La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA FILINO DE LA KAPITANO

Aŭtoro: Aleksandr Puŝkin

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro XI: La ribelula antaŭurbo

Satega estis tiutempe la leono,
Kvankam leono estas denature kruelega.
”Pro kio vi nun venas en kavernon mian?”
Demandis ĝi afable.
(Sumarokov)

El la domo de la generalo mi rapidis en mian loĝejon.

Saveljiĉ akceptis min kun sia kutima admonado.

”Por kio vi, sinjoro, batalas kontraŭ la ebriaj rabistoj? Ĉu tio konvenas al bojara filo? Ĉio povas okazi: pereos vi pro nenio! Se vi almenaŭ kontraŭ turkoj aŭ svedoj batalus, sed nun – estas honto eĉ diri – kontraŭ kiu.”

Mi interrompis lian paroladon per demando, kiom da mono mi havas.

”Sufiĉos por vi,” li diris kontente, ”kvankam la friponoj ĉion traserĉis, tamen mi sukcesis kaŝi ĝin al ili!”

Li eltiris el la poŝo trikitan monujon, plenan je arĝentaj moneroj.

”Saveljiĉ,” mi diris al li, ”donu nun al mi la duonon, la reston prenu por vi. Mi rajdas en la Bjelogorskan citadelon.”

”Kara Petro Andreiĉ!” diris la bona vartisto per tremanta voĉo. ”Timu Dion! Kiel vi kuraĝas vojaĝi nun, kiam la tuta ĉirkaŭejo estas okupita de rabistoj! Kompatu almenaŭ viajn gepatrojn, se vi vin mem ne kompatas! Kien vi bezonas rajdi? Por kio? Atendu iomete: alvenos al ni nova taĉmento, kaptos ĉiujn friponojn, tiam forrajdu, kien ajn vi volos.”

Sed mia intenco estis neŝancelebla.

”Vane vi perdas la vortojn,” mi diris al la maljunulo, ”mi devas esti en la Bjelogorska citadelo, kaj mi estos tie. Ne malĝoju, Saveljiĉ! Dio estas favorkora. Eble ni ankoraŭ revidos unu la alian. – Nun pri vi: ne ĝenu vin kaj ne avaru. Aĉetu, kion vi bezonos, eĉ se altpreze. Ĉi tiun monon mi donacas al vi. Se post tri tagoj mi ne revenos …”

”Kion vi parolas?” interrompis min Saveljiĉ, ”ĉu mi lasos vin rajdi sola? Pri tio vi min eĉ en sonĝo ne petu! Se vi jam efektive decidis forrajdi, mi sekvos vin, eĉ se piede, mi vin ne forlasos. Ĉu vi volas, ke mi sidu sen vi malantaŭ la urbaj muroj?

Ĉu vi freneziĝis? Ĉu vi volas aŭ ne volas, mi vin ne forlasos, kara sinjoro!”

Mi sciis, ke disputi kontraŭ Saveljiĉ estas senutile, do mi permesis al li sin prepari por la vojaĝo. Post duonhoro mi jam sidis sur mia bona ĉevalo kaj Saveljiĉ sur maldika lamanta ĉevalaĉo, kiun senpage fordonis al li iu urbano, al kiu mankis furaĝo por la ĉevalo. Ni alrajdis al la urba pordego, la gardistaro nin ne retenis, kaj ni forlasis Orenburgon.

Vesperiĝis. Mia vojo kondukis preter la Berda antaŭurbo, la tiama loĝloko de Pugaĉov. La ĉefa vojo estis superŝutita de neĝo, sed tra la tuta stepo estis videblaj ĉevalaj postsignoj, ĉiutage renovigataj. Mia ĉevalo rapide ektrotis. Saveljiĉ pene povis sekvi min je sufiĉe granda distanco kaj ĉiumomente kriis al mi:

”Pli malrapide, pro Dio, pli malrapide. Mia malbenita ĉevalaĉo ne povas kuratingi vian longkruran diablon. Kien vi rapidas? Ĉu por festeno? Eble eĉ sub hakilon? … Petro Andreiĉ … sinjoro Petro Andreiĉ … Dio Sinjoro, pereos la sinjora infano …”

