La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GRANDECO

La homkono

estas tiu tabelo de logaritmoj, per kiu oni transkalkulas la homojn el tio, kion ili montras, en tion, kio ili estas.

La saĝa homo

estas neniam sola. Eĉ ĉiam en tre elstara societo. Ĉie en la akompano de liaj pensoj.

La malgranda aŭto

Tiu, kiu ne povas konduti, sen vidigi ĉiupaŝe sian rangon, similas al aŭteto, kies numerplato estas tiel granda, ke pene ĝi portas ĝin.

La homo estas tiel granda,

kiom da spaco li plenigas per siaj volo, imago kaj deziroj.

Ankaŭ la rado konsistas ne nur el sia nabo. Apartenas al ĝi ankaŭ gixaj spokoj, eĉ rondaĵo.

Se la Suno kaj la Luno

ekkverelus, estas certe, ke la Luno atakus kune kun la steloj. Sed certe estas ankaŭ, ke la Suno batalus sola. La malforta serĉas aliancon, la forta mem starigas sin.

Reĝoj

(Veraj kaj ŝajnaj) Vespere la reĝo demetas unue la kronon; la gubernatoro restadas ankaŭ hejme en arĝentbutona jako, la infanhusaro dormas en sia paperĉako kaj kun sia lignoglavo…

La scienco estas tondilo

tranĉanta same nian kredon, kiel fantazion. Tiel fariĝas el ĉielaspiraj agloj terekurantaj strutoj, el senfinaj spacoj de la mondo baraĵoj, el multaj milionoj da variantoj de la vivo – ŝablonoj…

Al nia postmorta nomo

ni povas kolekti jarojn sole fare de niaj agoj. Eble tio estas la kaŭzo, ke tiom da homoj oni jam en ilia vivo forgesas…

Proporcio

La trograndaj flugiloj same ne taŭgas por bona flugado, kiel la tro malgrandaj. Kiom superas la malviglan, grandflugilan cikonion la rapidmova, etflugila koturno!

La mezuma homo

estas la eĥo de sia medio, la elstaran pli-malpli frue resonigas lia medio!

Fruprintempaj sunradioj

Ankoraŭ ne estus malbone, ke el raŭpo dum mallonga tempo fariĝas papilio kaj eksvingas siajn flugilojn. Estas malbone, ke per siaj rapide elkreskintaj flugiloj ĝi flugas en la unuan flamon.

Plej granda honorigo

se ni al iu malkaŝas sincere nian animon. Sed tio povas okazi nur unufoje en la vivo. Ĉar aŭ ne estas kion, aŭ ne estas, al kiu.

Individueco, karaktero

La akvo adaptiĝas tuj al ĉio, la roko neniam al io.

La rango de la bestoj

Vane tiel fieras la homoj pri sia nobleco. Grandeco, nobleco, fiereco troviĝas ankaŭ ĉe bestoj.

Paruo povas enveni el la malproksimo de arbaroj ĝis la fenestro kaj peti, petegi kaj akcepti almozon. Frugilegoj povas rigardi tion nur de sur la supro de la arboj. Kaj troviĝas, kiuj – estu plej kruela vintro – eĉ en la urbon ne povas enveni. Jes! Ankaŭ la bestoj estas fieraj. Ili pereas pro malsato, sed nenion ili petas, precipe de la homoj!

La granda sonorilo

Sonorilo estas granda
Eĉ se nur pendanta,
Kaj tintilo etas
Ajne ĝi ripetas.

Tiu, por kiu lia videbla

oficeja aŭ socia rango validas kiel plej granda aŭ ununura valoro – ajne granda ĝi estu – estas kompatinde malriĉa homo!

Povas esti ŝajnaj

via oro, riĉeco, eleganteco, sed via grandeco estu nur vera. Alie per via unua paŝo vi surtretas la teron de nanoj.

Konkludo

Se humileco estis en sia junaĝo saĝeco, tiam orgoljo devis esti en sia junaĝo stulteco.

