La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2026 Geo

La Enhavo

Ĉapitro I: La gvardia serĝento

De junaĝo gardu honeston.
(Proverbo)

Li estus morgaŭ jam gvardia kapitan’…
–”Ne, iom lia serv’ en la armeo daŭru.”
Dirite bone! Nu, do tion li bedaŭru …
Sed kiu lia patr’…?
(Knjaĵnin)

Mia patro, Andreo Petroviĉ Grinjov, en sia juneco militservis sub grafo Münich kaj eksiĝis en la jaro 17… kiel ”unuaranga majoro”. De tiam li loĝis en sia bieno en Simbirska gubernio, kie li edziĝis je fraŭlino Eŭdonio Vasiljevna Ju…, filino de loka malriĉa nobelo. Ni estis naŭ infanoj. Ĉiuj miaj gefratoj mortis en siaj infanaj jaroj. Mi estis enregistrita kiel serĝento ĉe la Simeona regimento, dank’al afablaj klopodoj de gvardia majoro princo B., mia proksima parenco. Mi estis konsiderata kiel forpermesita, ĝis kiam finiĝos miaj jaroj de lernado (En tiu historia epoko ekzistis kutimo, certe kontraŭleĝa, enregistri nobelajn infanojn por militservo: restante hejme ĉe siaj gepatroj, knabeto estis kalkulata kiel servanta soldato, estis promociata, kaj kiam li post kelke da jaroj komencis sian efektivan servadon, ne malofte montriĝis, ke la juna nobelo posedas jam oficiran rangon sufiĉe altan, rajtiganta lin ĝui ĉiujn konformajn privilegiojn). En tiu epoko la infanoj de nobeloj ne estis edukataj kiel nuntempe. De post mia 5-jara aĝo oni komisiis mian edukadon al servutulo-ĉevalisto Saveljiĉ, al kiu oni donis, konsiderante lian sobran konduton, titolon de mia vartisto.

Sub lia gardo mi en mia 12-a vivjaro lernis ruslingve legi kaj skribi kaj scipovis tute senerare prijuĝi ĉiujn ecojn de leporhundo.

Tiam mia patro dungis por mi francon, ”musje” Beaupré (Kripligita franca vorto ”monsieur”. Oni legu Bopré (lastsilaba akcento)), kiun oni alveturigis el Moskvo kune kun la porjara provizo da vino kaj olivoleo. Lia alveno tute ne plaĉis al Saveljiĉ.

”Oni danku Dion,” li grumblis, ”ŝajne la infano estas lavita, kombita, nutrita. Por kio oni vane perdis la monon, dungante iun musje, kvazaŭ ne sufiĉus propraj homoj (En tiu epoko de reganta servutrajto, servistoservutuloj ofte estis nomataj ”homoj”; tiu vorto alprenis tiamaniere nuancon de malŝato).”

Sinjoro Beaupré en sia patrolando estis frizisto, poste soldato en Prusujo, poste li alveturis Ruslandon ”pour être (Franca esprimo; signifas ”por esti”) outchitel (Rusa vorto; signifas ”instruisto”),” ne bone komprenante la signifon de tiu vorto. Li estis bona homo, sed ventanima kaj ekstreme diboĉema. La ĉefa malfortaĵo de lia naturo estis lia ĉiama pasio por la bela sekso; nemalofte li ricevis rekompence por sia amindumado batojn, kio igis lin ĝemadi dum tutaj tagoj. Krome li ne estis (laŭ propra diro) ”malamiko de botelo”, t. e. (ruse parolante) li volonte drinkis pli ol estis dece. Sed ĉar en nia domo oni trinkis vinon nur ĉe tagmanĝo kaj trinkis ĝin el malgrandaj glasetoj, – kaj ankaŭ tiam ne malofte okazis, ke servisto, ĉirkaŭirante la tablon kun botelo, kvazaŭ senintence forgesis plenigi la glaseton de la instruisto, – mia Beaupré iom post iom alkutimiĝis al la rusa brando, kaj baldaŭ li eĉ preferis ĝin al la vinoj de sia patrolando, dirante, ke brando estas multe pli utila por la stomako.

Ni tuj bone aranĝis nian kunvivadon, kaj kvankam laŭ kontrakto li prenis sur sin la devon, instrui al mi ”francan kaj germanan lingvojn kaj ĉiujn sciencojn”, tamen sinjoro Beaupré preferis kiel eble plej rapide lerni de mi parolaĉi ruse, post kio ĉiu el ni povis jam sin fordoni al sia amata okupo. Ni vivis amike. Alian instruiston mi eĉ ne deziris. Sed baldaŭ disigis nin la sorto post jena okazintaĵo.

