|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA FILINO DE LA KAPITANOAŭtoro: Aleksandr Puŝkin |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Famoj mondaj estas maraj ondoj.
(Proverbo)
Mi estis certa, ke ĉion kaŭzis mia propradecida nereveno al Orenburgo. Mi povis min tre facile senkulpigi: en tiu epoko oni ne nur ne malpermesis, sed eĉ ĉiel aprobadis similan militistan agadon de izolaj rajdistoj. Oni povis imputi al mi troan fervoron, sed ne malobeon. Tamen miaj amikaj rilatoj kun Pugaĉov povus esti priatestataj de multaj personoj kaj devis ŝajni almenaŭ tre suspektindaj. Dum la tuta vojaĝo mi meditis pri la esplordemandado min atendanta, mi preparis miajn respondojn, decidinte deklari al la juĝistaro la puran veron, konsiderante tian manieron de senkulpigo plej simpla kaj samtempe plej fidinda.
Mi enveturis Kazanjon, dezertigitan kaj bruligitan. Sur la stratoj anstataŭ domoj kuŝis amasoj da karbo kaj staris fumnigrigitaj muroj sen tegmentoj kaj fenestroj. Tiaj estis la postsignoj lasitaj de Pugaĉov.
Oni veturigis min en la fortikaĵon, restinta nedifektita meze de la forbrulinta urbo. La husaroj transdonis min al deĵoranta gardoficiro. Li ordonis venigi forĝistojn. Oni metis sur miajn piedojn katenojn kaj kunforĝis ilin. Poste oni forkondukis min en malliberejon kaj lasis min sola en malvasta malluma kamero kun nudaj muroj kaj malgranda fenestreto kun fera krado.
Tia komenco antaŭdiris nenion bonan. Tamen mi ne perdis kuraĝon, nek esperon. Mi uzis la kutiman konsolan rimedon de ĉiuj suferantoj: unuafoje en mia vivo mi sentis la tutan dolĉecon de preĝado fluanta el koro pura, sed disbatita; poste mi trankvile ekdormis, ne zorgante pri tio, kio sekvos.
En la sekvanta mateno la mallibereja gardisto min vekis kaj raportis, ke oni vokas min en la komisionon. Du soldatoj kondukis min tra la korto ĝis la domo de la estro; tie ili restis en la antaŭĉambro kaj lasis min sola iri en la internajn ĉambrojn.
Mi eniris salonon sufiĉe grandan. Ĉe tablo, kovrita per paperoj, sidis du viroj: nejuna generalo kun severa kaj rigida aspekto kaj juna gvardia kapitano ĉirkaŭ 28-jara kun fizionomio impona, kun sintenado senĝena kaj plena de gracio. Ĉe fenestro, antaŭ aparta tablo, sidis protokolisto kun plumo inter la orelo kaj la kapo, kliniĝante super la paperoj, preta skribi miajn respondojn. Komenciĝis esplordemandado. Oni demandis, min pri miaj nomo kaj rango. La generalo deziris scii, ĉu mi estas filo de Andreo Petroviĉ Grinjov. Ricevinte mian jesan respondon, li diris: ”Domaĝe estas, ke tia respektinda homo havas tian malindan filon.” Mi respondis trankvile, ke, kia ajn estus la akuzo min ŝarĝanta, mi esperas forigi ĝin per sincera konfeso de nura vero. Mia konvinkiteco ne plaĉis al la generalo.
”Tro memfida vi estas,” li diris, sulkigante la brovojn, ”sed por ni tio ne estas io nova.”
Nun la juna oficiro sin turnis al mi, demandante, kial kaj kiam mi ekokupis oficon ĉe Pugaĉov kaj por kiaj komisioj mi estis de li uzata.
Mi indignite respondis, ke mi, kiel oficiro kaj nobelo, ne povis okupi kian ajn oficon ĉe Pugaĉov aŭ plenumi kiajn ajn komisiojn de li.