La diferenco

La diferenco inter veraj kaj ŝajnaj valoroj estas, ke ŝajnaj faras nin fieraj kaj veraj modestaj.

Sian belegan kanton originalan sonigas la najtingalo al si mem en la vepro, siajn imitojn la sturno kaj turdo diskrias sur la supro de arboj en la mondon.

La plumo

Ankaŭ la birdoj estas tiaj, kiaj la homoj. Ju pli da plumoj ili havas, despli vidiĝas: kiu estas kukolo.

Mezurilo

Kiel grandaj ni estas, vidiĝas korpe: starante unu apud alia, kaj anime: lasite solaj.

Arbomezuroj

– Kiu estas la plej alta arbo?

– La rubaĵgarbo.

– Kial?

– Se iu rampas sur ĝin, li rigardas ĉiujn de alte!

La naneco

estas pli riĉa ol la grandeco. Ĝi havas multe pli da signoj.

Granda ni devas propradire konsideri tiun, ĉe kiu la signoj de la naneco ne montriĝas. Ni aŭkultu la paseron, kiom ĝi pepas; ni rigardu la cignon, kiel ĝi silentas.

La grandeco

Rekono, sincera kliniĝo antaŭ la pli granda, genufalo antaŭ la Plej Granda!

La diferenco

Kiel la aglo proksimiĝas al la Suno, tiel malpliiĝas ĝia ombro. Kiel la papilio flugas al la lampo, tiel pliiĝas ĝia ombro.

Tio estas la diferenco inter sunoj kaj lampoj, agloj kaj papilioj.

Oni disparolis proverbo,

ke kelkfoje ”naskiĝas musoj”. Se la maliclangaj mokemuloj scius, ke kelkfoje estas pli malfacile enmondigi senmankan muson, ol duonperfektan monton!

La bona tegolo tegmenta

Sufiĉe peza por kroĉiĝ’ surlata
Kaj de l’ vento neniam ŝirlevata.
Kaj malpeza, por ne kuŝi tro preme,
Ke l’ domo portu ĝian ŝargon eme.
Kaj kiun Dio metis sur tegmenton,
Kuŝigu sin tegole en ĉarpenton.
Estu gvata gardisto atentanta,
Ne tro pezu sur domo lin tenanta.

Kiu kvalifikas sin

granda en bagateloj, fariĝas bagatelema en grandaj aferoj.

La bradipo manĝas la frondon po folioj, la elefanto po frondoj la foliojn.

En tio, kiel granda

ni vidas iun, enestas ankaŭ la konstato de nia propra grandeco! Por la elefanto nek la rinocero, nek la hipopotamo, por la muso eĉ la kato estas granda!

Instrumento, ilo La potenco en forta mano estas taŭga instrumento, en malforta plumpa ilo.

Lumoj

  1. La homoj havas renomon, la objektoj brilon. Ne ĉio estas oro, kio brilas.
  2. Malriĉa arbo estas tiu, kies famon nur ĝia ombro disvastigas.
  3. Eĉ se eta kaj fora estas la Stelo, sed pro sia lumo konstanta ĝi estas konsiderata.

Sed kiu priatentas la tie kaj ĉi tie kun grandaj flamoj kaj fumo ekflagrantajn bivakfajrojn de paŝtistoj?

Rolado

La malprofunda akvo pligrandigas sin per siaj spitemaj krispoj; la profunda akvo, la maro – per sia kvieta glato – kaŝas sian forton.

Komandantoj

Ju pli malalte situas lintelo, despli ĝi igas klini nin.

La praulo

Ni fieraĉas pri niaj prauloj. Ĉu ni povas havi ian meriton pri tio, ke ili estis elstaraj homoj? Aŭ ĉu ni kulpas pri tio, ke ne? Se ni jam volas esti fieraj, kial ni ne klopodas fieri prefere pri niaj posteuloj? En ties eminenteco ni ja pli povus havi parton!