Foje nia lavistino Palaŝka, juna, plenkorpa servutulino kun varioldifektita vizaĝo, kaj la strabanta melkistino Akulka interkonsentinte venis kune al mia patrino, falis teren antaŭ ŝi konfesante sian pekan amon kaj ploregante plendis kontraŭ la ”musje,” kiu estis deloginta la nespertajn knabinojn. La patrino serioze traktis similajn aferojn, do ŝi ĉion raportis al la patro. La patro ordinare agis senŝanceliĝe. Li tuj ordonis alvenigi la kanajlan francon. Oni raportis al li, ke la ”musje” donas al mi lecionon. La patro eniris mian ĉambron. Sinjoro Beaupré estis dormanta en sia lito dormon de senkulpulo. Mi min okupis pri propra afero. Oni devas scii, ke por mi estis aĉetita en Moskvo geografia karto. Ĝi pendis surmure tute ne uzata kaj jam de longa tempo allogis min per sia larĝeco kaj la bonkvalita papero. Mi decidis fari el ĝi kajton, kaj profitante la dorman staton de mia instruisto, mi ĵus komencis la laboron.

La patro eniris en la momento, kiam mi estis alfiksanta bastan voston al la promontoro de Bona Espero. Vidante miajn geografiajn ekzercojn, la patro ektiris min je orelo, tuj rapide aliris al sinjoro Beaupré, vekis lin sen iu singardemo kaj superŝutis lin per riproĉoj. Tute konfuzita, sinjoro Beaupré provis levetiĝi, sed ne povis: la kompatinda franco estis morte ebria. Deko da pekoj – unu la puno! La patro prenis lin je la nuko, levis super la lito, elĵetis el la ĉambro kaj en tiu sama tago forpelis lin el la domo, nepriskribeble ĝojigante per tio mian vartiston Saveljiĉ. En tia maniero estis metita fino ankaŭ al mia edukado.

Mi kreskis tute libere, ĝuis kolomban sporton kaj ludis ĉeĥardon (Komuna ludo, en kiu unu ludanto staras kun arkforme kurbigita dorso, kaj la aliaj transsaltas lin) kun la kortaj bubetoj. Dume finiĝis mia deksesa jaro.

Tiam mia vivo ŝanĝiĝis.

En iu aŭtuna tago la patrino kuiris en la gastoĉambro mielan konfitaĵon, dum mi, lekante la lipojn, okulumis la dolĉan ŝaŭmaĵon. La patro sidis ĉe fenestro kaj legis la ”Kortegan Jarlibron,” ĉiujare de li abonatan. Tiu libro ĉiam faris al li fortan impreson, neniam li legis ĝin senemocie, sed ĉiufoje tiu legado ekscitis lian galon. La patrino, bone sciante ĉiujn liajn manierojn kaj kutimojn, ĉiam penis kaŝi kiel eble plej bone la malfeliĉigan libron; tiamaniere okazis, ke la ”Kortega Jarlibro” dum tutaj monatoj ne venis antaŭ la okulojn de la patro. Sed se li fine okaze trovis la libron, li tutajn horojn ne plu ellasis ĝin el la manoj. Do la patro legis la ”Kortegan Jarlibron,” de tempo al tempo movante la ŝultrojn kaj duonvoĉe murmurante:

”generalo-leŭtenanto! … En mia roto li ja estis serĝento! … Kavaliro de ambaŭ rusaj ordenoj! … Ĉu antaŭ longe ni kune …?” Fine la patro ĵetis la ”Jarlibron” sur kanapon kaj enprofundiĝis en meditado, antaŭsignanta nenion bonan.

Subite li sin turnis al la patrino:

”Avdotja Vasiljevna, kiom aĝas Peĉjo?”

”Li komencis sian deksepan jaron,” respondis la patrino; ”Peĉjo naskiĝis en la sama jaro, kiam onklino Nastasja Gerasimovna difektis la okulon, kaj kiam ankoraŭ …”

”Bone,” interrompis ŝin la patro. ”Jam venis tempo, ke li servu. Sufiĉan tempon li perdis en la ĉambro de servistinoj kaj en kolombejoj.”

La ideo pri nia baldaŭa disiĝo tiel frapis mian patrinon, ke ŝi lasis fali la kuleron en la kaserolon, kaj larmoj ekfluis sur ŝia vizaĝo.