Baldaŭ ekbrilis la lumoj de la antaŭurbo. Ni alrajdis al la terkavaĵoj, la natura fortikaĵo de la antaŭurbo. Saveljiĉ ne perdis min el la vido, ne ĉesante min plende petegi. Mi esperis feliĉe ĉirkaŭrajdi la antaŭurbon, kiam subite, en la mallumo antaŭ mi, mi vidis kvin kamparanojn, armitajn per bastonegoj; tio estis la antaŭgvardio de la tendaro de Pugaĉov. Oni alvokis min. Ne konante la signalfrazon, mi volis silente preterrajdi, sed ili min tuj ĉirkaŭis, kaj unu el ili prenis mian ĉevalon je la brido. Mi elingigis la sabron kaj frapis la viron sur la kapon; lia ĉapo savis lin, tamen li ŝanceliĝis kaj ellasis la bridon el la mano. La ceteraj konfuziĝis kaj kuris flanken; mi uzis la momenton, spronis mian ĉevalon kaj forgalopis.

La komenciĝinta nokta mallumo povus savi min de kia ajn danĝero, sed subite, rigardinte posten, mi konstatis, ke Saveljiĉ ne estas post mi. La kompatinda maljunulo sur sia lama ĉevalaĉo ne povis forgalopi de la rabistoj. Kion mi devis fari?

Atendinte lin dum kelke da minutoj kaj certiĝinte, ke li efektive estas militkaptita, mi galopigis la ĉevalon returne por lin liberigi.

Atingante la terkavaĵon, mi de malproksime aŭdis bruon, kriojn kaj la voĉon de mia Saveljiĉ. Mi rapidigis la ĉevalon, kaj baldaŭ mi denove estis apud la samaj gardostarantaj kamparanoj, kiuj antaŭ kelkaj minutoj min haltigis. Saveljiĉ troviĝis en ilia mezo. Ili jam detiris la maljunulon de la ĉevalaĉo kaj estis lin ligontaj. Vidante min, ili ekĝojegis, kriante sin ĵetis sur min kaj en unu momento forŝiris ankaŭ min de la ĉevalo.

Unu el ili, videble ilia ĉefo, anoncis, ke oni tuj kondukos nin al la regnestro.

”Nia patro bonvolu ordoni,” aldonis li, ”ĉu oni vin pendigu hodiaŭ aŭ morgaŭ.”

Mi ne kontraŭstaris; Saveljiĉ imitis mian ekzemplon, kaj la gardostarantoj triumfe ekkondukis nin.

Ni transpaŝis la terkavaĵon kaj eniris en la antaŭurbon. En ĉiuj domoj estis lumoj. Ĉie aŭdiĝis bruado, kriado. Sur la stratoj mi renkontis multegon da homoj, sed en la mallumo neniu nin rimarkis, neniu rekonis en mi Orenburgan oficiron.

Oni kondukis nin rekte al domo, staranta ĉe vojkruciĝo.

Ĉe la pordego mi vidis kelkajn brandobarelojn kaj du pafilegojn.

”Jen la cara palaco!” diris unu el la kamparanoj, ”tuj ni anoncos vin!”

Li iris en la domon. Mi rigardis Saveljiĉon, la maljunulo faradis signojn de kruco, silente preĝante. Mi longe atendis, fine la kamparano revenis kaj diris al mi: ”Venu, nia patro ordonis enirigi la oficiron.”

Mi eniris la vilaĝan domon, aŭ palacon, kiel ĝin nomis la kamparanoj. Ĝi estis lumigata per du sebaj kandeloj, la muroj estis tapetitaj per ora papero; cetere benkoj, tabloj, lavujo pendanta sur ŝnuro, mantuko sur najlo, potprenilo en angulo kaj larĝa antaŭforna plataĵo kun potoj, ĉio estis kvazaŭ en ordinara vilaĝa domo. Pugaĉov gravmiene sidis sub la sanktaj pentraĵoj en ruĝa kaftano, en alta ĉapo, kun la manoj ĉe la koksoj. Apud li staris kelkaj el liaj ĉefaj kunbatalantoj kun signoj de ŝajniga humileco. Videble, la novaĵo pri militkaptita oficiro el Orenburgo vekis inter la ribeluloj grandegan scivolon, kaj ili pretiĝis por imponi al mi per sia akcepto. Pugaĉov rekonis min je la unua rigardo. Lia ŝajnigita graveco tuj malaperis.