”Kial do!” daŭrigis mia esplordemandanto, ”la oficiro kaj nobelo sola estis indulgata de la uzurpulo, dum ĉiuj liaj kamaradoj estas kruele mortigitaj? Kial tiu sama oficiro kaj nobelo amike festenis kun la ribeluloj, akceptis el la manoj de ilia ĉefo donacojn: pelton, ĉevalon kaj duonrublon? Kio estas la kialo de tiu stranga amikeco? Je kio ĝi povis bazi krom perfido aŭ almenaŭ malnobla kaj krima kuraĝomanko?”
Mi sentis min profunde ofendita per la parolo de la gvardia oficiro kaj komencis flame klarigi mian senkulpecon. Mi rakontis, kiel komenciĝis mia konateco kun Pugaĉov en la stepo dum ŝtormo; kiel li min rekonis kaj indulgis ĉe lia invado en la Bjelogorskan citadelon. Mi konfesis, ke mi ne hontis akcepti de la uzurpulo donace ĉevalon kaj pelton, sed mi certigis, ke mi ĝis la lasta ebleco defendis la citadelon kontraŭ la invadintoj. Fine mi petis informiĝi ĉe mia generalo, kiu povus atesti pri mia fervora militista agado dum la malfeliĉa Orenburga sieĝado.
La severaspekta maljunulo prenis de la tablo leteron kaj legis ĝin voĉe:
”Je la oficiala demandoj de via moŝto pri la signojunkro Grinjov, kiu laŭdire partoprenis la lastan ribelon kaj havis kun la uzurpulo rilatojn kontraŭajn al ĵurdevo kaj nepermeseblajn por oficiro, mi havas la honoron raporti, ke la dirita signojunkro Grinjov servis en Orenburgo de oktobro de la pasinta 1773-a jaro ĝis la 24-a de februaro de la nuna jaro, je kia dato li forlasis la urbon kaj ne revenis plu sub mian komandon. De kelkaj forkurintoj ni aŭdis, ke Grinjov estis en la tendaro de Pugaĉov, ke li kune kun Pugaĉov vizitis la Bjelogorskan citadelon, en kiu li antaŭe estis servinta; pri lia konduto mi povas …”
Ĉi tie li interrompis sian legadon kaj diris al mi severe:
”kion vi diros nun por vin senkulpigi?”
Mi volis daŭrigi la komencitan klarigon pri mia amo al Marja Ivanovna tiel same sincere, kiel ĉion alian, sed subite mi sentis nevenkeblan abomenon. Mi pensis, ke se mi nomus ŝin, la komisiono postulus, ke ankaŭ ŝi estu esplordemandata, kaj la perspektivo enmiksi ŝian nomon en la malnoblan kalumnion de miaj spionoj kaj meti ŝin okulo kontraŭ okulo kun ili, – tiu terura perspektivo konsternis min tiel, ke mi ekŝanceliĝis kaj konfuziĝis.
Miaj juĝistoj, ŝajne jam inklinaj aŭskulti miajn respondojn kun ioma bonvolemo, vidante mian konfuziĝon, ree min eksuspektis.
La gvardia oficiro postulis, ke oni metu min okulo kontraŭ okulo kun la ĉefa denuncinto. La generalo ordonis voki la ”hieraŭan malbonulon”. Mi vivece min turnis al la pordo, atendante mian aperontan akuzanton. Post kelke da sekundoj eksonis katenoj, la pordo malfermiĝis kaj eniris …
Ŝvabrin. Min mirigis lia ŝanĝiĝinta aspekto. Li estis terure maldika kaj pala, liaj haroj, antaŭ nelonge korvonigraj, estis nun tute grizaj, lia longa barbo estis distaŭzita.