Blindeco

Ni eĉ ne rimarkas, kiel sendiecaj homoj ni estas, dum ni volas esti nehomecaj dioj!

Fiero

Arbo kun alta branĉaro radikas kutime profunde. Tio povas instigi malplenajn kapojn, levi sin alten.

Intereso ĉie

Ne ekzistas – eĉ se fiera, alta – arbo, kies radikojn suĉantajn vivon ni ne trovus – en la tero.

Karaktero kaj adaptiĝo

Ĉiam la violoj estos la malgrandaj kaj ĉiam la sunfloroj la grandaj!

Grandeco

La objektoj estas ĉiam de proksime, la homoj plej ofte de malproksime pli grandaj.

Parolantaj ciferoj

Ies grandeco elkalkuleblas plie el la nombro de liaj malamikoj, ol amikoj. Kiuj ne havas malamikojn, tiuj devas esti aŭ terure potencaj aŭ mizere sensignifaj.

Sinjoreco

  1. Neniu povas esti sinjoro de pli granda potenco, ol samtempe servisto de same granda potenco. La soldato servas al la imperiestro, la imperiestro al la Sinjoro.
  2. Vera sinjoro estas tiu, kies plej obeema servisto unusola estas: li mem!

Karaktertrajtoj

  1. Arope iras la pasero, sola la aglo.
  2. La fumoj flagrigas siajn flagojn de sur la tegmentoj en la mondon; la flamoj brulas nevidate en la fornoj – kaj varmigas.

Paralelo

Kiel kreskas la arbo, tiel kreskas ĝia ombro. Kiel ni leviĝas, tiel obliĝas niaj enviantoj.

Nobleco

  1. Kio nobla estas en la diamanto? Tio, ke per ĝi ni povas ĉion alian skrapi, sed la propran specon ĝi ne skrapas. Kaj kiam ĝi estus eĉ pli nobla? Se ĝi ne skrapus ankaŭ la pli malfortajn ol si…
  2. La laboro nobligas. Jes ja! Kiel multaj jam fariĝis nobeloj preze de la elpresita ŝvito de aliuloj!

Rekono

Mezumulon ni kutime pli rapide agnoskas, ol elstarajn talentojn. Kial? Ĉar talentoj staras malproksime de ni; en ili ni ne plu trovas parencajn trajtojn, ion konatan; kaj en mezumulo ni retrovas krom novaj ankaŭ niajn proprajn trajtojn. Kaj kiu do ne sentus sin pli bone inter konatoj, ol fremduloj?

Populareco

La incensofumo de populareco efikas al la plej multaj verkistoj, kiel nebulo al birdoj, kiu sidiĝinte sur ties flugilojn pezas plumbopluve. La paseroj sinkas en ĝi, kaj baldaŭ terenfalas, la aglo trabatas sin ele, kaj flugas super ĝi al la Suno.

Menso kaj potenco

La potenchavan stultulon ni timas ne pro lia forto, sed pro lia ebriiĝunta stulteco.

Soleco

La soleca vojo estas tia, kia la soleca homo. Ambaŭ iras aparte de siaj kunuloj. Ĉi tiu estas rekompencata de alaŭdoj, tiu de pensoj pro sia soleco.

Balancilo

Kiam ni disvolvas lumon, ni ne forgesu, ke al ĉiu lumo respondas ie samgranda ombro!

Mantelo

  1. Fakte ni vestas ne nian eksteron, sed nian enon.
  2. Birdo ornamata de pavoplumoj havas malofte voĉon de najtingalo.

    La sono

    La sonado de malplena barelo estas pli bela, sed tiun de la plena ni pli volonte aŭskultas.

    Vivo-morto

    La premio por la bonaj agoj, por kiuj ni naskiĝis, estus la vivo. La puno por la pekoj, kiujn ni faris, la morto.

    Famo

    Kiam sur la surfaco de la lago la ondoringoj atingas ĝis la bordo kun la sciigo pri la falo de la ŝtono en la lagon, la ŝtono jam delonge sinkis sur la fundon!


    <<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.