La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FABLOJ KAJ AFORISMOJ

Aŭtoro: Janos Dorosmai

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VERO

Justeco farita de la naturo

La granda bovo ricevas pli multe el la bonoj de la vivo, sed nur el ties fojno. La malgranda pasero ricevas malpli, sed el ties grajnoj.

La ludo de la bestoj

estas nekonscia, sed senĉesa prepariĝo por ilia vivo. Kaj tiu de la homoj? Ofte nur la laŭeble plena perdigo, malŝparo de la karega tempo tiel necesa por la ellaborado de la feliĉa estonteco. Ke ĝi hazarde ne revekiĝu kaj postulu sian rajton je ni!

La objektoj

fariĝas foriĝante de ni ĉiam pli malgrandaj, kaj proksimi ĝante al ni ĉiam pli grandaj. Sur tio baziĝas la fakto, kial ni vidas trabo tiun ligneron en fremda okulo, kiu troviĝas propre ne en la fremda, sed en la propra okulo.

Vero

Vero ne ekzistas sur la tero. Ja leviĝante eĉ la Suno brilas unue sur eminentajn turojn, kaj sur ĉi tiujn ĝi brilas laste, antaŭ ol subiri.

Paragrafoj

La objektoj havas en diversaj statoj, eĉ ĉe diversaj temperaturoj kaj premoj diversajn ecojn. Kiel ni povas postuli ĝuste de la kompatindaj, malfortaj kaj rompiĝemaj homoj la saman konduton inter ĉiuj kondiĉoj?!

La fundamenta ŝtono de la futuro

Ne sufiĉas instrui la popolojn; apud la klerigado oni devas ĉesigi ankaŭ tiujn maljustaĵojn, kiuj konstruiĝas sur la nesciado.

La peko de la mondo

Ne nur ĉiama, sed ankaŭ la plej granda peko de la mondo estas, ke ĝi postulas la plej multajn batalojn de tiu, al kiu ĝi donis la plej malmultajn armilojn; de tiu la plej multan scion, kiun ĝi plej malmulte instruis; de tiu la plej multan laboron, al kiu ĝi donis la plej malmultan forton.

Mezuro

Egale malmulta estas ofte pli multa, ol senegale multa.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.