La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

AL MIAJ FILOJ

Atentu viajn pensojn, ĉar ilin viaj agoj pli-malpli frue malkaŝos!

Niajn pensojn

ni esprimu precize, kompreneble, ankaŭ bele, kion ajn ni ja diras, ankaŭ ni mem per tio manifestiĝas. La instrumento interpretas ne nur la muzikverkon, sed ankaŭ sian specon. Ĉiuj niaj agoj, tiel ankaŭ vortoj karakterizas unuavice nin mem.

Ne enviu!

Vi malkaŝas vian senpovon. La kapabla ne estas envia: sed enviata!

Mimetismo

Tio, kio vi fakte estas, estu nur tie, kie certe vi scias, ke neniu vin vidas! Aliloke ĉiam klopodu esti, kion vi ĝuste bezonas. La mondo pretendas ne individuojn, nur ŝakfigurojn.

Kaj se ĝi bezonas peonon, vane vi estas reĝo!

Tamen ne ĉagreniĝu! Ne unu homo venis jam tiel sur tronon, ke estante kamparano povis esti ankaŭ reĝo, kiam oni serĉis ĝuste reĝon!

  1. Diru la homojn ĝenerale duspecaj. (Kio vi konsideras ilin, estas nur via afero.) Tiujn, kiuj estas tiel stultaj, ke ili pro tio ekparolas, diru inteligentaj; tiujn, kiuj estas tiel grandaj azenoj, ke eĉ ekparoli ne kapablas, saĝaj. Tiam ĉiu vin amos.
  2. Gardu vin de flatantoj! Pensu ĉiam pri la porko, kies ventron karesasante oni rigardas, kien puŝi la tranĉilon ĉe la buĉo.
  3. Viajn amikojn vi povas preni ankaŭ el inter malgranduloj. Sed viajn malamikojn elektu zorgeme nur el granduloj. Ĉar ĉiu estas tiel granda, kiel lia malamiko.
  4. Evitu la koton. Ĉar kiu ajn ŝprucos ĝin sur vin, vin oni diros malpuraj.
  5. Klopodu plenigi vian ĉemizon. Tiam ankaŭ via veŝto, eĉ mantelo pleniĝos.
  6. Se vi kontentiĝas pri dometo, vi povas konstrui sur via propra scio; sed se vi deziras palacon, vi devos konstrui nepre sur la malsaĝeco de la homoj!
  7. Se ie vi aperos, klopodu aspekti saĝaj. Ĉar la unua impreso tre gravas. Sed se eble malgraŭ ĉio oni rigardas vin azenoj, estu tuj stultaj, ĉar ne estas bone aperi saĝa tie, kie oni serĉas azenon.
  8. Kaj singarde kun la plezuroj kaj pasioj! Ni estas kun ili, kiel sapo kun la akvo. Ili sentiĝas al ni bone, sed ankaŭ konsumas nin.
  9. De l’ feliĉo ne atendu montegojn! Sufiĉu l’orpulvoro de l’ momento! Multaj ne ricevas, nur ŝtonerojn, Sed ilin en amaso kun frekvento.
  10. Tra via tuta vivo vi ne povas kolekti tiom da amikoj, kiom da malamikoj estiĝas post ununura sukceso via. (La tritikon oni devas semi, la herbaĉon eĉ ekstermi ni ne povas.)
  11. Atentu! La medikamento estas plej ofte amara, la veneno plej ofte dolĉa!
  12. Ne forgesu: esti konfidenca al iu egalas al doni armilojn en lian manon kontraŭ ni.
  13. Torĉohavantojn traktu singarde, ĉar ĉe kiu estas fajro, tiu povas ne nur lumigi, sed se li volas, ankaŭ bruligi!
  14. Ĉe la akiro de novaj amikoj, konatoj ekmemoru, ke komence, en idaĝo ankaŭ la rano estas fiŝo.
  15. Se la talpo foje elvenus el sia miljara mallibereco sur la tersurfacon, kaj ankaŭ de ekstere ĝi rigardus siajn verkon, plue li vidus montojn; kaj ekde tiam aŭ ankaŭ ĝi farus montojn, aŭ nenion. Vi same neniam kontentiĝu pri viaj primitivaj verketoj, sed studu senĉese la verkojn de la pli grandaj, ĉar alie vi fariĝos talpoj, kaj viaj verkoj talpmontetoj.
  16. Forĵetu neniam ion kaj iun! Sed se pro grava kaŭzo vi foje tamen forĵetus iun aŭ ion, por nenio en la mondo plu levu lin aŭ ĝin!
  17. Atentu la potencajn bagatelojn… Ĉar kiel niaj ŝuoj foruziĝas ne pro grandaj terbuloj, sed pro la tute neatentataj sableroj, samtiel distaŭzas niajn nervojn ne la grandaj aferoj kaj bataloj, sed la malgrandaj malagrablaĵetoj de nia vivo.

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.