Kontraŭe, mia entuziasmo ne estus facile priskribebla. La penso pri militista servado kuniĝis en mia kapo kun ideoj pri libereco, kun plezuroj de la Peterburga vivo. En mia imago mi estis jam gvardia oficiro, kio miaopinie estis la supro de homa feliĉo.

La patro ne ŝatis ŝanĝi siajn decidojn nek prokrasti ilian plenumon. La tago de mia forveturo estis fiksita. En la antaŭtago la patro deklaris, ke li volas sendi per mi leteron al mia estonta estro, kaj postulis plumon kaj paperon.

”Ne forgesu, Andreo Petroviĉ,” diris la patrino, ”transdoni mian saluton al princo B. Bonvolu skribi, ke mi esperas, ke li ne rifuzos sian favoron al Peĉjo.”

”Sensencaĵo!” respondis la patro, kaj lia frunto sulkiĝis.

”Pro kio mi skribu al princo B.?”

”Vi ja diris, ke vi volos skribi al la estro de Peĉjo?”

”Nu, jes!”

”Sed la estro de Peĉjo estas princo B. Peĉjo ja estas enregistrita ĉe la Simeona regimento.”

”Enregistrita! Ĉu min interesas, kie li estas enregistrita? Peĉjo ne veturos Peterburgon. Kion bonan li lernus, servante en Peterburgo? Diboĉadi kaj malŝpari monon! Ne, li servu en la armeo (”Armeo” kiel la malo de ”gvardio”), li lernu tiri la ŝnuregon (t. e. fari tre malfacilan laboron: aludo al laborado de apudvolgaj laboristoj, kiuj ope enjungiĝante tiradis per ŝnuregoj barkojn kaj ŝipojn kontraŭ la fluo de la rivero), li flaru pulvon kaj iĝu soldato, sed ne gvardia dando. Kie kuŝas lia pasporto? Donu ĝin.”

La patrino iris serĉi mian pasporton, gardatan en ŝia skatolo kune kun mia bapta ĉemizeto, kaj per tremanta mano donis ĝin al la patro. La patro atente ĝin tralegis, metis ĝin antaŭ si sur la tablon kaj komencis sian leteron.

Scivolo turmentis min. Kien do oni min forsendos, se ne en Peterburgon? Mi ne deturnis la okulojn de la plumo de mia patro, sed la plumo estis movata sufiĉe malrapide. Fine, metinte la leteron kune kun mia pasporto en koverton, li sigelis ĉi tiun, demetis la okulvitrojn kaj alvokis min, dirante:

”’Jen letero por Andreo Karloviĉ R., mia iama kamarado kaj amiko. Vi veturos Orenburgon por servi sub lia komando.”

Do ĉiuj miaj brilaj esperoj krevis. Anstataŭ gaja vivado en Peterburgo atendis min izoliteco kaj enuo en malproksima kaj sovaĝa provinco. La militista servado, pri kiu mi antaŭ momento revis kun tia entuziasmo, nun jam ŝajnis al mi granda malfeliĉaĵo. Sed ĉu estis eble protesti?

La sekvantan matenon antaŭ la doma perono jam staris kovrita vojaĝa sledo; oni metis internen mian valizon, mian vojaĝan provizoskatalon kaj paketojn kun bulkoj kaj kukoj, la lastaj memoraĵoj pri la hejma dorlotado. Miaj gepatroj benis min. La patro diris al mi:

”Adiaŭ, Peĉjo! Servu fidele al tiu, al kiu vi estos ĵurinta; obeu viajn estrojn, ne serĉu flate iliajn laŭdojn; servante ne ŝovu vin antaŭ la aliajn, sed ankaŭ ne evitu plenumadon de oficaj devoj, memoru nian proverbon: ĉiam gardu novan veston, gardu de junaĝ’ honeston.”

La patrino plorante petegis min zorgi pri mia bonfarto kaj insiste ripetadis al Saveljiĉ, ke li ĉiam bone gardu la infanon.

Oni vestis min per leporfela palto, surmetis krome larĝbaskan vulpofelan pelton. Mi kune kun Saveljiĉ eniris en la sledon kaj ekveturis, verŝante abundajn larmojn.