Li ripetis sian akuzon per voĉo malforta, sed maltima. Li certigis, ke mi estis sendita de Pugaĉov kiel spiono, ke mi ĉiutage partoprenis militajn ekskursojn por transsendi al Pugaĉov skribajn informojn pri ĉio, kio okazis en la urbo; ke fine mi malkaŝe min fordonis al Pugaĉov, vojaĝis kun li el citadelo en citadelon, penante ĉiamaniere malutili al miaj kamaradojperfiduloj por okupi ilian oficon kaj ricevi donacojn de la uzurpulo. Mi silente lin aŭskultis kaj estis kontenta pri ununuro: la nomo de Marja Ivanovna ne estis elparolita de la malnoblulo, ĉu pro tio, ke lia ambicio suferis ĉe la nomo de tiu, kiu malŝate lin estis forpuŝinta, ĉu pro tio, ke en lia koro ankoraŭ bruletis fajrero de tiu sama sento, kiu ankaŭ min igis hodiaŭ silenti. Ĉiuokaze, la nomo de la filino de la kapitano ne estis menciita dum la esplordemandado. Mi ankoraŭ plifirmi ĝis en mia intenco, kaj kiam la juĝisto demandis, per kio mi povas refuti la akuzon de Ŝvabrin, mi respondis, ke mi min tenas je mia unua klarigo kaj ke mi povas aldoni nenion kroman por min senkulpigi. La generalo ordonis foririgi nin. Ni eliris kune. Mi trankvile alrigardis Ŝvabrinon, sed nenion al li diris. Li malice ekridetis kaj, levinte sian katenon, antaŭigis je mi kaj plirapidigis la paŝojn. Oni min denove forkondukis en la malliberejan ĉelon, kaj de tiam neniufoje oni min vokis por esplordemandado.
Mi ne estis atestanto de ĉio, pri kio mi ankoraŭ devas informi la legantojn, sed mi tiel ofte aŭdis rakontojn pri tio, ke ĉiuj plej malgrandaj detaloj engravuriĝis en mia memoro, tiel ke ŝajnas al mi, ke mi mem nevidate tion ĉeestis.
Marja Ivanovna estis akceptita de miaj gepatroj kun tiu sincera gastameco, kiu distingas la nomojn antikvamorajn. Ili vidis Dian benon en la okazo, laŭ kiu ili povas rifuĝigi kaj bonvenigi la malfeliĉan orfinon. Baldaŭ ili ŝin kore ekamis, ĉar ne estis eble ŝin ekkoni kaj ne ekami. Mian amon la patro ne plu rigardis kiel malsaĝan infanaĵon; la patrino eĉ deziregis, ke ŝia Peĉjo edziĝu je la aminda filino de la kapitano.
La sciigo pri mia aresto korfrapis mian tutan familion.
Marja Ivanovna tiel sincere estis rakontinta al miaj gepatroj pri mia miriga konatiĝo kun Pugaĉov, ke tio ilin ne nur ne maltrankviligis, sed eĉ igis ilin tutkore ridi. Ili ne volis kredi, ke mi povus esti partopreninta la malnoblan ribelon, kies celo estis tronrenverso, kaj neniigo de la tuta nobelaro. La patro severe esplordemandis Saveljiĉon. La vartisto ne malkonfesis, ke mi vizitis Emelĉjon Pugaĉov, ke la uzurpulo min ĉiam favore akceptis, sed li ĵuris, ke neniam li aŭdis pri kia ajn perfido.
La gemaljunuloj trankviliĝis kaj senpacience atendis bonajn sciigojn. Marja Ivanovna estis profunde ekscitita, sed ŝi silentis, ĉar ŝi estis treege modesta kaj delikatsenta fraŭlino.
Pasis kelkaj semajnoj. Subite la patro ricevis leteron el Peterburgo de nia parenco, princo ***. La princo skribis pri mi. Post la kutima antaŭparolo li informis la patron, ke bedaŭrinde la suspektoj pri mia partoprenado en la ribelo de Pugaĉov montriĝis tro bazitaj, ke min minacas ekzekuto, sed ke la imperiestrino, honorante la meritojn kaj la agon de mia maljuna patro, decidis amnestii lian kriman filon kaj anstataŭigi la senhonorigan ekzekuton per mia ekziliĝo por eterno en malproksiman regionon de Siberio.
