La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SOCIO

Tiu potenca tria

La patro de nia sukceso povas esti kaj nia diligento, kaj nia prepariteco, sed ĝia patrino devas esti la fortuno.

Kunkaptita

Kiu agas spurhunde, estu preta esti trafita.

Moderna konsilo

Ju malpli granda estas via butiko, des pli granda estu via montra fenestro.

Konfeso

Ni kredas, ke la poeto ambicias per la serĉo de populareco, ke multaj lin amu. Eraro. Estas vero nur, ke multajn, ĉiujn li volas ami. Kompreneble nur laŭ la rilataj meritoj. Li volus fari ankaŭ la mondon tia, ke li povu ami ĝin. Tial ĉiuj veraj poetoj estas reformistoj.

La verkisto

estas la vivanta konscienco de sia nacio. Ve al tiu popolo, kiu anstataŭ al sia konscienco obeas al kio ajn aŭ kiu ajn alia.

Kaŝhelpo

Nur la lokomotivon oni devas instigi al ekiro; la naivaj vagonoj jam de si mem postiras ĝin, eĉ ŝarĝojn ili portas.

Terdivido

Ni estu singardaj pri la semado! Kaj ni ne miru, se la grajnoj ĵetitaj vojranden, allogas frugilegojn al la prisemita kampo. Grajnoj enterigitaj fariĝas ĉiam malamikoj, la restintaj ekstertere ĉiam aliancanoj de ĉiaspecaj frugilegoj!

Libereco aŭ nur sortinterŝanĝo

Kiuj estas malamikoj de la sklaveco, ĉar ili mem estas sklavoj, tiuj ankaŭ meritas resti tio. La liberiĝo de tiaj estus nome ne libereco, sed nur regoŝanĝo. Sed preferindas du satmanĝintaj leonoj, ol unusola malsata lupo!

Titolo kaj karaktero

Al kaduka barilo, refarbita anstataŭ esti fortikigita per fostoj okazas la samo, kiel al oficisto, ricevanta belsonan titolon anstataŭ pli granda salajro. Kaj inverse.

La febrokurbo de la homaro

Super plantoj ekregis bestoj; super ĉi tiuj la homo. Lin superregos la maŝino. Ni observu: pli-malpli baldaŭ servos pli da homoj la maŝinojn, ol maŝinoj la homojn.

La kondiĉo

Se vi deziras esti azeno fronte de grego, vi povas esti malpli saĝa, ol eĉ la plej malgranda ŝafido, sed nepre vi devas esti pli granda, ol la plej granda ŝafo…

Pendumo

Iun oni ekzekutas pro unusola opinio. Kaj la opinioj de la ceteraj?

Briketo

Laŭ galoplenaj homoj la tuta bestaro svarmas en ni en la subkonscio. Kaj nur laŭ tio, kiel la kulturo kapablas venki en ni la tigron, simion ktp – kiel la forto de la presilo la briketon – fariĝas ĉiu homo. Sen tio ni estas en la kaĝo de sociaj formoj kunigita, bredata aro de bestoj, el kiuj laŭ humoro erupcias jen tigro, jen hundo, jen simio.

Sur deklivo

Halti sur deklivo supren estas same malfacile, kiel malsupren.

Kvazaŭ atingo de iu alto nur kreskigus nian deziron atingi la la sekvan.

Ŝajno kaj realo

Ĝuante la lumon de la suno en kiel bela interkonstento vivas la arboj en reciproka najbareco. Sed se vi nur vidus, kiel murdan batalon kondukas unu kontraŭ la alia sub la tero: iliaj radikoj!

Muzikistoj

La malgrandajn brilajn trumpetojn portas altkreskaj homoj, la grizan tamburegon kutime infano frapas kaj portas. Ankaŭ en la vivo oni metas la grandan ŝarĝon sur la malgrandan azenon kaj la riĉe ornamitan jungilaron sur la grandan ĉevalon.

Infanĉambro

La malbona aŭ mankhava edukado tiel pikas en la okulojn en la konduto de preta homo, kiel barelodoro pikas la nazon pro la neĝusta traktado de la vino. Kaj la malbona medio tiel malbonigas ankaŭ la pli bonajn elementojn, kiel la bonan vinon la malĝuste traktita barelo.

La radiko

Kun la haroj ni estas kiel kun la amikoj. Dum ili havas radikojn, ni kombas, karesas ilin; kiam ili restas sen ĉi tiuj, ni forĵetas kaj evitas ilin.

Naturo, homo

En la naturo fontas la lumo kaj varmo el la sama fonto.

Kaj en la homoj? Kie vi vidas lumon, malofte vi trovas varmon. Sed ofte multe pli da lumo vi trovas en loko, kien la lumo eble neniam atingas!

Loka energio

Kiu riĉa, estas ankaŭ honesta; kiu honesta, estas ankaŭ malriĉa!

Kaŭzo, preteksto

Ankaŭ la karduo apelacias al siaj floroj, kiam ĝi volas disŝuti siajn grajnojn.

Praktikemo

Ĉu estas bona vetero, ĉu malbona, ĉiufoje la ciriso fariĝas pli grasa, ol la tritiko!

Spirito de la epoko

La dornon ni transpaŝas, ĝi ja povas piki nin, la arbon ni evitas, ĝi ja povas mortbati nin; sed la floron? Kiom povas malutili al ni floro? Ĝin ni trankvile surtretas!

Ĝustatempe

Inter plenkreskulo kaj infano estas nur la rilato de ordonado kaj obeado bona. Sed alkutimigu vian filon ĝustatempe al viaj ordonoj, ĉar alie baldaŭ li komencos preni vin sub siajn ordonojn.

Konsilo, konduto

Ni laŭdadas la tirkapablon de nia ĉevalo, azeno, sed ni mem jam sidiĝas nur sur la sidkeston, kaj etendas la manon post la kondukilo.

Pliproduktado

La devizo de nia epoko, la ”pliproduktado” realiĝis nur sur unu kampo. Tiom da misvalorajn homojn eĉ unu epoko ankoraŭ ne produktis.

La pezo

La homoj estas, kiel la vagonoj. Ili havas propran pezon kaj kargopezon.

Denaska privilegio

Facile estas esti alta al tiu arbo, kiu kreskis sur monto!

Memkonfeso

Kiu diskonigas sen bedaŭro la malpurajn aferojn de aliuloj, tiu men ne povas esti tro pura.

Malŝparo de fortoj

Se la homoj streĉus tiom da fortoj por akiri kaj protekti verajn virtojn, kiom ili aplikas por ties ŝajnigo, necesus nek pastroj, nek provosoj; nek preĝejoj, nek prizonoj.

Popolo kaj gvidanto

Ĉiu grego havas tiajn gvidantojn, kiajn ĝi meritas. Por la ŝafoj taŭgas ekzemple ankaŭ la azeno.

Individueco

La klereco pliigas en la homoj la individuon, sed ne ŝanĝas ĝin. Tiel estiĝas ĉiu laŭ sia bazo tutlanda trompisto aŭ – sanktulo.

Debito, oferto

La nuna socia ordo konsumas kaj neniigas tre multajn friponojn, sed bedaŭrinde pli multe ĝi produktas.

Kribrilo

La supraĵa klereco estas, kiel la latbarilo. Oni travidas ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.