En la sama nokto ni atingis Simbirskon, kie ni estis restontaj unu tagon por akiri kelkajn necesaĵojn: la aĉetado estis komisiita al Saveljiĉ. Mi luis ĉambron en gastejo. Matene Saveljiĉ iris en butikojn. Ĉar tedis al mi rigardi tra la fenestro al kota strateto, mi ekvagis tra ĉiuj ĉambroj de la gastejo. Enirinte bilardĉambron, mi vidis altkreskan sinjoron ĉirkaŭ 35-jaran, kun longaj nigraj lipharoj, en ĥalato (Longa kaj larĝa sentalia negliĝa vesto), kun bilardbastono en la mano kaj kun pipo en la buŝo. Li ludis kun bilarda markisto, kiu gajnante ricevis glaseton da brando, sed malgajnante devis kvarpiedule rampi sub la bilardon. Mi haltis por observi la ludon. Ju pli longe ĝi daŭris, des pli ofte ripetiĝis tiuj kvarpiedulaj promenadoj, ĝis fine la markisto restis sub la bilardo. La sinjoro eldiris super li kelkajn insultojn anstataŭe de epitafo kaj proponis al mi ludi kun li. Mi rifuzis, pretekstante mian nescion. Tio videble ŝajnis stranga al la viro.

Li alrigardis min iom kompate; tamen nia interparolado daŭris.

Mi eksciis, ke la nomo de la sinjoro estas Ivan Ivanoviĉ Zurin, ke li, kiel husara kapitano, alvenis nun en Simbirsko pro rekrutvarbado kaj loĝas en la sama gastejo. Zurin invitis min tagmanĝi kun li senpretende, laŭ soldata kutimo. Mi volonte konsentis. Ni altabliĝis. Zurin fervore trinkis, regalis ankaŭ min per brando, insistante, ke mi alkutimigu min al militista servado; li rakontis armeajn anekdotojn, ĉe kio mi preskaŭ falis pro ridego, kaj la tagmanĝon ni finis jam kiel veraj amikoj. Tiam li proponis instrui al mi la bilardludon.

”Por militistoj,” li diris, ”tio estas nepre necesa. Kiam ekzemple dum militiro oni venas en urbeton, kion oni havus por fari? Ja ne ĉiam estas eble buĉi hebreojn. Vole-nevole oni iras en gastejon kaj ekludas bilardon. Sed por ludi oni ja devas scipovi ludi!”

Mi estis plene konvinkita kaj komencis lerni tre fervore.

Zurin laŭtvoĉe kuraĝigis min, miris pri miaj rapidaj sukcesoj kaj post kelke da lecionaj partioj proponis ludi pro mono, je unu groŝo por ĉiu ludo, sen iu mongajna celo, sed nur por ne ludi senmone, ĉar tio, liaopinie, estas plej malbona kutimo.

Mi akceptis ankaŭ tiun proponon, dum Zurin ordonis alporti punĉon kaj konvinkis min gustumi ĝin, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado, ĉar ĉu servado estas ebla sen punĉo? Mi obeis. Dume mia ludado daŭris. Ju pli ofte mi albuŝigis mian glaseton, des pli kuraĝa mi fariĝis. La globoj de mi puŝataj ĉiumomente falis trans la randon; mi flamiĝadis, insultante la markiston, kiu kalkulis Dio scias kiel; ĉiuhore mi plialtigis la ludskalon, unuvorte: mi kondutis kiel knabaĉo, elŝirinta sin al libereco. Dume la tempo pasis nerimarkate.

Zurin ekrigardis la horloĝon, flankenmetis la bilardbastonon kaj diris, ke mi malgajnis kaj ŝuldas al li 100 rublojn. Tio min iomete konfuzis. Mia mono troviĝis ĉe Saveljiĉ. Mi petis sinjoron Zurin min senkulpigi. Zurin min interrompis:

”Ne grave. Ne maltrankviliĝu. Mi povas atendi. Sed nun ni veturu al Arinjo!”

Kio estis por fari? La tagon mi finis same diboĉe, kiel ĝi estis komencita. Ni vespermanĝis ĉe Arinjo. Zurin ĉiumomente alverŝis vinon en mian glaseton, ripetante, ke oni devas sin alkutimigi al servado. Forlasante la tablon, mi apenaŭ min tenis sur la piedoj. Noktomeze Zurin veturigis min al la gastejo.

Saveljiĉ renkontis nin sur la perono. Li vekriis, vidante la sendubajn signojn de mia servada fervoreco.

”Kio okazis al vi, sinjoro?” li parolis plendvoĉe, ”kie do vi vin tiel peze ŝarĝis (Ebriiĝis)? Ha, mia Dio! tia peko neniam ĝis nun okazis!”

”Silentu, maljunulaĉo!” mi diris balbute, ”eble vi mem estas ebria! Iru dormi … kaj helpu enlitigi min!”

En la sekvanta mateno mi vekiĝis kun kapdoloro, malklare rememorante la hieraŭajn okazintaĵojn. Mia meditado estis interrompita de Saveljiĉ, kiu venis en mian ĉambron kun taso da teo.