Ĉi tiu neatendita frapo estis preskaŭ mortiga por mia patro.
Lia tuta forteco ekŝanceliĝis, kaj lia ĉagreno (ordinare senparola) elverŝiĝis per maldolĉa plendado.
”Kiel?” li ripetadis indignante, ”mia filo partoprenis la kriman agadon de Pugaĉov! Dio favorkora! Kion mi ĝisvivis! La imperiestrino bonvolis liberigi lin de ekzekuto! Ĉu tio povas malpezigi mian koron? Ne la ekzekuto teruras: mia praavo mortis sur eŝafodo, defendante tion, kion li konsideris sanktaĵo de sia konscienco; mia patro estis suferanta kune kun Volinskij kaj Ĥruŝĉov (Ambaŭ estis progresemaj grandsinjoroj ĉe imperiestrino Anna Ivanovna: akuzitaj de siaj politikaj malamikoj, ili mortis sur eŝafodo 1740). Sed se nobelo rompas sian ĵurpromeson, kuniĝas kun rabistoj, murdistoj kaj forkurintaj servutuloj… Honto kaj malhonoro por nia familio!”
La patrino, timigita de lia malespero, ne kuraĝis plori en lia ĉeesto kaj penadis rekuraĝigi lin, parolante, ke la famoj povas esti falsaj, ke la homa opinio ŝanĝiĝas. La patro restis nekonsolebla.
Marja Ivanovna suferis plej multe. Estante tute certa, ke mi povus min senkulpigi, se mi volus, ŝi divenis la veron kaj konsideris sin mem kulpa pri ĉiuj miaj malfeliĉoj. Ŝi zorge al ĉiuj kaŝis siajn larmojn kaj suferojn kaj dume senĉese primeditis rimedojn por min savi.
Foje vespere la patro sidis sur kanapo, turnante la foliojn de la ”Kortega Jarlibro,” sed liaj pensoj estis malproksime, kaj la legado ne efikis kiel kutime. Li fajfetadis malnovmodan militmarŝon. La patrino silente trikis lanan kamizolon, kaj de tempo al tempo larmoj gutis sur ŝian trikaĵon. Subite Marja Ivanovna, kiu apude sidis kun manlaboro, eldiris, ke neceso igas ŝin veturi Peterburgon, ŝi do petas faciligi al ŝi la forveturon.
La patrino ekmalĝojis:
”Por kio vi veturos Peterburgon?” ŝi diris. ”Jen ankaŭ vi volas nin forlasi!”
Marja Ivanovna respondis, ke ŝia tuta estonta sorto dependas de tiu vojaĝo, kiun ŝi entreprenas por serĉi protekton kaj helpon de homoj potencaj, kiel filino de homo, kiu pereis pro sia fidela servado.
La patro mallevis la kapon: ĉiu vorto, memoriganta la kvazaŭan krimon de lia filo, estis por li korŝiranta kaj ŝajnis akra riproĉo.
”Veturu, mia kara,” li diris ĝemspirante, ”ni ne volas malhelpi vian feliĉon. Dio donu al vi bonan edzon, ne senhonorigitan perfidulon.”
Li leviĝis kaj eliris el la ĉambro.
Marja Ivanovna, restante sola kun mia patrino, parte klarigis al ŝi siajn planojn. La patrino, plorante kaj ĉirkaŭprenante ŝin, petegis Dion pri bona sukceso de la entrepreno. Oni preparis ĉion por la vojaĝo de Marja Ivanovna, kaj post kelke da tagoj ŝi forveturis kun la fidela Palaŝka kaj kun Saveljiĉ, kiu, perforte disigita de mi, sin konsolis almenaŭ per la ideo, ke li servas al mia fianĉino.
