premas, eble pli bone sukcesas en la mondo; sed ĉe kiu la koro pli pezas, estas certe pli feliĉa!

Ni devas prepari nin

ne nur por nia vivo, sed ankaŭ por nia sorto. Se ni ne preparis nin sufiĉe por nia vivo, maksimume ni ne progresas; se la sorto trovis nin nepreparita: ni falas.

En fervojista lingvo

La morto ne estas finstacio, nur komutilo, per kiu nia vojo direktiĝas al aliaj reloj, aliaj regionoj.

Friponoj kaj geniuloj

leviĝas pli alten kun la tempo. La pli bonŝancajn atendas pli-malpli grandaj tronoj, la malbonŝancajn pli-malpli grandaj pendumiloj!

La sukceso

  1. Se io sukcesas al iu, oni diras pri li: homo pribrilata de la suno. Se al la sama tio sama ne sukcesus, oni dirus: homo blovata de la vento.
  2. Lerta muso traboras montojn, mallertan mortbatas la tenilo de la unua fosilo renversita.

Granduloj, malgranduloj

Per muĝado, tondrado povas vortumi siajn internajn sentojn nur maroj. Riveretoj, akvofluetoj rajtas nur kanti kaj plori…

Sorto

La ordinara arbusto estas tia, kiel la poeto. Kiam ĝi estas florplena, estas nature, ke el ĝiaj floroj ĉiu plukas laŭplaĉe.

Kiam aŭtune ĝi restas nuda, estas nature, ke neniu okupiĝas pri ĝi.

La tragedio de l’ homo

Kiam la dornoj de la rozo maturiĝas, falas ĝiaj floroj.

Kiam ni povus defendi niajn sonĝojn: ili pereas!

Niaj tragedioj

  1. Tiu dueco, kies esenco estas, ke ni konsistas ne nur el korpo aŭ ne nur el animo, sed el ambaŭ.
  2. Kiam nia koro estas ankoraŭ sufiĉe juna, nia menso ankoraŭ ne estas sufiĉe maljuna. Kaj kiam nia menso jam estus sufiĉe maljuna, nia koro ne plu estas sufiĉe juna.

La ponto

La formiko fidoplene trarampas la herbotrunkojn, kaj se la vojo ne kondukas pluen, ĝi returnas sin, por ree komenci sur alia, se necese, sur tria. La homo, se la ponto de lia espero ne atingas ĝis la bordo, tragike falas tie.

Gravito

  1. Kiun katenas korpe la malriĉeca mizero de lia vivo al la tero, povas esti ajne nobla personeco, la flugo de lia animo ne tro povas atingi ĝis la nuboj!
  2. La plumo skribas al tiu, kiu trempas ĝin en inkujon. Nur la krajono skribas sen trempado, eĉ spite al sia morto – ĝis konsumiĝo. (Malfeliĉa krajono!)

La flugiloj

La fazano – kvankam ĝi havas fortajn flugilojn – iras plej ofte perpiede. Kaj nur se oni tro premas ĝin, ĝi maleme levas sin per la flugiloj. Ofte ankaŭ la homon trudas lia sorto disvolvi siajn flugilojn.

Kandeloj

Sensciaj amasoj, vi estas kiel la kandeloj. Dum oni ne bruligas vin, vi estas blindaj, kaj dum vi jam vidus: vi ankaŭ brulas. Kaj eĉ tiam vi lumigas al viaj bruligintoj.

Tiuj devas zorgi maksimume pri tio, ke ĝustatempe ili estingu vin, aŭ novajn ili bruligu anstataŭ vi kaj – pere de vi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.