”Ha, via moŝto!” li sin turnis al mi kun viveco, ”kiel vi fartas?

Por kio vin Dio alportis?”

Mi respondis, ke mi estis preterrajdanta pro miaj propraj aferoj, kaj ke liaj homoj min haltigis.

”Pro kiuj aferoj?” li demandis.

Mi ne sciis, kion respondi. Pugaĉov, supozante, ke mi ne volas paroli ĉe atestantoj, sin turnis al siaj kamaradoj kaj ordonis al ili eliri. Ĉiuj obeis, krom du, kiuj ne moviĝis de la loko.

”Parolu sentime en ilia ĉeesto,” diris Pugaĉov, ”al ili mi nenion kaŝas.”

Mi ĵetis flankan rigardon al la favoratoj de la uzurpulo.

Unu el ili, maldikega kurbiĝinta maljunulo kun griza barbeto, prezentis nenion rimarkindan, krom la helblua rubando, metita ĉirkaŭŝultre super lia griza kamparana kaftano. Sed neniam en mia vivo mi forgesos lian kamaradon. Li estis altkreska, plenkorpa kaj larĝoŝultra kaj ŝajnis al mi proksimume kvardekkvinjara. Densa flavruĝa barbo, grizaj brilantaj okuloj, nazo sen naztruoj kaj iaj ruĝetaj makuloj sur la frunto kaj vangoj havigis al lia varioldifektita larĝosta vizaĝo nepriskribeblan esprimon. Li surhavis ruĝan ĉemizon, kirgizan ĥalaton kaj kozakan sakpantalonon. La unua (kiel mi poste eksciis) estis forkurinta kaporalo Bjeloborodov; la dua estis Afonasij Sokolov, nomata Ĥlopuŝa, ekzilita krimulo, kiu jam tri fojojn forkuris el siberiaj minejoj. Malgraŭ mia grandega ekscito, la societo, en kiu mi min tiel neatendite vidis, distris mian imagon. Sed Pugaĉov revenigis min al la realaĵo per sia demando:

”Diru do, pro kiuj aferoj vi forlasis Orenburgon?”

Stranga ideo venis al mi en la kapon: al mi ŝajnis, ke la Providenco, duan fojon alkondukante min al Pugaĉov, donas al mi la okazon efektivigi mian intencon. Mi decidis eluzi la okazon kaj, ĉar mankis al mi la tempo por primediti tion, je kio mi ĵus decidiĝis, mi tuj respondis al Pugaĉov:

”Mi rajdas al la Bjelogorska citadelo por liberigi la orfinon, kiun oni tie ofendas.”

La okuloj de Pugaĉov ekbrilis:

”Kiu el miaj homoj arogas ofendi orfinon?” kriis li. ”Estu li kiom ajn saĝa, li ne evitos mian juĝon. Diru, kiu estas la kulpulo?”

”Tio estas Ŝvabrin,” mi respondis. ”Li tenas en sklaveco tiun knabinon, kiun vi vidis malsana ĉe Ia edzino de la pastro; li deziras perforte edziĝi je ŝi.”

”Mi lin punos!” minace diris Pugaĉov, ”li sciu, ĉu iu rajtas en mia regno fari perfortaĵon kaj ofendi mian popolon. Mi ordonos pendigi lin!”

”Permesu al mi diri vorton,” diris Ĥlopuŝa per raŭka voĉo, ”vi trorapidis, nomante Ŝvabrinon citadelestro, nun vi trorapidas, volante lin pendigi. Vi jam ofendis la kozakojn per tio, ke vi donacis al ili nobelon kiel estron; ne fortimigu do nun la nobelojn, ekzekutante Ŝvabrinon pro nura kalumniaĵo!”