Marja Ivanovna feliĉe alvenis en Sofio (Antaŭurbo de Carskoje Selo) kaj, sciiĝinte, ke la kortego troviĝas en Carskoje Selo, decidis tie resti. Oni luigis al ŝi ĉambreton post maldika vando. La edzino de la administranto tuj konatiĝis kun ŝi, rakontis, ke ŝi estas nevino de kortega hejtisto, kaj sciigis al ŝi ĉiujn misterojn de la kortega vivo. Ŝi rakontis, je kioma horo la imperiestrino ordinare vekiĝas, trinkas kafon, promenas, kiuj grandsinjoroj sin trovas ĉe ŝi en tiuj taghoroj; kion ŝi bonvolis hieraŭ paroli en sia manĝoĉambro, kiun ŝi bonvolis akcepti hieraŭ vespere. Unuvorte, la konversacio kun Anna Vlasjevna egalis multajn paĝojn de historiaj memorskriboj kaj estus valora por posteularo.
Marja Ivanovna aŭskultis plenatente. Ili iris en ĝardenon.
Anna Vlasjevna rakontis la historion de ĉiu aleo, de ĉiu ponteto, kaj, kun plezuro promeninte, ili revenis en la poŝtstacion, tre kontentaj pri si reciproke.
En la sekvanta mateno Marja Ivanovna vekiĝis, sin vestis kaj senbrue iris en la ĝardenon. La mateno estis belega, la suno lumigis la suprojn de tilioj, jam flaviĝintaj sub la freŝa spirado de aŭtuno. La granda lago senmove brilis. Vekiĝantaj cignoj grave elnaĝis el sub la arbetaĵo, ĉirkaŭkreskanta la bordon.
Marja Ivanovna promenis en aleo apud la bela herbejo, kie antaŭ nelonge estis starigita monumento je honoro de la lastaj venkoj de grafo Petro Aleksandroviĉ Rumjancev. Subite hundeto de angla speco ekbojis kaj kuris renkonte al ŝi; Marja Ivanovna timeme haltis. En la sama momento ŝi aŭdis belsonan virinan voĉon:
”Ne timu: ĝi ne mordos.”
Kaj Marja Ivanovna vidis sinjorinon, sidanta sur benko kontraŭ la monumento. Marja Ivanovna sidiĝis sur la dua ekstremaĵo de la benko. La sinjorino rigardis ŝin tre atente; siaflanke Marja Ivanovna per nemultaj flankaj rigardoj sukcesis ĉirkaŭrigardi la sinjorinon de la kapo ĝis la piedoj. La sinjorino surhavis blankan matenan robon, noktan kufon kaj taliveston.
Ŝi estis proksimume 40-jara. Ŝia vizaĝo, rondeta kaj ruĝvanga, esprimis trankvilecon kaj gravecon, ŝiaj bluaj okuloj kaj la malforta rideto havis nepriskribeblan ĉarmon. La sinjorino unue interrompis la silenton.
”Videble, vi ne estas el Carskoje Selo?”
”Jes, sinjorino: nur hieraŭ mi alveturis el la provinco.”
”Ĉu vi alveturis kun viaj parencoj?”
”Ne, sinjorino, mi alveturis sola.”
”Ĉu sola ? Sed vi estas ankoraŭ tiel juna …”
”Mi havas nek patron nek patrinon.”
”Kredeble vi estas ĉi tie pro iuj aferoj?”
”Jes, sinjorino: mi alveruris por direkti petskribon al la imperiestrino.”
”Vi estas orfino: kredeble vi plendas pri maljusteco kaj ofendo.”
”Ne, sinjorino: mi alveturis, por peti pri favoro, ne pri justeco.”
”Ĉu vi bonvolos diri, kiu vi estas?”
”Mi estas filino de kapitano Mironov.”
”De kapitano Mironov? De tiu sama, kiu estis citadelestro de unu el la Orenburgaj citadeloj?”
”Jes, sinjorino.”
La sinjorino estis videble kortuŝita.