”Tro frue, Petro Andreiĉ,” li komencis, balancante la kapon, ”tro frue vi komencas diboĉi. – Kiun do vi imitas? Ŝajne nek via patro nek via avo estis drinkuloj, mi jam ne parolu pri via patrino: de sia naskiĝo ŝi nenion trinkis ol kvason (Acida senalkohola trinkaĵo)

Ĉiutage li tedis al Antipievna (Kredeble ekonomino): ’madame, ĵe vu pri, da vodka (Mokimitaĵo de parolo de la franca instruisto, kiu intermiksis rusajn kaj francajn vortojn. Ĝi signifas: ”sinjorino, mi petas vin – brandon!”)’.

Jen nun ni havas ’ĵe vu pri’! Mi konfesas: bonon al vi instruis la hunda filo. Oni ne devus dungi fremdulaĉon kiel vartiston. Ĉu al nia sinjoro ne sufiĉis liaj propraj homoj?”

Mi sentis honton. Mi min deturnis, dirante:

”Lasu min, Saveljiĉ, mi ne volas trinki teon.” Sed estis malfacile haltigi Saveljiĉon, kiam li komencis prediki.

”Jen vidu, Petro Andreiĉ, kiel agrable estas diboĉadi! La kapo doloras, apetito forestas. Drinkulo taŭgas por nenio. – Bonvolu, mia kara, trinki kukuman peklaĵakvon kun mielo!

Sed ankoraŭ pli bone estus refreŝigi sin per duonglaseto da brando. Ĉu vi permesas?”

En la sama momento eniris knabo kaj transdonis al mi letereton de I. I. Zurin. Mi malfermis ĝin kaj legis jenon:

Kara Petro Andrejeviĉ, bonvolu sendi al mi per mia servisto la 100 rublojn, kiujn vi de hieraŭ al mi ŝuldas. Mi treege bezonas monon.
Servopreta via
I. Zurin.

Nenio estis farebla. Mi ŝajnigis indiferentan mienon kaj min turnis al Saveljiĉ – mia kasisto, mia administranto pri tolaĵo kaj ĉiaj aferoj – kun la ordono, pagi al la knabo 100 rublojn.

”Kiel? Por kio?” demandis Saveljiĉ miregigite.

”Mi ŝuldas al li la monon,” mi respondis kiel eble plej trankvile.

”Vi ŝuldas?” ripetis Saveljiĉ, ĉiam pli kaj pli miregante;

”kiam do vi, sinjoro, havis la tempon, fari tian ŝuldon? La afero ne ŝajnas al mi bona. Ĉu vi volas aŭ ne, sinjoro, la monon mi ne donos.”

Mi ekpensis, ke se en tia decida momento mi ne venkos la obstinecon de la maljunulo, estos al mi en la estonteco treege malfacile min liberigi de lia protektado. Tial mi diris, ĵetante sur lin fieregan rigardon:

”Mi estas via mastro, vi estas mia servisto. La mono apartenas al mi. Mi ĝin lude malgajnis, ĉar tia estis mia volo; mi konsilas al vi ne saĝumadi, sed fari tion, kion oni al vi ordonas.”

Saveljiĉ estis tiel frapita de mia parolado, ke li frapis per la manoj kaj rigidiĝis.

”Nu, kial vi staras?” ekkriis mi kun kolero. Saveljiĉ ekploris.

”Sinjoro Petro Andreiĉ,” li diris per voĉo tremanta, ”ne lasu min morti pro ĉagreno. Mia lumo! obeu min, maljunulon: bonvolu skribi al tiu rabisto, ke vi estis ŝercanta, ke ni eĉ ne havas tiom da mono. Cent rubloj! Dio kompatema! Bonvolu skribi al li, ke la gepatroj severege malpermesis al vi ludi alie ol pro nuksoj …”

”Ĉesu mensogi,” mi interrompis lin severtone, ”tuj alportu la monon, aŭ mi vin puŝe forpelos.”

Saveljiĉ ekrigardis min kun profunda malĝojo kaj iris por alporti mian ŝuldon. Mi sentis kompaton por la maljunulo, tamen mi volis gajni liberecon kaj vidigi, ke mi ne estas plu infano.

La mono estis forsendita al Zurin. Saveljiĉ ekrapidis por forveturigi min el la malbeninda gastejo. Li baldaŭ revenis, raportante, ke la ĉevaloj estas pretaj. Kun malkvieta konscienco kaj senparola pento mi elveturis el Simbirsko, ne adiaŭinte mian instruinton kaj ne esperante lin vidi iam poste.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.