”La nobelaro ne meritas kompaton,” diris la maljunulo kun la helblua rubando; ”ne gravas, se oni ekzekutos Ŝvabrinon; sed estas necese orde esplordemandi la sinjoron oficiron: pro kio lia moŝto venis al ni? Se li ne konsideras vin regnestro, pro kio do li serĉas nun vian juĝon? Sed se vi estas por li regnestro, pro kio li ĝis hodiaŭ sidis en Orenburgo, kun viaj malamikoj?

Ĉu vi ne ordonos preni lin en la oficejon kaj elprovi lin per fajro: ŝajnas al mi, ke lia moŝto estas spionsendita al ni de la Orenburgaj estroj.”

La argumentado de la maljuna rabisto ŝajnis al mi sufiĉe konvinka. Frosto trakuris mian dorson, kiam mi pensis, en kies manoj mi nun troviĝas. Pugaĉov rimarkis mian konfuzi ĝon.

”Ĉu vi aŭdis?” okulsignante li diris al mi, ”ŝajne, mia ĉefmarŝalo prave parolas. Kiel vi opinias pri tio?”

La moka parolo de Pugaĉov redonis al mi la kuraĝon. Mi trankvile respondis, ke mi estas nun en lia potenco, kaj ke li havas plenan liberecon agi kun mi laŭ sia plaĉo.

”Bone,” diris Pugaĉov, ”nun diru, en kia stato estas via urbo?”

”Dankon al Dio,” respondis mi, ”en plena bonstato.”

”Ĉu en bonstato?” rediris li; ”sed la homoj ja mortas pro malsato.”

La uzurpulo parolis la veron, sed, memorante mian ĵurdevenan devon, mi penis nun kredigi al li, ke tio estas falsaj onidiroj, kaj ke Orenburgo posedas sufiĉe da ĉiaspecaj provizoj.

”Jen, vi vidas,” interdiris la maljunulo, ”li senhonte vin trompas. Ĉiuj forkurintoj el Orenburgo unuanime rakontas, ke en Orenburgo regas malsatego kaj mortiga epidemio, ke tie oni manĝas mortintaĵon kaj ĝojas, se oni ĝin trovas, – kaj jen lia moŝto volas kredigi al ni, ke tie oni havas sufiĉon da ĉio … Se vi volas pendigi Ŝvabrinon, bonvolu kune pendigi ankaŭ ĉi tiun bravulaĉon, por ke ne fariĝu maljustaĵo!”

La parolo de la malbeninda maljunulaĉo ŝajne igis Pugaĉovon ŝanceliĝi. Je mia feliĉo, Ĥlopuŝa sin montris kontraŭa al la opinio de sia kamarado.

”Ĉesu, Naumiĉ (Patra nomo, do lia patro estis nomata Naum: en Rusujo oni ofte nomas maljunajn personojn per ilia nura patra nomo),” li diris, ”ĉiam vi volas nur pendigi kaj senkapigi. Kia heroo, oni bonvolu rigardi! Apenaŭ vivanta laŭaspekte, vi ja vere rigardas jam en vian tombon (Rusa esprimo), tamen vi ĉiam estas preta pereigi aliulojn. Ĉu ne sufiĉe da sango jam ŝarĝas vian konsciencon?”

”Ĉu eble vi mem estas sanktulo?” respondis Bjeloborodov; ”pro kio via hodiaŭa kompatemo?”

”Vi estas prava,” respondis Ĥlopuŝa, ”ankaŭ mi estas peka: ĉi tiu mano (li pugnigis sian malmolan manon kaj, suprenlevinte la manikon, nudigis la haroriĉan brakon) ankaŭ estas kulpa pri verŝado de kristana sango. Sed mi pereigis malamikojn, ne gastojn; mi mortigis en nigra arbaro aŭ meze de la vojo, sed ne hejme sidante post la forno; mi mortigis per hakilo kaj kistenjo (Malakra batalilo en formo de metala globo: oni portas ĝin alligita al rimeno ĉe ĉirkaŭmano), sed mi ne aŭskultis virinaĉajn kalumniojn.”