”Bonvolu pardoni”, ŝi diris per voĉo ankoraŭ pli karesa, ”se mi min enmiksas en viajn aferojn. Sed mi vizitas la kortegon.
Klarigu do al mi, en kio konsistas via peto, kaj eble mi sukcesos vin helpi.”
Marja Ivanovna leviĝis kaj respektplene dankis la sinjorinon.
Ĉio en la nekonata sinjorino nevole altiris la koron kaj vekis konfidon. Marja Ivanovna elprenis el la poŝo falditan paperon kaj transdonis ĝin al sia nekonata protektontino, kiu silente eklegis.
En la komenco ŝi legis kun mieno atenta kaj bonvolema, sed subite okazis ŝanĝo, kaj Marja Ivanovna, sekvanta per la okuloj ĉiujn ŝiajn movojn, ektimis pro la severa esprimo de tiu vizaĝo, antaŭ momento tiel alloga kaj trankvila.
”Vi petas pri Grinjov!” ŝi diris malvarmtone. ”La imperiestrino ne povas lin amnestii. Li aliĝis al la uzurpulo ne pro neklereco aŭ facilanimeco, sed kiel malmorala kaj danĝera sentaŭgulo.”
”Ne, tio estas malvera!” ekkriis Marja Ivanovna.
”Kiel malvera?” rediris la sinjorino ruĝiĝante.
”Malvera, je Dio, malvera! Mi scias ĉion, mi ĉion al vi rakontos.
Pro mi sola li sin elmetis al ĉio, kion li trasuferis. Certe, li ne estas sin praviginta antaŭ la juĝo nur pro tio, ke li ne volis enmiksi min en la aferon!”
Kaj ŝi kun vervo rakontis ĉion, kion la legantoj jam scias.
La sinjorino plej atente aŭskultis ŝin ĝis la fino.
”Kie vi loĝas?” ŝi demandis poste kaj, sciiĝinte ke Marja Ivanovna luis ĉambron ĉe Anna Vlasjevna, aldonis kun rideto:
”Jes, mi scias… Adiaŭ! Al neniu parolu pri nia konversacio.
Mi esperas, ke vi ne longe estos atendanta respondon je via letero.”
Kun tiuj vortoj ŝi sin levis kaj eniris la kovritan aleon, kaj Marja Ivanovna revenis al Anna Vlasjevna, plena je ĝojaj esperoj.
La mastrino riproĉis al ŝi la frumatenan aŭtunan promenadon, kiu ŝiaopinie povus malutili la sanon de juna fraŭlino. Ŝi alportis samovaron kaj dum tetrinkado estis jam rekomenconta siajn senfinajn rakontojn pri la kortego, kiam subite kortega kaleŝo haltis antaŭ la perono, kaj kortega lakeo anoncis enirinte, ke ŝia imperiestrina moŝto bonvolas inviti al si fraŭlinon Mironova.
Anna Vlasjevna ekmiris kaj ekklopodis.
”Ha, mia Dio!” ŝi maltrankviliĝis, ”ŝia imperiestrina moŝto bonvolas inviti vin al la kortego! Kiel ŝi eksciis pri vi? Kiel do vi vin prezentos antaŭ la imperiestrino? Kredeble vi ne scias eĉ paŝi laŭ kortega ceremoniaro? Ĉu mi prefere akompanu vin? Mi ja povas vin instrukcii almenaŭ iomete … Ĉu en via vojaĝa vesto vi veturos? Eble mi sendu al nia akuŝistino kaj prunteprenu ŝian flavan robon?”
La lakeo anoncis la volon de la imperiestrino, ke Marja Ivanovna veturu sola, ne ŝanĝinte la veston. Kion oni devis fari?
Marja Ivanovna sidiĝis en kaleŝo kaj ekveturis en la palacon, sekvata de multaj konsiloj kaj benoj de Anna Vlasjevna.