La maljunulo sin forturnis, murmurante: ”disŝiritaj naztruoj …”

”Kion vi tie murmuras, maljunulaĉo?” kriis Ĥlopusa; ”mi montros al vi la disŝiritajn naztruojn; atendu, venos ankaŭ via tempo: se Dio volas, vi ankaŭ konatiĝos kun la varmega pinĉilo … Dume, gardu vin, ke mi ne elŝiru vian barbaĉon …”

”Sinjoroj generaloj!” gravmiene diris Pugaĉov, ”ĉesu interdisputi.

Ne estus malfeliĉo, se ĉiuj Orenburgaj hundaĉoj balancus la piedojn sub unu pendigila transtrabo, sed estus malfeliĉo, se niaj virhundoj sin intermordus. Nu, nu, repaciĝu!”

Ĥlopuŝa kaj Bjeloborodov, ne dirante vorton, malafable rigardis sin reciproke. Mi trovis necese fari finon al la interparolado, kiu povus havi por mi la plej malfavoran rezulton; do mi min turnis al Pugaĉov kaj diris gajaspekte:

”Ha! mi preskaŭ forgesis danki vin pro la ĉevalo kaj la pelto: sen via komplezo mi dubeble estus atinginta Orenburgon; certe mi estus frostmortinta survoje.”

Mia ruzaĵo efikis: Pugaĉov gajiĝis.

”Servo postulas reservon,” li diris, palpebrumante kaj fermetante la okulojn. ”Sed diru, mi petas, kial vin interesas la knabino, kiun Ŝvabrin ofendas? Ĉu eble via moŝto enamiĝis?”

”Ŝi estas mia fianĉino,” mi respondis al Pugaĉov, vidante la favoran ŝanĝon de la vetero kaj ne trovante necese kaŝi la veron.

”Via fianĉino?” kriis Pugaĉov, ”kial vi tion ne diris antaŭe?

Ni vin geedzigos, ni festenos okaze de via geedziĝo!” Kaj sin turnante al Bjeloborodov: ”Aŭskultu, ĉefmarŝalo! Mi kaj lia moŝto estas malnovaj amikoj, do ni altabliĝu nun kaj vesperman ĝu. Post dormo trankvila ja venos bona konsilo! Morgaŭ ni vidu, kion ni devos fari por li.”

Mi volonte forrifuzus la proponitan honoron, sed nenio estis farebla. Du junaj kozakinoj, filinoj de la dommastro, kovris la tablon per blanka tablotuko, alportis panon, fiŝsupon kaj kelkajn botelegojn da brando kaj biero, kaj la duan fojon mi estis manĝonta kun Pugaĉov kaj liaj teruraj kamaradoj.

La orgio, kies nevola atestanto mi estis, daŭris ĝis malfrua nokto. Fine ebrieco ekposedis la kunfestantojn. Pugaĉov side dormetis. Liaj kamaradoj leviĝis kaj per signoj komprenigis al mi, ke mi lin forlasu. Mi kune kun ili eliris el la domo. Laŭ ordono de Ĥlopuŝa la gardostaranto kondukis min en la oficejon, kie mi trovis Saveljiĉon, kaj kie oni nin ambaŭ enŝlosis. Mia vartisto estis tiel mirigita de ĉio okazinta, ke li eĉ pri nenio min demandis. Li kuŝiĝis en la mallumo kaj longe maldormis, ofte ekspirante kaj ekĝemante, fine li ekronkis, dum mi enprofundiĝis en meditado, kio ne permesis al mi dormeti eĉ por momento.

Matene oni venis kaj vokis min al Pugaĉov. Mi ekiris. Ĉe lia pordego staris sledo kun tri aljungitaj tataraj ĉevaloj. Sur la strato amasiĝis la popolo. En la vestiblo mi renkontis Pugaĉovon, porvojaĝe vestitan per pelto kaj kirgiza ĉapo. Liaj hieraŭaj kunuloj estis apud li, sed hodiaŭ ilia konduto estis plaĉa, tute kontraŭa al ĉio, kies atestanto mi estis hieraŭ vespere.

Pugaĉov gaje min bonmatenigis kaj ordonis al mi sidiĝi apud li en la sledo. Ni ambaŭ enigis nin.

”En Bjelogorskan citadelon,” diris Pugaĉov al la larĝeŝultra tataro, kiu starante en la sledo direktis la ĉevalojn.

Mia koro forte ekbatis. La ĉevaloj ektrotis, la sonoriletoj ektintis, la veturilo rapide ekglitis …

”Haltu, haltu!” aŭdiĝis voĉo, bone de mi konata, kaj mi vidis Saveljiĉon kuranta renkonte al ni. Pugaĉov ordonis halti.

”Sinjoro Petro Andreiĉ!” kriis mia vartisto, ”ne forlasu min maljunulon meze inter tiuj ĉi frip …”

”Ha, maljunulaĉo!” diris al li Pugaĉov, ”denove Dio nin kunvenigis. Nu, sidiĝu sur la konduksidloko!”

”Dankon, via imperiestra moŝto, dankon mia patro, Dio donu al vi sanon por cent jaroj pro tio, ke vi eĉ maljunulon atentis kaj trankviligis. Eterne mi preĝos al Dio por vi, kaj pri la leporfela palto mi neniam plu parolos …”

Tiu leporfela palto povos fine serioze kolerigi Pugaĉovon.

Feliĉe li aŭ ne aŭdis, aŭ intence malatentis la neĝustlokan aludon. La ĉevaloj trotegis; ĉiuj sur la strato haltis kaj salutis, kliniĝante ĝiszone. Pugaĉov ambaŭflanken kapsalutis. Post momento ni forlasis la antaŭurbon kaj rapide glitis sur la glata vintra vojo.

Miaj tiamaj sentoj estas facile imageblaj. Post kelke da horoj mi estis vidonta la fraŭlinon, kiun mi jam konsideris por mi perdita. Mi prezentis al mi la momenton de nia revido. Mi pensis ankaŭ pri la viro, en kies manoj troviĝis nun mia sorto kaj kiu, dank’al stranga interplektiĝo de la cirkonstancoj, estis mistere kun mi kunligita. Mi rememoris la senpripensan kruelecon, la sangavidajn kutimojn de tiu, kiu nun sin proponis kiel liberigonto de mia amata fianĉino! Pugaĉov ne sciis, ke ŝi estas filino de kapitano Mironov; Ŝvabrin kolerante povos tion malkaŝi al li; Pugaĉov povos ekscii pri tio ankaŭ alimaniere.

Kio estos tiam kun Marja Ivanovna? Frosto trakuris miajn membrojn, miaj haroj stariĝis …

Subite Pugaĉov interrompis mian meditadon, sin turnante al mi kun demando:

”Pri kio vi enpensiĝis, via moŝto?”

”Kial ne enpensiĝi?” mi respondis, ”mi estas oficiro kaj nobelo; ankoraŭ hieraŭ mi militis kontraŭ vi, kaj jen mi sidas en via sledo, kaj la feliĉo de mia tuta vivo dependas de vi.”

”Nu?” li demandis. ”Ĉu vi timas, via moŝto?”

Mi respondis, ke post kiam mi unu fojon jam estis de li amnestiita, mi ankaŭ nun esperas ne nur lian indulgon, sed eĉ lian helpon.

”Vi estas prava, je Dio, prava!” diris la uzurpulo. ”Vi vidis, ke miaj kunuloj ne afable vin alrigardis; la maljunulo ankoraŭ hodiaŭ insistis pri tio, ke vi estas spiono, ke oni devus vin torturesplori kaj pendigi. Sed mi ne donis mian konsenton,” daŭrigis li per mallaŭtigita voĉo, por ke ne aŭdu lin Saveljiĉ kaj la tataro, ”memorante vian glason da brando kaj la leporfelan palton. Vi vidas ja, ke mi ne estas tia sangavidulo, kiel min pentras viaj sampartianoj.”

Mi tuj rememoris la almiliton de la Bjelogorska citadelo, sed mi ne trovis necese refuti lian parolon, do mi nenion respondis.