Marja Ivanovna antaŭsentis la decidon de sia sorto; ŝia koro forte batis kaj tremis. Post kelke da minutoj la kaleŝo haltis antaŭ la palaco. Marja Ivanovna tremante supreniris la ŝtuparon. La pordo antaŭ ŝi larĝe malfermiĝis. Ŝi trairis longan, belegan, malplenan ĉambraron; la lakeo montris al ŝi la vojon. Fine, alirinte pordon fermitan, li klarigis, ke li tuj ŝin anoncos kaj lasis ŝin sola.
La penso, ke tuj ŝi vidos la imperiestrinon, tiel teruris ŝin, ke ŝi apenaŭ povis sin teni sur la piedoj. Post momento la pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris la tualetejon de la imperiestrino.
La imperiestrino sidis antaŭ sia tualeta tablo. Kelke da korteganoj ĉirkaŭis ŝin kaj respektoplene disiĝis nun por lasi vojon al Marja Ivanovna. La imperiestrino karese alparolis ŝin, kaj Marja Ivanovna rekonis en ŝi la saman sinjorinon, kun kiu ŝi tiel sincere interparolis en la mateno. La imperiestrino vokis ŝin al si kaj diris ridetante:
”Mi estas ĝoja, ke mi povis resti fidela al mia vorto kaj plenumi vian peton. Via afero estas finita. Mi konvinkiĝis pri la senkulpeco de via fianĉo. Jen letero, kiun vi bonvolu mem transdoni al via estonta bopatro.”
Marja Ivanovna akceptis la leteron per tremanta mano, plorante falis al la piedoj de la imperiestrino, kiu ŝin levis kaj kisis. La imperiestrino faris al ŝi kelkajn demandojn:
”Mi scias, ke vi ne estas riĉa,” ŝi diris, ”sed mi ŝuldas dankon al la filino de kapitano Mironov. Ne maltrankviliĝu pri via estonteco. Mi mem zorgos pri via materiala vivo.”
Karese akceptinte la orfinon, la imperiestrino ŝin foririgis.
Marja Ivanovna forveturis en la sama kortega kaleŝo. Anna Vlasjevna, malpacience atendinta ŝian revenon, superŝutis ŝin per demandoj, je kiuj Marja Ivanovna respondis distrite. Anna Vlasjevna, kvankam ne kontenta pri ŝia forgesemo, klarigis ĉion per provinca konfuziĝemo kaj pardonis grandanime.
En la sekvanta tago Marja Ivanovna forveturis en la kamparon, eĉ ne interesiĝinte pri la vidindaĵoj de Peterburgo …
* * *
Ĉi tie estas interrompita la memorskribo de Petro Andreiĉ Grinjov. El familiaj rakontoj ni scias, ke li estis liberigita en la fino de 1774 laŭ imperiestrina ordono; ke li ĉeestis la ekzekuton de Pugaĉov, kiu rekonis lin en la popolamaso kaj signis al li per la kapo, kiu post momento, morta kaj sangokovrita, estis montrata al la popolo. Baldaŭ poste Petro Andreiĉ edziĝis je Marja Ivanovna. Ilia posteularo havas feliĉan vivon en la Simbirska gubernio. Je tridek verstoj de *** troviĝas vilaĝo, apartenanta al dek bienposedantoj. En unu el la flankaj biendometoj oni montras propramanan leteron de Katarino II-a subvitre enkadrigitan. Ĝi estis skribita al la patro de Petro Andreiĉ kaj enhavas plenan amnestion por lia filo kaj laŭdojn pri la koro kaj saĝo de la filino de kapitano Mironov. – La manuskripton de P. A. Grinjov ni ricevis de unu el liaj nepoj scianta, ke ni prilaboras la epokon, priskribitan de lia avo. Ni decidis, ricevinte permeson de la parencaro, eldoni la manuskripton aparte, aldonante al ĉiu ĉapitro konforman epigrafon kaj permesinte al ni nur ŝanĝi kelkajn proprajn nomojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.