”Kion oni parolas pri mi en Orenburgo?” li demandis post mallonga silentado.

”Oni parolas, ke ne facile estas vin venkobati. Jes, oni devas konfesi, vi vere famiĝis.”

Lia mieno vidigis kontentigitan ambicion.

”Jes,” li diris gajmiene, ”mi ne malbone militas. Ĉu oni scias ĉe vi en Orenburgo pri la batalo apud Juzeeva? Kvardek generaloj estis mortigitaj, kvar armeoj militkaptitaj. Kiel vi opinias, ĉu la prusa reĝo povus konkuri kun mi?”

La fanfaronado de la rabisto ŝajnis al mi amuza. ”Sed kion vi mem opinias,” mi demandis, ”ĉu vi povus venkobati Frederikon?”

”Ĉu mi povus? Kial ne? Mi ja venkobatas viajn generalojn, kiuj estas lin venkintaj pli ol unu fojon. Ĝis nun miaj bataliloj portis al mi feliĉon. Atendu: ne tio ankoraŭ estos, kiam mi militmarŝos al Moskvo.”

”Ĉu vi intencas marŝi kontraŭ Moskvo?”

La uzurpulo post pripenso diris duonvoĉe:

”Dio scias. Mia strato estas mallarĝa. Mi ne havas sufiĉan liberecon. Miaj homoj ne estas facile disciplineblaj. Ili estas rabuloj. Mi devas esti tre singarda: ĉe mia unua malsukceso ili elaĉetos sian vivon per mia kapo.”

”Jen, vi ja mem vidas!” mi diris, ”ĉu ne estus preferinde senprokraste ilin forlasi kaj peti la imperiestrinon pri indulgo?”

Pugaĉov maldolĉe ekridetis.

”Ne,” li diris, ”tro malfrue jam estas por pentofari. Indulgon mi ne povos ricevi. Mi daŭrigu tion, kion mi komencis.

Kiu scias? Eble mi havos sukceson. Griĉjo Otrepjev ja regis super Moskvo.”

”Sed vi ja scias, per kio li finis? Oni lin ĵetis el la fenestro, senkapigis, forbruligis la kadavron, kaj per la cindro ŝargis pafilegon!”

”Aŭskultu!” diris Pugaĉov kun ia sovaĝula emfazo, ”mi rakontos al vi fabelon, kiun mi kiel infano aŭdis de maljuna kalmikino (Popolo orientrusuja). Foje aglo demandis korvon: ’diru, korvo, pro kio vi vivas 300 jarojn, sed mi nur 33 jarojn?’ – ’Pro tio, patro,’ respondis la korvo, ’ke vi trinkas sangon de vivuloj, kaj mi min nutras per mortintaĵo!’ La aglo pensis: ’mi provu min nutri sammaniere’. Konsentite. Ekflugis la aglo kaj la korvo.

Jen ili vidis ĉevalan kadavron, malsuprenflugis kaj sidiĝis sur ĝi. La korvo manĝis kaj laŭdis. Li aglo bekpikis unu fojon, du fojojn, svingis la flugilojn kaj diris al la korvo: ’ne, frato-korvo, prefere mi unu fojon sattrinku sangon de vivulo, ol mi dum 300 jaroj min nutru per mortintaĵo. Poste estu, kion Dio volas!’ – Ĉu plaĉas al vi la kalmika fabelo?”

”Sagaca fabelo,” mi respondis. ”Sed, miaopinie, vivi per mortigado kaj rabado egalas manĝadon de mortintaĵo.”

Pugaĉov mire min alrigardis kaj nenion respondis. Ni ambaŭ silentis, ĉar ĉiu el ni enprofundiĝis en propra meditado.

La tataro per tirata voĉo kantis malgajsonan kanton; Saveljiĉ dormetante balanciĝis sur la konduksidloko. La sledo flugkuregis sur la glata vintra vojo … Subite mi vidis ĉe la kruta bordo de Uralo vilaĝeton kun traba barilo kaj sonorilejo, – post kvaronhoro ni enveturis en la Bjelogorskan citadelon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.